Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-05 17:32
Dum la lastaj tagoj de decembro en multegaj esperantistaj retforumoj cirkulas instigoj voĉdoni por propono enkonduki Esperanton kiel la unuan fremdan lingvon en la lernejoj de Usono. La propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia kategorio, kaj multaj esperantistoj ŝajnas kredi, ke la rezulto de la reta voĉdonado efektive povus iel influi la politikon de la estonta prezidento de Usono. Tamen la koncerna paĝaro eĉ ne apartenas al la teamo de Barack Obama.

La kampanjo por enkonduki Esperanton en la lernejojn de Usono estis lanĉita la 26-an de novembro de Oleg Izjumenko, rusa studento loĝanta en Svedio, en propono, kiun li enskribis en la retejo change.org.

En sia propono li uzas la oftan sed science ne pruvitan argumenton pri ia speciala lernofaciliga ("propedeŭtika") valoro de Esperanto:

Laŭ multaj studoj kaj esploroj en lernejoj dise en la mondo, infanoj, al kiuj oni instruis Esperanton antaŭ alia fremda lingvo, sukcesis en la lernado de dua lingvo multe pli rapide kaj bone ol sen anticipa kurso de Esperanto. La uzo de gramatike simpla kaj kulture fleksebla heplingvo kiel Esperanto malaltigas la baron al la lernado de dua lingvo.
Se sesmonata ĝis unujara kurso de Esperanto estus enkondukita en usonaj mezlernejoj, tio multe helpus usonajn lernejanojn en iliaj klopodoj poste lerni alian fremdan lingvon, ekzemple la francan, hispanan aŭ ajnan alian proponatan en la lernejo.

Multaj el la ĉenleteroj nun dissendataj tra diversaj esperantistaj forumoj asertas, ke "la dek plej voĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama". Helpe de tia argumento, kaj klarigoj pri tio, kiel ŝajnigi sin usonano, enskribante hazardan poŝtkodon, oni sukcesis konvinki amason da esperantistoj de Pakistano ĝis Hungario aliĝi al la retejo change.org kaj rete voĉdoni por la propono.

En la kategorio "edukado" la propono pri enkonduko de Esperanto dum kelkaj semajnoj estis sur la unua loko. Poste aktiviĝis ankaŭ neesperantistoj, kaj la propono pri Esperanto falis al la kvara kaj poste kvina loko. La diskuto pri la propono en la retejo change.org jam atingis pli ol 450 replikojn, inter tiuj tre multaj esperantlingvaj.

Per eĉ pli aktiva diskonigado de la voĉdonado la amikoj de Esperanto en la lastaj tagoj sukcesis kolekti pliajn voĉojn. La baloto estos fermita noktomeze laŭ la Kalifornia horo, kaj malpli ol du tagojn antaŭ la limhoro la propono pri Esperanto kun siaj 1.580 voĉoj denove estis en la tria loko, kun ŝanco pluiri al la fina voĉdonado.

Malmultaj el la voĉdonintaj esperantistoj tamen komprenis, ke la retejo change.org tute ne estas la oficiala retejo de la teamo de Barack Obama - tiu havas la retadreson change.gov. La retejo kie okazas la voĉdonado apartenas al grupo de aktivuloj en Kalifornio, kaj la rezulto de la voĉdonado kompreneble neniel rekte povos influi la politikon de Barack Obama.

Ankaŭ en la vera retpaĝaro de Barack Obama estas voĉdonado pri Esperanto, sed ĝi ricevis tre malmultan atenton: 26 voĉojn por kaj 53 kontraŭ. Tion eblas kompari kun la plej populara demando, kiu ricevis 9.132 voĉojn por, kaj 549 kontraŭ.

Iuj esprimis dubojn pri tio, ĉu estas ĝuste, ke eksterlandanoj provu influi la lernejan politikon de Usono, sed la usona Esperanto-aktivulo Steven Brewer ne vidas problemon en tio.

Steven Brewer- Mi certe ne taksas maltaŭga ke eksterlandanoj provu influi la usonan registaron, sed mi dubas pri la rezulto. La usona registaro plejparte aŭskultas nur la riĉegulojn, sed ne nur tiujn en Usono. La elekto de Obama levas la esperojn de miliardoj da homoj tra la tuta mondo, kiuj vidas ke estos refoje usona prezidanto, kiu almenaŭ povas paroli kompletajn frazojn. Kaj Obama ankaŭ ŝajne volas, ke Usono agnosku ke aliaj landoj ekzistas, kaj ke Usono ne agu tute sole en la mondo. Sed, verŝajne, ne estos grandaj ŝanĝoj en la agadprogramo de la usona registaro - ĝi restos je la flanko de la plej riĉegaj homoj de la mondo.

Spite tion Steven Brewer ne opinias, ke estas tute vane voĉdoni por retaj proponoj aŭ verki leterojn al Barack Obama pri Esperanto. La leteroj povas servi por entuziasmigi esperantistojn kaj ankaŭ por atentigi aliajn pri ĝia ekzisto. Sed plej gravas laŭ li loka agado.

- Mi dubas ke desuprisma aliro por Esperanto iam sukcesos. Esperanto ankaŭ ne sukcesos, se miliono aŭ miliardo da homoj ie en la mondo voĉdonos interrete pri io. Vera desubismo bezonas ke oni agu loke. Oni starigu lokan grupon por ke la publiko eksciu pri Esperanto kaj por ke lernantoj ekzercu sian parolkapablon. Oni laboru ĉe sia loka lernejo por ke ĝi havu Esperanto-klubon por infanoj. Oni informu je loka nivelo ĝis sufiĉe da homoj rekonos la valoron de Esperanto - tiam oni povas paroli pri la instruado de Esperanto en lernejoj aŭ aliaj celoj.

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2008-12-31 02:24
La propono estis sukcesa lau kelkaj aspektoj kaj kiel renaskilo de nia kredo ke kune ni ion povas kaj ankau efektiva propagandilo por montri "vastan" socian subtenon de Esperanto kion sekve oni ne kontrauu se en iu loka lernejo trovigxas iniciato instrui gxin. Nun klakadon instigas ne nur cirkuleroj sed ekzemple cxe Facebook estas ecx aparta grupo ( http://www.facebook.com/group.php?gid=40125983151 ). Per tiu afero ni perdas neniom, sed gajni povas multe (jam estas multe gajnintaj). Ne esperu ke Obama morgau ekinstruas en cxiuj lernejoj eo-n, sed gxoju pri atingito kaj eluzu favoran okazon...
Apro
Apro diras:
2008-12-31 09:00
Kiel mi jam skribis plurfoje, ni agadu laù niaj eblecoj kaj laù la cirkonstancoj : desube, desupre, horizontale, vertikale, ech oblikve ! Chiu agado povus nur fortigi unu la alian.
limako
limako diras:
2008-12-31 13:45
En mondo kun limoj pri tempo kaj mono, ni ne trompu nin ke cxiu ago havas egalan valoron. Ju pli ni povas organizi por efika agado, des pli sukcesa ni estos. Se oni restas konvinkita ke iu altrangulo adoptos nian celon kaj efektivigos gxin, ni subfosas la strebojn por la cxiutaga organiza laboro kiun oni devas fari por sukcesa agado.
Peter
Peter diras:
2008-12-31 15:42
Kun Steven Brewer mi plene konsentas: oni ne bredu iluziojn pri tio, ke per kelkaj musklakoj kaj voĉdonoj eblas ŝanĝi la mondon. Despli en kunteksto kiel tiu ĉi: por realigi instruadon de esperanto ni bezonos unuavice sufiĉe da motivitaj gelernantoj kaj elstaraj instruistoj.

Tre dubindas, ke iu el la kameradoj entuziasmiĝantaj en tiu minuto inter Toulouse, Stuttgart, Szekesfehervar, Beijing kaj Yokohama partoprenos la instruadon en Philadelphia, se ĝi fine minacas fiaski pro manko de du aŭ tri gelernantoj por plenigi klason. Efektive la homoj en ĉiuj landoj devas mem decidi, kiuj el iliaj problemoj estu plej urĝe solvataj. Se ili opinias, ke tio estas instruado de Esperanto, do bone - en tiu kazo la komonumo de la mondvastaj geesperantistoj sendube povos helpi ĉe la ellaborado de instruplanoj, verkado kaj produktado de lernolibroj kaj vortaroj, eventuale ankaŭ per sendado de kapablaj instruistoj.

Sed dume la usonanoj ne mem sentas urĝan bezonon pri tiu instruado, ĝi el memevidentaj kaŭzoj ne okazos spite al ĉiuj mondvastaj voĉdonadoj. Ĉilastaj pli verŝajne ŝovas la demokratian rimedon de plebiscito en lumon de malseriozeco anstaŭ gvidi al rimarkebla rezulto.

Peter
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 14:08
Mi nur parte konsentas kun vi. Mankos instruistoj certe. Sed cxu iu alia lingvo permesas prepari en rekordan tempon kvanton da geinstruistoj por instrui la lingvon, se oni adoptos gxin,almenaux en pilotaj eksperimentoj,kiel estas la propono?

Nur Esperanto permesas tion, kaj mi esperas ke neniu dubu pri tio.

Krom tio la usona registaro jam utiligis Esperanton en bedauxrinde militista eksperimento en la komenco de la kvindekaj jaroj, kaj rapide kaj ecx sen oficiala helpo de esperanto-movado sukcesis prepari tutan tacxmenton da malamikoj kiuj lernis uzi la lingvon, kaj same la spertuloj de la alia flanko por malkovri la manovrojn de la "malamiko".

Usono estas grandega lando laux cxiuj skaloj kaj se oni prenos decidon enkonduki Esperanton en la lernejoj tie, ne dubu ke ili tutcerte trovos la vojojn por rapide realigi tion, cxar ili disponas pri cxiuj necesaj rimedoj. Cxu vi ankaux dubas pri la kompetenteco de la usona esperanto-movado? Ni cxesu naivi, kaj ni eklaboru serioze por sukcesigo de Esperanto en la mondo. Jam temp' está! Profetis la juna Zamenhof, en lia uniwersala lingvo.

La serioza legxpropono de Senatano Cristóvão Buarque por enkonduko de Esperanto devige en la lernejoj, kiel nedeviga lernobjekto por la lernantoj kiuj gxis elektos, antauxvidas tri jarojn por ke la lernejoj kaj federacia, sxtataj kaj municipaj lernejoj adaptigxu por provizi la instruadon de la lingvo por tiuj kiuj tion deziros. Tio estas Realismo. Esperanto ne estas utopiajxo, sed vera realajxo de la III-a jarmilo. For tiujn negativajn sintenojn kiuj ne plu kongruas kun la nuna situacio de la lingvo kaj de la movado.

La Mondo bezonas komunan lingvon facile lerneblan kaj tuj adopteblan por redukti la grandegajn m,onsumojn forperditaj de la plej malricxaj landoj en la instruado senrezulta de fremdaj lingvoj al iliaj infanoj kaj junuloj .

Tiu tempo kaj mono povas destinigxi al aliaj sferoj kie ili mankas, por ke la lernantoj farigxu kompetentuloj en siaj estontaj profesioj dedicxante la nun perdigxanta tempo kun lingvolernado, kaj liberigante la gigantegaj monsumoj foruzitaj por aliaj pli noblaj kauxzon, kiel ekzemple forigo da la mizero en tiuj malricxaj landoj, kaj kun sxparo de la mono en la ricxaj landoj, estu pli da financrimedoj por antauxenigi la progreson mondskale.

Largxigu viajn mensojn. Vi ne konas la realajxon en la malricxaj landoj. Tiu manko de Justeco estas kauxzo de multa sufero kaj de la militoj kiuj cxi eksplodas celante (erarmetode) sxangxi tiun situacion.

Jes, Esperanto povas helpi venigi definite la pacon en la mondo, kaj krei tute novan mondon kie regu solidarecon, fratecon, kaj harmonion, kun cxiu popolo respektanta la apartajxojn cxiaspecajn de la aliaj popoloj.

Ni ja povas kredi sincere al tio, sen esti naivaj aux nur revemaj homoj. Por tio necesas laboron strecxan de la nun portantaj la torcxon esperantistoj. Aldonu vin al tiu Paca Tacxmento!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-31 17:21
Ni ne vivas en mondo kun limigitaj tempo kaj rimedoj. Ni vivas en rondeto kiu ne scias kio estas lingvo kaj ne interesiĝas ekscii.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-31 10:01
La redakcio mem konfuziĝis pri la diferenco inter change.gov kaj change.org. Ĉe .org oni ne bezonas ŝajnigi sin Usonano por partopreni. La partoprenciferoj en .gov cetere diras nemulte pri la pozicio de Esperanto en Usono, sed multege pri la terura seniluziiĝo de Usonanoj pri tutlanda politiko; malgranda dekmilo da voĉdonoj pri la plej diskutata politika demando estas ridinde malaltega cifero en lando tiel granda.
redakcio
redakcio diras:
2008-12-31 11:07
Efektive oni ne bezonas indiki usonan poŝtkodon por aliĝi ĉe change.org, nur ĉe change.gov. Sed almenaŭ kelkaj ĉenleteroj pri la propono ĉe change.org tamen ial klarigis, kiel enskribi elpensitan poŝtkodon. Do, la konfuziĝo estas amaskvanta.
mateno
mateno diras:
2008-12-31 14:29
Mi voĉdonis ĉe ambaŭ change.org kaj change.gov, kaj mi ne ŝajnigis havi usonajn poŝtkodon aŭ adreson. Kiam change.gov demandis min pri poŝtkodo, mi skribis mian veran poŝtkodon, kiu, kaze de iu analizo, certe estus malkaŝita kiel ne-usona, ĉar ĝi havas literojn en por usono nekutimaj lokoj.
chielismo
chielismo diras:
2008-12-31 12:48
Kiam mi legas ĉi tiun artikolon, sur ĉina Esperanto-Forumo ankoraŭ laŭte krias alvokado por partopreni la voĉdonon ĝis la lasta sekundo! Kvankam mi mem ne partoprenis la voĉdonon, tamen mi subtenas tian agadon ĉu rezulta aŭ senrezulta, ĉar mi opinias ke plej grava ne estu rezulto, sed agado kun laŭta voĉo al publiko ekster Esperantujo. Pro tio mi volas danksaluti al rusa studento Oleg Izjumenko, kiu lanĉis la voĉdonon. Alie, mi ankaŭ demandas, kial ni kreskuloj ne lanĉus ideon pli efika ol la lia? Komence de 2008 por omaĝi al 100-jariĝo de UEA mi iniciatis ĉinan stafeton de subskribo sur ĉina kaligrafiaĵo. Danke al multaj samideanoj la stafeto estas tre sukcesa por vigligi lokajn E-grupojn de la ĉemara urbo tra Silka Vojo, Ĉinhaj-Tibeta Altebenaĵo, ĉina tropika regiono, malvarma Manĉurio...ĝis Pekino. Finfine la ĉina delegito solene transdonacis al UEA la stafetaĵon okaze de Roterdama UK. Post tio mi proponis al Azia Komisiono ideon de nova stafeto "Donaco al Zamenhof" tra aziaj landoj omaĝe al Bijalistoka UK 2009. Honorige AK kuraĝigis min ke Vi organizu tion. Bedaŭrinde ĝis lasta monato mi decidis forlasi la ideon, ĉar mi estas profesia komercisto internacia per Eo, kaj rigarde al mondskale malfacila 2009 je eksporta negoco mi ne eblos organizi la belan stafeton tra multaj aziaj landoj. Mi cerbumas ĉinan stafeton 2010 por Azia Kongreso en Ulanbatoro, Mongolio cele varbi pli ol 100 partoprenantojn el ĉina Esperantujo. Antaŭ Esperanto ne estos preta vojo, sed elekto ĉu silenti morte aŭ agadi kreske!
KenMiner
KenMiner diras:
2008-12-31 15:48
Mi profitas la okazon atentigi denove, ke propedeŭtiko ja rilatas al E-o, sed inverse je la propaganda versio: ju pli oni konas aliajn lingvojn, des pli facile oni progresas en la lernado de E-o. Eĉ tio laŭ mia scio ne estas sisteme pruvita, sed malmultaj, mi supozas, neus ĝin.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-12-31 17:56
S-ro Steven Brewer certe parte pravas.Nia reta vocxdonado nenion povas en la agado de Obama sxangxi.Li ne estas mirakla persono, kvankam de tempo al tempo en la historio aperas kvazaux miraklaj personoj.Povas esti, ke li estas iom progresa, pacama kaj demokrate orientigita, sed ni ne forgesu, ke ni vivas en la plej alta kapitalista mondo, kie regas mono, profito kaj instrumentaligado per plej modernaj eventojn de homaj amasoj.Do, ankaux via espero, kiun vi dezirus meti en la manoj de la nova prezidento restos nur espero, deziro.Eble li ion emus sxangxi, sed jam atendas grandaj bankistoj, industriistoj, politikistoj kiuj scias plej bone influi kaj montri direkton kaj rimedoj estas per mono cxiam akireblaj.La lasta financkrizo montris plej bone; Por simpla homo ne estis mono, sed por malricxigitaj bankisto tuj estas miliardoj preta.
Tamen nia strebado kaj ecx tiu solidareca vocxdonado plifortigas ni.Ni vidas, ke cxie en la mondo estas la sama deziro antaux cxio kompreni unu la alian sur la sama neutrala nivelo.
Ofte sxajnas, ke Esperanto-movado estas malforta kaj neglektata, sed fakte gxi estas tre forta cxar ideala.Ne neigis gxin malpermeso de caro, de Hitler, de Stalin gxi vivas kaj prosperas pluen , se nur malrapide.Mi estas certa, ke pli aux malpli frue gxi venkos.Nun mi admonas vin vizitu multajn E-arangxoj por montri , festi kaj demonstri.Ni semu pluen!
En internacia solidareco -pola samideano en Germanio - Stanislavo
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 14:23
Mi ne dubas pri tio.Sed la kontrauxo pli veras ol via aserto.

Mi junule memeklernetis la hispanan, post la francan, kaj provis lerni la anglan. Okazis progreseto kun la du unuaj pro la simileco al mia denaska portugala. Samtempe mi provis memeklerni la anglan, la italan kaj la germanan, sed neniu progreso okazis.

Tiam mi kontaktis Esperanton kaj eklernis gxin. Post tri monatoj, mi sukcesis legi mian unuan libron, post venis centoj kaj centoj da aliaj.


Dauxre mi studadas tiujn aliajn lingvojn, cxefe la anglan pro gxia senduba graveco en la nuna mondo.

Cxu vi scias kiom da libroj mi sukcesis legi profite en tiujn lingvojn? Neniun! escepte de tiuj didaktike preparitaj libroj, kun simpligita vortlisto.

Kaj mi bone sukcesas legi tekstojn en revuoj en cxiuj tiuj lingvoj, escepte de la germana, tamen kun profito de maksimume 40% de la enhavo. La aliaj 60% mi provas subkompreni de la kunteksto. Tamen se mi faras tion per vortaro mi vidas ke mi komprenis tiun restajxon tute erare. Kaj mi ne paciencas cxiupagxe konsulti la vortaron je cxiu pasxo, kun stumblo kaj perdo cxenlinio de la enhavo9 kaj do de la intereso pludauxri en la legado.

Jes, mi ne vizitis lingvajn lernejojn. Tamen ankaux ne por lerno de Esperanto. Do mi persone havas mian propran sperton.

Kaj vidu ke rilate al aliaj homoj en mia lando kiuj vizitas tiujn lernejojn mia kono de tiuj lingvoj, cxefe la hispana, la franca kaj la angla multe pli superas iliajn konojn. Plurforje mi konstatis tion.

Kaj tiu progreso en tiuj aliaj lingvoj donis kaj donas al mi gxuste la konon de Esperanto kaj pruvis almenaux por mi ke tiu rekta propedeuxtika valoro dela lernado de Esperanto kiel lernfaciliga rimedo en la lernado de aliaj lingvoj ESTAS FAKTO, DO REALAJXO.

LA SAMAN SPERTON HAVAS KELKAJN EL MIAJ FAMILIANOJ KIUJ ANKAUX LERNIS ESPERANTE, DU EL ILI DENASKE, EN LALERNADO DE ALIAJ LINGVOJ.

mI HAVAS FILINON KIU REGAS PAROLE MINIMUME 6 LINGVOJ, INKLUZIVE LA CXEHAN, LA KROATAN KAJ LA SLOVAKAN
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 14:25
KROM LA ANGLA, LA HISPANA KAJ LA PORTUGALA.
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 14:26
DO NE INVERSA PROPEDEUXTIKO, SED VERE REKTA PROPEDEUXTIKO!
hoss
hoss diras:
2008-12-31 19:22
Sen komenti pri la demando, ĉu tia voĉdono indas aŭ ne, mi almenaŭ rimarkigu du eblajn miskomprenojn:

<ul>
<li>
<em>"En sia propono li uzas la oftan sed science ne pruvitan argumenton pri ia speciala lernofaciliga ('propedeŭtika') valoro de Esperanto"</em>
<p>
Estas eraro supozi, ke scienco povus pruvi "argumenton." Scienco estas forta metodo por malpruvi hipotezojn, sed ne por pruvi ion ajn. Eĉ la teorion de gravito scienco ne "pruvas."</p>
<p>
Ĉiuokaze, eĉ ne temas pri hipotezo. S-ro Izjumenko simple asertis fakton, kaj pri tio li estas tute prava: "Laŭ multaj studoj kaj esploroj en lernejoj dise en la mondo, infanoj, al kiuj oni instruis Esperanton antaŭ alia fremda lingvo, sukcesis en la lernado de dua lingvo multe pli rapide kaj bone ol sen anticipa kurso de Esperanto."
</p>
</li>
<li>
Laŭ mia kompreno, la artikolo implicas, ke la retejo change.org estas nur por usonanoj.

<p>Sed male, laŭ la retejo mem ĝi estas por: "civitanoj de la mondo, [kiuj] alfrontas timigan gamon de problemoj sociaj kaj mediaj, etendiĝantaj de sanservo kaj edukado ĝis tervarmiĝo kaj ekonomia malegaleco..."
</p>
<p>
Kompreneble, povas ekzisti multaj kialoj por <b>ne</b> voĉdoni tie, sed oni ne sin detenu simple pro tio, ke oni ne estas usona civitano.
</p>
</li>
</ul>
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 00:43
Rilate al la nuna kampanjo cxe change.org la fakto estas ke la plej multe balotata ideo ricevis cxirkaux 10.000 vocxdonoj, dum tiu pri Esperanto ricevis preskau 2.000, do preskaux kvinono de la plejmulte balotata ideo. Kial tiom da negativismo inter tiuj kiuj uzas la lingvon? Kiam tiom da duboj, dum oni devas labori cxiakampe por antauxenigi la lingvon, la movadon, la komunumon, la ideon. Preferinde ke tiuj negativuloj silente forglitu de tiuj forumoj, aux komenci pozitive kontribui por la progresigo de Esperanto en la mondo. Cxu nur uzi kaj forjxeti kiel ia forbalaajxo? Mi ne komprenas tian sintenon.
amikema
amikema diras:
2009-01-01 08:30
Mi jhus kontrolis la retejon. la plej multe balotata ideo ricevis 'nur' ch. 5,000 vochdonoj. Ni havas la 11an lokon inter pli ol 6,000 ideoj, do, estas espero, chu vi ne konsentas?
Povan ni!
Mar@GrupoAmikema.org
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 13:03
Enmetigxis du eraretoj en mia supra komento:
Fakte la plej balotita, tiu pri legalizo de Marihuano (Kredu!) ricevis pli ol 5000 balotoj, kaj tiu de Esperanto (dua en Edukigxaj ideoj) pli ol 2.000, rondcifere 2.172 balotoj, prenante la nauxan pozicion inter cxiuj ideoj! Cxu mole? (brazila esprimo, iom sugestia, kiam la aferoj marsxas bone, kaj okazas gxuste la kontrauxo: rigido, ne ridigo! :-)
marques1946jan
marques1946jan diras:
2009-01-01 12:33
Mi prenas la liberon transkribi sube kopion de retletero kiun mi sendis al pluraj adresoj, kies posedantoj interesigxas pri la temo de vi pritraktita, kun informoj prila fina rezulto de la vocxdono. Esperanto sukcesis trapasi la unuan fazon. Do, kun multe pli da entuziasmo kaj amase ni eniru la duan fazon kiu komencigxos la venontan 5=an de januaro.

Jen la teksto:

Estimataj,

Por tiuj kiuj fidis kaj kredis, gartulon.

Por tiujn kiuj nur disvastigis negativajn opiniojn, lernu definitive ke Esperanto-movado ne estas ia fikcia (aux fiksa) ideo en kapoj de kelkaj mensmalsanuloj gxi fakte ekzistas kaj povas rapide reagi kiam necese!

Krom tio gxi fine atingis la 2-an lokon inter tiuj ideoj rilataj al Edukado, kun entute
2172 vocxdonoj kaj 567 komentoj - la plej multe komentita ideo inter cxiuj, kaj de la tuta mondo!

Malmultfidaj homoj, sxangxigxu aux flankenlasu Esperanton, sed kun la certeco ke gxi ne estas iu forjxetebla balaajxo, ia orangxo kiun post sucxado de la tuta suko nur egoisme favore al cxiu el vi, vi povas simple forjxeti la restajxon. Vi forjxetas tion kio plej nutras!

Kontrolu cxe la adreso sekvonta:

http://www.change.org/ideas

José Mário Marques

http://www.change.org/ideas
javergara
javergara diras:
2009-01-01 14:14
Mia bonega amiko Steven Brewer tre probable pravas je tio ke la rezulto de tiu chi kampanjo tute ne influos la decidojn de la usona registaro, lando en kiu ech la fremdlingvolernado mem tute ne estas edukpolitike prioritata. Sed ghuste tiel kiel li mem saghe agnoskis, tiu chi kampanjo ja estis tre utila por mobilizi la homojn kaj atentigi aliiujn pri Esperanto. Kaj tio en serioza retejo por aktivuloj kiun partoprenas kiel partneroj tre gravaj usonaj kampanjo-asocioj au ties usonaj branchoj, por diversaj mondplibonigaj celaroj : homaj rajtoj (ekz. Amnestio Internacia), demokratio (ekz. People for the American Way), socia justo kaj helpo al subevoluintaj popoloj (ekz. Oxfam), paco (ekz. Americans for Peace Now), mediprotektado (ekz. Rainforest Alliance), ktp.

La nuna sperto jhetas lumon sur la interesan ideon de Humphrey Tonkin, kiun mi plene subtenas, ke nia movado, kaj aparte UEA, pli kaj pli sin modernigu lau la modelo de tiuj kampanjo-asocioj, samtempe plu konservante siajn valorajn trajtojn havi engaghitajn membrojn kaj provizi utilajn servojn. La jhusa agado che change.org montras kelkajn elementojn kies analizo estus utila, miaopinie :
- la propono estis lerte, prudente formulita, feliche sen tiu foja eksterproporcia, aplomba troigado kiu shajnigas nin netentindaj, kompatindaj frenezuloj
- lau la komentoj la debato foje farighis interesa, tamen kelkaj homoj insistis meti siajn en Esperanto mem, kio riskis shajnigi nian aferon altruda, sekteca kaj malferma. Tonkin ankau prave protestis kontrau tio ke ni, lausupoze batalantoj kontrau "la lingvaj baroj" tuj starigas novan lingvan baron chirkau ni, kiel ghuste chi-kaze per tiu malkrokodilado en tute nekonvena medio ! Bonshance estas multaj denaskaj anglalingvanoj che ni, do estus bone organizi tujajn tradukretojn por tauge esprimi per malfusha angla (au alia etnolingvo) la plej valorajn, do la malsektecajn argumentojn por Esperanto.
- estus bone en forumoj tiaj, anstatau admoni per fanatikaj sed malseriozaj sloganoj, trankvile doni shancojn al la homoj sin direkti al ekz. la anglalingva artikolo en Vikipedio pri Esperanto mem kaj atentigi ke la lingvo estas tre viva ekz. per propra Vikipedio
- nia kapablo mobilizi nian movadon estas rimarkinda. Ni eliru el la tedaj chiamajhoj kaj serchu taugajn manierojn kaj mediojn disvastigi la potencialon de nia lingvo kontribui al mondo pli homa, pli inda.
Esperantst
Esperantst diras:
2009-01-02 00:11
Jes, certe estas malverŝajne ke la usona politiko akceptas tiun ideon, sed tio ja ne signifas ke la agado estas vana. Ekzemple UEA ankaŭ ne ricevis la nobelpremion pri paco, sed tamen multege da homoj pro la gazetartikoloj aŭdis pri Esperanto. Nur "neagado" malhelpas la disvastigadon de Esperanto. Varbado, agado kaj utiligado de Esperanto helpas al la lingvo. Zamenhof komencis kolekton de subskriboj "Mi lernas Esperanton se dek milionoj da personoj donas publike la saman promeson". Ĉu li sukcesis? Ne, sed tamen multaj homoj eklernis la lingvon. Tian vastan kolekton de subskriboj rilate al Esperanto ni denove bezonus - ligita kun agado. Nur resti en la domo, nur fari nenion, nur duboj, eĉ ne informi la amikojn kaj familianojn pri Esperanto, honti ktp. malhelpas nin havi pli grandan sukceson. En tiu senco mi tre dankas al ĉiuj personoj kiuj partoprenis kaj ebligis havi tiun sukceson kaj mi petus al la Malesperantistoj esti iom pli optimisma kaj kunlabori. Ne daŭre kritiku nur por malhelpi al la aktivuloj!
javergara
javergara diras:
2009-01-02 01:55
Mi ne komprenas kial mia amiko Martin kaptas la okazon energie admoni la nurajn kritikantojn chesi sian pesimisman malhelpadon tamen reage al komento mia, kvazau mi estus unu el tiuj, char en tiu komento mi esprimis sobran celebradon de la chi-foja sukceso, aparte char la modelo agi kampanje povas esti tre fruktodona kaj do ni bezonas lerni el la spertoj por trafe entrepreni novajn kampanjojn, lau metodoj tauge kunordigitaj por atingi kiel eble plej grandan efikon. Tial, la videbligo de Esperanto en medio de tre gravaj kampanjo-asocioj estis io vere salutinda.

Ja mi kontrauas la senchesan ripetadon de bombastaj sed senenhavaj sloganoj, malveraj blufoj pri Esperanto, kio estas maniero eble bonintenca sed tute misa "agadi". Tio tamen estas tute alia afero.

Mi estas tre fiera pri mia esperantisteco kaj neniam, neniel hontas pri ghi !
Esperantst
Esperantst diras:
2009-01-02 04:23
Nu, mi tute ne celis komenti la tekston de José, sed ĝenerale la tekston de Libera Folio. Ĉar mi estas relative nova uzanto mi simple ne sciis kiel fari tion korekte.
chielismo
chielismo diras:
2009-01-02 08:56
Laŭ la ĉina Esperanto-Forumo, je la lasta sekundo antaŭ ol 2009 finiĝis la unua balotumado. Esperanto gajnis la duan lokon per 2172 poentoj, la unua per 2468, la tria per 2058... Ŝajnas ke ni gajnis portempan sukceson kiel subĉampionon...la verdstela flago ankaŭ leviĝas kun publika aplaŭdado! Nun multe da ĉinaj esperantistoj ĉefe junaj batalemaj komencantoj sopiras al la dua balotumado...por ĝis la unua kiel ĉampiono! Ĉu okazos la dua balotumado post la Novjaro?
jinglada
jinglada diras:
2009-01-02 12:18
[quote]Ankaŭ en la vera retpaĝaro de Barack Obama estas voĉdonado pri Esperanto, sed ĝi ricevis tre malmultan atenton: 26 voĉojn por kaj 53 kontraŭ. Tion eblas kompari kun la plej populara demando, kiu ricevis 9.132 voĉojn por, kaj 549 kontraŭ.[/quote]

Mi ne kapablas trovi tion pri la vera retpagxaro de Obama. Cxu vi povas indiki la ekzaktan pagxan retadreson? Cxu oni bezonas enskribigxi por vidi tion?
limako
limako diras:
2009-01-02 14:33
Je la URL al la paĝo kie nun la Obama-teamo nun traktas demandojn de la publiko:
http://change.gov/page/content/openforquestions20081229/

Vi devos serĉi por "Esperanto". Nun estas du demandoj pri Esperanto.

Vi ne devas esti enskribita por rigardi kaj trafoliumi la demandojn.
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-04 16:33
Momente ĉe la oficiala paĝaro change.GOV troviĝas kvin demandoj (ne ideoj!) pri Esperanto. Tion oni povas vidi, se oni vizitas http://change.gov/page/content/openforquestions20081229/ kaj entajpas serĉovorton Esperanto. Se oni registriĝas ĉe la paĝåro (estas facile kaj rapide), oni povas voĉdoni negative aŭ pozitive por ajna demando. Mi mem voĉdonis pozitive por kvar el kvin demandoj pri Esperanto, ĉar ili estis prudente formulitaj. Nur unu "demando" ("Esperanto Great idea") mi taksis negative, ĉar ĝi aperis pli kiel ĥuliganaĵo ol serioza kaj sincera demando.
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-04 16:38
Mi volas gratuli vin cxiujn okaze de la nova jaro kaj kun la venko
(tamen ne fina! ;-)) de nia ideo cxe Change.org - kiu surprize kaj
gxojige trafis la duan lokon en kategorio 'Klerigo' kaj tial pluiros
al la dua selekto-pasxo, kiu komencigxas morgaux (la 5an de januario).
Kiam mi komencis la ideon, mi neniam kredis ke gxi igxos _tiom_
populara. Mi kore dankas vin cxiujn pro via nekredebla solidara
subteno!

Nun, estas tempo por reaktivigi niajn penojn por fari cxion eblan por
deca rezulto en la dua etapo. Gxi dauxros nur dek tagojn, de la 5a
gxis la 15a de januaro. Tial estas malmulte da tempo por organizi
subtenon, kaj cxi-foje mi sxatus ke nia organizigxo estu pli
inteligenta ol iom spontanta kaj mem-regata procezo dum la unua etapo.

Mi opinias ke por la dua etapo ni bezonas bonan strategion. La celo
estas kiel eble plej granda nombro de vocxdonoj por nia ideo. Estas du
cxefaj manieroj atingi gxin: 1) vocxdonigi cxiujn esperantistojn per
diskonigo de tiu cxi ideo tra esperantistaj kanaloj; 2) multe pli
grave - vocxdonigi simpatiantajn ne-esperantistojn, cxefe tiujn kiuj
jam trovigxas cxe change.org (t.n. "varma celgrupo").

Por rapide krei kaj realigi strategion mi bezonas vian helpon. Kiu
sxatus volontuli dum cx. unu semajno por labori kun mi por realigi
gxin kaj espereble atingi nian celon? Skribu volonte al mia privata
adreso - Oleg.Izyumenko@google.com - kaj se trovigxos suficxe nombro
de kunlaborantoj, ni lancxos Google-grupon por nia efika kunlaboro.

Mi iomete pensis pri la elementoj de la strategio, kaj mi volonte
dividas miajn pensojn kun vi. Bonvolu modifi ilin kaj aldoni viajn
proprajn. Jen kion mi opinias multe bezonata dum proksimaj kelkaj
tagoj:

0) Oni kompilu bonan kaj klaran intrukcion pri _kiel_vocxdoni_ per
klako sur la blua butono cxe change.org kaj pri kiel registrigxi cxe
change.org se oni antauxe ne faris tion. Oni ankaux emfazu ke: a)
vocxdoni en la dua etapo estas NECESA, ecx se oni vocxdonis en la unua
etapo, kaj b) Oni prefere uzu sian ekzistantan registrigxon por
vocxdoni, sed ne kreu novan uzanto-konton.

1) Eki petojn (en la angla) en komentoj cxe _aliaj_ ideoj (plejparte
en sekcio 'Klerigo'), ne nur la 3 plej popularaj, afable komentante
pri valoro de la proponita ideo kaj demandante cxu la vocxdonintoj
sxatus informigxi pri la ideo pri Esperanto kaj eble trovos gxin
vocxdoninda. Se oni afable kaj inteligente faros tiajn petojn, estas
granda sxanco ke la jam vocxdonintaj dum la unua etapo membroj de
change.org subtenos nun nian ideon dum la dua etapo.

2) Verki tekston de novajx-anonco por lernu.net - mi pretas publikigi gxin tie

3) TRADUKI anoncon al cxiuj grandaj lingvoj de lernu.net (tiuj estas
la franca, la hispana, la germana, la portugala). Mi pretas traduki en
la anglan kaj publikigi.

4) Provi verki artikolojn por NE-esperantistaj gazetoj, ekzemple
malgrandaj lokaj gazetoj. Oni prezenti tekston kiel raporton pri
CHANGE.org kaj la okazanta vocxdono tie, kaj nur _interalie_ menciu
ideon pri Esperanto kiel kuriozan sed pozitivan fakton, kaj poste
instigu legantojn vocxdoni por gxi (necesos provizi la ligilon). Se
oni celos lokajn nacilingvajn gazetojn kaj retajn gazetojn
(novajx-sekciojn), la sxanco estas granda ke la teksto publikigxos.

5) Oni verku multlingvajn blogajxojn pri la ideo en siaj blogoj -
personaj kaj organizaj. Oni skribu al grupoj cxe esperantaj grupoj cxe
Facebook kaj Ipernity kaj disvastigu konon -
_ne_pri_la_ideo_aux_vocxdono_mem_, sed _pri_tiu_cxi_strategio_, do ke
iu ajn povus helpi ne per simpla vocxodono, sed pri diskonigo kaj
antauxenigo de la ideo, kio estas ecx pli grava. Precipe se gxis celos
neesperantistajn grupojn.

6) ... viaj propraj strategiaj ideoj

Do, kiuj sxatus kunlabori kun mi pri cxio cxi dum la venontaj 10
tagoj? Respondu! Ankaux, bonvole disvastigu tion cxi vokon tra viaj
retposxt- kaj interret-grupoj, blogoj, ttt-ejoj ktp.
madridano
madridano diras:
2009-01-05 22:43
Por faciligi la voĉdonadon en la dua etapo, en soc.culture.esperanto Peeter Aitai konsilis viziti jenan retpaĝon:
http://www.esperanto.org/mels/

Lu
Lu diras:
2009-01-06 17:59
En la unua voĉdonado temis pri

"introduce esperanto as a foreign language subject in schools"

(enkonduku Esperanton kiel fremdlingvan fakon en lernejojn). Se oni nun klakas al la koncerna ligo http://tinyurl.com/AsAForeignLanguage , oni legas la paĝotitolon

"Introduce Esperanto as the first foreign language subject in schools to help American kids succeed"

(enkonduku Esperanton kiel la unuan fremdlingvan fakon en lernejojn por helpi usonajn infanojn sukcesi).

Estis esenca ŝanĝo de "kiel fremdlingvan fakon" al "kiel la unuan fremdlingvan fakon".

Mi subtenas la unuan peton, sed ne la duan, kiu ŝajnas al mi plene iluzia. Pli malpli ekzistas garantio, ke oni fiaskos per tiu dua peto - se ne en la balotado, tiam en la posta proceduro. Kaj pli malpli certe oni malseriozigas sin prezentante tian proponon - ne pro la enhavo de la propono, sed pro la manko de politika realismo.

Krome mi tre bedaŭras, ke oni grave ŝanĝis la vortumon de la unua al la dua balotado sen eĉ informi pri tio. Ĉu necesas tia agmaniero?
Kirilo
Kirilo diras:
2009-01-06 21:53
Se mi estas bone informita, la usona prezidento ne estas rajtigita enkonduki ŝanĝojn kiel la proesperantan proponon, ĉiuokaze (tion povas fari la unuopaj ŝtatoj).
Do, la propono en tia vojo certe ne sukcesos, sed jam estus granda atingo, se la kampanjo allogus novajn parolantojn.

Krome mi povas kompreni, ke la propono koncentriĝas je la "lingvolanĉila" efiko: El la vidpunkto de ne-verda usona politikisto ĝi certe estas la plej konvinka argumento por E-o.
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-07 18:52
Kara Lu,

vi sxajne pravas. Mi sxangxis nun vortumon de la propono al simple "kiel fremdlingvan fakon". Dankon pro via valida kritiko!!

Mi bedauxras ke vi cxagrenis pro senkonsila sxangxo de la vortumo, sed mi neniam kaj neniel estis devigata konsili kun iu ajn por sxangxi vortumon de mia propra ideo cxe Change.org. Fakte, kiel kreinto de tiu ideo, mi povas ajnmomente sxangxi gxin iel ajn, ecx forigi gxin entute el la vocxdona procezo kaj for de la pagxaro. Tio ne signifas, kompreneble, ke mi intencas tion fari, aux ke mi neniam auxskultas al kritiko aux komentoj. Fakte, komentoj senditaj dum la unua vocxdon-periodo tre helpis al mi sxangxi ideo-priskribon kaj prepari gxin por la dua baloto. Same kiel via kritiko nun helpis al mi sxangxi la titolon de la ideo.

Amike,
Oleg
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-07 19:59
Denove ni havas plej bone tipan esperantistan agadon! Mem nenion povas fari, sed se iu ion klopodas, cxu entreprenas tuj estos sub lupeo kontrolita cxi oni povus ion kritikindan trovi.
Miaj karaj, iam ni en la socialista lando edukitaj ridis pri jena, pli aux malpli vera afero:" Kiu multon faras , faras multajn erarojn.Kiu malmulte faras , faras malmutajn erarojn.Kiu nenion faras, faras neniun eraron kaj kompreneble kiu neniun eraron faras estos premiita!" Do ni agu laux tiu devizo kaj "ni atingos la celon en gloro"
Lu
Lu diras:
2009-01-07 21:18
Kompreneble vi rajtas vortumi kiel vi deziras, sen ajna konsiliĝo. Mi miris nur, ke vi grave alivortumis kaj ke tio tamen ne estis indikita en la rondleteroj.

Mi ekde dudek naŭ jaroj okupiĝas pri amaskomunikilaj rilatoj por Esperanto, jen pli intense, jen nur reage; en tio mi daŭre havas bonajn rezultojn, kiam mi prezentas sobran priskribon de la situacio kaj nur tre modestajn kaj realismajn postulojn kaj atendojn. Mi supozas, ke ankaŭ en la politika kampo postuli tro foran maksimumon efikas sindetrue - sed mi konscias pri la senhalta entuziasmo de Esperanto-aktivuloj, kiuj ŝategas postuli la tujan enkondukon de Esperanto en ĉiujn sferojn. Tion oni jam faras ekde multaj jardekoj, kun daŭre ripetiĝanta malsukceso...

Pro tio mi formulis alian politikan postulon, unue por neanglaj landoj. Esperanto en la internacia komunikado jam atingis ĉ. 0,1 % de la angla lingvo. Sekve mi petas, ke oni dediĉu al Esperanto same ĉ. 0,1 % de la rimedoj, kiujn la ŝtatoj nun uzas por la instruado kaj esplorado de la angla lingvo. Mi imagas ekzemple, ke la ŝtatoj pagu, ke 1 % de la lernantoj povu libervole elekti Esperanton dum 100 instruhoroj. Tio estus ĉ. 0,1 % de la aktuala instruado de ĉ. 1000 instruhoroj en la angla por ĉiuj lernantoj (entute ĝis la abiturienta ekzameno).

Por anglalingva lando oni povas eliri ekzemple de la paĝovizitoj al vikipedio. Laŭ http://wikistics.falsikon.de/latest/ la Esperanto-vikipedio havas ĉ. 3 % de la trafiko al la franca versio - sekve estus logike postuli ĉ. 3 % de la financaj kaj homfortaj rimedoj, kiujn lernejoj kaj universitatoj elspezas por la franca. Ne estus grandioze, sed almenaŭ io.

Antaŭ multaj jaroj mi legis pri la psikologio de malgrandaj paŝoj. Se vi surstrate demandas iun pri unu eŭro, tiu malverŝajne donas ĝin al vi. Se vi unue demandas pri la horo (je kio vi kutime ricevas respondon) kaj nur post tio petas unu eŭron, la probablo estas pli granda, ke vi ricevos ĝin. Pro tio mi preferas unue entute havi Esperanton en la lernejoj (kontraŭ kio estas negranda kontraŭstaro) kaj nur poste peti pli. Pli malpli tiel la hungaroj progresis, per paŝo post paŝo. Bedaŭrinde tia agado postulas iom da laboro...
molnar
molnar diras:
2009-01-13 18:43
Rilate al la propono de s-ro Oleg Izyumenko pri la enkonduko de
ESPERANTO en la usonaj lernejoj,mi sxatus aldoni,ke

.gxi estas bonega kaj efektivigebla propono,cxar la proponinto eliras el
la nuntempaj cirkonstancoj kaj bezonoj

.estas konate,ke sen komuna lingvo la dezirinda harmonio inter
diversnaciaj popoloj neniel kaj neniam efektigeblos

.ESPERANTO kiel pontolingvo dum pli ol 12o-jara ekzisto pruvis siajn viv-kaj uzebleckapablojn,taugecon por farigxi cxies komuna lingvo

.estas sendube lau la praktiko,ke la internacia lingvo estas nuntempe la plej racia solvo de la lingvaj,financaj,ecx ekonomiaj problemoj

.enkonduko de ESPERANTO en usonaj lernejoj alportus konsiderindajn avantagxojn por gelernantoj,por Usono kaj por la tuta mondo

.esperantistigxinta antau 41 jaroj,ankau mi vocxdonos por la propono
kaj tute konvinkite mi petas cxiujn,racie pensantajn esperantistojn
kaj ne-esperantistojn,simpatizantojn antauenigi la aferon de
ESPERANTo per vocxdonado.