Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”

Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-23 21:14
La konata svisa esperantisto Andreas Künzli direktas fortan kritikon kontraŭ la redaktado de la oficiala organo de UEA. "Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco", li skribis en mesaĝo rekte adresita al naŭdek personoj, interalie al la estraranoj de UEA. Kun kompreno al la kritiko reagis interalie la antaŭa redaktoro de la revuo, István Ertl, kaj unu el la estraranoj de UEA. Kompare kun la pasinta jaro, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kaj kompare kun la stato antaŭ dek jaroj la malkresko estas 800 personoj.

Kiel konkreta kialo por la akra kritiko de Andreas Künzli funkciis raporto pri la ĉeesto de reprezentantoj de UEA en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo komence de septembro. Laŭ la raporto, la ĉeesto de du personoj kiuj parolis inter si esperante helpis pruvi ke Esperanto estas vera lingvo.

- Ĉu post la plurjardeka reprezentado de UEA en Ĝenevo necesas tiel ree pruvi ke Esperanto estas vera lingvo? La tuta raporto estas verkita en tiu spirito. Karaj, ĝis kiam oni devas legi tiajn stultegajn raportojn, kiuj plenplenas de naiveco? Tio jam ne plu estas eltenebla, eksplodas Andreas Künzli.

La antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, kutimas silenti pri la nuna nivelo de la oficiala organo de UEA, sed ĉi-foje ankaŭ li decidis eldiri diskretan kritikon.

- La revuo Esperanto estas nun plie kunmetata ol redaktata. Necesus pli da tekstonivela interveno en la ricevitajn originalojn, same kiel pli klara montro de la relativaj temgravecoj, li skribis en mesaĝo sendita al parto el la ricevintoj de la originala mesaĝo de Andreas Künzli.

Andreas KünzliAndreas Künzli mem estis multe pli eksplicita en sia kritiko:

- Oni povus freneziĝi, konstante devante legi tiajn raportojn en la ĉefa organo de UEA. Ĉu iu komprenas, ke tio estas kompleta idiotaĵo kaj ke oni devus rezigni pri tiaĵoj? Tio ja estas pli groteska ol paroloj pri finvenkismo, Esperanta Civito ktp. Kiam tio finiĝos? kiam ni sukcesos levi nin sur iom pli alta nivelo? Persone mi estas ege nekontenta pri la direkto en kiu la revuo de UEA evoluas. Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco.

Laŭ freŝa statistiko publikigita de UEA, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kompare kun la sama periodo pasintjare. La suma falo en la kvanto de membroj-abonantoj dum la lastaj dek jaroj egalas al 800 personoj - en la fino de 1998 estis 3.405 membroj-abonantoj, kaj laŭ la lasta statistiko publikigita de UEA nur 2.605.

El la estraranoj de UEA la mesaĝon de Andreas Künzli konsentis komenti nur José Antonio Vergara.

José Antonio Vergara- Mi mem tre alte pritaksas la inteligenton, sindediĉon al Esperanto kaj kuraĝon de Andreas Künzli. Mi havas la honoron ke, okaze de mia recenzo al lia vere impona verko pri la internacilingva movado en Svisujo, li kaj mi fakte fariĝis bonaj amikoj. Mi do certas ke li serioze (do ne supraĵe, ne hobiece) kaj strikte malnaive rilatiĝas al nia afero.

José Antonio Vergara tamen ne malferme diras, ĉu li dividas la opinion de Andreas Künzli pri la revuo.

- Eble liaj stilo kaj aparta maniero esprimi sian malkontenton povas aspekti malglata al iuj tro konservativaj sintenoj. Mi povas ne dividi lian opinion pri tio aŭ aliio, sed agnoskas ke li tamen prave kaj plenrajte tuŝas gravan problemaron kernan por la estonteco de Esperanto.

Ranieri ClericiEl la aliaj estraranoj de UEA, neniu volis publike laŭdi aŭ mallaŭdi la revuon. La vic-prezidanto de UEA, Ranieri Clerici, unue promesis sendi koncizan komenton, sed poste rezignis. Kiam Libera Folio petis lin almenaŭ unufraze respondi, ĉu li opinias la revuon de UEA bonkvalita, aŭ eventuale iel pliboniginda, li klarigis, ke tion li ne volas diri:

- Ĝuste tion mi volas eviti, ĉar por kompreni mian vidpunkton necesas sufiĉe longaj premiso kaj argumentado, sen kiuj mia opinio estus unu el la multaj, sendistinge konsiderebla por statistikumado.

De post la demisio de István Ertl en la jaro 2001, la revuo Esperanto estas redaktata de Stano Marček en Slovakio. La kontrakto de la redaktoro estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la antaŭa jaro.

Libera Folio petis ke Stano Marček iel komentu la kritikojn, kaj ricevis unufrazan respondon:

– Pli utile estus kunlabori, helpi, ol kritiki kaj ofendi.

Sian redaktan politikon Stano Marček klarigis en la revuo mem, en diraĵo citita en la kongresa numero:

- Mi volas fari pozitivan ĵurnalismon. Ni ne dissemu malpacon inter ni.

Noto de la redakcio: Laŭ peto de Aleksandr Korĵenkov, lia repliko estis forigita el la artikolo. En letero sendita al la adreso de Libera Folio li klarigas, ke li celis sian mesaĝon por limigita distribuo, kaj nur pro malatento sendis ĝin al ĉiuj 90 personoj, kiuj ricevis la leteron de Andreas Künzli.

arkivita en:
ganto
ganto diras:
2008-10-17 11:17
Oni povas rimarki, ke redaktoroj (eksredaktoroj) kaj estraranoj ne deziras klare esprimi sian opinion pri la revuo. Oni povas kompreni, kial emas silenti la redaktoroj, tamen mi ne komprenas, kial ne deziras esprimi sian opinion la estraranoj. Ĉu ne indus pridemandi la legantojn kaj ekscii, ĉu ili dividas opinion de Andreas Künzli. La revuo devus esti tia, ke ĝi estu interesa ankaŭ post multaj jaroj. Mi dubas, ke nuntempa "La revuo Esperanto" estas tia. Mi ne estas konstanta leganto de nuntempa "Esperanto", tamen konstante mi revenas al malnovaj jarkolektoj de la revuo (redaktitaj de aliaj redaktoroj).
miramaro
miramaro diras:
2008-10-17 11:35
Cxiu kritiko - kun pozitiva celo - estas cxiam tre bonvena.
Mi ege sxatus ke preter kritiko estu propono.
En tiu cxi kazo, tiu kiu sentas sin kapabla fari bone, aux pli bone, redakti pli interese kaj moderne, tutsimple proponu sin por plenumi la taskon.
Edvige Ackermann
javergara
javergara diras:
2008-10-17 14:24
Mi bezonas klarigi ke mia komprenemo al Andy koncernas la tutan problemaron (do temas ghuste pri tio, ARO da alfrontendaj temoj) kiun li prioritatigis por urgha pritrakto, nome la bezonon kolektive pripensi UEA-n mem, la UK-ojn kaj la revuon, char lau mia modesta kompreno chiuj 3 estas ligitaj inter si (ekz. la revuo povus bele speguli richan idean vivon de Esperantujo nur se io tia vere ekzistus en la realo...).

En mia iom pli ampleksa respondo al la Liberfolia redaktoro, el kiu li kompreneble rajtas elcherpi nur tiujn erojn kiujn li opinias taugaj, per mallongaj ekzemploj mi rapide tushis la 3 temojn. Pri la revuo mem, mi skribis al li la jenon : "Okaze de TAKE7 en Montrealo Mark Fettes kaj mi interparolis i.a. pri la revuo : li havas tre interesan ideon kiel plibonigi ghian kvaliton, nome havi sekciojn kun respondecaj redaktoroj (literaturan, movadan, ktp) kiuj pasie amas la koncernan fakon kaj do kapablas produkti vere interesan materialon. Surbaze de lia ideo mi jhus proponis al la estraro de CED prizorgi konstantan edukan sekcion por levi la idean nivelon de la esperantistaro pri "niaj" temoj : lingvaj problemoj,
lingvopolitiko, lingvaj homaj rajtoj, ktp."

István Ertl prave substrekis ke tiu alternativa redaktomodelo bezonas fortan chefredaktoron.

Amike,

José Antonio Vergara

msandelin
msandelin diras:
2008-10-17 16:20
Stano Marček:

"Pli utile estus kunlabori, helpi, ol kritiki kaj ofendi."

Edvige Ackermann:

"En tiu cxi kazo, tiu kiu sentas sin kapabla fari bone, aux pli bone, redakti pli interese kaj moderne, tutsimple proponu sin por plenumi la taskon."

Mi: Eble mi estas naiva, eble mi ion miskomprenis au eble mi estas tro influita de luteranisma kulturo, sed: chu ne "fari" devas tiu kiu ricevas salajron?
miramaro
miramaro diras:
2008-10-17 18:17
Por mi kiu tute ne estas influita per luteranisma kulturo, "fari" signifas nur "fari".
Kutime kaj plejparte oni "faras" sensalajre...... precipe en niaj rondoj.
Edvige Ackermann


msandelin
msandelin diras:
2008-10-17 19:49
Edvige Ackermann,
Pardonu ke mi esprimis min malklare. Do: Ĉu ne fari la revuon estas la tasko de ĝia redaktoro? Kaj ĉu ne estas nature (nepre) ke pri tiu farado havu vidpunktojn tiuj kiuj pagas lian salajron (= la membroj de UEA)? Fari laboron kontraŭ salajro ne temas pri afabla sindediĉo, sed pri reciprokenda fido kaj respondeco donita al oni.

miramaro
miramaro diras:
2008-10-17 23:29
Maria Sandelin,
jes, vi pravas: fari la revuon estas tasko de la redaktoro kaj li respondecas pri tio al tiu kiu pagas lin.
Sed miai diroj tute ne koncernis tion! Cetere mi ne intencis paroli pri sindedicxo aux io simila.
Per mia unua mesagxo mi simple celis tion cxi: facilas kritiki, konkrete ion produkti malfacilas.
Tiuj kiuj tiel brile kritikas, surprenu la taskon kaj montru konkrete kiel fari (ne gravas cxu kun cxu sen salajro) pli bone kaj ecx bonege.
Lastatempe mi ofte legis amason da kritikoj pri diversaj temoj, sed neniam pri konkretaj solvoj. Nur tion.
Plej kore,
Edvige Ackermann

hectoralos
hectoralos diras:
2008-10-19 10:16
Edvige Ackermann,

Mi ne komprenas, kiel mi povus montri konkrete kiel fari, ĉar mi ne tempas, nek emas, nek oni dungus min kiel redaktoron de la revuo, sed mi povas klarigi mian sperton kiel kunlaboranto de Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Libera Folio dum jaroj.

Al la unua revuo mi kaj miaj kolegoj en la asocio sendis raportojn de esperanto-agadoj, kiuj plej ofte estis draste mallongigitaj kaj malpli reliefigitaj ol aliaj aranĝoj en nia mondoparto, kiuj laŭ nia opinio, estis okulfrape multe malpli atentindaj. Tio ja estas subjektiva opinio, sed redaktoro de alia revuo havas alian sintenon kaj ni iom post iom sendis artikolojn ĉefe al konkurenca revuo, sen ajna intenco bojkoti la revuo, sed tiel okazis pro kompreneblaj kialoj.

Krome, aliaj redaktoroj estas pli aktivaj: ili petas raportojn de okazintaj aranĝoj kaj foje ankaŭ opiniajn artikolojn. Similan aferon neniam mi spertis de la redaktoro de Esperanto. Mi ne dubas, ke li havas pli ol sufiĉe da materialo por plenigi la revuon, sed mia subjektiva opinio kiel iama leganto- estas, ke en ĝi multas seninteresa fatraso kaj tial mi iom post iom perdis intereson pri la movada enhavo de la revuo. Verŝajne pli aktiva sinteno de la redaktoro kaj ioma dorlotado de ŝlosilaj kunlaborantoj (kaj mi certe ne parolas pri mi), kiel faras konkurecantoj facile plialtigus la nivelon.

Krome, mi riskas rekomendi alian elekton de la fotoj: rea kaj rea aperigado de ridetantaj homgrupoj transdonas ideon, ke esperanto ne estas pli ol plaĉa tempopasigejo, kaj supozeble, tio ne estas la ideo malantaŭ la strategia plano de UEA. Mi aŭdis eĉ krudajn ŝercoj pri tio, kie homoj komparis la revuon kun eldonaĵoj de iuj religiaj grupoj. Kiel redaktoro de nacia esperanto-bulteno dum jaroj, mi estis aparte singarda pri tio, ke tiaj bildoj ne superplenigu la revuon, ĉar mi konscias, ke multaj homoj ne rigardas multe pli ol la bidoj kaj la tekstoj malantaŭ ili, kaj sekve tiu parto de la revuo montriĝas multe pli influa, ol oni eble pensas.

Kore,
Hektor
Asto
Asto diras:
2008-10-18 18:59
Mi nur volus atentigi, ke "tiu kiu ricevas salajron" fakte faras (minimume) du laboroj: estas kaj (cxef)redaktoro kaj aspektisto. Ambaux roloj mangxas suficxe da tempo, atento kaj homfortoj.

Ranieri
Ranieri diras:
2008-10-17 20:21
Libera folio:
> El la aliaj estraranoj de UEA, neniu volis publike laŭdi aŭ mallaŭdi la revuon. La vic-prezidanto de UEA, Ranieri Clerici, unue promesis sendi koncizan komenton, sed poste rezignis

Mi efektive verkis la intencitan komenton, sed ghi rezultis nek konciza nek formate tauga por Libera folio, char ghi estas iom detala respondo al la cirkulero de Andreas Kuenzli. Mi pretas sendi ghin (kune kun la originalo de A. Kuenzli) al kiuj tion petos che mia retposhta adreso: ranieri.clerici "heliketo" tin.it.

Efikan laboron al chiuj.

Ranieri Clerici
isopekka
isopekka diras:
2008-10-17 22:37
Dum multaj jaroj mi trafoliumis la revuon Esperanto. Fakte mi cxefe ricevis nur informon pri bilanco de UEA kaj pri landaj agadoj. La revuo estas science kaj homare preskaux triviala. Kiel esperanto-movadano mi atendadas ion pli, ion, kio povus helpi min evoluigxi. Scienca (kaj ecx popolscienca) nivelo de gazeto estas kaj estis dum multaj jaroj preskaux nula. Temas ja pri tutmonda, ne pri tutinterna oficeja gazeto!
Douglas
Douglas diras:
2008-10-18 13:11
Leginte la kritikegon de Andreas Künzli, mi tralegis la oktobran numeron pli atente ol kutime - kaj trovis multajn informajn kaj interesajn artikolojn, orde kaj bele enpaĝigitajn. Mankas nur kunkudra redakcia prezento de la tuto.
mbavant
mbavant diras:
2008-10-18 14:03
Jes, ankaŭ mi ne komprenas, kiel eblas taksi la oktobran numeron "kulmino de malpleneco". Mi kutimas dediĉi malmulte da tempo al legado de E-a gazetaro pro tio, ke mi ne asignas al ili altan prioritaton, sed tio, kion mi vidas el supraĵa legado, kutime kontentigas min. "Esperanto" povus esti tute alia revuo, kun tute aliaj celoj, sed tia, kia ĝi estas, ĝi kongruas kun mia bildo de oficiala organo de UEA.

La nomo de Andreas Künzli aperas dufoje en la oktobra numero, kiel meritiĝinta ricevinto de premio Grabowski kaj honora gasto de la venonta malferma tago. Supozeble ne tio malplaĉas al li en tiu numero. Do kio estus elĵetinda? Ĉu la informoj pri partopreno de UEA en la Ekonomia Forumo en Krynica? en la Socia Forumo de UN en Ĝenevo? Ĉu la informoj pri la julia Tutamerika Kongreso? pri la aperigo de kompaktdisko "Esperanto" en Gazeta Wyborcza? pri la atribuitaj premioj? pri partopreno de TEVA en la kongreso de la la Vegetarana Unio? pri la universitata konferenco en Amsterdamo? pri la unua renkontiĝo de lernu!-uzantoj? pri la la ILEI-konferenco en Benino? Aŭ ĉu la nekrologa artikolo memore al Lee Chong-Yeong? Ĉu la dua parto de la artikolo de Nikola Rašić pri la nederlandaj lingvoj?

Certe en la koncerna numero abundas raportoj pri aranĝoj, sed la revuo ne kulpas, ke okazis lastatempe multaj gravaj aranĝoj, pri kiuj ĝi devas raporti aktuale. Oni povus preferi, ke la raportojn verku sendependaj ĵurnalistoj, sed ĉu realisme?

Certe se la cxi-supra artikolo pli konkrete prezentus la starpunkton de Andreas Künzli, lian vizion pri la rolo de tiu organo de UEA, oni povus diskuti kaj progresi, sed en ties nuna formo la eldiro de Künzli kaj la artikolo en Libera Folio alportas nenion pozitivan, nur senfruktan polemiketon kaj tempoperdon por tiuj, kiuj (kiel mi) stulte kaptiĝas de ĝi.
Asto
Asto diras:
2008-10-18 19:25
Ju pli longe mi legadas revuon Esperanto, des pli gxi enuigas min. Sed mi ne kulpus redaktoron, ke malmulto interesa kaj inspirplena okazas en Esperantujo, kaj se tamen okazas neniu raportas pri tio.

Kritiki kaj atentigi pri mankoj facilas kaj senutilas. Nur novaj entusiasmaj ideoj kaj kuragxaj agoj povas vere helpi.

limako
limako diras:
2008-10-19 01:36
Fakte, okazas diversaj interesaj aferoj en Esperantujo, sed pri ili ne necesas verki/legi artikolon je Revuo Esperanto. Tio ke la elektronika ekzemplero estas ŝlosita signifas ke ĉio aŭtoro devas demandi sin antaŭ ol skribi: ĉu mi volas ke ĉiuj legu mian artikolon, aŭ nur oni kiu pagas monon al UEA legu ĝin. Se mi volas atingi la esperantistaron, mi povas fari tion pli rapide kaj pli fidinde se mi afiŝu tion kion mi skribas tuj ĉe la reto. Se mi sendas ĝin al Esperanto, estos almenaŭ monato ĝis la artikolo aperos, nur abonantoj povos legi ĝin, kaj poste monato ĝi malaperos, kaj neniu povos plu facile trovi ĝin: google scios nenion pri ĝi. Jen la problemo.
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-19 06:15
... necesas diri ke ne malmultas pozitivaj opinioj pri la nuna redaktolinio, ekz. jxus mi legis tian el Brazilo, cxe http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/11938

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-20 06:25
Oni petis min eksplicitigi la citon el uea-membroj, kaj tion mi nun faras kun permeso de la mesagxinto, s-ano José Mário Marques el Brazilo, kiu en la koncerna mesagxero alparolas Renaton Corsetti:
- - -
Dankon, Renato, la plej brazila el cxiuj esperantistoj. Kiam vi fiere
parolas pri via brazileco, mi memoras pri kun kiom da digno vi dancis
kun la cxefa Marakatua dancistino dum la arta vespero en la Fortaleza
UK-o. En tiu momento vi farigxis plena brazilano, cxiam rajta je la
plena admiro de cxiuj brazilaj esperantistoj, speciale de mi, cxar vi
instilis novan sangon en UEA, nature kun la helpo kaj kunlaboro de la
aliaj viaj stabanoj, kaj sukcesis forigi de la revuo tiu damninda
negativa eldonlinio de la 15 antauxaj jaroj (+-), kiam vi nomumis kaj
metis cxe gxia gvido la ege nun kompetenta redaktoro Stano Marcxek,
kies laboro se ne superas almenaux restas samnivela al tiu de la
antauxaj Sadler, Auld kaj Milojevicx kiuj sukcesis fari nian
"monatajxon" pli gxojan ol tio kion faris aliaj intermezaj, kiuj
transformis la revuon en organo tute dedicxita al negativismo kaj
fronte kontrauxa al la interesoj de la movado.
Iu parolis pri interveno de CIA en aspektoj de nia movado. Cxu tio ne
povus esti samrilata?
Pri tio, Mi memoras ke dum UK en Braziljo 1981, mi sidigxis dum
komitata kunsido apud la tiama redaktoro Simo Milojevicx, kaj li
scivole demandis al simpla abonanto kiom de la revuo mi sukcesis legi
tiutempe. Por lia surprizo, mi respondis: "cxion", de la unua gxis la
lasta pagxoj, inkluzive la anoncoj :-.
Bone tiu gxu revenis kun Marcxek! Gratulojn, pro la elektoj de vi
faritaj dum via prezidanteco kaj pri via tuta sindedicxo cele al
ekvilibra disvolvo de Esperanto-movado en la tuta mondo.


andrejg
andrejg diras:
2008-10-19 10:53
Ankaŭ mi povas konfesi, ke kun multe pli granda intereso relegas antikvajn numerojn de "Esperanto" ol la modernajn. Tamen apenaŭ tio estas malmerito de la nuna redaktoro.

Laŭ mia impreso, tion parte kaŭzis ia "subsenco" de la tekstoj - nelegebla, sed sentebla (eĉ se ne konscie). Ja en la iamaj epokoj la revuo estis la ĉefa komunikilo kaj, verkante por ĝi, redaktante ĝin, oni tion konsciis kaj tiu konscio estis enmetita en la "subsencon".

Nun en la revuo aperas tio, pri kio oni jam ofte antaŭlegis en la reto. Aŭ povus esti legintaj en la reto. La "subsenco" pri tio faras la legadon malpli ekskuziva.

Gravas ankaŭ la informa torento, en kiu ni troviĝas dank'al la reto, kaj kiu inflaciigas la valoron de apartaj informoj.

Konsiderante tion, Stano faras heroan laboron por teni la revuon sur tiu nivelo, kiun ĝi tamen havas.
eumacko
eumacko diras:
2008-10-19 17:53
Kion signifu tiu „malpleneco“ ? Kie estas legebla la teksto kiun A. Künzli sendis al 90 personoj? Alie estas tiu diskutado taksebla tute senbaza. Cxu estis tie faritaj konkretaj proponoj; kiel fari plibone kaj ankaux kiel pagi?
Alie cxiu kritiko, (kiel lastatempe en la esperantomovado cxiam pli ofte okazas) pli malutilas ol utilas. Mi legas tiun revuon, jam ekde mi esperantigxis (17 J.) kaj gxis nun mi cxiam ricevis la informojn kiujn mi atendis el gxi, pri la movado; kaj tutmonde, kio por mi precipe placxas. Sed, se iu mokas pri la „scienca nivelo“, bonvolu legi alie, tiuj ekzistas ankaux. Mi denove trafoliumis la sept. kaj ankaux la okt. numeron, eble mi ne legis antauxe suficxe „scienckritike“, (cxar mi legas gxin precipe cxe vespermangxo en la restoracioj) sed mi tamen ne trovis ion kion mi elgxetus.
Nature, mi legus sxatante ankux kelkajn esejojn, kaj,kaj, sed…,mi legis ankaux iam ke se la pezo de revuo nur unun gramon pluestus, jam pli multe kostus. Bonvolu, sxanco por mecenantoj! Sed gxis tiam mi dankas por S. Marcxek ke li tiel faras el tio, kion li havas.
E. Macko
GiTa
GiTa diras:
2008-10-19 18:10
La kialo de la malkresko de abonantoj laŭ mia opinio estas ne la kvalito de la revuo sed la malkresko de UEA-membroj.
Multaj malnovaj esperantistoj, kiujn mi konas, estas pensiuloj. Pro tio ili ne havas sufiĉe da mono por mem aboni. Ofte klubo abonas, kaj la revuon oni legas laŭvice.
Ĉar mi mem estas membro ekde 2003, mi ne povas kompari la lastjarajn revuojn kun antaŭaj. Mi opinias tamen, ke la revuo estas interesa, kaj ke Stano faras bonan laboron.
Estas vere, ke oni jam ricevis multe da informoj per la reto. Sed granda nombro de esperantistoj ankoraŭ ne havas komputilojn. Do, la revuo Esperanto ofte estas la sola informfonto por ili.
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2008-10-20 14:29
Ni ankaŭ ne povas juĝi pri la kvalito de la antaŭaj enhavoj de la revuo, ĉar ni abonis nur antaŭ 3 jaroj. Tamen, nur ni povas konfesi ke, ni ja ĝoje kaj avide tralegas ĝin ĉiumonate, (eĉ se ni ricevas ĝin tre malfrue) ĉar en nia parto de la mondo (NovKaledonio), ankaŭ ni ŝatas scii kion okazas en Esperantujo. Kaj en ĝi, ni trovas ĉiujn interesajn informojn dank'al Stano.
Daŭrigu kaj faru kiel eble plej eble !
Dankon pro la atento.
Patrick kaj Sandrine
Apro
Apro diras:
2008-10-22 22:13
Fakte mi legas tiun revuon de pluraj jaroj (mi estas dumviva UEA-ano) kaj, por mi, "Esperanto" daùre restas interesa. Sed neniam eblos kontentigi chiujn; chiam estos grumblantoj ... kiuj neniam proponos sin por plibonigi ion !
La problemo de multaj revuoj, estas vershajne la fakto ke, pli kaj pli, oni povas chiutage legi rete informojn, kiujn oni trovos en revuo nur post kelkaj semajnoj. Chefe junuloj ne plu havas paciencon por atendi kaj legadi revuon; ili preferas zapi tra la retpagharoj por trovi tre rapide diversajn informojn.
Char mi ne plu trovas la tempon por chion legi (pro la fakto ke mi dedichas iom (tro ?) de mia libertempo al mia komputilo), mi ankoraù rezignis pri diversaj revuoj, ne nur en Esperanto.
Mi intencis ankoraù rezigni pri "Heroldo de Esperanto" sed, ne eblas, char mi estas "dumviva abonanto" !
Jorge
Jorge diras:
2008-10-22 11:37
http://esperantio.net/index.php?id=700

http://esperantarespubliko.blogspot.com/2008/10/sciigo-de-la-ministro-ertl.html
Jorge
Jorge diras:
2008-10-23 09:55
Oni faras filmon (aŭ libron) pri vizito de Perla Martinelli al Dublino. Kiel ĝi titoliĝas?
Jorge
Jorge diras:
2008-10-24 21:13
"Aventuroj de Malica en Irlando"
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-25 23:26
http://www.esperantio.net/index.php?id=1391

"la asertoj de la memproklamitaj "ministroj de la Esperanta Respubliko" ne povus esti objekto de arbitracio ĉe la Kortumo..."

Kia manko!

"...(escepte de c-ano Gbeglo, forumano en Togolando) neniu parlamentano de la Esperanta Civito, aperigas artikolojn aŭ komentariojn en la skandalgazeto "Libera Folio"."

Kia perdo!

Lamente
Istvan Ertl
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-26 09:51
Kiam mi ekrilatas kun Civito, homoj el pluraj anguloj konsilis min tuj chesigi tiun chi rilaton. Mi spitis chiujn kaj pluiris, char mi ja rajtas kaj devi rilati kun chiuj homoj, kaj neniu rajtas tion malpermesi al mi. Tute libera mi estu en miaj movoj. Nur en tiu chi vesto mi iras mian vojon. Estis kaj pluestas kampanjo kontrau mi, ke mi amikighas kun la diablo, tiel kontraulaborante UEA-n. Miajn klarigojn pri mia sinteno iuj ne volas kompreni. Tempo pasas, kaj pli da lumo aperas.

Mi estas homo, antau ol esti esperantisto, tial en chiuj homoj mi konsideras nur la homecon. Nur poste venas la Esperanto-eco, kaj la tuto farighas ESPERANISTECO. Do lau mi, Esperantisteco = homeco + Esperanto-eco. Tial mi neniam akceptas, ke iu devigu min devojighi. Tial mi chiam spitas la postulojn, ke mi ne rilatu kun homoj. Jen do mi plu rilatas kun Civito kaj daure intervenas kaj plu intervenos en Liber Folio.

Ne per la ekskluda politiko ni faros unusolan rondon familian, kiun Esperanto altrudas al ni.
Jorge
Jorge diras:
2010-08-26 18:30
Pro teĥnikaj problemetoj, la listo de ER-Ministroj aperis nekompleta. Necesis forigi kolor-ornamojn ktp, sed espereble nun ĝi aperas bone kaj aspektas bele - kun la nomoj de ĉiuj ĝisnunaj Geministroj (pliaj bonvenas!).

Vidu ĝin ĉe: http://esperantarespubliko.blogspot.com/
esperanto
esperanto diras:
2010-08-28 13:46
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-29 19:57
Nun kiam Andy Künzli refutis la akuzojn de la Chefkonsulo pri ebrieco, tiu atakas sur alia fronto:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1437
Neniu kiu atakas la Civiton povas esperi pri indulgo. Vere, ni bonshancas ke tiu chi homo ne havas efektivan povon.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 21:52
Lige kun tio kaj la peto de Lusi Harman pri instrukcioj,

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5911

mi petas Renato Corsetti doni la chiuj tiuj esperantistoj jenan instrukcion:

1. Malfondu vian lokan Esperanto-grupon
2. Achetu fragan glaciajhon kaj la librojn de Haupenthal
3. Saltu kun chio tio en la venontan lagon au riveron... kaj restu tie por chiam

La sama instrukcio validas por Silfero kaj chiuj personoj, kiuj reagis al la mesagho de Andy Künzli pri masklismo.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-30 17:47
Eble indus fondi iun novan sendependan neutralan kortuman instancon, kiu proklamus la Konsulon de la Esperanta Civito persona non grata. Mi demandos che Unesko.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-01 06:55
Bedaurinde, Andy ne sukcesis ighi "persona non grata" che la Civito:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1440
Helpi gravan bulgaran anon de la Civito che trajnoshangho ne sufichas por tiu unika distingo. Vi devos plenumi ion pli teruran, Andy!

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-09-01 13:15
Tio faras la impreson de "Schnellgericht". Se ekzistus la mortpuno, oni estus vershajne tuj mortpafita au pendumita (chu en la salono Klara Zemenhof au en la libroservo de KCE ?). Do, vidu kiun grandan avantaghon oni havas, se oni ne estas civitano - oni ne povas esti akuzita de la Civita Kortumo.

Ighi persona non grata de la Civito fakte ankorau mankas en mia CV. Do, mi studos eblecojn kiel farighi tia.

Cetere la Svisa Administra Trubunalo hodiau akceptis plendon de po unu bulgara kaj rumana prostituitinoj
http://www.drs.ch/[…]/oid.44475cd2c12a8cec39e144812e11baac.html?s=ch

Lau tio tiuj du prostituitinoj estis arestitaj en 2008, char ili ne havis restadpermeson. La Svisa Oficejo pri Migracio punis ilin per dujara malpermeso viziti Svislandon. Intertempe Svislando enkondukis la Liberan Trafikon ankau por civitanoj de RO kaj BG. Lau la Svisa Administra Tribunalo tiaj malpermesoj povas esti esprimitaj nur en kazo de personoj, kiuj estas konsiderataj kiel dangheraj por la sekureco de Svislando. Tio ne estus la kazo che la prostitucio.

Analoge, oni do estas vershajne kondamnita toleri la Konsulon de la Esperanto Civito en Svislando. Tamen, chu liaj vizitantoj, kiuj devenas el plej diversaj landoj, ankau ekster EU, chiam lauleghe restadas en Svislando, krom la Konsulo mem neniu scias. Necesus esplori tion.

Sed char la Konsulo rezidas en la kantono Neuchatel kaj mi en la kantono Berno, kvankam najbaraj kantonoj (bedaurinde), do min tute ne tushas kaj interesas liaj kortumoj, plendoj, kavendoj kaj aliaj fremdvortoj.

Sed esti traktita de la silfera kortumo ja certe estis granda privilegio kaj honoro, kiun ne chiu povas ghui. Se ne civitano mem oni eble povos farighi honora civitano.

esperanto
esperanto diras:
2010-09-01 13:54
Jen libro pri la temo, kiun oni povus traduki al Esperanto


MARLIANUS, AMBROSIUS Theatrum politicum in quo quid agendum sit a principe, etquid cavendum, accurate praescribitur.
Augsburg, Bartl. 18 cm. - 1741. (16), 472, (24, letzte 3 weiss) Seiten mit gestochenem Titel. Festeinband, Halbledereinband der Zeit mit Rückenvergoldung. Einband Schabspuren, Besitzeintrag, Stempel. ¶ - Über das richtige Verhalten der Fürsten. Marlianus war Professor der Theologie und päpstlicher Berater in Rom.

Offered for EUR 116.00 = appr. US$ 166.11 by: H.Th. Wenner Antiquariat - Book number: IQ-B12193-1741
Jorge
Jorge diras:
2010-09-01 16:52
Ĉar mankas komprenebla klarigo en la FeKo-arĥivo, mi hipotezas ke "cavendum" estas la formo responda al "kabinda" (aŭ eble "kabeinda") en la latina, unu el kelkaj oficialaj lingvoj de la Civitas Silferica.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-01 21:28
Ne Silferica sed probable Sulfurica.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-01 22:19
De civitatibus vero quae non sunt, nulla amplius quaestio fiat.
Colomanus
esperanto
esperanto diras:
2010-09-01 23:23
...quam maximas facere, ut proximis cum civitatibus pacem et amicitiam confirmare...
esperanto
esperanto diras:
2010-09-02 23:23
Kun intereso mi legis la notojn sur tiu pagho, pri kiu oni atentigis min (char mi jam chesis legi tiun HeKon) - chio estas totala merdo:

http://esperantio.net/index.php?id=1440

Nu finfine la Konsulo vomis, kion li ne sukcesis reteni. Chio estas kiel kutime komplete distorde kaj intermikse rakontita kaj en maniero ege primitiva. Por ne kompromiti la ruson, char ne temis pri iu ajn ruso, estas bone, ke oni almenau ne menciis la nomon de la ruso (supozeble la verkinto timis mencii ghin), kiu siatempe nepre deziris viziti kun mi en la konkreta nokto KCE, chefe ties libroservon kaj ties estron, d-ron Silfer (char alitage la ruso forvojaghis) - (Bone mi konfesas, ke la horo de vizitado estis nekonvena, char iom malfrua, kaj kial d-ro Silfer tiam ankorau ne dormis mi ne plu memoras, eble li laboris). Cetere nek la Konsulo nek iu ajn alia cheestis la drinkadon kun la ruso, kio okazis privatissime - do neniu krom la ruso kaj mi povas scii chu ni abunde au malabunde drinkis vodkon au chu entute ni trinkis vodkon au ion alian. Due: La juristinon Sonja Koleva mi siatempe demandis, chu eblas fari plendon kontrau persono, de kiu oni estas nomita "mensmalsanulo" ktp. Bedaurinde shi ne kapablis respondi tiun simplan demandon, kvankam shi estas juristino. Cetere mi tute ne volis plendi kontrau tiu honora membro antau iu tribunalo. Cetere unu afero havas nenion komunan kun la alia. Ekzemple se iu honora membro de UEA murdus iun alian personon, ekzemple la Konsulon de la Esperanta Civito, li ne povus ne esti arestita, akuzita kaj kondamnita, char li estas honora membro.

Supozeble chiujn tiujn notojn skribis Silfero mem, reage al miaj primokaj rimarkoj en Libera Folio pri persona non grata, rifuzo de la vizo, ktp., kiujn li supozeble ne eltenis.

Mi esperas, ke pere de tiuj ekzemploj oni povas finfine konvinkighi pri la psika totalkolapso de la "Konsulo", kiu vershajne komencis sveni au trovighas sub la influo de iuj halucinaj drogoj por esti kondukinta sin mem al absurdum. Bedaurinde kelkaj "civitanoj" ankorau kredas lin, sed lau miaj observo kaj pritakso ankau tio baldau finighos. Ekzemple iu "civitano" el iu balkana lando, kies nomon mi ne deziras mencii kaj kiu finance totale dependas de tiu blufa "bankisto", devis malsati en KCE dum unu semajno, char la Konsulo donis al li entute 15 svisajn frankojn kiel poshmonon por la tuta semajno. Kiam aliaj iris kune al la krespejo, tiu kompatinda "civitano", tamen grava postena figuro en la Esperanta Civito, devis resti hejme, char li ne havis monon por pagi la krespojn, kaj neniu invitis lin. Mi scias ankau amason de aliaj historioj pri la Konsulo, kiuj estas tiom embarasaj, ke prefere oni gardu ilin por si mem. La Konsulo estas vershajne frustrita, ke mi ne farighis lia viktimo, ke mi kapablis resti sendependa esperantisto, ke mi sukcesis eldoni librojn, kion li ne sukcesis, kvankam li estas la plej sagha kaj plej erudicia esperantisto, ktp.

Cetere mi kredas, ke ne indas daurigi la retorikan batalon en interreto kun la Konsulo. Chio tio simple estas sub mia intelekta nivelo. En antaua mesagho mi alportis mian proponon pri paco kaj amikeco, en la latina lingvo, kion la Konsulo evidente ne komprenis, kvankam li estas italo, serchante novajn manierojn provoki min, char li ne eltenas miajn pravighojn, kiuj estas multe pli superaj ol liaj missonaj fanfaroj. Mi nur iom miras, kial li kampanjas kontrau mi en la nuna momento, tuj post la apero de mia Zamenhof-biografio (aliaj homoj gratulus al mi pro tio, sed la Konsulo, kiu ja estas mondfama zamenhofologo kaj kiu kutime mencias chian fatrason pri zamenhofologio, ech ne mencias ghian aperon en sia HeKo - feliche - nu eble char lia nomo ne aperis en la nomindekso de mia libro).

Do, mi estas tre scivolema, kiajn "kompromitajhojn" la Konsulo ankorau povos prezenti kontrau mi.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-02 23:52
Cetere mi forgesis emfazi, ke estas nedezirinde aldoni la nomojn de aliaj homoj en la kachon pretigitan de la Konsulo, kiuj en principo ne estas koncernataj de la intrigoj forghitaj far la Konsulo (kaj kiuj lau mia scio estas same nauzitaj pri tiu Konsulo kiel multaj aliaj homoj).
Se la Konsulo havas ion kontrau mi au iun personan problemon por diskuti kun mi, li eble havu la afablecon kaj reguligu tion private kun mi, char vere ne temas pri taugaj temoj, kiujn oni devas diskuti en la publikeco, despli ke absolute ne indas revarmigi tiujn bagatelajhojn. Sed char la Konsulo havas neniun alian seriozan akuzon kontrau mi je la dispono, li aperas kun skandaletoj lau la maniero de infanoj ludantaj en la sablokesto.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-04 13:06
Mi tute ne celas longigi la kverelon kun la Konsulo.
Tamen shajnas al mi la konvena momento atentigi pri jenaj cirkonstancoj koncerne la "kazon Valerio Ari alias Giorgio Siller" (kion rakonti mi ghis nun publike hezitis).

Kiam antau kelkaj jaroj mi esploris la akademiajn titolojn de certaj e-istoj, precipe de sinjoro Valerio Ari alias Giorgio Silfer, kompetentaj italoj klarigis al mi jenan situacion:

Antau "Bologna" en Italio ekzistis jena akademia sistemo: Italaj studentoj kutimis fini la universitaton kadre de "corso di laurea", je kies fino oni ricevis atribuita la titolon "dottore". Tiu "dottore" ne kongruis kun la akademia grado "d-ro" en aliaj landoj (ekzemple Dr. en Svislando kaj Germanio au Ph.D. en Usono), sed estis komparebla kun magistro au licenciito. La samo validis en la kazo de Valerio Ari alias Giorgio Silfer (mi au oni ne scias kiam li adoptis tiun pseudonomon - kiam en 1979 mi farighis e-isto li jam uzis ghin). Nu pro justeco oni devas aldoni, ke Silfer kaj miloj da analogaj studentoj ja ne kulpis, ke la sistemo estis tia, kaj povas esti, ke oni rajtis porti la titolon d-ro (chu ghi estis agnoskita en aliaj landoj estas malfacile diri).

En 1981 Silfer "dottoriĝis" (Ĝenovo, Italio) pri modernaj lingvoj (titolo de la unua disertacio: La kastilia kiel bazo kaj rimedo de la interlingvistika planado), kaj en 1986 (Milano) pri beletristiko (titolo de la dua disertacio: La itala kontribuo al la originala literaturo en Eo).

La sciencan valoron de tiuj verkajhoj mi ne audacas prijughi, char miaj konoj de la itala lingvo estas tro malmultaj. En CDELI mi vidis ambau verkajhojn, kiuj faris al mi, almenau lau amplekso, iom modestan impreson. Estus utile, se iu kompetentulo foje kritike recenzus ilin.

Kiel ajn, la dramo de la italaj doktoroj estis, ke antau "Bologna" ili fakte ne estis doktoroj. Shajnas, ke ili multe duferis en tiu cirkonstanco. Kaj la plej bizara afero estis, ke en Italio tute ne eblis habilitighi, do la titolo Prof. Dr. ne ekzistis kaj ne povis esti atingita. Supozeble iuj "profesoroj" nomis sin profesoroj lige kun sia universitata posteno. (Kiel konate, en romanda Svislando iu ajn stulta bazlerneja instruisto estas nomata "professeur", kio en alemana Svislando chiam kauzis lautan mokon kaj ridindon. Sed estas konate ke la latinidaj popoloj emas al blufado - dottore por italo sonas kompreneble ege pompe kaj oni povas multe impresi che la plebo, au la propra familio, kiu blinde kredas tiajn farsojn kaj estas ege fiera).

Ankau Perla Martinelli finis sian studadon (post jardekojn longa interrompo au prokrasto) ankorau kadre de corso di laurea, kadre de kiu shi verkis kaj publikigis la libron pri Edmond Privat (kiu lau recenzo de Carlo Minnaja estas tute bone verkita) kaj probable ricevis la atribuon "dottore". (Sed kiu interesighas pri tio?)

Do, la akademiaj titoloj de Valerio Ari alias Giorgio Silfer estas nur pseudaj, same lia tendenco ornami sin per la titolo "prof." *

Anstatau ol publike denunci aliajn, ke ili estas ebriaj au nokte ghenis antau 10 jarojn ktp. estus eble pli utile foje purigi antau sia propra domo kaj okupighi pri la vereco de la propraj akademiaj titoloj, kiuj shajne estas nur blufaj, same kiel la tuta ekzistado de Giorgio Silfer shajnas bazighi sur plena vivomensogo - almenau tiel en Svislando oni perceptas la aferon.

* Tiu tendenco estas observebla ankau che Amri Wandel, kiu estas nur Ph.D. kaj evidente ne habilitighis (sur lia oficiala retpagho nenio tia estas menciita). Eble li estas profesoro en sia universitato, char li tie gvidas iun kurson au simile. Dum Silfer nenie estas profesoro (kiel cetere konfirmis al mi Fabrizio Pennacchietti en Torino), krom en sia propra KCE, kie li kreis propran akademian mondon, agnoskitan de neniu alia.
hectoralos
hectoralos diras:
2010-09-04 18:49
Kara Andy,

Antaŭ kelka tempo vi anoncis tre prave, ke vi verŝajne jam diris ĉion, kion vi devis diri. Viaj iam ofte tre trafaj kritikoj pli kaj pli enbordeliĝas en iom ridindajn malkovrojn kaj neniom ridindajn absurdajn ksenofobajn asertojn. Nun venis la vico al latinidoj post orienteŭropanoj kaj aliaj. Kaj ŝajne pro tio, ke la germanaj lingvo kaj kulturo estas la mezuro de ĉiuj aferoj ekz. pri la ĝustaj precizaj tutmonde validaj signifoj de la radikoj profesor- kaj doktor-.

Certe la konsula moŝto ne staras inter miaj plej admirataj mirinduloj, sed ĉiuj itala-esperanto-vortaroj, laŭ mia scio, tradukas "dottore" al "doktoro". Kaj ili pravas laŭ PIV: "persono posedanta la plej altan universitatan diplomon". Kaj vi mem ĝuste tion asertas, ke en Italio ne ekzistis pli alta diplomo. Ĉu tio estas teruraĵo aŭ ne, eble tion prijuĝu, kiu ajn scianto pri rudimentoj de antropologio: plej verŝajne italoj ne bezonis tion, sekve ne kreis pli da ŝtupoj (eble indas sin demandi, kial germanoj bezonis ilin). Nu, kiel vi diras, preskaŭ ĉiu kvara ulo en Italio fariĝis doktoro, pro kio mi ege dubas "dottore por italo sonas kompreneble ege pompe kaj oni povas multe impresi che la plebo". Plej verŝajne pli multe ĉe la germanlingva plebo, ĉar tie doktoroj malpli oftas. Serioza fakulo kiel vi devus pruvi siajn asertojn.

En mia lando (kvankam ĝi estas parto de Blufio) neniu paradaĉas per akademiaj diplomoj, do al mi ŝajnas same karnavaleska iu d-ro X kiel iu inĝ. Y aŭ iu prof. d-ro Z. Tamen mi samtempe scias, ke tio estas kutimo en iuj landoj, kiel ŝajne i.a. en Germanlingvio (eble por multe impresi ĉe la loka plebo), kaj provas min deteni juĝi laŭ miaj etnaj moroj.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-04 23:22
Mi kredas, ke mi jam pruvis miajn asertojn.

Antau kelkjardekoj la doktora titolo shajne ankorau havis iugradan valoron kaj ghi devis garantii certan nivelon kaj intelektan kvaliton (sed ankau ekzistis la malo).

Nuntempe en la "epoko de amaseco" ni observas inflacion de doktoraj titoloj (char tio estas la minimumo en la akademia mondo, se oni volas esti respektita) kaj bedaurinde ankau estas amaso da akademiaj idiotoj, kiuj verkas (dubindajn) doktorigajn disertaciojn, kiuj estas akceptitaj de universitatoj, cetere ankau en Svislando kaj Germanio. Inter ili estas ech (ambiciaj) homoj, kiuj faras akademian karieron kaj en la fino ech farighas profesoro. (Mi konas tiajn ekzemplojn).

Chiu "doktoro" devas mem kongruigi sian "doktorecon" kun la propra konscienco, nome a) chu li rajtas sin nomi doktoro, b) chu indas, ke li nomu sin au estu nomita tia. Nur tio, ne pli kaj ne malpli. Tion mi celis montri per la ekzemplo de Silfer. Kaj sendepende de la lando.

Se mi nomas min arkitekto, sed en mia tuta vivo ech unu domon ne konstruis, chu mi rajtas au chu indas nomi min arkitekto ? (Mi konas tiajn homojn).
Se mi nomas min retestro (webmaster), sed en mia tuta vivo ech unu retpaghon ne kreis, chu mi rajtas au chu indas nomi min retestro ? (Mi konas tiajn homojn)
ktp.

Katalunon mi chiam rajtas min nomi, ech se mi vivas ekster Katalunio, chu ne :-)
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-05 09:42
En la prospekto de via nova germanlingva Zamenhof-biografio estas skribita "Dr. Zamenhof" - kvankam Z ŝajne neniam ekhavis tiu gradon kaj estis nur "doktoro" en la senco de "kuracisto" (vd. http://www.ipernity.com/blog/bernardo/219067).
Ĉu tiun priskribon aldonis la eldonistoj? Aliokaze ne ĵetu la unuan ŝtonon. ;-)
Joxemari
Joxemari diras:
2010-09-05 10:06
"Doktoro", laŭ NPIV, signifas familiare ankaŭ "kuracisto".
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-05 10:25
Jes ja, sed bv. legi la ligitan blogaĵon: La germana "Dr." ne implicas la ĉiutagan uzon de "doktoro" por kuracistoj, sed ja sciencan gradon. Kaj tiun Zamenhof neniam ricevis.
Dirk
Dirk diras:
2010-09-05 12:42
Tiu blogaĵo ja interesas. Tamen mi ne komprenas, kial ni pridubu la doktorecon de Zamenhof laŭ reguloj en nuntempa Germanio. Ĉu ne pli indas esplori la koncernajn regulojn kaj kutimojn en la Ruslando de 1884?

Laŭ mia supozo la scienca grado de Zamenhof egalvaloras al la usona "Medical Doctor". Sed pri tio cerbumu homoj, kiuj pli bone konas la historion de la Ruslanda Imperio.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-05 13:24
Lau indikoj en la "faka literaturo" Zamenhof finis la studojn per diplomo (promocio) la 28an de februaro 1885, supozeble kun la titolo au funkcio de doktoro (Nachdem er am 28. Februar 1885 mit dem Diplom (Promotion) als Arzt entlassen wurde). Estas vere ke pri disertacio nenio estas konata (sed tio ne signifas, ke li ne verkis ghin). Li sukcese finis la studfakojn per ekzamenoj (chiuj fakoj, kiujn li trapasis kaj la rezultoj de la ekzamenoj estas konataj). Supozeble se oni studis medicinon oni tiam certe devis plenumi chiujn taskojn kaj formalajn postulojn por forlasi la studojn kun la titolo de doktoro, char sen tio oni ne estintus vera doktoro. Tio same validas ja ankorau hodiau grandparte, diference de la socisciencoj, kie oni unue magistrighas au licenciighas kaj poste doktorighas. Kuracisto sen doktora titolo ne estas vera kuracisto, almenau lau la opinio de la homoj.

Ekzemple Adamo Zamenhof, la filo de Z, studis en la lauzana universitato medicinon, kaj la titolo de lia disertajho estas konata.

Estis diskutate, chu Z estis bona au malbona kuracisto. Apenau oni povas respondi tiun demandon. Chefe en komunisma Pollando oni klopodis malaltigi lin kiel kuraciston (Ziolkowska, Krasko). Oni povas imagi, ke Z estis "simpla" okulkuracisto chefe por malrichuloj kaj en tiu tempo la rimedoj por kuraci okulojn estis ege limigitaj, kompare kun hodiau (Javal, mem grava oftalmologo, blindighis en la maljuna agho). Krom tio ni chiuj scias, ke Z ne aparte interesighis pri sia kuracisto profesio kaj preferis labori por Esperanto.

Pli malpli tiuj estas la "hardaj" faktoj - chio alia estas spekulacio. Pri la medicina agado de Z ni scias preskau nenion. Ekzistas nur suprajha priskribo pri kiel Z akceptis pacientojn, ke li pliklerighis en Vieno, praktikumis en diversaj lokoj, sed nenie vere sukcesis. Oni povas nur imagi, ekzemple ke Zamenhof kiel simpla kvartala okulkuracisto eble sendis pli gravajn kazojn al la hospitalo. Cetere oni scias, ke judaj pacientoj, kiuj celis elmigri el Ruslando post la pogromoj, trapasis la praktikejon de Z por ricevi iujn formalajn dokumentojn. Do, Z certe helpis al ili diversrimede kaj en diversaj rilatoj tie ki li povis, char Z neniam rifuzis iun peton.

Do nur stultuloj kaj ignoremuloj kapablas malaltigi Zamenhofon, ech kiel kuraciston.

Cetere oni povis legi pri honordoktoraj titoloj de Z, sed tio neniel estas pruvita. Lau mi estus bone, se oni atribuus al li honorajn doktorajn titolojn postmorte.

Vi certe trovus en mia Z-biografio, kiu estas verkita surbaze de la "hardaj" faktoj, frazojn, pri kiuj vi mirus, kiuj ne plachus al vi au pri kiuj vi ne konsentus.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-05 17:00
Kara Andreo,
sinceran dankon pro la enhavoriĉaj klarigoj. Estus interese ekscii
-ĉu kaj kian disertacion Z skribis
-kiuj estis la formalaj kondiĉoj fariĝi doktoro (kiel grado) en Imperia Rusio dum la Z-a tempo.

Vian biografion mi certe iam legos (min interesas precipe via kuntekstigo de Z en la judan medion), por nun aĉeti ĝi estas iom tro multkosta.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-09 21:35
Ekscii kaj klarigi tiajn aferojn povus esti la ideala tasko por Aleksandr Korjhenkov.
Mekilekon
Mekilekon diras:
2010-09-12 17:08
Mi trovis la sekvantan artikolon en la retejo :
salzburg.orf.at/stories/287302
kaj mi konjektas, ke ne nur en Austrio nuntempa, sed en la iama Habsburga Imperio la absolvento ankau ech en aliaj fakoj povis porti la doktor-titolon, sen disertacio. Ekzemple Franz Kafka estis Dr. jur. kaj li neniam skribis ian disertacion.

"Künftig ein Viertel weniger Doktoranden"
Im vergangenen Jahr haben an der Salzburger Uni 125 Studenten ein Doktoratsstudium abgeschlossen, das sind ungefähr ein Prozent der Salzburger Studenten. In Zukunft werden es deutlich weniger werden, Vizerektor Mosler:

"Ich schätze, dass es mittel- bis langfristig sicherlich um ein Viertel weniger Doktorats-Studierende geben wird."

Entwarnung gibt es für die Medizinstudenten . Sie werden ihr Studium nach wie vor mit einem Doktor abschließen - AUCH OHNE Dissertation.
                
                
Derzeit noch jeder Arzt ein "Herr Doktor"
Nach Auskunft von Monika Killer, der Leiterin des Studentischen Dekanats der Paracelsus Medizinischen Privat Universität (PMU), ist Österreich eines der letzen Länder in Europa, in dem jeder Absolvent eines Medizinstudiums einen Doktortitel verliehen bekommt.

Österreich hat dies mit der Argumentation durchgesetzt, dass es sich dabei um eine Berufsbezeichnung handle.

                
                

mbavant
mbavant diras:
2010-09-05 08:25
En ĉi tiu ĉiam resaltanta polemiko mi apogas mian latinidan samideanon: parademo per titoloj, vidate de Francujo, estas malsano tipe germana (sed ni opinias tiel verŝajne pro envio al la altaj intelektaj kapabloj de nia orienta eksa malamiko).
esperanto
esperanto diras:
2010-09-13 15:43
Por ricevi finan klarecon pri tiu itala titola demando, post konsulto de la koncernaj universitataj instancoj en Svislando, mi ricevis jenajn respondojn al la jenaj demandoj (sube mi enkopias la germanlingvajn korespondajhojn)

1. Lau la koncerna agnoska interkonsento kun Italio (el la jaro 2000/1) chiu portanto de itala titolo estas rajtigita ghin porti lau la formo kiel oni ghin rajtas porti en Italio lau la legho (vd. http://www.admin.ch/ch/d/sr/c0_414_994_541.html). Svisan titolon, ekzemple Dr. phil., tamen oni ne rajtas uzi.

2. Per la tiama itala Laurea, kiu proksimume kongruas kun la iama svisa Licencio (do ne doktorigho) oni jam havas la doktoran titolon en Italio. Sed tio ne signifas, ke oni skribis disertacion. Se en Italio oni doktorighas, tio nomighas dottorato di ricerca.
(Silfer chiam skribis kaj parolis pri "doktoriga disertacio").

Chiu itala "doktoro" do mem respondu antau sia konscienco la demandon, kiun specon de doktoro li faris au posedas. Pri profesoreco ni tute ne parolu. Profesoreco lau Silfer povas esti ne pli alta ol titolo de instruisto de la baza au duagrada lernejo en la franclingva parto de Svislando.
Mi nur rimarkis, ke Silfer lastatempe hezitas uzi la doktoran titolon (eble sekve al la validigho de la svisa-itala interkonsento supre menciita) kaj komencis anstataui ghin per "prof." Shajans, ke en tiu senco la titolo "profesoro" ne estas protektita (despli ke la pseuda sistemo de AIS, kiun certaj e-istoj utiligas, enkondukis plej ridindajn titolojn).

Mi ankorau atendas respondon el Italio pri kiun doktorighon Sifer lau la itala sistemo trapasis en 1981 resp. 1986. Chu lia "doktorigho" de 1986, kvankam che alia universitato kaj sur alia tema kampo, estas unu el la pli altaj shtupoj sube mecniitaj de la "disertacio" de 1981, kaj kial li faris duan disertacion, ne estas klare.
En Vikipedio oni trovas:
Italien [Bearbeiten]
Dottore/Dottoressa (Dott./Dott.ssa) – maturità (Abitur/Matura) + 3 Jahre (= Bachelor)
Master Universitario di primo livello - maturità + ca. 4 Jahre
Dottore/Dottoressa magistrale (Dott./Dott.ssa; teilweise auch: Dott. mag./Dott.ssa mag.) – maturità + 5 Jahre (= Master)
Master Universitario di secondo livello - maturità + ca. 6 Jahre
Dottore/Dottoressa di ricerca (DR, Ph.D., Dott. ric.) – maturità + 8 Jahre (= PhD)

Cetere mi konas plurajn rusojn, kiuj jam posedis la sovetian Kandidat nauk-doktoron, sed kiuj devis fari en Svislando novan disertacion por povi porti la titolon Dr. phil.

El chio tio mi deduktas, ke la itala "dottore" en Svislando ne estas vere agnoskita doktora titolo. Se Silfer kaj Martinelli ne estus svisaj civitanoj (sed mi neniam vidis iliajn svisajn pasportojn), chio tio entute ne interesus min.




Sehr geehrter Herr Künzli

Gemäss Anerkennungsabkommen mit Italien ist ein Inhaber eines italienischen Titels berechtigt, diesen in der Form zu führen, wie er in Italien aufgrund der gesetzlichen Bestimmungen geführt werden darf: http://www.admin.ch/ch/d/sr/c0_414_994_541.html (Art. 5). Ein schweizerischer Titel (Dr. phil.) darf nicht geführt werden.

Mit freundlichen Grüssen
Christine Gehrig

******************************************************
Christine Gehrig, lic. phil.
Swiss ENIC
Rektorenkonferenz der Schweizer Universitäten
Conférence des Recteurs des Universités Suisses CRUS
Rectors' Conference of the Swiss Universities
Postfach 607, Sennweg 2
3000 Bern 9
Tel. +41 (0)31 306 60 32
Fax +41 (0)31 302 60 20
www.crus.ch




Sehr geehrter Herr Künzli

Mit der damaligen Laurea, die etwa unserem ehemaligen Lizentiat entspricht (also nicht Doktorat), hat man in Italien bereits den Doktortitel. Man hat aber noch keine Dissertation geschrieben. Wenn man in Italien dann ein Doktorat macht nennt sich das dottorato di ricerca.

Freundliche Grüsse

Eva Eichenberger
****************************************
Universität Zürich
Abteilung Studierende
Zulassungsstelle
Rämistrasse 71
CH-8006 Zürich
phone +41 44 634 22 36 fax +41 44 634 49 01
http://www.uzh.ch/studies/application.html


Anerkennung italienischer Diplome

Andreas Kuenzli An: admission
09.09.2010 19:36

Guten Tag
Können Sie mir bestätigen, ob Dissertationen und Doktortitel, die nach
dem italienischen (Vor-Bologna-) "Diploma di Laurea"- Lehrgang in den den 80er Jahren
abgeschlossen wurden, in der Schweiz anerkannt werden.

Ich Wesentlichen handelt es sich um zwei Teilfragen, die ich klar beantwortet wissen möchte:
a) Werden Dissertationen dieses italienischen Typs in der Schweiz bzw.
von Ihrer Universität anerkannt ?
b) Wird der Doktortitel (dottore") des Inhabers in der Schweiz bzw. von
Ihrer Universität anerkannt und ist derselbe Inhaber demnach berechtigt,
in der Schweiz diesen Doktortitel offiziell zu tragen?

Für eine klare Beantwortung dieser Fragen danke ich Ihnen.

Mit freundlichen Grüssen

Andreas Künzli, lic.phil.
Blockweg 8
3007 Bern

esperanto
esperanto diras:
2010-09-13 17:59
Mi forgesis aldoni, ke la "disertacioj" de Silfer estis verkitaj kompreneble sub la nomo Valerio Ari.

ARI Valerio: Il castigliano come base e mezzo di pianificazione interlinguistica. 1982. 56 p. CHF 15 Esaurito (en l' Italiana).
http://www.angelfire.com/id/Avance/Dubois1.html
tesi di laurea discussa all’Universtà degli studi di Genova, facoltà di magistero, anno accademico 1980/81
http://aleph18.onb.ac.at/F/[…]entry=000020&format=999

ARI Valerio: Il contributo italiana alla letteratura originale in Esperanto
http://aleph18.onb.ac.at/F/[…]entry=000002&format=999
http://www.math.unipd.it/[…]/Contributi%20lombardi.pdf
tesi di laurea

Do, iu DOKTORO Giorgio Silfer NE EKZISTAS. Tiu persono vershajne devus adekvate nomi sin Valerio Ari, dottore.
(Mi shatus ankau scii, chu lia pseudonomo entute estas ie oficiale registrita en la civila mondo).

Kelkaj pliaj fontoj por pluesplorado:
http://www.tesidilaurea.it/home.asp
Nessun documento contenente "Valerio Ari"
Nessun documento contenente "Giorgio Silfer"
(nu vershajne la titoloj el la 80aj jaroj tie ne estas registritaj).

http://it.wikipedia.org/wiki/Laurea
The Dottorato di ricerca, a third cycle degree which was introduced in the mid-1980s and consisted in three years of Ph.D.-level courses and experimental work with thesis, all paid for by the state, gained popularity very slowly because only very few positions were made available by the state because of reasons of funding. Indeed, the Italian Republic has never made the dottorato di ricerca a requirement to become professors in the Italian academy. Beginning in 2000, unfunded positions for dottorato di ricerca have been made available, thus allowing a wider access to the degree.
Jusqu'en 2002, la laurea se préparait en quatre à six ans et donnait le titre de dottore. Depuis 2002, il existe deux types de laurea : la laurea triennale, et la laurea specialistica, ou laurea magistrale, qui s'obtient après la première et qui donne le titre de dottore magistrale. Il existe depuis le début des années 1980 un doctorat de recherche, dottorato di ricerca, préparé après la laurea magistrale et qui donne le titre de dottore di ricerca

Se Ari konfirmas, ke lia dua disertacio de 1986 estas Dottorato di ricerca, oni povos lau mi respekti lian doktorecon, chio alia devus esti konsiderata sur la nivelo de licencio au magistreco, sendepende de oficiala titolo.

Kompreneble oni devas agnoski la fakton, ke en Italio kun sia tre specifa akademia sistemo (kaj tre malnova universitata historio), ne ekzistis pli alta nivelo ol tiu laurea. Tio shajnas esti la dramo de chiuj italaj doktoroj au profesoroj, kies titoloj validis kompare sub Ph.D, Dr. phil., Prof. Dr. (habil.), ktp. kaj en aliaj landoj ne estis agnoskitaj.
Mi ne scias, chu estis facile ricevi la titolon "dottore" kaj chu oni donis ghin al iu ajn itala idioto, kiu finis sian studon, sen atingi certan intelektan nivelon au sen kompreni kion li au shi studis. (Sed tio ja okazas hodiau ankau).

Cetere, interese ke Silfer ne nomas sin "bankdirektoro", kvankam laudire li ja posedas bankon. Do, oni devus ekscii, kiu estas la direktoro de lia banko.
Joxemari
Joxemari diras:
2010-09-04 18:50
Kiel ajn oni nomas licenciulojn aŭ magistrojn en la itala, "doktoro" en Esperanto posedas neerarigan signifon. Se la silferaj disertaĵoj kronas magistrajn aŭ licenciajn studojn, la vortoj "scienca valoro" probable sidas tro larĝe al ili.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-13 19:21
Ankau Akademio Literatura de Esperanto
estas blufa titolo

Se oni rigardas la anaron de tiu akademio sur
http://www.everk.it/index.php?id=33,191,0,0,1,0
oni harhirtighas. Shajnas, ke en tiaj "Akademioj" membras homoj kun grava psikokomplekso.
Dum iuj homoj tute ne indas porti titolon de akademiano, aliaj nomoj reaperas kiel dumviva abono al tiaj blufaj aferoj (ekzemple Tonkin, kiu lau mia scio unue estis kontrau tiu akademio, au Pietrzak, la chilasta havas neniujn meritojn pri literaturo lau mi), kaj iuj aliaj nomoj, kiuj eble devus trovighi sur tiu listo, ne trovighas (ekzemple Trifontchovski).

Lau tiu komuniko http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=395#1
la "prezidanto" de tiu Akademio ja prelegos en la Malferma Tago. Bonvenon. Ni rigardos la videon poste. Espereble pli altnivela ol Löwenstein.

Proponi B. Ragnarsson kiel kandidaton por la nobelpremio estas lau mi vana klopodo.
Lau mia scio jam estis proponitaj Auld, Stimec kaj Silfero, eble Boulton. Se mankos ideoj oni ja povos loteriumi kaj eble trovos iun libervolan honoroficulon el inter la anaro de tiu akademio, eble Dasgupta.

Char tiu akademio estas agnoskita de neniu instanco de la mondo, ech ne eksplicite de UEA lau mia scio kun kiu ghi shajne estas nur loze ligita (lau la statuto ALE estas la dauriganto de EVA kaj komprenas sin institucio sendependa kaj neutrala*), ghi havas en tiu formo neniun valoron kaj neniun sencon kaj povas esti konsiderata kiel efemera himero kaj kiel instrumento de iuj ludantoj kaj pseudogravuloj, despli ke ghi kiel akademio nenion propran produktas, blufante nur per la fremdaj produktoj vd. http://www.everk.it/index.php?iniciatoj

*Lau la statuto de ALE, Kaze de malfondo, ĝia havaĵo transiras al UEA kiel ĝia gardanto, administranto kaj uzanto, ĝis denove simila organizaĵo ekestos.

Cetere Spegulo chesos aperi jarfine pro la kaprico de la pola eldonisto. Do, Spegulo estus povinta farighi la organo de la akademio de Literaturo. Bedaurinde Spegulo havis nulan apogon de tiu Akademio, kaj Spegulo kaj la Akademio maltrafis tiun shancon, char krom ghia chefredaktoro NENIU el la listigitaj anoj de tiu akademio de literaturo ech nur unu sekundon interesighis pri Spegulo au kontribuis al ghi.
Tiu akademio estas la sama fantaziajho kiel TEJxA, Instituto Lapenna, Akademio Comenius, Milana Interlingvistika Centro kaj multaj similaj Eo-"organizajhoj", inkluzive de CED, per kiuj oni perdas nur sian tempon, se oni engaghighas por ili. Sur chi tiu pagho
la plej http://www.everk.it/index.php?pr la plej aktuala dato estas 2007.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-09-14 21:46
Kiam tiu akademio fondiĝis, oni provis membrigi en ĝi ĉiujn ĝistiamajn membrojn de EVA. Mi rifuzis, argumentante ke "verkista asocio" kaj "akademio" estas tute malsamaj aferoj, kaj ke la ŝanĝo temis esence nur pri prestiĝo, pri kiu mi ne multe interesiĝas. Cetere mi opinias, pro la nacilingvaj ekzemploj, ke akademioj foje povas fari bonajn kontribuojn en la lingva flanko, sed kutime ne en la literatura. Sveda Akademio faris kelkajn bonajn vortarojn, sed sen la Nobelpremio de literaturo (kiu ne estas unu el ĝiaj statutaj taskoj), ĝia literatura graveco estus nula.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-31 20:15
http://www.esperantio.net/index.php?id=1439

Mi pledas por tio, ke oni rifuzu al la "Konsulo" la vizon kaj por Esperantio kaj por EU.

pistike65
pistike65 diras:
2010-09-02 22:33
Eble estus bona ideo enshlosi la Konsulon en iun paktintan establon, sen retkonekto?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-09-03 03:11
Eble en establo kie validas la pakto kun la diablo (de la neusxatela Jxuraso), sen biero kaj sen vodko, sen ebriaj rusoj, kiuj nokte ghenas, sen bulgaraj civitanoj, al kiuj oni devas pagi la flugon, kaj sen fumantaj italaj legacianinoj, eble ech entute sen (nervmalsanaj) virinoj (11-jarojn pli aghaj ktp.), sen Conde-Rey kaj sen Universala Feminisma, Framasonisma kaj Frenezulisma Ligo Esperantista (FEK), sen KCE, sen internaciaj lingvopolitikaj kaj geopolitikaj konferencoj kaj homaranismaj kongresoj, sen Degoul kaj sen fakprelegantoj pri subjekto de la internacia juro, sen Kapitulo kaj sen komunismaj senatanoj kaj agentoj, kaj sen la neceso daure pensadi kaj skribadi pri Andreas Künzli, char tioj estas tre dangheraj aferoj por La Konsulo.

La Konsulo de la Esperanta Civito en multaj rilatoj rememorigas la figuron "Leksa" en la rusa telenovelo "Karmelita". Leksa senchese forghadis intrigojn kontrau sia tribo ghis kiam li estis malkashita kaj tragike finighis antau la cigana tribunalo.
http://www.rutv.ru/tvp.html[…]p;mid=11&cid=42&d=0
Leksa farighis forpelito de sia komunumo kaj neniu en la diasporo ech plu volis doni al li la manon.
Chu simila sorto atendos Nian Konsulon ?
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-09-04 21:31
Kiam chiu buchas beston en la bredejo, tiu chi malplenighas. Kiu frenezulon persekutas, ankau tiu freneza estas.
Kiam la popolo interfratighos, chesos sin malami reciproke. Kiam esperantistoj atingos tion, se neniu volas/klopodas toleri la aliajn ?
Se Zamenhof vivus, li bedaurus la nunan uzadon de Esperanto.
eumacko
eumacko diras:
2008-10-23 16:03
Antaux ol enfali en iu cinika, ofenda kaj senutila diskutado pri la kritika letero de A. Kuenzli (skribite al 90 personoj) bonvolu legi antauxe la leteron mem kaj la respondon, de Raineri Clerici. Vi povas peti lin plusendi rete: raineri.clerici@tin.it
Pri mia opinio la respondo de R. Clerici estas tre modera, klera kaj informa. Kun intereso mi legis, audis kaj rigardis la vicigitajn dokumentojn kiuj pruvas liajn argumentojn. Bedauxrinde similo mankas en la erupcio de A. Kuenzli, sed kiu eble (espereble) utilas por instigi diskuton pri la problemo en la movado, sed kiu certe ne kongruas nur kun la esperanto revuo, sed estas pli gxenerala.
Ranieri
Ranieri diras:
2008-10-24 11:42
Dankon al E. Macko pro lia nerekta recenzo.
Mia ghusta adreso estas: ranieri.clerici@tin.it

R. Clerici
fjmoleon
fjmoleon diras:
2008-10-23 18:07
Mi ne volas movi la ponardon en la vundo, sed devas agnoski, ke antau kelkaj jaroj, post multjara nemembreco che UEA, mi farighis denove membro-abonanto. Konato komentis tiam, ke, kiam mi vidos la revuon, mi "bedauros la forjhetitan monon".

Li pravis.
esperanto
esperanto diras:
2008-10-23 23:37
Fakte pere de mia (eble ne tro diplomatia kaj tro polemika) kritiko
(sed sen tiu stilo oni sxajne ne plu estas rimarkata) mi faris nenion
alian ol pledi por pli inteligentaj enhavoj en la revuo Esperanto, por
levi la intelektan nivelon, kontrau refalo en novan trivialecon kaj
banalecon, kiuj faros la Esperanto-movadon sensignifa.
Libera Folio kaptis gravan temon de publika intereso kaj merite rezultigis jam gravajn reagojn, kiujn indas studi.
Elektito
Elektito diras:
2008-11-09 12:35
Jam de kelkaj jaroj mi decidis ke ecx aparteno al UEA simple nura malsxparo de sia tempo kaj mono kiun oni povas elspezi por multe pli bonaj celoj, mem farante kion tiel nimataj "aktivistoj" neniam volus fari, cxar tio cxi ne kongruas kun ilia cerbolavista kaj premgupista aktivismo. Ili cxiukaze preferas la cerbolavismon kaj aliajn formojn de la pseudomovada agado kiu plej malplacxas al plimulto de la mnembraro. Sekvas do predo de membroj, kiuj decidas ke la plej bona kaj malmultkosta formo de votado estas la "votado per piedoj". Mi komprenas per tio cxi la membraron kiu preferas silentas cxar ja oni al ili neniel auxskutlus iu ajn kaze, kaj ja cxiu inteligenta persono scias tion cxi bone ke la same kiel oni ne povas normale satmangxi kun malstegulo, oni ne satparolos kun la sultulo. Tiu lasta cxiam malsatas scion, sed bedauxrinde neniel komprenas kion kun gxi fari. Tel do kreigxas pluraj kaj pluraj, cxiam pli interesaj retejoj de esperantistoj kiuj kvankam ne plu volas havi jam ion ajn komunan kun UEA, aux la idiota "Civito..." faras tamen ion por Esperanto per si mem. Unu el inter tiaj estas la Esperlando. Interesa loko cxe la adreso http://www.esperlando.com Mi certas ke pluraj aktivistoj karacxos kaj prikracxos gxin. Tamken gxi kviete faras sian laboron kaj gajnas pli kaj pli da interesitoj
Elektito
Elektito diras:
2008-11-09 12:36
Jam de kelkaj jaroj mi decidis ke ecx aparteno al UEA simple nura malsxparo de sia tempo kaj mono kiun oni povas elspezi por multe pli bonaj celoj, mem farante kion tiel nimataj "aktivistoj" neniam volus fari, cxar tio cxi ne kongruas kun ilia cerbolavista kaj premgupista aktivismo. Ili cxiukaze preferas la cerbolavismon kaj aliajn formojn de la pseudomovada agado kiu plej malplacxas al plimulto de la mnembraro. Sekvas do predo de membroj, kiuj decidas ke la plej bona kaj malmultkosta formo de votado estas la "votado per piedoj". Mi komprenas per tio cxi la membraron kiu preferas silentas cxar ja oni al ili neniel auxskutlus iu ajn kaze, kaj ja cxiu inteligenta persono scias tion cxi bone ke la same kiel oni ne povas normale satmangxi kun malstegulo, oni ne satparolos kun la sultulo. Tiu lasta cxiam malsatas scion, sed bedauxrinde neniel komprenas kion kun gxi fari. Tel do kreigxas pluraj kaj pluraj, cxiam pli interesaj retejoj de esperantistoj kiuj kvankam ne plu volas havi jam ion ajn komunan kun UEA, aux la idiota "Civito..." faras tamen ion por Esperanto per si mem. Unu el inter tiaj estas la Esperlando. Interesa loko cxe la adreso http://www.esperlando.com Mi certas ke pluraj aktivistoj kracxos kaj denove prikracxos gxin. Tamken gxi kviete faras sian laboron kaj gajnas pli kaj pli da interesitoj. Alternativaj energifontoj, masxinaro, ktp, estas unuj el inter multaj interesaj temoj tie alprenitaj.
Kirilo
Kirilo diras:
2008-11-09 13:22
Nu, mi ne certas, ĉu la tiea prezentado de konkurenca planlingvo (Slovio) tre helpas al la Esperanta movado...
Elektito
Elektito diras:
2008-11-10 16:16
Bonvolu rimarki Kara Amiko ke tio cxi tute ne estas esperantista movada retejo.
Kvankam, la fondinto mem iam estis la fervora esperantisto. Tio cxi estas la retejo kiu okupigxas pri normala vivo, de la normalaj homoj kun diversaj interesoj, el inter kiuj Esperanto okazas esti tre malofta, kvankam pli kaj pli interesintoj pri gxi demandas kaj uzas la ligilojn al la esperantistaj servoj tie publikitaj. Tiuj diversaj interesoj inkludas cxefe alternativajxojn de diversaj specoj. Unu el inter ili estas la Alternativa Internacia Lingvo.

Se temas pri la ideo de la internacia lingvo, Esperanto tute ne estas la sola tia alternativo. Tio cxi dependas de la homoj mem, kiu decidas kion ili preferas kaj volads. Esperlando ne estas esperantista politika partio. Gxi estas la retejo kiu estas redaktata ankaux en la Internacia Lingvo, sed cxefe pri la reciproka helpado, kaj pluraj aliaj, diversaj temoj. Tio cxi fakte malabundas kaj tre malofte montrigxas en la esperantista movado. Tio cxi estas ankaux unu el inter pluraj kazoj ke la fondinto de Esperlando el praktika vidpunkto preskaux tute eksigxis el tiu cxi movado, kvankam plu uzi la Internacian Lingvon fare de Dr. Esperanto. Tio cxi evidente ne inkludas iun timon ke "Slovio" damagxos la esperantistan movadon. Tiel aux aliel, gxi estas interesa lingvoprojekto tipe Slavlingva kaj fakte gxi estas pli la Interslava lingvo ol la serioza pretendanto al laposteno de la internacia lingvo. Esperanto mem ne povis ja akri gxin fakte ecx gxis nun. La movado plej defendas sin kontraux io ajn per siaj internaj valoroj, se ties internaj valoroj valoras okupigxon pri gxi kaj la tempoelspezon, gxi neniel povas esti flankenpusxita. Demokracio ne timas opozicion sed prefere kunlaboras kun gxi, por la komuna bono de cxiuj:)
Elekitito