Premio Deguĉi al Renato Corsetti
Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la premio decidas la estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
Aljuĝante la premion al Renato Corsetti, la estraro de UEA skribis:
Renato Corsetti
estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio.
Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona
mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn
idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte,
disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia
Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira
laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo,
precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj
esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo
de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko.
(Gazetara komuniko de UEA)
Pro la proksimigho de la laureatoj al Osmo BULLER, oni povas havi la impreson, ke Osmo BULLER tiel konstruas kaj fortikigas sian reton chirkau si. Tiel, kiu celas tian premion, tiu estu lojala al Osmo BULLER. Certe en 2002 Osmo neniam akceptos doni tiun premion al Renato.
Chu la homoj kiel Tereza KAPISTA, Marie-Helene DESERT ktp ne meritus tiun premion ?