Tutmonda ĵurnalista kongreso
Detaloj de evento
Kiam
2008-05-30 je 17:45
Kie
Nomo
La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la
malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo
Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la
registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj
por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.
Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA, ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antauvidas ĉirkau 100 partoprenantojn.