Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni”

Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni”

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-01 18:01
Por marki la centjariĝon de la asocio, Universala Esperanto-Asocio aranĝis simpozion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio. La impona palaco, kie okazis la simpozio, siatempe estis sidejo de la Ligo de Nacioj. Probal Dasgupta atentigis, ke "En ĉi tiu loko Francio iam metis sian vetoon kontraŭ Esperanto. Eble Privat kontentus pri ni." Al la centjariĝo de UEA estis dediĉita ankaŭ la Malferma tago en la Centra Oficejo. En sia salutmesaĝo lunde la 28-a de aprilo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupto, skribis: "Ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem."

La simpozio pri lingvaj rajtoj okazis la 24-an de aprilo, kaj ĉeestis ĝin proksimume 70 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, de UEA kaj de Svisa Esperanto-Societo. Partoprenis kaj prelegis interalie la mondfamaj spertuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj François Grin.

Tove Skutnabb-Kangas aparte emfazis la lingvan rajton de infanoj ricevi edukon en sia gepatra lingvo, kaj la genocidajn situaciojn, kiuj ekzistas, kiam oni praktike devigas ĉiujn infanojn de difinita popolo transiri al alia lingvo. François Grin prelegis pri "Interkompreniĝo kiel strategio por lingva justeco". Laŭ li, eblus utiligi la interkompreneblecon inter lingvoj de la sama grupo en Eŭropo por malpliigi la traduk-kvanton kaj samtempe garantii al ĉiu servon en lingvo, kiun li povas facile kompreni.

Michele Gazzola parolis pri la sekvoj de la troigita uzo de en la angla en eŭropaj universitatoj, kaj de la diskriminacioj kontraŭ esploristoj, kiuj ne verkas en la angla, kun la titolo "Lingvaj gajnoj kaj malgajnoj pro internaciismo".

La simpozio okazis en tri lingvoj (la angla, la franca kaj Esperanto) kun samtempa interpretado. Ĉiuj interpretistoj laboris volontule. La interpretistoj inter la angla kaj la franca venis de asocio, kiu celas ĝuste helpi asociojn, kiuj volas aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj bezonas volontulajn interpretistojn. Al Esperanto kaj de Esperanto interpretis Istvan Ertl kaj Cyrille Hurstel.

Oficialajn salutojn al la simpozio sendis interalie la ĝenerala direktoro de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Dum la Malferma tago
en la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo pri la estiĝo de la asocio, pri la skismo de la jaro 1936 kaj pri la posta kunfandiĝo de IEL kaj UEA al la nuna asocio prelegis Ziko van Dijk. La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, parolis pri la komuna ĉina-japana-korea verko pri la konflikta historio de la regiono, kun la titolo "Historio por malfermi estontecon".

TEJO aranĝis kvizon interalie kun la malfacila demando "Kiu ĉefprelegas en la hodiaŭa Malferma tago". La demando estis nerespondebla, ĉar en la programo ne estis indikita, kiu el la pluraj prelegoj estis ĉefa. La nederlanda muzik-grupo Kajto havis du koncertojn dum la Malferma tago. La prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, prezentis la junularan sekcion de UEA, kaj la konstanta kongresa sekretario de UEA, Clay Magalhães havis kunsidon kun la helpantoj de la ĉi-jara jubilea Universala Kongreso, kiu okazos en la hejmurbo de UEA, Roterdamo.

Dum la semajnfino en la Centra Oficejo okazis ankaŭ la printempa estrarkunsido de UEA, kaj sabate vespere la estraranoj ĉeestis bankedon kune kun partoprenintoj de la programo. Estrarano Hori Yasuo dum la bankedo kortuŝite kantis japanan kanton kun Esperanta teksto, kaj poste aliaj ĉeestantoj sekvis lian ekzemplon.

Lunde, en la tago de la centjariĝo de UEA, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, dissendis jubilean mesaĝon kun la jena enhavo:

AL LA ESPERANTISTARO

En Ĝenevo, la 28-an de aprilo 1908, Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion. Nek la senmondmilita mondo de la tiama tempo, nek la ideo de universaleco, nek la sento de identeco de la esperantistoj restis la samaj ĝis la hodiaŭa tago, en kiu ni, kun ĝojo kaj ankaŭ kun porokaza enpensiĝo, festas la centjariĝon de realaĵo nun ĝenerale rekonata kiel la reprezenta monda Esperanto-organizaĵo.

Mi volus tiun ĝojon dividi kun vi ĉiuj, kiuj ricevas mian mesaĝon. Indas dividi ankaŭ niajn ĉi-okazajn primeditojn. Historiistoj jam dediĉis al tiu ĉi jubileo klerigajn intervenojn. Sendube sekvos aliaj kontribuaĵoj; ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-07-06 00:45
Iom strange, ke en la jaro 2012 la UEA-prezidanto sentas la bezonon averti, ke oni "pripensu kiamaniere plibonigi la demokratian funkciadon en UEA". Privat harhirtighus, se li legus ion tian.

Cetere, mi ne komprenas, kial UEA kaj ILEI estu "fratinaj organizajhoj" kaj kial ne "frataj". Lau mia kompreno pri Esperanto chi-rilate ne ekzistas sekso en Esperanto. Do, ili estas nek frataj nek fratinaj. Cetere, ILEI estas nenio alia ol Faka Asocio de UEA, do iusence neutra.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-06 00:57