Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto
Jules Verne komencis redakti Voyage d’études la 9an de julio. Ĝis la jaro 1903, kaj eĉ ĝis tiu somero, la reganta opinio en Francio estis ke la koloniaj aferoj en Kongolando, kaj ĝenerale en la afrikaj kolonioj, iras glate, malgraŭ sporadaj konfliktoj kaj kelkaj bedaŭrindaj ekscesoj, kiujn oni sukcesis detekti kaj puni.
Tamen ĉi tiu opinio ekŝanĝiĝis en 1903 pro la kreskantaj informoj pri la inkuba realo, unuavice pri la t.n. État indépendant du Congo, Sendependa Kongo-Ŝtato, kiu fakte estis persona propraĵo de la belga reĝo Leopoldo 2a. Ĉi-rilate, vidu en diversaj ret-paĝoj aŭ libroforme, i.a. en Jean Marcel, Terre d’épouvante. Dix-huit mois dans le Congo belge et français, 1905 (libro rete legebla en gallica2); Georges Toqué, Les massacres du Congo, 1907; Neal Ascherson, The King Incorporated: Leopold the Second in the Age of Trusts (1963); Octave Mirbeau, Le caoutchouc rouge (1994); Adam Hochschild, King Leopold’s Ghost, 1998. La Sendependa Kongo-Ŝtato respondas al la nuna Demokrata Konga Respubliko (RDC), antaŭa Zairo kaj pli frue, de 1908 ĝis 1960, Belga Kongo.
Kiel iniciatinto kaj spronanto de la rivelado rolis precipe unu homo: Edmund Dene Morel (1873-1924). En printempo 1903, post longaj klopodoj de lia flanko, danke al konvinkitaj parlamentanoj, la brita Malsupera Ĉambro diskutis la temon pri la situacio en la Sendependa Kongo-Ŝtato. La 20an de majo, la Ĉambro unuanime aprobis rezolucion denuncantan la mistraktojn kontraŭ la indiĝenoj kaj la tieajn barojn je libera komercado. Samtempe ĝi instigis la britan registaron ekagi.
La fono de tiu rezolucio koncernis ankaŭ la francan Kongolandon, kien de pluraj jaroj estis importita la Leopold-Konga reĝimo kun simile teruraj rezultoj, kiel plendetale evidentigis jam en 1903 Edmund D. Morel en la libro The British Case in French Congo (nun rete legebla).
Dum printempo 1903 la afero apenaŭ trovis eĥon en franc-lingvaj gazetoj. Oni skribis ke temas pri britaj komercaj kaj politikaj interesoj, kaj nur duarange kaj svage oni menciis la akuzon pri mistraktoj kontraŭ la indiĝenoj. Pri la koncernateco de la franca Kongo indas citi el artikolo aperinta en la ĵurnalo Le Temps, sub la titolo “La question du Congo” (La afero pri Kongo): “Morel [...] petas ke la kazo de la franca Kongo estu egale submetita al la subskribintaj potencoj de la Berlina Akto” (Le Temps, 8 junio 1903, p. 1). Vidu ankaŭ en La Croix, “La situation actuelle au Congo belge”, 30 julio 1903, p. 3, kaj en Le Temps, “La question des deux Congo”, ĉefartikolo, 18 aŭgusto 1903, p. 1).
Nur dum julio kaj aŭgusto 1903, kiam Jules Verne troviĝis plene en la redaktado de Voyage d’études, la temo fariĝis ofta, elstara kaj unuapaĝa en la francaj ĵurnaloj, kiam oni komprenis ke la brita registaro, ne nur la Malsupera Ĉambro, procedas serioze. Funde de la afero minacis du-tranĉa klingo, la eblo ke Britio postulos kunvoki denove la ŝtatojn de la Berlina Akto por nova disdivido de tiuj “dezirindaj” afrikaj zonoj. Francio riskis perdi afrikajn teritoriojn kaj eventuale povis akiri parton de la Sendependa Kongo: la franca ŝtato atribuis al si rajton je préemption [prefera aĉet-rajto] laŭ interkonsento kun la reĝo Leopoldo dum la Berlina konferenco en 1885.
La 30an de julio 1903, la ĵurnalo La Croix reproduktas oficialajn protestojn de Monsinjoro (Mgr) Augouard, episkopo en la franca Alta Kongo (Congo-Brazzaville), kontraŭ la britaj akuzoj. “[Li] demandas al si laŭ kia rajto la Angloj venus enmiksiĝi en la aferojn de la Sendependa Ŝtato kaj de la franca Kongo. Manke de rajtoj, la Angloj serĉas pretekstojn kun la celo okupi teritoriojn kiujn aliaj valorigis je la prezo de mil oferoj. Por klarvidaj okuloj, la nuna kampanjo havas neniun alian celon” (La Croix, 30 julio 1903, p. 3).
De la fino de julio ĝis la 18a de aŭgusto la temo eklipsiĝas kaj preskaŭ malaperas el la ĵurnaloj.
Sed inter la 20a kaj la 25a de aŭgusto 1903 la tuta franca gazetaro kiun mi povis konsulti interrete (Le Temps, La Croix, Le Figaro, La Presse, konsulteblaj en gallica.bnf.fr) elstare raportis pri la oficiala denunco fare de la brita registaro pri la kruelaĵoj en la Leopolda Kongolando. Kopio de la oficiala noto estis liverita al la belga ministro pri eksteraj aferoj la 20an de aŭgusto kaj, samtempe, al la ceteraj potencoj subskribintaj la pakton de Berlino: Germanio, Francio, Portugalio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio-Hungario, Svedio-Norvegio, Danlando, Italio, Rusio, la Otomana Imperio kaj Usono. La ĵurnaloj diversflanke analizis la aferon. Ĉiuj komprenis ke la sekvoj de tiu elpaŝo de la brita registaro povas esti gravaj por la interesoj de Francio en Afriko kaj por la ekvilibro inter la eŭropaj potencoj.
Ankaŭ en tiel malproksima mondoparto kiel Nov-Zelando la afero sparkis en la ĵurnaloj, ekz-e en Hawera & Normanby Star, la 21an de aŭgusto 1903, pri la enmanigo de la protesta noto al la belgaj aŭtoritatoj fare de la brita ambasadoro Sir Constantino Phipps.
Paralele al tio, almenaŭ la 18an de julio 1903 aperis informoj pri gravaj amaskrimoj kaj perfortoj en la Franca Kongo. Jen kiel tion raportas la ĵurnalo La Croix:
La leŭtenanto Simon kaj <30> infanterianoj devis ataki la vilaĝon <Bikeleum> kiu ne volis pagi la imposton. Lia gvidisto estis mortigita. La perdoj ĉe la Pahouins [Pauenoj] ne estas konataj. La francoj bruligis la vilaĝon kaj detruis la plantejojn. En Booué (Haut-Ogooué), la leŭtenanto Seckeel (?) [tiel, kun demandosigno en la ĵurnalo] atakis pauenan vilaĝon. La pauenoj havis <31> mortintojn. La kapitano de la infanterianoj en N’Djeté ĉiu-semajne sendas plurajn ekspediciojn en la veprejon por akiri la imposton. Li planas ekspedicion kontraŭ la indiĝenojn de la kreko N’Bomi por puni ilin pro tio ke ili atakis la kapitanon Fumeau antaŭ du jaroj. (En La Croix, 18 julio 1903, p. 3).
Ĉiu leganto povis dedukti ke la britaj denuncoj ne estas tute senbazaj. Aŭ ke ili estas almenaŭ pripensindaj. Antaŭ tiaj informoj, Jules Verne povis ja ekdubi. La realo en la franca Kongolando ne aspektis tiel paca kaj trankvila kiel li ĝin ekpentris.
Ni memoru ke la ekspedicio en Esplorvojaĝo intencas iri ĝuste laŭ la baseno de la rivero Ogooué kaj ke norde de ĉi tiu troviĝas la teritorio de la Pauenoj au M’Fanoj. Krome, Jules Verne en sia tiutempe redaktata romano dufoje mencias la najbaran Leopoldan Kongon senkritike aŭ optimisme, per kio li montras sian ĝistiaman nescion pri la sklaveca kaj hom-ekspluata reĝimo tie hantanta (Esplorvojaĝo, ĉap. 2, p. 17, kaj ĉap. 3, p. 24).
Aldone, la periodaĵo Revue coloniale publikigis, inter aprilo 1903 kaj julio 1904, plenan tradukon de la libro de Edmund Dene Morel, Affairs of West Africa (Aferoj de Okcidenta Afriko) kun interalie kritikaj referencoj al la Sendependa kaj al la franca Kongoj.
La revuo aperigis ĉiun duan monaton plurajn ĉapitrojn en franclingva traduko de A. Duchène, en la numeroj 11-20. Eble Jules Verne mem ne legis la koncernajn denuncojn de la verko, sed eventuale li povis ekscii pri ĝia enhavo aŭ pri ĝia ekzisto pere de amikoj aŭ konatoj en la Industria Societo.
Jules Verne ĉiam celis ke liaj imago-plenaj verkoj estu tamen laŭeble verŝajnaj, precipe koncerne la geografion kaj la historion, ofte interplektante historiajn okazaĵojn en la agadon. Li altgrade aprezis la dokumentan valoron de la literaturo kaj ne taksis sin aŭtoro de futurismaj verkoj aŭ inventinto de nekredeblaj mondoj aŭ maŝinoj (vd. Volker Dehs, Jules Verne, 1986, ĉapitroj 4-6, p. 71-72; 94-97; 138; 155 en la hispanlingva traduko de 2005; kaj Lucien Boia, Jules Verne. Les paradoxes d’un mythe, 2005, ĉapitro 3, specife p. 64).
Logikas aserti ke la malfacilaĵoj kaj necertecoj devenis de io alia ol de interne literaturaj kaŭzoj. Li ja perfekte regis sian verkistan metion.
Por Voyage d’études li estis serioze sin dokumentinta pri la lando, ĉi ties geografio, etnografio kaj historio (krom ankaŭ pri Esperanto), kiel cetere li ĉiam faris antaŭ ol komenci la redaktadon de romano. Li estis skizinta ĝeneralan planon de la tuta verko kaj disponis multajn koncernajn slipojn, librojn, mapojn kaj revuojn.
Temis precipe pri donitaĵoj el popularaj revuoj, diskonigaj libroj, vojaĝ-raportoj kaj enciklopediaj verkoj. Normale li ne faris proprajn surterenajn aŭ fakajn esplorojn, sed li ĉiam klopodis esti kredebla, verŝajna kaj, laŭeble, brule ĝisdata. Ĝuste tiu-cele li regule vizitis la lego-ĉambron de la Amiens’a Industria Societo. Laŭlonge de sia vivo li kolektis materialon de 20.000 klasitaj slipoj kaj ĵurnalaj eltondaĵoj.
Jules Verne laboris hejme ĉiumatene kaj li iris posttagmeze al la Industria Societo. Li povis ekscii pri la nova afero koncernanta la scenejon de sia romano eĉ se li rigardus nur la titolojn de la ĵurnalaj frontpaĝoj. Fine de aŭgusto la raportoj ja abundis.
Krome, la 19an de aŭgusto 1903 solene fondiĝis en Bruselo, en la granda salono de la Palaco de la Akademioj, la Ligue nationale (Nacia Ligo), tutlanda Federacio de Societoj por la defendo de la belgaj interesoj en eksterlando, unuavice por defendi la Sendependan Kongolandon kontraŭ la atakoj de Britio (Le Figaro, 20 aŭgusto, p. 2). La belga korespondanto de la ĵurnalo La Croix komentas:
Ĉi tiu Federacio, ĵus kreita laŭ iniciato de la potenca Societo de inĝenieroj kaj industriistoj, grupigas de nun la plej gravajn komercajn, sciencajn kaj ekonomiajn asociojn en nia lando. La membraro atingas la nombron de 8.000 ĝis 10.000, kaj la aliĝoj ĉiutage alvenas. La propagando de ĉi tiu Federacio estos neeltenebla [...]. La veraj patriotoj aplaŭdas. (La Croix, 25 aŭgusto 1903, p. 4 “Lettre de Belgique”).
Konsiderante la fervoran iniciaton de la belga Societo de inĝenieroj kaj industriistoj okaze de la fondo de tiu informa kaj propaganda Federacio, estas probable ke en la Industria Societo de Amiens oni diskutis pri la temo pli ol unutage fine de aŭgusto, kun eventuale koliziaj starpunktoj. En Esplorvojaĝo pluraj roluloj estas inspiritaj de homoj rilatantaj al la Industria Societo, kaj la unuaj prelego, kurso kaj grupo de Esperanto ekestis ĝuste en tiu sidejo.
Se Jules Verne informiĝis pri la okazaĵoj, li nepre vidis la konekson kaj la skuan influon de la tuta afero en la romano.
La ĵusaj novaĵoj montris al li ke la realo en la franca kaj en la Leopolda Kongoj estas alia ol li supozis. Li ne povis daŭrigi la verkadon de romano kies agado disvolviĝas sur scenejo tre malsimila al tio kion li imagis laŭ siaj ĝistiamaj informoj. Gravaj duboj nepre leviĝis antaŭ li: malfacilaĵoj (difficultés) kaj necertecoj (incertitudes). Kiel li povos verŝajnece prezenti la rolulojn en la franca Kongo, tiu “rava lando”, laŭ lia esprimo komence de la dua ĉapitro, paĝo 11?
Ĉu la kazembeo Razzi, kiu parolas nome de la indiĝenoj el Malsupra Kongo, tiel afable rilatus al la eŭropanoj? Ĉu la basundia Razzi helpus la ekspedicianojn en danĝera situacio por ili, kiel tion supozigas la lastaj ĉapitro-titoloj antaŭviditaj por la verko? Ĉu eblas tute ignori la subpreman kaj pun-ekspedician etoson en la franca Kongo? Ĉu estus verŝajnaj la amikaj rilatoj kun la indiĝenoj kaj la esplorado pri ilia eventuala balot-rajto por la metropola parlamento? Ĉu la komercistoj kaj la industriistoj, la unuaj koncernatoj ĉi-kaze, aŭ la legantoj ĝenerale, fidus pri liaj priskriboj kaj kuraĝigoj rilate al la multpromesa koloniado de la franca Kongo?
Similaj demandoj povis hanti la aŭtoron kiam li ekmalkovris aŭ eksuspektis la amplekson de la teruraĵoj en Kongolando.
Similaj duboj povis ŝanceli la optimisman kaj naivan bildon de Jules Verne pri la kongolanda koloniado kaj haltigi la redaktadon de Voyage d’études, almenaŭ provizore, ĝis la situacio pliklariĝos. La fakto estas ke li konfesis al sia amiko kaj eldonisto Louis-Jules Hetzel ke li haltigis la romanon pro malfacilaĵoj kaj necertecoj. Tiu interrompo post la unuaj alineoj de la 5a ĉapitro probable okazis fine de aŭgusto 1903, kiam li lavange kaj diversflanke informiĝis pri la menciitaj donitaĵoj tuŝantaj la scenejon, la rolulojn kaj plurajn esencajn trajtojn de la verko.
Ĉu Jules Verne decidis definitive forlasi la romanon?
Laŭ la atesto de Louis-Jules Hetzel, certe ne. Kiel menciite, Hetzel skribis la 14an de aprilo 1913 al Michel Verne: “mi opiniis, ke mi devas indiki al vi la malfacilaĵojn kiuj haltigis vian patron, malfacilaĵojn kiujn li kalkulis certe solvi en posta momento finpretigante sian verkon”.
Ĉu fakte Jules Verne havis tempon kaj forton por repreni la redaktadon de Esplorvojaĝo antaŭ la fino de 1903 aŭ laŭlonge de 1904? Ĉu li plue verkis iamaniere super la romano?
Pri tio en la venonta livero.
Abel Montagut
Dankon kaj gratulon al Abel pro la bona informricxa artikolo.
Gerrit Berveling