Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Nova libro de Ziko van Dijk popularigas Vikipedion

Nova libro de Ziko van Dijk popularigas Vikipedion

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-12 00:39
Dum la Universala Kongreso en Roterdamo oni multe interesiĝis pri Vikipedio, kiel atestis tri bone vizititaj aranĝoj. Montriĝis, ke multaj homoj deziras ne dependi de helppaĝoj en la reto, sed havi praktikan instrulibron apud la komputilo. Jam elĉerpiĝis la populara "Manlibro pri Vikipedio", kaj por plenigi la breĉon nun aperis la nova verko "Vikipedio por vi", de Ziko van Dijk. Ĝi klarigas la fenomenon Vikipedio kaj funkcias ankaŭ kiel lernolibro, kiu montras kiel oni povas partopreni en la projekto. La libro estos prezentita fine de novembro en la malferma tago de la Centra Oficejo. Jam nun legantoj de Libera Folio povas konatiĝi kun ĉerpaĵo el la verko, pri la multlingveco de la Vikipedia projekto, kaj pri la esperantlingva Vikipedio.

Vikipedio estas speciale interesa pro sia multlingveco. Kiam oni ne trovas artikolon en sia propra lingvo, oni povas rigardi en fremda. Danke al la multlingveco, Vikipedio estas taŭgega helpilo por tradukistoj, al kiuj la kutime mallongaj priskriboj en vortaroj ofte ne sufiĉas.

Por multaj malgrandaj lingvoj (inkluzive de Esperanto) Vikipedio estas la unua enciklopedio, precipe se oni pensas pri ĝenerala enciklopedio ne limigita al iu temo aŭ la propra kulturo. Jimmy Wales alvokis subteni precipe la lingvojn de la evolu-landoj, kiel la araba, bengala aŭ svahila.

La anglalingva Vikipedio estas la plej granda kaj malnova lingvo-versio. Intertempe fondiĝis pli ol 250 lingvo-versioj; kelkaj jam estas fermitaj ĉar ili ne estis aktivaj kaj ne montris evoluon. Fine de 2006 la Fondaĵo Vikimedio enkondukis regulojn por la akcepto de nova lingvo-versio, tial ne plu estas tiel facile krei novan kompare al antaŭe. La Fondaĵo postulas ke lingvo estu ne difinebla kiel varianto de alia lingvo (do ne plu akceptas dialektojn) kaj ke ĝi havu sufiĉe da parolantoj por fari kreskon supozebla.

Kutime oni listigas la lingvo-versiojn laŭ la oficiala nombro de artikoloj. En julio 2008 la anglalingva havis 2,4 milionojn da artikoloj, la germanlingva 780.000, la franclingva 680.000 kaj la pola 523.000. La esperantlingva havis 101.000 artikolojn kaj tiel atingis la 21-an lokon. Ekzistas ankaŭ tre malgrandaj lingvo-versioj, kiel la ligura kun 2.500 kaj la somala kun 400 artikoloj

Sed tiuj kaj aliaj statistikoj pri Vikipedio povas multe trompi. Ekzemple la volapuka Vikipedio havas oficiale preskaŭ 120.000 artikolojn, kvankam ekzistas nur kvin registritaj Volapuko-vikipediistoj kun almenaŭ iomete da lingvo-scio. En 2007 unu el ili, la brazilano Sergio Meira, kreis per programeto aŭtomate milojn da artikoloj. Ili konsistas nur el datumbazaj informoj kaj havas tute skeman vortumon. La celo de Meira estis, laŭ lia propra eldiro, fari ion „frenezan" por varbi por Volapuko. Estiĝis debato ĉu fermi la lingvo-version, sed multaj vikipediistoj subtenis ĝin kaj la agadon de Meira: Ili ofte mem faris same en la propra lingvo-versio. Ankaŭ en la esperanta Vikipedio estas certe kelkaj dek mil pseŭdoartikoloj.

La listigo laŭ la nombro de artikoloj kaj la fanfaronado pri la atingo de la x-mila artikolo kaŭzis do tragikan dinamikon: iuj vikipediistoj kredas ke la celo estas produkti laŭeble multajn artikolojn, anstataŭ taŭgan kaj utilan enciklopedion. Sed por eksteruloj faras ofte malbonan impreson, kiam ili vidas ke la ilia-lingva versio enhavas nur tiajn pseŭdoartikolojn.

Kiam temas pri Esperanto, la teknika disponigo ekzistis jam pli frue, sed nur la 15-an de novembro 2001 komenciĝis la vera historio de la esperantlingva Vikipedio. Ĝia pioniro estas la usona komputilo-sciencisto Chuck Smith (nask. 1979, esp. februaro 2001), al multaj esperantistoj konata interalie kiel Esperanto-instruisto kaj TEJO-volontulo. En la unua jaro, la Vikipedio en Esperanto estis unu el la plej grandaj lingvo-versioj, ĉar aliaj fondiĝis poste aŭ komence kreskis malpli rapide. Esperantistoj formas tre interreteman lingvo-komunumon kompare al aliaj lingvoj.

Chuck Smith kaj aliaj vikipediistoj havis cetere la bonŝancon ke ekzistas bone organizita Esperanto-movado, per kiu eblas atingi la lingvanojn. Tiel ili reklamis per faldfolioj kaj artikoloj en Esperanto-gazetoj, kaj alparolis homojn dum renkontiĝoj. Ekzemple dum la jubilea aranĝo de la antverpena Esperanto-grupo en majo 2007 vikipediistoj trejnis interesitojn, dum la UK 2008 en Roterdamo vikipediistoj havis entute tri aranĝojn, kaj ĉiu kongresano havis informilon en sia kongressako. Subtenis UEA, Eŭropa Esperanto-Unio kaj E@I. Tiu lasta estas faka asocio kiu okupiĝas pri Esperanto ĉe Interreto, kaj kiu havas laborgrupon pri Vikipedio.

La Esperanto-Vikipedio estas relative granda, tamen ĝi havas multe pli „intiman" karakteron ol la anglalingva aŭ la germanlingva. La Esperanto-vikipediistoj ofte konas unu la alian, kaj apenaŭ okazas redaktomilitoj (kiam oni malsamopinias pri la enhavo de artikolo) aŭ vandalismo. Eble la esperantlingva Vikipedio estas speciale taŭga por fari siajn unuajn paŝojn kiel vikipediisto, kaj nur poste kuraĝi redakti en nacilingvaj Vikipedioj.

Vikipedio povas havi reklaman efikon por Esperanto, en du malsamaj manieroj. Unue, homoj vidas ke ekzistas Vikipedio ankaŭ en Esperanto, ke ĝi estas sufiĉe ampleksa kaj kvalita lingvo-versio. Kiam leganto de alilingva Vikipedio rigardas maldekstre je la parto „aliaj lingvoj", li vidas ofte ke la koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto – konvene, nia lingvo-nomo aperas tuj sub English.

Due, la diverslingvaj Vikipedioj informas pri Esperanto, same kiel pri multaj aliaj temoj. Oni trovas artikolojn pri Esperanto, Esperanto-literaturo, Zamenhof, UEA, Universala Kongreso de Esperanto, Landaj Asocioj ktp. Krome en pluraj Vikipedioj ekzistas jam „portaloj" pri Esperanto, tio estas ejoj kiuj informas pri la enhavo rilate al konkreta temo. Estas bone se Esperanto-vikipediistoj atentas ke ankaŭ en iliaj nacilingvaj Vikipedioj troviĝu bonaj artikoloj pri Esperanto.

Kompreneble la artikoloj pri Esperanto devas esti neŭtrale verkitaj, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj artikoloj. Verkante pri Esperanto oni estu do bonvolema, sed nepre evitu ĉian impreson ke oni intencas reklami („Esperanto estas la plej bela lingvo de la mondo"). Reklami faras malbonan impreson al aliaj (neesperantistaj) vikipediistoj en tiu lingvo-versio, kaj grandas la risko ke ili rapide forigos neneŭtralajn rimarkojn.

Pli da informoj pri la libro en la nova retejo Vikipedio.net

arkivita en: