”Nekapabla veki pasiojn, Esperanto meritas disvastiĝi”
La malnovaj revoj de la homaro ne estas ĉiuj nur aventuradoj de la animo sen alveno al konkretiĝo. Sojle de la 19a kaj 20a jarcentoj, Clément Ader kaj la fratoj Wright ekrealigis la antikvan revon de grekaj filozofoj, de Lukiano el Samosato el la 2a jarcento, de Leonardo da Vinci kaj de Cyrano de Bergerac: jugi la forton de gravito leviĝante al la ĉielo. Strange, en la kazo de universala lingvo la revo malpli facile fariĝas vero. Ni povas flugi avie de Parizo al Numeo kaj de Durbano al Arĥangelsko (eble ne per unusola aviadilo en la dua kazo!), kaj la homa genio signife superis la antikvan revon pri homo-birdo. Sed daŭre ne ekzistas tutmonda kodo por absolute ĉion diri, mankas lingvo universala. Tamen jes ja, baŭmos iuj, ekzistas tia: la angla – aŭ, almenaŭ, la angla videble estas survoje ekhavi tiun econ! Kaj kion pri Esperanto, grumblos aliaj! Ĉu la angla, ĉu Esperanto, nek unu nek la alia estas vere universala, eĉ se tion la unua ambicias kaj la dua planas atingi.
Kiam Lejzer Ludwik Zamenhof revenis hejmen el sia okulistejo en la geton de Bjalistoko [tiele – I. E.], li meditis pri la multaj provoj je kiuj riĉas la historio de lingvo-inventado. Sed Zamenhof atentis ĉefe pri la kreaĵo de sia rekta antaŭulo Schleyer, abato el Konstanco, t.e. pri volapuko, artefarita lingvo kies tro mallongan sukcesadon laŭ li klarigis la kompleta arbitreco de ĝia vort-trezoro, konsistanta el vortoj strangaj kaj neprononceblaj, almenaŭ por eŭropanoj. Lernante el tiu fiasko, la Manifesto de 1887 [tiele – I. E.] proponis, sub la nomo Esperanto, lingvon kies bazan materialon Zamenhof pruntis ĉefe el la latina, el la lingvoj latinidaj, el la germana kaj la greka.
Nur ke Esperanto, same kiel la aliaj artefaritaj lingvoj, forigis la esceptojn: ili forestis el la famaj dek ses reguloj resumantaj la esencon de ĝia sistemo. Ĉi tiun econ, per kiu Esperanto radikale diferencas de la naturaj lingvoj, ne kontestis la konsultiĝoj [tiele – I. E.] de 1894 kaj 1907, datoj inter kiuj situas la kongreso de Bulonjo-sur-Maro en 1905, pinta momento en la historio de Esperanto. Ĝi tiam gajnadis iom post iom la aprobon de parto de la sciencistaro, nome en Francio de akademianoj kiel Branly, Charcot aŭ Painlevé, kiuj admiris la logikecon kaj simplecon de la lingvo. Ili eĉ rekomendis ĝian uzadon en la sciencaj instruado kaj interŝanĝoj.
Facilas kompreni la entuziasmon de sciencaj elstaruloj, por kiuj la lingvo estas praktika ilo, des pli bone plenumanta sian rolon ju pli ĝi havas simplajn, malmultajn kaj senesceptajn regulojn. Esperanton aprobis lingvistoj el la fino de la 19a kaj el la 20a jarcentoj, kiel Baudouin de Courtenay, Meillet, Martinet. Esperanto ŝajnis al ili pli bona ilo ol la diversaj internaciaj lingvoj artefaritaj kiuj tiam samtempe dismultiĝis: spokil de Nicolas, Weltsprache de Volk, mundolingue de Lott, lingua komun de Kürschner, kaj la postaj kreaĵoj: ido, europeo, interlingua, mundial ktp, ĉiuj inventitaj lingvoj kiuj ne prenis la lokon de Esperanto.
Ĉi tiu lingvista aprobo ne estas facile klarigebla se supozi ke la lingvistoj amas la lingvojn kaj ekzemple ĝuas la malregulaĵojn akumulatajn de longa kaj kompleksa historio. Sed, ĝuste, ne sufiĉas esti lingvisto por ami la lingvojn, kaj la ĵus menciitajn tri eminentulojn pli interesis la rimeda funkciado de la homaj lingvoj ol ties poeziaj tendencoj.
Jen la esenco. Amo ne starigas kondiĉojn. Ĝi brakumas la amataĵon tian kia ĝi estas laŭ ĉiuj aspektoj, ne klopodas ĝin modifi, korekti aŭ maski – male, ĝi trovas intensan ĝuon ĝuste en ties ŝveloj kaj malglatoj, traktante tiujn alte, kvazaŭ artverkojn.
Kompare al tio, kion proponas Esperanto? Bone konatan facilecon de lernado, kiu certe igas ĝin praktika; la mallongecon de sia historio, en kiu observeblas ne la densa mistereco de la infanaĝo de ĉiuj aliaj lingvoj, sed la blindiga klareco de kreo okazinta en preciza momento, fare de preciza individuo, en preciza loko. Temas certe pri ecoj tre pozitivaj, kaj ili plene kongruas kun la artefariteco de Esperanto. Sed ĉi tiuj ecoj ne produktas emocion. Malfacilas imagi kiel eblus pasiiĝi pri tiom perfekta ilo same kiel oni pasiiĝas pri la luksaj diftongoj kaj la labirinta konjugacio de la rusa, pri la obseda harmonieco de la hungara, pri la malmilda kaj envulta kanto de la kastilia, pri la senfina arbustaro de la arabaj sinonimoj.
Tamen: eĉ se ĝi ne naskiĝis – kaj fakte ankaŭ ne celas esti – lingvo kapabla veki pasiojn, Esperanto meritis disvastiĝi sufiĉe por komplete plenumi sian rolon de internacia lingvo. Kial ĝi ne tute spertis tiun sorton, kvankam antaŭsignalitan de sukcesoj komence de la 20a jarcento? Ekzistas simpla klarigo por tiu duonfiasko: la fakto ke Usono intervenis en du sangajn konfliktojn kiuj, dum la unua duono de la 20a jarcento, en daŭro de malpli ol 50 jaroj, disŝiris Eŭropon kaj larĝiĝis al la tuta mondo. Tio ke la angla estis aldonita al la franca kiel lingvo de la Versajla traktato, okazis pro peto de Clemenceau (kurioza mensa misvojo ĉe homo alie tiom inspirita kiel militgvidanto), malgraŭ ke nek Wilson nek Lloyd George eksplice postulis tion.
Krome, en tiu epoko forte intensiĝis la jam signif-kvanta aĉetado de usonaj varoj. Fine, ni menciu kiel meze de la 20-aj jaroj Francio – fiere disvastiganta sian lingvon, aparte en sia konstruata kolonia imperio, kaj depostulanta por la franca la statuson de tutmonda lingvo – vetois ĉe la Ligo de Nacioj proponon de la asista ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, pri ĉiea enkonduko de Esperanto en la lernejan instruadon. Post tio la homoj kiuj bezonas internacian lingvon ne havis alian elekton ol lasi la anglan daŭrigi sian ekregadon.
Sed la plej potencan apogon al la angla venigis – sekve de la dua mondmilito, en kiu la usona soldataro ludis decidan rolon en la militaj okazejoj same en sud-okcidenta Pacifiko kiel en Eŭropo – alia gravega fenomeno: nome, pro eksplicita trudo en la Plano Marshall al la okcidentanoj interŝanĝe pro la milithelpo donita de Usono, okazis senprecedenca inundo de usonaj varoj kaj pensmanieroj en la kampoj de sporto, modo, amasmuziko, kinarto, industriaj teknikoj, strukturo de la merkatoj, scienca esplorado ktp.
Fakte, ĉi tiu fenomeno tute ne limiĝas al Eŭropo. Male, ĝi estas tutmonda. Kaj ĉar la vortoj ĉiam senpere sekvas la objektojn kaj ideojn kiujn ili indikas, la usonangla simple kaj senplue iĝis la efektiva Esperanto de la nuna mondo, forrabante de ĝi tiun rolon de internacia lingvo al kiu ĝi nature aspiris. Tio tamen ne signifas ke Esperanto ne gardis iujn poziciojn. Regule okazas esperantistaj kongresoj, kiujn partoprenas kongresanoj apartenantaj al plej diversaj lingvoj kaj landoj, kaj aparte grandajn kontingentojn sendas Japanio, Pollando, la baltaj landoj – ni rimarku ke temas senescepte pri lokoj kies lingvojn nur la tieuloj konas. Veras ankaŭ ke troveblas granda nombro da ĉinaj esperantistoj, malgraŭ ke la ĉina spertas signifan disvastiĝon regionan.
Kiel ajn, la movado por Esperanto estas aktiva kaj vigla, aparte en Eŭropo. En 2004 el la anoj de Eŭropa Parlamento 43% voĉdonis favore al alpreno de Esperanto kiel eŭropa lingvo. [Eraro. Temis nur pri manleve malekceptita amendopropono en raporto, fare de EP-ano Gianfranco Dell’Alba, pri eventualaj ŝanĝoj al la funkciado de multlingveco ĉe la Eŭropa Parlamento. La vortumo pri Esperanto proponis nur „antaŭenigon de neŭtrala pontlingvo”. – I. E.]
Ekzistas, flanke de signifa tradukagado el la plej grandaj verkoj de la monda literaturo, diversnaciaj aŭtoroj kiuj verkas en Esperanto romanojn, poemojn aŭ teatraĵojn. Temas pri fakto kiun ni akceptu kiel fakton, eĉ se ni preferas literaturon inspiratan de lingvoj naturaj, ĉirkaŭ kies malfacilaĵoj, neregulaĵoj kaj misteroj disvolviĝas la obstina batalo de verkisto kontraŭ la ribelo de la vortoj, kontraŭ la aporioj de la senco kaj la doloraj devojigoj de l’direblo. Kondiĉe ke estu klare ke temas pri internacia lingvo helpa, kiu estas multe pli instrumento ol celo en si mem, aŭ objekto arte kultivata, kaj ke ĝi nek pretendas nek riskas – malsame al la angla – iam anstataŭi ĉiujn naciajn lingvojn, Esperanto povus rehavi – ene de la limoj kiujn indikis ĝia inventinto – la utilan rolon kiun akaparis la angla.
Krome, kvankam klaras ke la du mondmilitoj ne nur fortigis la regon de la angla en ties ekskolonioj, sed krome disvastigis ĉie ĝian usonan varianton, postsekve al la komerca, teknika kaj politika ekspansio de Usono, tamen nemalmultaj naciaj lingvoj plu havas antaŭ si estontecon kiel idiomoj de regiona komunikado, foje sur vastegaj teritorioj: la germana en granda parto de Mezeŭropo, la araba kaj ĝiaj variantoj de Agadir ĝis Mogadiŝo, la fula kaj haŭsa de Dakaro ĝis Bango, la svahila de Najrobio ĝis Johanesburgo, la hinda kiel „lingvo de la Unio” en Barato malgraŭ la lokaj postuloj bengala, tamula kaj aliaj, la mandarinĉina de Dalian ĝis Pnompeno kaj de Urumĉio ĝis Tajpeo, la rusa en preskaŭ la kompleta teritorio de eks-Sovetio, se konsideri ke ĝi estas vaste uzata kaj komprenata ne nur en eŭropa Rusio kaj en la vastega Siberio, sed ankaŭ en Ukrainio, Belorusio, Moldavio, Kartvelio, Baltio, kaj la ses islamaj respublikoj de Kaŭkazio kaj Meza Azio, ktp.
Pri la internaciaj lingvoj aliaj ol la angla: ilia kampo ne malvastiĝas, prefere eĉ plilarĝiĝas. La nombro de la landoj-membroj, regulaj aŭ observantaj, de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio, proksimas al sepdeko kaj regule kreskas. La ĉinparolantaro, kiun Ĉinio ŝajne klopodas tutmondigi, ŝajnas stari antaŭ bela estonteco. Tre bone fartas ankaŭ la hispanparolantaro, ĉar ne nur loĝantoj de Hispanio kaj Latin-Ameriko, sed ankaŭ kroma granda kvanto da homoj uzas la kastilian por interkomuniki. Laŭ kvanto, malpli signifa estas la parolantaro de la portugala, sed ĝi firme radikas en Eŭropo, Afriko kaj Ameriko: kial ja uzus la anglan por interparoli kaboverdano kun brazilano, mozambikano kun portugalo, angolano kun timorano?
Ke la usonangla rolas hodiaŭ kiel efektiva Esperanto de la mondo, enhave perfidas eĉ la ideon de internacia lingvo, ĉar la usonangla estas la nacia lingvo de riĉaj kaj industriaj landoj kiel Britio, la pli granda parto de Kanado, Aŭstralio, kaj la plej potenca inter ili, Usono. Jen situacio senprecedenca. La latina jam malaperis el la ĉiutaga parola uzado kiam ĝi komencis funkcii dum multaj jarcentoj, daŭrige al la antikva Romo fariĝinta la sidejo de la katolika eklezio, kiel la lingvo de ĉi tiu eklezio, sed krome ankaŭ kiel lingvo administracia, jura kaj scienca en multaj eŭropaj landoj, ankaŭ centre aŭ oriente, kiel Hungario aŭ Pollando, kies lingvoj havas originon tute ne latinan. Kiel internacia lingvo de Eŭropo, la latina do neniam minacis la naciajn lingvojn, ankaŭ ne tiujn kiuj historie mem originis el ĝi, kaj kies firmiĝo signifis anstataŭadon de la latina, malaperinta el la popola uzo.
Jen eble la kialo ke ne estas absurde proponi la latinan kiel lingvon (retrovitan) por Eŭropo, laŭ la ideo de diversaj humanismaj medioj, inter kiuj la anoj de la Unio Latina. Kio veras pri la latina, veras ankaŭ pri la klasikaj lingvoj de la budhismo, la sanskrita kaj la palia, prestiĝaj lingvoj donacintaj vortojn al la birma, la taja, la kmera, lingvoj kiuj dum longaj periodoj havis alvokiĝon internacian, politike kaj kulture. La anglan malhelpas nur tio ke ĝi kunportas kun si la ideon de regado fare de unu parto de la mondo, ĝiaj denaskaj parolantoj, kaj la ideon de klopodo alianciĝi kun tiu potenco en multaj aliaj landoj, kiuj elektis ĝin kiel oficialan lingvon. Temas pri grandega minaco kontraŭ la diverseco de la lingvoj kaj kulturoj. Ĝin povus fiaskigi la evoluo mem de la historio kaj de la fortorilatoj, ĉar imperioj ĉiam havas finon. Kaj fiaskigi tiun minacon povus ankaŭ ĝenerala konsciiĝo pri ĝia graveco.
Gloso: aporio -1) (filoz.) Neebleco solvi filozofian demandon, ĉar ekzistas kontraŭdiroj aŭ en la problemo mem aŭ en la uzataj nocioj; 2) neebleco en certa situacio fari la ĝustan decidon; senelireco, sakstrato. (laŭ gloso de Jorge Camacho al Tlön Uqbar, Orbis Tertius de Borges)
Fonto: Hagège, Claude: Dictionnaire amoureux des langues, Plon-Odile Jacob 2009, p. 329-337.
cxiu imperia regado havas iam finon.
Pro tio ju pli frue la mondo kosultigxos kaj interkomprenigxos pri komuna neutrala lingvo, des pli racie ni povos ekonimie mastrumi kaj pace kunvivi sen timo de kulturaj militoj.Nur esperanto aux ecx latina lingvo kiel neutrala garantias normalan disvolvigxon de naciaj lingvoj kaj ties kulturoj.
Tamen la lingvistoj decidu, cxu pli bona estas esperanto aux latina pri kio mi tute ne dubas.Bedauxrinde nur, la imperialaj cirkostancoj certigas al ceteraj havi pro angla lingvouzado profitojn kaj libervole certe ne detronigxos.Estus do konsiderinde pripensi kiel internacie provi solvi tiun situacion.