Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Nova aŭtomata tradukilo lernas Esperanton

Nova aŭtomata tradukilo lernas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-25 08:40
La administrantoj de la traduk-programaro Apertium komencis evoluigi version por aŭtomata tradukado el la angla al Esperanto. La teknologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna. Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hèctor Alòs i Font antaŭ unu jaro kunlaboris en la projekto, kaj al la programo estis aldonitaj versioj por traduko el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto. Nun la dana esperantisto kaj programisto Jacob Nordfalk kunlaboras kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto. Libera Folio petis ilin klarigi, pri kio temas kaj por kio utilas la projekto.

Libera Folio: Por kio estas bezonata aŭtomata tradukilo al kaj el Esperanto?

Jacob Nordfalk: Estas multaj uzoj, kelkaj eble estas evidentaj, kelkaj ne. Jen la kialoj kiuj plej gravas por mi: Unue, lernado de Esperanto. Multaj homoj kiuj volas lerni Esperanton jam komprenas la anglan je iu nivelo. Doni al ili facile alireblan aŭtomatan tradukilon, al kaj el Esperanto, povas helpi ilin, kiam ili devas skribi aŭ kompreni tekston. Due, tradukado al Esperanto por la Vikipedio. Tio estis mia origina kialo por fari tiun ĉi entreprenon (kvankam la celo perdiĝis survoje). Trie, tradukado el Esperanto por la homoj kiuj emas fari siajn hejmpaĝojn en Esperanto, sed volas tamen ne forbari ne-esperantistojn.

Al kaj el kiuj lingvoj la nova tradukilo funkcias?

Jacob Nordfalk: La nova tradukilo funkcias el la angla lingvo al Esperanto, do la sama direkto kiel traduku.net. Ni esperas iom post iom fari ankaŭ la direkton de Esperanto al la angla. Krome jam ekzistas versioj por traduki el la kataluna kaj hispana al Esperanto, kaj mia kolego Hector esperas poste fari tradukilon de Esperanto al la kataluna kaj hispana.

Kia estas la kvalito de la traduko, ekzemple kompare kun tradukoj de Google Translate inter grandaj lingvoj?

Jacob Nordfalk: Estas ĉiam malfacile doni justan bazon por kompari tradukilojn, do mi petas vin mem provi kaj prijuĝi la kvaliton. Ĝenerale mi pensas ke la kvalito estas akceptebla kaj komprenebla, kvankam ankoraŭ mankas laboro interalie pri la akuzativo kaj neaj frazoj. Oni povas tutbone kompreni la tekston, sed ĝi bezonas postredakton antaŭ ol ĝi estas vere bona Esperanto (sed tio validas por ĉiuj maŝintradukaj sistemoj). Ĝi estas certe pli malbona ol Google Translate inter la dana kaj angla. Google Translate uzas tute alian sistemon (statistika maŝintraduko), kiu postulas grandegajn arojn da paralelaj dulingvaj tekstoj, el kiu ĝi povas elpreni ekzemplojn.

- Apertium el la angla al Esperanto estas miaopinie iom pli bona ol la Apertium-tradukiloj el la kataluna kaj hispana al Esperanto, kaj pli-malpli same bonkvalita kiel traduku.net, kvankam ni ankoraŭ sukcesis uzi nur 10% el la datumoj de traduku.net. Ni anticipas ke la kvalito estos multe plibonigata dum la venontaj monatoj, dum kiuj ni esperas ricevi sugestojn kaj eble eĉ plibonigojn de uzantoj. Ĉiuj estas tre bonvenaj partopreni kaj plibonigi la esperantan version, kaj ni kreis specialan vikian paĝon tiucele.

Hèctor Alòs i Font: Sendube, la nivelo de la hodiaŭaj Esperanto-tradukiloj estas multe pli malbona ol tiu de Google. Tamen ne ĉiuj Google-tradukiloj staras je la sama nivelo. Mi estas bona amiko de la ĉefa lingva respondeculo pri la ĵus lanĉita galega Google-tradukilo, kaj ŝi rakontas, ke tie estas gravaj problemoj en la origina dulingva vortaro. Se ni komparas nin al Google, kion ni ja devas fari por postuli al ni kvaliton, ni devas konsideri ankaŭ tion, ke ne estas same ĉe ĉiuj Google-lingvoj... kaj ke Google havas dungitojn kiuj prizorgas kaj senĉese plibonigas siajn ilojn.

- Laŭ mia vidpunkto, la ekzistantaj tradukiloj ĉefe montras, ke eĉ unuopulo diligente laboranta povas krei uzeblan tradukilon. Se pliaj homoj aliĝas kaj oni rajtigas nin uzi ekzistantajn vortojn (kio tre bedaŭrinde ne ĉiam okazas), la rezultoj estos multe pli kontentigaj. La baza kapablo per ne enorma laboro estas pruvita; nun indas pruvi, ke eblas konsiderinde plibonigi la rezultojn, denove kontraŭ ne enorma laboro. Aŭtomatajn tradukilojn al naciaj lingvoj mi ŝatus liveri en pli evoluinta nivelo ol la nuna: la rezultoj ja tiam estos videblaj al la ĝenerala publiko kaj ne nur al la plej ofte bonvolema esperantistaro.

- Alia aspekto estas la teknika, kiun Jacob mencias. Efektive, nuntempe estas pli popularaj la tradukiloj bazitaj ĉefe sur statistikoj (kiel Google) ol tiuj bazitaj ĉefe sur reguloj (kiel Apertium - kvankam verŝajne Apertium ne staras kiel la plej ekzemplodona kazo en tiu grupo). Tamen unu el la bonaĵoj de Apertium estas, ke malantaŭ ĝi staras komunumo laboranta kaj evoluiganta novajn kapablojn. Ĝuste oni laboras por starigi novajn kaj plibonigi la jam ekzistantajn statistikajn rimedojn (ekz. tiujn, kiuj devas pli bone decidi, kiu signifo de vorto estas uzata en difinita kunteksto).

Kiel longe oni laboris pri la nova tradukilo, kaj kiuj kontribuis al ĝi?

Jacob Nordfalk:  Mi faris plejparton de la vortara laboro, dum Francis Tyers, Prompsit Language Engineering, kaj Jimmy O'Reagan, Apertium-volontulo, faris la plejparton de la gramatika laboro. Mi skribis al  la Apertium-projekto la 13-an de aŭgusto 2008, kaj jam semajnon poste Francis kaj Jimmy uzis la ekzistantajn lingvoparojn Esperanto-hispana kaj hispana-angla por krei novan krudan (sed tiutempe jam imponan!) lingvoparon Esperanto-anglan. La 20-an de aŭgusto mi skribis al la kreintoj de traduku.net, kaj jam en la sama tago unu el la respondeculoj, Mike Leon, donacis grandegan leksikonon kun 114.082 paroj da vortoj kaj idiomaĵoj al la projekto.

Kion oni devas scii por povi kontribui al la projekto?

Jacob Nordfalk: Kiam mi komencis, mi sciis pli-malpli nenion pri lingvistiko aŭ gramatiko kaj nur tre malrapide povis plibonigi ion ajn. Mi lernis multe, kompreneble, sed mi konsilus al homoj kiuj volas kontribui ke ili sciu iom pri XML kaj gramatiko antaŭ ol komenci.

Ĉu eblos funkciigi la novan tradukilon en Ipernity, same kiel tie jam funkcias aŭtomata tradukado inter aliaj lingvoj?

Jacob Nordfalk: Kvankam mi uzas Ipernity mi ne sciis pri ĝia tradukilo. Ŝajnas ke ili uzas Google Translate, do ne tuj. Tamen principe la respondo estas "jes", ĉar nia tradukilo estas libera softvaro, do indas ke ĉiuj petu al Ipernity ankaŭ ekuzi la senpagajn tradukilojn de Apertium.

Hèctor Alòs i Font: Alia aspekto je kiu ni rajtas pensi estas, ĉu eblos iam enkonduki la Apertium-tradukilojn en Google. Mi ne vidas kialon por ne antaŭvidi tion: Esperanto estas jam enkondukita en ĝin (kio verŝajne estas la plej malfacila paŝo) kaj, aliflanke, la Apertium-tradukiloj estas plene libere uzeblaj kaj modifeblaj. Se ni evoluigas tradukilojn el Esperanto (t.e. la mankantajn direktojn) kaj plibonigas la ekzistantajn, mi kredas, ke tio ne estas kimero, sed tute efektivigebla celo. Eĉ pli: tre indas meti ĝin sur nian tag-ordon.

Por montri la nunan staton de la projekto, jen du maŝintradukaj kaj unu homtraduka versioj de la sama angla originala teksto el la novaĵretejo de BBC:

Angla originalo:
Pope Benedict XVI has confirmed the first papal trip to the Holy Land since Pope John Paul II's visit in 2000. The pontiff will visit the sites of Jesus' life in an 8-15 May trip taking in parts of Israel, the Palestinian territories and Jordan. He is expected to visit Jordan's largest mosque in Amman, and stop in Jerusalem, Bethlehem and Nazareth. The news follows a row over the Pope's lifting of excommunication on a bishop who denies the extent of the Holocaust.

Traduku.net:
Papo BENEDIKTO LA 16A havas konfirmitan la unuan papan viziton al La Sankta Lando ekde Papo Johano Paŭlo Dua vizito en 2000. La pontifiko vol vizito la ejoj de De Jesuo vivo en 8-15 Povus viziton ampleks partoj de Israelo, la Palestinanaj teritorioj kaj Jordanio. li estas antaŭvideble ..os viziti Jordanian plej grandan moskeon en Amman, kaj halt en Jerusalemo, Betlehemo kaj Nazareto. la novaĵoj sekvas disputon pri la Papa lev de ekskomuniko sur episkopo kiuj(n) neas la etendon de La Shoaho.

Apertium.org:
*Pope Benedikto *XVI havas konfirmita la unua *papal vizito al la Sankta Lando ekde *Pope John Paul vizito de *II en 2000. La *pontiff vizitos la ejoj de vivo de Jesuo en 8-15 majo-vizito prenanta en partoj de Israelo, la palestinaj teritorioj kaj Jordanio. Li estas atendita viziti Jordanio -a plej granda moskeo en *Amman, kaj haltigo en *Jerusalem, *Bethlehem kaj *Nazareth. La sciigo sekvas disputon sur la *Pope -a levanta de *excommunication sur episkopo kiu neas la etendon de la *Holocaust.

Homa traduko:
Papo Benedikto la 16-a donis konfirmon pri la unua papa vojaĝo al la Sankta Lando post la vizito de papo Johano Paŭlo la 2-a en la jaro 2000. La pontifiko vizitos lokojn de la vivo de Jesuo dum la vojaĝo, okazonta de la 8-a ĝis la 15-a de majo en partoj de Israelo, la palestinaj teritorioj kaj Jordanio. Oni atendas ke li vizitos la plej grandan moskeon de Jordanio en Amman, kaj ke li haltos en Jerusalemo, Betlehemo kaj Nazareto. La informo aperis post kverelo pri la papa nuligo de ekskomuniko rilate episkopon, kiu neas la efektivan amplekson de la holokaŭsto.

arkivita en:
mbavant
mbavant diras:
2009-03-08 21:13
Mi ne komprenas, ke oni aŭdacas nomi tradukilo programojn, kiuj ignoras gramatikon. Traduki "has confirmed" per "havas konfirmita(n)" estas harstarige. Mi scivolas, laŭ kiu kriterio Apertium tradukas la genitivon en "Pope John Paul's visit" per nenio, kaj en "Pope's" kaj "Jordan's" per "-a". Ne sufiĉas poluri la rezulton, sed ĉion refari.

Se veras, ke "multaj homoj kiuj volas lerni Esperanton jam komprenas la anglan", oni teruriĝas pensante al iliaj motivoj uzi tradukilon de la angla al fuŝa Esperanto.
jn0101
jn0101 diras:
2009-03-09 18:59
Kara Marc,
Jes, kompreneble vi pravas ke estas neakceptebla traduki "has confirmed" per "havas konfirmita". La problemo estas facile solvebla, sed ankoraŭ ne venis la taŭgan okazon por prizorgi tion. Post ne pli ol monato ni ĝuste tradukos al "konfirmis", same kiel ni jam nun ĝuste tradukas ekz. "will confirm" al "konfirmos" kaj "would confirm" al "konfirmus".
Vi povas sekvi la evoluon ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/English_and_Esperanto kaj http://wiki.apertium.org/wiki/English_and_Esperanto/Regression_tests .

Kore Jacob
mbavant
mbavant diras:
2009-03-09 21:33
Bone, ke vi konscias pri tio, kaj volas plibonigi la ilon. Mia komento povis aspekti agresema, sed mi sincere konsterniĝas, ke post pli ol 30 jaroj da ekzisto de maŝintradukado oni ankoraŭ kontentiĝas pri tiaj malbonaj rezultoj.
jn0101
jn0101 diras:
2009-03-11 04:42
Kara Marc,

Kiam oni komencas novan softvar-projekto (ekzemple krei novan lingvoparon por maŝintraduko) ĉiam estas tiel, ke la rezulto komence estas nekontentiga, sendepende de ĉu aliaj faradis samtipajn projektojn dum la lastaj 30 jaroj aŭ ne.



La kialo ke, kiel mi skribis, "ne venis la taŭga okazo por prizorgi tion" estas ke ni estas ankoraŭ lernantoj de la sistemo kaj unue deziras bone strukturigi la t.n. "transfero-regulojn" antaŭ ol trakti tro da kazoj. Pro via konsterniĝo (kaj ĉar la bona tempo por tio venadas nun) mi ŝanĝis transfero-regulon (VBAUX + VBLEX) tiel ke "have" estas ĝuste traktita kiel helpverbo kiu indikas pasintecon (se vi volas vi povas jam nun iri al nia retejo kaj provi - sed mi nur finos tion poste, eble post semajno).


Mi persone pensas ke tiu ĉi projekto indas - eĉ endas - ĉar miascie ekzistas neniuj liberaj maŝintradukaj sistemoj de/al Esperanto. Nia sistemo estas sub la permesilo GPL, tiel ebligante ĉiujn transpreni, ŝanĝi aŭ simple profiti de nia laboro.

Vi certe povas mem elpensi kiaj ebloj tio donas, sed ekzemple nia tradukilo inkluziviĝos en la venonta versio de Linux-distribuoj Ubuntu kaj Debian.



La kialo ke ni decidis publikigi "nekontentigan" tradukilon (versio 0.9 kaj 0.9.5 ja estas antaŭprovaĵoj antaŭ ol versio 1.0) estas ke ĝi, miaopinie, estas je la nivelo de la ekzistantaj tradukiloj (ekzemple traduku.net) kaj ke ni esperas ke homoj emas kontribui al kaj partopreni en nia projekto (libera programaro).

Laste, vi skribas: Se veras, ke "multaj homoj kiuj volas lerni Esperanton jam komprenas la anglan".

Do, mi pensas ke tio jes veras por suda Azio (Nepalo kaj Barato) kie mi nun loĝas, kaj ke pli da kontakto inter Esperantistoj kaj la ekstera mondo pere de Esperanto (fuŝa aŭ ne) estus helpo por disvastigi kaj konigi Esperanton.


Kore Jacob
javergara
javergara diras:
2009-03-09 12:58
Jes ja, lau tiu ekzemplo, la kvalito de la automata translingvigo ankorau estas grave plibonigenda, sed mi opinias ke provo serioze fari ion estas multe pli salutinda ol fari nenion.

La praktika aplikado de Esperanto estas dolorige subevoluinta, kaj do mi opinias tre interesa la novajhon.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-03-09 17:11
Ĉu iu kiu laboras pri aŭtomata tradukado estas mem profesia literatura tradukisto?

Mi estas, kaj mi neniam renkontis kolegon kiu uzas tiajn programojn por iu alia al havi bonan ridon.

Kiu laboras pri aŭtomata tradukado eble komprenas komputilojn, sed ili ne komprenas kio estas tradukado. Tradukado estas ne scienco, sed arto; kaj kiel ĉiu arto, ĝi ne estas plene analizebla, kaj komputilo povas solvi problemon nur se ĝi estas jam analizita.

Por tradukisto, la baza unuo de la lingvo estas ne la vorto sed la frazo, kaj plena ilustrita frazaro ne fareblas.

Gunnar Gällmo
jn0101
jn0101 diras:
2009-03-09 19:14
Kara Gunnar,

Vi plene pravas. Kaj tiu arto verŝajne neniam eblas fari per komputilo. Sed por uzoj kiun mi mencias supre tia tradukilo povas tamen utili.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-03-09 23:10
Mi ne estas profesia tradukisto, sed mi bonege komprenas vian sintenon, ĉar mi ja spertis ĝin, tradukante kaj reviziante tradukojn dum pli ol du jardekoj. Tamen mi konsideras, ke literatura traduko staras je tre malsama nivelo ol ekz. la tradukado de oficialaj dokumentoj aŭ manlibroj de teknikaĵoj, kiuj nuntempe okupas la plimulton de la traduk-industrio. Por atingi bonajn rezultojn pri la unua, mankas multaj jardekoj de intensivaj esploroj pri artefarita inteligento, sed por la dua estas teknologio, kiu donas eventuale kontentigajn rezultojn, rapide kaj malmultekoste. Certe tute ne temas pri la perfekteco, kiun povas atingi bona profesiulo, sed teknologio ekzistas, pliboniĝas kaj estas merkato por ĝi.

Kompreneble, uzado de eĉ la plej bona aŭtomata tradukilo por pretendi traduki beletraĵon donos ridindajn rezultojn, kaj tiel restos dum tre longa tempo, kaj al neniu fakulo pri aŭtomata tradukado venas en la kapon tion fari, en la nuna stato de la scioj.

Alia afero estas la kvalito de ĉi tiu specifa aŭtomata tradukilo kompare kun aliaj, sed ne tion vi kritikas, kaj la temo aperas en aliaj fadenoj ĉi tie.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-03-09 17:17
Cetere: por ke teksto estu traduko, ne sufiĉas ke ĝi spegulu la enhavon de la fontoteksto; ĝi devas plejeble speguli ankaŭ ĝian stilon.

Kaj stilismajn problemojn ne eblas meti en komputilan programon.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-03-09 17:27
Nun eta testo de la kapablo de la tradukilo (vi devas mem diveni pri kiu teksto temas; jam Zamenhof faris propran version siatempe, sen komputilo, kaj lau mi ne malpli bonan):

Al esti, aŭ ne al esti: tio estas la demando:
Ĉu 'tis pli nobla en la menso suferi
La skarpojn kaj sagojn de outrageous riĉaĵo,
Aŭ preni brakoj kontraŭ maro de problemoj,
Kaj de oponanta finu ilin? Al mortas: al dormas;
Ne pli da; kaj de dormo diri ni finas
La koro-ache kaj la milo naturaj ŝokoj
Ke karno estas heir al, 'tis consummation
Devoutly al esti deziro'd. Al mortas, al dormas;
Al dormas: perchance al revas: ay, tie estas la frotas;
Por en tiu dormo de morto kio revas povi veni
Kiam ni havas shuffled de ĉi tiu morta volvas,
Devas doni nin paŭzo: tie estas la respekto
Ke faras calamity de sekve longa vivo;
Por kiu portus la vipojn kaj scorns de tempo,
La oppressor -a malĝusta, la fiera viro -a contumely,
La pangs de malestimita amo, la prokrasto de la leĝo,
La impertinenteco de oficejo kaj la spurns
Ke pacienca merito de la malinda prenas,
Kiam li li mem ebli lia quietus faro
Kun malplena bodkin? Kiu voli fardels urso,
grunti kaj ŝvito sub weary vivo,
Sed ke la timegas de aĵo post morto,
La undiscover'd lando de whose bourn
Neniuj veturanto-revenoj, enigmoj la volo
Kaj faras nin prefere porti tiuj ills ni havas
Ol muŝo al aliaj ke ni scias ne de?
Kaj tiel conscience faras fari malkuraĝuloj de nin ĉiuj;
Kaj kaj tiel la indiĝena hue de rezolucio
Estas sicklied o'er kun la pala rolantaro de penso,
Kaj entreprenoj de granda pith kaj momento
Kun ĉi tiu konsidero iliaj fluoj turnas awry,
Kaj perdi la nomo de ago. - Mola vin nun!
La justa Ophelia! Nimfo, en thy orisons
Esti ĉiuj miaj pekoj memoras'd.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-03-09 17:27
Nun eta testo de la kapablo de la tradukilo (vi devas mem diveni pri kiu teksto temas; jam Zamenhof faris propran version siatempe, sen komputilo, kaj lau mi ne malpli bonan):

Al esti, aŭ ne al esti: tio estas la demando:
Ĉu 'tis pli nobla en la menso suferi
La skarpojn kaj sagojn de outrageous riĉaĵo,
Aŭ preni brakoj kontraŭ maro de problemoj,
Kaj de oponanta finu ilin? Al mortas: al dormas;
Ne pli da; kaj de dormo diri ni finas
La koro-ache kaj la milo naturaj ŝokoj
Ke karno estas heir al, 'tis consummation
Devoutly al esti deziro'd. Al mortas, al dormas;
Al dormas: perchance al revas: ay, tie estas la frotas;
Por en tiu dormo de morto kio revas povi veni
Kiam ni havas shuffled de ĉi tiu morta volvas,
Devas doni nin paŭzo: tie estas la respekto
Ke faras calamity de sekve longa vivo;
Por kiu portus la vipojn kaj scorns de tempo,
La oppressor -a malĝusta, la fiera viro -a contumely,
La pangs de malestimita amo, la prokrasto de la leĝo,
La impertinenteco de oficejo kaj la spurns
Ke pacienca merito de la malinda prenas,
Kiam li li mem ebli lia quietus faro
Kun malplena bodkin? Kiu voli fardels urso,
grunti kaj ŝvito sub weary vivo,
Sed ke la timegas de aĵo post morto,
La undiscover'd lando de whose bourn
Neniuj veturanto-revenoj, enigmoj la volo
Kaj faras nin prefere porti tiuj ills ni havas
Ol muŝo al aliaj ke ni scias ne de?
Kaj tiel conscience faras fari malkuraĝuloj de nin ĉiuj;
Kaj kaj tiel la indiĝena hue de rezolucio
Estas sicklied o'er kun la pala rolantaro de penso,
Kaj entreprenoj de granda pith kaj momento
Kun ĉi tiu konsidero iliaj fluoj turnas awry,
Kaj perdi la nomo de ago. - Mola vin nun!
La justa Ophelia! Nimfo, en thy orisons
Esti ĉiuj miaj pekoj memoras'd.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-03-09 23:33
Prave, la traduko estas fuŝa. Sed la ekzemplo estas malbona: ĝi ne mezuras la bonecon de aŭtomata tradukado, kaj sekve de tiu ĉi aŭtomata tradukilo, ĉar neniam oni pretendas traduki tiaspecajn tekstojn. Sed mi ne mezurus ankaŭ la bonecon de tradukisto de la angla per Beowulf aŭ la ŝekspiraj sonetoj: mi konas bonegajn tradukistojn de komputikaj manlibroj, kiuj ankaŭ ridindiĝus antaŭ tia provo. Testado estu justa. Multo estas kritikinda pri aŭtomata tradukado, sed ne tio.
jn0101
jn0101 diras:
2009-03-09 18:51
Jen la traduko de Apertium 0.95:

Papo Benedict XVI havas konfirmita la unua *papal vizito al la Sankta Lando ekde Papo John Paul vizito de II en 2000. La *pontiff vizitos la ejoj de vivo de Jesuo en 8-15 majo-vizito enspezo en partoj de Israelo, la palestinaj teritorioj kaj Jordanio. Li estas atendita viziti Jordanio-a plej granda moskeo en *Amman, kaj haltigo en *Jerusalem, *Bethlehem kaj Nazareth. La sciigo sekvas disputon super la Papo-a levanta de *excommunication sur episkopo kiu neas la etendon de la *Holocaust.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-03-09 23:22
En la novaĵoj enŝteliĝis du eraretoj, kiuj rilatas al mi:

- Mia kunlaboro en la antaŭaj du tradukiloj ja ekzistis, sed ĝi estis tre flanka, ĉar ĝi ĉefe rilatis al la serĉado de kunlaborantoj kaj elektronikaj vortaroj. Aliflanke, kvankam mi efektive provas nun transpreni la laboron kaj evoluigi la ĉion faritan, por la momento tio estas en burĝona fazo.

- Kie aperas, ke mi diras "Se pliaj homoj aliĝas kaj oni rajtigas nin uzi ekzistantajn vortojn (kio tre bedaŭrinde ne ĉiam okazas), la rezultoj estos multe pli kontentigaj" devus esti "vortarojn" anstataŭ "vortoj".
Niko
Niko diras:
2009-03-10 20:25
Mi ŝatas la ideon. Tamen, en la nuna versio ĝi tute ne utilas. Ŝajne estus pli facile traduki tutan tekston per homa laboro ol korekti fuŝtekston tradukitan per ĉi tiu ilo.
KaraGu
KaraGu diras:
2009-03-15 10:03
Antaü pluraj jaroj mi studis projekton nomata "TransE". La fontokodo estis en C aü eble C++ mi ne bone memoras. Per tiu projekto mi komprenis, ke kreado de tradukprogramoj, kiuj donas akcepteblajn rezultojn estas ege malfacila tasko. Tamen unu afero kiu estas tre grava, estas la vortaroj, ĉar per bone konstruitaj vortaroj oni povas atingi sufiĉe bonajn rezultojn, ne je aütomata tradukado, sed je komputile apogata tradukado.

Mi forlasis la projekton "TransE" kaj komencis utiligi programon nomata "TOLKEN99" per kiu estas eble krei du vortlistojn, unu por unuopaj vortoj kaj unu por frazpartoj. Uzante tiun programon mi ekkonsciis, ke traduko el mia nacia lingvo, la sveda, al Esperanto plej ofte donis la nun prezentitan "kaĉon" el Esperanto al la angla.

Nuntempe mi forlasis TOLKEN. Anstataüe mi uzas la programon ESPERANTILO (http://www.esperantilo.org/index_en.html)

La programo Esperantilo kapablas traduki el Esperanto al, inter aliaj lingvo) la angla. Mi fakte, kunlabore kun la kreinto de Esperantilo, kreis version kie estas eble traduki tekstojn al la sveda el Esperanto. La rezultoj de la tradukado je ege granda parto estas dependa de la vortolistoj, kiujn mi mem devas krei.

Do fakte troviĝas projektoj kiuj, je certa grado povas fari t.n. "automatajn tradukojn". Tiaj tradukoj eble havas valoron se oni volas kontroli siajn proprajn tekstojn en Esperanto. Okazas multfoje, ke je tia tradukado de esperanta teksto al la sveda, mi ekobservas, ke mi esprimis min tre strange :-)

Mi deziras al la kreintoj bonan sukceson pri la projekto Tradukilo, kaj konsilas al ili kontakti la kreinton de Esperantilo, kiu fakte estas profesia programisto. Iel mi perceptas la projekton pri Tradukilo kiel invento de la rado dua foje :-)




jn0101
jn0101 diras:
2009-03-24 10:52
Saluton KaraGu, kaj dankon por viaj komentoj kaj sugestoj.

Vi bone komprenu ke estas diferenco inter vortlistoj kaj tradukmemoroj kaj "plena" masxintraduka sistemo, kiun ni celas.
Ambaux estas utilaj kaj ne povas anstatauxigi unu la alian. ESPERANTILO kiel vortlista sistemo havas la grandan avantagxon ke uzantoj povas mem aldoni vortojn, sed versxajne gxi ne povas kapti la iom pli komplikajn aferojn de traduko, kiel ekzemple "She saw his cat's ears." -> "Ŝi vidis la orelojn de lia kato." (la akuzativo kaj pluralo, sed ankaux ke "saw" ne estas segilo en tiu cxi kunteksto).

Mi certe kontaktos ESPERANTILO cele al kunlaboro. Bedauxrinde mi ne havis tempon por tio (kaj ankaux ne por Apertium!) lastatempo.

Kore Jacob
hectoralos
hectoralos diras:
2009-03-24 08:17
Apertium, la platformo, sur kiu staras tiuj aŭtomataj tradukiloj, fariĝis "Akceptita organizo" en la t.n. Google Summer of Code 2009 (http://socghop.appspot.com/program/accepted_orgs/google/gsoc2009). Tio, krom prestiĝigi kaj videbligi la projekton, donas ankaŭ la eblon al studentoj ricevi ses-monatan esplor-stipendiojn. Entute, necesas prezenti projektojn, kaj voĉdonas pri ili la aktivuloj de Apertium. Tiujn projektojn oni proponas ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code kaj inter ili staras la eblo ""Adopti lingvan paron". Jen bona okazo, ĉu por kandidatigi novan esperanto-paron, ĉu por labori super paro da naciaj lingvoj kaj pli bone konatiĝi kun la ilo.
Eventualaj dezirantoj, ne hezitu antaŭe kontakti Jacob Nordfalk aŭ min, se ili konsideras tion oportuna.
jn0101
jn0101 diras:
2009-03-24 10:23
http://google-summer-of-code.googlecode.com/files/gsoc2009flyer_esperanto.pdf
pistike65
pistike65 diras:
2009-04-25 08:43
Laux
http://www.elpais.com/articulo/red/proyecto/espanol/traduccion/Apertium/elegido/Google/campamento/verano/virtual/elpeputeccib/20090423elpcibenr_1/Tes

Google elektis la projekton Apertium, inter 150 projektoj sed kiel solan hispanian, por subteni gxian evoluigon per 4500 dolaroj. Jen, malrekte, manpleneto da Guglaj dolaroj kiuj profitigos ankaux Esperanton...

amike
Istvan
hectoralos
hectoralos diras:
2009-04-26 08:31
Fakte Apertium sukcesis kapti naŭ projektojn por si, kaj tio metas ĝin en la 25-30 unuajn lokojn el la 150 ricevintoj de stipendioj. La naŭ elektitajn projektojn kun mallonga prezento en la angla eblas vidi ĉe http://socghop.appspot.com/org/home/google/gsoc2009/apertium Unu el la "mentoroj" estas la esperantisto Jacob Nordfalk.

Bedaŭrinde el la elektitaj projektoj (el sufiĉe multaj studentaj proponoj, cetere) neniu rekte tuŝas esperanton: kelkaj rilataj al evoluigo de novaj lingvoparoj, aliaj pri bazaj plibonigoj (en rilato al morfologia analizilo) kaj aliaj al faciligo de la universaligo de Apertium-bazitaj tradukiloj en la reto. Certe el ĉiuj projektoj la esperanto-tradukiloj gajnos (kaj ĉefe, sed ne nur, el la du lastaj), tamen mi persone tre esperis, ke aldoniĝos projekto por pli bona traktado de aglutinaj lingvoj (kiel, inter multegaj aliaj, esperanto), sed tio ne okazis ĉi-jare: tio estas aparte taŭga por lingvoj kiel la samea, la eŭska kaj esperanto, por kiuj estas sufiĉe evoluintaj tradukiloj.

Eventuale en la venonta jaro eblos prezenti projektojn por la disvolvo de esperanto-tradukiloj. Tamen indas diri, ke unu el la Guglo-kriterioj por elekto de projekto, estas, ke ili helpu al longdaŭra kunlaborado kun la koncerna projekto. Tial ofte estis elektitaj projektoj de homoj, kiuj jam antaŭe almenaŭ iom kunlaboretis kun la Apertium-komunumo. Do, se homo (ĉefe universitata studento) interesiĝas pri venontjaraj stipendioj, ne indas atenti la venontjaran marton.
pistike65
pistike65 diras:
2009-04-26 09:26
amike
Istvan Ertl
hectoralos
hectoralos diras:
2009-04-27 08:02
Certe!
(Vidinde la titolon en la maldesktra kolumno, mi suspektis referencon al la ateismaj busreklamoj ;-) )
Jorge
Jorge diras:
2010-03-12 14:07
... sed mankas esperanto:

http://tradukka.com/