Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Probal Dasgupta volas mezuri sian subtenon

Probal Dasgupta volas mezuri sian subtenon

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-20 17:10
La prezidanto de UEA kandidatos en la venontjara elekto de komitatanoj B, kiujn elektas la individuaj membroj de la asocio. Se li sukcesos ricevi la subtenon de la membroj, li rekandidatos por la posteno de prezidanto por dua mandatperiodo. Tion li anoncis en Bjalistoko, responde al demando pri tio, kiel la membroj de UEA povas influi la elekton de la prezidanto.

La prezidanto de UEA kandidatos en la venontjara elekto de komitatanoj B, kiujn elektas la individuaj membroj de la asocio. Se li sukcesos ricevi la subtenon de la membroj, li rekandidatos por la posteno de prezidanto por dua mandatperiodo. Tion li anoncis en Bjalistoko, responde al demando pri tio, kiel la membroj de UEA povas influi la elekton de la prezidanto.

Proksimume 120 homoj marde ĉeestis la tradician kongresan programeron "la estraro respondas" en salono Lapenna, la plej granda ejo en la konstruaĵo de la Bjalistoka teknika universitato, en kiu okazas la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto.

La plej multaj demandoj ne rekte rilatis al la laborkampo de la estraro, kaj ofte eĉ ne estis demandoj, sed riproĉoj aŭ insistaj proponoj.

Tipa ekzemplo estis la propono de ĉeestanto kiu postulis, ke ĉiuj kongresanoj surmetu naciajn kostumojn kaj faru procesion tra la urbo por propagandi por Esperanto. Alia kongresano insistis, ke la kongresa libro longe estis la plej bona propagandilo por Esperanto, sed ne plu, ĉar ĝi nun ne enhavas liston de la ĝisnunaj kongresoj.

Estis tamen ankaŭ pli seriozaj demandoj. Kongresano Bernhard Maurer el Germanio demandis, kiam la membroj rajtos rekte elekti la prezidanton de UEA.

- Oni elektas ĉe UEA la prezidantojn preskaŭ kiel en la komunista sistemo, en malgranda cirklo. Ĉu ne estas jam tempo, ke ĉiuj membroj elektu la prezidanton, li demandis.

Kelkaj el la ĉeestantoj aplaŭdis.

Kiam prezidanto Probal Dasgupta respondis, li unue atentigis, ke la afero pli rilatas al la elekta komisiono ol al la estraro de UEA. Li tamen samopiniis kun la demandanto, ke la membroj povu esprimi sian opinion.

- Vi tute pravas, ke la membraro devus iamaniere havi voĉon en la decidado. Ĉi-foje mi intencas kandidatiĝi por komitataneco B. La individuaj membroj scios, ke mi konsideras denove kandidati por la prezidanteco. Ili povos elekti, ĉu aŭ ne voĉdoni por mi, kaj mi akceptos la rezulton kiel mesaĝon de la membraro.

La respondon de Probal Dasgupta kompletigis estrarano José Antonio Vergara, kiu akcentis, ke jam nun ekzistas demokratia mekanismo en UEA, sed ke tiu sistemo ne estas sufiĉe bone uzata.

- Vi membroj devus pli firme kontroli, kion viaj komitatanoj faras, kiel ili kontribuas al la laboro de la asocio.

Dieter Rooke, kiu estas interalie sekretario de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, demandis, kial estas malpli ol 2.000 partoprenantoj en la Bjalistoka Universala Kongreso en la jaro 2009, kiam la kongreso en Varsovio en 1987 havis proksimume 6.000 partoprenantojn. Probal Dasgupta klarigis la diferencon per la disfalo de la komunisma sistemo en orienta Eŭropo:

- La klariga evento, kiel vi scias, okazis en 1989, kiam ŝanĝiĝis la strukturo de la eŭropa mondo. Post 1989 multe malpli da homoj en la orienteŭropaj landoj same aktive partoprenas la movadon kiel antaŭe. La tuta esperanta gazetaro tiam diskutis la fakton ke tio okazos. Mi ne estas sufiĉe saĝa por aldoni ion al la saĝo de la tiutempaj analizistoj.

Estrarano José Antonio Vergara ricevis aplaŭdojn, kiam li pluiris laŭ la sama pado:

- Tiam Esperanto por multaj en la oriento estis la fenestro al Eŭropo. Eble ni do proponu al la poloj reveni al la tiama sistemo? Eble tion volas proponi Dieter?

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2009-07-28 20:29
... al Dieter Rooke, kiu jam ridindiĝis por eterne per sia E-civita "senataneco".
esperanto
esperanto diras:
2009-07-29 21:16
Sur tiu pagho oni legas multajn harhirtigajn aferojn kaj groteskajn opiniojn.
Kiu ech nur unu sekundon perdas siajn pensojn, sxerce au serioze, ke en Orienta Europo oni restauru la antauajn tempojn por ke Esperanto denove reakiru sian pozicion (tamen efemeran kaj komplete supertaksatan de e-istoj mem), kiun ghi havis en tiu periodo, tiu nenion komprenas pri la tragika historio de tiuj landoj kaj mem farighas tragika figuro, komplete ignorante, ke tiuj popoloj neniam plu, ghis la fino de la ekzisto de la tero, volos reaudi kaj revidi komunismon kiel ghi regis ghis 1989 (kun la escepto de iuj tavoloj, kiuj daure kaj stulte nostalgias pri tiuj tempoj).
Mi kredas esti malkovrinta, ke la pensoskemo de certaj komunistoj estas la sama kiel che esperantistoj, kaj inverse. Ili fikse kredas je iu ideo, kiun ili volas vidi efektivighi, sub chiaj cirkonstancoj, tute ne gravas, chu tiu ideo havas sencon, estas realigebla kaj kiujn konsekvencojn tiu ideo havas por la socio. Nu, komunismo (feliche) pasis, kaj la gloraj tempoj de Esperanto vershajne ankau, kvankam kaj komunistoj kaj esperantistoj ankau revas sian surrealan revon. Nu persone mi preferus Esperanton ol komunismo.

Pri la elekto de la prezidanto de UEA jes eblus serioze diskuti.
redakcio
redakcio diras:
2009-08-02 18:11
Pri la reĝimŝanĝoj en la jaro 1989 mi ne sentas respondecon. Mi tamen opinias, ke tia kontraŭstaro de politikaj sistemoj estis tute ne favoro por la homaro.

La nuntempajn reĝimojn mi trovas same ridindaj kiel mia senatanecon en E- Civito. Ambaŭ estus same ridindaj - sed bedaŭrinde pliplorindaj. La unuaj pro la militisma karaktero - la dua pro sia senpoveco.

Laŭ la kongresparoladantoj de UK ni E-istoj strebu plue por mondopaco - kaj interkompreniĝo. Tian idealon mi ne trovas idealisma - sed reala faktoro en monda historio. Se vi nomus tion naiva komunismo, tiam mi ne ofendiĝus.

Dieter Rooke
Jorge
Jorge diras:
2009-08-03 10:01
La diferenco estas ke Dieter Rooke ne partoprenas aktive en la nuntempaj reĝimoj, kiujn li (kaj multaj aliaj, ankaŭ mi) opinias ridindaj aŭ priplorindaj (krom se li profesie havas postenon en registaro aŭ simile kaj do devus senti sin iel kunrespondeca).

Kontraste, en la E-Civito li estas "senatano" (kaj do verŝajne ankaŭ "civitano"). Ke li propravole rolas en tia fantoma ŝtat-imita deliraĵo de ego-maniulo (Silfer), tiel aprobante la naciism-odoran galimation kaj liturgion pri "esperanta popolo", "esperanta civitaneco", "komuna destino" (amen!) ktp -- jen tio nekomprenebla, al kio eble povus respondi nia "navia komunisto", se uzi liajn vortojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-11 11:23
Jam kelkfoje mi legis pri kauxzoj de relative malgranda nombro de la partoprenintoj en la jubilea kongreso.Kiaj kauxzoj?

Jen eble miaj pripensoj;
1.Bjalistoko ne estas tiel turisme atraktiva, almenaux konata kiel aliaj grandaj mondurboj.

2.Trafike, precipe por multaj , plej multaj maljunaj esperantistoj,estas iom pli malfacile atingeblaj.

3.Problemoj kun akiro de vizoj! (gxis hodiaux mi nenie povis legi aux auxdi pri kauxzoj kio, kiu kulpis, cxu direktivoj de EU?,kial UEA ne protestis....)

4.La plej granda tamen kauxzo estis farinta bedauxrinde de glorifikita kapitalismo,
kiu produktis la mondan finanzkrizon.Mi estis kun multaj miaj geamikoj en
kontakto,ili estis pretaj partopreni,sed pro la perdo de la mono ne povis veni.

Alia problemo estas malbenigado de la komunisma sistemo.Komence mi diru, ke mi estis granda kritikanto de la komunisma sistemo kaj mi havis pro tio gravajn problemojn.... sed ni konstatu, ke ne cxio estis fakte malbone. Pri tio mi ne volas nun diskuti, cxar eble ne estas gxusta loko kaj multajn ne interesas, sed unu mi nur devas diri al tiuj, kiu ne vivis en la komunisma sistemo kaj konas gxin plej parte nur teorie, plej bone cxesu kaj sercxu kauxzojn en ankaux mortanta kapitalismo.Imperialisma kapitalismo ja helpis etabligi komunisman sistemon kaj gxin ankaux bucxigis.