Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 10:03
La Universalaj Kongresoj de Esperanto ofte altiras la atenton de la amaskomunikiloj en la urboj, ĉi foje en Bjalistoko, en kiuj ili okazas. La lokaj gazetaro, radio kaj televido raportas pri la UK ĝenerale, kaj tiuj raportoj ofte vekas iom da intereso en la loka loĝantaro. Espereble tiu informado havas pozitivan efikon, sed eble ne tiel pozitivan kiel la Esperantistoj esperas. Certe, pli da homoj en la kongres-urbo konas la lingvon Esperanto pli bone post la unu-semajna kongreso ol antaŭ ĝi, sed ĉu tiu publiko faros pozitivan paŝon, ekzemple, kaj eklernos Esperanton? Tion ni esperas, sed en la lastaj jardekoj ne abundas kongres-urboj kie oni povas klare diri, ke la Kongreso de Esperanto entuziasmigis la lokan loĝantaron kaj rezultigis multe da post-kongresaj kursoj de Esperanto.

Tamen, eblas, mi opinias, estigi multe pli pozitivan inform-efikon de la UK se ni kreive kaj lerte kunligas amaskomunikilan kaj agan kampanjojn. Tiu agada kaj informada kampanjo devas komenciĝi antaŭ la UK, atingi kulminon dum la UK, kaj daŭri post la UK.   Espereble, ĉiu paŝo de la informada kampanjo kunligiĝos kun konkretaj agoj, kaj la plej grava el tiuj agoj estos la starigo de mallong- kaj longdaŭraj kursoj de Esperanto.

Dum la UK, kiel kutime, eblas ekaperigi raportojn en la diversaj amaskomunikiloj pri la lingvo Esperanto, pri la ĝenerala movado kaj pri la UK mem. Tion oni kutime atendas, sed kiel ni ofte konstatas, tiaj raportoj ne sufiĉas altiri la lokan publikon al partopreno en esperantaj aranĝoj, kiaj kursoj pri nia lingvo. La neplena efikeco, niavidpunkte, de iu amaskomunikila raporto devenas parte de la fakto, ke por la plejparto el la publiko, informo pri io, por resti longdaŭre en la aktiva memoro, devas ripetiĝi multfoje, tamen la amaskomunikiloj volas montri novaĵon nur unufoje. Krome, tiaj artikoloj estas ĝeneralaj, kaj kutime homoj reagas pli, kiam iu artikolo tuŝas ilin pli rekte aŭ pli emocie.

Estos multe da vojoj por publikigi pli da artikoloj pri la UK; ni rigardu kvar el ili. Unue, eblas konvinki ĵunalistojn verki aldonan artikolon pri la Infanaj Kongresetoj. Tio jam okazis, ekzemple, en Italujo, kie populara, tutlanda revuo verkis longan kaj buntan raporton pri la Infana Kongreseto por la UK en Florenco.

Due, eblas starigi specialan dum-UK-an Lingvan Festivalon, kiu povas ricevi atenton ne nur de loka, sed ankaŭ de tutlanda televido. Eĉ la malgranda Lingva Festivaleto de la ILEI-Konferenco en Bratislavo rezultigis plurajn televidajn raportojn.

Trie, la diservo estas tradicia parto de niaj kongresoj, kaj eblas, ke tiu diservo, prezentata kaj esperante kaj lok-lingve, estu multe pli varia, inkluzivante mallongajn, harmoniajn, paccelajn prezentaĵojn de kristana, juda, musulmana, kaj ankaŭ de aliaj religioj, speciale se Oomotanoj, Bahaanoj, kaj Budhanoj emus partopreni. Ne ekzistas tiaj diservoj en nia mondo, kaj certe, se tia ekumena diservo estas bone planita kaj bone anoncita, ĝi povas altiri ne nur grandan, lokan publikan ĉeestadon, sed ankaŭ amaskomunikilojn.

Kvare, eblas meti raportojn en ĵurnalojn kaj revuojn pri pluraj el niaj fakkunsidoj. Ekzemple, pri Rondo Kato de la UK en Jokohamo aperis tutlanda artikolo kun fotoj en japana revuo por kato-ŝatantoj. Ĉu ne eblas por aliaj el niaj fakgrupoj eldoni specialan raporton en la koncernaj fakrevuoj de tiuj kampoj, ekzemple, de la vegetaranoj, fervojistoj, radio-amatoroj, blinduloj kaj aliaj?

Prezentado de lingvoj per Lingva Festivalo, la dulingva vivo de infanoj en kongreseto, netradicia pac-cela diservo en loka preĝejo, kaj la okazigo de buntaj fak-grupaj aranĝoj estas temoj kiuj meritas aldonajn artikolojn kaj raportojn en la amaskomunikiloj. Niaj spertoj en la lastaj jaroj montras, ke tio ne tro malfacile efektivigeblas – kaj, parenteze, ne nur ĉe la loka, sed ankaŭ ĉe la nacia nivelo.

Sed al tiu eventuala kresko en pozitiva informado, ni devas kunligi konkretajn agojn, por ke ne okazu ke portempa kaj nelongdaŭra kresko de interesiĝo pri nia lingvo forvaporiĝas sen konkretaj rezultoj. La ago kaj la agado estas la levilo kiu multobligas la efikon de informado. Kiel ni povas profiti el tio?

Por efike agi, pli da informo pri niaj infanoj en kongreseto povas kunligiĝi kun la konkreta invito al lokaj neesperantistaj infanoj kun iliaj gepatroj por viziti la kongresetejon. Amuza aŭ eduka posttagmezo povas esti starigita de niaj profesiaj instruistoj de element-lernejoj, por ke la neesperanta familio vidu kiel Esperanto povas esti utila aŭ interesa por ili.

Lingva Festivalo, kiu en si mem estas granda kolekto da mallongaj lecionoj, povas rezultigi postajn lecionojn kaj kursojn de Esperanto. En la LF-oj de Francujo, Rusujo kaj Ĉinujo jam centoj, eĉ miloj da gelernantoj decidis enskribiĝi en sufiĉe long-daŭraj Esperanto-kursoj post la festivalo.

Finfine, ĉiu faka asocio de la Esperanto-Kongreso povas trovi la respondajn fak-asociojn de neesperantistaj lokanoj kaj, kiel la vegetaranoj, blinduloj, aŭ instruistoj, doni prelegon, prezenton de lumbildaro aŭ ion similan por la loka publiko. Konkreta modelo por tia agado troviĝas ĉe TEVA, nia vegetarana fakgrupo.

En kaj inter la antaŭaj linioj legiĝas profunda ŝanĝo rilate nian sintenon al la ekstera publiko en la urbo de la Universala Kongreso. La UK nun turnas sian atenton al la loĝantaro de la kongres-urbo, kaj tiu atento estas multe pli ol informa: ĝi estas esence aga kaj agada.

Dum la lastaj jaroj mi aŭdis la vidpunktojn de multaj eminentaj Esperantistoj kiuj pledas ĝuste por tia malfermado de la Movado. Kaj, kara leganto, ne pensu, ke ĉiuj tiuj, kiuj volas malfermi niajn kongresojn estas junuloj; la plej pasiaj pledoj por malfermiĝo ofte venas de okdekjaruloj!

Se ni vere komencas  malfermi nian kongres-semajnon por servi la eksteran publikon, multaj freŝaj ideoj ekeblas. Ekzemple, estus eble organizi grandegan ekspozicion de niaj esperantaj libroj por la loka kongres-urbo. Imagu, ankoraŭ plian, sufiĉe longan ĵurnal-artikolon kiu invitas la publikon al granda ekspozicio de esperantaj libroj. Plue, imagu tablon post tablo da novaj, belaspektaj libroj, ĉiuj en la internacia lingvo, kiuj bone kaj bele montras kaj pruvas, ke Esperanto vigle vivas.

Imagu, ke la Movada Foiro, bele kaj bone vidiĝas kun aldona versio sur la ĉefplaco de Bjalistoko – kun helpo de tradukantoj, certe, sed kun tablo post tablo kaj elmontro post elmontro, ke Esperanto ne nur mortis, ĝi floradas je pluraj niveloj.

Imagu, ke ni invitu la lokan publikon al niaj artaj aranĝoj, speciale al niaj muzikaj koncertoj. Estas somere dum UK-oj. Lokanoj havas pli da libera tempo, kaj turistoj abundas. Ili serĉas ĝuste tiajn aranĝojn, speciale se ili estas sufiĉe allogaj, kaj malmultekostaj, por ke la tuta familo povu ĝui.

Sed mia imagopovo, kiel individuo, estas limigita. Tamen, inter 2.000 Esperantistoj surloke, kaj multoble pli kiuj restas hejme, ekzistus sufiĉe da realigeblaj, kreivaj ideoj por sukcesigi la lokan efikon de kia ajn kongreso de Esperanto.

Do, plia informado pri kelkaj konkretaj dum-kongresaj aferoj povas multobligi la inform-efikon de UK-oj, sed la malfermado de la UK devas okazi ne nur dum, sed ankaŭ antaŭ kaj post la Kongreso. Kampanjo, ne sendependaj informo-mesaĝoj aŭ neligitaj agoj estas tio, kio plej efikas. La tuto devas esti konceptita kaj efektivigata kiel sistemo, kie ĉiu parto helpas kaj rilatas al ĉiu alia parto.  Informado sen agoj helpas, sed informado kun bone elektitaj agoj, speciale Esperanto-kursoj, plej efikas. Kaj la tuto, se ni celas la plej grandan efikon, devas okazi ne nur dum la UK, sed en la tagoj, semajnoj kaj monatoj antaŭ kaj post la Universalaj Kongresoj.

Do kio povas okazi en la semajnoj kaj monatoj antaŭ la UK? Jam en Kubo oni planas serion da Esperanto-kursoj tra la tuta lando. Tiuj kursoj ne nur helpos trejni helpantojn por la LKK, ili ankaŭ altiros la atenton de la ĝenerala publiko, kaj espereble havos pozitivan efikon. Kaj eblas pripensi specialajn radiajn kursojn kaj ĵurnalajn kursojn de Esperanto. En Francio antaŭ proksimume 20 jaroj okazis ĉiutagaj lecionetoj de Esperanto dum unu monato en unu el la plej aŭskultataj francaj radio-elsendoj, kaj tiuj elsendoj rezultigis kvin milojn da leteroj (retmesaĝoj ne ekzistis tiam) senditaj al la radiostacio!

Kaj kio povas okazi post la UK? Mi rekomendus lecionojn kaj kursojn de Esperanto. Estus la plej bona momento oferti multajn, multspecajn kaj multlokajn kursojn de Esperanto en la kongres-urbo. La post-kongreso, almenaŭ por niaj elstaraj kaj kompetentaj instruistoj de Esperanto, kiaj Katalin, Atilio, kaj multaj, multaj aliaj, NE estas la momento lasi la kongres-urbon kaj turismi, estas ĝuste la momento kiam povas estiĝi multege da novaj gelernantoj de Esperanto pro la akumulita, long-daŭra efiko de la supre menciitaj inform- kaj ag-aranĝoj kaj eventoj.

Do, resume, por kreskigi la inform-efikon en la lokaj urboj de niaj UK-oj, oni devas kunligi informadon kun ago kaj agado. Nepras, ke la inform-strategio kaj la agad-strategio estu kunligitaj. La tuto devas esti planata kaj okazigata dum longa periodo, tio estas, antaŭ, dum, kaj post la UK-oj. Atentindas Infana Kongreseto, Lingva Festivalo, Netradicia Ekumena Diservo, kaj Fakaj Asocioj.  Ĉiu inform-ago prefere estu sekvata de konkreta ago, speciale, de lingva leciono aŭ lingvokurso. La kompleta strategia sistemo povas resumiĝi per du vortoj: efika malfermiĝo.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-09 21:10
Kiel kutime, mi gxenerale konsentas kaj admiras klaran pensadon de s-ano Dennis Keefe pri plibonigo de antaux kaj postkongresa laborokaj efektivigxo de kongresoj.

Rimarkoj estas gxustaj, sed plej grava estas por kio oni devus lerni Esperanton.Se oni povus per gxi akiri "cxiutagan panon" oni ne devus sin tro multe gimnastiki por iun konvinki.
Gxis kiam neniu povos vivteni sian familion per Esperanto, nia peno estos kaj restos nur kun minimalaj rezultoj.

Ni devus sercxi aliajn vojojn.Pli efektive estus konvinki iun gravan societon, organizon kiu uzus Esperanton aux trovi kelkaj landojn kiuj inter si kontraktus uzi oficjale la internacian lingvon.

Ni devus eble oganizi konferencon de lingvistoj, futurologoj, politikistoj kun ekonomistoj por ellabori raciajn rekomendojn por EU cxu UNO.

Se temas pri kongresaj rimarkoj, do mi nur dezirus, ke simile kiel dum olimpikaj ludoj, cxiu nacio marsxu kun landa flago kaj eble kostumo tra la stratoj, cxar tiam urbanoj propraokule ekvidus kion eble ne estas por plej multo kredebla.Tio laux mia opinio estus plej malmultekosta sed plej efika propagandilo.
Dua afero estus, pripensi, cxu ne limigi UEKongresoj por ideologiaj kaj organizaj aferoj kaj organizi pli da fakaj kongresoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-08-10 16:14
Se okazos tia parado, mi vokos al bojkoto.

Dum UK mi estas ne svedo sed homo, kaj mi ne deziras ke la kongreso trudu al mi iun nacian aŭ alian identecon.

Esperanto estas nomata lingvo internacia, sed praktike ĝi estas lingvo interhoma kaj sennacieca.

Tia ĝi restu.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-10 16:47
Kara mia,
Esperanto estos por nenio, se ne por cxio.Precipe ni devas montri al la mondo, ke ni estas toleremaj kaj scipovas kunvivi kun cxiuj popoloj.Ni ne agu, ke iu devus sin honti esti tiu kaj ne alia.Cxiu nacio havas idealojn kaj kulturojn, kiujn ni scipovus kunfandi en unu mondan kulturon.

Mi kiel polo estis tre patriotisme edukita kaj estis onidiro "tiel longe kiel mondo ekzistas polo ne estos al germano frato". Nu, la vivo volis alie, per Esperanto mi edzigxis en Germanio kaj vivas jam 45 jaroj. Mi spertis, ke cxi tie estas ankaux homoj kiuj samon deziras kiel ni.Mi komprenis, ke cxie estas "homoj kaj homacxoj".

Mia kara, kiu ne sxatas,respektas fremndan kulturon, ne posedas kulturon.Ni ne povas esti Esperanto-fanatikuloj same nek blindaj naciistoj.Gxuste Esperanto kiel enzimo povus trovi al cxiu sian mondan identecon, sed li gxuste kunportu sian plej bonaj ecoj de sia deveno kaj kuturo.

Homo sen sia deveno, kulturo, estas nur pupo senanima.Laux via eldiro vi volonte akceptus iun en nia "sankta familio" tute nudan anime.Mi bedauxras vin tre.

Laux vi eble dum olimpikaj ludoj kie oni manifestas unuecan pacan kunekziston estas nur fanatikaj naciistoj?
manolo
manolo diras:
2009-08-11 12:04
Vi respondas aron da gurditaj kliŝaĵoj, kvazaŭ eldiritan de bone programita roboto kiu ne kapablas pensi per si mem, nur papagi la ideojn surbendigitajn de la programintoj.

Sed eĉ kun kelkaj kliŝaĵoj mi ne konsentas: "Homo sen sia deveno, kulturo, estas nur pupo senanima". Diable! Kia frapeco! Bela moto el dogma libro pri naciismo! Mi regalas vin per alia, por ke vi ekzercu vian kritikan pensmanieron, ŝajne delonge dormantan: "Homo kiu fieras kaj zelotas pri sia hazarda naskiĝ-loko kaj deveno, estas pupo ŝnurumita de siaj dogmigaj edukintoj".

Atentu la ŝlosilvorton "hazarda": homoj naskiĝas *hazarde* en iu ajn loko en la mondo... ĉu tion ne kapablas homon cerbumi, kiam ĝi zelotas al sia deveno kiel la plej bona, defendinda, elstariginda de la tuta mondo? Se la *hazardo* naskus ĝin en alia mondoparto, ĉu ĝiaj pensoj estus aŭtomate aliaj? Kontraŭ tio mi ribeliĝas: hazardo ne elektu mian identecon.

Mia animo ne estas nuda, sed vestita per propre elektita kostumo; kaj ne per hazarda aŭ ies ajn altrudo.

Tamen, aliajn viajn eldirojn mi tute konsentas: "Laux vi eble dum olimpikaj ludoj kie oni manifestas unuecan pacan kunekziston estas nur fanatikaj naciistoj?" Jes! Ĝuste! Olimpikoj estas la plej naŭza elmontro de naciismo kiu, aldone (do, tial kromnaŭza), trompas la propran olimpikan moton, ke la plej potencaj homoj de la mondo konkuru inter si (plej forte, plej longe, plej rapide...). Atentu: estu homoj (individuoj) kiuj konkursu NE NACIOJ.

Ne plu olimpikoj estas la naiva kubertena idealo, pri la konkurso de la plej kompetentaj tutmondaj homoj nur pro la plezuro de la konkurso mem (gravas konkursi, ne venki); nuntempe, la atletoj estis elektitaj ne inter la plej bonaj, sed po kvoto laŭ landoj (plej bonaj registroj estas duaranga selekto-kriterio). La "unueca paca kunekzisto" pri kiu vi parolas estas frosta fono antaŭ kio disvolviĝas naciaj fieroj: en neniu lando oni laŭdas la atingojn de atleto alilanda, krom se la atingo estas vere eksterordinara; tamen, la propraj atingoj, eĉ se mizeraj, estas distrumpetataj kiel plej gloraj... ridinde.

Tia olimpiko estas heredaĵo ŝuldita al homo, kiun aliflanke ĉiuj supoze malamas kaj rifuzas: Hitler. La nuna olimpiko estas rekta ido el la modelo de 1936, elpensita de Hitler kaj Goebbels. Kia makulo sur via manifestejo de "uneca paca kunekzisto"! Ĉu ne? Mi invitas plu veki vian anestezitan memkriterion: http://eo.mondediplo.com/article910.html

Mi revas pri olimpikoj de la plej bonaj individuoj, kie ilia nacieco estu nur kroma duaranga etikedo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-11 15:55
Estimata mondcivitano,

via senprecedensa sennaciismo estas tiel granga, ke gxi timigas min! Versxajne, se vi estus gvidanto , akceptus por Esperanto-familio nur tiun kiu demetus sian kulturon sian nacieco kaj forgesus de kie li devenas.Domagxe nur al tiuj kiuj havus tipan rasan aspekton cxu alian koloron de hauxto!

Mi ne volas cxi tie polimiki, cxar tio gvidas al nenio sed mi dezirus auxdi opinion de alia cxu mi aux vi estas "papaga roboto"

Kun samideana saluto Stanislavo
gmickle
gmickle diras:
2009-08-12 05:13
Stanislavo diras, ke "kiu ne ŝatas, respektas fremndan kulturon, ne posedas kulturon." Bone dirite, mi konsentas. Sed li mem ne respektas la al li evidente fremdan kulturon de malnaciemuloj, kiuj ne kultas la (supozatan) kulturon de siaj prauloj. Pure naciisma estas la egaligo de "kulturo" al "etna kulturo", kaj ankaŭ la imago, ke ĝuste la nacia kulturo, kaj nur ĝi, donas al homo la "animon" (vd. la rimarkon de Stanislavo pri la "pupo senanima"). Tute konsekvence sekvas la imago pri "senkultura sennaciismo", kiu ŝajne estas ia minaco, ĉar ĝi "timigas". Timiga laŭ mi estas io alia: la malpreteco de kelkaj esperantistoj rilati tolereme ankaŭ al homoj, kiuj komponas sian personan kulturon sen naciecaj konsideroj.
Dirk
Dirk diras:
2009-08-11 22:51
Mi iomete dubas, ĉu tia klaŭna parado estos vere la plej efika propagandilo. Tamen ĝi povus amuzi. Feliĉe germanoj ne havas "nacian kostumon". Do mi rajtas spekti la procesion de ekstere.
kallekn
kallekn diras:
2009-08-11 23:34
Vi eraras, kredante ke germanoj ne havas nacian kostumon. Ĉiuj negermanoj scias, ke la nacia kostumo de germanoj estas leda pantaloneto kun ŝelko kaj amuza ĉapelo kun plumoj. Do, jen kion vi surmetu por la parado.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-08-12 02:53
Tiel nomataj "naciaj" kostumoj kutime estas lokaj aux regionaj pli ol tutlandaj; ekzemplojn de germanaj tiaj vi trovas cxe http://de.wikipedia.org/wiki/Tracht_(Kleidung)#Deutschland

Gxenerale, popola kulturo ne tre multe zorgas pri nacieco, krom en apartaj historiaj kontekstoj.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-12 08:21
Kalle prave priskribis la germanan nacian kostumon (eble mankis la bierkruĉo).

Pro la abuundo de hispanujaj naciaj kaj regionaj kostumoj, hispanoj verŝajne devus vesti sin toreiste, matadore.

Kaj silfercivitanoj vestu sin verde de la piedfingroj ĝis la verto, por montri al la surstrataj spektantoj ke ili estas "popolo kun komuna destino".
redakcio
redakcio diras:
2009-08-12 10:32
Ha, do finfine mi ekscias, kiun nacian kostumon surhavis ĉi tiu verdulo...

http://www.ipernity.com/doc/kallekn/5522220/
Kunar
Kunar diras:
2009-08-13 00:32
Ofte kiam mi legas komentojn kaj proponojn sub artikoloj ĉe Libera Folio, mi pensas: "Tio jam ekde longe okazas! Kaj eĉ sukcese!" Ankaŭ ĉifoje mi povas aldoni tion.

Por montri la buntecon de la aranĝo, ĉe diversaj junularaj aranĝoj okazis "Kultur kaj Lingva Festivalo" (KLF). Ĵus tiel okazis ĉe la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, Ĉeĥujo. En la centra placo de la urbo oni instalis budojn, en kiu ĉiu partoprenanto povis prezenti sian landon, regionon, kulturon kaj lingvon. Aldone oni organizis koncerton de Esperanto-artisto.

Tiuspeca publika prezentiĝo havas multajn avantaĝojn. Unue, ne la landlimoj decidas ĉion. Se en iu lando la regiona identeco estas pli forta (kutime Hispanujo, Francujo, sed ĉifoje mansvingo al aliaj Germanoj!), tiam nenio malhelpas prezenti ĝin. Due, ĉiu povas kunporti hejmajn specialaĵojn, kiujn oni kune frandas. Tiel la festivalo ne restas afero de belaj vortoj, sed estas facile konsumebla eĉ se oni ne komprenas Esperanton. Trie, la afero estas libervola, kaj ĉiu kontribuas laŭ siaj fortoj kaj ebloj. Se fluga vojaĝo ne permesas kunportadon de pezaj kostumoj, almenaŭ eblas elpresi afiŝojn kaj pendigi fotojn. Kvare, eĉ la Esperanto-publiko havas multon por lerni. En tiu pozitiva, agrabla kadro tio plej facilas.

Kompreneble multaj aferoj ripetiĝas post kelkaj fojoj, tamen KLF restas interesa metodo, inviti la publikon. Ĉe la IJK krome dum alia tago okazis koncerto de JoMo, en kiu li kantis en multaj diversaj lingvoj. La IJK-organizantoj pretigis ĉeĥlingvajn informilojn kaj stariĝis ĉe la rando de la spektantaro. Mi ĉiam estas skeptikema, ĉu tiaj programeroj funkcias. Sed mi vidis multajn homojn, kiuj evidente ne estis esperantistoj kaj kiuj sekvis la koncerton kun surprizitaj kaj feliĉaj mienoj. Se ni povas donaci al aliaj ĝojajn memorojn, ne povas esti tro malbone.

Resume publika informado okazas, ĝi sukcese okazas, kaj ĝin okazigas la "tradiciaj" Esperanto-organizoj. Ni ne bezonas esti tiom malkontentaj!
eumacko
eumacko diras:
2009-08-17 10:50
En UK-oj min tre gxenas, se iu en la parolado senmotive demandas „de kiu lando vi venas?“ Por mi unue tute ne gravas de kiu lando la aliulo venas, ecx tiel mi pli bone povas koncentrigxi nur al la priparolata temo. Sed tio ne signifas ke mi ne volas respekti kaj akcepti sxilian devenon kaj kulturon.
Pri la plej aktualaj spertoj necesas, kaj por la saneco de la naturo kaj de la spirito, la ekologio de ambaux, t.e. la diverseco. La ekologio de la spirito manifestigxas en la diverseco de kulturoj. Pro tio la aktualeco de esperanto ne estas en la kontrauajxo al nacieco en iu fiksa kosmopolitismo, tiel oni restus en la sama kvalito ensxlosita kun la naciismo, kontraux io, sed en la inter-eco de la kulturoj, malferma al tuthomara evoluo.
Cxu fari defileon en „naciaj vestajxoj“ (kiel Stanislaw proponis) aux ne, estas la sama demondo ol, cxu daurigi la „olimpikajn ludojn“? Se tiuj okazadoj restas vere nur historiaj ludoj, tiam restas ripoza okupigxo de la homoj en la estanteco. La problemoj komencigxas cxe la fieroj (kiam la stulteco manifestigxas) pri iu atingajxo kiu ecx plejofte ne estas difinebla por iu gropo.
Eugen Macko
Kunar
Kunar diras:
2009-08-12 23:46
Ĉu estis vi, kiu postulis tion dum la programero "La estraro respondas"? Oni menciis tiun ideon jam en la artikolo pri ĝi, donante al ĝi la juĝon de "insista propono". (fonto: http://www.liberafolio.org/2009/bjalistoko3c/ )
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-13 07:01
Jes, vi pravas estis mi kiu insistis, preskaux petis. En Europa kongreso en Herzberg ni tion parte realigis kun granda sukceso kun tre pozitiva ehxo.

Mi insistis, cxar Esperanto kaj monda kulturheredajxo devas kungruigxi pli kaj pli por ne nur lingve la mondon unuigi.La plej malgranda etna "floreto" en bele arangxita florbukedo povas esti pli bela ol sola ie starante forgesita.

Respektante cxiun etnan kulturon kaj kredon ni ne devas timi "Militon de kulturoj".

Esperanto estas kulturo kaj kulturo estas Esperanto.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-17 17:51
Prefere oni paradu en kalsoneto kun la koloroj de la nacia flago.
msandelin
msandelin diras:
2009-08-29 13:03
Do kiu ONI estas?

En Esperantujo ofte aktualas temoj rilataj al identeco, ekzemple pri tio kio konsistigas nian esperantan komunecon, kiun rolon ludas nacieco kaj tiel plu.

Legu mian blogaĵon kaj komentu!

http://mariasandelin.wordpress.com/2009/08/29/kiu-mi-estas/
iafantomo
iafantomo diras:
2009-08-10 18:07
Mi konsentas entute kun Dennis pri liaj ideoj de malfermeco de la Universalaj Kongresoj. Similajn aferojn oni povus diri ankaǔ pri preskaǔ ĉio en la nuntempa Esperanto-movado. La demando nun devas esti: Kial tiaj aferoj ne jam okazas?

Post mia unua UK en 1964 aperis raporto mia en loka gazeto pri la kongreso. Aperis en la alia loka gazeto raporto de mia frato. Dum la jaroj mi raportis tiajn aferojn. En 1970 dum la UK en Vieno mi studis la funkciadon de la Internacia Gazetara Servo, kaj la sekvan jaron ĉe la UK en Londono starigis gazetaran oficejon plenan de skribmaŝinoj, kie homoj konstante envenis por tajpi raportojn pri siaj kunvenoj. Mi elĉerpis el tiuj utilaĵojn por la amaskomunikiloj, kaj Marinko Ĝivoje uzis por kompili plenan raporton en Esperanto por dissendo post la UK al diversaj redaktoroj kaj aliaj interesatoj.

Ĉiutage dum la UK mi elsendis almenaǔ unu gazetaran komunikon, la urĝajn ni liveris al la nacia gazetaro en Fleet Street. Mi konstante telefonis al la naciaj ĵurnalistoj kaj aranĝis intervjuojn kaj transdonis novaĵojn. Du novaĵkonferencojn mi aranĝis en Londono antaǔ la kongreso. La nacia gazetaro bone raportis pri la kongreso.

Dum la jaroj mi instigis al ordinaraj membroj raporti ankaǔ al iliaj lokaj gazetoj. Kiam mi estis unu el la respondeculoj en la infanaj kongresoj mi verkis gazetraportojn ankaǔ pri tiuj. En la sepdekaj jaroj ni atingis amasan informadon en la gazetaro (950 menciojn en la gazetaro en 1975 plus multaj en la radio) kaj ni havis daǔre la plej grandan nepartian parlamentan grupon, kaj en 1974 eĉ havis plimulton en la malsupra ĉambro de la brita parlamento.

Do kio poste misiris?

Ne estis la inerteco aǔ nekompetenteco, ĉar multaj strebis daǔrigi tiun agadon, inkluzive de mi mem. Ne estis la disvastiĝo de la angla lingvo, ĉar la ŝanĝoj okazis de tempo al tempo subite. Ne estas la fakto ke bingokluboj malaperas de la ĉefstratoj, kiel unu membro insistis en la ĉijara jarkunveno de mia landa asocio.

Dum diskuto pri estontaj kongresoj, Dennis sugestis, ke ni bezonas profesiulon kiu verkus gvidliniojn por la UK-oj. “Jen ni havas profesiulon”, mi diris, indikante al Gian Carlo Fighiera. Li ĝis tiam restis kvieta, sciante, ke kiom ajn oni diskutos, nenio ŝanĝiĝos.

Tiu estas la ĉefa problemo kiun ni devos alfronti. Kio okazas kiam homoj atingas signifajn sukcesojn? Ĉu ili estas dankitaj, aǔ ĉu ili estas maldankitaj? Ĉu ili estas bonvenaj inter la moŝtaro, aǔ ĉu ili fariĝas personoj nebonvenaj? Mi scias precize kio okazas malantaǔ la kulisoj en mia lando. De tempo al tempo aktivuloj diras al mi, “Estas same en mia lando”.

Tio kion spertis Zamenhof en 1907 estis nur la komenco. Similaĵoj aperis en ĉiu generacio. Ni vidis la vandalismon al la statuto de Zamenhof en 2009, kaj aliajn vandalaĵojn dum la UK. Tiuj ne estas la unuaj vandalaĵoj. Oni atribuis la bruligon de la Esperanto-renkontiĝejo en Berlino al dekstruloj. En januaro 2007 mi fotis la novan Esperanto-domon en Barlastono, kies terura farbostato ŝuldiĝis al kverelado kaj provo transigi la kulpon pri la malbona farbado al aliaj, kiam la Estraranoj mem respondecis. Ankaŭ tion mi nomus vandalismo, ĉar la rezulto estis antaŭvidebla, kaj okazis mensogado pri la afero en unu el la Estraraj kunsidoj. Poste ili prisilentis helpokrion de la asocio de amikoj de la kolegio ĉe Barlastono por savi la kolegion. Ĉar Esperanto-domo estas parto de la kolegio, ankaŭ tion mi nomus vandalismo.

Mi mem ne plu povas kontribui al la Esperanto-movado en mia propra lando. Mi ne estas la sola, sed ŝajne mi estas la sola kiu staris firma, rifuzante retiriĝi aǔ eksiĝi. Mi dediĉis min al esplorado de tio kio okazas malantaǔ la kulisoj, kaj prezentis kelkajn el la esplorrezultoj al la prezidanto. Tio estis mia pensokrimo.

Necesas laǔ mi dum la venontaj jaroj serioze priesplori ĝuste kio okazas malantaǔ la kulisoj, tiel ke ĉiu provo rezultas finfine en nenio. Ni atentu la minoritatajn voĉojn, kaj ni elserĉu la spertojn de la kabeintoj. Ni studu aliajn organizaĵojn. Ni scias danke al iama ministro Clare Short, ke eĉ en la brita kabineto iuj projektoj estas starigitaj por malsukcesi. Esence, la kabineto konsistis nur el marionetoj.

Kio okazas en niaj Esperanto-organizaĵoj?
Lu
Lu diras:
2009-08-12 20:08
Ian> Kio okazas en niaj Esperanto-organizaĵoj?

Ĝenerale relative malmulte rilate al la disvastigo de Esperanto. Kaj tio ne estas miraklo, ĉar la homoj membriĝas en Esperanto-asocio ne por disvastigi Esperanton, sed por ĝui ĝin: Ili deziras legi gazeton, iri al lokaj aŭ aliaj renkontiĝoj, havi libroservon ktp. La estraroj ofte deziras nur trankvilan vivon ofertante minimumon de servoj. Ĉiu troa aktiveco, diskutado ktp. nur ĝenas tion - ja tio konsumas tempon de kunordigado. Se oni deziras disvastigi Esperanton, oni prefere kunlaboru en alia kadro ol en la tradiciaj organizaĵoj.
iafantomo
iafantomo diras:
2009-08-12 21:48
Lu> Se oni deziras disvastigi Esperanton, oni prefere kunlaboru en alia kadro ol en la tradiciaj organizaĵoj.

Mi opinias, ke neniu vivanta Esperantisto en mia lando pli strebis al ĝuste tio ol mi mem. Mi provis ambaŭmaniere. Mi havis multe da sukceso en la sepdekaj jaroj, kaj reformis la landan informadon, laborante kaj ene kaj ekstere de la landa asocio. La nuntempa problemo ne estas la landa asocio, sed la homoj kiuj transprenis la landan asocion kaj pli-malpli ĉion alian, kaj kiuj negative intervenas ĉefe malantaŭ la kulisoj en la laboro de kernaj aktivuloj. Iom post iom tiuj aktivuloj forfalis.

La ĉefa problemo tamen estas la antaŭjuĝoj de Esperantistoj mem, kiuj opinias ke ili ĉion komprenas sen atenti tiujn kiuj havas informojn kaj eĉ serioze okupiĝis pri priesplorado de la fenomeno. Al ili ne gravas la faktoj, nur la antaŭsupozoj. La brita situacio pli-malpli frue atingos ankaŭ Germanion, kaj tiam estos tro malfrue savi la situacion.

Ne temas pri tro da aktiveco, aŭ pri maltro da aktiveco; temas pri negativa aktiveco.

Necesas ke individuaj Esperantsimanoj prenu pli sciencan aliron al tiuj aferoj. Mi restas ĉe miaj vortoj: “Necesas laǔ mi dum la venontaj jaroj serioze priesplori ĝuste kio okazas malantaǔ la kulisoj, tiel ke ĉiu provo rezultas finfine en nenio”.
alboru
alboru diras:
2009-08-12 22:10
Mi kredas ke ne nepre necesas fiksigxi je la landaj problemoj, kreante laborajn grupojn el homoj pretaj fari en tiu au en alia kampo. Certe la plej multo da homoj kiu esperantumas emas antau cxio konsumi la cetera parto sxatsu mosxti, sed tio estas la vivo... Eble sercxi "samideanojn" kiu samopinias.
Lu
Lu diras:
2009-08-10 23:37
Unu demando estas "Kion fari?", alia, eble pli grava, estas "Kiel zorgi, ke la homoj efektive faru tion?" Ni povas bele kunmeti agadprogramojn - sed ni ne forgesu, ke plej verŝajne neniu estonta LKK realigos la proponojn. Organizi UK-on estas grandega laboro, kutime la lokuloj ŝvitegas por sukcesi; ilia plej granda zorgo estas, ke la kongresanoj estu kontentaj kaj ne grumblu kontraŭ la LKK-anoj. Sekve restas nur tre malmulta tempo por bona preparo de ĉirkaŭkongresa informado (ĉar pri ties eventuala manko oni malpli laŭte grumblas) - kaj eĉ multe malpli por iu postkongresa agado, ĉar ĉiuj lokuloj estas tiam plene elĉerpitaj. (Por doni ekzemplon pri la membroevoluo en ĉirkaŭkongresaj jaroj: En Berlino en 1990 estis proksimume 150 membroj, en 1999 okazis UK, hodiaŭ estas proksimume 80 membroj; la estraro ne vere emas konfesi la precizan nombron...)

Se iu el la kongresa urbo tamen pretus dediĉi sin plene al informado kaj malakcepti ĉiujn invitojn pri aliaj laboroj, oni havus ŝancon realigi ion utilan. Ekzemple oni diras, ke informado devas aperi ĉ. 30 fojojn por komenci veran efikon. Tiucele oni povas dum la 30 semajnoj antaŭ la UK oferti informan prelegserion "Esperanto en la praktiko" pri diversaj Esperanto-temoj, laŭ la modelo de vilao Kreuzberg, http://eo.wikipedia.org/wiki/Villa_Kreuzberg . Alternative eblas meti ripetatajn anoncetojn en gazetoj en la rubrikon de lingvolernado; en berlina programgazeto tiaj anoncoj kostas po ses eŭrojn, tridek kostas do ĉ. 180 eŭrojn - ne vere granda sumo en UK-buĝeto. Tiuj du agadoj cetere estas subtenaj al la informado de ĵurnalistoj; ankaŭ ili ja legas gazetojn...

Dennis tute pravas, ke indas post la UK oferti kurson de Esperanto - sed eble kelkaj urbanoj deziras ne maltrafi la UK-on mem; por ili necesas kurso antaŭ la UK. Post la UK necesus daŭrigi la informan laboron kaj gvidi la eblajn lernintojn al la aplikado de Esperanto. Mi dirus, ke la tuta agado povus havi konsiderindan sukceson, se iu pretus dum kvin jaroj okazigi ion ĉiusemajne aŭ almenaŭ ĉiumonate.

Oni konsciu, ke eĉ la plej intensa informado ne ŝanĝas la bazan problemon, ke nia celgrupo estas laŭprocente ege malgranda. Mi supozas, ke eĉ ĉiusemajna informado dum kvin jaroj ne sukcesos allogi pli ol 0,1 % de la urbanoj al Esperanto, verŝajne malpli. (En Okcidenta Berlino ni faris tiom intensan informadon dum la jaroj 1984 kaj 1986 ĝis ĉ. 1990 kaj atingis eble cent homojn inter du milionoj.) Pro tio mi demandas min, ĉu la plej grava UK-efiko estas atingebla loke aŭ tutmonde. Estas eble pli facile atingi cent artikolojn pri Esperanto tutmonde ol dek artikolojn loke. Verŝajne ili aperas tie, kie estas jam iom da Esperanto-aktiveco kaj aldoniĝas al la tiea varbado. Eble ili do havos pli da efiko al la kresko de la tutmonda Esperanto-parolantaro ol povus havi la intensigita loka informlaboro.
alboru
alboru diras:
2009-08-12 22:14
Mi sxatus la ideojn kiujn prezentas Dennis kaj firme kredas ke porekstera agado donas certan prestigxon por esperanto. Certe ene de preskau la tuta historio de esperanto okazis diverstipaj similaj aktivajxoj, sed ili daure bezonas kaj necesas lerni kapti okazojn.