Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko
Tamen, eblas, mi opinias, estigi multe pli pozitivan inform-efikon de la UK se ni kreive kaj lerte kunligas amaskomunikilan kaj agan kampanjojn. Tiu agada kaj informada kampanjo devas komenciĝi antaŭ la UK, atingi kulminon dum la UK, kaj daŭri post la UK. Espereble, ĉiu paŝo de la informada kampanjo kunligiĝos kun konkretaj agoj, kaj la plej grava el tiuj agoj estos la starigo de mallong- kaj longdaŭraj kursoj de Esperanto.
Dum la UK, kiel kutime, eblas ekaperigi raportojn en la diversaj amaskomunikiloj pri la lingvo Esperanto, pri la ĝenerala movado kaj pri la UK mem. Tion oni kutime atendas, sed kiel ni ofte konstatas, tiaj raportoj ne sufiĉas altiri la lokan publikon al partopreno en esperantaj aranĝoj, kiaj kursoj pri nia lingvo. La neplena efikeco, niavidpunkte, de iu amaskomunikila raporto devenas parte de la fakto, ke por la plejparto el la publiko, informo pri io, por resti longdaŭre en la aktiva memoro, devas ripetiĝi multfoje, tamen la amaskomunikiloj volas montri novaĵon nur unufoje. Krome, tiaj artikoloj estas ĝeneralaj, kaj kutime homoj reagas pli, kiam iu artikolo tuŝas ilin pli rekte aŭ pli emocie.
Estos multe da vojoj por publikigi pli da artikoloj pri la UK; ni rigardu kvar el ili. Unue, eblas konvinki ĵunalistojn verki aldonan artikolon pri la Infanaj Kongresetoj. Tio jam okazis, ekzemple, en Italujo, kie populara, tutlanda revuo verkis longan kaj buntan raporton pri la Infana Kongreseto por la UK en Florenco.
Due, eblas starigi specialan dum-UK-an Lingvan Festivalon, kiu povas ricevi atenton ne nur de loka, sed ankaŭ de tutlanda televido. Eĉ la malgranda Lingva Festivaleto de la ILEI-Konferenco en Bratislavo rezultigis plurajn televidajn raportojn.
Trie, la diservo estas tradicia parto de niaj kongresoj, kaj eblas, ke tiu diservo, prezentata kaj esperante kaj lok-lingve, estu multe pli varia, inkluzivante mallongajn, harmoniajn, paccelajn prezentaĵojn de kristana, juda, musulmana, kaj ankaŭ de aliaj religioj, speciale se Oomotanoj, Bahaanoj, kaj Budhanoj emus partopreni. Ne ekzistas tiaj diservoj en nia mondo, kaj certe, se tia ekumena diservo estas bone planita kaj bone anoncita, ĝi povas altiri ne nur grandan, lokan publikan ĉeestadon, sed ankaŭ amaskomunikilojn.
Kvare, eblas meti raportojn en ĵurnalojn kaj revuojn pri pluraj el niaj fakkunsidoj. Ekzemple, pri Rondo Kato de la UK en Jokohamo aperis tutlanda artikolo kun fotoj en japana revuo por kato-ŝatantoj. Ĉu ne eblas por aliaj el niaj fakgrupoj eldoni specialan raporton en la koncernaj fakrevuoj de tiuj kampoj, ekzemple, de la vegetaranoj, fervojistoj, radio-amatoroj, blinduloj kaj aliaj?
Prezentado de lingvoj per Lingva Festivalo, la dulingva vivo de infanoj en kongreseto, netradicia pac-cela diservo en loka preĝejo, kaj la okazigo de buntaj fak-grupaj aranĝoj estas temoj kiuj meritas aldonajn artikolojn kaj raportojn en la amaskomunikiloj. Niaj spertoj en la lastaj jaroj montras, ke tio ne tro malfacile efektivigeblas – kaj, parenteze, ne nur ĉe la loka, sed ankaŭ ĉe la nacia nivelo.
Sed al tiu eventuala kresko en pozitiva informado, ni devas kunligi konkretajn agojn, por ke ne okazu ke portempa kaj nelongdaŭra kresko de interesiĝo pri nia lingvo forvaporiĝas sen konkretaj rezultoj. La ago kaj la agado estas la levilo kiu multobligas la efikon de informado. Kiel ni povas profiti el tio?
Por efike agi, pli da informo pri niaj infanoj en kongreseto povas kunligiĝi kun la konkreta invito al lokaj neesperantistaj infanoj kun iliaj gepatroj por viziti la kongresetejon. Amuza aŭ eduka posttagmezo povas esti starigita de niaj profesiaj instruistoj de element-lernejoj, por ke la neesperanta familio vidu kiel Esperanto povas esti utila aŭ interesa por ili.
Lingva Festivalo, kiu en si mem estas granda kolekto da mallongaj lecionoj, povas rezultigi postajn lecionojn kaj kursojn de Esperanto. En la LF-oj de Francujo, Rusujo kaj Ĉinujo jam centoj, eĉ miloj da gelernantoj decidis enskribiĝi en sufiĉe long-daŭraj Esperanto-kursoj post la festivalo.
Finfine, ĉiu faka asocio de la Esperanto-Kongreso povas trovi la respondajn fak-asociojn de neesperantistaj lokanoj kaj, kiel la vegetaranoj, blinduloj, aŭ instruistoj, doni prelegon, prezenton de lumbildaro aŭ ion similan por la loka publiko. Konkreta modelo por tia agado troviĝas ĉe TEVA, nia vegetarana fakgrupo.
En kaj inter la antaŭaj linioj legiĝas profunda ŝanĝo rilate nian sintenon al la ekstera publiko en la urbo de la Universala Kongreso. La UK nun turnas sian atenton al la loĝantaro de la kongres-urbo, kaj tiu atento estas multe pli ol informa: ĝi estas esence aga kaj agada.
Dum la lastaj jaroj mi aŭdis la vidpunktojn de multaj eminentaj Esperantistoj kiuj pledas ĝuste por tia malfermado de la Movado. Kaj, kara leganto, ne pensu, ke ĉiuj tiuj, kiuj volas malfermi niajn kongresojn estas junuloj; la plej pasiaj pledoj por malfermiĝo ofte venas de okdekjaruloj!
Se ni vere komencas malfermi nian kongres-semajnon por servi la eksteran publikon, multaj freŝaj ideoj ekeblas. Ekzemple, estus eble organizi grandegan ekspozicion de niaj esperantaj libroj por la loka kongres-urbo. Imagu, ankoraŭ plian, sufiĉe longan ĵurnal-artikolon kiu invitas la publikon al granda ekspozicio de esperantaj libroj. Plue, imagu tablon post tablo da novaj, belaspektaj libroj, ĉiuj en la internacia lingvo, kiuj bone kaj bele montras kaj pruvas, ke Esperanto vigle vivas.
Imagu, ke la Movada Foiro, bele kaj bone vidiĝas kun aldona versio sur la ĉefplaco de Bjalistoko – kun helpo de tradukantoj, certe, sed kun tablo post tablo kaj elmontro post elmontro, ke Esperanto ne nur mortis, ĝi floradas je pluraj niveloj.
Imagu, ke ni invitu la lokan publikon al niaj artaj aranĝoj, speciale al niaj muzikaj koncertoj. Estas somere dum UK-oj. Lokanoj havas pli da libera tempo, kaj turistoj abundas. Ili serĉas ĝuste tiajn aranĝojn, speciale se ili estas sufiĉe allogaj, kaj malmultekostaj, por ke la tuta familo povu ĝui.
Sed mia imagopovo, kiel individuo, estas limigita. Tamen, inter 2.000 Esperantistoj surloke, kaj multoble pli kiuj restas hejme, ekzistus sufiĉe da realigeblaj, kreivaj ideoj por sukcesigi la lokan efikon de kia ajn kongreso de Esperanto.
Do, plia informado pri kelkaj konkretaj dum-kongresaj aferoj povas multobligi la inform-efikon de UK-oj, sed la malfermado de la UK devas okazi ne nur dum, sed ankaŭ antaŭ kaj post la Kongreso. Kampanjo, ne sendependaj informo-mesaĝoj aŭ neligitaj agoj estas tio, kio plej efikas. La tuto devas esti konceptita kaj efektivigata kiel sistemo, kie ĉiu parto helpas kaj rilatas al ĉiu alia parto. Informado sen agoj helpas, sed informado kun bone elektitaj agoj, speciale Esperanto-kursoj, plej efikas. Kaj la tuto, se ni celas la plej grandan efikon, devas okazi ne nur dum la UK, sed en la tagoj, semajnoj kaj monatoj antaŭ kaj post la Universalaj Kongresoj.
Do kio povas okazi en la semajnoj kaj monatoj antaŭ la UK? Jam en Kubo oni planas serion da Esperanto-kursoj tra la tuta lando. Tiuj kursoj ne nur helpos trejni helpantojn por la LKK, ili ankaŭ altiros la atenton de la ĝenerala publiko, kaj espereble havos pozitivan efikon. Kaj eblas pripensi specialajn radiajn kursojn kaj ĵurnalajn kursojn de Esperanto. En Francio antaŭ proksimume 20 jaroj okazis ĉiutagaj lecionetoj de Esperanto dum unu monato en unu el la plej aŭskultataj francaj radio-elsendoj, kaj tiuj elsendoj rezultigis kvin milojn da leteroj (retmesaĝoj ne ekzistis tiam) senditaj al la radiostacio!
Kaj kio povas okazi post la UK? Mi rekomendus lecionojn kaj kursojn de Esperanto. Estus la plej bona momento oferti multajn, multspecajn kaj multlokajn kursojn de Esperanto en la kongres-urbo. La post-kongreso, almenaŭ por niaj elstaraj kaj kompetentaj instruistoj de Esperanto, kiaj Katalin, Atilio, kaj multaj, multaj aliaj, NE estas la momento lasi la kongres-urbon kaj turismi, estas ĝuste la momento kiam povas estiĝi multege da novaj gelernantoj de Esperanto pro la akumulita, long-daŭra efiko de la supre menciitaj inform- kaj ag-aranĝoj kaj eventoj.
Do, resume, por kreskigi la inform-efikon en la lokaj urboj de niaj UK-oj, oni devas kunligi informadon kun ago kaj agado. Nepras, ke la inform-strategio kaj la agad-strategio estu kunligitaj. La tuto devas esti planata kaj okazigata dum longa periodo, tio estas, antaŭ, dum, kaj post la UK-oj. Atentindas Infana Kongreseto, Lingva Festivalo, Netradicia Ekumena Diservo, kaj Fakaj Asocioj. Ĉiu inform-ago prefere estu sekvata de konkreta ago, speciale, de lingva leciono aŭ lingvokurso. La kompleta strategia sistemo povas resumiĝi per du vortoj: efika malfermiĝo.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio
Rimarkoj estas gxustaj, sed plej grava estas por kio oni devus lerni Esperanton.Se oni povus per gxi akiri "cxiutagan panon" oni ne devus sin tro multe gimnastiki por iun konvinki.
Gxis kiam neniu povos vivteni sian familion per Esperanto, nia peno estos kaj restos nur kun minimalaj rezultoj.
Ni devus sercxi aliajn vojojn.Pli efektive estus konvinki iun gravan societon, organizon kiu uzus Esperanton aux trovi kelkaj landojn kiuj inter si kontraktus uzi oficjale la internacian lingvon.
Ni devus eble oganizi konferencon de lingvistoj, futurologoj, politikistoj kun ekonomistoj por ellabori raciajn rekomendojn por EU cxu UNO.
Se temas pri kongresaj rimarkoj, do mi nur dezirus, ke simile kiel dum olimpikaj ludoj, cxiu nacio marsxu kun landa flago kaj eble kostumo tra la stratoj, cxar tiam urbanoj propraokule ekvidus kion eble ne estas por plej multo kredebla.Tio laux mia opinio estus plej malmultekosta sed plej efika propagandilo.
Dua afero estus, pripensi, cxu ne limigi UEKongresoj por ideologiaj kaj organizaj aferoj kaj organizi pli da fakaj kongresoj.