Laŭdoj kaj plendoj pri la Bjalistoka arta programo
La kongresejo de la ĉi-jara Universala Kongreso en Bjalistoko estis la loka teknika universitato, kiu ne havas salonon sufiĉe grandan por 2.000 homoj. Por la plej multaj programeroj tre bone sufiĉis la salonoj de la universitato, eĉ se foje tiuj estis ne tute facile troveblaj pro diversaj pordoj fermitaj pro konstrulaboroj. Por la programeroj kiuj celis ĉiujn kongresanojn oni starigis grandan, blankan tendon kun ligna planko en la korto de la universitato.
La tendo Zamenhof relative bone taŭgis por la inaŭguro kaj la solena fermo de la kongreso, kvankam la publiko en la malantaŭa parto de la tendo povis vidi la scenejon ĉefe sur la grandaj ekranoj pendigitaj de la tend-plafono. La tendo funkciis akcepteble ankaŭ por la nacia vespero kaj la pli bruaj partoj de la posta Internacia Arta Vespero, sed malpli bone por la kelkaj pli intimaj koncertoj dum la semajno.
Dum la kongresa semajno estis prezentitaj pluraj teatraĵoj, ĉefe ne en la kongresejo, sed en la urbocentro, en ordinaraj teatrejoj. Tion kritikis dum la komitata kunsido Michela Lipari, reprezentanto de la subkomitato pri kulturo. Laŭ ŝi, almenaŭ la dumtagaj prezentadoj nepre devus okazi proksime al la kongresejo, ĉar alikaze la kongresanoj perdas tempon veturante tien-reen, kaj eble tute ne iras al la teatraĵoj.
Malsame opiniis kongresano Spomenka Štimec:
- Mi volas gratuli niajn polajn amikojn, ke ili logis niajn teatraĵojn al la veraj teatroj. Alia afero estas, ke ili kompreneble devas esti bone atingeblaj por la kongresanoj.
Iom da kritiko kaŭzis la fakto, ke la Internacia Arta Vespero ne sekvis la tradicion, laŭ kiu scenejo estu disponigita al artistoj el inter la kongresanoj. Anstataŭe la Internacia Arta Vespero ĉi-jare praktike iĝis daŭrigo de la Nacia Vespero - la ĉefan parton de la tempo okupis pola operkantistino kaj muziktrupo de la loka belorusa minoritato. Iom da tempo estis tamen disponigita al la Internacia Koruso kaj al JoMo.
La prezentemuloj inter la kongresanoj estis anstataŭe direktitaj al kafejo Fama en la urbocentro. Tie en mardo kaj ĵaŭdo vespere, en pli intima kaj hejmeca ĉirkaŭaĵo ol la tendo Zamenhof, sed antaŭ multe malpli granda publiko, okazis aranĝo kun la nomo Arta Kafejo. Inter la partoprenantoj elstaris Ĵomart kaj Nataŝa, la litova grupo Asorti kun brila violonisto, la kuba bardo Julián Hernández Angulo, la senbarba bardo Georgo Handzlik, Maria Sandelin kaj Manuel Pancorbo.
La junulara programo de la Bjalistoka Universala Kongreso estis nekutime riĉa. Pri ĝi respondecis Ireneusz Bobrzak, kiu tre kontentis pri la kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio.
- Ili pagis por la partopreno de la brila rokgrupo Supernova el Brazilo. Ŝajne io tia okazis unuafoje - sed eble neniu antaŭe proponis? Ĝenerale ĉio estis tre sukcesa, li diris al Libera Folio.
La koncerto de Supernova okazis ne en tendo Zamenhof, sed en apuda studenta drinkejo. Tie en intima atmosfero kolektiĝis eble cento da ĉefe junaj ŝatantoj de rokmuziko. Dum la kongreso okazis ankaŭ la brile sukcesa roka debuto de Carina, la filino de la fama muzika paro Ĵomart kaj Nataŝa.
En la sama ejo koncertis ankaŭ la vortĵongla brazila repisto Tone, kiu krome surprize partoprenis en la Oratora Konkurso, kie li per sia repeca kontribuo gajnis la trian lokon.
Poste tamen montriĝis, ke li efektive ne rajtis partopreni la konkurson. Supozeble pro lia juneca aspekto, neniu demandis al li pri lia aĝo, sed post la konkurso oni rimarkis, ke li klare superas la aĝolimon de tridek jaroj. Anstataŭ la tria premio li tial fine ricevis nur honoran mencion.
Pluraj el la junularaj programeroj okazis en la amasloĝejo, en lernejo duonkilometron for de la ĉefa kongresejo. Tie la redaktoro de Libera Folio vendrede vespere renkontis Rogener Pavinski, la brazilan soliston de la rokgrupo Supernova.
Li montris al la fenestro, nun kovrita per dika kartono, kaj klarigis, ke ĝuste lia amiko en la nokto inter lundo kaj mardo estis trafita de la grandega ŝtono, ĵetita tra la fenestro.
- Mi tuj diris al li, ke li certe morgaŭ estos en Libera Folio... Kaj li ja estis!
La internacia vespero ja malkontentigis multajn homojn, kun kiuj mi parolis. Ni esperas, ke ĝi reiĝos la tradicia vespero kun multaj diversaj prezentoj de diverslandaj kongresanoj, anstataŭ malmultaj longaj prezentoj, ĉefe de profesiaj trupoj de la kongresa lando.
Pri la aparta junulara programo: mi revas, ke iam ĉesos tia firma eksplica distingo en E-kulturo inter la "junulara" kaj la "normala" programoj. Sufiĉe multaj nejunuloj partoprenis "junularajn" koncertojn ktp, kaj junuloj partoprenis "nejunulan" prelegojn ktp. Ĉu ne sufiĉus simple diri "Jen, okazas rokmuzika koncerto - iru tiuj, kiuj ĝuas rokmuzikon. Jen, okazas prelego pri terminologio - iru, se tio interesas vin!"? Ne nur junuloj ĝuas rokmuzikon; ne nur maljunuloj interesiĝas pri prelegoj kaj kunsidoj. Laŭ mi, malhelpas Esperantujon, kiam estas daŭra implica mesaĝo "Vi estas junulo, do vi prefere iru al tiuj junulaj aferoj. Kaj tiu estas nejunulo, do tiu iru al tiuj aliaj nejunulaj aferoj." Kial E-kulturo (kaj specife UK) ŝajnas intence emfazi kaj pligrandigi fendojn inter generacioj?
Tia fendo kaj institucia emfazo kaj kuraĝigo de tia fendo ne ekzistas en multaj aliaj kulturoj, kiujn mi partoprenas. Ekzemple mi ofte iras al kunvenoj de ludantoj de strategiaj tabul-ludoj kaj kart-ludoj, kaj al turniroj pri goo - ĉiuj simple ludas ludojn kune. Estus ridinde havi apartan ĉambrojn por junuloj kaj por maljunuloj.
Esperantujo ne nepre bezonas agi tiel apartige pri generacioj. Ekzemple en lastatempa SES (lernu-renkontiĝo en Slovakujo), ĉiuj kunestis sufiĉe komforte kaj agrable en kursoj, manĝoservo, koncertoj (inkluzive repa muziko de Tone), ekskursoj, ktp - ne estis apartaj programoj por junuloj kaj maljunuloj.