Dankenoj en Bjalistokaj busoj
En dudek aŭtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklamŝildoj super la fenestroj, esperantaj frazoj aperas ankaŭ sur televida ekrano plej antaŭe en la buso.
- Ĉi tio estas ne nur maniero igi interesataj la urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ ŝanco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktiko, dum la kongreso, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la aŭtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.
La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj, kaj sen kontrolo de la kvalito. En filmeto publikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvoinstruaj ŝildoj. "Grandan dankon" laŭ la busa versio iĝas "dankenon", kaj al tio oni respondu "ne dankine". La frazo "gxis revido" estas skribita ĝuste tiel, sen ĉapelo sed kun postmetita ikso.
La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro, kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuziĝos pri la fuŝoj. La aŭtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preskaŭ same multe da internacia atento kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.
La novaĵo pri la esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amaskomunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵagentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros "grandan dankenon".
Mi ne povas detale paroli, char mi ne konas la lokajn kutimojn, sed en multaj landoj la radio-parolanto povas starigi demandojn por konkurso. Chu en Pollando, mi tute ne scias.
Tamen se efektive eblas en Bialystok, la radio-isto povas diri mikrofone al la geauskultantoj: “Chu vi prenis la buson hodiau? Chu vi vidis la Esperanto-kurseton? Do diru al mi, telefonante, kion signifas “Dankon” en la pola lingvo? Kaj la tria persono kiu telefonos kaj bone respondos ricevos senpagan esperantan provlecionon (fulmokurson)!”
Se neniu Esperantisto pretas iri al la radiostacioj, mi mem povas tien iri (kun la helpo, kompreneble, de pola Esperantisto) por proponi la ideon, kaj due mi pretas starigi provlecionojn en Bialystok por tiuj de la radio kaj aliaj.
Sed POSTE, iu loka Esperantisto devas starigi kurson por tiuj de la provlecionoj. Ne havas multan sencon fari kurseteton kaj poste fari nenion.