Esperantista partio volas vastiĝi orienten
EŬROPAJ BALOTOJ 2009: UNUA ALVOKO
Eŭropo nun trairas krizan fazon, en kiu ĝi ne povas konvene alfronti la defiojn de la 21-a jarcento. Por solvi tiun problemon, nun politikistoj kaj industriistoj devos transdoni al la civitanoj la taskon evoluigi Eŭropon. Tiu strebo havas nomon: la plano C. C kiel civitano. Ĝia unua etapo konsistas el lotado de membroj por la venonta konstitucia asembleo. Iuj eble rimarkigos, ke la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj enhavas la rajton por ĉiu homo, elekti siajn reprezentantojn. Ĉu tio ne kontraŭdiras la lotadon? Tute ne, ĉar popoloj nur volas suverene diri, ĉu la teksto konvenas al ili aŭ ne. Tiu popola suvereneco estas cetere proklamita en la sama artikolo 21.3 de UDHR. Tio implicas, ke la nova konstitucio estu submetita al referendumo en ĉiuj landoj, ankaŭ en tiuj orientaj, kiuj sentas sin iom marĝenigitaj.
Tio estas des pli grava ke same kiel Brazilo estas la pulmo de la mondo, Orienta Eŭropo estas la koro de Eŭropo. Koro certe ŝirvundita de la Historio sed koro, kiu koncentras ĉiujn gravajn antagonismojn inter diversaj kulturoj, religioj kaj lingvoj de nia duon-kontinento. Tial ni frate etendas la manon al la anoj de la reformiĝanta familio!
Sed post la bonveniga brakumado, endas averti la Orient-Eŭropanojn pri grava minaco: ankoraŭ pli forte ol la niaj, viaj lingvoj estas en danĝero. La eŭropa merkato kaj la tutmondiĝo minacas ilin pro la tendenco al uniformigo. Ni ĉiuj konscias, ke la angla pli kaj pli forpelas la aliajn lingvojn en laborejoj, lernejoj, radioj, kinejoj, Interreto, kaj ĉiuj aliaj kampoj de la socia vivo. Tiel preme, ke jam aperis emo al tre frua instruado de la "komerca lingvo" al la infanoj, malfavore al la gepatraj lingvoj, kaj tio eĉ en grandaj landoj de Eŭropo.
Bona maniero defendi sian lingvon estas doni al ĝiaj uzantoj lingvajn rajtojn. Ni ne reskribos ĉi tie la oficialan starpunkton de la Asocio por Eŭropa Konscio pri la temo; eble nur emfazos, ke la lingvoj estu tiom ŝirmitaj, kiom volas iliaj uzantoj per adekvataj aranĝoj far la lingvopolitikaj instancoj. Tio antaŭsupozas malcentrigon de la decidorganoj en multaj landoj. Fakte ne eblas atingi lingvan demokration sen antaŭa pliprofundigo de demokratio.
Tial ni alvokas la civitanojn ĉie, kie eblas en landoj apartenantaj al Konsilio de Eŭropo, ke ili fondu sekcion de EŬROPO DEMOKRATIO ESPERANTO, ĉar nia celo estas ĝuste plidemokratiigi Eŭropon interalie per la uzado de neŭtrala komuna lingvo. Nia juna partio estu renkontejo por diversaĝaj esperantistoj, lingvodefendaj asocioj, heroldoj de demokratio, interkulturaj kaj civitanaj movadoj. Ĉiuj anoj de EDE pretu honeste debati kaj solidare kunlabori.
Kie ne eblas fondi EDE-partion, esperantistoj nepre subtenu la C- planon, se ili volas doni ŝancon de disvolviĝo al "l' Eŭropo de l' civitano".
Siaflanke EDE emfazu la principojn de nediskriminacio rilate la lingvojn de la volontuloj, kiuj partoprenos en la Konstitucia Verk-Asembleo. Ni postulu, ke la tiamaj debatoj respektu la lingvan egalecon, dank’al taŭga antaŭ-preparo (esperantiĝo je almenaŭ pasiva regado de la asembleanoj). Tiel, ĉiu povos esprimi sin, ĉu rekte en esperanto, ĉu en sia lingvo, kun traduko al esperanto. Sukcesi en tiu grava paŝo estus jam granda venko!
Bertrand HUGON, inĝeniero
Renato CORSETTI, emerita profesoro
Bert SCHUMANN, informadikisto
Jacques BARATIÉ, socia laboristo
Zlatko TIŠLJAR, instruisto
Elisabeth LAMBERT, emeritino
René BALLAGUY, mondcivitano
Elisabeth BARBAY, fak-edukistino
Michele MENCIASSI, programisto
Zoltán HUBERT, inĝeniero
Edi NGIZULU, inĝeniero
Yaovi KOKOUVI, studento
Jennifer URIE-KOKOUVI, studento
Denis-Serge CLOPEAU, kuracisto
Peter BALÁŽ, entreprenisto
Etsuo MIYOSHI, industriisto
Jes, esperanto devas eliri de klubo, de oficejo kaj montri klare pri malgxustajxoj, kion faras malkonsciaj deputitoj al kunfratigxantaj popoloj.Jes, esperanto devas fari politikon!Kial ne organizi protestan marsxon? Cxu ne estus inde dum la kongreso demonstri sur la stratoj? Ni ne povas atendi, gxis aliaj politikistoj faros gxustan decidon , se ili ne vidos proprajn profitojn.
Nepre ni devas postuli , ke la popolo ankaux decidu, cxu ili mallernis esti demokrataj? Se ni volas certan estonton de EU, ni bezonas pli da demokratio kaj malpli imperiaj lingvoj.Cxiu lingvo por sia popolo kaj neutrala ofica por internacia kontakto.
Esperanto estas ne nur neutrala, facile lernebla, sed eble plej grave logika.
De multaj jaroj mi laboras kiel interpretisto kaj tre ofte mi spertas kiel okazas miskomprenoj pro malbonaj tradukoj, cxar la naciaj lingvoj tre ofte posedas diversajn sinonimojn, vortoj aliajn signifojn.
Ni komencu gxuste kaj por estonto konstrui nian europan domon.
EUROPO-EURO-ESPERANTO