Esperantista projekto instruos la slovakan
La projekto por rete instrui la slovakan havas la provizoran nomon Slovak Online, kaj la tuta projekto-propono estis bazita je spertoj de la lingvolerna retejo www.lernu.net – kiu ŝajnas unika ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ ekster ĝi. Tiun retejon ellaboris kaj prizorgas ĝuste la teamo de E@I.
- Ene de lernu-teamo estis jam delonge plano provi utiligi sistemon kaj spertojn por instrui aliajn, naciajn lingvojn. Nun hazarde ni trafis bonan tempon kaj sukcesis pri la ekstera subteno por tia realigo, klarigas Peter Baláž, kunordiganto de E@I.
La ricevita subvencio de 256.000 eŭroj laŭplane kovros 75 procentojn de la dujara projekto. La ceterajn 25 procentojn kunfinancas la partneraj organizaĵoj.
Kiam EACEA, la eduka agentejo de Eŭropa Unio, informis pri la akcepto de la subvencipeto, ĝi sendis al E@I ankaŭ rimarkojn pri la monpeto, kie oni plurfoje mencias la ekzistantan Esperanto-retejon lernu.net kaj ĝian profesiecon.
- La projekto estis taksata kiel vere altkvalita, kio nur pravigis la decidon dungi profesian firmaon, kiu pretigis ĝin. Ni volus ankaŭ danki al s-ro Tamás Slezák, kiu afable pruntedonis monon al E@I por pagi la monpet-verkantojn, diras Peter Baláž
Fakte E@I sendis du monpetojn, por la sukcesinta Slovak Online, kaj por Tajpu! – multlingva retejo por instrui ĝustan 10-fingran tajpadon. La tajpoprojekto tamen ne ricevis subvencion de EU.
La slovaka lingvolerna retejo estas peresperanta, sed ne poresperanta projekto. Tamen ĝi povos multe utili por la organizaĵo E@I, kaj por la esperantistoj, opinias Peter Baláž.
- La retejo por lerni la slovakan devas dekomence esti en kelkaj lingvoj: angla, germana, pola kaj litova. Kompreneble, ĉar la teamo de E@I estas E-istoj, eblos lerni la slovakan ankaŭ pere de Esperanto, kiu verŝajne estos eĉ la laborlingvo de la projekto, kaj ĝi certe aperos kiel elektebla lingvo por la estonta retejo.
En la projekto partoprenas ses organizaĵoj el kvin landoj - Slovakio, Germanio, Britio, Pollando kaj Litovio. La ricevita subvencio laŭ Peter Baláž donos al E@I bonan ŝancon plu kreski kaj okupiĝi pri edukaj kaj interretaj projektoj en pli vasta skalo.
Multe da utilo de tiu ĉi projekto laŭ li havos ankaŭ lernu.net kaj eventuale aliaj Esperantaj retejoj, ĉar teknikojn uzotajn por nova retejo, oni povos utiligi sekve ankaŭ por la Esperantaj projektoj de E@I. Ankaŭ en aliaj manieroj la projekto povus utili al poresperanta agado.
- Ni nun havas bonan eblon prezentiĝi ankaŭ ekster Esperanta mondo, kio povas ankaŭ utili al la poresperanta agado de E@I. Ekzemple unu el gravaj partneroj de la projekto estos la fondaĵo de la unua damo de Slovakio, edzino de slovaka prezidento, s-ino Gašparovičová. La fondaĵo ŝatis la projekton kaj ambicie pretis helpi pri la informado kaj publikaj rilatoj, post ĝia lanĉo. Tiel okazos pluraj personaj interparoloj je la plej alta nivelo.
Aldone la projekto povas montri, ke Esperanto ne celas forpuŝi aliajn lingvojn, sed male povas ludi gravan rolon por ilia dis vastigo. E@I jam pripensas provi similan monpeton estonte por aliaj lingvoj kiel ekzemple la pola, ĉeĥa kaj simile.
Krom la propra projekto por instrui la slovakan lingvon, por kiu E@I mem petis subvencion, efektive E@I ene de unu monato ricevis konfirmon ankaŭ pri la aljuĝo de EU-subvencio al du pliaj projektoj, en kiuj ĝi partoprenas kiel partnero.
La unua rekte celas poresperantan agadon - nome instrui instruantojn por "Universitatoj de tria aĝo" en Pollando. Tiun ĉi projekton estris PEA, ĉefe ĝia prezidantino Halina Komar kaj Interkultura Centro Herzberg. La dua projekto celas kreon de plurlingva retejo rilata al la hispana lingvo kaj kulturo. Por ĝi petis subvencion altlernejo en Varsovio, kaj E@I respondecos pri la slovaka versio de tiu retejo.
Peter Baláž tre kontentas pri la sukcesoj.
- Tiu ĉi somero estas vere fruktodona je pozitivaj novaĵoj por E@I. Montriĝis, ke ja eblas sukcesi ĉe grandaj eŭropaj monpetoj, se oni proponas ion interesan kaj utilan. Jen, eble instigo por pluaj provoj en simila direkto? Eble fine venos tempo, kiam esperantistoj lernos pli utiligi la eksterajn monfontojn por sia agado?
Pri nia aganto Peter Balaz mi antauxe kelkfoje legis kun estimo kaj dum Europa Esperanto-kongreso povis lin ekkoni, kiel ne nur kiel bona esperantisto, sed tute simpatia juna , fervora aganto, kiu sxajnis scii kion li volas.
Certe estas multaj aliaj similaj talentaj junaj homoj kaj ni devas fidi iliajn kapablojn.Jen, estas ekzemplo, ke en junularo kusxas nia estonteco.
Gratulon kaj plenan sukceson!