Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato

Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-14 18:47
La mondfama Esperanto-fako ĉe la ĉefa Budapeŝta universitato ELTE malaperas. Ekde la jaro 1966 ĉe la Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Budapeŝta universitato ELTE (Eötvös-Loránd-Universitato) funkciis altnivela Esperanto-fako. Esperanton oni povis studi ne kiel ĉeffakon, sed kiel la unuan kromfakon. Jam antaŭ kelkaj jaroj oni ĉesis akcepti studentojn, kaj la lastaj du nun okupiĝas pri siaj diplomlaboroj. La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation faris provon savi la Esperanto-fakon, proponante financan subtenon, sed la internaj konfliktoj de la hungaria Esperanto-movado malebligis konstruan aliron.

Unu el la ĉefaj motoroj de la Esperanto-fako ekde 1966 ĝis sia morto en 1987 estis István Szerdahelyi. En la Budapeŝta Esperanto-fako studis multaj konataj Esperanto-aktivuloj hungariaj sed ankaŭ alilandaj.

Post la falo de komunismo en Hungario falis ankaŭ la prestiĝo de Esperanto kaj la ĝenerala interesiĝo. Samtempe la financado de la universitato estis striktigita, kaj antaŭ kelkaj jaroj la akceptado de novaj studentoj por la Esperanto-fako estis ĉesigita.

Dum kelkaj jaroj la nombro de studentoj en ELTE trioniĝis al malpli ol 10.000, kaj por ŝpari monon oni decidis devige pensiigi preskaŭ ĉiujn instruistojn pli ol 62-jarajn. Inter tiuj estis ankaŭ lekciisto de la Esperanto-fako, Iván Bujdosó, kiu iĝis 62-jara en la jaro 2006.

Lia maldungo signifis ankaŭ, ke la universitato rezignis pri la planoj transformi la malnovan, universitatnivelan Esperanto-fakon en novan, malpli ampleksan lingvoinstruistan programon, kiu tamen ebligus al la studentoj ankaŭ estonte havi kursojn pri Esperanto kiel parton de sia universitata eduko.

Ĉar la oficiala kialo por la maldungo de la lekciisto estis manko de financado, la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation serioze konsideris la eblecon kontribui al la salajrokostoj por konservi la Esperanto-programon ĉe la universitato.

La sekcio de aplikata lingvistiko pozitive sintenis al la propono pri financa subteno, kaj printempe de la jaro 2007 Humphrey Tonkin kiel reprezentanto de Esperantic Studies Foundation persone vizitis la universitaton por diskuti la praktikajn detalojn. Tamen la dekano de la katedro tute rifuzis renkonti lin, kaj la rektoro de la universitato ne konsentis subskribi kontrakton pri la financa subteno.

En la sama periodo kulminis la interna skismo de la Esperanto-movado en Hungario. La nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio,  György Nanovfszky, denuncis la antaŭan afergvidanton László Szilvási ĉe la polico pro asertataj financaj misagoj, kaj la tuta hungaria movado disfalis en du batalantaj frakcioj.

La skismo evidente influis la etoson de la vizito de Humphrey Tonkin, ĉar unu el la tri instruistoj de la Esperanto-fako eĉ ne partoprenis la kunvenojn. Sendube la skismo ankaŭ malaltigis la jam nealtan prestiĝon de Esperanto ankaŭ en la okuloj de la universitata estraro, kaj do nerekte kontribuis al la fina malapero de Esperanto el la programo.

Intertempe la polica esplorado estis finita, financaj misagoj ne estis trovitaj, kaj la nova estraro de Hungaria Esperanto-Asocio publike pardonpetis al la senkulpe akuzita eksa estro. Tamen la skismo ne malaperis, kaj el la iam elstara Esperanto-fako de la Budapeŝta universitato restas nur du studentoj.

- La trista fakto estas, ke ni estas la lastaj studentoj, ĉar la "kara" dekano decidis, ke la fako ĉesu la funkciadon. Verdire ni ofte sentas, ke ni estas superfluaj malgravaĵoj en la okuloj de la universitata burokratio, skribis unu el la studentoj lastatempe en diskutlisto de hungariaj esperantistoj.

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2009-05-30 05:33
Leginte bedaŭrindan fakton, mi estas sen-emocia, ĉar ĉiuj edukadoj de Esperanto en la universitato aŭ lernejo havis saman fatalon kaŭze de diversaj kialoj. Mi pensas,ke pli bone UEA aŭ E-organizoj fondu propran edukcentron aŭ lernejon de Esperanto.
slavik
slavik diras:
2009-05-31 23:06
» fondu propran edukcentron aŭ lernejon

Ĉu en ĉiu ĉefurbo? :)
Lu
Lu diras:
2009-06-02 12:38
Antaŭ ol fondi edukcentrojn aŭ lernejojn ni eble ofertu kursojn en ĉiu iom pli granda Esperanto-renkontiĝo. Lingvaj kursoj en pluraj niveloj tie jam delonge hejmas. Povus aldoniĝi kursoj pri la "manaĝerado de Esperantujo" - do gvidado de asocio landa kaj loka, organizado de renkontiĝoj kaj kursoj, gazetaraj rilatoj, interna kaj ekstera komunikado, librokomerco, libroeldonado ktp. Ĉio, kion ni bezonas por funkciigi la hodiaŭan Esperantujon (ne nepre ĉio en ĉiu renkontiĝo). Kursoj por instruantoj kaj pri esperantologio laŭ mia impreso ekzistas jam en sufiĉa nombro; instrukapablaj homoj ne vere mankas. (Kaj ni ne forgesu la fakton, ke la lingve kapablaj homoj ofte multe memlernas.)
dennis
dennis diras:
2009-06-03 05:06
Lu skribis:

Povus aldoniĝi kursoj pri la "manaĝerado de Esperantujo" - do gvidado de asocio landa kaj loka, organizado de renkontiĝoj kaj kursoj, gazetaraj rilatoj, interna kaj ekstera komunikado....

Dennis aldonas:

Lu, tio estas tre fruktodona ideo! Al mi ege plachus cheesti kurson nomatan "kiel sukcesigi lokan, urban movadon de Esperanto."

Kio sukcesigas kaj sukcesigos lokan movadon? Grava briko en la muro de strategio! Lau mia sperto en Usono, Hispanio, Francio kaj nun Chinio, ni ege bezonas koni la principojn de sukcesigo en niaj lokaj kluboj. La tuta esperanta movado lamas pro neefikaj lokaj organizajhoj (pri tio mi ankau kulpas!)

Pri la vorto "managherado" mi preferas la vorton "estrado" -- chu mi eraras? Mi scias, ke "managhero" nun ekzistas en NPIV, tamen, kiel instruisto pri tiu temo, mi daure preferas la vortojn "estri, estrado, ktp".

Amike,

Dennis Keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-03 18:09
Unue mi devas esprimi mian agnoskon kaj subteni la ideon de s-ano Lu.
Vere tiu problemo okazas cxiutage.Nur hazarde trovigxas iu kiu scipovas majstri tiun laboron.Ofte tuta loka agado , kiel mi mem spertis, dependas de unu persono.Se tiu persono cxesas, mortas tuta loka e-vivo.

Mi tamen preferus kaj rekomendus uzi la vorton gvidi, povus ecx esti gvidestro.Estro ne devas scipovi gvidi se li havas bonan , talentan sekretarion aux kapablan teamon.Ofte estas , ke estro estas nur iu honorplena homo, kiu donas nomon aux estas ordone postenigita, do eble scipovas ecx ordoni kaj ni volas, ke ni havu organizantojn,arangxantojn - gvidantojn.
Lu
Lu diras:
2009-06-03 23:01
Kara Dennis, pri la demando, "kiel sukcesigi lokan, urban movadon de Esperanto", eble konsideru la spertojn akiritajn kun prelegoserio pri "Esperanto en la praktiko", vidu en vikipedio che http://tinyurl.com/prelegoserioEsperanto . Se oni ofertas kelkajn dekojn da tiaj prelegoj kaj anoncas en gazetoj, oni vere ne povas eviti, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-kursoj.

Necesas unu afero: Homo, kiu persisteme kaj pacience gvidas tion. Laŭ mi la kerna problemo ne estas, "kiel varbi homojn por Esperanto", sed "kiel varbi Esperanto-parolantojn por Esperanto-laboro". Eble jen plia temo por la kursoj...

Pri la vorto "manaĝeri" mi pretas rezigni; eble gvidi, estri aŭ organizi pli taŭgas... Sendepende de la vorto necesas, ke la agadoj vere okazu :-)
cyrille
cyrille diras:
2009-06-11 12:32
Ĉu vi ne pensas ke ne kurson pri movadaj aferoj ni bezonas, sed pri aliaj aferoj. Ni bezonas valorajn kursojn, por ke lernanto kaj uzanto de Espranto aliru al aferoj valoraj, kiujn li ne povas atingi per sia denaska lingvo aŭ per nur la angla ?

Evidente oni povas uzi la spertojn de la partoprenantoj en la Esperanta movado kiel tereno por praktiko, sed ne kiel celo.

Ni devas trovi al kio vere utilas Esperanto por la ekstera publiko. Kiu dediĉus sian tempon por lerni lingvon facila sed neutila ? Utila por havi amikojn en la tuta mondo ? Mi dubas pri la intereso de la loĝantaroj, mi dubas pri la intereso de la registaroj. Mi eĉ certas pri la malo.
Nia lingvo funkcias. Kion ni havas direnda al la mondo ? Nun, ni trovu nian mesaĝon.

Miaflanke, mi uzas Esperanton por dulingvigi junajn infanojn. Tion oni ne povas fari sen Esperanto en unulingva medio kaj familio. Tio ne utilas al ĉiuj.
Mi proponas ankaŭ uzadon por interpretado, sed ne kiel pontolingvo ĉar la lingvo estas tro juna. Se la preleganto uzas ĝin, interpretisto redonu belan paroladon per nacia lingvo (tre ofte la angla). Tiu nacia lingvo tiam utilas kiel pontolingvo. Dank'al 2 homoj, oni povas montri Esperanton al ĉiuj ĉeestantoj. Konsciĝu ke ni kutimas pri la malo (Amaso da Esperantistoj, kaj du hazardaj pasantoj kiuj aŭdas pri la evento !).
Se tiu aspekto interesas vin, venu al la kleriga lundo dum la UK.
Lu
Lu diras:
2009-06-13 09:05
Kara Cyrille, la kursoj, kiujn vi nomas, ne estas alternativoj al tiuj nomitaj de mi - povas okazi ambaŭ specoj en unu sama renkontiĝo kaj fakte tiel ja jam okazas. Dum la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand (kiel dum SOMERE kaj aliaj kunvenoj) kutime oni prelegas pri diversaj temoj, laŭ la spertoj kaj interesoj de la partoprenantoj. Lastfoje dum NR oni povis lerni ekzemple pri la gestolingvo aŭ pri la elementoj de la kosmo, pri Argentino aŭ la financa krizo.

Kutime pri tiuj aferoj oni povus ekscii ankaŭ per aliaj lingvoj. Tamen la homoj venas al la Esperanto-renkontiĝoj. Interese, ĉu ne? Kvankam principe ni ofertas tre similan aferon kiel aliaj renkontiĝoj sen Esperanto, la Esperanto-renkontiĝoj en Germanio kreskis de unu semajna renkontiĝo en 1977 kun cent homoj al laste ĉ. kvin kun sume okcent homoj. Mezuma kresko super 5 % jare.

Simile okazis en la mondo de la denaskuloj: Antaŭ tridek jaroj kaj iom estis nur IIK - nun aldone ekzistas REF, PSI kaj NR, en kiuj partoprenas po pli ol dudek denaskaj infanoj kaj junuloj ĉiujare. Kaj oni ofertas preskaŭ nenion, kion la infanoj "ne povas atingi per sia denaska lingvo aŭ per nur la angla": Estas ludoj kaj kantoj, promenoj kaj babilado ktp.

Pro tiuj observoj mi dubas, ke ni ĉefe "devas trovi al kio vere utilas Esperanto por la ekstera publiko". Fakte laŭ mi ni jam trovis tion. Multegaj homoj tre kontentas kun la internacia etoso de niaj renkontiĝoj kaj ili entuziasme dediĉas unu aŭ eĉ plurajn el siaj feriosemajnoj al tiaj kunestadoj. Multaj homoj estas tiom entuziasmaj, ke ili rakontas pri tio al siaj amikoj kaj konatoj. Sekve ĉiujare alvenadas novaj homoj, kiuj eklernas tiun mirinde rapide lerneblan lingvon, per kiu okazas tiuj belaj renkontiĝoj. La praktiko montras, ke Esperanto jes estas tre utila al la homoj ĝuste per tio, ke oni havas amikojn el multaj landoj.

Eble aldoniĝas unu punkto: Oni sentas sin pli hejme per Esperanto ol per la angla. La angla daŭre estas fremda lingvo, Esperanto fariĝas propra lingvo. Tio havas du kaŭzojn: Unuflanke la angla restas la lingvo de la anglalingvaj denaskuloj; ni restas eksteruloj, kiuj devas demandi al la denaskuloj pri la lingvaj reguloj.

Aliflanke eblas regi Esperanton pli bone ol aliajn lingvojn. Ni supozu, ke Esperanton eblas lerni en triono de la tempo necesa por la angla (la ekzakta rilato ne tiom gravas). Tiam 1500 horoj por la angla (lerneja lernado) zorgas por la sama nivelo kiel 500 horoj por Esperanto (tri semajnfinaj kursoj kaj poste 45 tagoj, do ĉ. ses semajnoj, en renkontiĝoj kun ĉ. dek horoj de lingvouzado tage). Eble oni nun volas same pluprogresi en ambaŭ lingvoj. Se oni esperantumas ĉiutage en la reto dum 30 minutoj, necesas uzi la anglan dum unu horo kaj duona por atingi la saman progreson. Se oni ferias en Esperantujo dum du semajnoj jare, necesas ferii aŭ labori en anglalingva etoso dum ses semajnoj ĉiujare. Ferii en Esperanto-etoso oni povas en dekoj da landoj - rilate al la angla estas malpli da landoj; en internacia feriado en Hispanio la germanoj jes iom uzas la anglan aŭ hispanan, sed ĉefe ili ĝoje retrovas siajn samlingvanojn.

Multaj homoj do ne atingas tiun tempon pri la angla - kaj sekve ili progresas malpli rapide pri la angla ol pri Esperanto. Post dek aŭ dudek jaroj (kaj ofte pli rapide) ili atingas signife pli altan nivelon en Esperanto ol ili havas en la angla. Ili senĝene parolas en Esperanto, skribas en retaj forumoj kaj verkas leterojn de legantoj aŭ artikolojn. Ili sentas sin pli hejme en Esperantujo ol en Anglalingvujo. Mi havas la impreson, ke tio estas unu el la ĉefaj avantaĝoj de Esperanto. Eble la ĉefa faktoro, pro kiu la nombro de fluaj parolantoj de Esperanto verŝajne milobliĝis dum la pasintaj cent jaroj.

Se oni volas ankoraŭ pli bone disvastigi Esperanton, laŭ mi ne necesas tre multon ŝanĝi pri la ofertoj de Esperantujo. Antaŭ ĉio necesas porti la mesaĝojn eksteren. Kiu informanto pri Esperanto vere konscias pri la mirinda sukceso de Esperanto? Plej malgranda lingvo de la mondo en 1887 kaj hodiaŭ rango 22 en vikipedio? Unu el naŭ lingvoj en la informa retejo de la ĉina registaro http://esperanto.china.org.cn/world/index.htm ? Rango 16 inter la fremdlingvoj, kiujn scias litovoj, rango 18 en Hungario. Ktp.

Duono de la loĝantaro jes konas la vorton Esperanto - sed plej multaj havas komplete erarajn ideojn. Laste mi aŭdis kaj legis, ke Esperanto estus "morta", ke ne ekzistus stabila denaskularo, ke Esperanto estus malsukcesa, ke Esperanto ne havus kulturon, ke ekzistus alternativo inter Esperanto kaj la angla (en la senco de "aŭ - aŭ" anstataŭ "kaj - kaj"), ke la angla jam estus venkinta (kvazaŭ Ĉinujo ne havus pli grandan ekonomion ol Usono ene de dek jaroj, kio firmigos la pozicion de la ĉina) ktp. Ĉio ĉi ne de "simplaj" civitanoj, sed de edukitaj homoj, eĉ de lingvistoj. Necesas ŝanĝi tiujn opiniojn montrante la faktojn. Por interŝanĝi spertojn, kiel fari tion, necesas kursoj kaj seminarioj. Certe ankaŭ necesas kursoj pri aliaj aspektoj de la organizado de Esperantujo nomitaj supre, por ke Esperantujo havu ankoraŭ pli altan kvaliton kaj por ke ni uzu nian limigitan tempon kiel eble plej racie kaj efikece. Kaj ni aldone plu ofertu tiujn konatajn plej diversajn kursojn kaj prelegojn pri mil kaj unu aferoj el la mondo.

Se ni realigos eĉ nur parton de tio, Esperantujo plu kreskos kiel dum la pasintaj tridek jaroj - kaj eble eĉ pli rapide.
Gerrit
Gerrit diras:
2009-06-03 20:55
Lau mi taugas nur la vorto "bedaurinde". Al chi universitato persone mi dankas unu amikon: István. Malfeliche estonte oni do ne plu tie trovos novajn amikojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-06-04 16:11
Ĉu mi estas la sola ĉi tie, kiu pensas ke se sufiĉe multe da Esperantistoj sufiĉe frue aŭskultus Lapenna-n, tiam ĉi tiaj malatingoj ne okazadus konstante en orienta (meza) Eŭropo dum ĉi tiuj jaroj?
bujdosxo
bujdosxo diras:
2009-06-23 11:55
Mi lekciis inter 1996-2008 en Esperanto-fako kaj spertis, ke sendepende de inter si malkonsentoj cxiuj hungaraj esperantistoj lauxnome Szilvási László, Nanovfszky György kaj plue la kolegoj en la Katedro, deekstere dr. Máthé Árpád plenforte apogis la Fakon.
Amike
Ivano
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-19 10:56
Vidu artikolon de Ivano:
La Esperanto-fako de ELTE kaj kelkaj kromrikoltoj
http://www.oocities.com/[…]/rikolto.htm
en kiu, krom historia trarigardo, ni legas ankau pri la grandnombraj "kromrikoltoj", t.e. rezultoj kvazau flankefikaj pro kiuj ni povas danki la ekziston de la E-fako.
amike
Istvan Ertl