Fantomaj eseoj hantas la reton
Ekzistas floranta industrio en la reto, pri kies amplekso mi ĝis nun apenaŭ konsciis, sed kiu en angle parolantaj landoj havas sufiĉan gravecon por havi slangan nomon: mi parolas pri la fenomeno de la verkado de eseoj por aliaj, specife por ke ili estu prezentataj kiel akademiaj laboraĵoj. La koncernaj entreprenoj, plejofte specialiĝintaj retejoj, estas konataj anglalingve kiel essay mills.
Oni povus pensi ke temas pri marĝena industrio, kiun uzas mallaboremaj riĉaj studentoj, kiam la tempo tro premas ilin, sed fakte temas pri industrio, kiu iom post iom etendiĝas al aliaj landoj.
La eseoj kaj disertacioj povas temi pri ajna akademia fako, eĉ pri Esperanto. Jes, probable estas signo de respektindeco ke nia lingvo estas konsiderata adekvata temo por eseo, kaj ke unu el la retejoj kiuj proponas tiun servon konsideras ĝin sufiĉe interesa por ilustri la kvaliton de sia materialo.
Antaŭ du tagoj mi trovis mencion pri Esperanto en la retejo Twitter (pri tiu retejo, en kiu mi mem mikroblogas, mi rakontis antaŭ iom da tempo en Libera Folio). Ĉe tiu mencio aperis ligo al eseo pri Esperanto , kiun la retejo 24houressay.co.uk uzas kiel modelon por propagandi la kvaliton de siaj eseoj.
Unuavide la teksto aperis serioze verkita, sed kiam mi legis kun pli da atento, io vekis alarmojn en mia kapo. Mi rigardis la bibliografion sur kiu baziĝis la argumentado, por serĉi iom pli, kaj je mia granda surprizo mi ne trovis la aŭtorojn kaj la librojn referencitajn.
Mi demandis en retaj forumoj, sed ŝajnas ke neniu alia konas la verkojn nek la verkintojn. Evidentas do ke la eseoj estas falsaj, elpensitaj. Ne nur estas fraŭdo en la fakto ke ili estus prezentitaj de la mendintoj, ne de la verkintoj, sed eĉ la teksto mem estas fraŭda.
Povas okazi ke la entrepreno konsideris Esperanton interesa afero por verki eseon, sed tiel ekzota ke neniu rimarkos. Tion povas pruvi ankaŭ la fakto ke ili inkludis "version" de la eseo mem en nia lingvo, faritan tiel aĉe per aŭtomata tradukilo, ke oni povas ekspliki la aferon nur per interna bojkoto.
Eble kulpis tiu "Jim Shaw" al kiu ili atribuas la verkadon en sia mikroblogaĵo, kvankam certe temas pri kaŝnomo. Povas kulpi ankaŭ "Donald Wilson", kiu ŝajnas esti alternativa nomo de la enigma verkinto.
Aŭ simple temas pri fuŝado, baziĝinta sur la prenado de materialo en la reto, al kiu oni aldonas elpensitan bibliografion por doni vernistavolon da respektindeco. Ja el la reto ili sendube prenis la "informon", en alia simila eseo pri klingono, ke tiu ĉi lingvo havas pli da parolantoj ol Esperanto. Denove la bibliografio aspektas pure elpensita.
Sed tamen tiu ĉi aspekto ne estas ĝenerala: mi rimarkis ke la bibliografio notita en aliaj eseoj estas vera, eĉ se mi foje havis la suspekton ke ne nepre ĝi estas la plej aplikinda. En tiu ĉi kazo denove Esperanto montriĝas bona detektilo de falsuloj.
La kredindeco de la reto estas tre diskutata temo, kaj tiun polemikon oni tre ofte levas rilate al Vikipedio. La solvo, kiun oni plej ofte proponas estas la aldono de referencoj al libroj kaj al kontrolitaj artikoloj, sed oni nun devus aldoni ke la esploro devas esti eĉ pli detala, por konvinkiĝi pri la certeco de la referenco mem.
Mi supozas ke ni devus atentigi la retejon (eble montrante la tekston kiun Gunnar Gällmo verkis en la angla) por ke tiuj falsaj konkludoj malaperu el ilia retejo. Sed samtempe mi sentas emon lasi la erarojn tiel. Eble estas formo de dia justeco ke la trompemuloj estu mem trompataj.
Sed pri nia lingvo la situacio eĉ pli malbonas. Nur lastsemajne mi trafis en serioza artikolo (papera) mencion de "Markus Zamenhof", inventinto de Esperanto. La aŭtoro ŝajne ne volis malŝpari tempon do simple inventis nomon, ĉar "neniu rimarkos"...