Farbinto de Zamenhof-busto kaptita en Bjalistoko
La polico kaptis la junulon en lia naskiĝtago, kaj li planis jam komenci la naskiĝtagan feston, kiam policano frapis lian pordon, informas la loka gazeto Kurier Poranny. Mallonge raportis pri la okazaĵo lunde ankaŭ Pola Radio.
- Li estis tre surprizita pro la vizito de la polico, ĉar li supozis, ke la esploroj pri la incidento jam estis finitaj, sed pri tio li eraris. Li konfesis, ke li ial ekhavis la ideon ataki la monumenton, sed ne povis racie klarigi al la polico, kial li tion faris, rakontis Kamil Tomaszczuk de la regiona gazetara servo de la polico al Kurier Poranny.
La incidento ĉe la monumento de Zamenhof okazis vespere en vendredo, la 31-a de julio. Junulo en kapuĉo alkuris la buston de Zamenhof, ĵetis kontraŭ ĝi ujon kun rozkolora farbo, kaj rapide fuĝis de la loko. La farbo trafis la buŝon, mentonon kaj bruston de Zamenhof.
Dekkelkajn minutojn pli frue la sama junulo en kapuĉo estis filmita sur la placeto antaŭ la monumento.
La polico kaj reprezentantoj de la loka kongresa komitato rapide venis al la loko, kaj la busto rapide estis purigita. La farbokovritan buston de Zamenhof tamen antaŭ tio fotis pluraj esperantistoj, kaj minimume unu foto estis portita al la redakcio de la kongresa kuriero, kiu en Bjalistoko portis la nomon La Bonhumora Zamenhofano.
Foto de la makulita busto rapide estis preparita por publikigo sur la unua paĝo de la kuriero. Tiam la redaktoro Brunetto "Bruĉjo" Casini decidis kontakti la lokan kongresan komitaton por demandi, ĉu estas taŭge publikigi la foton, rakontas François Lo Jacomo, kiu mem ĝuste estis verkanta mallongan raporton pri la okazaĵo.
- Bruĉjo, kiu jam ricevis la foton, decidis telefoni. Li unue trafis iun "Ela", kiun mi ne konas, kaj kiu opiniis, ke oni publikigu la foton, sed poste li forte insistis por kontakti Osmo/n Buller/ mem, kiu venis en la redaktejon post kelkaj minutoj. Osmo rigardis la foton, la tri liniojn, kiujn mi estis verkinta, kaj sen iu ajn emocio diris simple, ke oni ne publikigu.
Anstataŭ la informo pri vandalaĵo kontraŭ la busto de Zamenhof sur la unua paĝo de la koncerna numero aperis foto de ĝojaj kongresanoj ĉirkaŭ teleskopo.
Dum la kongresa semajno okazis ankaŭ pluraj aliaj vandalaĵoj. Jam antaŭ la kongreso iu provis ekbruligi la tendon Zamenhof. Estis ankaŭ detruita la turisma tabulo antaŭ la lernejo de Zamenhof kaj reklama afiŝo pri la kongreso ĉe bushaltejo.
En iu el la unuaj tagoj de la kongreso grupo de razkapulaj ekstremnaciistoj eniris la kongresejon, kelkaj el ili en nigraj ĉemizoj kun bildo de superstrekita stelo de Davido.
- Mi vidis tiujn ĉi junulojn en la kongresejo. Mi ege timis, kiam mi devis preterpasi ilin, kun kipao [juda ĉapo] sur mia kapo, rakontis la israela esperantisto Tsvi Sadan.
Poste granda ŝtono ĵetita tra fenestro de amasloĝejo vundis brazilan kongresanon, pneŭmatikoj sur busoj de esperantistoj estis tranĉitaj, kaj okazis nesukcesa brulatako kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La redakcio de la kongresa kuriero ricevis informojn pri pluraj el la incidentoj, sed decidis raporti nenion.
Laŭ la redaktoro de la kongresa kuriero, Brunetto Casini, temis pri konscia, pripensita decido.
- Leviĝis, kompreneble, la demando, ĉu tion raporti aŭ ne al la kongresanaro. La faktoj estis, laŭ mia tiama scio, jenaj: Okazis du epizodoj vandalaj kontraŭ Esperanto-objektoj. Neniu indiko estas, ke ili estas specife kontraŭesperantaj.(Ĉu aŭ ne en la urbo vandalismo estas nuntempe ofta, ĉu aŭ ne estas organizitaj grupoj kontraŭ Esperanto, ĉu oni, ekzemple, vidas Esperanton kiel aspekton de judismo kaj tiel plu.) Ne estis antaŭvidebla la komuna kongresanara reago al publikigo de tia informo de vandalaĵoj. Se ni ne povis (kaj, kiel mi diris, ni tute ne povis) klarigi la fenomenon, nia artikolo estiĝus aŭtomate geril-deklaro al la urbo aŭ al parto de ĝi.
Libera Folio: Ĉu ne estintus utile havigi pli da informoj?
- Mi ne disponis pri du aŭ tri enket-ĵurnalistoj, konantaj la polan, kiuj povu tiam fari rapidan stratenketon pri la situacio, sekve la solaj kiuj povis havi pli ampleksan superrigardon estis la LKK kaj la CO. Al ili mi min turnis esprimante sinteze miajn dubojn, kaj post mallonga kunsido ili proponis al mi ne publikigi la informon, kaj mi akceptis ilian proponon.
Laŭ Ela Karczewska, vicprezidanto de la loka kongresa komitato, la decido nenion rakonti estis ĝusta. Laŭ ŝi, eĉ indus plu silenti pri la okazintaĵoj, kaj ŝi tute ne kredas, ke la vandalaĵoj estis direktitaj kontraŭ esperantistoj.
- Antaŭ, dum kaj post la kongreso okazis akcidentoj, kiujn ne akceptas la loĝantaro de Bjalistoko. Vandaloj atakis ne por montri sian malamon al Esperanto kaj al esperantistoj, sed por ludi kun policistoj kiu el ili estas pli sprita. Mi daŭre opinias, ke ne valoras skribi pri tio. En Parizo frustrita junularo bruligas pneŭojn batalante kun policanoj. Bjalistokaj vandaloj ankoraŭ progresas - ili nur ektruas pneŭojn, sed tio povus okazi ankaŭ dum, ekzemple, kongreso de kirurgoj aŭ bredistoj de kokinoj, kiam Bjalistokon denove venos eksterlandanoj. Nia pola revo estas vivi simile al okcidentanoj, ĉu ne?