Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:10
La dua kandidato por la B-komitataneco de UEA, kiu sendis siajn respondojn al Libera Folio, estas estrarano José Antonio Vergara. Li esperas ke la elektoj de B-komitatanoj donos al la membroj la ŝancon demokratie influi la konsiston de la sekva estraro. En la komitato li volus vidi pli da veraj debatoj. "Laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca", li skribas. Li priskribas sin kiel "realisman idealiston", kaj opinias, ke la plej grava tasko de UEA estas produkti parolantojn de Esperanto. Samtempe li volas ke UEA pli aktive serĉu aliancanojn ĉe sociaj movadoj kun similaj celoj.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

José Antonio Vergara: La plej grava tasko de la tuta movado (kaj UEA estas esence movada organizaĵo, ni foje devus memori pri tio) estas produkti Esperanto-parolantojn, do UEA devas ĉiel subteni, kunordigi, stimuli la iniciatojn por taŭge informi pri Esperanto kaj instrui la lingvon.

Rilate al tio, mi ankaŭ kredas ke tamen urĝas instigi diskutojn kaj diversforman kleriĝon pri tio kiel plej trafe kompreni aŭ repensi la ekzistokialon de la Esperanto-movado en la nuna mondo, kaj do kiamaniere plej efike servi al ĝiaj celoj. Ja la cirkonstancoj por la vivo mem de nia movado profunde ŝanĝiĝis, kaj UEA havas la respondecon alfronti tiun demandon.

Estas tre grave daŭrigi kaj firmigi la agadon ĉe UN/Unesko pri lingva diverseco kaj lingvaj homaj rajtoj, serĉante aliancanojn ĉe aliaj sociaj movadoj kun proksimaj celoj.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Unue mi diru ke per la nomo UEA mi emas celi ne nur la centrajn instancojn (nome la Estraron aŭ la Centran Oficejon ktp) sed precipe ĉiujn esperantistojn kiuj sentas la etikan devon mem partopreni en aŭ kontribui al la agado por Esperanto, kaj ke simbole kaj praktike indas fari tion kadre de (aŭ nome de) mondskala, plurnivela tegmenta organizaĵo.

Tiel, UEA klopodu repreni sian movadan identecon kaj iom ŝanĝu kelkajn rutinaĵojn, inter kiuj, nian nemalhaveblan UK-on, ke ĝi estu iom malpli turismeca kaj pli labora por Esperanto, kun pli aktiva partopreno de la homoj. Mi ŝatus (kaj pri tio mi iam skribis almenau dufoje en Libera Folio) ke nia UK ankaŭ fariĝu konstanta, migranta Lingva Festivalo por vere ligi nian strebadon al la agnoskigo de la valoro de la lingva diverseco kaj al la stimulado de la interesiĝo pri lingvoj ĉe la publiko de la sinsekvaj UK-urboj. Ni ne nur ĝuas la kortuŝan belecon de komuna interlingvo danke al Zamenhof, sed ni fakte reprezentas la buntan voĉon de la homaro.

Kion mi mem pretus fari? Nu, ĉion por kio mi estus taŭga laŭ karaktero, lertoj aŭ sperto. Mi denove referencas min (samkiel antaŭ preskaŭ 6 jaroj ĉi tie mem) al bela kanto de la argentinano Fito Paez (kaj bele interpretita de la ĵus forpasinta popolmuzikistino Mercedes Sosa) “kiu asertis ke ĉio estas perdita? jen mi venas oferi mian koron”. Per tio mi volas diri ke mi estas simpla homo kiu firme kredas je la idealo de Zamenhof, mi estas “realisma idealisto” kaj do mi pretas plu alporti miajn energion kaj inteligenton al la revigligo.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La ĉefa forto estas tio ke ni apartenas al prifierinda tradicio konstruita de miloj da homoj kiuj sindone, persiste kaj modeste laboris tra la generacioj por vivantigi Esperanton (kaj UEA-n) kiel kontribuaĵon al la homaro. Ni ĝuas la lukson havi Centran Oficejon kun tre profesia stabo, kiu provizas nin per valoraj servoj, kiel la laciga kunorganizado de la ĉiujara UK, la centra organo, la plej granda libroservo ktp. Ni havas membrojn en 121 landoj kaj statuson kiel organizaĵo en konsultaj rilatoj kun Unesko, kio laŭ mi estas valora. Mi alte taksas la laboron de mia estrara kolego Hori san por disvastigi Esperanton en Azio per KAEM.

La ĉefaj malfortoj estas la manko de kontentiga adaptiĝo al la interreta rimedaro, la stagnado de la movado, kio malfortigas la bildon de UEA kaj ekstere kaj interne (iuj ja facilanime kritikas kaj eĉ atakas ĝin kvazaŭ ĝi estus sole respondeca pri la nuna situacio, aŭ per la aserto ke ĝi emas esti monopole ekskluda ktp), kaj la manko de sufiĉa kunordigo kaj kunlaboro kun la landaj kaj fakaj asocioj. Mi estas daŭre optimisma ekz. pri la reciproke kompletigaj rilatoj de UEA kun ILEI, ĉi-foje post Bjalistoka kunsido de la UEA-estraro kun Duncan Chartes, vicprezidanto de tiu gravega faka asocio.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Ne, laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca. Mi kredas ke ni devas funde pripensi la konsistigon kaj rolon de la Komitato, ke ĝi pli bone spegulu la diversecon kaj precipe la vivantecon (kaj ne la dormantecon!) de nia movado. Ekzemple, mankas veraj debatoj, kiam estas voĉdonadoj pri tio aŭ aliio, mi rimarkas ke kelkaj komitatanoj sin detenas dum aliaj voĉdonas nee, sed mi vere ŝatus aŭskulti argumentojn por ĉiu starpunkto. Tio ke la Komitata kunsido okazas dum plenŝtopita UK-programo eble malhelpas ties laboron, sed la Komitata retlisto ne estas vere vigla nek idee riĉa.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Mi mem estas membro de la nuna estraro kaj dankas ke mi havis tiun ŝancon, ĉar tiel mi povis modeste servi la movadon, pli bone koni aliajn kolegojn kunlaborante kun ili, kaj multe lerni pri nia komuna hejmo UEA. Mi tamen ne estas plene kontenta pri nia teamo. Mi kredas ke ni devus serĉi vojojn ŝanĝi kiel oni decidas kiuj indas (kaj kial) fariĝi estraranoj, kaj ankaŭ trovi pli reprezentan manieron elekti ilin. Tial mi decidis kandidatiĝi por B-komitataneco, kaj mi esperas ke ĉi-foje estos vera elekta etoso.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Jes, mi kredas ke mi posedas kelkajn personajn trajtojn kiuj povas esti utilaj al la movado kaj ties kerna organizita branĉo UEA.
Kiel mi diris en intervjuo afable petita de brazila esperantisto, fakte unu el tiuj kun kiuj mi kunlaboris en la agado por Esperanto ĉe la Monda Socia Forumo, mi fakte okupiĝas pri malfacila aspekto, nome pri faka kaj scienca agado. Tamen mi estas persone kontenta pri kelkaj atingetoj, kaj sekve de la interesaj debatoj pri tiu ĉi problemaro en Bjalistoko, per helpo de tre valora, brila juna aktivulo (Francesco Maurelli) kreiĝis la kondiĉoj por la starigo de kunlabora reto, kio laŭ mia sperto mankas al ĉiu estrarano, dum verŝajne ĝi estas ege necesa.

 

Biografieto kaj movadaj celoj

José Antonio Vergara (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Kuracisto, ŝtatfakulo pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio ĉe la alimondisma movado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-kongresaj temoj, ktp). Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono oni elektis lin estrarano de UEA en 2007, kun okupiĝo pri faka kaj scienca agado.

Kiel mondperiferia movadano, Vergara volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝian karakteron de libervola, diversnivela, solidara kaj efike kunlabora homgrupiĝo por antaŭenigi Esperanton kiel ilon por pli paca kaj egaleca mondo, laŭ la vivanta revo de Zamenhof.

Ni devas kune kontribui al la ĝisdatigo de nia komuna hejmo UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka sferoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantistoj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al solide, racie bazita disvastiga agado.  


La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de José Antonio Vergara al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.

Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2009-12-19 17:23
La ideoj de Jose Antonio Vergara estas inter la plej utilaj kaj efektigeblaj de nia nuntempa Esperanto-Movado. Ni bezonas pli da parolantoj de Esperanto; ni bezonas trovi aliancanojn kiel Uneskon kaj multajn aliajn; ni bezonas multe pli emfazi la utiligadon de la Interreto por niaj celoj. Mi esperas, ke ni ne nur auskultos kaj ghuos la elokventajn paroladojn de li, sed ke ni ankau multe pli laboros sur la promesplenaj vojoj pri kiuj li parolas.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2009-12-19 18:23
Dankon al Dennis pro lia tuja kaj instiga reago al la intervjuo. Mi sincere diru ke la ideoj kiujn mi firme, konvinkite subtenas fakte apartenas al la komuna prudento kiun nia movado evoluigis tra la jardekoj, idearo al kiu kontribuis kaj daure kontribuas tre diversaj homoj. Mi simple estas heredanto, samkiel ni chiuj, de tiu richa idea ilaro, kiun mi volas funde repripensi lau la kondichoj de la nuna epoko, kontroli kio daure restas valida, kio nepre ne, kio bezonas shanghojn, ktp. Tio estas nia tasko, mi opinias.

Do ne temas pri "miaj" ideoj. Mi kredas ke ni homoj fakte pensas ne precipe sole sed kolektive, do la interago kun aliaj homoj estas esenca por la unuopa individua kapablo pensi, kaj tial "miaj" ideoj fakte estas tiuj kiujn mi diskutis kun au lernis de aliaj homoj. Ekzemple tiu iniciato pri Lingva Festivalo jam havas konkretan esprimon che TEJO- kaj ILEI-kongresoj, kaj estas tre evoluigita de Dennis mem (ekz. li kaj mi kungvidis kleriglundan sesion en la Jokohama UK pri tiu temo).

Kaj jes ja la ideoj nepre estu ligataj al, fakte naskitaj de kaj konfrontataj kun la praktiko. Kiel tre modesta ekzemplo de tio, mi kontentas char jam en du sinsekvaj solenaj malfermoj de niaj UK-oj, mi sukcesis ke la landaj salutantoj salutu la kongresanojn per kelkaj vortoj en sia propra, gepatra lingvo (en Bjalistoko per traduko de la saluto tre probable uzita de Zamenhof : "pacon sur vin" "sholem aleihhem" en la jida). Tio estas simpla simbolo, dum okazo en kiu kutime venas altranguloj viziti nian UK-on, por doni konkretan, simbolan pruvajhon ke oni ne vidu nin kiel marghenajn obsedulojn pri Esperanto kiuj rigide nur interesighas pri ghi, sed kiel homojn kiuj sincere subtenas la konsciigon de la homo pri unu el shliaj plej gravaj trezoroj, nome shlia bunta lingvaro.
esperanto
esperanto diras:
2009-12-19 18:06
Oni povas gratuli al Jose Antonio Vergara pro tiu kuragha elpasho.
Sed mi restas pesimisma. Se mi observas la nuntempan evoluon de la komitato, ekzemple kiel la nova Strategia Laborplano estas verkata, mi perdas chiajn iluziojn.
Diskutoj bone jes - SE KIUJ, KIAJ ?
La Esperanto-movado elcherpis siajn eblecojn. Ghi fiaskis en la senco de la "fina venko". Neniu shtato, neniu organizo en la mondo adoptis Esperanton. Diskutojn havas nur sencon, se oni vidas la perspektivon, ke tiu adopto okazos. Private agadi por Esperanto por "antauenpushi" kaj "endkonduki" ghin havas malmulte da senco.
Lau mi la eksperimenton Esperanto oni povas konsideri kiel fiaskinta, se temas pri la mondvasta enkonduko de Esperanto. Do, se oni daure volas okupighi pri Esperanto, oni pripensu kiel.
Se vi volas turismumi pri Esperanto, tio estas alia afero. Ech se kelkaj el ni mokas pri la turisma karaktero de la UK, oni ne forgesu, ke tiu turisma karaktero estas la plej sukcesa elemento de tiu arangho. Sen tiu arangho la UK ne plu estus la sama arangho.
Do, oni povas komenci reformi iujn movadajn strukturojn. Oni daurigu ekzemple la UKn, ech sub la sama nomo, sed ne plu havu iluzion, ke temas pri vere universala kongreso. Nur lau la nomo ghi estas tia.
Dum la jaro devus okazi multe pli da internaciaj konferencoj lau la modelo de la vila jhurnalista konferenco en majo 08.
Krom tio en Esperanto devus APERADI multe pli da gravaj publikajhoj.

Do, la demando ne estas unuavice chu tiu Komitato de UEA diskutu, kaj kion ghi diskutu. En Bjalistoko estis sufiche da okazoj por diskuti, sed oni nenion diskutis. Multaj gravaj movadanoj cheestis kaj la rezulto estis nur malplenaj diskutoj au neniuj diskutoj. Vershajne dum jardekoj oni sufiche diskutis kaj la diskutoj elcherpighis, char la fina venko ne venis, kaj la esenca generacio kiu diskutis kaj agadis pli kaj pli foriras. Post 1989, la komunismaj landoj, kiuj esence portis la Eo-movadon, forfalis kaj kun ghi la subteno al Esperanto kaj UEA, kiu havis la iluzion, ke ghi estas grava movado.
La kerna demando trovighjas en la signifo de Esperanto. Kaj krom en turismo mi vidas persone neniun alian gravan praktikan signifon. Ech niaj gazetoj, kiuj grandparte estas intelekte mizeregaj, char mankas intelektuloj, kiuj volus verki, estas turismaj, char ili raportas pri la turismaj aranghoj.
Do, oni ppvus longe diskuti pri la temo kion ni diskutu, chu ne.
javergara
javergara diras:
2009-12-19 19:21
1. Ke Andy komence de sia chi-supra komento gratulis min estas prifierinda atingo, char li ja estas konata kiel tre severa (kaj tre ofte prava) kritikanto de chiuj niaj mankoj, fushoj, stultajhoj, blufoj, ktp., kiuj bedaurinde estas multegaj. Mi iam defendis tion kion mi nomis lia "lojala kritika observado" al UEA kaj la movado (fakte Andy mem shatis kaj opiniis trafa tiun mian difinon).

2. Male al Andy, lau mi jam la fakto ke Esperanto kaj ties movado/lingvokomunumo daure ekzistas estas tre prifierinda atingo. Do, mi ne kundividas lian pesimisman aserton ke nia afero "elcherpis siajn eblecojn".

Por mi, Esperanto estas tre interesa kolektiva, plurgeneracia eksperimento vivantigi lingvon, kiu tiurilate estas tre sukcesa, char ja ghi farighis vera lingvo, el kultura kaj socilingvistika vidpunktoj. Mi estas konvinkita pri fakto centmilfoje ripetata de ni char vera : la mirinda fakto ke chiu homo povas relative facile lerni ghin ghis tre kontentiga posednivelo kaj do aktive uzi ghin, male al la malkuraghiga sperto kun aliaj fremdlingvoj, estas valorega en si mem.
Esperanto estas uzata chiutage por plej diverscelaj kontaktoj inter tre diversaj homoj loghantaj en preskau chiuj landoj. Ghi svarmas en la interreto (vidu ekz. Vikipedio).
Danke al ghi vi povas konstrui amikajn rilatojn kun homoj tre foraj sed tamen spirite proksimaj, aspekto kiu lau mi estas gravega trajto de nia kolektiva fenomeno: ni ne nur teoriumas pri tio kiom bone estus ke la homoj alprosimighu inter si, sed per Esperanto tio daure okazas, ech se ghis nun je tre modesta skalo launombre kaj lauinflue.
Esperanto do estas vivanta atestajho ke la homoj povas elpensi kaj konstrui pli justajn kaj efikajn solvojn por problemoj, ech se la potenculoj au la merkato malice prifajfas au indiferentas pri ghi. Kaj estas digniga honoro partopreni en tiu chi provo pruvi ke io tia eblas. La fakto mem alighi al aliaj homoj en tiu chi etike valora strebado jam estas io inda en si mem.

Por mi la "fina venko" tute ne estas iu iama momento en la fora estonteco de oficialigo flanke de orgojlaj potenculoj, sed tiu kara, maljuste primokata revo sin referencanta al daura, senchesa procezo, en kiu Esperanto estos pli kaj pli agnoskata kiel vera lingvo, disponebla kaj eventuale utiliginda kiel solvo por la konkretaj bezonoj de homoj, ke ghi estos prestigha afero, ke ghi trovos sian lokon apud aliaj socie respondecaj movadoj por konstrui pacan homan komunumon.

3. Por chio tio, ni bezonas vochojn tiajn, kia tiu de Andy. Fakte la sendependa kultura revuo Spegulo, en kiu li ludas centran rolon, estas ekzemplo de tio, kion ni nepre havu.

Amike,

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-19 20:49
José Antonio Vergara:

> Por mi la "fina venko" tute ne estas iu iama momento
> en la fora estonteco de oficialigo flanke de orgojlaj
> potenculoj, sed tiu kara, maljuste primokata revo sin
> referencanta al daura, senchesa procezo,

"Venko" laŭdifine ne estas procezo, sed la esperata rezulto de procezo. La fina venko okazas en tiu punkto kiam UEA ne plu estas necesa, ĉar ĝiaj celoj estas plenumitaj. Mankas do ke Libera Folio demandu al la kandidatoj kion ili volas fari por malnecesigi UEA'n, ĉar el tiu demando fluas ĉio cetera.

> en kiu Esperanto estos pli kaj pli agnoskata kiel vera
> lingvo,

Ni havas problemon pri la agnoskontoj. 99% de la planlingvanoj estas Esperantistoj, sed ne ekzistas 99%a unueco pri bazaj konceptoj inter lingvistoj. Fakte la malunueco lingvista estas tiel profunda, ke agnosko de Esperanto fare de unu skolo devas esti rigardata kiel implicita malagnosko fare de iuj aliaj skoloj.

> disponebla kaj eventuale utiliginda kiel solvo por
> la konkretaj bezonoj de homoj, ke ghi estos prestigha
> afero, ke ghi trovos sian lokon apud aliaj socie
> respondecaj movadoj por konstrui pacan homan komunumon.

Mi ne kredas ke UEA sukcesos malnecesigi sin antaŭ ol la lingvistiko faros el si maturan sciencon disponeblan kaj eventuale utiligindan por konkretaj bezonoj de UEA. Lingvistiko objektive estas malpli prestiĝa ol Esperanto, sed Esperanto ne estas rivalo de lingvistiko aŭ malamiko de scienco, tute male. Ĉar kiel oni povas imagi ian iel lingvorilatan unuecon de la homaro se ne povas esti unueco de la lingvoscienco?

Kiel tio rilatas al Kennedy? Ha, mi preskaŭ forgesis: Ne demandu kion vi mem povas fari por Esperanto. Demandu kiujn agemulojn vi devas antaŭenpuŝi por utili al la malnecesigo de UEA.
javergara
javergara diras:
2009-12-19 23:47
La komento de Jens estas interesa, char ghi iom marksismece antauvidas la malaperon de UEA per simila rezonado al tiu de Marks koncerne la shtaton je la momento de la iama, estonteca forigo de la klasa socio (interese, Stalin konstruis monstran leviatanon nome de tio...)

Nu, UEA tute ne estas shtato sed memvola, libera, bonfara organizajho de E-movadanoj. Ghi ne punas nek postulas impostojn nek havas civitanojn, sed male, ni civitanoj de diversaj landoj kaj de la mondo decidas unuighi en Asocio por kiel eble plej unuece, racie kaj efike kunlabori por Esperanto. Mi apartenas al tiuj kiuj estas konvinkitaj pri la ekzistoneceso de UEA, kaj mi insistas je tio ke por mi ne estas imagebla iu momenta punkto prinomota "la fina venko", sed daura, kreskanta procezo de plialtigho kaj de la nombro de Esperanto-uzantoj kaj de la prestigho kaj utiligo de la lingvo en chiuj homaj sferoj.

Mi shatis la aludon kiun Jens faris al Kennedy, char nuntempe shajnas pli ofta ghuste iaspeca malkenedia, hedonisma sinteno al Esperanto, nome "kion ghueblan au profiteblan Esperanto oferas al mi?", anstatau la movadeca sinteno "kion mi mem povas fari por Esperanto? (kaj tiel ankau igi min pli vere homa, char engaghita en valora kolektiva strebado).

Char tio kio utilas estas mem fari ion, mi nun memoras ke ankau el Usono venis tre interesa tiurilata atentigo, flanke de la bedaurata Don Harlow. Li iam distingis inter la agado por produkti esperantistojn (nome disvatigi la ideon, instrui la lingvon, ktp) kaj tiu por produkti servojn por la esperantistoj (nome chio krome imaginebla : verki, traduki el/en, redakti revuojn, chasi financajn rimedojn por la movado, protekti niajn bibliotekajn trezorojn el la minaco esti sendataj al la rubujo, ktp).

Mi trovas ke ambau flankoj estas inter si kompletigaj kaj necesaj Kaj mi vidas rolon por UEA je tio.

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-20 18:01
Mi ne antaŭvidas la _malaperon_ de UEA; mi _esperas_ ĝian _malnecesiĝon_. Tio estas mia difino de finvenkismo. (Mi tamen ne tre ŝatas la vorton; mi preferus paroli pri "plenumiĝo de la celo" aŭ simile). Ke UEA en la nuna stadio estas necesega, estas tute eksterdube; tion eĉ Valerio Ari iagrade koncedos. Oni spontane imagus ke, ĉar Raŭmismo volas ke UEA malfortiĝu, ĝi ankaŭ volas ke ĝi malaperu; sed efektive Raŭmismo nur antaŭvidas ke la celaro de UEA ne plenumiĝos en antaŭvidebla estonteco, do ke UEA pluvivos pli longe ol atendite! Post la antaŭvidebla estonteco ĝi eble, eventuale povus dissolviĝi pro kaŭzoj aliaj ol ĝia sukceso, sed estas tro frue anticipi tion (aŭ tiel almenaŭ estis en 1980, kiam la manifesto estis deklarita).

Mi precizigu ankaŭ ke laŭ mi fakte estas tro malmulte da hedonismo en la Esperantomovado. Tro multaj egocentre demandas sin "kion _mi_ povas fari por Esperanto" -- kvazaŭ tio estus io malfacila. Oni povas interŝanĝi kelkajn ĝentilaĵojn en Ipernity aŭ kelkajn malĝentilaĵojn en soc.culture.esperanto, kaj jen oni jam _tute senironie dirite_ estas ia kultura heroo. Se plaĉas al oni, oni povas fari ankoraŭ pli, sed neniu povas ion postuli tiurilate. Kion ni povas postuli, tio estas ke pli multaj demandu sin "kion _ne mi, sed iuj aliaj_ povas fari por Esperanto" -- kaj ke oni klopodu pli multe por enpostenigi tiujn aliajn tien kie ili povas utili.
javergara
javergara diras:
2009-12-21 15:43
Nu jes, fakte, la postulo de Jens ke Libera Folio pridemandu la kandidatojn "kion ili volas fari por malnecesigi UEA-n" (char tiu hipoteza malnecesigho estus konsekvenco de la iam okazonta momento de la "fina venko") estas retorika rimedo iom fremda al mi, kaj do mi egaligis tion al simpla antauvido de malaper(ig)o.

Tute male, mi ne atendas vane iun Godotan grandiozan tagon, sed mi favoras procezan aliron por kompreni la taskaron de nia movado (kaj ghia UEA, inter aliaj organizofomoj eblaj) kiel senchesan agadon por kreskigi la prestighon, uzoterenojn kaj parolantaron de Esperanto kaj tiel igi ghin pli kaj pli disponebla, libere uzebla de la homoj.

Tiusence, neniam UEA farighos nenecesa (notu ke mi preferas pli mildan a-vorton anstatau la fortan esprimon "malnecesa") char la vivo de la homaro chiam alfrontos konfliktojn, riskojn de malmuntado de jam atingitaj rajtoj, ktp. Pli justaj kaj vere demokratiaj sociaj rilatoj estos atingitaj por chiuj, mi esperas, tamen ili estos chiam defendendaj. Ech se Esperanto farighos vaste uzata, inklude la Novjorkan sidejon de UN mem per la vocho de ties ghenerala sekretario, UEA restos kiel engaghita voluntularo tutmonda, por atente defendi la lingvajn homajn rajtojn (char ekz. UN mem ofte agas maljuste, nesufiche firme defende la pacon, ktp), por plu funkcii kiel komuna spaco de asociigho kaj kunlaboro por la homoj, ktp.

Mi tamen ne tiom emas abstrakte pensi pri iu fora estonteco, sed prefere pri la vere malsimila nuno. La aludo de Jens al Kennedy igis min sherce pensi pri alia fama dirajho de tiu usona shtatprezidinto, kiun li diris germanlingve en akra momento de la Malvarma Milito (Ich bin ein berliner). En tute alia situacio, kiel simpla homo mi shatas la etskalan venkon en la germana urbo Herzberg, kie la homoj agnoskas ke Esperanto estas io inda. Tial mi povas diri ke "mi estas herzbergano", char mi volas tion por la cetero de la mondo.

Amike,

José Antonio Vergara



jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-22 11:22
Se la fina celplenumiĝo situas tro malproksime en la estonteco, ni parolu pri la survojaj etapoj. En Herzberg oni sukcesas, per multjara persista laboro, multigi la Esperantlingvajn surskribojn en la publika spaco, kaj en Bjalistoko oni atingas ion similan pro klaraj turismaj interesoj de la urbo. La afero, kiu nur ŝajne estas avantaĝo, estas ke ni atingas ĉi tiujn sukcesojn per plaĉado. Ni ne lernas ami liberecon tiamaniere. Antaŭ la falo de la muro (aŭ la morto de Stalin, almenaŭ) diri "Ankaŭ mi estas Bjalistokano" havus multe pli ol nun ion komunan kun la Berlina citaĵo de Kennedy, ĉar tio signifus solidaran batalpretecon. Se Esperantisto hodiaŭ nomas sin Bjalistokano aŭ Herzberg-ano, tio ne estas esprimo de solidareco, sed simple de gratulo. Neniu aparte fieris nomi sin Budapeŝtano dum HEA havis siajn grandajn sukcesojn per plaĉado al la unupartia reĝimo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Bone, se la reĝimo estas demokratia, ne estas tiel malbone se la Esperantistoj sukcesas plaĉi al ĝi. Sed ni konsciu ke tiam la ekstera batalpreteco, malnecesiĝinta, facile povas transformiĝi al interna malkonkordo se la progreso stagnas dum kelkaj jaroj. Tiu specifa danĝero estas multe pli granda en Eŭropo ol en suda Ameriko, evidente.

Do, se oni ne volas jam nun skizi la finan celplenumiĝon, necesas difini la plenumiĝon de la aktuala etapa celo. Kiamaniere oni povas fari tion internacie, en UEA? Estas malfacile, do oni ne sloganis ekzemple "Pli da Esperanto en la publika spaco", kvankam la demando pri religio kaj sekso en la publika spaco estas arde debatata (almenaŭ mialande). Anstataŭe ni pli kaj pli solidaras kun premataj naciaj lingvoj, anstataŭ nur solidari kun ni mem, kaj tio estas bona, ĉar ni devas preni ĉiujn lingvojn serioze, se aliaj prenu nian lingvon serioze. Sed ĉu ni difinis etapan celon tiurilate?

Tamen, se ni volas ne nur etapojn, sed ankaŭ finan celon, ni devas alrigardi la situacion de lingvistiko. Ĝi estas mizera, multe pli malkonkorda ol la movado por internacia planlingvo, kiu praktike koincidas kun la Esperantomovado. Ni bezonas la prestiĝon de lingvistiko por levi la prestiĝon de Esperanto, sed aktuale Esperanto havas pli da objektiva prestiĝo ol lingvistiko. La scienco tamen progresas, kaj tiam estos treege danĝere por ni ligiĝi en la publika imago kun la malĝusta lingvistika paradigmo - eble multe pli danĝere ol ligiĝi kun nedemokratia politika reĝimo. La sola kio estus ankoraŭ pli danĝera estus ligiĝi al kontraŭscienca mistikismo. Aliflanke, se ni jam nun povas ligiĝi al la venkonta paradigmo, nia prestiĝo estos tiel sekurigita, ke ni baldaŭ apenaŭ bezonos batali por Esperanto; aŭ sufiĉos labori, aŭ la batalo estos pli ĝenerala.

Esperante ke la somero estas bela en Puerto Montt (en Kopenhago neĝas kaj malvarmas),
amike salutas Jens S. Larsen.
javergara
javergara diras:
2009-12-22 16:54
Fakte mi finis instigocelan artikolon por konvinki niajn homojn veni al la UK ghuste per la alvoko “ni chiuj farighu bjalistokanoj” (“Zamenhof-Jubileo en Bjalistoko: revene al niaj radikoj!”, revuo Esperanto, januaro 2009, p. 13). Ni tamen agnosku ke nur nun kreighis la kondichoj por pli frapa kaj konkreta enmapigho de tiu urbo en Esperantujo, char apud interesa procezo lastatempa de ekonomia disvolvigho kaj modernigho, la urbaj autoritatoj bonshance rimarkis ke la nobla figuro de Zamenhof estas valora por ghia monda renomo kaj tiel decidis aktive elstarigi tion kiel urban identecotrajton.

Tiu alvoko do estas pli oportuna nun ol ghi estus dum la Malvarma Milito, char male al la unuflankeco de Kennedy kiel politika gvidanto de unu el la du tiamaj blokoj, la fenomeno Esperanto kaj ghia neutrala UEA (malgrau la Connor-aj kaj post-Hamburgaj akuzoj de komunistigho) neatendite farighis tre interesa ponto je homa skalo inter ambau flankoj de la shtalmuro, per pacienca, zorga kaj kuragha klopodo forsuperi la detruan efikon de la Stalina neniigo.

Dum la tagoj de la Klimata Konferenco mi ankau sentis min kopenhagano kaj se tie, mi marshus surstrate (tamen pace) por diri al la gravaj (kaj fushe malefikaj) potenculoj ke ni la civitanoj de la mondo bezonas jam nun la urghajn shanghojn kiuj endas.

Esperanto fakte estas ero el mondo tia, kian mi volas postrestigi al la estontaj generacioj, do dauripova, justa, kaj ekologie, lingve kaj kulture diversa. Esperanto estas afero monda, samkiel la Klimato. Kaj nia tasko estus videbligi ghin, simile al tio kion oni jam atingis (sed ankorau nesufiche) pri la Klimato. Por tio ni bezonas fortan UEA-n.

(cetere ni havas chi tie en Puerto Montt tre strangan someron, fakte, malvarman kaj pluvan)

Amike,

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-23 09:39
Eble ne superfluas ke mi aldonu ke gratuli estas malpli grave, sed ne malpli bone ol solidari; Esperantisto ne hezitu deklari sin Bjalistokano se renkontiĝas iu ajn retorika motivo por tio. Nur ankaŭ ne superfluas aldoni ke la malkonkordo de lingvistiko ankaŭ estas nia malkonkordo. Urĝas ke UEA okupiĝu pri tio. Eble estus unuavice tasko de la Akademio, sed tiam necesus difini ĝian taskaron pli vaste, kaj la estraroj de UEA kaj de la Akademio ĉiuokaze grandparte koincidas.
esperanto
esperanto diras:
2009-12-19 21:01
En ordo, mi havas nenion kontrau la "optimismo" de kolego Vergara.
Esperanto ludas multe tro malgrava rolo en la mondo, kaj tiun chi nekontesteblan fakton oni finfine komprenu kaj eltiru el tio konsekvencojn.
Flanke de la Komitato de UEA mi vidas neniajn substancajn iskutojn. Tri-kvar personoj perdas nun sian tempon pro la verkado de la Strategia Laborplano, kiu riskas farighi granda kacho kaj fatraso, kiun oni devus eviti.
Pri Esperanto neniu serioza forto en la mondo interesighas. Ni ne bezonas platonajn laudojn de s-rino Bokova, kiu memorigas la samajn de M'Bow, sed konkretajn agojn.
Do, el chi tio vi devus eltiri konsekvencojn kaj - au chesigi la eksperimenton Esperanto sur la nivelo de la "finvenkismo", au daurigi ghin sen tiuj ambicioj. Sed chu tio havas sencon? Kiel mi jam ofte diris, mi povas same bone turismi pere de iu ajn nacilingvo - do mi ne bezonas Esperanton kaj strangajn esperantistojn de plej diversaj koloroj, kiuj ghenas mian pacon.
Kiam mi partoprenis (unu tagon) la IJKn en Sarajevo, mi konstatis, ke la Eo-junualro nenion seriozan plu havas por diskuti.
Se vi volas fari konkrete ion utilan por Esperanto, tiam zorgu unue, por ke la plej grandaj, kaj ne nur grandaj, jhurnaloj publikigu siajn artikolojn en Esperanto.
Do, okupighu konkrete pri tiu tasko kaj lasu chiujn aliajn revojn ktp. Se chiuj tiuj jhurnaloj enkondukis Esperanton en siaj redakcioj kaj vi atingis tiun celon, vi povos transiri al dua tasko, t.e. esperantigi la TUTAN mondliteraturon, ankau la aktualan publicistikon, al Esperanto. Ne por fanfarone montri, ke tio en Esperanto eblas, sed por puvi la PRAKTIKAN UTILECON de Esperanto.
ktp. ktp.
Do, UEA kaj la Eo-movado komencu realigi tiujn du taskojn. Ni tute ne bezonas kriadojn kontrau la angla au franca au alia lingvo. Tio estas pura ideologio, pri kio la homoj nur mokas. Vi devas komenci PRAKTIKAJN TASKOJN SUR MONDA NIVELO kaj tiam automate forflugos akau via malamo kontrau la angla, kontrau Usono, ktp.

Alia afero:
chu e-istoj partoprenis la kopenhagan klimato-konferencon ? Se ne, kial ne ? Cetere, povus esti bona komenco por organizi la kopenhagan UKn en 2010. (Persone mi timas, ke tiu UK farighos sensignifa).

javergara
javergara diras:
2009-12-19 22:23
Mi chiam legas kun granda atento la opiniojn de Andy kaj persone trovas vere pensinstiga lian fortege kritikan (vershajne ne plu paciencopovan) pritakson de la kompatinda stato de nia movado.

Jes ja, niaj problemoj estas tre seriozaj kaj Esperanto restas neinflua kaj vaste nekonata fenomeno, se pritaksi lau ekz. la nuna lingva ordo en la mondo au en Europa Unio, kun kreskanta kaj ekskluda rolo de la angla.

Sed la alternativa propono de Andy por "konkreta" celo je kiu koncentri chiujn niajn fortojn anstatau je la ghisnuna agado kiu lau li estas tute sensenca au senutila, nome chefe zorgi ke la grandaj jhurnaloj "publikigu siajn artikolojn en Esperanto" shajnas al mi ech pli senespere malrealisma ol multo el tio prave kritikata de Andy! Kial tiuj jhurnaloj ghuste nun subite atentus kaj ekuzus Esperanton? Per kiuj argumentoj ni konvinkus ilin fari tion krom la "banale finvenkismaj sloganoj" (kiel Andy mem povus diri)?

En Bjalistoko, okaze de la diskutoj pri faka agado, mi kontribuis al la diskuto la jenan etaparon kiu estus lau mi alstrebinda. En la unua shtupo, ni chiel pruvu ke ja ekzistas io tia kia Esperanto, ke ghi estas vera, tute normala lingvo, do potenciale utiligEBLA por diversaj celoj, ankau sur la faka kampo, char ghi permesas esprimi chion tute tauge (bonshance, ni jam havas pli ol 100 jaroj de chi tio, sed ankorau mankas pli da konkretaj, seriozaj aplikoj de la lingvo flanke de ni mem). La dua stadio estas, danke al la pena levigo de la prestigho de Esperanto i.a. per la rimarkebla cheesto chiea de ghi (ekz. Vikipedio), montri ke Esperanto estas fakte utiligINDA, char ghia lingvokomunumo estas interesa celgrupo, char dise loghanta en chiuj landoj kaj tre aktiva intelekte. La tria etapo estos tiam, kiam kelkaj instancoj konstatos ke Esperanto estas utiligENDA, char ghia lingvokomunumo tiom kreskighis, ghi tiom disvastighis ke chie eblas renkonti E-parolantojn, kaj do ke ghi fakte estas utila por neesperantistoj.

Sed ni komencu je la komenco, ne je la fino.

Amike,

José Antonio Vergara
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-24 22:30
Amiko Vergara montras maloftan mikson valoran de engagxita idealismo, sento pri realajxoj, konstanta diskutpreto kun propraj dirindoj, oratora talento kaj konstanteco en siaj klopodoj. Mi esperas ke li re-igxos estrarano en la nova periodo.
Subtene
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-04-13 19:04
Kun intereso mi legis tiun chi mesaghon de sam. Jose Antonio Vergara
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5451

Iom da komento:
1. Kial oni devas konstrui "ekonomian" nichon por UEA. Bv. klarigi la vorton "ekologia".
2. Se nenio intelekte inteligenta kaj kulture valora sekvas el UEA, oni ankorau povas longe kaj vane kriadi kiel la paseroj de la tegmentoj.
3. Min tedas, se oni daure sentas la bezonon citi H. Tonkin kvazau kiel Markson & Engelson ? En la Fettes-intervjuo (en la Tonkin-festlibro) Tonkin konfesis erarojn, ekzemple ke kun M'Bow oni vetis je la malghusta chevalo (ghis nun neniu publike temigis tiun tmen ne malsignifan eldiron). Do, per tio oni signalis, ke eventuale tuta periodo de la Eo-movado estas neutiligebla pasinteco (kvankam la kontaktoj kun Unesko ja dauras, eble dank al la dubinda epizodo kun M'Bow). Eble oni finfine chesigu daure referenci al la samaj "autoritatoj", kiuj eble ne estas tiomaj autoritatoj kiel oni ghenerale kredis.
4. Ghuste la movadeca karaktero de la Esperanto-movado estas ghia plej granda problemo kaj obstaklo. Nur kiam la Esperanto-movado emancipighas de sia nuna movadeca karaktero, Esperanto povus akiri novan progreson (tamen sen garantio, char shajnas,ke la aktualeco de la Esperanto-afero forvelkis, cetere ne nur pro la angla lingvo). Oni komparu sin mem foje kun internacie agnoskitaj "movadoj" kiel Amnestio Internacia, WWF, Transparency International, Human Rights Watch, Reporteroj sen limoj ktp. kaj analizu kion NI malghuste faras. Cetere pri tio avertis siatempe ankau la sama H. Tonkin.
javergara
javergara diras:
2010-04-13 23:17
1. Kiel sciate, per la termino "ekologia nicho" oni sin referencas al la pozicio kaj kompleksaj rilatoj de iu estajho au specio kun la vivaj kaj nevivaj elementoj de ghia chirkauajho, kiun rolon ghi ludas en la kompleksa reto de interrilatoj de la koncerna ekosistemo, kiel ghi agas kaj sin adaptas rilate al la shanghighantaj kondichoj de sia vivmedio, ktp.

Ghuste pro tiu ambicia, dinamika enhavo, jam de longe oni retorike etendis la uzon de la termino ekster la biologion, por priskribi sociajn movadojn, ktp.

La demando do estas pri la loko kaj funkcio de UEA koncerne al la nuna stato kaj eblaj evoluvojoj de la Esperanto-fenomeno, kies ero ghi estas. La mondo, la lingva aspekto en la diversaj aspektoj de la internaciaj rilatoj, la Esperanto-movado mem tiom shanghighis kompare al 1908, 1956 au 1974, por citi nur kelkajn gravajn datojn de nia historio, ke UEA devas funde repripensi sin mem, sian rolon, sian strukturon.

2. Mi jam de longe insistas, simile al aliaj movadanoj, ke ni ja devas kompare esplori la sperton de aliaj socimovadaj organizaj branchoj iel kompareblaj al tiu nia, por lerni de aliaj alternativaj solvoj al niaj problemoj. Tion mi lastatempe denove menciis en artikolo publikigita en la revuo Esperanto (januaro 2010) : "Verŝajne unu el la irendaj vojoj estus esplori la modelojn kaj spertojn de aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj kiuj ankaŭ funkcias kiel organiza branĉo de siaj respektivaj movadoj. Ekz. la skoltoj, Ruĝa Kruco/Ruĝa Krescento, rotarianoj kaj leonoj,
Greenpeace kaj Amnestio Internacia estas, respektive, infaneduka,
homprotekta, komunumserva, naturmedia kaj homrajtodefenda
tipoj de movadaj organizaĵoj.

Ili estas formale ankaŭ strukturitaj en loka, landa kaj monda niveloj, unuigante aktivulojn kaj grupojn ĉirkaŭ la koncerna motivo, kun propraj financo, elektosistemoj, diversnivelaj konferencoj ktp. La demandoj multas, kaj eventuale iuj respondoj povus esti utilaj por pripensi nian propran Asocion: Kiel oni elektas la gvidantojn? Laŭ tio kion ni rimarkos ĉe aliaj, ĉu indus havi internaciajn laborkonferencojn de UEA, kiel proponis Detlev Blanke okaze de la centjariĝo de la unua UK? Kiaj estas la rilatoj kaj komunikfluoj inter la “herbradikaj” lokaj grupoj, la landaj sekcioj kaj la monda tegmenta organizaĵo? Ĉu oftas kaj se jes kiel funkcias
ĉe aliaj nia duobla sistemo de individuaj kaj aligitaj membroj? Kiel
oni enplektas la novajn “armeojn” de retaj aktivuloj? ktp."

José Antonio Vergara
dennis
dennis diras:
2010-04-17 06:15
Jose,

Vi amplekse, detale kaj profesie priskribas viajn ideojn por la antauenigo de la Movado kaj Esperanto. Inter la kandidatoj vi, simile al Amri Wandel, substrekas la gravecon de kunlaboro kun aliaj internaciaj organizoj.

Vi mencias, kiel ankau aliaj (Johan Derks, Probal Dasgupta, Amri Wandel), UNESKO-N, sed nuntempe estas centoj ech miloj da internaciaj organizoj kun kiuj ni povos fruktodone kunlabori partnere, do mia demando estas:

Chu vi povus diri al ni viajn ideojn tiurilate, parolante iomete pri la diversaj specoj de organizoj kun kiuj ni povas rilati, kaj eble pri konkretaj manieroj kunlabori kun ili?

Dankon.
  
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-04-17 23:38
Kara Dennis,

dankon pro via interesa demando. Pro la kerna graveco de la temo, mi devos respondi iom longe.

1. Unue : rehavi memfidon pri la morala valoro de nia afero

Plej ĝenerale, mi substreku ke mi sentas min multe pli proksima al la desubisma poluso ol al tiu desuprisma, laŭ tiu konata disduigo, kvankam ja ne temas pri inter si ekskludaj strategioj sed prefere kompletigaj. La pena historio de Esperanto kiel sendependa iniciato kolektiva, bazita sur la krea agado de simplaj homoj, fortigas ĉe mi tiun sintenon.

Alivorte, por mi estas multege pli valora la memvola engaĝiĝo de konsciaj homoj strebantaj al iu idealo aŭ kaŭzo ol la supraĵe afabla formalaĵo de iu altranga politikisto tuj forgesonta la tutan aferon.

Tial, kiel eventualaj partneroj por la esperantuloj mi aparte interesiĝas pri tiuj internaciaj neregistaraj organizaĵoj (INRO-j) kiuj estas la organiza branĉo de veraj sociaj movadoj, plurnivele strebantaj ĉe kampoj tiaj, kiaj homaj rajtoj, internacia solidareco, paco, interkultura kunlaboro, socia justeco, ktp. Unesko kompreneble estas gravega, aparte pro ĝia rolo elstarigi temojn kernajn al ni (edukado por daŭripova evoluo, lingva kaj kultura diversecoj, ktp), sed mi foje havas la impreson ke ĝi emas funkcii laŭ la burokrata logiko de la ŝtataj aparatoj, tial ke interregistara megaorganizaĵo.

Tamen, problemo por bildigi al si eblajn pontojn al tiu INRO-mondo kuŝas je tio ke nia fenomeno mem plejparte perdis sian pasie movadecan karakteron, en la senco de konscie aktivaj grupiĝo kaj kunlaboremo inter homoj cele al iu alstrebata idealo. Ĝi pli kaj pli iĝis apenaŭa ŝatokupo por agrable turismumi kadre de fermitaj cirkloj de jamkonataj ĉiamuloj. Nek la glata babilado en Esperanto ĉe malgrandaj grupoj de pasivuloj nek la delirado pri la esperantularo kiel iu speciala, kvazaŭelektita “diaspora popolo” kun “komuna destino” igos nian lingvon kaj ĝian potencialon atentindaj por la INRO-j

Mi kredas ke, antaŭkondiĉe al la serĉado de aliancanoj kaj kunlaborantoj ekster niaj malgrandaj vicoj, estus bone repreni la konsciiĝon kaj memfidon pri la morala valoro de nia memvola, kolektiva eĉ se etskala eksperimento vivantigi alternativan modelon de interhoma komunikado sur egaleca bazo.

Mi havas la impreson ke, fronte al la fakta, kreskanta regado de la angla lingvo akceligita dum la lastaj 3 jardekoj, la esperantularo falis en paralizan staton de stuporo kaj minuskomplekso. La reagoj al tiu dolora situacio estas diversaj : iuj ridindigas nin ĉiujn per krudaj atakoj kontraŭ la angla kiel lingvo, aliaj imagas konspirajn teoriojn por “klarigi” kial Esperanto malaperis el la publika sfero preskaŭ ĉie, aliaj serĉas rifuĝejon ĉe la malnovaj certecoj kiam la mondo estis pli facile komprenebla, aliaj sin satigas per distre bonetosaj renkontiĝoj, ktp.

Mi estas konvinkita ke, eĉ en la nunaj cirkonstancoj, nia lingvo restas tre valora, lerninda kaj uzinda ilo, kiel libere elektebla vojo al plena komunikado. Por la revuo de UEA (aprilo 2010, p. 76-77) mi verkis modestan alegorion, en kiu mi ja agnoskas la aplomban grandecon kaj la utilecon de la aŭtoŝoseo angla lingvo, sed substrekas la pluan alternativan valoron de nia tervojo Esperanto. Kaj tion mi pensas koncerne la eblajn ligojn al IRNO-j.

2. Due : profiti je nia “lingva kapitalo”

La plej forta atuto de nia kolektiva fenomeno estas nia senprecedenca regado super unu el la plej kernaj elementoj de la homa kondiĉo, nome la lingvo.

Jes ja, ĉiu esperantulo estas minimume dulingva dum aktive kaj flue rilatiĝas kun alilingvaj homoj, kaj ĉe ni pli abundas la lingvemuloj ol averaĝe en niaj respektivaj socioj. Krome, danke al la trajtoj de Esperanto, uzante ĝin kiel fremdan lingvon oni havas malpli da risko esti severe prijuĝata neinteligenta pro balbutado, leksika malriĉeco aŭ maleleganta prononcado.

Tial, ni povus pli trafe reliefigi tiun kernan trajton de nia afero kaj proponi tiun “lingvan kapitalon” kie profitindan pluson, ekz. por la kunlabora, altkvalita tradukado perEsperanta al pluraj lingvoj de retejoj, gravaj dokumentoj, ktp. La pago por tiu servado estus i.a. la diversmedia disvastigo kaj agnosko de la fakto ke Esperanto ne estas iu mortinta provo nek iu sekteca sekreta kodo sed tute normala lingvo potenciale tre utila, fakte uzebla kaj eĉ uzinda.

La tasko organizi tiujn retojn de kunlaborado estus tamen peza kaj tempopostula, sed eble ĝi alportus al Esperanto pli da prestiĝo ol aliaj kutimaj klopodoj.

3. Trie : veni kun nia Esperanto en ĉiujn mediojn, ne ridindigante ĝin

Estus aparte bone se la esperantuloj kiuj krom Esperanton kundividas iu alian identecon (politikan, religian, profesian, ktp), grupiĝus ne ekster sed en la koncernaj medioj, aparte ĉe la unuopaj internaciaj organizaĵoj. Jes ja, ĉar Esperanto estas vera homa lingvo, potenciale utiligebla en ĉiu sfero de la homa sperto, jen kiel movadanoj (por disvastigi Esperanton pruvante ĝian uzeblecon), jen kiel lingvokomunumanoj (por kontaktoj per Esperanto kun homoj laŭfake proksimaj aŭ similaj, eĉ kun la nura celo konatiĝi, interŝanĝi informojn, amikiĝi).

Do, mi celas ke la Esperanta estu normala branĉo de la ĝenerala laŭfaka grupiĝo. Tamen oni ne sukcesos trovi respekton aŭ atenton en tiuj medioj se oni emas simple insisti pri la klasika argumento de antaŭ pli ol 100 jaroj ke ekzistus iu ununura lingva problemo en la mondo ĉar “mankas komuna lingvo”, kaj ke por tiu rolo glate “pretas” nia Esperanto. Bonvolu ne ridindigu nian aferon tiel ! La situacio en la nuntempa mondo komplete ŝanĝiĝis, i.a. ĉar pro diversaj kialoj aparta etnolingvo gajnas pli kaj pli da tereno en la internacia komunikado, kvankam je altegaj kostoj por la parolantoj de ĉiuj ceteraj lingvoj.

Tial, estas multe pli trafe paroli plurale pri lingvaj problemoj (ekz. diskriminacio al lingvaj minoritatoj) kaj prudente kritiki la nunan situacion laŭ principoj de egaleco, diverseco kaj homaj rajtoj. Jes ja, Esperanto estas strebado kies esencon pleje komprenas homoj aparte sentemaj al socia engaĝiĝo, do la serĉado de aliancanoj en la respektivaj fakokampoj povus eventuale emfazi la argumentojn favore al lingvaj egaleco kaj ekologio, per ekzemploj kaj faktoj gravaj el la aparta vidpunkto de tiuj medioj.

Pardonon pro la troa longeco, kara Dennis. Mi resumas mian sintenon jene : potenciale ni povus kunlabori kun multaj INRO-j, sed por tio ni reprenu nian movadecan identecon (kio ne signifas fuŝan malprofesiecon!) kaj la fieron pri la morala valoro de nia afero. Nia “lingva kapitalo” ja estus utiliginda per organizita kunlaborado, por atingi iom-post-iom la agnoskon ke Esperanto estas inda afero. Ni aktualigu nian argumentaron, ĉar la lingvaj problemoj daŭre ekzistas, kaj Esperanto simple estas ilo por celi al interlingva mondo, do multlingva kaj samtempe kun efika ilo por interhoma komunikado.

Amike,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-04-18 01:15
Kun intereso mi legis la komenton de José Antonio Vergara, kiu spirite jam pli proksimighas al miaj propraj konsideroj.

Sed mi volas kaj povas nur ripeti, ke Esperanto progresos nur, kiam ghi farighos unu el la chefaj lingvoj uzataj en la mondo, ekzemple en publicistiko, literaturo, muziko, do kulturo ghenerale, en scienco, eble ankau en politiko kaj diplomatio, kial ne kiel interlingvo por la aviadila trafiko (sed chu pilotoj pli bone komprenus la fushprononcon en Esperanto de la ajna flughavena personaro?). Kiel lingvo Esperanto taugus por tiuj terenoj.

Oni demandos sin kiel eniri tiujn terenojn? Nu, en tio ke oni komencos tute normale verki kaj publike paroli en Esperanto, kiun oni konsideros kaj traktos kiel tute normalan lingvon, do ne nur en kashitaj salonoj de kongresejoj, kie iuj efemeraj stranguloj palavras pri sensencajhoj. Oni devos neniun provi KONVINKI (pri la teoria supereco de Esperanto), kiel la esperantistoj kutime erare faras.

Sed shajnas, ke la shanco pasis por Esperanto. La mondo ne volas ghin, certe pro la vastaj antaujughoj kontrau tia lingvo kaj pro la tro forta konkurenco de la nacilingvoj.

Vershajne parte kulpas la Esperanto-movado mem, kiu per sia movadeca karaktero, getteca izolismo, ideologie maldekstra neutralismo, triamondismo, antipolitikismo kaj antisciencismo, stulta fanatikeco kaj banala propagando/fanfaronado, malaltnivela litaraturo kaj naiva adorado de iuj "amikoj" de Esperanto (kiel Tito, M'Bow au Fidel Castro) kaj eventuale sublimala antisemitismo (almenau en kelkaj landoj) diskreditis sin mem kaj fortimigis parton de la homaro.

Shajnas, ke plejmalfrue post 1989, chefa cezura dato de la moderna tempo, Esperanto devos rekomenci de la nulo, au preskau, forjhetante de si unue la ghenan balaston de la neutiligebla pasinteco por kvazau purigi sian historion, tamen sen eviti mensogadon kaj falsadon de tiu historio.
georgiano
georgiano diras:
2010-04-18 10:13
La opinioj de José Antonio Vergara pri lia prefero de desubismo kongruas kun miaj propraj. La Esperanto-movado kaj esperantistoj devas havi memfidon pri si mem, kaj per trafa argumentado pruviĝi al la cetera mondo. Amasoj kiuj kredas kaj disvastigas iun ajn ideon, estos almenaŭ ŝatataj temoj de informmedioj. Tamen, oni ne ekskludu ankaŭ la “supraĵan afablan formalaĵon de iu altranga politikisto tuj forgesonta la tutan aferon”. Eĉ se li mem tuj forgesas pri siaj eldiroj, la informmedoj prefere citos liajn vortojn pri ternado de lia kato ol seriozajn postulojn de amasoj. Tio tre gravas, se ni parolas pri informado, kaj tiu parto de desuprismo, kiel evidentiĝis en la pasinteco, estis ofte utila por Esperanto. Male, se politikistoj parolas pri Esperanto malfavore, la konsekvencoj montriĝas draste malutilaj. Cetere, la informado estas elstarigita kiel la unua el la strategiaj celoj de UEA (sed mi dirus ankaŭ de la tuta Movado). Mi havas la impreson, ke tiel alte poziciita tasko ja funkcias nur per sporada engaĝiĝoj de raraj volontuloj, kaj neniu faras statistikojn kaj profunde analizas, kion la medioj skribas pri Esperanto, neniu rebatas kaj argumentas, neniu sisteme faras tiun taskon. Pro tio mi asertas, ke UEA mem devus fari paŝojn per internacia edukado de informantoj. Multe pli gravas kiel iu faras ion ol ĉu?
Pri la memvola engaĝiĝo mi jam diris en mia intervjuo, ke la ŝrumpado de volontula laboro estas unu el la ĉefaj problemoj. Se ekzistus amaso da homoj similaj al José, la laboro estus multe pli facila kaj la rezultoj des pli atentindaj.
La desuprisma forto en la Esperanto-movado imagas, ke eblas ie enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon per dekretoj. Tio estas nur parte reala. “Ordonoj de supre” venas nur en ekstremaj kazoj, kaj kiel diris la forpasinta honora membro de UEA Dalibor Brozović, “nur kiam ne plu eblas funkcii alimaniere”. Tiuj kiuj celis enkonduki Esperanton en Eŭropa Unio, devis konsciiĝi pri tiu fakto, ĉar ĝis kiam Eŭropa Unio povos funkcii je alia maniero, ne gravos elspezo de mono kaj uzo de laborfortoj! Nur kiam la tuta sistemo fiaskos, Esperanto povus havi sian ŝancon, kaj eĉ tiam negrandan.
Pro tio certe gravegas kunlaboro de esperantistoj kun aliaj organizaĵoj (NRO!) kaj movadoj, kiuj jam nun sentas bezonon uzi nian “lingvan kapitalon” por siaj celoj. Mi multe pli kredas al reala idealismo, ol al nereala optimismo.
La respondoj de José estas preskaŭ identaj al miaj ideoj. Se ni mem kredas pri la valoro de Esperanto, se ni trovas ĝin utila kaj utiligebla, se ni trafe argumentas por ĝi kaj konstante informas ĝustamaniere, ankaŭ la publiko akceptos nin serioze. Tiucele la kunlaborado menciita de Tomasz kun gravaj naciaj kulturaj institucioj estas bona maniero. En Kroatio jam delonge ni fruktodone praktikas tion. Sed, tiu elemento estas nur parta sukceso, ĉar oni eniras la elitajn strukturojn, sed sen aldona engaĝiĝo en la demalsuprisma nivelo, oni restas nur “generaloj sen armeo”, kaj la rezultoj daŭras nur kiel vivo de papilio, se oni ne entreprenas konstantajn agadojn.
La imagoj, ke en UEA oni faros ian epokan ŝanĝon per “revolucioj” kaj “renversoj”, por mi ne estas tute akceptebla. Se ni puŝas nian “neĝbulon” al montopinto, ju pli supre ni troviĝas, la bulo fariĝas des pli granda kaj malfacile puŝebla. Laŭ mi, estas pli normale, ke la lacajn puŝantojn oni anstataŭu per junaj kaj fortaj, anstataŭ komenci puŝi novan bulon de malsupre. Eble tio estas tradiciisma, idealisma aŭ eĉ konservativisma starpunkto, sed dum miaj tri jardekoj en la Esperanto-movado mi vidis kaj spertis jam multajn “revoluciojn” kaj “revoluciulojn” post mallonge malaperintajn, kaj ĉiu signifis du paŝojn malantaŭen por fari unu antaŭen. En UEA, cetere kiel en iu ajn movado, ŝanĝoj estas nepre bezonataj, sed ŝanĝoj ne per detruado, sed per alkonstruado.

javergara
javergara diras:
2010-04-18 18:21
Mi plurfoje agnoskis mian respektan atenton al la senkompate kritika alrigardo de Andy, kiu senĉese (ofte prave) denuncas la multajn mizerojn, fuŝajn diletantismojn, tedajn rutinaĵojn kaj aliajn teruraĵojn de Esperantujo, kiujn verdire ni ja suferas. Male al li, mi tamen estas iom pli optimisma, kaj ĝojiĝas ke malgraŭ tiuj multaj aĉaĵoj ni ankaŭ ĝuas multajn valorajn atingojn kaj belaĵojn pri kiuj ni rajtas fieri kaj eĉ celebri.

La “sankta kolero” de Andy foje trafis ankaŭ min mem, eĉ se mi iom naive ĝis tiam opiniis lin amiko: antaŭ nelonge li publike stampis ankaŭ sur min sian verdikton “idioto”, kvazaŭ mi kulpus pro la ĉirkaŭaj cirkonstancoj en kiuj mi tamen devas klopodi agi.

Kaj nun mi konstatas ke, kontraste al lia intense rigora diagnozado pri niaj multaj problemoj, Andy proponas la jenon kiel LA grandan solvon: laŭ li“Esperanto progresos nur, kiam ghi farighos unu el la chefaj lingvoj uzataj en la mondo, ekzemple en publicistiko, literaturo, muziko, do kulturo ghenerale, en scienco, eble ankau en politiko kaj diplomatio, kial ne kiel interlingvo por la aviadila trafiko”. Pli frue, ĉi tie mem, li skribis en unu el siaj komentoj sub la intervjuo al mi: “Se vi volas fari konkrete ion utilan por Esperanto, tiam zorgu unue, por ke la plej grandaj, kaj ne nur grandaj, jhurnaloj publikigu siajn artikolojn en Esperanto.”

Mi estas impresita de tiom genia konkludo, sed mi kun honto devas peti pardonon ĉar mi stultege ne sukcesas kompreni etan detalon de tiu brila plano : KIEL DIABLE ATINGI KE ESPERANTO FARIĜU “UNU EL LA ĈEFAJ LINGVOJ UZATAJ EN LA MONDO”? Ĉu tio ne estas ĝuste la fora revo daŭre celata kaj inspirinta milojn da esperantuloj tra pluraj generacioj, kies espero igis ilin senĉese kaj sindone labori, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj? Kiel sukcesan vojon por alveni al la “fina venko” Andy entuziasme proponas... la finan venkon.

La popola saĝo de kamparanoj en mia lando primokas tiujn kiuj vane klopodas movigi ĉaron metante ĝin antaŭ la tirbovojn, anstataŭ post ĝin. Mi kompreneble ja ŝatus ke Esperanto havus multe pli gravan rolon en la internacia komunikado ol ĝian ĝisnunan marĝenecon. Sed mi komprenas tion kiel la alstrebendan celon.

Mi devas nun ripeti la etaparon de sinsekvaj ŝtupoj kiujn mi prezentis en la Bjalistoka UK, okaze de la diskutoj pri faka agado:

1. En la unua ŝtupo, ni ĉiel, ĉiurimede pruvu ke ja ekzistas io tia kia Esperanto, ke ĝi estas vera, tute normala lingvo, do potenciale utiligEBLA por diversaj celoj, ankaŭ sur la faka kampo, ĉar ĝi permesas esprimi ĉion tute taŭge (bonŝance, ni jam havas pli ol 100 jaroj de spertoj pri ĉi tio, sed ankoraŭ mankas multe pli da konkretaj, seriozaj aplikoj de la lingvo, mankas terminaroj, mankas tekstoj en plej diversaj fakoj kaj disciplinoj). Mi iniciatis la Serion Scienca Penso, por stimuli sub la aŭspicio de UEA
la lingvkultivan tradukadon de gravaj sciencaj verkoj en Esperanton.

2. La dua stadio estus, danke al la pena levigo de la prestiĝo de Esperanto i.a. per la rimarkebla ĉeesto de ĝi ĉe trafaj medioj (ekz. Vikipedio), montri ke Esperanto estas fakte utiligINDA, ĉar ĝia lingvokomunumo montriĝas esti tre interesa celgrupo, tial ke dise loĝanta en ĉiuj regionoj de la mondo, intelekte tre aktiva kaj socie vere engaĝiĝinta. Diversaj instancoj konstatus ion kiel la jenon : “Nu, vidu, la esperantuloj fakte montriĝas aktivaj en multaj sociaj movadoj kaj diversaj medioj, kaj kolektive posedas “lingvan kapitalon” vere profitindan, hmm tre interese”

3. La tria etapo estos tiam, kiam pli kaj pli instancoj konstatos ke Esperanto jam fariĝas utiligENDA, ĉar ĝia lingvokomunumo tiom kreskiĝis, ĝi tiom disvastiĝis kaj ĝiaj ideoj pri lingva egaleco kaj racia/efika lingva ordo fariĝios tiom influaj, ke ĉie eblas renkonti E-parolantojn. Vere tiu lingvo iĝis utila ankaŭ por neesperantistoj.

Sed kara Andy, ni komencu je la komenco, ne je la fino.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-05 21:28
Mi volas informi la legantojn de Libera Folio ke mi decidis rekandidatighi kiel B-komitatano de UEA. Chi-cele mi aldonas novan komenton che malnova intervjuo kiun LF faris al mi okaze de la antaua elekto, lau sistemo enkondukita de Andy Künzli. Per tio mi klopodas kapti iom da atento pri la nuna elekto.

Kompare al tiu intervjuo, mi klarigu ke jam de julio 2010 mi ne plu apartenas al la estraro de UEA (mi oficis kiel estrarano ekde julio 2007) kaj fakte silentis en Esperantujo dum preskau la tuta jaro 2012 pro serioza malsano. Post kompleta resanigho, mi daure pretas kontribui al Esperanto i.a. kiel nuna prezidanto de ISAE kaj UEA-aktivulo. Mi staras idee kaj generacie tre proksime al Mark Fettes, kaj membras en la Strategia Komisiono kiun li gvidas.

Char eventuale iuj homoj interesighus pri tio kion mi pensas pri nia afero:

1. Dennis Keefe utiligis la valoran forumon kiun Libera Folio provizas al Esperantujo por starigi interesan serion da demandoj al la tiamaj kandidatoj. Mi respndis chiujn: http://www.liberafolio.org/[…]toj-de-uea#1356859628826420

2. Sur la kampo de la Esperanta ideologio, min ekstreme enuigas la anemia bataleto inter du fantomaj polusoj (finvenkismo kaj la Silfera "raumismo"). En nekneka, tria pozicio, mi kredas ke tra la jardekoj estighis komunprudenta, alternativa sinteno permesanta al la realaj esperantuloj trankvile elvivi sian Esperanton en mondo kiu pleje ignoras la aferon. Tiun alternativan sintenon mi nomas PLIVASTISMO, kaj pri ghi aperis artikolo en La Balta Ondo (http://sezonoj.ru/2011/11/vergara/)

3. Char mi ne certas chu la revuon "Esperanto" de UEA legas la nunaj aktivuloj de Esperantujo, mi chi-sube kopias artikolon mian per kiu mi ankraufoje klarigas mian penson pri nia fenomeno:


[revuo Esperanto, aprilo 2011]
Stefan MacGill ĵus proponis anstataŭigi la tradician sloganon
"Esperanto – dua lingvo por ĉiu" per pli realisma kaj netruda
varianto: "Esperanto – valora lingvo je ĉies dispono" (Esperanto,
feb. 2011, p. 35). Tiel li brile resumis komprenon kaj strategian
sintenon pri nia afero, kiujn mi plene kundividas. Dum la lastaj
jaroj mi defendis apud aliaj kolegoj ideojn iom similajn, en
diversaj retaj aŭ ĉeestaj forumoj kaj periodaĵoj de Esperantujo.
Jen kelkaj komentoj.

1. Esperanto jam nun estas valora en si mem kiel alternativa,
kunkrea praktiko kolektiva.
Dum verŝajne iuj aktivuloj reduktisme rigardas Esperanton
nur kiel ankoraŭ neplenumitan promeson de iam alprenota
"neŭtrala internacia lingvo", kiu nur tiam/tiel plenumos sian
ekzistokialon, ĝi fakte iĝis vivanta, pluraspekta homa praktiko por
aktive funkciigi interhomajn fluojn de komunikado en la nuna,
neideala mondo. Fakte, nia kolektiva, plurgeneracia eksperimento
kiel lingvokomunumo kiu ekestigis kaj pluvivigas sin mem, povas
esti komprenata kiel esprimo de la homa strebado al libereco kaj
transforma kreemo, ĉar kerna trajto de la homa kondiĉo estas
la emo ŝanĝi la realon cele al io konsiderata pli bona kaj por tio
kunlabore interagi kun aliaj homoj. Tiu ĉi kolektiva, kunkonstrua
iniciato estas do ne nur intelekte interesa kaj emocie instiga,
sed eble povas utili kontraŭ la pasivigo kaj vivomalpleneco kiuj
amase esprimiĝas en pluraj socioj. Esperanto estas konkreta
praktiko de homoj kiuj libervole kaj memstare emas partopreni
komunikajn kaj kulturajn retojn, pruvante tiel ke eblas (kaj indas)
alternativa vojo por renkonti aliajn homojn, per egaleca, regebla
kaj efika lingvo.

2. Ne estas ununura motivo lerni Esperanton; ĝia uzantaro
estas plurala.
La rigida insisto pri "dua lingvo por ĉiu" kiel la sola alstrebinda
celo riskas kaŝi la fakton ke tra sia konkreta historio Esperanto
altiris la atenton de homoj tre diversaj, kies motivoj lerni kaj uzi ĝin estis kaj daŭre estas sufiĉe malsimilaj. Interesiĝas pri ĝi i.a.
lingvemuloj (ĝi estas aparta lingvo, konstruita, sen indiĝenaj
parolantoj, pli-malpli logika ktp); idealistoj (ofte en rilato al iuj
aliaj idearoj, kiel paco, diversaj politikaj sintenoj, religiaj konvinkoj
ktp); hobiemuloj; vojaĝemuloj; komputilfakaj logikemuloj;
subtenantoj de multlingvismo kaj lingvaj rajtoj ktp.
Fakte, Esperanto funkcias kiel mikroskala modelo de io
malgraŭ ĉio daŭre prisopirata, nome la iom nebula konjekto ke
la homoj povas regi sin mem, libere, ke ili povas decidi plene
posedi fremdan lingvon mem elektitan por la celoj kiujn ili mem
decidas. Esperanto estas lingvo de libereco, ĉiu rajtas uzi ĝin
laŭvole, kaj tiu diverseco fakte estas utila, ĉar ju pli plurmedie
kaj plurcele oni uzos ĝin, des pli riĉa ĝi fariĝos. Ni havos ŝancojn
alvenigi novulojn nur per la bunteco, vigleco, altkvaliteco,
alternativeco kaj konkreta tutmondeco de nia fenomeno kaj ĝiaj
kulturaj produktoj.

3. Esperanto jam nun potenciale riĉigas niajn unuopajn
vivojn.
La slogano "dua lingvo por ĉiu" povus paradokse efiki kontraŭ
la celata disvastigo, ĉar nebule orientita al iu malpreciza, malfacile
atingebla estonteco. Sed fakte Esperanto jam nun riĉigas la
vivon de tiuj lernintaj ĝin, per tre diversaj, foje neatenditaj ĝuoj
(spiritaj, intelektaj, praktikservaj, lingvolernofaciligaj ktp). Kaj en
tio radikas la forto de nia ege minoritata movadeto. Esperanto
kapablas transformi niajn unuopajn ordinarajn vivojn, kiuj danke
al ĝi fariĝas iom pli feliĉaj, vasthorizontaj kaj sencohavaj. La
interamikiĝo per Esperanto ja estas inda kaj valora en si mem,
kaj eble tio estis decida en la vivantigo de la lingvo. Mi kredas ke
la homoj afekcie ligiĝis al la lingvo ĉar ĝi montriĝis vere homa
kaj homiga. Ofte mi rimarkas ke iuj aktivuloj kies misiisma,
reduktisma bildo pri la Esperanto-agado respondas al la tradicia
slogano, tondre malaprobas kaj mallegitimigas ĉion krom la
rektan varbadon, ĉar ĉio cetera estus aŭ duaranga aŭ superflua
aŭ balasta aŭ parazita. Mi tute malsamopinias pri tio.

4. Anstataŭ vane revi pri iu desupra altrudado, nia morala
respondeco estas disponigi Esperanton al tiuj kiuj povus
interesiĝi pri ĝi.
Havinte la bonan ŝancon trovi Esperanton, ni havas la moralan
devon labori por videbligi ĝin kaj kreskigi ĝian ĉeeston en diversaj
vivosferoj kiel komplete normala kaj samtempe tute speciala
lingvo, vere atentinda kaj alloga, tial ke profitos aliaj homoj kies
apartaj trajtoj, interesoj aŭ bezonoj povus igi ilin rimarki ĝin,
interesiĝi pri ĝi, eventuale ĝis la punkto lerni kaj ekuzi ĝin.
Esperanto verŝajne neniam interesos ĉiujn homojn, sed ja la
potenciala publiko por nia afero sendube estas multe pli vasta
ol tiu atingita ĝis nun. Certe la nombro de la homoj kun trajtoj
tiaj kiaj ampleksa menslarĝeco, idea malfermiteco, noviĝemo,
interesiĝo pri la cetera mondo, lingvolernemo, emo al socia
justeco kaj racie egalecaj solvoj por realaj situacioj, logika
konstruado de sistemoj (kiel lingvoj) ktp. estas pli granda ol la
nuna mizero de niaj vicoj.
Mi havas la impreson ke, fronte al la fakta, kreskanta regado de
la angla lingvo en la monda lingva sistemo, akceligita dum la lastaj
tri jardekoj, la esperantularo falis en paralizan staton de stuporo
kaj minuskomplekso. La reagoj al tiu situacio estas diversaj: iuj ridindigas nin ĉiujn per krudaj atakoj kontraŭ la angla kiel lingvo,
aliaj imagas konspirajn teoriojn por "klarigi" kial Esperanto
malaperis el la publika sfero preskaŭ ĉie, kelkaj serĉas rifuĝejon
ĉe malnovaj certecoj kiam la mondo estis pli facile komprenebla,
aliaj sin satigas per distre bonetosaj renkontiĝoj ktp.
Mi estas konvinkita ke, eĉ en la nunaj cirkonstancoj, nia lingvo
restas tre valora, lerninda kaj uzinda ilo, kiel libere elektebla
vojo al plena komunikado. Por la revuo de UEA (aprilo 2010,
p. 76-77) mi verkis modestan alegorion, en kiu mi ja agnoskas
la aplomban grandecon kaj la utilecon de la aŭtoŝoseo angla
lingvo, sed substrekas la pluan alternativan valoron de nia
tervojo Esperanto. (...) Tial mi gaje subtenas la novan sloganon elpensitan de Stefan, ĉar ĝi povas utili por kreskigi la ĝuantaron de la lingva regosento kaj libereco kiujn Esperanto donacas.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-06 14:50
Anstataŭ fari longegan komenton al neaktuala artikolo laŭ la stilo de Künstlich, mi rekomendas ke oni iru al sia dosierujo (kian havas ĉiu komentipova uzanto de LF), tie publikigu la tekston kaj eventuale en komento atentigu pri ĝi (volonte resumante la tekston en kelkaj vortoj, laŭ la sistemo enkondukita de Dennis Keefe).

Mi ankaŭ rekomendas uzi la verajn supersignojn de ĉĝĥĵŝŭ anstataŭ surogaton; tio estas tute senproblema ĉi tie. Al Windows-uzantoj mi rekomendas instali Tajpi (iru al http://tajpi.software.informer.com/); Linuksaj uzantoj havas Esperantan klavaron instalebla jam je mastrum-sistema nivelo; kaj se oni ne retumas el sia propra komputilo, oni povas prunti ĉapeletojn ĉe http://esperanto.typeit.org .

Kiam tiuj du detaloj estos en ordo, mi subtenos la rekandidatiĝon de s-ano Vergara ankoraŭ pli entuziasme. Li almenaŭ havas ideon kiel uzi retligojn.

Ho, mi preskaŭ forgesis: Kalle, diable, kiam oni fine povos denove videble komenti komenton, anstataŭ ŝajni komenti la artikolon?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-02-08 12:28
Ŝajnas ke ni trovis nun la fuŝon. Ĉiuj povas respondi al komentoj, sed nur se oni unue eniras siajn personajn agordojn ("Miaj Agordoj", supre dekstre) kaj elektas la redaktilon TinyMCE.

Post kiam vi konservis la agordojn, provu respondi al ĉi tiu komento. Se tamen ne funkcios, ni devos plu serĉi la fuŝon...

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-08 12:32
jen provo, espereble sukcesonta...
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-06 15:50
Jens, vi tute pravas. Mi volonte petas pardonon al la legantoj kaj ankau al la posedantoj de Libera Folio pro mia mallerta, sufiche neprudenta elpasho. Mi neniel volis gheni iun ajn.

Mi konfesu ne havi, almenau ghis nun, seriozan intencon chesi la uzon de la Zamenhofa h-surogatsistemo kiam mi opinios tion necesa, precipe en interreto. Ghi estas oficiala kaj vershajne tute neproblemstariga, dum la supersignoj kauzis tro da kapdoloroj, konfliktoj kaj energioperdoj en la historio de nia amata Esperanto. Dum mi ne sentas apartan alkrochitecon pri ili, mi ja respektas la fakton ke ili ekzistas kaj ech shatas ilin, paradokse. Mi do chiam klopodas ke miaj tekstetoj por paperaj revuoj ne nur estu plene chapelitaj, sed kiel eble plej ideohavaj.

Do Jens, se vi daure estas IM de UEA kaj pretas malgrau chio subteni min, tuj sendu tielan (tiudeklaran) poshkarton au la jenan formularon al la CO de UEA ;o) http://www.uea.org/pdf/Kandidatigilo-B.pdf




Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-06 18:08
Ĉu ne sufiĉas sendi retpoŝtan mesaĝon al la CO (menciante sian kodon) por rekomendi kandidaton? Mi kredas ke mi legis tion en uea-membroj.

Nu, la Esperantomovado ja estas plejparte hobia, do ĝuste la homoj kiuj estas sufiĉe junaj kaj spertaj por bone manipuli komputilon, ofte ne havas sufiĉe da tempo. Tial nia surreta prezentiĝo estas tiel malperfekta, kaj oni ne tro ĉagreniĝu pri tio; oni simple donu konsilon kiam ĝi ŝajnas aktuala kaj aŭskultota.

Koncerne la supersignojn, mi tamen opinias ke oni nepre evitu kiom eble surogatojn. Ĝuste tiuj etaj malfacilaĵoj grave simbolas solidarecon kun _ĉiuj_ skribaj lingvoj, ankaŭ kun tiuj kiuj ne uzas la Latinan alfabeton. Jen kial la ĝustaj ĉapeloj estas tiom pli belaj ol iu ajn anstataŭaĵo. Min persone la neuzo de ĉapeloj ankaŭ ĝenas pli ol la neuzo de majuskloj, ĉar ja estas iom strange ke lingvo kiu pretendas esti facila kaj racia, kaprice uzas aliajn leterformojn komence de frazoj kaj propraj nomoj, tiom pli ke malsamaj lingvoj havas malsamajn manierojn distingi la proprajn nomojn el la komunaj. Aliflanke la uzo de la plej perfekta el la ekzistantaj alfabetoj (la Korea) estus tro granda defio al la rutino de tro multaj homoj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-06 18:46
Jens, bedaŭrinde ne sufiĉas sendi retemesaĝon al la CO, sed ankoraŭ estas bezonata papera sciigo… Do, por tiuj Individuaj membroj de UEA bonvolantaj subteni mian kandidatiĝon (mi bezonas 10 subskribojn), bonvolu sin direkti per iu perpoŝta paperaĵo al la CO de UEA, kiel ekz. per la tiucela formularo (http://www.uea.org/pdf/Kandidatigilo-B.pdf)

Via solidareco-argumento koncerne la supersignojn iom mirigas min, ĉar mi male opiniis pli solidare atesti per propra konduto ke ne necesas elitece posedi la ĝustan komputilan programon por korekte skribi E-lingve. Mi tamen ja kapablas fari tion, kiel vi povas konstati ĉi-mesaĝe…

Ĉu la korea skribo ne temas fakte pri silaba sistemo, ne vere alfabeta? Ĉu iu iam ie kuraĝis proponi ke oni adaptu ĝin por Esperanto?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-08 17:10
La Korea estas samtempe trajta, fonema, silaba kaj iagrade morfema skribo -- tio estas ĝia perfekteco. La Hispana Vikipedio havas bonan resumon:
https://es.wikipedia.org/[…]/Hangul#Estructura_de_la_escritura_en_Hangul

Neniu proponis skribi Esperanton per la Korea alfabeto, sed oni neoficiale provis adopti ĝin por loka lingvo en Indonezio:
http://en.wikipedia.org/wiki/Hangul#Dissemination

Se la Latina alfabeto kondutus kiel la Korea, tiam la signo <q> signifus la sonon [t] surbaze de la formoj de "b p d". La nombro de signoj en la Latina alfabeto tamen estas tiom limigita ke ne indas anstataŭigi ĝin per io pli perfekta en lokoj kie ĝi jam fariĝis tradicia. Krome, oni uzas ĝiajn signojn universale en fiziko, matematiko k.s.

Elitece posedi "la ĝustan programon" por ortografie skribi Esperanton (kaj la Korean, cetere) oni bezonas nur se oni uzas elitecan mastrumsistemon kiel Windows aŭ Mac. Tiuj subtenas faciligon de Unikoda tajpado nur tiagrade kiom ekzistas aĉetontoj, dum Linukso subtenas ĝin elskatole tiom kiom iu ajn volontulo en la mondo jam faris la necesan laboreton.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-08 16:07
Por havi pli da seriozaj diskutoj necesus komplete renovigi tiun komitaton per realaj respondeculoj, kiuj havus ankaŭ ian realan intereson ion fari, ion ŝanĝi, ion atingi. Sed eĉ tio ne estus garantio por pli da sencohavaj diskutoj kaj agadoj, ĉar e-istoj ne estas konataj pro tio, ke ili serioze diskutas pri io ajn, aŭ nur pseŭdo-serioze. La Eo-movado estas konata ankaŭ pro tio, ke multaj diskutoj finiĝis en la nenio, do mi komprenas la malemon de multaj iamaj aktivuloj al diskuto, despli se ĝi restas ĝenerala, supraĵa, nedeviga kaj nebula.

La drastan banalecon de la diskutoj en tiu komitato, kies seriozecon (kaj rilate al la diskuto kaj komitato) oni povas nei en ĉiu kazo (eĉ la intencon de seriozeco), ja estas observebla en la oficiala publika retforumo. La solaj seriozaj kaj esencaj informoj devenas de la ĝenerala direktoro de la CO, sed ŝajnas, ke ili interesas nur kelkajn malmultajn komitatanojn, kiuj formale reagetas al tiuj informoj. Ĉu krom tio okazas iuj privataj diskutoj ekster tiu forumo estas eble, eĉ verŝajne, sed neniu eksterulo tion scias.

Sed oni diru al mi, pri kio konkreta tiuj komitatanoj serioze diskutu? Ĉu pri supersignoj aŭ vendo de T-ĉemizoj kaj Eo-steloj en Expolingua au ĉu pri la fina venko de Eo en Koreio aŭ Mongolio? Kiun sencon kaj kiajn rezultojn kaj konkretajn sekvojn tia diskuto havus? La Eo-movado estas libertempa kaj feria plezurmovado, konsistanta ĉefe el pensiuloj-veteranoj kaj turistoj, en kiu mankas ĝenerala seriozeco, ĉar la interesiteco por tia seriozeco ne ekzistas (en UK mi vidis multajn homojn dormi dum iuj aranghoj, ĉar verŝajne ili estis tro lacaj de siaj turismaj aktivecoj aŭ ne dormis nokte kaj venis ripozi en la UK). Certe, en la Eo-movado ekzistas kelkaj seriozaj personoj, sed ŝajnas al mi, ke ili pli kaj pli retiriĝas de la publikaj diskuto kaj agado, inter alie pro la atingo de la alta aĝo, kaj eble ankoraŭ private ion faras, se entute, dum multaj junuloj nenion plu faras por aŭ per Esperanto.

La plimulto de nomoj listigitaj en la Jarlibro estas do nur papertigroj, kaj pli malpli la samaj nomoj de jardekoj. Nur malgranda parto de delegitoj respondas en enketoj, plej multaj inter nerespondantoj estas komitatanoj kaj aliaj UEA-funkciuloj (kiuj verŝajne timas malkaŝi sian opinion, kvankam ili daŭre tiras la fadenojn malantaŭ la kulisoj kaj malhelpas ĉian renoviĝon kaj progreson de la asocio, kaj de la movado entute, kvankam ili kredas, ke ili faras ion utilan, se ili investas sian monon en iujn dubindajn retprojektojn).
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-02-08 19:44
Artikolo: Mi kampanjas por...
Respondo de Kunzli: Mi malamas Esperantistojn / la Movadon!
Artikolo: Esperanto kaj neperforto
Kunzli: Mi malamas Esperantistojn!
Artikolo: Rusia civitaneco...
Kunzli: Mi malamas hipokritajn Esperantistojn!

Mi komencas suspekti ion. Ĉu li malamas...

(mi elektis TinyMCE kaj alklakis butonon 'Respondi' sub Ĉarmulo)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-09 16:21
Ho mia dio, kia stulta komento karakteriza por tiu speco de e-isto, kiun mi JES VERE EGE MALAMAS, EGE ABOMENAS KAJ EGE EVITAS!
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-02-10 14:24
Akceptemo kaj tolero de trolo, de vundanto de aliaj, estas kiel vilaĝo kiu akceptas ke leono venu ĉiunokte por manĝi iun. Eĉ en la 'liberaj' tagoj la ombro de la noktoj komencas etendiĝi.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-10 15:04
Ho, vi devas aparteni al tre speciala sekto, kiun mi kredis elmortinta.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-10 16:19
S-ro, eble ne s-ano, Künzli ĝenerale pravas en sia kritiko pri la Movado, kiu ne havas proksiman strategian celon kaj tial ne povas difini taktikon. Estas certaj bazaj agadoj, kiuj okazas sen aparta celo: kongresoj, revuoj, libroj. Oni fiksas la temon laŭ la ŝatokupo de la respondeculoj kaj ne por atingi certan reagon de la ekstera publiko.

Tamen oni eĉ povus tiujn temojn "vendi" al la publiko. Ekzemple Islando estas bela ekzemplo. La sovaĝa naturo estas multe ŝatata kaj miloj oni kalkulas milojn da vizitantoj en prelegoj kun belaj fotoj pri la lando. Sed neniu de la prelegoj okazas sub la etikedo "Esperanto"! Precipe la grupoj en la pli malgrandaj urboj povas esti videblaj por la publiko, se ili ofertus prelegon pri la lando de la 98-a UK - kun tipe islandaj vestaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Ni jus realigis en Berlin tre belajn kontaktojn pro prezento okaze de la Unesco-tago de radio, kiu okazas la 13-an de februaro. Ni estos en la fama "Muzeo pri komunikado" kaj hazarde eksciis, ke je la sama tempo tie okazas konfernco pri "interkultura komunikado" kun la

http://www.mfk-berlin.de/kategorie/aktuell/

Prelegos Prof. Dr. Jürgen Bolten, Universität Jena, kiu estas la gvida sciencisto pri tio fako en germanio

http://www.transkulturelles-portal.com/

Certe kampo, kiu estas sufiĉe proksima la Esperanto, sed sen ligoj.

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-02-10 16:34
Nu, Andreas . . . mi serioze scivolas. Se vi tiom multe malestimas esperantistojn kaj ties penskapablojn, sintenojn, agadojn, ktp--kial precize vi daŭre vizitas kaj umas inter ili? Kial ne simple foriri kaj trovi pli plaĉan grupon de homoj? Tio estas nek ŝerca nek instiga demando--mi vere ŝatus scii. Vi ofte havas bonajn, eĉ profundajn analizojn pri diversaj flankoj de Esperanto, sed ne eblas (almenaŭ por mi) atenti ilin pro la peza nigra nubo kiu kovras ĉion.

Forumo ja invitas ĉiujn. Sed mi kredas ke devas ĉiam roli ia baza respektemo, kaj de vi mi vidas nur insultemon. Vi insultas homojn kiujn vi eĉ ne konas . . .

Kiam mi legas viajn komentojn, mi ofte pensas "Nu, ĉiu vilaĝo havas sian idioton." Sed la tragiko estas ke vi ne estas idioto.

Mi ne estas membro de speciala sekto, kaj mi ne estas partizano de fortaj Esperanto-Movadaj ideoj. Sed mi ja estas iugrade idealisto, kaj mi trovas valoron, ne vivcelon, en Esperanto. Tio ne devus ĝeni vin . . .

Kritiku laŭplaĉe, sed se vi povus forigi la insultojn kaj aldoni malajn proponojn, tio multe helpus min engaĝiĝi kun viaj ideoj.

LM
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-02-10 16:49
Mi ne intencas insulti, sed la akcepto de trolo, ĉar tiu trolo subtenas viajn starpunktojn, igas vin trolo.
En alia fadeno, Kunzli nomis iun 'stranga kaj stulta' antaŭ tago aŭ du. Okazis silenta akcepto. Mi ne povas purkonscience esti silenta.
Mi jam evitis Liberan Folion dum tre longa tempo pro tiu akcepto de la daŭraj kaj intencaj vortatakoj. Mi provis reveni. Estis eraro. Loko kiu akceptas tion ne estas loko por mi. Kaj homoj kiuj akceptas tion....mi jam diris.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-02-11 12:14
Mi komprenas vian reagon. Ankaŭ mi ne povis silenti pri tiu trolo. Pro tio mi ricevis averton de la redakcio. Nuntempe mi konsoliĝas per la penso ke iuj homoj bedaurinde ne havis la ŝancon en sia junaĝo lerni kelkajn bazajn kondutregulojn en socio kaj akiri minimuman edukitecon.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-02-11 12:33
Komentoj, kiuj estas "grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj" estas malpermesitaj, kaj ties aŭtoroj povas esti elfermitaj el Libera Folio. Se vi opinias, ke iu lastatempa komento estas tia, bonvolu raporti ĝin al la redakcio.

Laŭ miaj notoj, vi neniam ricevis averton de la redakcio. Male, privatan averton siatempe ricevis persono, pri kies komento vi raportis.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-10 17:16
Vi neniam sukcesos ofendi min per stultaj kaj banalaj vortoj kaj frazajhoj (mi ofendighas pro tute alitipaj kauzoj - kaj en tiu kazo por chiam - , kiujn vi ech ne povas reale imagi, sed mi ne intencas klarigi ilin al vi. En la Eo-movado estis 2-3 tiaj kazoj kaj tio sufichas). La komentojn, kiujn vi produktas, estas ne pli ol iusence amuzaj (kvankam tragikaj), au infanecaj kaj ridindaj.

Do, kiam vi prezentos realajn punktojn por diskuto, mi volonte pretos diskuti kun vi. Mi ja ne estas masohxisto kaj libervole shatas perdi mian tempon pro senutilaj diskutoj.

PS Bv. ne nomi min samideano (mi forlasis la Eo-movadon). Tio sonas kiel "kamarado" (germane Genosse).

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-11 11:24
Ankaŭ mi ne povas imagi pri kiuj 2-3 okazoj povas temi, krom se unu el ili estis kiam Künstlich estis maldungita el la Svisa Radio Internacia en 1992, lige al la ĉesigo de Esperanto-elsendoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-11 15:15
Chi tiu stulta komento montras, ke la spekulajho iras en la falsa direkto. Vi povus ankau mencii mian "maldungon" che KCE en 1994, kiun vi forgesis, sed ech tio ne estis ofendo por mi, kvankam malagrabla sperto. Sed certe mi ne komencos chi tie publike klarigi al vi pri ofendoj travivitaj en la Eo-movado.

Cetere mi ne estis maldungita, sed per la abolo de la Eo-elsendoj la radio ne daurigis niajn kontraktojn (tio estas formala diferenco). La malbela fino che SRI jes certe estis chagrena epizodo. Ni faris kion ni povis por konvinki la radion por repreni la decidon, sed nenio helpis, ankau ne kelkcent reagaj leteroj el la publiko. Chiuj detaloj pri tiu historio estas priskribitaj en la koncerna artikolo en Svisa Enciklopedio Planlingva.
 
Vi povas doni al mi ajnajn moknomojn kiom ofte vi volas, tio ne impresas min, sed nur ilustras kaj konfirmas la ridindecon de via sinteno. Chu mi komencu moki pri la stranga prononco de la dana lingvo? Vi havus nenian realan shancon defendi vin :-))

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-12 10:58
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-11 15:56
Trolo kaj similaj "ofendoj" estas ridindaj kaj amuzaj kaj tute ne ghenas min. La problemo de tiuj uloj estas, ke ili ne disponas pri taugaj argumentoj.

Anstatau do eljheti tiujn ulojn el Libera Folio, oni povas sendi ilin kun la adekvataj maskoj al la lucerna karnavalo, kiu efektivighas en chi tiuj tagoj en mia bela naskighurbo.