Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton
De tempo al tempo ni Esperantistoj legas ion en loka aŭ nacia ĵurnaloj pri nia lingvo, kio agrable surprizas nin. Ekzemple, antaŭ nelonge subite ekaperis artikoloj pri Esperanto kaj la Nobelpremio. Tiurilate niaflanke, en Francio, Henri Masson bone kaj rapide reagis disvastigante novaĵojn pri ĵurnalaj artikoloj kiuj publikiĝis eĉ sur la unua paĝo en kelkaj arablandaj ĵurnaloj en Norda Afriko kaj en Mezoriento. Ekde tiu momento malfermiĝis pordeto por la Internacia Lingvo en tiuj mondopartoj kaj aliloke, kaj pli vasta publiko estis pli preta aŭskulti nian mesaĝon. Ĝuste en tiu momento - nek antaŭe nek poste - stariĝis bona ŝanco por esperantistoj paroli pri sia lingvo, oferti kursojn, montri retpaĝarojn kaj eĉ kapti novajn membrojn por UEA. Sed tiu momento en kiu la oreloj de la publiko pretis favore aŭskulti nin rapide forpasis, kaj laŭ mia scio, ni ne plene kaptis tiun okazon profite je Esperanto.
Tiuj bonŝancaj momentoj povas alveni kiam ajn, kaj kutime kiam ili venas, ni tute ne estas pretaj reagi. Tamen, sciu, ke la kapablo rapide reagi faras fundamentan, strategian armilon en la batalo por antaŭenigi Esperanton aŭ iun ajn internacian movadon. Tiuj momentoj povas esti okulfrape grandskalaj, kiel en 1987, kiam la prestiĝa kaj populara revuo Time verkis tutpaĝan eseon pri Esperanto kun tuta traduko en Esperanto. Ĝi ankaŭ povas esti malgrandskala kaj eĉ nepozitiva, kiel kiam la prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, deklaris Esperanton morta! Tiumomente, certe, esperantistoj reagis rapide al la mortanonco, sed tiu reago aŭ estis plejparte interna, inter ni, aŭ ĝi estis privata, inter ni kaj s-ro Klaus. Tiaj reagoj, eĉ se rapidaj, ne helpas multe nian aferon, se ili ne trovas eĥon en la ĝeneralaj amaskomunikiloj kaj ĉe la publiko.
Reago, por esti efika, devas esti kaj rapida kaj ankaŭ sufiĉe amaskomunikila, aŭ almenaŭ nekaŝita. Krome, eventuala reago devas iel prepariĝi antaŭ la okazo de la evento mem. Kvankam ni ne povas antaŭdiri kiam artikolo pri Esperanto estos sur la unua paĝo de granda aŭ prestiĝa ĵurnalo, tamen ni povas pripensi kion ni faros se tio okazos. Ĉi-rilate niaj plej bonaj amikoj por helpi al ni estus personoj kiuj profesie laboras aŭ laboris en la fako publikaj rilatoj. Tiaj personoj scias pli bone ol ni esperantistoj kiel verki artikolon por ĵurnalo, kiel publikigi bonan foton de esperantaj eventoj kaj kiel prezentiĝi televide aŭ paroli en radiaj intervjuoj. Ili scias kiel enigi favorajn artikolojn en dekojn kaj centojn da amaskomunikiloj.
Parto el la bona venonta strategio de Esperanto estas, laŭ mi, ke ni komencu serĉi tiajn personojn. Ke ni aŭskultu ilin. Ke ni invitu ilin al ĉiu diskutado pri kiamaniere antaŭenigi Esperanton. Ni esperantistoj havas bonajn ideojn rilate lingvajn problemojn. Ili, la publik-rilatistoj, konas la manieron vortigi bele kaj bone tiujn ideojn, kaj ili scias kiamaniere trovi la vojon por meti niajn belajn novaĵojn en amaskomunikilojn.
En nia serĉo de profesiaj publik-rilatistoj, ni evitu fakojn kiuj iel rilatas, sed ne helpos al ni rekte en nia afero. La fako merkatiko nur marĝene tuŝas publikajn rilatojn, do ni ne serĉu merkatikiston (eble tio persone dolorigas min iomete, ĉar mi instruis merkatikon en Francio ĉe HEC Paris!). Ĵurnalisto ankaŭ ne estas tia persono, kvankam li aŭ ŝi laboras en similaj kampoj, kaj ofte bona publik-rilatisto havas antaŭan karieron pri ĵurnalismo. Finfine, en nia serĉado, ni ne pensu, ke ni devas pagi multe por la servoj de publik-rilatistoj. Multe da bonaj publik-rilatistoj jam emeritiĝis kaj kelkaj el ili estas same idealistaj kiel ni. Multaj en tiu profesio eble nun serĉas internacian movadon kies idealoj kongruas kun iliaj. Ni helpu al ili trovi bonan internacian movadon, ĉi-kaze la nian!
Reagi, reagi rapide, vortigante kaj bildigante tiun reagon helpe de profesiuloj pri publikaj rilatoj estas tamen nur unu parto de bona reag-strategio. Bezonata estas ankaŭ la starigo de tuta kampanjo kiu sekvas la vortan kaj bildan amaskomunikilan respondon. Ekzemple, momentoj kiam Esperanto aperas pozitive (aŭ eĉ negative) en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre bona okazo lanĉi novajn kursojn de Esperanto, speciale provlecionojn multloke kaj en oportuna tempospaco. Estas ideala momento ankaŭ por starigi ekspozicion aŭ fari prelegojn ĉie kie eblas en urboj grandaj kaj malgrandaj. Finfine, ĝuste en tiaj favoraj okazoj estas la momento paroli kun ĉiuj kiuj povas malfermi pordojn por Esperanto en amaskomunikilejoj, lernejoj, universitatoj, urbodomoj kaj eĉ en naciaj parlamentejoj.
Se ni komencas pensadi iomete pli profesie, iomete pli venontece, iomete pli strategie kaj multe pli reage, ni povas rekomenci kreskigi tiun esperantan flamon kiu antaŭe bele fajris kaj nun tro feble flagras proksime de sia meĉo. Eble kelkaj esperantistoj pensas, ke efektive ni bezonas pli da profesiuloj en fakoj kiuj povas helpi nin realigi nian revon, sed ke bedaŭrinde nuntempe tio ne povas okazi. Mi parte konsentas kun ili, sed tamen eĉ se la idealismaj personoj ne abundas, ni povas reagi ofte, reagi rapide, kaj starigi efikan kampanjon post bona amaskomunikila novaĵeto rilate Esperanton.
Kaj eble nia momento ĵus alvenis...
El Francio venas novaĵo de Francis Soghomonian, ke la fama franca kantistino Patricia Kaas, kiu ĉi-jare partoprenas en la vaste rigardata kanzonkonkurso Eurovision, metis tutan tradukon de sia kanzono sur sian interretpaĝaron ĉe www.patriciakaas.net/eurovision2009 (surklaku la vorton paroles en tiu retejo por vidi la lingvojn inkluzive Esperanton). Ŝi kantos en la franca lingvo, sed en ŝia retpaĝaro ŝi profitas je la okazo por doni tradukojn en proksimume 40 lingvoj.
Nun estas la momento reagi al tiu bona novaĵeto. Ne poste. Sed kiamaniere? Bonaj publik-rilatistoj scius kion fari, sed sen tia persono, kion ni mem povas realigi NUN? Konkrete, kiel reagi kaj kian kampanjon starigi? Eble mi komencu per kelkaj el miaj propraj ideoj, kaj poste, vi, kara leganto, povas aldoni viajn. Mi volas substreki, ke miaj ideoj certe ne estas la plej bonaj, do mi volas kuraĝigi ĉiujn aldoni siajn.
Unue, en Francio, estus bona momento kunligi la kanzonon de Patricia Kaas kun provleciono de Esperanto por la ĝenerala publiko. Por reklami tiun kurson, la esperantistoj povas diri, ke ili faros specialan lecionon de la lingvo por kanti la kanzonon de Kaas en Esperanto! Bona strategio estus oferti la kurson en multaj lokoj, kaj poste por tiuj eventualaj gelernantoj kiuj volas daŭrigi la lernadon de Esperanto, oni povas starigi kurson en iu pli centra loko. Ne forgesu, ke gravas, ke tiuj novaj kursoj komenciĝu baldaŭ por koincidi kun la portempe plialtigita populareco de la kanzon-konkurso Eurovision.
Due, eble prepari prelegon pri muziko kaj Esperanto, kaj disdoni tiun informon al la ĵurnaloj. Akcentu la fakton, ke Esperanto havas multe da muziko kaj eble parolu pri Floréal Martorell, esperantisto kiu starigis Eurokkan kaj Vinilkosmon.
Trie, estas bona momento substreki la fakton, ke la monda rekordo por kanzonoj kantataj en fremdaj lingvoj estas de esperantisto kiu loĝas en Francio proksime de Tuluzo. Li nomiĝas JoMo.
Kvare, en aliaj landoj de la kanzon-konkurso vidu ĉu viaj konkursantoj havas propran retpaĝaron kun tradukoj de sia kanzono en aliaj lingvoj. Se jes, telefonu al ili kaj proponu, ke vi povas traduki la kanzonon ankaŭ en Esperanton, se ili metos ĝin sur la retpaĝaron.
Kvine, en ĉiuj landoj kie oni sukcesas meti novajn esperantajn tradukojn de la kanzonoj, oni povas sekve utiligi parton de la franca strategio: provlecionoj, prelegoj ktp. Ni memoru, ke reago eĉ rapida ne multe efikas se ne okazos posta kampanjo por starigi aldonajn eventojn ktp.
Sese, se vi loĝas en landoj de Eurovision kie oni kantas ne en la enlanda lingvo (laŭ mia enketo sur la retpaĝaro de Eurovision, nur 12 el la landoj kantas sole en sia enlanda lingvo), komenci kampanjon por demandi al viaj enlandanoj kial la konkursantoj kantas angle anstataŭ nacilingve. Diru, ke vi estas esperantisto kaj kiel esperantisto vi volas defendi ĉiujn lingvojn kaj kredas, ke estus pli bone se viaj enlandanoj kantus en via propra lingvo. Kompreneble, tiu kampanjo devas esti amaskomunikila por havi la plej bonan efikon.
Sepe, ni utiligu la nun nemalhaveblan retpaĝaron www.lernu.net Tie novaj lernantoj povas komenci kaj daŭrigi lerni Esperanton, kie ajn ili troviĝas kaj kiam ajn ili volas. Tre bona strategia armilo, speciale kiam lokaj grupoj mem ne povas starigi kursojn pri Esperanto en la ĝusta momento.
Resume, la novaĵo pri Patricia Kaas kaj la esperanta traduko de ŝia kanzono estas unu el tiuj bonaj novaĵoj kiuj plaĉas al ni esperantistoj. Novaĵoj tiaj donas al ni la impreson, ke ni progresas iomete en la bona direkto. Tamen por maksimume profiti je iu ajn novaĵo, ni devas esti pretaj reagi, kaj reagi fulmrapide se necese. Ne nur tio; ni devas aldoni strategian kampanjon kiu plukas la frukton de subite ekkreskanta arbo. Profesiuloj povas tiurilate multe helpi, sed intertempe ni mem devas agi. Kaj nun, konkrete, ni povas agi rilate la venontan Eurovision-kanzonkonkurson.
Fine, ĝis nun la disaj bonaj reagoj kiuj okazas en Esperantolando ne sufiĉe rekte tuŝas la tradiciajn esperantajn organizojn. Same internacie kiel lande kaj urbe mankas al multaj el niaj meritoplenaj asocioj la volo agi rapide kaj efike. Niaj organizoj estas, laŭ mi, ege tro ligitaj al la lasta jarcento kaj al la mondo tia kia ĝi estis antaŭ jardekoj. Ili organizas, ili administras, ili faras tre bonan kaj plenkoran laboron, sed ili atendadas - kaj kiam io grava okazas, ili reatendadas. Ĉio ĉi eble bonas kaj necesas, sed tute ne sufiĉas. Reaga strategio estas legitima temo por niaj legitimaj organizoj. Mi esperas, ke niaj plej aktivaj kaj brilaj esperantistoj ĉiu-estrare kaj ĉiu-kunvene demandos al si kion ili povos fari por efika esperanta strategio de nia jarcento, kaj kiamaniere ili povas strategie kaj rapide kampanje reagi.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio
Tiuokaze la franca teksto estas de sespiedaj versoj skribita. (necesas ne sonigi iujn "mutajn e_ojn", ĉar tiuj mutaj e_oj estas apartaj al la franca lingvo).
Sed la esperanta traduko tute ne estas versigita, do mi forte dubas, ke oni povos kanti ĝin.
Robert Leleu
ĥoristo