Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj
Antaŭ unu jaro mi verkis artikolon en hispania teknologia portalo, la Bulteno de la Societo de la Informado, en kiu mi eseis pri tio kiel la novaj teknologioj influas la aliron de la novaj esperantistoj al la lingvo, ekde la lernado ĝis la kreado, interrilatado kaj organizado. Estas afero nestabila, ŝanĝiĝanta, malfacile prognozebla, sed kiun ĉiu aktiva esperantisto ne povas preteratenti.
Nun mi povas informi pri nova uzo de Esperanto. Jam pluraj esperantistoj aliĝis al Twitter, tiu furoranta retejo, en kiu homoj rakontas en tre mallongaj mesaĝoj, malpli ol 140-literaj, kion ili faras, kiel ili fartas, kion ili pensas... La uzoj de tiu simpla retejo, tiel simpla ke por plimulto de la homoj ĝi estas simple nekomprenebla, komencis vastiĝi, tiel ke iuj ekuzas ĝin por babili, aliaj por informi pri siaj verkoj aŭ siaj eltrovoj.
Mi mem kreis konton, preskaŭ nur por esplori, kaj subite venis ideo: kial ne por instrui Esperanton? Temas pri uzo nova kaj originala, almenaŭ laŭ mia scio, sed preskaŭ evidenta kiam temas pri lingvo relative facila kiel tiu nia.
Kaj do, jen la rezulto. Kurso de Esperanto por hispanlingvanoj. Po unu leciono, en po unu mesaĝo, en unu tago. Tiel simple.
Mi komencis la unuan de majo, testis antaŭ ol disanonci, kaj fine informis en diversaj medioj hispanlingvaj, teknologiaj, ĝeneralaj kaj aparta hispanlingva retejo pri Twitter.
La rezulto? En unu tago, dudek kvin “sekvantoj”, tio estas, homoj kiuj aŭtomate, kiam ili eniras la retejon, ricevas tiujn lecionojn, miksitajn kun la mesaĝoj de siaj amikoj kaj konatoj. La ĝojo vidi ke jam kelkaj el ili skribis en sia montrofenestro: “kion vi faras? – lerni Esperanton”.
Mi konfesu ke mi ne kuraĝas antaŭvidi la rezultojn. Kiel mi jam diris, tiaj ĉi retaj iniciatoj estas malfacile prognozeblaj. Iuj ŝajnaj stultaĵoj fariĝis potencaj entreprenoj. Aliaj promesplenaj, multe propaganditaj en la komunikiloj, estis anstataŭataj de la postveninta nova modo. Vidu la kazon de DuaVivo (Second Life), kiu ĝuis enorman disvastigon kaj ankaŭ altiris grupon da esperantistoj, sed kiu nun vegetas. Aliflanke la grupo “Esperanto” en Facebook altiris jam pli ol 4.000 homojn, eĉ se plejmulte komencantojn aŭ balbutantojn.
Twitter estas ekstrema kazo: neniu scias en la komenco por kio ĝi taŭgas, kaj multaj eniras nur pro scivolo aŭ moda instigo. Parto restas kaj fariĝas obsedaj tŭiterantoj, alia granda proporcio (eĉ 60 procentoj, laŭ diversaj esploroj) foriras post kelkaj tagoj kaj forlasas sian konton. Neniu scias ĉu la fondintoj fariĝos la sekvaj milionuloj aŭ ne gajnos eĉ unu groŝon en multaj jaroj.
Ni vidu. Temas pri risko, kiu nun devigas al disciplino. Se mi sukcesas, mi informos, por instigi al adapto al aliaj lingvoj. Dume, mi estos feliĉa se kelkaj sekvantoj restas sufiĉe da tempo por ĉesi sekvi, kaj ekserĉi sian propran vojon en Esperantujo.
Toño del Barrio
En la rusa analogo de Facebook — vKontakte — estas jam pli ol dek mil en simila grupo: http://vkontakte.ru/club48182
Estas bona ideo uzi ĉiujn furoraĵojn de la Reto ankaŭ por Esperanto.