La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon
La landa asocio de UEA en Kameruno, Association Espérantiste Camerounaise, reorganiziĝis antaŭ kelkaj monatoj, okaze de la vizito de la brita esperantisto Hilary Chapman. Oni elektis novan estraron, kies prezidanto estas Victor Nto Nto, longtempe konata esperantisto.
Unu el la estraranoj, Chamberline Nguyefack, ligita ankaŭ al la Civito, konvinkis la novan estraron peti aliĝon al la Civito. La propono estis akceptita. Tamen, kiam la aliĝo kaŭzis mirajn reagojn, la estraro decidis pli atente esplori la aferon. Oni konstatis, ke membreco en la Civito ne nepre antaŭenigas bonan kunlaboron kun UEA, kaj la 17-an de julio AEK jam sendis al la Civito sian malaliĝon.
Kopio de la malaliĝa letero estis dissendita tra la diskutlisto de kamerunaj esperantistoj:
Kara Marie France Conde,
Ni, kamerunoj, petas ke vi ne konsideru la leteron senditan pri aliĝo de asocio pri esperanto en Kameruno AEK al la civito.
Tiel proponas ni, ke kunlaborado pludaŭru kun individuaj unopuloj kiuj deziru membriĝi kiel civitanoj. Sed ne la asocio entute....
Mi bedaŭras ke tiel estu la vidpunkto de AEK...
Sincere via,
Victor Nto Nto
Prezidanto de AEK
Tiel la sola landa asocio de UEA kiu almenaŭ formale membras en la Civito estas Esperanto-Federacio de Niĝerio, kiu tamen en la praktiko tute ne aktivas. Antaŭ du jaroj alia afrika landa asocio, Unuiĝo Togolanda por Esperanto, diskutis aliĝon al la Civito. La komitato de UTE tamen ne trovis la aferon matura pro manko de informoj pri tio, kio entute estas la Civito. Ŝajne la afero ne estis poste resurtabligita.
En junio 2006 la Civito diskonigis la aliĝon de la Meksika landa asocio de UEA al la Civito. La anonco komplete surprizis la plej multajn meksikajn esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la ĉefdelegito de UEA.
- Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis, komentis la ĉefdelegito Alejandro Mejía tiam, responde al demando de Libera Folio.
En la kongreso de Meksika Esperanto-Federacio en majo 2008, la aliĝo ne estis simple nuligita. La asembleo de MEF decidis formale distanciĝi de la Civito, kaj "konsideri sin neniam aliĝinta". La kongreson ĉeestis Maritza Gutiérrez kiel reprezentanto de UEA, kaj Perla Martinelli kiel reprezentanto de la Civito.
Perla Martinelli reprezentis la Civiton ankaŭ en la landa kongreso en Hispanio antaŭ kelkaj semajnoj, kie la Civito surprize por multaj ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj ĉirkaŭ la landa kongreso kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson.
Jam en aprilo la revuo de la landa asocio d de UEA en Hispanio, Boletín, aperigis ampleksan, laŭdan artikolon pri la Civito. La artikolon pri la Civito, male ol ĉiujn aliajn artikolojn, la redaktoro de Boletín, Àngel Arquillos, ne sendis al la korektanto.
- Ni supozas ke la artikolon, aŭ mem redaktis aŭ korektis Perla, kaj la redaktoro ne opiniis necese sendi ĝin por la korektado. Li estas vere bona homo, sed terure naiva, pro tio ne strangas al mi, ke Perla misuzas lin por siaj celoj, rakontas Pedro Hernández, la nuna prezidanto de HEF, en letero kiun li disponigis al Libera Folio.
La landa kongreso estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu neatendite por HEF invitis Perla Martinelli por fari Civitajn lingvoekzamenojn, anstataŭ la ekzamenoj aprobitaj de UEA.
- Ni decidis, ĉar mankis nur du monatoj por la kongreso, ke pli bone ni lasu la aferon tiel, ke estu afero de AEU, kaj HEF ne enmiksiĝu. Sed la ĉefa problemo ne estis tiu de la ekzamenoj, sed ke, neatendite, Perla aperis en la programo kun du prelegoj pri literaturo, kio okazigis protestegon kaj retiriĝon de Jorge Camacho, kaj nealvenon de multaj hispanaj esperantistoj, rakontas Pedro Hernández.
Por eviti similajn neatenditajn okazaĵojn en la estonteco, la estraro de HEF decidis ke estonte delegito de la estraro partoprenos la organizadon de la landaj kongresoj.
- Kaj kredu min, nia delegito ne permesos similan aferaĉon kiel tiu de Perla. Kiel kutime, la Civito trovis nevartatan truon, tra kiu ili eniris. Sed tio ne okazos denove. Interalie, mi komencis informadon kaj diskuton pri kio ja estas la Civito en la plej granda hispana Esperanto-forumo, por eviti la eventualan estontan semadon de la Civito, skribas Pedro Hernández.
<<"kiel mi malkongresis"
Por la unua fojo en mia vivo mi ĵus troviĝis en kongres-urbo (ĉi-kaze Malago) precize dum la kongrestagoj (2a-5a de julio), tamen ne partoprenis la kongreson (la 68an hispanan) nek eĉ vizitis la kongresejon. Parte agacis min la morganata nupto inter la Esperanta Civito kaj AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies kongreso kunokazis kun tiu hispana); ankaŭ la paĝoj dediĉitaj al la E-Civito fare de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio (sed, nu, ne sendinte al ili artikolojn anstataŭajn, mi ne rajtas plendi); ĉiel ajn nek tio nek la anoncita veno de Perla Martinelli por iuj ekzamenoj sufiĉus por deturni min de kongresumado. Tamen fine pluraj komunikproblemoj kun la organizintoj, ĉefe la fakto ke ili kaŝis al mi la enprogramigon de Martinelli kiel preleganton, decidigis min ne partopreni tian kongreson. Por diri tion simple, mi ne deziris aperi en la sama programo kiel Perla, unu el la plej malnoblaj personoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo en kaj ekster Esperantujo (oni legu miajn verkojn "La Majstro kaj Martinelli" aŭ "La liturgio de l' foiro"). Rezervinte jam pli frue hotelon en la urbocentro, vojaĝante kun mia edzino Chen kaj tajvana amikino, kaj renkontonte hispanan kaj tajvanan geamikojn loĝantajn en Malago, mi preferis returismi en urbo kiun mi vizitis unuafoje antaŭ pli ol dudeko da jaroj, kaj pri kiu memoris preskaŭ nenion, krom (jam tro svage) iaman viziton al la Alkazabo. En la urbocentro mi vidis neniun signon de la kongreso, nenie aŭdis esperanton... ĝis la vendredon vespere nia hispan-tajvana triopo ekpaŝis sur la strato Granada renkonte al grupeto, kie alta LKKano ĉiĉeronis al la falsrideta Martinelli. Nu, mi diskrete turnis mian rigardon al miaj agrablaj akompanantinoj por ne devi (mal)saluti la grupeton nek abrupte rompi ilian raŭmisman idilion. En du vesperoj ni ankaŭ renkontiĝis i.a. kun Liven Dek por manĝi kaj trinki-drinki-dringi. Jen bela foto de li, inda je apero en la blogo de la Esperanta Respubliko: [x]
Laŭdire en la kongreso mi maltrafis la t.n. omaĝon al William Auld fare de senatanino Vampirelli (mi nomas ŝin tiel pro la civita obsedo vampiri kaj vulturi mortintajn E-verkistojn kiel Waringhien aŭ Auld, ne plu kapablajn respondi aŭ sin defendi); laŭdire ĝi konsistis el DVD kun ia intervjuo, en kiu Giorgio Silfer sidis en la centro de sofo, kun William kaj Meta Auld ambaŭflanke kiel kromfiguroj. Kaj tion ili nomas omaĝo! Sed, nu, mi ĉesu paroli pri la Kreteno de la Jarmilo kaj lia sekto Stultuloj sen Limoj. Jen foto de Chen kaj mi dum la dimanĉmatena vizito al la Alkazabo (bv atenti ŝian BA-t-ĉemizon, mendeblan tie ĉi): [x]
Dum tiu ekskurseto ni renkontiĝis kun multaj kongresanoj, eĉ LKKano(j), kaj salutis ilin. Pluraj miretis aŭ min demandis pri mia nepartopreno, mi siavice rakontis pri miaj vizitoj al muzeoj kaj frandejoj aŭ al la belega urbo Rundo (hispane Ronda, arabe Runda aŭ ArRunda). Ĉi-foje nin akompanis nia tajvanmalaga gvidantino, kiu tuj trovis taŭgan nomon por ni esperantuloj: Illuminati.
Jen, resume, mia rekomendo: foje pretersaltu tutan kongreson kaj dediĉu vin plene al konatiĝo kun urbo kaj regiono kaj al senprograma kunĝuado kun viaj geamikoj.>>
[la sama teksto, kun fotoj kaj aliulaj komentoj, legeblas ĉe: http://jorgecice.blogspot.com/2009/07/kiel-mi-malkongresis.html ]