Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Pli ol duono el la landaj sekcioj de TEJO dormas aŭ mortis

Pli ol duono el la landaj sekcioj de TEJO dormas aŭ mortis

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-25 20:54
Pli ol duono el la landaj sekcioj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne reagas al kontakto de la centra organizaĵo. El la 45 landaj sekcioj nur 19 respondis al demandaro sendita de TEJO, kaj el tiuj nur 11 skribis, ke ili aktivas. "Oni povas konsideri ke la aliaj dudek ses, kiuj ne respondis, estas en dormanta aŭ eĉ mortanta stato", konstatas Rogener Pavinski, estrarano de TEJO pri landa agado, en sia analizo de la enketo. Ankaŭ unu el la respondintaj landaj sekcioj, eble troige, konstatis ke ĝi dormas.

Fine de la jaro 2008 TEJO dissendis al siaj landaj sekcioj demandaron pri ties aktivado. Tute ne respondis al la demandoj 26 landaj asocioj.

La landa asocio de TEJO en Finnlando laŭ sia propra takso estas "dormanta", sed ĉar ĝi tamen respondis al la demandaro, ĝi evidente estas pli viva ol la plej multaj aliaj landaj asocioj.

"Vekiĝantaj" laŭ sia propra takso estas la landaj asocioj en Koreio, Togolando, Irano, Nederlando, Kroatio, Britio kaj Israelo.

- Ekde septembro ni estas nova estraro, post kelkaj jaroj dum kiuj ne ekzistis funkcianta estraro. Ni restarigas la asocion kaj provas ripari la perditajn kontaktojn, klarigis Nico Huurman, sekretario kaj komitatano de Nederlanda Esperanto-Junularo responde al la demandaro de TEJO.

La plej multaj landaj asocioj de TEJO havas nur kelkdek membrojn. Ekzemple Irana Esperantista Junulara Organizo kaj Korea Esperanto-Junularo, kiuj ambaŭ nomas sin "vekiĝantaj", havas malpli ol po dudek membrojn.

"Aktivaj" laŭ sia propra takso estas la landaj asocioj en Ĉeĥio, Slovakio, Italio, Pollando, Germanio, Burundio, Francio, Brazilo, Norvegio, Japanio kaj Flandrio. El tiuj Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj Pola Esperanto-Junularo havas centon da membroj. Pleje elstara Germana Esperanto-Junularo, kiu havas proksimume 250 kotizantajn membrojn.

Germana Esperanto-Junularo elstaras ankaŭ kiam temas pri eksteraj rilatoj - ĝi rilatas kun Germana Junulara Organizo kaj kun la ministerio por familioj, virinoj, junularo kaj pensiuloj. Itala Esperanto-Junularo havas rilaton kun la ministerio de eksterlandaj aferoj, kaj pro tio iuj partoprenantoj en aranĝoj de IEJ povas ricevi partan repagon de vojaĝkostoj.

Ankaŭ la "dormanta" Finnlanda Esperantista Junulara Organizo pasintjare sukcesis ricevi eksteran subvencion kaj per ĝi sendi du membrojn al junulara Esperanto-aranĝo en Italio.

Sed krom la asocioj en Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj rakontas pri malpli formalaj eksteraj rilatoj, ĉiuj ceteraj landaj sekcioj laŭ siaj propraj respondoj tute ne havas ajnan kontakton kun aliaj organizaĵoj. Tiun cirkonstancon Rogener Pavinski, la kompilinto de la raporto, opinias bedaŭrinda.

- Kompreneblas ke malfacilas eĉ siajn proprajn internajn problemojn prizorgi, sed rompi la ŝelon, kunlabori kaj krei ligojn kun aliaj ne-esperantistaj organizoj estas tre konvenaj plupaŝoj, kiujn ĉiuj devas alstrebi, li skribas.

Iom kritike li sintenas ankaŭ al la strategio de la landaj sekcioj rilate membrovarbadon.

- Kvankam multaj Landaj Sekcioj asertis tion, ni ne konsideras ke paroli pri Esperanto al amikoj kaj konatoj povas esti strategio por akiri novajn membrojn.

Krean manieron havigi novajn membrojn elpensis Kroata Esperanto-Junularo, kiu provas persvadi membrojn de la plenkreskula Kroata Esperanto-Asocio registri siajn gefilojn kiel membrojn de la junulara asocio. Ne klaras, ĉu la strategio sukcesis, nek ĉu la gefiloj de esperantistoj, membriĝinte, lernas Esperanton.

Brazila Esperantista Junulara Organizo en siaj respondoj konstatas, ke malfacilas konvinki junulojn aliĝi al asocio:

- Pluraj aliĝas al BEJO nur ĉar iliaj patroj, patrinoj, aŭ aliaj familianoj aliĝas al la nejunulara landa organizo, aŭ aliĝas nur ĉar BEJO ofertas rabaton por la prezo de nia landa kongreso (t.e., nur aliĝas kiam la tuj estonta kongreso okazos proksime de ilia hejmo aŭ estos eblo partopreni), skribas Felipe de Oliveira Queiroz, sekretario de BEJO.

Naŭ el la landaj sekcioj de TEJO asertas, ke ili eldonas paperan revuon, sed la aperritmo de multaj el tiuj revuoj ŝajnas tre neregula. Yannick Vercammen, sekretario de Flandra Esperantista Junulara Organizo FLEJA klarigis en sia respondo, kial dum longa tempo ne aperis la asocia revuo:

- Nia revuo JEN normale estas eldonata en Belgio kaj Nederlando. Sed pro tio ke la estraro en Nederlando estis morta, ne indis redakti/aperigi la revuon nur por Belgio. JEN do nuntempe ne estas eldonata. Nun estas nova estraro en Nederlando, do espereble JEN reaperos en kelkaj monatoj.

Pli koncize klarigas la neaperon de la asocio revuo Quentin Weber-Seban, sekretario de Junulara Esperantista Franca Organizo:

- Nian gazeton ni ne eldonis ĉi-jare pro diversaj problemoj.

Plej amplekse raportis pri siaj sukcesoj Junulara Esperantista Burundia Organizo, kiu estis fondita nur en la jaro 2007. La asocio fondis la futbalan teamon Esperanto FC, kiu partoprenis regionan turniron.

- Pro ĉi teamo, nun Esperanto estas ege konata en sporta medio, en Rumonge, skribas Jérémie Sabiyumva, prezidanto de JEBUO.

Sume la enketo de TEJO ŝajnas montri, ke la junularaj Esperanto-asocioj en la plej multaj landoj spertas seriozajn problemojn. Eĉ se gejunuloj lernas Esperanton, estas malfacile konvinki ilin aliĝi al la asocio, ĉar ili ne vidas konkretan utilon. La membrojn oni nun devas serĉi en la reta mondo, kiel klarigas Tom Juval, prezidanto de Junulara Esperanto-Ligo Israela:

- La ĉefa problemo estas manko de intereso, ne nur flanke de eblaj novaj membroj, sed eĉ flanke de multaj homoj kiuj jam partoprenis la agadon, sed poste iel malaperis kaj ne revenis, aŭ restas en iu febla kontakto sed preskaŭ neniam venas al fizikaj renkontiĝoj. Lastatempe ni provas partasukcese plibonigi niajn komunik-rimedojn. Ni sukcesis iom revigligi preskaŭ mortintan israelan pri Esperanto temantan retforumon, kaj krei novan diskutliston, kiu espereble helpos al ni plifortigi la rilatojn inter la membrojn kaj pliriĉigi kaj pligrandigi la agadon.

Ĉiuj informoj kaj citaĵoj laŭ dokumentoj troveblaj en la retejo de TEJO.

arkivita en:
axel584
axel584 diras:
2009-06-23 15:00
Mi bedaŭras legi tion, sed en 2009 mi bonvolas scii kion celas asocioj. Per Interreto, eblas kontakti esperantistojn, legi esperantajn gazetojn aŭ artikolojn (pruvas tiu retejo), diskonigi/intrui esperanton (E@I taŭge plenigas tiun taskon).
ĉu plu necesas aliĝi al asocio, pagi kotizon, zorgi kontojn, presi gazeton, glui poŝtmarkojn (kiu aktivulo neniam foruzis tempon tiel ?).
Nun eblas krei "klubon" ĉe Ipernety, Facebook, livejournal ktp. Ankaŭ eblas renkonti esperantistojn ĉe Skype, MSN aŭ diversaj babilejoj.

Grava procento de la verdaj asocioj utilis por la asocioj mem : sendi leterojn por alvoki al la repago de la kotizo, organizi kunvenojn por voĉdoni la novan estraron de la asocio, eldoni gazeton por ke la membroj kredu ke iliaj kotizoj helpas ion...

Axel Rousseau
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-23 16:44
Kion skribas S-ano Axel Rousseau, estas amara sed vera konscio.Ecx se mi provus lin konviki ne multajn mi trovus argumentojn.
Estas fakto, ke junularo farigxas pli kaj pli prakseologia kaj ne emas agi nur por iaj idealoj kaj bedauxdinde uzi esperanton estas fakte pli ideala ol profita okupo.Al tio nuna junularo volas cxion rapide posedi, rapide uzi.Kaj Axel pravas, ke en reto oni tre facile, rapide kontaktigxas, grupigxas, amikigxas sen ia truda asocio. Ni nur povas persvadi, ke ili tiel ne sukcesos kontribui tro por la "fina venko".
Laux mia opinio junulara asocio devas zorgi, ke la vivo en gxi estu amuza, plena de travivajxoj kaj uzi nepre plene retan servon kaj ne gazetojn, kiujn preskaux neniu legas.
Krom tio mi proponus okupigxi kaj kontaktigxi kun skolta mondo, cxar tie oni ankoraux pli da idealoj trovas. Same ligitaj ili estas kun naturo kaj travivas gxin kune cxe fajro kun ludoj kaj kantoj.Cxi tie estas pli granda sxanco, cxar laux lastaj studoj uzado de televidilo pli malgrandigxas ser uzado de reto kreskas kaj kreskas intereso al naturo.
Por asocioj estas certa ebleco ecx de Unio ricev i financan subtenon, sed oni devas tion multe pli frue anonci kaj proponi kadran programon en senco de kunkresko de multkultura euxropa kulturo.
Sindomene Stanislavo
Marcos
Marcos diras:
2009-06-24 15:26
Mi konsentas, ke en la nuna mondo eblas fari multe pli ol antaue ankau sen la kadro de asocio. Kaj en asocioj kiuj plukonservas la strukturojn de antauaj tempoj certe povas shajni ke ili chefe uzas sian energion por pluekzisti lau la malnova maniero.

Sed tamen asocioj daure gravas. Ekzistas novspecaj asocioj kiel E@I, kiu chefe kunigas aktivulojn chirkau certajn agadojn, sed iu pro sia statuso kiel registrita asocio ankau tre bone povas kolekti subvenciojn.

Ankau la paperajn gazetojn, kiujn Esperantoluno konsideras nelegataj, oni ne subtaksu: Mia persona impreso, ne nur el Esperantujo, sed ankau el la ghenerala vivo, estas ke pro la grandega kvanto da informoj en Interreto oni alkutimighas al malpli detala legado kiam oni legas surekrane, dum surpapere oni ankorau pli detale legas. Aldone, paperajn gazetojn eblas facile legi en parko, en trajno ktp, kie oni ne havas ret-aliron. Kaj la paperaj gazetoj aparte taugas por montri la vivecon de Esperanto al ne-esperantistoj. Se forfalus niaj gazet-eldonantaj asocioj, tio do estus grava perdo.

Aldone, malantau preskau chiu nemalgranda Esperanto-renkontigho staras iu Esperanto-organizo. Se forfalus niaj renkontighoj pro forfalo de asocioj, tio estus ech pli granda perdo por nia komunumo. La interreta Esperantujo per si mem estas por multaj homoj multe malpli ghojinde ol la nuna Esperantujo, kun realaj renkontighoj ktp.

Kaj la Esperanto-asocioj estas bona kadro por reale ekkoni aliajn aktivuloj kaj amikighi kun ili, kaj tiel plimotivigi sin mem al plia aktivado.

Certe la Interretaj grupoj, diskutejoj, babilejoj kaj diversaj novspecaj komunikiloj estas tre utilaj por Esperanto, kaj malpligravigas kelkajn el la funkcioj de la tradiciaj asocioj. Sed tamen ni ne tute forlasu la asocian modelon, kiu ankorau povas alporti multajn utilojn. Por tio bedaurinde ankau gravas, ke parto de la energio de asociaj aktivuloj iru al membrovarbado kaj aliaj taskoj kiuj celas nur konservi la asociajn strukturojn.
Lu
Lu diras:
2009-06-26 15:53
Vi pravas, kara Marcos, ke la asocioj aranĝas ankoraŭ multajn aferojn. Mi taksas ekzemple, ke UEA kaj ĝiaj landaj asocioj kaj la fakaj asocioj aliĝintaj al UEA kune eldonas ĉ. 90 procentojn de la Esperanto-gazetaro (laŭ eldonkvanto). Laŭ mia impreso tio ne estas bona stato por la gazetara libereco. Mi preferus situacion de Esperantujo sen tiu koncentriĝo de la publikiga potenco.

Ankaŭ en la kampo de kongresoj kaj renkontiĝoj UEA kaj ĝiaj landaj asocioj komune havas la plej grandan parton de la merkato. Ankaŭ tio laŭ mi estas malbona kaj danĝera situacio. (En Germanio la situacio pliboniĝas dum la jaroj.)

Simile en la kampo de libroj: UEA funkciigas la solan pograndan librovendejon. La podetalan vendadon preskaŭ komplete regas UEA kaj la landaj asocioj. Nur en la kampo de eldonado ekzistas iom da sentebla privata aktiveco.

Entute en Esperantujo troveblas koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco ĉe UEA kaj ĝiaj landaj kaj aliĝintaj fakaj asocioj, kiu ekzistas verŝajne en neniu alia lingva komunumo de la evoluinta mondo. Kp. mian resuman alineon en vikipedio ĉe http://tinyurl.com/UEA-PotencoKoncentrigho .

Kiam mi prezentas la problemon kaj la fortegan diferencon al la ŝtatoj, en kiuj ni vivas, oni respondas al mi, ke neniu malhelpas fondi ion konkurencan. Teorie tio estas vera - en la praktiko ne tute facilas, ĉar daŭre estas iom da premo al Esperanto-parolantoj aliĝi al la tradiciaj multmembraj asocioj, aboni iliajn gazetojn, aĉeti ĉe iliaj libroservoj kaj viziti iliajn renkontiĝojn. Se oni fondas ion aldonan, oni prezentas malŝatatan konkurencon. Krome la tradiciaj asocioj ofte (ne ĉiam) ofertas malaltajn prezojn, pro kio estas kelkloke malfacile oferti ion aldonan. (Interalie la membroasocioj ricevas donacojn, per kiuj ili povas financi kelkajn deficitigajn prezojn. Oni eĉ asertas, ke tio estas bona por stimuli la vendadon...) Pro tiuj kaŭzoj la transiro de la multjara, preskaŭ monopoleca situacio al la plureco de ofertantoj, kiun ni konas el la naciaj merkatoj, evoluas nur tre malrapide.

Principe oni povus vivi kun tiu potencokoncentriĝo en Esperantujo, se la tradiciaj multmembraj asocioj almenaŭ progresigus kaj disvastigus Esperanton. Sed la praktiko montras, ke pri tio ili ne sukcesas, jam de sesdek jaroj ne, sed ke okazas daŭra perdo de membroj kaj tia malaktiviĝo, pri kiu oni raportas ĉi-supre. (La kresko de asociaj membrecoj ĉe UEA ekde la 50-aj jaroj okazis pro la aliĝo de pli da landaj asocioj; en orienta Eŭropo oni poste transformis ŝtatan monon kun malaltaj kotizoj al altaj membronombroj.) Tio ne estas miraklo: Ankaŭ en aliaj kampoj ne estas asocioj, kiuj progresigas aferojn - ili simple kolektas tiujn homojn, kiuj jam havas la hobion aŭ okupon. Sekve do ne indas esperi, ke la hodiaŭaj multmembraj asocioj iam de si mem vekiĝos; ili povos kolekti pliajn membrojn nur, se la cetera Esperantujo kreskos pro aliaj kaŭzoj kaj aktivecoj.

La konsekvenco - se oni volas progresigi Esperantujon - estas lasi la tradiciajn asociojn, ne perdi sian tempon kun ili kaj agi en alia kadro. Kelkaj homoj ekzemple aktivas en vikipedio, aliaj en E@I (laŭ mi neniel komparebla kun UEA kaj ties suborganizaĵoj), pliaj okupiĝas pri renkontiĝoj, pri lingvo-kursoj, pri muziko aŭ pri libroj. La mirinda afero estas, ke ĉio ĉi pli malpli bone funkcias eĉ sen la tradiciaj asocioj kaj sen ties burokratiaĵoj - kaj eĉ videblas progreso kaj kresko en pluraj el la kampoj, kie estas pli da privata aktiveco (ekz. muziko kaj renkontiĝoj).
Kunar
Kunar diras:
2009-06-28 21:23
Mi grandparte subtenas tion, kion jam skribis Marcos Cramer. Tial mi ne ripetu tion.

Anstataue mi demandas pri tio, kio ne legeblas en la artikolo mem, ekzemple: Dum kiu fazo de sia ekzisto duono de la landaj sekcioj de TEJO NE estis dormantaj au mortaj? Mi ech ne memoras tion. Kompreneble mi povas erari pri tio.

Pli grava estas scii, kion faras TEJO kaj kion faras la landaj sekcioj. La demandaro mem bedaurinde restas iom ghenerala. Bona jhurnalismo pri Esperantujo povus ekzemple kritike demandi, chu la celoj, kiujn indikis la unuopaj organizoj, realighis, kaj kiel interpreti la aliajn informojn.

Mi cheestis la pasintan jarchefkunvenon de GEJ. Tie oni konfirmis, ke GEJ havas 250 membrojn. En la nuna estraro, tamen nur estas du Germanoj en GEJ-agho. Kiel povis okazi tiom granda misrilato inter pagantaj membroj kaj aktivuloj?

Kiel sian plej grandan aktivajhon, fine de 2008 (dato de la demandaro) GEJ indikis la organizadon de la Internacia Seminario (IS). Intertempe ni scias, ke lau la volo de la GEJ-estraro, ghi neniam plu okazu. Kio do sekve estas la nova granda celo de GEJ?

Organizoj plendas pri problemoj, akiri novajn membrojn "pro la interreto". Tio estas iomete stranga lamentado, se oni konsideras, ke la samaj organizoj kutime ghoje anoncas, ke ili ekis jen denove interretan projekton. Ne volas eniri mian kapon, kiel oni povas samtempe laudi kaj kondamni la saman ilon.

La interreta sperto diras: Ech homoj, kiuj pasigas multan tempon en la interreto, tre shatas renkontighi reale. Ghuste la plej fervoraj komputilemuloj arde rakontas pri siaj kongresoj, laborsemajnfinoj ktp. La tezo, ke la interreto anstatauigas chion, evidente ne ghustas.

Tial mi tute ne vidas tiom malbonan estontecon por Esperanto-organizoj. Nur necesas memkritike kaj malferme pripensi, kion fari kaj kiel reagi al shanghanta mondo, anstatau kulpigi iun abstraktan malamikon au rezigne diri, ke la kialoj estas eksteraj.
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-23 22:04
Multe da pravo en cxi tiuj vortoj. Mi tamen ne komprenas la aserton ke Vi ja "bonvolas scii kion celas asocioj", se Vi poste tamen ne detalas tiun scion, sed diras, gxuste, ke ili nenion plu celas.
Bonvolu pli detale "intrui", kiel Vi poste skribas.

amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2009-06-24 18:36
Eble la aserto estas komprenenda kiel "mi scivolas, por kio servas la asocioj".
neil_nachum
neil_nachum diras:
2009-06-24 00:06
Iel mi zorgas ke esperantistoj junuloj ne aktivas en aliaj organizoj. Dum mi agadas en UNO, kiel UEA reprezentanto, mi malkovras centoj de sociemaj organizoj kun multaj da junuloj. Mi lernas de ili kaj esperas ke ili simpatiu al Esperanto. Pasporta Servo, zorgata de TEJO, estas alte aprezata de mi dum jardekoj. Similaj organizoj kiel SERVAS, kaj nun rete, Hospitality Club kaj Couchsurfing devas estis kontaktitaj de niaj mult-lingvaj esperantistoj por sercxi kunlaboron. (Du esperantistoj prelegis pri Esperanto cxe internacia kongreso de SERVAS en 2007 antau' la gvidantoj de tiu organizo el Norda kaj Suda Ameriko.)
Angelos940
Angelos940 diras:
2009-06-24 16:08
Ankaŭ plenaĝulaj E-asocioj ofte stagnas dum longa tempo, sed la kvar aŭ kvin aktivuloj bezonataj por konsistigi estraron kaj daŭrigi almenaŭ surpaperan ekzistadon restas aktivaj kaj tenas la torĉon, eĉ se ili nur surloke paŝadas. Sed junularajn organizojn trafas alia bato: iliaj aktivuloj kreskas, edz(in)iĝas, ekkarieras kaj baldaŭ ne plu estas junuloj...
Alivorte: plenaĝula E-asocio povas stagni kaj tamen pluekzisti dum jardekoj, ĝis fizika morto de ĝiaj portantoj; junulara organizo ne povas sin konservi pli ol 5-10 jarojn sen renoviĝo!
Esperantst
Esperantst diras:
2009-06-25 01:40
Legante la informon pri la situacio de multaj TEJO-sekcioj mi ŝatus informi ke en Meksiko ĵus refondiĝis Meksika Esperanto-Junularo post dormo de pli ol 25 jaroj.