Pli ol duono el la landaj sekcioj de TEJO dormas aŭ mortis
Fine de la jaro 2008 TEJO dissendis al siaj landaj sekcioj demandaron pri ties aktivado. Tute ne respondis al la demandoj 26 landaj asocioj.
La landa asocio de TEJO en Finnlando laŭ sia propra takso estas "dormanta", sed ĉar ĝi tamen respondis al la demandaro, ĝi evidente estas pli viva ol la plej multaj aliaj landaj asocioj.
"Vekiĝantaj" laŭ sia propra takso estas la landaj asocioj en Koreio, Togolando, Irano, Nederlando, Kroatio, Britio kaj Israelo.
- Ekde septembro ni estas nova estraro, post kelkaj jaroj dum kiuj ne ekzistis funkcianta estraro. Ni restarigas la asocion kaj provas ripari la perditajn kontaktojn, klarigis Nico Huurman, sekretario kaj komitatano de Nederlanda Esperanto-Junularo responde al la demandaro de TEJO.
La plej multaj landaj asocioj de TEJO havas nur kelkdek membrojn. Ekzemple Irana Esperantista Junulara Organizo kaj Korea Esperanto-Junularo, kiuj ambaŭ nomas sin "vekiĝantaj", havas malpli ol po dudek membrojn.
"Aktivaj" laŭ sia propra takso estas la landaj asocioj en Ĉeĥio, Slovakio, Italio, Pollando, Germanio, Burundio, Francio, Brazilo, Norvegio, Japanio kaj Flandrio. El tiuj Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj Pola Esperanto-Junularo havas centon da membroj. Pleje elstara Germana Esperanto-Junularo, kiu havas proksimume 250 kotizantajn membrojn.
Germana Esperanto-Junularo elstaras ankaŭ kiam temas pri eksteraj rilatoj - ĝi rilatas kun Germana Junulara Organizo kaj kun la ministerio por familioj, virinoj, junularo kaj pensiuloj. Itala Esperanto-Junularo havas rilaton kun la ministerio de eksterlandaj aferoj, kaj pro tio iuj partoprenantoj en aranĝoj de IEJ povas ricevi partan repagon de vojaĝkostoj.
Ankaŭ la "dormanta" Finnlanda Esperantista Junulara Organizo pasintjare sukcesis ricevi eksteran subvencion kaj per ĝi sendi du membrojn al junulara Esperanto-aranĝo en Italio.
Sed krom la asocioj en Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj rakontas pri malpli formalaj eksteraj rilatoj, ĉiuj ceteraj landaj sekcioj laŭ siaj propraj respondoj tute ne havas ajnan kontakton kun aliaj organizaĵoj. Tiun cirkonstancon Rogener Pavinski, la kompilinto de la raporto, opinias bedaŭrinda.
- Kompreneblas ke malfacilas eĉ siajn proprajn internajn problemojn prizorgi, sed rompi la ŝelon, kunlabori kaj krei ligojn kun aliaj ne-esperantistaj organizoj estas tre konvenaj plupaŝoj, kiujn ĉiuj devas alstrebi, li skribas.
Iom kritike li sintenas ankaŭ al la strategio de la landaj sekcioj rilate membrovarbadon.
- Kvankam multaj Landaj Sekcioj asertis tion, ni ne konsideras ke paroli pri Esperanto al amikoj kaj konatoj povas esti strategio por akiri novajn membrojn.
Krean manieron havigi novajn membrojn elpensis Kroata Esperanto-Junularo, kiu provas persvadi membrojn de la plenkreskula Kroata Esperanto-Asocio registri siajn gefilojn kiel membrojn de la junulara asocio. Ne klaras, ĉu la strategio sukcesis, nek ĉu la gefiloj de esperantistoj, membriĝinte, lernas Esperanton.
Brazila Esperantista Junulara Organizo en siaj respondoj konstatas, ke malfacilas konvinki junulojn aliĝi al asocio:
- Pluraj aliĝas al BEJO nur ĉar iliaj patroj, patrinoj, aŭ aliaj familianoj aliĝas al la nejunulara landa organizo, aŭ aliĝas nur ĉar BEJO ofertas rabaton por la prezo de nia landa kongreso (t.e., nur aliĝas kiam la tuj estonta kongreso okazos proksime de ilia hejmo aŭ estos eblo partopreni), skribas Felipe de Oliveira Queiroz, sekretario de BEJO.
Naŭ el la landaj sekcioj de TEJO asertas, ke ili eldonas paperan revuon, sed la aperritmo de multaj el tiuj revuoj ŝajnas tre neregula. Yannick Vercammen, sekretario de Flandra Esperantista Junulara Organizo FLEJA klarigis en sia respondo, kial dum longa tempo ne aperis la asocia revuo:
- Nia revuo JEN normale estas eldonata en Belgio kaj Nederlando. Sed pro tio ke la estraro en Nederlando estis morta, ne indis redakti/aperigi la revuon nur por Belgio. JEN do nuntempe ne estas eldonata. Nun estas nova estraro en Nederlando, do espereble JEN reaperos en kelkaj monatoj.
Pli koncize klarigas la neaperon de la asocio revuo Quentin Weber-Seban, sekretario de Junulara Esperantista Franca Organizo:
- Nian gazeton ni ne eldonis ĉi-jare pro diversaj problemoj.
Plej amplekse raportis pri siaj sukcesoj Junulara Esperantista Burundia Organizo, kiu estis fondita nur en la jaro 2007. La asocio fondis la futbalan teamon Esperanto FC, kiu partoprenis regionan turniron.
- Pro ĉi teamo, nun Esperanto estas ege konata en sporta medio, en Rumonge, skribas Jérémie Sabiyumva, prezidanto de JEBUO.
Sume la enketo de TEJO ŝajnas montri, ke la junularaj Esperanto-asocioj en la plej multaj landoj spertas seriozajn problemojn. Eĉ se gejunuloj lernas Esperanton, estas malfacile konvinki ilin aliĝi al la asocio, ĉar ili ne vidas konkretan utilon. La membrojn oni nun devas serĉi en la reta mondo, kiel klarigas Tom Juval, prezidanto de Junulara Esperanto-Ligo Israela:
- La ĉefa problemo estas manko de intereso, ne nur flanke de eblaj novaj membroj, sed eĉ flanke de multaj homoj kiuj jam partoprenis la agadon, sed poste iel malaperis kaj ne revenis, aŭ restas en iu febla kontakto sed preskaŭ neniam venas al fizikaj renkontiĝoj. Lastatempe ni provas partasukcese plibonigi niajn komunik-rimedojn. Ni sukcesis iom revigligi preskaŭ mortintan israelan pri Esperanto temantan retforumon, kaj krei novan diskutliston, kiu espereble helpos al ni plifortigi la rilatojn inter la membrojn kaj pliriĉigi kaj pligrandigi la agadon.
Ĉiuj informoj kaj citaĵoj laŭ dokumentoj troveblaj en la retejo de TEJO.
ĉu plu necesas aliĝi al asocio, pagi kotizon, zorgi kontojn, presi gazeton, glui poŝtmarkojn (kiu aktivulo neniam foruzis tempon tiel ?).
Nun eblas krei "klubon" ĉe Ipernety, Facebook, livejournal ktp. Ankaŭ eblas renkonti esperantistojn ĉe Skype, MSN aŭ diversaj babilejoj.
Grava procento de la verdaj asocioj utilis por la asocioj mem : sendi leterojn por alvoki al la repago de la kotizo, organizi kunvenojn por voĉdoni la novan estraron de la asocio, eldoni gazeton por ke la membroj kredu ke iliaj kotizoj helpas ion...
Axel Rousseau