Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Poezio kondukas Esperanton al Majorka universitato

Poezio kondukas Esperanton al Majorka universitato

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-22 22:34
La 3an kaj 4an de junio okazis en Majorko la 11-a Poezi-Festivalo de Mediteraneo. Ĉi-jare la organizantoj invitis unuafoje ankaŭ poeton, kiu verkas en Esperanto - Abel Montagut. Li estis multfoje intervjuita en lokaj amaskomunikiloj. Entute partoprenis dek kvar poetoj, esprimantaj sin en dek lingvoj: la angla, dana, Esperanto, galega, hungara, itala, kastilia, kataluna, malta kaj slovena. En la tago de la inaŭguro aperis artikolo pri la historio de Esperanto en Majorko en la ĉefa ĵurnalo de la insulo. Sekvos dudekhora kurso pri Esperanto en la loka universitato.

Kiel la historiisto Xavier Margais memorigis en opini-artikolo en la ĵurnalo Diario de Mallorca la inaŭguran tagon de la festivalo, la literatura kulturado de Esperanto ne estas fremda al Majorko, kaj eĉ jam eblis aŭskulti poetojn kanti en Esperanto en la sidejo mem de la Festivalo: en 1925, kadre de kongreso organizita de la Kataluna Esperanto-Federacio kun la Esperantista Klubo Palma, okazis la Dekunuaj Internaciaj Floraj Ludoj. Du jarojn poste sekvis simila evento en la apuda urbo Sóller, kaj denove en la jaro 1993, post longega parentezo kaŭzita de la diktaturo, estis aranĝitaj pliaj Internaciaj Floraj Ludoj en Alcúdia.

La Internaciaj Floraj Ludoj estis elstara parto de la literatura kreado dum la unaj jardekoj de Esperanto. La jaron 1909 okazis en Barcelono la Kvina Universala Kongreso de Esperanto. La organizantoj de la kongreso, kune kun la pariza kultura revuo en esperanto La Revuo, portis al la internaciisma aventuro aŭtentan kutimon de la lando: la festadon de Internaciaj Floraj Ludoj.

La evento celis utili por internacie konigi aspektojn de la kataluna kulturo kaj aliflanke faciligi la beletran kreadon en Esperanto. Ĉi tiu festado fariĝis kutimo, kaj ĉiun kongreson aranĝitan de la katalunaj esperantistoj akompanis Floraj Ludoj en la internacia lingvo, kie estis premiitaj poemoj kaj prozaĵoj originalaj kaj tradukitaj. El tiu laboro, atente sekvata de la intermilitaj Esperanto-verkistoj, sekvis la publikigo de impona antologio de la kataluna literaturo, eldonita la jaron 1925 kaj reeldonita en 1931.

En Majorko la unua poeto en Esperanto estis la instruisto Josep Rosselló-Ordines, kiu ricevis plurajn premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj estis membro de la Lingva Komitato. Li estis aparte laŭdita pro siaj tradukoj de katalunaj kaj latinaj poetoj. Krom Rosselló-Ordinas, elstarigindas ankaŭ Narcís Bofill kaj Estanislau Pellicer.
La publika elpaŝo de la poetoj en la Festivalo okazis en la vespero de la 4a de junio en plenplena teatro.

Post mallonga prezento en la kataluna, ĉiu el la dek kvar poetoj iel prezentis sian verkon en la originala lingvo. Depende de la uzata lingvo, la publiko povis ĝui foje nur la melodion de la lingvo kaj la poezio, sed je ĉies dispono estis la deklingva impona festivallibro, kun paralelaj tradukoj al la kataluna. Montagut elektis legi ĉirkaŭ du paĝojn de Poemo de Utnoa; kvinoble pli aperis presite.

Por la poetoj plej riĉis du-taga kunvivado, dum kiu ili interŝanĝis spertojn, kaj partoprenis diversajn publikajn aranĝojn, inkluzive de legado de poemoj en la malliberejo de Palmo. En tiu tempo multis intervjuoj en la lokaj amaskomunikiloj — gazetoj, radioj kaj televido — kaj Abel Montagut estis ofte speciale invitita en ilin. Senescepte Esperanto estis citita, ĉiam pozitive.

Entute, la aranĝo montris unuflanke la kvaliton de la beletra produktado en Esperanto, kaj aliflanke la simpation kaj intereson de la majorka gazetaro kaj intelektularo pri la internacia lingvo. Tiuj pozitivaj sintenoj montriĝas en tuj sekva aranĝo en la universitato: dudek-hora kurso en julio titolita “La internaciaj helplingvoj. Enkonduko al Esperanto”.

Ĝi estas okazonta ene de la someraj universitataj kursoj celantaj ĉefe studentojn kaj lernejajn instruistojn: por ambaŭ kolektivoj ili havas akademian valoron, ĉu por ilia licenciiĝo, ĉu por ilia retrejna programo. Gvidas la kurson d-ro Gabriel Bibiloni, instruisto pri socilingvistiko en la Universitato de la Balearaj Insuloj, kaj unu el la ĉefaj fakuloj ĉi-kampe en la Katalunaj Landoj.

La anoncitaj celoj de la kurso estis kvin, laŭ la kursprogramo: analizi la lingvajn problemojn aperantajn en la internaciaj rilatoj, koni la proponojn alternativajn al la trudo de naciaj lingvoj, kapabli historie enkadrigi la proponon de Esperanto kiel internacia helplingvo, ekkoni la nuntempan valoron de Esperanto kaj de la Esperanto-movado, kaj esti kapabla kompreni facilajn tekstojn en Esperanto kaj konstrui frazojn ebligantajn mallonge konversacii.

Kun tiuj celoj estas anoncitaj tri prelegoj kaj praktika kurso — kiu plenigos 12 el la 20 horoj de la kursaro — fare de kvar universitataj fakuloj: “La lingva diverseco de Eŭropo kaj la mondo”, de d-ro Gabriel Bibiloni, “La serĉo de neŭtrala lingvo”, fare de d-ro Lluís de Yzaguirre i Maura, “La Esperanto-movado. Celoj, evoluoj, nuntempo. Historio de la Esperanto-movado en la Balearaj insuloj”, fare de d-ro Xavier Margais, kaj “Enkonduko al Esperanto”, fare de d-rino María José Álvarez Faedo.

Hèctor Alòs i Font

arkivita en:
Gerrit
Gerrit diras:
2009-06-15 15:02
Al unu el niaj grandaj poetoj! Deziras mi pliajn sukcesojn.