Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj

Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-17 22:20
Ĉu 200.000 aŭ 2 milionoj da parolantoj de Esperanto? Aŭ kiom? Dum longa tempo oni povis nur malfacile kaj kun granda necerteco respondi al tiu ĉi demando. Sed antaŭ kelkaj jaroj okazis popolnombradoj en Litovio kaj Hungario, ĉe kiuj oni demandis ankaŭ pri la kono de fremdaj lingvoj. Se oni surbaze de la rezultoj faras takson por la tuta Eŭropa Unio, oni venas al proksimume 80.000 ĝis 150.000 personoj en EU, kiuj parolas Esperanton. Por la tuta mondo rezultas la duoblo, ĉ. 160.000 ĝis 300.000 Esperanto-parolantoj, asertas Lu Wunsch-Rolshoven en artikolo aperanta samtempe en Libera Folio kaj la retejo EsperantoLand.

La takso baziĝas je la laŭlanda distribuo de la membraro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2001. La malpli alta nombro venas el la litova popolnombrado, la pli alta el la hungara.

La nomitaj nombroj estas takso por la kvanto de tiuj personoj, kiuj ĉe popolnombrada demando pri kono de fremdaj lingvoj nomus ankaŭ Esperanton, kiun ili scias "paroli kaj/aŭ skribi" (tio estis la formulado pri lingvokonoj en Litovio). Personoj, kiuj lernis kaj parolis Esperanton kelkajn jarojn aŭ jardekojn antaŭe, sed ne plu uzas ĝin, verŝajne nur malofte emas indiki, ke ili scias paroli kaj skribi Esperanton.

Estas bone imageble, ke tutmonde 100.000 ĝis 200.000 homoj flue kaj regule parolas Esperanton - dum ekzistas eble dekoble tiom da homoj, kiuj uzis Esperanton laste antaŭ multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj kaj kiuj parolas ĝin nur heziteme. Sidney S. Culbert taksis ĉirkaŭ la jaro 1988 la nombron de tiu dua grupo surbaze de regionaj pridemandadoj je du milionoj; liajn informojn transprenis interalie "The World Almanac" kaj ethnologue.com.

Dum la popolnombrado 2001 en Hungario entute 4.565 personoj indikis Esperanton kiel regatan fremdlingvon. Per tio Esperanto havis la lokon 18 inter ĉiuj fremdlingvoj, kiujn oni regas en Hungario. Se oni komparas nur kun la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiam Esperanto atingas la lokon 12 - post la pola kaj ĉeĥa (8626 kaj 4702), sed antaŭ la skandinaviaj lingvoj (sume 4.502), la greka (3.238), la bulgara (2.214) aŭ la portugala (1.681). La tri baltiajn lingvojn (estona, latva kaj litova) parolas sume 153 personoj en Hungario. Inter 100.000 hungaroj ĉ. 45 personoj indikis scipovon de Esperanto.

Laŭ la rezultoj de la popolnombrado, la germana estas la plej multe regata fremdlingvo en Hungario, kun 1.007.012 personoj. La angla havas kun 997.908 personoj praktike la saman pozicion. Sekvas la hungara (ĉe minoritatoj, 630.849), la rusa (194.449) kaj la franca (115.881). Entute oni kalkulis en Hungario 10.198.315 loĝantojn.

En 2001 en Litovio 844 personoj informis, ke ili scias paroli kaj/aŭ skribi Esperanton. Nia lingvo per tio atingis la lokon 16 de la fremdlingvoj; se oni konsideras nur la 23 oficialajn EU-lingvojn, tiam Esperanto ankaŭ en Litovio prenas la lokon 12.

Tuj antaŭ Esperanto troviĝas la ĉeĥa (947) kaj la dana (858). Poste sekvas ekzemple la norvega (662), la estona (508), la finna (381), la portugala (281), la hungara (246) kaj la rumana (166). Inter 100.000 litovoj 24 personoj informis pri scipovo de Esperanto.

Ĝis 1991 Litovio apartenis al Soveta Unio. Do ne surprizas, ke la duono de la loĝantaro regas la rusan, 2.099.928 personoj. Poste sekvas la angla (589.553), la litova (ĉe naciaj malplimultoj, 355.846), la pola (307.678), la germana (284.896) kaj la franca (67.520). Entute oni kalkulis en Litovio 3.483.972 personojn.

Surbaze de la nombroj eblas trakti la demandon, kiel litovoj kaj hungaroj povas interparoli. 246 litovoj parolas la hungaran kaj povas rekte paroli tiulingve kun hungaroj. Inverse ne precize konata nombro de hungaraj civitanoj parolas la litovan; ĉar por la tri baltaj lingvoj oni informis pri entute 153 parolantoj, tiu nombro pri la litova supozeble troviĝas ne tro for de 100 personoj.

Kiu ne apartenas al tiuj lingvosciantoj - kaj ankaŭ ne havas la bonŝancon, ke la interparola partnero lernis la propran lingvon - tiu eble povas fidi je unu de la internacie uzataj lingvoj. Ekzemple 60 % de la litovoj povas paroli kun 2 % de la hungaroj en la rusa, 17 % de la litovoj povas interparoli kun 10 % de la hungaroj en la angla kaj 8 % de la litovoj, kiuj parolas la germanan, trovas en Hungario ĉe 10 % de la loĝantaro partneron por interparoli. Per la franca jam estas multe malpli facile - nur 2 % de la litovoj parolas ĝin kaj nur 1 % de la hungaroj; la hispanan en ambaŭ landoj parolas malpli ol kvarona elcento de la loĝantaro. Oni do povas supozi, ke en la komunikado de la du landoj oni uzas grandparte la anglan kaj iom malpli ofte la germanan.

Kiel Leonard Orban, komisionano por plurlingveco de la Eŭropa Unio, supozeble komentus tiujn nombrojn? Li varbas por la lernado de fremdaj lingvoj kaj klare kontraŭas unusolan komuniklingvon de EU. En lia forumo pri multlingveco legeblas, ke li "ne havas favoran opinion pri lingua franca, estu ĝi Esperanto, la latina aŭ la angla".

Ŝajnas, ke la engaĝiĝo de sinjoro Orban kontraŭ lingua franca ne estas aparte favorata de la civitanoj: kiu lernas fremdajn lingvojn, tiu lernas unuavice tiujn, kiujn li aŭ ŝi povas uzi internacie kiel komunikan lingvon; krome oni lernas ankaŭ la lingvon de najbaroj, kiel montras la du statistikoj. Cetere ankaŭ en la EU-institucioj kiel ekzemple en la Komisiono la angla estas fakte la plej ofte uzata lingua franca - sendepende de la preferoj de sinjoro Orban.

La plej multaj Esperanto-parolantoj lernas tiun lingvon kiel aldonan lingvon; certe ne tre mirigas, ke laŭ statistikoj el pluraj landoj la Esperanto-parolantoj mezume parolas pli ol tri fremdlingvojn - do aldone al Esperanto temas pri proksimume du internaciaj aŭ najbaraj lingvoj. Laŭ statistiko de la finna edukministerio jam en 1983 nur 14 % de la pridemanditaj Esperanto-parolantoj parolis neniun plian lingvon. Supozeble ekde tiam la kono de fremdlingvoj kreskis.

Ofte pri Esperanto interesiĝas homoj, kiuj jam parolas unu aŭ du fremdlingvojn. Krome Esperanto per la multaj internaciaj kontaktoj favoras la lernadon de pliaj lingvoj. Sekve ne estas vera surprizo, ke la Esperanto-parolantoj kun siaj mezume 3,3 fremdlingvoj verŝajne formas la solan lingvokomunumon, kiu jam delonge trapasis la deklaritan EU-celon, ke ĉiu regu du fremdlingvojn.

Kompareblaj statistikoj pri Esperanto-scio en aliaj landoj mankas. Ŝajne Esperanto aperas aldone al la nomitaj landoj nur en la popolnombrado 2006 en Novzelando. Tie oni nombris 123 personojn kiel Esperanto-parolantojn. Sed necesas konsideri, ke la koncerna demando ne faris diferencon inter gepatra kaj fremda lingvoj. Pro tio supozeble multaj demanditoj aldone al sia gepatra lingvo apenaŭ nomis fremdlingvojn.

Eble ankaŭ en aliaj landoj oni demandis pri fremdlingvoj, sed ne publikigis la respondojn rilate al Esperanto; ankaŭ la rezultojn de la litova popolnombrado pri lingvokonoj oni en la interreto publikigis nur rilate al kelkaj lingvoj.

La federacia oficejo pri statistiko de Germanio ne havas similajn datumojn pri la lingvokono de la germana loĝantaro. Ankaŭ demando ĉe Roger Nunn, gazetara respondeculo ĉe la EU-komisionano pri plurlingveco, Leonard Orban, ne liveris pliajn informojn pri la Esperanto-scipovo de la EU-civitanoj.

La datumoj de la du popolnombradoj en EU-landoj komparas Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj, do lernitaj lingvoj. Sekve rezultas iom pli favora pozicio por Esperanto ol ĉe aliaj statistikoj, ekzemple pri la grandeco de la Esperanto-vikipedio, ĝia uzado aŭ la lingvoj en la interreto entute. Ĉe tiuj komparoj oni kunkalkulas la uzadon fare de gepatraj parolantoj kaj lernintoj kune - kaj pro tio Esperanto havas iom pli malfavoran lokon, ĉar ekzistas nur ĉ. 200 bis 2000 Esperanto-denaskuloj, malpli ol 1 % de la Esperanto-parolantoj.

En Vikipedio Esperanto nuntempe kun siaj proksimume 114.000 artikoloj havas la lokon 22 kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. Laŭ la ofteco de la paĝouzado Esperanto havas iomete malpli favoran pozicion, nome proksimume la lokon 35. (La superrigardo montras proksimume lokon 50 por "eo.wikipedia", ĉar ĝi listigas ankaŭ projektojn kiel Wikimedia.)

En la interreto kiel tuto, laŭ esploro el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche  tiutempe Esperanto laŭ la tekstokvanto havis la lokon 27 inter la lingvoj kun latina skribo; kompare kun ĉiuj lingvoj tio verŝajne signifas proksimume la lokon 40.

Kelkfoje oni konsideras Esperanton kiel nesukcesan projekton - ĝi "ne akceptiĝis", oni diras. Se oni rigardas la pozicion de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj dum la unuaj 122 jaroj post la publikigo de la unua lernolibro en 1887, montriĝas iom alia bildo. Tiam ekzistis nur unu Esperanto-parolanto, Ludoviko Zamenhof mem, kaj Esperanto do estis la plej malgranda inter tiutempe ĉ. 8.000 lingvoj. En la daŭro de nur unu jarcento Esperanto atingis - depende de la statistiko - unu el la unuaj 50 lokoj de la internacie uzataj lingvoj de la mondo.

Verŝajne simila progreso de lingvo ne jam okazis en la historio de la homaro. La angla ekzemple kreiĝis antaŭ proksimume 1500 jaroj; 1000 jarojn post sia ekesto ĝi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la britajn insulojn.

Esperanto havas econ, kiun ĝi ne devas dividi kun iu ajn alia lingvo: Oni lernis kaj lernas ĝin jam pro la ideo mem kaj pro ĝia brile simpla konstruado. La fakto, ke hodiaŭ en 120 landoj de la mondo troveblas Esperanto-parolantoj, kaj la kreskanta uzado de nia lingvo en la interreto kaj en la muziko, ĉe internaciaj renkontiĝoj kaj en ekstereŭropaj landoj - ĉio ĉi kontribuas al ĝia plua disvastiĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand.org

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-18 07:29
La statistika bildo estas kiel gumo. Ofte trompas.Dependas kiu faris gxin kaj kiu kaj kiel respondis, cxu diris veron ktp...
Pro ne oficjala rekono de esperanto kiel monda , cxu internacia lingvo pro persekutoj kaj malpermesoj en la historio, homoj ofte ne volas ecx diri, ke ili lernis cxu konas tiun "hobian"lingvon.
En mia vivo mi multon propagandis kaj instruis esperanton, kaj nun mi multe kolektas kaj sidas, cxe komputilo ofte po 8 horoj tage.Mi jam ofte nur post
hezito eksciis, ke mia reta kolektanto, cxu vendisto uzas ankaux tiun lingvon kaj ankoraux neniun tion diris al iu ecx ne parolis en gxi.
Mi estas certa, se ekzemple UEA ricevus Nobelpremion, tiam multaj tuj ekpasxos kiel e-uzantoj.Mi scias, ke ofte famaj personoj scias gxin nur por ne riski esti rigardataj kiel ne seriozaj personoj, ne sciigas tiun fakton.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-05-18 08:21
La studo ŝajnas al mi bone prezentita kaj ĝi povas esti fidinda, se la koncernaj landoj estas mezumaj. Tamen plej verŝajne la nombro de esperantistoj almenaŭ en Hungario estas superaveraĝa. Aliflanke la ekterpolado de la datumoj al la tuta mondo riskas esti iom danĝera, ĉar ekz. vivnivelo ne egalas laŭ landoj kaj eventuale la membriĝo en UEA ne estas sufiĉe bona indikilo pri la kvanto de esperantistoj. Ĉiuokaze, bona aliro kaj sekvenda por pliaj landoj por kompletigi la bildon. Mi aldonu nur, ke la finon de la artikolo, ŝajne celantan ne fortimigi ĝisostajn finvenkistojn, mi trovis -pardonu- sufiĉe ridinda: esploro montru faktojn, kaj ne kapriolu per stranga historia aritmetiko riskanta pridubigi ĉion ceteran.
chielismo
chielismo diras:
2009-05-19 17:52
Longe en la ĉina Esperantujo oni disputas ofte, kiom da E-parolantoj ekzistas en Ĉinio? Iuj opinias ke ĉ. 30 personoj, kaj aliaj kontraŭas ke ĉ. 300. Sed oni forgesas, kianivele parolas disputitaj E-parolantoj? ĉar Esperanto ne estas ĉiutaga parollingvo, ĉiuj havas sian nivel-opinion je E-parolanteco. Laŭ mi 30jara esperantisto jen estas ĉina stato: ĉ. milion lernintoj dum 30 jaroj. ĉ. 2000 lernintoj restas ankoraŭ en ĉina Esperantujo. ĉ. 30 perfekte posedas Esperanton. ĉ. 300 povas komuniki per Esperanto. Mi mem ĉiutage uzas Esperanton por la vivpano de mia familio kaj mi. Mi estas profesia komercisto internacia per Esperanto jam 15 jarojn. Mi ne konas aliajn lingvojn kiel la anglan, francan... Mi kredas ke Esperanto funkcias normale kiel aliaj lingvoj. Nia retgrupo(komerco@googlegroups.com) havas ĉ. 260 komercisto-membrojn.
Lu
Lu diras:
2009-05-20 12:02
Bv. konscii, ke mi ne deziras aserti la "veron" rilate al la nombro de tiuj Esperanto-parolantoj en la mondo, kiuj tion deklarus ĉe censo. Mi restas ĉe la singarda formulo, ke surbaze de la censoj kaj surbaze de la membrara divido de UEA oni alvenas al la indikita gamo por takso. Tiu takso jes restas iom malcerta, ĉefe, ĉar ĝis nun ekzistas nur du tiaj censoj. Tamen mi supozas, ke la censoj prezentas la plej bonan bazon por takso, kiun ni ĝis nun havas.

Por la takso pri EU kaj la mondo surbaze de la du landoj mi uzis la laŭlandan membraran dividon de UEA. Supozeble Hungario estas iom superaveraĝa - rilate al la takso ne tiom gravas, ke tie estas multaj Esperanto-parolantoj, sed pli multe, ke eble estas relative multaj nemembrantaj parolantoj; do la fakto ke eble nur relative malgranda parto membras ĉe UEA: Nur unu el ĉ. 13 "laŭcensaj parolantoj" membras; en Litovio estas unu el ĉ. 7. Mia takso estas pli malpli ĝusta, se en la tuta mondo la rilato inter membroj de landa asocio de UEA kaj la nombro de tiuj homoj, kiuj ĉe censo indikas scion de Esperanto, estas inter 7 kaj 13. Laŭ mi tia rilato de proksimume 10 estas bone imagebla. Ja nur parto de la parolantoj membriĝas en asocio; krome multaj post kelkaj jaroj forlasas la asocion; ili tamen plu scias kaj ofte eĉ iom praktikas nian lingvon.

Mia teksto celas esti ĵurnalisma prezento de studoj kaj konsideroj. Mi konfesas, ke ĝia originalo estas germanlingva kaj celis la germanan publikon; eble mi devus pli adapti ĝin al esperantlingva leganto. Sed kie troviĝas la strangeco de la rimarko pri la loko de Esperanto kiel plej malgranda lingvo antaŭ 122 jaroj kaj la hodiaŭa stato kiel unu el la 50 plej gravaj internacie uzataj lingvoj?

Parolante pri la t.n. "finvenkistoj" mi preferas iom da precizeco: Ĉu vi celas desupristojn aŭ desubistojn? Rilate al desupristoj mi ne bedaŭrus, se ili povus esti iom pli silentemaj. Mia rimarko celas la efikon de iliaj rakontoj pri "unua lingvo por ĉiuj" kaj "enkonduku en ĉiujn lernejojn" ktp. Homoj priridas la Esperanto-parolantojn, ĉar ene de nura jarcento ni tion ne atingis - mi celas atentigi, ke la ŝajne "malsukcesa" lingvo estis laŭ la relativa kresko pli sukcesa ol ĉiu alia lingvo. Simple ne ĉio eblas en la mondo ene de limigita tempo.
akueck
akueck diras:
2009-05-19 21:22
El "Esperanto sen mitoj" (de Sikosek) mi prenis la ideon taksi la nombron de Esperanto-parolantoj per la regulo de tri (la sekvaj datumoj rilatas al la jaro 2005):

En mia regiono en la norda Germanujo (urboj: interalie Bremen, Oldenburg, Wilhelmshaven; subdistriktoj: Cuxhaven, Wesermarsch, Ammerland; kun ensume 1,206 milionoj da loghantoj) estas 30 Esperanto-parolantoj. La tiea denso de Esperanto-parolantoj do estas po 25 el unu miliono da homoj. (Kromajho: El tio chi rezultas proksimume 2000 Esperanto-parolantoj en Germanujo - tiu chi nombro estas en la skalo de la nombro de membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo.)

Supoze ke oni povas apliki la supre menciitan denson nur al Europo, Brazilo, Chinujo, Japanujo, Sud-Kore-ujo, Usono, Kanado kaj Kubo kun ensume 2717,3 milionoj da loghantoj: En tiu chi "unua Esperanto-mondo" estas do proksimume 68000 Esperanto-parolantoj.

La denson en la cetera mondo (3801,7 milionoj da homoj) mi taksis per helpo de la statistiko de "Jarlibro 2005" de UEA: En la "unua Esperanto-mondo" estas proksimume 1500 delegitoj de UEA; en la cetera mondo proksimume 280. Supoze ke la denso estas proporcia je la delegitonombro, tiuokaze rezultas denso de proksimume po 5 Esperanto-parolantoj el unu miliono da homoj. El tio chi rezultas proksimume 19000 Esperanto-parolantoj en la "ekster-unua Esperanto-mondo".

Ensume rezultas proksimume 87000 Esperanto-parolantoj tutmonde.

Tiuj, al kiuj tiu chi nombro estas tro malgranda, povas resendi al la "kalendaro de Unesko", referencita en la lasta alineo de la artikolo en http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam . Lau tiu kalendaro la nombro de Esperanto-parolantoj estas preskau du milionoj.
Lu
Lu diras:
2009-05-20 12:29
Rilate al la nomitaj "30 Esperanto-parolantoj" en la nomita regiono mi ŝatus ekscii vian esplormetodon. Ĉu vi iris de domo al domo? Ĉu vi demandis surstrate? Ĉu eble temas pri la nombro de Esperanto-parolantoj konataj al la asocioj?

Estas danĝere apliki la densecon de unu lando al granda nombro de landoj, kiel tion faris Ziko en "Esperanto sen mitoj". La diferencoj ja estas grandegaj. Se vi kalkulas por Islando la nombron de individuaj UEA-membroj inter 100.000 loĝantoj, vi alvenas al nombro ĉ. 70-foje tiom alta kiom por Usono. Finnlando havas nombron ĉ. trioble pli grandan ol Francio, Francio duoble tiom kiom Germanio. (Antaŭ kelkaj jaroj; mi ne rekontrolis lastatempe. Sed ĉiu povas fari tion surbaze de http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA , punkto "Individua membraro laŭ landoj". Mi faris ĉi-rilatan studon, kiu atendas publikigon.) Oni povas supozi, ke ankaŭ pri la nombro de parolantoj regas simila malsameco eĉ en la industrie altnivelaj landoj.

Anstataŭ la delegitoj mi preferas preni la individuan membraron de UEA; temas pri pli larĝa bazo. La tutmondaj nombroj por la lastaj 12 jaroj troviĝas ĉe la indikita adreso de vikipedio.
akueck
akueck diras:
2009-05-20 20:36
Mi simple nombris la homojn, pri kiuj mi kiel ajn estis eksciinta, ke ili a) sufiche bone parolas Esperanton kaj b) loghas en la dirita regiono. La plej multajn el ili mi ekkonis persone che Esperanto-renkontighoj. La de mi priskribita taksmetodo certe estas ne tre preciza; ne mirigus min, se ghi maltrafus la veran nombron ekzemple je faktoro 2 au 3. Sed por ekhavi ideon pri la skalo (chu kelkdekmiloj au milionoj?) la metodo estas utila, kvankam la apliko de la regiona denso al tiu de supozita "unua Esperanto-mondo" kaj la konkludo pri la denso en la cetera mondo estas iom audacaj. Tamen mia metodo deiras ne de membronombroj, sed de nombro de homoj, pri kiuj mi kun certeco scias, ke ili vere sufiche bone parolas Esperanton: La porcio de veraj parolantoj en asocio estas lauproprasperte proksimume triono. Chi-rilate estas interese, ke iom pli ol triono estas ankau mia nombro (87000) kompare kun via centrvalora nombro inter 160000 kaj 300000, nome 230000. - Cetere pri viaj ekzemplaj datumoj pri Islando kaj kvar pliaj landoj: Supoze ke en Islando estas po 25 el miliono, sama denso en Germanujo, sekve en Francujo po 50 el miliono, en Finnlando po 150 el miliono kaj en Usono po 25/70 el miliono: Tiam la meznombra denso de la kvin diritaj landoj estas po 50 el miliono, t. e. malsameco je nur faktoro 2 kompare kun mia takso. Certe estas malsama laulanda procentajho, sed la meznombre supozita procentajho povus esti tauga deirpunkto.
Sten
Sten diras:
2009-05-21 11:12
Laŭ la priskribo, la kalkulmetodo de Lu W-R devas esti (eo-parolantoj en HU) / (uea-membroj en HU) x (uea-membroj tutmonde) = (eo-parolantoj tutmonde).

Laŭ Libera Folio (http://www.liberafolio.org/2009/ueamembroj2008/) la uea-membronombro en Hungario inter 2007 kaj 2008 kreskis de 200 ĝis 1461 (sumo de individuaj kaj asociaj membroj).

Tio do devas signifi AŬ ke la nombro de eo-parolantoj en Hungario en 2008 SEPOBLIĜIS, AŬ ke la nombro de eo-parolantoj en la mondo en 2008 SEPONIĜIS.
Lu
Lu diras:
2009-05-21 19:28
Fakte la rilato (eo-parolantoj en HU 2001)/(uea-membroj en HU 2001) estas la faktoro por unu el la du limaj taksoj; la faktoro en 2001 estis ĉ. 13 kaj sekve unu parto de la takso fariĝis ĉ. 300.000 Esperanto-parolantoj tutmonde. Mi prenis tiun faktoron 13, ĉar la membraro en HU en la jaroj ĉirkaŭ 2001 estis relative konstanta. La tuta takso estas 160.000 ĝis 300.000 homoj tutmonde (aŭ mezume 230.000, kion mi malvolonte indikas, ĉar ĝi ŝajnigas neekzistantan precizecon).

Por 2008 la faktoro ŝajne seponiĝis al proksimume 2; kompreneble oni scias, ke unu hirundo printempon ne alportas, kaj sekve ne faros novan takson surbaze de nur unu jaro. Se oni tamen volus eksperimente tion kalkuli, la sekva takso estus ĉ. 40.000 (aŭ entute: 40.000 ĝis 160.000). Se oni krude mezumigas, la tuta takso do reduktiĝus de ĉ. 230.000 al ĉ. 100.000; tio estas ne seponiĝo, kiel asertis Sten, sed nur iom pli ol duoniĝo. Oni do vidas, ke - ene de la atendeblaj limoj - la prezentita takso estas ne komplete dependa de la subvencia akirado en Hungario :)
Sten
Sten diras:
2009-05-22 17:16
Tre bone, kaj se vi uzus Novzelandon kiel bazon, la nombroj kondukus vin al proksimume 30 000 eo-parolantoj en la mondo. Laŭ mi tio montras, ke temas pri ĵonglado sen granda valoro.
akueck
akueck diras:
2009-05-22 19:38
Lau mi la esenca valoro de la metodo de Lu kaj de mia metodo (kiu bazighas sur ideo de Ziko, kion mi jam menciis) estas la sincera sincertigo pri tio, ke aserto, lau kiu estas miliono(j) da Esperanto-parolantoj tutmonde, estas fantaziajho. (Chi-cele Ziko cetere prezentis sian takson.) Se tutmonde (anstatau ekzemple 87000) estus 1000000, el kiuj estas 782000 (anstatau 68000) en la "unua Esperanto-mondo", tiam en la de mi priskribita nord-okcident-germana regiono devus esti (anstatau la 30 "kun certeco trovitaj") 345 Esperanto-parolantoj - pri io tia mi havas nenian indikon. - Tamen, precipe reklamcele povus esti bone atentigi pri preskau 2000000 lau la menciita teksto de Unesko kaj esperi, ke la "informitoj" ne legos la libron de Ziko ;-)
Lu
Lu diras:
2009-05-22 20:10
La fakto, ke vi, Andreas, (aŭ Ziko) ne sukcesas trovi iujn Esperanto-parolantojn, laŭ mi ne estas ideala bazo por statistiko. Mi preferas statistikajn metodojn, kiuj orientiĝas pli je la reguloj de la fako.

Laŭ mi ekzistas pli ol unu vero pri la nombro de la homoj, kiuj "parolas Esperanton" - ĉar ekzistas pli ol unu kompreno de tiu nocio. Mi povas kredi, ke ekzistas 2 milionoj da homoj en la mondo, kiuj iam ajn parolis Esperanton. En kelkaj kazoj supozeble pasis jam duona jarcento, ekde kiam ili lastfoje uzis nian lingvon. Verŝajne ili nun nur kun hezitoj scias uzi la lingvon, kiel priskribis Culbert.

Mi cetere neniel kredas, ke indas "reklamcele" grandigi la takson pri Esperanto-parolantoj. Kiom da homoj lernus Esperanton, se ili kredus, ke temas pri 2 milionoj da aktualaj parolantoj - kaj ne lernus ĝin eksciante, ke temas pri unu aŭ kelkaj centmiloj? Ĉu tio ludas iun ajn esencan rolon? Ambaŭ nombroj estas eteta parto de la monda loĝantaro, nedistinginda. Homoj lernas Esperanton pro ĝia principo kaj pro tio, kion ĝi ofertas - renkontiĝoj, interreto, literaturo ktp. Bv. memori, ke la unuaj lernintoj decidis lerni Esperanton, kiam ili sciis nur pri unu sola parolanto, Zamenhof mem.
Lu
Lu diras:
2009-05-22 19:41
Se oni volas statistikumi sen konsideri la cirkonstancojn, oni povas alveni al strangaj nombroj, kiel viaj kalkuladoj pruvas. Mi jam en la teksto skribis, kial la popolnombrada demando en Novzelando estas esence alia.

Mi ne deziras nomi unu solan nombron pri "la Esperanto-parolantoj". Mi deziris unuflanke atentigi pri la popolnombradoj, kiujn laŭ mia impreso la esperantlingva publiko ne jam notis.

Aliflanke mi deziris atentigi, al kiaj nombroj ili kondukas en kombino kun la laŭlanda distribuo de la UEA-membraro. Eĉ se oni allasus la por mi nekredindan kaj nur unujaran hungaran nombron kaj la same nekredindan novzelandan, oni havus kvar nombrojn de ĉ. 30.000, 40.000, 160.000 kaj 300.000. Oni do povas atendi, ke tutmonda popolnombrado kun demando pri fremdlingvoj atingus iun nombron en tiu relative vasta regiono. Mi mem supozas, ke la nombro estus ie inter 100.000 kaj 300.000 - sed kompreneble ĉiu rajtas kredi, kion li aŭ ŝi volas.

Pri la nombro de la Esperanto-parolantoj en la mondo oni povas legi pli malpli ĉiun nombron inter 4.000 kaj 20 milionoj. Do por mi la bazita redukto de la gamo al ekzemple 30.000 ĝis 300.000 estas eta progreso. Eble ĝi ne havas grandan valoron por vi - por mi ĝi havas almenaŭ malgrandan valoron. Antaŭ ĉio pro la daŭraj demandoj de ĵurnalistoj. Sed estas afero de gusto.
dennis
dennis diras:
2009-05-23 06:03
Statistikoj kiuj estas bonaj, veraj, klaraj kaj utilaj estas fundamenta parto de sukcesa kaj sukcesiga strategio de Esperanto. Lu kaj aliaj kiuj kunlaboris strebante krei faktoplenajn statistikojn pravas kaj faras grandan utilon al la esperantaj movadoj.

Lau merkatika vidpunkto, nur ghustaj statistikoj valoras por antauenigi Esperanton, mi pensas. La troigado de la nombro da esperantaj parolantoj ne helpos al ni, kaj probable malhelpas kaj ekstere (nenia bona reklama au varba efiko), kaj interne (nenia bona interkomunikado inter Esperantistoj)

Eble bone diri hierau estis malmulte da parolantoj de Esperanto, kaj morgau estos pli, ol proklami laute kaj vaste, ke estas nun 2 milionoj da esperanto-uzantoj. Rakontoj pri kresko kaj sukcesoj, veraj, helpos pli ol troigado.

Fakte, ech se ekzistus tiom da esperantaj parolantoj (kaj tio dependas de via difino de la vorto parolanto), mi pensas, ke la plejparto de la publiko ege skeptikus pri tia nombro, kaj se ili ech pensetas, ke ni troigas, ili poste neniam auskultos niajn raciajn argumentojn favorajn al Esperanto.

Por vidi bonan ekzemplon de parto de la laboro de Lu, Arno Lagrange, Germain Pirlot, Cyrille Hurstel, Laszlo kaj aliaj, vi povas rigardi la sekvan retpagharon de Vikio nomatan "Statistiko de Esperanto":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo
Peeter
Peeter diras:
2009-05-25 22:00
Statistiko estas informacifako kion oni multe uzas en diversa propagando cxar eblas cifere pruvi ion ajn....
En Estonio estas interrete la reto Rate.ee ligante la tutan junularon de la lando 355490 personoj au kvarono de la landa logxantaro. En rate.ee estas tri mil personoj registrintaj sian scipovon de Esperanto.
Se dividi 3000 al logxantaro de Estonio kaj obligi al logxantaro de la mondo do oni ricevas responde 15 miljonoj. Se dividi 3000 al la retouzantoj do la respondo estas 4-oble pli granda - 60 000 000 e-istoj en la mondo!...
Lu
Lu diras:
2009-05-26 14:15
Multan dankon al Peeter pro la informo pri la trimil personoj, kiuj indikis Esperanto-scipovon en Rate.ee; supozeble temas pri "ia" scio, do ekde plej baza eklernado. Kvankam evidente oni interesiĝas pri rate.ee ankaŭ ekster Estonio, ni atribuu tiujn trimil homojn al Estonio. Laŭ la supre indikita retpaĝo Litovio havis en 2007 entute 23 el 6011 individuaj membroj de UEA - do estis unu IM inter ch. 260 IM tutmonde. (Por 1998 estis unu estona IM inter 150 IM tutmonde; la aliaj jaroj ŝajne ondumas inter tiuj nombroj.) Se ni faras tre krudan takson pri la tuta mondo surbaze de (nur) la estona nombro, supozante saman distribuon kiel ĉe la individua membraro de UEA, ni alvenas al ĉ. 450.000 ĝis 800.000 personoj en la tuta mondo kun simila lingvonivelo kiel la trimil en Estonio. Tiu takso (kiu ankoraŭ neglektas la neretuzantojn) kongruas kiel suba limo kun aliaj taksoj pri la nombro de homoj kun almenaŭ iu baza nivelo de Esperanto-scio.

Se ni supozus saman distribuon inter la tuta estona loĝantaro kiel inter la retuzantaro, ni alvenus al la kvaroblo. Sed tiu supozo de sama distribuo ne havas sencon, ĉar el ĉiuj fontoj ni scias, ke la Esperanto-parolantoj estas mezume pli kleraj ol la mezuma loĝantaro; plej verŝajne ili do troveblas pli ofte ankaŭ inter la retuzantaro. Unu inter cent retuzantoj (ekster anglalingvaj landoj) estas cetere bone akceptebla proporcio, se oni komparas kun aliaj grupoj de edukitaj homoj.

Mi konscias, ke oni multe uzas ion similan al statistiko por influi homojn, kaj mi scias, ke pro la matematikeco ne ĉiam facilas prezenti la detalojn kaj problemojn de la afero. Mi kutime forte pledas, ke ĵurnalistoj sekvu almenaŭ dutagan seminarion pri statistiko kaj la eblecoj de ĝia misuzado. Certe ankaŭ legantoj de gazetoj profitas multe rilate al la kompreno de statistiko studante librojn kiel ekzemple la klasikaĵon "How to Lie with Statistics" de Darrell Huff; li cetere havis kelkajn bonajn posteulojn - kaze, ke oni deziras iom proksimiĝi al la temaro.