Revuo Esperanto - tridek jaroj da ŝrumpado
La oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio de jaroj estas la plej grava internacia esperantlingva periodaĵo, kaj samtempe unu el la plej gravaj servoj de la asocio. Tial estas maltrankvilige, ke ĝia eldonkvanto nun falis sub 4.000 ekzemplerojn, dum pli ol 2.000 individuaj membroj de UEA elektis ne pagi por la revuo.
Por esplori la evoluon en historia perspektivo, Libera Folio trarigardis la oficialan membrostatistikon de UEA ekde la jaro 1976 ĝis 2008. Dum tiu periodo la legantaro de la revuo duoniĝis. (Niaj ciferoj montras la pagatan eldonkvanton, ne la tutan preskvanton, kiu pli altas je kelkcent ekzempleroj.)
La profunde blua kampo plej sube en nia grafikaĵo montras la kvanton de simplaj abonoj al revuo Esperanto - alivorte la ekzemplerojn, kiuj estis sendataj al personoj ne pagintaj kotizon de individua membro rekte al UEA. En la jaro 1978 tiuj abonoj estis pli ol 3.100, dum en la pasinta jaro ili estis nur 159. La suma kvanto de abonitaj ekzempleroj en 1978 estis preskaŭ 8.200.
La grandegan diferencon grandparte klarigas la ŝanĝoj intertempe okazintaj en orienta Eŭropo. Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj la landaj asocioj de UEA en orienta Eŭropo ne nur kotizis por granda kvanto da aligitaj membroj, kio donis al la asocioj grandan influon en la komitato de UEA - ili ankaŭ uzis la eblon je granda, forte rabatita kolektiva abono, kio montras, ke ne temis nur pri paperaj esperantistoj.
Dum multaj jaroj la revuo de UEA amase distribuiĝis en pluraj orient-eŭropaj landoj pro la kolektivaj abonoj, per kiuj eblis havigi la revuon je kvarona prezo, kompare kun la tiama B-landa membrokotizo de UEA. La grandkvantaj abonoj ne malaperis tuj post la falo de la muro, sed tamen tre rapide. Jam en la jaro 1989 la kvanto de simplaj abonoj al revuo Esperanto falis sub mil. Supozeble en 1993 jam ne ekzistis kolektivaj abonoj, ĉar la kvanto de simplaj abonoj estis nur 317.
Kvankam la ŝanĝoj en orienta Eŭropo dum la redaktora periodo de Mark Fettes (1987-1991) kaŭzis grandajn problemojn por la organizita Esperanto-movado, la suma ricevantaro de la revuo dum tiuj jaroj kreskis.
La ruĝa kampo de la grafikaĵo montras la kvanton de membroj-abonantoj, dumvivaj membroj kaj honoraj membroj, kiuj aŭtomate ricevas la revuon. La plej pinta jaro de tiu statistiko dum la lastaj tri jardekoj estis 1991, proksimume 5.400 individuaj membroj abonis la revuon. (La suma kvanto de la individuaj membroj tiam estis pli ol 8.000.)
En januaro 1992 la redaktoran postenon transprenis István Ertl, kaj en la sama jaro la eldonkvanto unuafoje falis sub 6.000 ekzemplerojn. Verŝajne tamen ne la nova redaktoro, sed la grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en kernaj regionoj de la Esperanto-movado kaŭzis la falon, kiu daŭris dum lia tuta dekjara redaktora periodo.
En 1994 oni entreprenis grandan grafikan refasonadon kaj modernigon de la revuo, sed la espero turni la tendencon ne plenumiĝis - en 1995 la falo haltis nur momente, li rakontas.
- Mi ĉiam emis konsideri ke la revuo Esperanto estas produkto kiu interesu kiel eble plej grandan kvanton da homoj kapablaj legi en nia lingvo. Tial en miaj unuaj jaroj, laŭ la opinio de la Estraro, mi eĉ ne sufiĉe koncentris la temaron ĉirkaŭ la prioritatojn de la asocio. Necesis puŝeto al tiu direkto, kaj tiu puŝeto lasis jenan legeblan spuron. La efiko de unuopaj artikoloj aŭ numeroj estis ofte bone sentebla por mi, redaktoro, pro la telefonaj, leteraj kaj poste retmesaĝaj reagoj - male, la ligo inter kvalito/nivelo kaj abonkvanto de la revuo ĉiam restis io malfacile kaptebla, kaj grandparte submetita al kapricoj de la ĉiama situacio mond- kaj movadpolitika kaj financa.
Ne povis batali kontraŭ la kapricoj de la monda kaj movada politiko ankaŭ la nuna redaktoro Stano Marček, kiu ekoficis en januaro 2002. En la lasta jaro de István Ertl la eldonkvanto estis pli ol 4.500, kaj el la tiamaj 6.400 individuaj membroj de UEA 33% ne abonis la revuon. En la jaro 2008 la eldonkvanto de la revuo falis al 3.860, kaj el la 5.700 individuaj membroj de UEA 35% ne abonas la revuon. La kvanto de simplaj abonoj dum la sama periodo falis je pliaj 24%.
La hele griza kampo plej supre en nia grafikaĵo montras la kvanton de individuaj membroj de UEA, kiuj ne abonas la revuon. Estas rimarkinde, ke en 1976, kiam UEA havis 6.018 individuajn membrojn, nur 714 el tiuj ne abonis la revuon. La granda kresko en la membronombro lige kun la jubilea jaro 1987 alportis ĉefe membrojn kiuj ne pretis pagi por la revuo. Ekde tiu jaro la kvanto de individuaj membroj sen abono preskaŭ konstante restas super du mil, kun la escepto de la jaroj 2002-2004, kiam la tuta membrokvanto de UEA spertis drastan falon.
En la lastaj jaroj kvanto de membroj sen abono daŭre superas trionon de la tuto, kaj restas vidi, kion UEA povos entrepreni por reteni ĉi tiujn membrojn, kiujn unu el la ĉefaj servoj proponataj de la asocio ne plu interesas.
La Brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago, iama kunlaboranto de la UEA -financita Brusela Komunika Centro, kredas ke temas pri ĝenerala tendenco malfacile renversebla.
- Kiel ĵurnalisto, mi vidas kiom malfacile estas nun por paperaj revuoj kaj tagĵurnaloj, kiuj ne evoluas komerce, ĵurnalisme kaj socie. Tio estas pli-malpli la kazo por la revuo Esperanto de UEA. Mi ne esperas ŝanĝon. Iam oni simple ne plu publikigos la revuon, sed tio ja daŭros kvin aŭ eĉ dek jarojn.
La usona esperantisto Steven Brewer opinias, ke oni povis antaŭvidi la evoluon jam antaŭ multaj jaroj.
- Pri similaj organizaĵoj en Usono, oni nun diras, ke ili scias pri la alproksimiĝo de la glaĉero, sed daŭre insistas konstrui domon en ĝia vojo. Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.
- Pri similaj organizaĵoj en Usono, oni nun diras, ke ili scias pri la alproksimiĝo de la glaĉero, sed daŭre insistas konstrui domon en ĝia vojo. Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.<<<
Kaj jen estas la plej celtrafa kaj plej vidkapabla opinio en tuta tiu artikolo. En UEA, kaj same an ties oficiala presoragano "Esperanto" estas tro, kaj ĉiam pli kaj pli dala memekskuziĝoj, sinpardonigoj kaj amaso da sinpravigoj, ĉiuj tamen sen iu ajn volo ŝanĝi ion ajn je tio ĉi kion la membraro volas kaj postulas havi. Al tio ĉi aldoniĝas la senkapablo rimarki kaj vidi verajn kaŭzojn. Ĉio tio ĉi neniam helpos iun ajn en io ajn, speciale neniun organizon. Estas ĝuste precize tiel kiel en tiu ĉi citaĵo: <<< Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.>>>