Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto
Libera Folio: Kio estas Tlaxcala, kial ĝi estis kreita kaj kion ĝi celas?
Manuel Talens: Tlaxcala estas multnacia kaj multkultura grupo de tradukistoj decidintaj, unu tagon en 2005, plenigi la distancon disigantan la popolojn kaj malhelpantan ke ili interkonu kaj interfratu pro la lingva baro. Iniciato kiel nia ne eblus antaŭ dek jaroj, antaŭ la interreta kaj tutmondiĝa epoko, almenaŭ ne tiel intense. Pri la cetero de via demando, vi certe trovos en nia Manifesto multe pli bonan respondon ol tiu kiun mi povus doni nun tie ĉi.
Kiaj enhaveroj estas bonvenaj? Ĉu estas limigoj pri temoj, pri la sinteno al la temoj aŭ simile?
Manuel Talens: Koncerne la enhavon, Tlaxcala estas ĝeneraltema ĵurnalo kiel multaj aliaj ekzistantaj en la reto, kun la eventuala escepto ke ni ne havas sportan aŭ soci-klaĉan rubrikojn. Havante tutplanedajn aspirojn, nia retejo prezentas novaĵojn pri la tuta mondo en geografiaj rubrikoj kiel Afriko, Azio, Latin-Ameriko ktp. Ni havas ankaŭ opinian rubrikon kaj plian pri kulturo kaj komunikado, sen forgesi aŭdvidajn novaĵojn aŭ galeriojn de satiraj desegnistoj aŭ de plastik-artistoj. Ŝajne ĉio estas tre konvencia aŭ ĝeneralprefera, sed nur ŝajne, ĉar ni ja distingiĝas per nia vidpunkto kaj nia multlingva karaktero.
Unue mi parolu pri la vidpunkto: ĉar ni estas tradukistoj aktivistaj sen ligo al ajna speco de povo, nia retejo prezentas la novaĵojn ne laŭ la maniero de la ĵurnaloj El País, Le Monde, Il Corriere della Sera aŭ New York Times, t.e. kun klara partieco favora al la partikularaj ekonomiaj interesoj de siaj posedantoj kaj akciuloj. Tlaxcala, kiel multaj aliaj alternativaj retejoj en la mondo (ekzemple, Rebelión, Bellaciao aŭ Counterpunch), prezentas la kaŝan flankon de la novaĵoj. Por ni, ekzemple, la usonaj intervenoj en ĉiajn militojn havas nenion por fari kun la defendo de demokratio nek kun la batalo kontraŭ terrorismo, sed ja kun tipe imperia programo. Same, sur niaj paĝoj oni ne traktas Israelon propagande kiel la “solan demokration en Proksim-Oriento [Okcidenta Azio]”, sed kiel kolonian kaj rasisman aberacion kreitan de Unuiĝintaj Nacioj (t.e. laŭleĝan sed sen ajna morala legitimeco) je la kosto de la palestina popolo, tiam la sola kaj aŭtenta posedanto de la teritorio. Simile, la kuba kaj bolivarisma revolucioj aperas en nia retejo kun favora trakto, foje ne manka je kritiko, sed ĉiam el la respekto kiun niaopinie meritas ambaŭ revolucioj. Tiel okazas ĉar la membrojn de Tlaxcala oni povus svage difini kiel “livulojn”, sen mencio de ajna specifa kredo. Inter ni troviĝas marksistoj, trockiistoj, kristanoj, islamanoj kaj sendifinaj demokratoj. Evidente ni ne akceptas dekstrulojn. Oni povus diri ke la limo de nia ideologia spektro situas iom pli live ol socialdemokratio, kiu, niaopinie, apartenas al la dekstro.
Due, distingas nin de aliaj alternativaj unulingvaj retejoj nia tutplaneda kaj plurkultura karaktero.Tlaxcala plenumas sian informan funkcion same en Parizo kiel en Tehrano, Stokholmo, Gazao aŭ Bon-Aero. Ni estas vivanta pruvo pri tio ke eblas tutmondiĝo frateca, solidara, paca kaj en bonaj rilatoj. Ne ĉio devas esti novliberalismo.
Ĉu oni iel redaktas la tuton? Kiel, laŭ kiuj principoj?
Manuel Talens: Unu afero estas la grupo de tradukistoj de Tlaxcala, kiel mi ĵus difinis ĝin al vi, kaj alia ties esprimilo, nome nia retejo, kies funkciado postulas ĉiutagan kaj konstantan laboron. Pri la retejo okupiĝas nia Redakta Komitato, konsistanta el dek kvar anoj de Tlaxcala parolantaj sep malsamajn lingvojn, ĉiutage interkomunikiĝantaj interrete. La aniĝo en tiu komitato estas volontula kaj postulas multe pli da disponeblo ol tiu de “normalaj” membroj, ĉar, krom traduki tekstojn kiel ĉi lastaj, ili devas ankaŭ alŝuti la enhavon al la retejo.
Rilate la editorajn laborojn, konsiderante ke inter ni estas profesiaj kaj amatoraj tradukistoj, ofte ni relegas la tekstojn por poluri la stilon kaj proponi produkton laŭeble plej seneraran al niaj legantoj. Rilate al principoj, se vi celas ĉu ni starigas ian ideologian limon, la respondo estas “jes”. Kaj tio distingas nin de ajna alia komunikilo. Ni publikigas tion kion ni emas publikigi, kaj niaj limoj troviĝas, kiel mi jam diris, live de socialdemokratio. Estus absurde se ni mem harakirus enlasante parolon de militkrimuloj aŭ de dekstraj propagandistoj, tiom abundaj en la mondo.
De kiam ekzistas la projekto, kaj kiom da publiko ĝi havas?
Manuel Talens: Oficiale ni inaŭguris la retejon la 21an de februaro 2006, sed reale ni jam praekzistis de novembro 2005. Ĉar ni estas multlingva retejo, niaj legantoj venas el ĉiuj niaj publikiglingvoj, nun ĉ. dekduo. Laŭ elcentoj varias la kalkuloj, ĉar iuj malplimultaj lingvoj pro sia karaktero atingas malpli da homoj. Nuntempe ni havas ĉ. 15.000 legantojn fidele atentantajn nin ĉiutage en la tuta mondo.
Kiu staras malantaŭ ĝi? Ĉu iu persono aŭ organizo financas la aferon?
Manuel Talens: Tlaxcala apartenas al siaj membroj, pagantaj etan jarkotizon por la tenado de la retejo. Nia politiko estas peti kotizon nur de tiuj kiuj povas permesi ĝin al si finance, ĉar ni tre bone scias ke ne samas vivi en Eŭropo aŭ Usono kiel en Afriko kaj partoj de Abjajalo [Centra kaj Suda Amerikoj]. Verdire temas pri tre simpla administrado, ĉar en Tlaxcala ni ĉiuj laboras senpage. Nia ekonomia libereco ebligas eviti ajnan reklamadon aŭ servutecon.
La retejo ŝajnas celi multlingvan publikon, sed ŝajne eblas elekti po nur unu lingvon, ne eblas indiki plurajn lingvojn en prioritata ordo. Krome la retejo ne ŝajnas rekoni la lingvajn agordojn de mia retumilo, kiu ja anoncas kiujn lingvojn mi preferas. Kial?
Manuel Talens: Efektive, Tlaxcala celas multlingvan legopublikon, sed ni ne povas apliki ĉi multlingvismon al “ĉiuj” lingvoj de la mondo. Nun ni havas dek kvar lingvojn (alfabet-orde: angla, araba, berbera, esperanto, franca, germana, greka, hispana, itala, kataluna, persa, portugala, rusa kaj sveda), kaj nia sistemo, kiam leganto alklakas la URLon http://www.tlaxcala-int.org/, proponas al li la version de Tlaxcala en la lingvo de lia retumilo, kvankam nur se tiu ĉi lingvo apartenas al la dekkvaro ĵus menciita. Se la retumilo lingvas, ekzemple, pole aŭ vjetname, nia sistemo proponos la anglan version de Tlaxcala, ĉar la angla estas, ĉu ni ŝatas tion aŭ ne, la pontlingvo de la nuntempa mondo.
De kiam ekzistas la Esperanta versio, kaj kiel aperis la iniciato pri ĝi?
Jorge Camacho: La E-versio ekzistas ekde la 14a de novembro 2010, kvankam mi unue devis esperantigi la interfacon (kaj la redaktan subfacon) de la retejo, tiel kreante ĝian “Esperanto-vizaĝon”. Kaj la iniciato ŝuldiĝas al propono de mia amiko la hispana verkisto Santiago Alba, ke mi publikigu en Tlaxcala la esperantan originalon de mia longa poemo Blanka gazalo pri Gazao kune kun plurlingvaj tradukoj. Poste sekvis invito ekokupiĝi pri la esperanta parto de la retejo, kaj jen ni staras.
La retejo anoncas, ke ĝi agas kontraŭ lingva imperiismo. Kian pozicion en tia laboro povas havi Esperanto?
Jorge Camacho: Esperanto povas montri plian manieron aŭ, prefere, alian vojon respekti la multlingvecon kaj multkulturecon de la mondo sen favori la nuntempan kulturan superregadon fare de nur kelkaj lingvoj (kaj kulturoj).
Estas ankoraŭ tre malmulte da enhavo en Esperanto. Kion eblas fari por plividebligi Esperanton en la retejo? Ĉu indus publikigi tie tekstojn pri Esperanto en aliaj lingvoj?
Manuel Talens: Nu, la praretejon de Tlaxcala oni konstruis laŭ la modelo kiun vi proponas, t.e., la starta paĝo konsistis en unu sola interfaco, kie ĉiuj lingvoj uzataj de nia grupo kunvivis samtempe, tiel ke eblis aliri la kvindek plej novajn artikolojn – en kiu ajn lingvo – el tiu paĝo. La sperto instruis al ni ke tia konstruo verdire efikis konfuze por nekutimiĝintaj legantoj kaj ke, el praktika vidpunkto, multe pli simplas tenadi la lingvojn strikte apartaj en ĉies propra starta paĝo kaj samtempe ebligi ke, alirinte ajnan individuan artikolon – en kiu ajn lingvo –, oni povu salti el ĝi per simpla mus-klako al iu ajn el ĝiaj diversaj lingvaj versioj. Kompreneble oni povas ankaŭ transiri tute facile de unu al alia lingvo jam de la starta paĝo.
Tiun ĉi lingvan horizontalecon, laŭ kiu oni traktas ĉiujn lingvojn egalece, negrave ĉu temas pri la angla aŭ pri la berbera, oni ne povis eĉ imagi antaŭ dek jaroj, kiam ne ekzistis tutmondaj retejoj adresantaj ĉiun leganton en ĉi ties propra lingvo el unu sama platformo kaj, samtempe, ebligantaj transiri de unu lingvo al alia por legi la samajn informojn. Maksimume oni povis aspiri tiutempe al prezento sur la starta paĝo de la eblo elekti inter malsamaj lingvoj, sed farinte ĉi tion oni trovis informojn tute unulingvajn, ne povante ŝanĝi lingvon sen reiri al la starta paĝo.
La Vikipedio funkcias per komputika modelo tre simila al la nia. Mi ne scias pri aliaj retejoj kun tiel progresinta multlingveco, kvankam eble mi eraras pri tio. La modelo estas komputike tiel uz-agrabla, ke sufiĉas eniri nian URLon, http://www.tlaxcala-int.org/, por ke Tlaxcala “rekonu” la lingvon de la retumilo de la retumanto – kutime temas pri lia gepatra lingvo – kaj proponu al li tiun lingvan version.
Jorge Camacho: Por respondi konkrete al via demando: miaopinie, ni provu publikigi en la Esperanto-parto de Tlaxcala unuavice esperantigojn de jamaj artikoloj el la retejo. Bonvenas ankaŭ artikoloj originale verkitaj en esperanto, kiujn nepre akompanu almenaŭ unu traduko en jaman lingvon de Tlaxcala. Por tio necesos la kunlaboro de tradukistoj, reviziistoj, verkistoj ktp. Al ĉiuj interesiĝantoj mi petas skribi rekte al tradukejo[ĉe]gmail.com. Tiuj originalaj artikoloj temu pri la mondo el vidpunkto livula, alternativa, kritika, kontraŭkonvencia. Se io en Esperantujo meritas tian pritrakton, do bonvenon, sed mi ne deziras uzi la retejon kiel nuran reklamilon de nia lingvo. Prefere oni simple montru ke ĝi funkcias same bone kiel aliaj lingvoj de Tlaxcala. Aliflanke, mi ŝatus vidi en Tlaxcala pli da beletro, ekzemple da poezio.
Argumento por "liva" povUS esti tamen: aperanta politike nova forto mem ofte difinas sin per nova vorto, simile al tio kiel la verduloj, diverslingve, donis novan sencon al "verda", au simile al la Orveleskaj sencotrudoj de civitismo, pri "civito", "raumismo" kaj longe tiel plu. Tamen, chi-loke temas ne pri io nova ene de la Esperanta realaro, sed pri nova Esperanta etikedo gluata sur ion ekzistantan.
amike
Istvan Ertl