Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis
Verŝajne malmultaj scias ke iam dum periodeto estis komuna limo inter Danio kaj Francio. Sub la rego de Napoleono Francio etendis sin ĝis la ĉe-Balta urbo Lubeko, dum Holstinio estis duklando sub la dana krono. Aliflanke, sendube ĉiuj scias ke Napoleono renkontis sian finan malvenkon ĉe Waterloo en 1815, farinte la plej sensacian politikan revenon de la monda historio el sia kaptiteco sur la insulo Elbo.
Tiu evento teruregis ĉiujn Eŭropajn regantojn, kiuj estis kolektitaj en la Viena kongreso por digi Francion kaj redesegni la landlimojn de la kontinento. Ĉar Danio antaŭe estis aliancano kun Francio, Norvegio estis transigita el Danio al Svedio. Male Prusio estis militinta kontraŭ Napoleono kaj rekompence ricevis grandajn partojn de la nuna okcidenta Germanio.
Napoleono siatempe dissolvis la tiel nomatan Sanktan Romian Imperion de Germana Nacieco (kiu laŭ Voltero estis nek sankta, nek Romia, nek imperio) kaj anstataŭe kreis la Rejnan Federacion kiel klientan ŝtaton. Kompense por tio, la Viena kongreso formis la Germanan Federacion, malstriktan konfederacion kun du dominantaj membroj, nome Prusio kaj Aŭstrio. Oni ankaŭ interkonsentis fondi la tiel nomatan Unuigitan Reĝlandon de la Malsupraj Landoj, bufroŝtaton inter Francio kaj Prusio. Luksemburgio estis organizita kiel duklando sub la Germana Federacio en persona unio kun la Malsupraj Landoj, t.e. la reĝo de tiu lando estis samtempe la duko de la najbara lando (simile kiel Holstinio, kies duko estis la Dana reĝo).
Mikroŝtato kreiĝas
La personaj unioj ne estis la sola ekzemplo de tio ke ankoraŭ ne enradikiĝis la modernaj ideoj de demokratio kaj naciismo. Metonte la limon inter la Malsupraj Landoj kaj Prusio, neniu ekpensis demandi la loĝantojn per plebiscito; la linio estis diktita en la fina dokumento de la Viena kongreso. Sed en unu loko, norde de la ŝoseo inter la urboj Aĥeno kaj Lieĝo, ekestis konflikto pri interpreto. Ĝuste tie troviĝis altvalora zinka minejo, kiun ambaŭ landoj pretendis. Oni formis komunan komisionon, kiu renkontiĝis 50 fojojn ne atingante konkordon. Finfine lacigitaj de la traktado, la du partioj interkonsentis meti limpalisojn ambaŭflanke de la mineja teritorio, kaj administri kune la rezultantajn 344 hektarojn da neŭtrala teritorio. La intertraktantoj evidente estis tre elĉerpitaj, ĉar en almenaŭ unu loko la limo estis metita rekte tra domo!
La malgranda enklavo situas en regiono kie la parola lingvo transiras de Germana al Nederlanda dialekto, sed tuj okcidente oni parolas France, tiel ke multaj lokaj nomoj havas malsaman formon Germane, Nederlande kaj France. La zinka minejo do estis konata Germane kiel Altenberg kaj France kiel Vieille Montagne. La vilaĝo kie loĝis la ministoj nomiĝas respektive Kelmis kaj la Calamine, kiuj cetere estas loka nomo de zinka erco. La minejo situis inter la malgranda urbo Moresnet okcidente kaj la eĉ pli malgranda vilaĝo Neu-Moresnet oriente, do tial la enklavo estis konata kiel Moresnet neutre Franclingve, Neutraal Moresnet Nederlande kaj Neutral-Moresnet Germane – kaj “Neŭtrala Moresneto” en Esperanto. Evidente, la urbonomo uzas la samajn literojn en ĉiu el la tri lingvoj, sed kvankam ĝi klare estas Francdevena, estas tre varie kiagrade t kaj s estas elparolataj aŭ ne!
Insulo de stabileco
La neŭtraleco de Moresneto laŭintence estus nur provizora aranĝo, sed ĝi persistis dum pli ol jarcento. Kontraŭe, la Unuigitaj Malsupraj Landoj baldaŭ devis rezigni pri sia unueco. Se oni iom konas la fifaman belgan lingvokonflikton, oni facile imagas ke la Nederlandlingvaj Flandroj estus Protestantoj kaj ke la Franclingvaj Valonoj estus Katolikoj, sed fakte tuta Belgio havas solidan Katolikan plimulton (kiu cetere etendiĝas sufiĉe malproksimen en Nederlandon). De la Reformacio ĝis la Napoleonaj militoj la nordaj malsupraj landoj estis memstaraj, dum la sudaj estis submetitaj al Hispanio kaj poste al Aŭstrio. La registaro en Amsterdamo provis ligi al si la Flandrojn farante la Nederlandan oficiala kaj lerneja lingvo en la flandraj regionoj, sed la flandroj ne estis logeblaj; nur en la 20a jarcento la lingva konflikto vere varmiĝis. En 1830 la katolikaj, flandraj kamparanoj unuiĝis kun la liberala, franclingva elito kaj efektivigis la Belgan revolucion.
Mapeto
de Moresneto
1. La Malsupraj Landoj → Limburgo → Nederlando
2. La
Malsupraj Landoj → Belgio
3. Neutrala Moresneto
4. Prusio → Germanio
a. Nederlanda-Belga limo depost 1839
b. La ŝoseo Aĥeno-Lieĝo
c. Belga-Germana limo depost 1920
Nun koncentru vin, kaj helpu vin per la apuda mapeto, ĉar nun iĝas komplike! Pro la revolucio la Malsupraj Landoj estis dividitaj en Belgion kaj Nederlandon, kiun lastan oni do ofte nomas Holando, kvankam Norda kaj Suda Holando verdire nur estas du el la nunaj 12 provincoj de Nederlando. Luksemburgo estis dividita en okcidentan Franclingvan parton, kiu fariĝis parto de Belgio, kaj orientan Germanlingvan, kiu restis en persona unio kun Nederando ĝis 1890 kaj en dogana unio kun Germanio ĝis la unua mondmilito. La plej sudorienta Nederlanda provinco Limburgo estis dividita, tiel ke la okcidenta parto fariĝis Belga. La orienta parto iĝis, kompense por la perdo de okcidenta Luksemburgo, duklando sub la Germana Federacio en persona unio kun Nederlando. Limburgo tamen iĝis parto de la Nederlanda reĝlando en 1867.
Ĉi tiu tuta tohuvabohuo (kaj la Germana-Franca milito 1870-72) lasis nian malgrandan enklavon tute netuŝita, krom ke la Malsupralanda administrado de Neŭtrala Moresneto transiris al Belgio. Ekestis la kuriozaĵo de kvarlanda punkto tie kie kuniĝis la limoj inter Nederlando, Belgio, Germanio kaj Neŭtrala Moresneto. Tiu punkto (sur la monteto Vaalserberg) estas samtempe la plej alta punkto en Nederlando kun 322,7 metroj super la maro – sufiĉe multe pli ol la tri proksimume 170-metraj altaĵoj en orienta Jutlando, kiuj konkuras esti la plej alta de Danio. La kvarlanda punkto ankoraŭ hodiaŭ troviĝas sur la sama loko, nur reduktita al trilanda punkto. Ĝi daŭre estas turista allogaĵo, precipe por Nederlandanoj, kiuj ĉi tie estas bonvenigataj per filmeto en la loka dialekto.
La vivo en Kelmis
Loĝado en neŭtrala regiono havis certajn avantaĝojn. La mineja kompanio (Société des Mines a Fonderies de zinc de la Vieille Montagne en Lieĝo) estis ĉiosuperrega, sed sociale respondeca dunganto, kiu funkciigis ankaŭ bankon, hospitalon, luigadon de loĝejoj kaj kelkajn butikojn. Importado estis sendogana, impostoj kaj prezoj estis pli malaltaj kaj la salajro pli alta ol en la najbaraj landoj. La loĝantaro dekobliĝis de 256 en 1816 ĝis 2.572 en 1858. El tiuj estis 695 naskitaj en la neŭtrala regiono, dum 852 estis Belgoj (supozeble plejparte Franclingvaj), 807 Prusoj, 204 Nederlandanoj kaj 14 devenis el aliaj lokoj.
Bildkarto pri Moresnet |
Unu el la multaj bildkartoj eldonitaj pri Moresneto kaj la kvarlanda punkto
La malavantaĝoj estis malpli konkretaj kaj precipe temis pri tio ke oni ne povis influi la evoluon. La neŭtralan regionon administradis urbestro, kiun nomumis du komisaroj, unu Prusa en Aĥeno kaj unu Belga en Verviers. Post kiam la urbestro estis nomumita, li praktike estis absoluta reganto. Depost 1859 li elektadis 10 membrojn al konsilantaro, sed la loĝantoj neniam ricevis la rajton baloti aŭ membri en sindikato. Origine estis ankaŭ neniu militservo, ĉar sur la tereno devis troviĝi neniom da militiloj, sed ekde 1854 la Belgaj loĝantoj estis alvokataj al la nacia armeo, kaj ekde 1874 same okazis al la Germanaj.
Ĉar estis neniu kortumo en Kelmis, juraj konfliktoj estis decidataj de Belgaj aŭ Germanaj kortumoj; pri tio oni povis mem elekti! La verdiktoj estis decidataj laŭ la Napoleona kodekso, ĉar tiu estis la valida kiam oni difinis la limojn. La Napoleona kodekso estis modelo en la leĝdonado de la 19-a jarcento, sed neniu leĝdona povo havis la kompetenton ŝanĝi ĝin, kaj ĝi enhavis tre severajn punregulojn; ekzemple ŝtelo de malplena sako povis rezultigi unu jaron da punlaboro! La observigo de la leĝo estis tamen treege indulga, kaj kaŝdrinkejoj kaj hazardludejoj abundis. Okazis vigla kontrabandado de impostitaj varoj, precipe hejme distilitaj alkoholaĵoj (ofte en boteloj etikeditaj kiel “Altenberga Minerala Akvo”), sed ankaŭ kafo, viando, eĉ salo.
Ĉi tiu kvazaŭlandeto, nur je kvarono pli granda ol Monako, iom post iom evoluigis al si tute propran identecon. Jam en 1848 oni stampis kelkajn lokajn monerojn, kvankam la sola leĝa pagilo estis la Franca franko (kvankam oni kompreneble senĝene uzadis kaj Belgajn frankojn kaj Germanajn markojn). En 1883 oni ekhavis la ideon fari propran flagon, horizontalan trikoloron en nigro, blanko kaj bluo. En 1885 la zinkominejo estis elĉerpita, tiel ke la enloĝantoj komencis cerbumi kiel ili certigu ekonomie sian apartan statuson. En 1903 oni provis leĝigi kazinon, sed tio igis la Prusan reĝon minaci ke li donacos la tutan regionon al Belgio, do oni baldaŭ rezignis pri tio. Sed la neŭtraluloj, kiel multaj lokanoj ankoraŭ hodiaŭ fieras nomi sin, estis optimistoj kaj ne facile senesperiĝis.
Wilhelm Molly kaj esperanto
Wilhelm Molly |
D-ro Wilhelm Molly (1838-1919 )
La plej rimarkinda personeco en la historio de Neŭtrala Moresneto estas d-ro Wilhelm Molly. Li alvenis el Wetzlar en Heslando en 1863 por praktiki kiel kuracisto kaj baldaŭ populariĝis pro siaj tre indulgaj prezoj. Foje li preventis ĥoleran epidemion, kaj de tiam lia populareco havis neniajn limojn. Belgio kaj Prusio superŝutis lin per ordenoj, la zinka minejo dungis lin kiel kompanian ĉefkuraciston, kaj la urbestro nomumis lin vicurbestro.
Wilhelm Molly havis multajn interesojn, interalie li estis fervora filatelisto. Li ekhavis la ideon ke Moresneto havu propran poŝton, do li fondis la asocion Kelmiser Verkehrs-Anstalt zu Neutral Moresnet (Kelmis-a Trafika Societo de Neŭtrala Moresneto), kiu eldonis en 1886 siajn proprajn poŝtmarkojn, simile al la privataj poŝtaj kompanioj tiutempe konataj en iuj Prusaj urboj. Tamen laŭ la Napoleona Kodekso poŝto estas ŝtata monopolo, do al ĝi la komisaroj baldaŭ metis finon.
La poŝta iniciato ĉiuokaze restas malgrava kompare al lia klopodo por fari el Neŭtrala Moresneto Esperanto-ŝtaton! La ideon li ricevis de Gustave Roy [gistáv rŭa], franca lingvoinstruisto loĝinta kelkan tempon en Aĥeno. Reveninte al St. Giron en suda Francio, Roy eksciis pri Esperanto, verŝajne pro la unua UK en 1905. Li tuj faris la konekson: La neŭtrala, internacia lingvo Esperanto estus la plej konvena afero ĝuste por la malgranda enklavo ĉe Aĥeno, kunpremita inter tri landoj kaj tri lingvoj. Somere de 1906 li reiris al Moresneto kaj vizitis Wilhelm Molly. La kontakton sendube helpis ke ambaŭ viroj kolektadis poŝtmarkojn kaj estis framasonoj.
La nomo de la nova ŝtato estos “Amikejo”. Unue la du viroj organizas mitingon en la halo de la pafista asocio, la kutima kunvenejo de la ministoj. Ĝi okazas somere aŭ aŭtune de 1907; la ekzakta dato ŝajne estas forgesita, sed ĝi markis la komencon de vera Esperantoentuziasmo en la regiono de Kelmis. En Franclingva broŝuro eldonita komence de 1908, titolita Projet réalisable en six mois d’un état espérantiste indépendent (Projekto de sendependa Esperantista ŝtato realigebla en ses monatoj), Gustave Roy skizas siajn viziojn de nova, mondskala Hansa ligo kun centro en Amikejo. Ĉu deliro? Li skribas mem: “Mi scias ke ne kredos eĉ unu el mil ke eblos la efektiviĝo de ĉi tiu projekto. Sed antaŭ nur dek jaroj eĉ ne unu el miliono kredus la efektiviĝon de sendrata telegrafio.” La monda gazetaro estas bombardata per informoj pri la plano.
Fondo
de "Amikejo"
Foto el la fondo de Amikejo, 1908. Fronte, kiel dua maldekstre de la
aŭto, videblas Wilhelm Molly.
La 13-an de Aŭgusto 1908 la Esperantoŝtato Amikejo do estas proklamota en granda festo. Preskaŭ 100 eksterlandaj esperantistoj alvenis por levi la etoson ankoraŭ pli. Oni eldiras paroladojn pri la nova ŝtato, kaj dum la paŭzoj muzikas la minista fanfaro. Estas ceremonie prezentataj la flago kaj blazono de Amikejo. Fine ĉiuj kantas “O Altenberg!”, poemo verkita por la okazo laŭ la konata melodio “O Tannenbaum”.
Sed denove, kiom laŭvorte oni prenu tion? Karl Schriewer opinias ke oni komprenu la aferon plejparte simbole, sed Molly kaj Roy ŝajne vizias efektivan liberigon el Belgio kaj Germanio. Jam tri tagojn poste Roy iras al Dresdeno por realigi plian frapon. Nome tie okazas la kvara UK, en kiu Universala Esperanto-Asocio estas fondota. Oni intencis ke la ĉefoficejo havos lokon en Ĝenevo, sed kial ne meti ĝin en la same centran kaj neŭtralan Amikejon?
Raporto
al UK 1908
La raporto de Gustave Roy al la UK, trovita ĉe Johano NL
En Dresdeno renkontiĝis 1500 esperantistoj el 40 landoj. La 21-an de Aŭgusto la projekto de Roy estis sur la tagordo, kaj ĝi renkontis same fervoron kiel kritikon. Kelkaj opiniis ke ne necesas formi sendependan Esperantistan ŝtaton, kaj multaj estis nervozaj pri ĉio ajn interpretebla kiel io politika aǔ religia. Unu diris ke Esperanto detruiĝos se ordinaraj homoj ĝin parolos ĉiutage, sed la plej multaj ŝajne vidis nenian problemon en tio. Oni faras voĉdonon, kaj ĝi rekomendas la proponon de Roy.
Sekve en Kelmis Karl Schriewer estas nomumita kiel delegito por UEA, kaj li tuj komencas instali la oficejon de la asocio. Nun oni nur atendas la reprezentantojn de Ĝenevo, kiuj anoncis sian alvenon fine de la jaro. Oni atendis ilin senrezulte, sed la etoso estis simple tro alta por lasi sin seniluziiĝi. Oni laǔplane okazigas grandiozan feston en Amikejo la 27-an de Decembro 1908. Partoprenas 150 esperantistoj de diversaj landoj, oni prezentas teatraĵojn kaj poemdeklamojn en Esperanto, kaj oni kantas la himnon de Amikejo, laǔ la melodio de “la Espero”. La kanto estas eksplicite dediĉita al la senlaca delegito Karl Schriewer.
Sed en 1909 Schriewer devis soldatiĝi, kaj kvazaŭ tute malaperis la animo de la entrepreno. La asocio Amikejo daŭrigis siajn aktivecojn, sed ĉiam pli kiel tute ordinara okcident-eŭropa dormema, loka Esperantogrupo – ne plu teatraj prezentadoj, ne plu instruado de infanoj. En tuta Eŭropa la esperantoptimismo iom malfortiĝis, kaj tio ŝuldiĝis precipe al la tiel nomata Ido-skismo, kiu aparte forte batis Belgion kaj Luksemburgon.
Reforma tumulto kaj stabiliĝo
Tramo en Kelmis (=Neŭtrala Mor… |
Cetere, pri flankaj trakoj, iris unu tia de Belga Moresneto al
la zinka minejo. La trako poste estis plilongigita laŭ la ŝoseo ĝis
Aĥeno kaj uzata por trama trafiko. La linio ne plu ekzistas.
Ido estas reformo de Esperanto kiun en 1907 anonime proponis la
efektive memproklamita “Delegacio por Alpreno de la Lingvo
Internacia”. Al multaj el la okcident-eŭropaj esperantistoj, precipe
la edukitaj, Esperanto estis parto de progresismo kiu povas impresi iom
naiva hodiaŭ. Precipe la fama dana lingvisto Otto Jespersen estis konvinkita ke ekzistas ia “progreso en lingvo”. Laǔ tiu
pensmaniero, ne nur la pli novaj lingvstrukturoj ĝenerale estas pli
bonaj perantoj de la penso ol la pli malnovaj, sed ankaǔ konscia lingvoplanado povas rezultigi ion alian kaj pli
valoran ol egaligo de dialektoj. Jespersen estis sufiĉe sola kun tiu
vidpunkto inter siaj kolegoj, kaj ĝi neniam akiris sciencan subtenon.
Sed estas evidente ke ĝi povis havi allogon al iuj esperantistoj,
precipe en tempo kiam ne estis politike malkorekte distingi inter pli
kaj malpli evoluintaj lingvoj kaj kulturoj.
Pensige estas ke nur tre malmultaj el la “piedsoldatoj” de la
Esperanto-armeo “dizertis” favore al Ido, dum estis pli granda nombro da
“generaloj” – kaj ke la ribelo ne okazis en tempo kiam Esperanto estis
premata, tute male ĝi floris kiel neniam antaŭe. Okazis al Ido tio kion
oni povus antaŭdiri: la provo daŭre perfektigadi la lingvon per dekretoj
ne kondukis al progreso, sed nur al malstabileco. Intertempe Otto
Jespersen ostaĝiĝis al sia propra ideologio, kaj ne havis alian elekton
ol dizerti la duan fojon en 1928 kun sia propra projekto “Novial”, kiu mortis kun li mem en 1943.
La plej elstara Esperantisto en Belgio estis la fama esplorvojaĝanto Charles Lemaire, kiu interalie eldonis La Belgan Sonorilon. En tiu revuo li dum 1908 tiom agitadis por lingvoreformoj ke Belga Ligo Esperantista fine distancigis sin al li. Lemaire tiris multajn kun si al Ido, sed poste tute disreviĝis. La Esperanto-grupo de Luksemburgo estis la sola kiu tutece aliĝis al Ido, kaj karakterize estas ke Luksemburga Esperanto-Asocio estis refondita nur en 1971, kvankam ankaŭ intertempe estis Esperanta aktiveco en la lando, kaj Ido tiam estis delonge forgesita. Plu ekzistas malgranda internacia Ido-asocio, sed ĝi havas neniujn delegitojn en Luksemburgo, Belgio aŭ Danio.
La skismo estis grava skuo al la Esperanta komunumo, sed en la longa daŭro estis avantaĝo elpurigi la reformistojn. Estas realeca takso ke la ceteraj planlingvoj kune havas malpli ol unu procenton de la parolantaro de Esperanto. La vere pensiga fakto tiurilate estas ke apenaŭ iu lingvoteorio kapablas kolekti same grandan plimulton da lingvistoj; precipe estas grava dislimo inter tiuj kiuj rekte aŭ nerekte bazas sin sur Ferdinand de Saussure, kaj tiuj kiuj orientiĝas laŭ Noam Chomsky. Alivorte, estas preskaŭ nenia dubo ke esperanto estas la internacia lingvo, dum estas tre malcerte kia afero entute estas lingvo. Laŭ tiu vidpunkto Esperanto havas konsiderinde pli multe da prestiĝo ol lingvistiko.
La mondmilitoj kaj la postmilita tempo
"Amikayo" |
La kovrilpaĝo de la notoj de la pacmarŝo de Huppermann
Sed tio estis flanka trako. En Amikejo la reforma bacilo neniam ĝenis homojn, sed la 1-a mondmilito tiom pli. Ĝi estis speciale kruela al la miksdevene Belgaj-Germanaj(-Nederlandaj-neŭtralaj) familioj en Kelmis. Unu el la junaj viroj kiujn la Belga armeo vokis al la batalkampo, dum lia bofrato devis servi en la Germana flanko, estis la muzikisto Willy Huppermann. Estante ĉe la fronto li komponis pacmarŝon kiun li nomis “Amikayo” memore al sia perdita patrio (fragmentoj de ĝi estas aŭskulteblaj ĉi tie kaj ĉi tie). Multajn jarojn poste iu Dany Huppermans – supozeble parenco de Willy – faris odon al Kelmis en la loka dialekto
Kiel sciate, Germanio perdis la militon, kaj en 1919 la Versajla traktato provizore asignis Neŭtralan Moresneton al Belgio, kune kun la Germanaj municipoj Eupen, Skt. Vith kaj Malmédy. En 1920 oni okazigis plebisciton, sed pro fortega Franca premo la voĉdono estis nek libera, nek egala, nek sekreta, tiel ke al Belgio la novaj regionoj estis kvazaŭ truditaj. Nur ses jarojn poste Belgio sekrete provis revendi ilin al Germanio, sed la Franca registaro eksciis kaj malebligis tion. Ĉiuokaze jam estis malmoderniĝanta tiu formo de nerekta sklavkomerco en kiu ŝtatoj vendis homojn kun tero, tiel kiel ekzemple okazis al la Danaj insuloj en Karibio en 1917.
Dekomence Belgio estis oficiale Franclingva, tamen kun bazlerneja instruado en la Nederlanda lingvo tie kie ĝi estis la gepatra lingvo de la infanoj. Tion oni rigardis kiel lingvan liberecon, ĉar la burĝaro atendis ke ĉiu ajn ricevinte la ŝancon nature preferos anstataŭigi sian Flandran patois favore al la norma Franca. Kun la tempo la Flandroj tamen ĉiam pli konsciiĝis pri siaj egalvaloro kaj lingvaj rajtoj, kaj la Nederlanda malrapide, sed persiste plivastigadis sian uz-teritorion. Dum la 1-a mondmilito oni provis fari la Nederlandan instrua lingvo en la universitato de Gento, kaj en 1930 oni sukcesis. Samjare estis fondita Flandra Ligo Esperantista, kaj de tiam la Esperanta iniciato en Belgio ĉefe situas en la Flandra flanko.
Dum ambaŭ mondmilitoj la Germanoj certagrade sukcesis ludi per la antagonismo inter Flandroj kaj Valonoj, kaj en la maltrankvilaj tridekaj jaroj, iuj Flandroj komencis agiti por memstara Flandrio. Aliflanke la plej multaj germanlingvaj Belgoj repaciĝis kun la Belgianeco, precipe kiam ekregis Hitlero, kaj post la 2-a mondmilito Okcidenta Germanio ne deziris riski ion pri la limoj al la NATO-partneroj. Por mallongigi longan rakonton, nuntempe estas difinita Germanlingva Komunumo de Belgio samrange kun la Franc- kaj Nederlandlingva. La municipa retpaĝo kelmis.be do tute nature estas en la Germana, kvankam la municipo estas parto de la Franclingva provinco Lieĝo (France Liège, Nederlande Luik, Germane Lüttich). La Germanlingvuloj konsistigas 0,73 % de la loĝantaro de Belgio.
Forgesiĝo kaj remalkovro
Post la 1-a mondmilito estis kvazaŭ ĉiuj preferis forgesi la historion de Neŭtrala Moresneto. La teritorio ja estis tre malgranda, do eble estas ne tiom strange ke estas malfacile trovi fontojn el tiu tempo ekster Belgio. Sed ankaŭ ne estas eĉ unu vorto pri la afero en la du grandaj konsultverkoj pri Esperanto, nome Enciklopedio de Esperanto de 1935 kaj Esperanto en Perspektivo de 1973, kvankam Esperanto plu “ŝvebis en la aero” en Kelmis. Tial oni renkontas nemalmulte da miskomprenoj kaj malprecizaĵoj esplorante la temon perrete. La plej harhirtiga aserto kiun mi renkontis, estas ke Neŭtrala Moresneto neniam ekzistis – krom kiel konscia eraro de kartografo, por protekti sian kopirajton!
Sed en 1991 io okazas. Tiujare la Nederlanda televido “Nederlandse Omroep Stichting” dissendas longetan dokumentfilmon titolitan “La forgesita lando Moresneto”. En Februaro 2010 iu alŝutis ĝin al Youtube en kvin partoj, rigardeblaj ĉi tie: unua parto, dua, tria, kvara, kvina. La anoncado estas en la Nederlanda, la intervjuoj plejparte en la Germana, sed ankaŭ en la Franca kaj Esperanto. Ĝi estus “la definitiva dokumentfilmo” pri la temo, sed la 13-an de Septembro 1998 la Nederlandano Cees Damen starigas la retpaĝon www.moresnet.nl, kaj kelkajn jarojn poste la intereso kvazaŭ eksplodas.
En septembro 2003 la germana regiona radio Südwestrundfunk dissendas tem-programon en kiu Alfred Bertha kaj aliaj Kelmis-anoj rakontas pri la historio de Amikejo. En decembro 2004 plutraktas ĝin la tut-germania Deutschlandradio, kiu uzas la historiiston Herbert Ruland por meti la rakonton de Bertha en pli grandan perspektivon. En decembro 2006 artikolo en la gazeto Die Zeit elfosas novajn aspektojn, kaj en septembro 2007 la nuna loka UEA-delegito, Mathieu Schrymecker, rajtas rekomendi Kelmis-on en la vojaĝkonsila serio “km42” de Spiegel-tv. En majo 2008 Deutschlandradio denove okupiĝas pri la temo per treege ĝisfunda temprogramo, en kiu Herbert Mayer kaj Detlev Blanke estis petitaj detaligi la Esperanto-aspekton.
La disvastigo de la interreto kredeble estas grava elemento de ĉi tiu evoluo. Moresneto estas tipa ekzemplo de temo kiun ordinara enciklopedio preterlasus, sed pri kiu oni evidente farus artikolon por Vikipedio. La Nederlandano Peter Bouhuijs faris belan 12-minutan Google-filmeton kun subtekstoj en Esperanto kaj... iu kompreneble starigis Facebook-grupon nomitan “We want the return of the ministate of Moresnet !!!”. Tio siavice donas okazon al la “malmolaj” komunikiloj denove okupiĝi pri la temo. Arika Okrent traktas la Moresnet-historion en sia nova libro, kaj Marde la 6-an de Aprilo 2010 la Flandra televida stacio Canvas dissendis programon pri Neutrala Moresneto (surrete ankoraŭ videblas nur anoncfilmeto kaj kelkaj fragmentoj).
Siatempe Neŭtrala Moresneto estis ofte komparata kun Ĉikago pro la anarkio kiu regis en ĝi, sed konsidere al la pacemo de la lokanoj kaj ilia malstresa vivmaniero supozeble estas pli trafe kompari ĝin kun la la libera urbo Christiania. En la Nederlanda milde satira blogo La Ministerio pri Deciditaj Aferoj ankaŭ estas propono starigi Novan Neŭtralan Moresneton kiel modelprojekton, interalie por leĝigo de kanabo. Sed tio supozeble fiaskus pro tio ke la jura statuso de Neŭtrala Moresneto estis eĉ pli fragila ol tiu de Christiania hodiaŭ.
Esperanto en la publika spaco
Hodiaŭaj Esperantistoj konscias ke necesas labori kun konsiderinde pli longa temposkalo ol duona jaro, se oniaj klopodoj havu sencon. Okazigo de UK aŭ alia granda Esperantorenkontiĝo povas influi la aspekton de urbo nur tiom longe kiom ĝi daŭras, sed kelkloke Esperanto ekakiras konstantan lokon en la publika spaco. Tio estas evidenta en la pola urbo Bjalistoko, kie L.L. Zamenhof naskiĝis en 1859, sed same atentinda estas Herzberg am Harz, urbo kun 14.000 loĝantoj kiu situas ĝuste meze de Germanio, 90 km sude de Hanovro.
Ŝildo en Herzberg am Harz |
Unu el la unuaj dulingvaj ŝildoj en Herzberg
La 11-an de Julio 2006 la municipa konsilio de Herzberg unuanime decidis aldoni al la urbnomo la oficialan epiteton “la Esperanto-urbo”. Tiu rezulto povis okazi ĉar la urba staciestro Joachim Gießner (1913-2003) estis tre aktiva estrarano de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj ties Germana sekcio. Kelkaj Eŭropaj fervojaj kompanioj antaŭe havis Esperantlingvajn signoklarigojn en siaj horaroj, sed tio estas malpli grava nuntempe, kiam oni ĉiam pli konsultas horarojn surrete. En Herzberg troviĝas interalie Esperanta edukcentro, nombro da ŝildoj dulingve Germane-Esperantaj, Esperantoinstruado en la elementa lernejo kaj vasta esperantobazita kunlaboro kun la pola ĝemelurbo Góra. Sed tio estas rakonto por alia fojo.
Leviĝo kaj stagno
Tamen, ĉu ĉio ĉi estas serioze konsiderebla aŭ ne? La plej proksima Belga Esperantoklubo en Verviers opiniis ke ne. En letero de la 21-a de Junio 1908 al la revuo La Belga Sonorilo ĝi avertas ke la projekto nehelpeble ridindigos Esperanton se ĝi fiaskos, kio plej certe okazos. Tio igis Karl Schriewer, Kelmis-an Esperantiston nur 19-jaran, promesi al Gustave Roy instrui al la loĝantaro Esperanton kvar fojojn en semajno, dufoje al infanoj, dufoje al plenkreskuloj. Dekomence anoncis sin 139 lernontoj. Per Schriewer la projekto ekhavis tirĉevalon, kaj per financa apogo de Moll kaj aliaj patronoj, la moralo de la Esperantoasocio restis alta.
La artikolo unue aperis en la blogo de Jens S. Larsen, kaj estas republikigita ĉi tie kun lia afabla permeso.
Mi laste mem skribis pri tiu kazo en ipernity , kiel kuriozajxo kaj nepre metos en mian specialan kolekton; "Esperanto rare, kurioze", cxar certe estas interese pritrakti tion de historia vidpunkto kaj ne forgesi, kio preskaux okazus.
Estas malfacile diri kio okazus, se vere la proklamitan "sxtateton" oni okceptus.Cxu tiu fakto sukcesigus Esperanton pli aux gxin pli izoligus?
Jam tiam estis esperantistoj dubindaj, do versxajne estis bone, ke ne okazis, cxar plej frue post la mondmilito gxi cxesus ekzisti kaj eble kun gxi ankaux Esperanto-movado.
Eble iuj politikistoj povu tion pritrakti de politika , de internacia flanko.
Certe tamen estas, ke tio estas historio de Esperanto kaj gxia kulturo.