Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Amri Wandel: Aktive progresigi la internan kaj eksteran informadon kaj varbadon. Ekstere - vaste informi pri Esperanto en amasmedioj kaj internaciaj forumoj kaj varbi partnerajn organizaĵojn. Interne - plibonigi kaj informi pri la servoj kaj avantaĝoj de UEA al membroj kaj ne-membroj kaj amase varbi novajn kaj forlasintajn membrojn.
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn?
Necesas informi kaj aktivi por internacia rekono de Esperanto en internaciaj forumoj kiel Unesko, UN, NROj kaj universitatoj, sed ne malpli ĉe parlamentoj, ministerioj kaj la ĝenerala publiko. Ne dependi nur de mecenatoj kiel Miyoshi, sed aktivigi laŭ tutmonda plano la fortajn Landajn Asociojn kaj Fakajn Asociojn. Samtempe gravas revizii la UEA membro-varbadon – aparte en la reta medio, kie troviĝas vasta potencialo: ĝia videbla parto estas verŝajne nur la glacimonta pinto.
Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
Ekde 1992 mi laboras kadre de UEA por plivastigi la sciencan kaj univesitatan agadon per Esperanto. Mi inciatis la komunajn sesiojn de Internacia Kongresa Universitato (IKU-AIS), kaj la scienc-rilatajn kontaktojn inter UEA kaj Unesko kaj NROj kaj daŭre ilin konservas kaj antaŭigas (ekz. E-Revuo, sept. 2009 p. 184). Mi daŭrigos tiun agadon kaj klopodos pli aktive enmiksigi UEA-n, ankaŭ pri la aliaj pli ĝeneraj supre menciitaj terenoj de ekstera kaj interna varbado, kaj aparte pli multe funkciigi la Komitaton kaj Estraron por aktive, daŭre kaj konsekvence agi por tiuj celoj.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
La UK estas la plej sukcesa, longdaŭra kaj impona projekto de UEA. Eblas utiligi kaj perfektigi ĝin en multaj manieroj: signife pligrandigi la partopenantaron en la eŭropaj UKj, iri al novaj landoj kaj mondpartoj kiel Rusio, centra kaj Suda Ameriko, centra Azio - por demonstri la tutmondecon de E-o kaj/aŭ fortigi la movadon tie. Unu malforto estas la manko de daŭra, tutjara agado pri la du supre menciitaj temoj. Por plibonigi la situacion oni povas nomi respodecan estraranon aŭ komisiiton kiu daŭre kunordigos la agadon pri tiuj temoj - en la Komitato, Estraro kaj kun unuopuloj.
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton? Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
En la lastaj jaroj la instancoj de UEA – aparte Komitato kaj Estraro – multe okupiĝis pri planado sed ne sufiĉe iniciatis kaj aktivis en gravaj terenoj kiel informado kaj varbado, interna kaj ekstera. Estas bezonata funda ŝanĝo. La Komitato efektive laboras nur dum la UK. Ŝajnas ke ankaŭ la Estraro plej efike laboris ĉefe dum la UK kaj la printempa (ĉi-jare vintra) estrarkunsido. Eblas aktivigi la gvidajn organojn rete, daŭre kaj dum la tuta jaro. Retaj kunsidoj de la Estraro kaj eĉ de la Komitato povas okazi plurfoje dum la jaro. Veraj kunsidoj ekster la UK povas okazi laŭbezone dum E-aranĝoj kiel la jarŝanĝaj aŭ paskaj renkontiĝoj kaj esti partaj kaj modestkostaj.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
En la du jardekoj dum kiuj mi laboras por UEA, la plej intensajn kaj influajn kontribuojn mi faris kadre de miaj du mandatoj la Estraro. Pro tio mi kandidatas por la estonta Estraro. La subteno de la membraro de UEA en la B-elektoj indikos ĉu kaj kiom oni taksas mian kapablon gvidi al kresko kaj disvastiĝo.
Biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj
Amri Wandel: Universitata profesoro pri astrofiziko en Universitato de Jerusalemo Jerusalemo kaj (gastprof.) Los-anĝeleso. Prezidanto de Esperanto-Ligo Israela, redaktoro de Israela Esperantisto. UEA- membro ekde 1974, Komitatano ekde 1985, dufoje Estrarano. Sekretario de Internacia Kongresa Universitato. Akademiano ekde 1992. Iama TEJO-prezidanto kaj LKK-prezidanto (2000). Ekde 1992 laboras en UEA por plivastigi la sciencan kaj univesitatan agadon per Esperanto. Iniciatis la komunajn sesiojn de Internacia Kongresa Universitato (IKU/AIS), la IKU-libron kaj retejon. Iniciatis kaj daŭre konservas scienc-rilatajn kontaktojn inter UEA kaj Unesko kaj NROj, aparte Internacia Asocio de Universitatoj kaj la Scienca Sekoto de Unesko (E-Revuo, sept. 2009 p184).
Movadaj celoj: Informi kaj aktivi por vasta internacia rekono de Esperanto en Unesko, UN, NROj universitatoj, parlamentoj kaj la amasmedio. Revizii la UEA membro-varbadon – aparte en la reta medio, kie troviĝas grandega potencialo. Gvidi UEAn al pli aktiva rolo kaj enmiksiĝo internacie kaj amasmedie. Revizii la Komitatan labormanieron – cele al reta kaj daŭra. Pretos reeniri la Estraron.