Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro

Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:06
La ĝenerala sekretario de UEA pretas resti ĉe sia posteno en la estraro de la asocio, se la individuaj membroj elektos ŝin kiel komitatanon B. Laŭ ŝi la komitato de UEA estas tre pasiva, kaj krome mankas komunikado inter iuj landaj asocioj kaj ties reprezentanto en la komitato. Tial eventuale necesus reanalizi la tutan modelon de la funkciado de UEA. "Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano", miras Barbara Pietrzak.
Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro

Barbara Pietrzak

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Barbara Pietrzak: La daŭrigo de informaj kaj instruaj klopodoj disvastigi Esperanton. La daŭrigo  de klopodoj, ke UEA en la familio de neregistaraj organizoj veku ĉiam pli tujajn, refleksajn  asociaciojn kiel Asocio  aganta por la egala kaj senkompleksa komunikado inter la homoj, kontribuanta al konservo de kultura - inkluzive lingvan - bunto de la homaro. Kiel asocio aganta por la lingvaj homaj rajtoj.

Interne daŭrigo de la klopodoj por fortigi la identecon de la membroj de UEA (inkluzive de la aligitaj) kun ilia tegmenta organizo, i.a. helpe de ĉiam pli profesinivele aplikataj elektronikaj rimedoj (la Interreto).

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Klare kaj kompreneble vortumi siajn planojn tiel, ke la membroj kaj la asocioj senprobleme identigu sin kun ili, sekve sentu sin motivitaj agi. Same se  temas pri la ekstera agado,  kiel ankaŭ la interna.

Kiel komitatano B mi klopodos  utiligi la potencialon, kiun reprezentas Individuaj Membroj en la funkciado de la tegmenta UEA, sed ankaŭ instigi ilian kunlaboron kun  la LA-oj;

Krome mi strebos intensigi paŝojn por landnivele kaj internacinivele ligi kunlaboron kun organizoj rimarkantaj la homrajtan dimension de la lingvoj.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La ĉefa forto estas la homoj, iliaj talentoj kaj ilia ideoriĉo. La malforto – la malfacilo kunlaborigi tiun  homan forton  vaste dissemitan tra la mondo por iom pli longdaŭraj teamaj taskoj.  Kiel parta solvo povus roli porokaze establataj kolektivoj por atingi konkrete difinitajn celojn.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Bedaŭrinde ne. La LA-oj elektante siajn komitatanojn subtaksas, ke pere de siaj komitatanoj ili rajtas kaj povas influi la laborojn de UEA. Multaj komitatanoj estas pasivaj, kaj aferkernaj diskutoj estas apenaŭaj. Tio ne rezultas nur el pasiveco de homoj,  kiuj transprenas la taskon, sed spegulas mankon de komunikado inter iuj LA-oj kaj iliaj reprezentantoj en la Komitato. Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis la starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano.

Povas esti, ke – konforme al la aŭdiĝantaj ĉiam pli ofte opinioj -  entute necesas reanalizi la funkcimodelon de la Asocio kaj ĝiaj organoj.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Preskaŭ ne ekzistas kolektivo, kies laboron ne eblus plibonigi. La estrara agadmalfacilo konsistas en tio, ke grupo de personoj kun tre malsamaj spertoj devas ekagi kiel teamo. Esperantistoj ĝenerale plej ofte elstariĝas kiel individuaj agantoj – do eĉ havante komunan celon ili tendencas al individuaj agadmetodoj. Tio evidente ne signifas, ke ekz. oni realigas taskojn komisiitajn de la Komitato kaj sekvantajn el la agadplanoj unuopule. Ĉiu por konkretaj taskoj kunlaboras kun kolektivo de kompetentaj kunlaborantoj.

Individueco en  si mem estas avantaĝa, la teama laboro postulas pli da individueco elasta.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Jes, mi pretas utiligi akiritajn spertojn  kiel Ĝenerala Sekretario por efektivigi la celojn pri kiuj mi ĵus parolis.

 

Biografieto kaj movadaj celoj
Kun Esperanto konatiĝis skoltaĝe en 1958, kio ebligis jam la sekvan jaron partopreni la unuan E-aranĝon, te. la Internacian Infanan Kongreseton. Preskaŭ samtempe aliĝis al la Pola E-Asocio kaj 1962-65 aktivis en la Pola E-Junularo kaj TEJO. Kunlaboranto de la revuo “Tamen”, redaktoro de “Pola Esperantisto”. Specialistiĝinte pri la pola filologio en la porinstruista supera lernejo sian  pli ol 40-jaran profesian karieron  ligis kun la E-Redakcio de Pola Radio,  kiel tradukistino, redaktorino, parolistino, sekve  ĵurnalistino kaj  fine la Estro de la Redakcio. Daŭra kunlaboranto de la novformulaj E-programoj de Pola Radio post 2007.
Membro i.a. de Akademio de Esperanto, ALE kaj de AIS. Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado (2007-2010).

La motivoj de kandidatiĝo: Pluaktivi – utiligante la spertojn el la profesia laboro kaj organiza laboro kiel ĜS de UEA  por glata funkciado de ĉiuj strukturoj de la Asocio, kunlabori por pli aktiva  laboro de la Komitato ankaŭ en la interkongresa periodo, utiligi la  potencialon, kiun reprezentas Individuaj Membroj en la funkciado de la tegmenta UEA. 

Deklaro pri la  movadaj celoj: Kiel miajn movadajn celojn mi konsideras informajn kaj instruajn klopodojn  disvastigi E-on, kiel rimedon de egalrajta komunikado en la internaciaj rilatoj, kiel rimedon de interkultura dialogo. Ne malpli  grava estas la firmigo de la ekstera pozicio de UEA – ankaŭ inter aliaj neregistaraj organizoj de UN -   kiel  asocio aganta por la lingvaj homaj rajtoj. Klopodoj kunlabore proksimiĝi al aliaj organizoj, kiuj realigas similajn kaj kongruajn celojn.  Ne laste  fortigo de la identecosento de ĉiuj membroj de UEA kun sia tegmenta asocio kaj logo de eksterasociaj E-parolantoj al kunlaboro por realigi la konkrete difinotajn  celojn.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-03-28 22:14
La tuta elekto estas granda komedio, kiu nenien gvidas, se gxi dauxre restas tiel praktikata kiel gxis nun.

Unue, simpla esperantisto ne komprenas por kio estas bezonaj A,B,C kaj eble Z kategorioj.Tiu sistemmo laux mia opinio gvidas, ke nenio povas grava sxangxigi.
Bedauxrinde la vivo rapidege sxangxigxas kaj UEA estas de x-jaroj forlasita de moderna vivo, agado.(kvazaux en 100jara dormo).
Cxiu ion scias nur ne scias kien, cxiu ion agas nur ne scias por kio, cxiu ion volas , sed ne scias kion.

Due, devus finfine nove esti fiksitaj celoj de UEA. Laux mia opinio, gxi devus esti kvazaux federacio de cxiuj ekzistantaj E-organizoj, ilin kunordigi kaj administri. Krom tio devus dejxeti klare tiel nomatan "neutralecon" se temas pri lingva politiko kaj diskriminacio.UEA estos internacie respektata, se scipovus protesti kontraux diskriminado de Esperanto en multaj landoj, kie gxi ne estas agnoskita kiel samranga fremda lingvo. Cxu vi ion similan jam auxdis?

Trie, ne suficxas kelkajn segxojn sxangxi en la cxambro por havi novan estraron, novajn ideojn, novan strategion. Estas nepre bezonaj tute novaj homoj, kun novaj ideoj kaj de "akiritaj spertoj" ili povus nur lerni ilin ne ripeti!Nur komisiono de ekspertoj povus ellabori aktualan strategian planon.

Kvare, priskribita manko de komunikado povas esti tre bone akirita per modernaj interetaj eblecoj.Mi ekzemple aktivas en la grupo "Esperanto por EU" kaj ni kelkfoje po semajno konferencas skajpe kun tre bonaj rezultoj.

Kvine kaj eble ne laste , mi proponus ne allasi personoj al la estraro en agxo de pli ol 70 jaroj!

Kiel laste mi volas aldoni; " ne utilas plej bonaj soldatoj sen bona gvidantoj"
hermes
hermes diras:
2010-03-29 12:32
"ne utilas plej bonaj soldatoj sen bona gvidantoj" sed gvidanto estis antaŭe soldato, se estas nebonaj gvidantoj, tio volas diri ke estas nebonaj soldatoj. Do la gvidantoj estas malplej stulaj soldatoj. Tiel estas la vivo.
dennis
dennis diras:
2010-04-20 18:14
Barbara,

Kio estas via vidpunkto rilate la Principaron de Frostevalen kompare kun la Gvidlinioj por Informado pri Esperanto, kiu trovighas sur la retpagharo de UEA?

Josip Pleadin ne vidas kontraudirojn inter la du dokumentoj, sed vidas multe da praktikaj partoj en la Principaro de Frostevalen. Li pensas, ke la Principaro plejparte, post iom da modernigo kaj ghisdatigo, ankorau validas.

Jose Antonio Vergara substrekas, ke pro la 54-jara agho de la dokumento de Frostevalen, ke oni prefere cherpu konceptan bazon el la Gvidlinioj. Andreas Kunzli mencias, ke ni eble reprenu la Gvidliniojn kaj adapti ilin al nuntempaj bezonoj, dum Josip parolas pri “nova Frostavalen.” Tra alia lenso vidas la situacion Lu Wunsch-Rolshoven rimarkigante, ke nur unu el 20 homoj havas realisman bildon pri Esperanto. Do, chu tiuj du dokumentoj aplikighas al tia situacio de nekonateco?

El mia angulo en Chinio, mi povus diri se mi prezentus al miaj studentoj (en la komerca fako, kaj plejparte jam estroj en chinaj entreprenoj kaj en la registraro) la chef-ideojn, tradukitajn, de tiuj du dokumentoj, ili multe pli facile komprenos la Prinicparon de Frostevalen, ech se ghi estas, kelkloke, eksmodighinta.

Kiujn komentojn au rekomendojn vi havus pri la Principaro kaj la Gvidlinioj?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino
www.linguafest.info
www.bekkurso.info