Bona Espero ree viglas post la fajro
Libera Folio: Precize kiam okazis la fajro?
Ursula Grattapaglia: La fajro komenciĝis sabaton, la 18-an de septembro, posttagmeze, alvenanta el distanco de ĉirkaŭ 15 km el la nordo. Ni jam estis preparintaj defendan zonon per nia traktoro ĉirkaŭ la plantaĵoj kaj domoj. La fronto estis kilometrojn larĝa kaj la funkciuloj de la Nacia Parko klopodegis jam la tutan posttagmezon haltigi la fajron je dek km de ni. Ni fidis, sed restis vekaj dum la nokto. La fajro alproksimiĝis senhalte kaj je la 2-a horo frumatene atingis nian teritorion.
Bona Espero posedas 943 hektarojn da nefertila savana grundo, sed riĉa estas la bieno pro endemiaj specialaj plantoj kaj multaj bestoj, kiel jaguaroj, simioj, cervoj, lupoj, dazipoj, serpentoj diverstipaj, emuoj, kaj plej diversaj specioj de papagoj, araoj, tukanoj kaj aliaj birdoj.
Fakte nia teritorio estis parto de la najbara fama nacia parko kun dekoj da akvofaloj, kiun vizitas daŭre turistoj, sed, pro nia socia servo al la sep urbetoj de la regiono, la ŝtatprezidanto faris specialan dekreton eltirante nian areon el la parko, jam en 1981 pro niaj petoj. Pro tio nin ĉirkaŭas je tri flankoj la parko. Ni fakte ne rajtus modifi per konstruaĵoj aŭ grandaj monokulturoj la medion, kiu ĝis 10 km de la parklimoj estas protektata areo.
Do la fajro atingis nin en kelkaj lokoj ĝis 10 metroj de la domoj, sed en aliaj areoj ni sukcesis per kontraŭfajro bari la alvenon. Oni metas fajron en kontrolita mallonga areo (eble nur 20 m) kaj zorgas, ke ĝi iru nur for de ni kaj ne reen al ni. Tio estas arto, kiun ni lernis dum niaj 36 jaroj da defendo. Kiam nia fajro renkontos la alvenantan fajron - nerakontebla momento! La du fajroj mortas abrupte per altegaj flamoj. Simple. Kaj restas nur fumantaj arbetoj. Tion ni sukcesis per la helpo de pluraj ekslernantoj, kiuj alvenis nokte je la 3a horo vidante de 6 km la fajron ĉe ni.
Kio kaŭzis la fajron, kaj kion ĝi detruis?
La direktoro de la Parko sukcesis klare ekkoni en kies bieno komenciĝis la fajro, kaj tiu bienisto ricevis ege altan monpunon kaj proceson. La bienistoj tutnormale bruligas pecetojn de eble dek hektaroj de siaj grundoj por ke la centoj da bovinoj havu freŝan herbejon post dudek tagoj. Ili tute ne manĝus sekan herbon. Brazilaj bovinoj... Sed en nia kazo, la fajro fuĝis la kontrolon de la bovgardistoj...
Kion la flamoj detruis ? Estas ekologia katastrofo sur areo de kelkmiloj da hektaroj, 90% de nia grundo, 100% de ĉiuj de niaj najbaroj, pluraj domoj forbrulis, 50% de la parko, kiun lundon, la 20-an de septembro komencis savi tuta grupo de fajrobrigadistoj, kiuj venis el la ĉefurbo Brasilia (je 250km) dum pluraj tagoj.
La viroj de Bona Espero havis evidente kelkajn brulvundojn, sed jam plu ekzistas nur la cikatroj. Dum tiuj tagoj vizitis nin brazila esperantisto, Amarílio Carvalho, el Mato Grosso, kiu, malgraŭ siaj 77 jaroj, kuraĝe kaj forte batalis kontraŭ la fajro. Sed ian momenton li estis ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj kaj liaj kruroj brulvundiĝis, dimanĉon frumatene. Mi tuj surmetis nian indiĝenan medikamenton, t.e. aloo vera, planto ĉiam preta por tiuj kazoj; post kelkaj tagoj jam li bonfartis.
Kian posedaĵon ni perdis? Kilometrojn da fostoj de niaj pikdratbariloj ĉirkaŭ la diversaj limigitaj kampoj, kiel vi povis vidi sur la fotoj. Ili estas el eŭkaliptoarboj, ĉar tiel senpagaj, ni plantas multajn kaj ili rapide kreskas. Sed nun nia estraro faris la decidon, ke en plej necesaj zonoj ni klopodu starigi fostojn el cemento – kontraŭ la venontaj fajroj!
Sciu, ke pasintjare ni havis tri francajn volontulojn kaj ili volis nepre finance kontribui por starigi trikilometran pikdratbarilon kun eŭkaliptaj fostoj, kiuj plejparte, post nur unu jaro da utileco, jam forbrulis. Vera katastrofo pro la laboro kaj la financa investo...
Kiom da loĝantoj kaj kunlaborantoj nun troviĝas en Bona Espero?
En Bona Espero manĝas ĉiutage inter 35 kaj 40 homoj. Ni agadas en tri kampoj: Socia asisto – ekologia agrikulturo – Esperanto-kulturo. Tiel decidis la statuto de la 6 brazilaj fondintoj en la fora jaro 1957. La grundon ili ricevis duone donace kaj duone aĉetis ĝin. Tiam grundo estis preskaŭ senpaga, sen nuntempe, post 53 jaroj, ĝi jam havas altan valoron, ankaŭ pro ĝiaj 5 grandaj domoj.
Kiuj estas la ĉefaj agadoj, kaj kiel estas financata la funkciado de Bona Espero?
Nia eduka institucio estas je publika utileco municipa, ŝtata (Goiás) kaj federacia; tiel ni ne pagas impostojn, ricevas senpage elektran energion kaj bedaŭrinde nur parton de la necesaj aĉetendaj nutraĵoj kaj vestaĵoj por la infanoj, kiujn ni ne povas mem produkti.
Ni funkciigas filion de la urba publika lernejo en niaj instalaĵoj por infanoj inter 4 kaj 13 jaroj. Duono de ili loĝas daŭre en Bona Espero, la aliaj alvenas per speciala buso de la urbestro, kiu kolektas la infanojn en la regiono kaj vespere reportas hejmen. La instruistino kaj la kuiristino estas pagataj de la ŝtato. Plian instruiston pagas la germana subtena asocio Bona Espero e.V., kies prezidanto estas Bernd Schoenberner. Tiu grupo ankaŭ multege helpas por garantii la aĉeton de lernomaterialoj, ŝuoj kaj vestaĵoj, gaso por la kuirado, benzino kaj etanolo por la aŭtomobiloj, ĉar ofte oni devas transporti infanojn al hospitalo aŭ dentisto aŭ juĝisto.
Pluraj volontuloj zorgas la centojn da fruktoarboj (bananoj, oranĝoj, citronoj, mangoj, kafo, gujavoj, papajoj, avokadoj, kaj aliaj indiĝenaj plantoj) kaj grandegan legomejon. Francaj esperantistoj pagas la salajron de unu agrikulturisto por produkti legomojn kaj fruktojn. Ni daŭre kaj senhalte de 50 jaroj plantas arbojn. Granda fajro en 2003, detruis 30 oranĝoarbojn kaj ne facilas aĉeti novajn arbidojn. Ĉifoje neniu fruktoarbo forbrulis, ĉar ni jam antaŭe faris sekureczonon.
Nia ĉefa agado estas kunlabori kun la sociaj instancoj, du el la bonesperanoj estas membroj de urbaj konsilioj, ni akceptas infanojn el riska situacio. Ofte ni devas protekti infanojn misuzitajn de plenkreskuloj, aŭ kaŝi atestantojn de krimoj. Vi skribas ke estas orfejo. Sed fakte ni ne havas orfojn, tio signifus ke ambaŭ gepatroj mortis, sed ĝenerale niaj infanoj estas forlasitaj de vivantaj gepatroj. La polico forprenas de tiuj (plej ofte fortaj alkoholuloj, droguloj, prizonuloj, prostituitinoj ktp.) la infanojn por kelkaj jaroj, dum oni klopodas rehabiliti tiujn familiojn.
Kelkaj infanoj restas unu jaron, aliaj kvin aŭ dek, tio dependas de la kazo.
Kiel oni uzas Esperanton ĉe vi?
Esperanto en Bona Espero estas tutsimple utila kaj necesa elemento, en la senco, ke ĉu la franca patrino kun siaj tri infanetoj, ĉu la nuna belga studento de antropologio, ĉu Ester Schor, ĉu Roman, Marian, Georgo Handzlik, Amarílio, Francesco Maŭrelli, Alejandro Cossavella, Anton Oberndorfer (nur lastjare ĉiuj tiuj)aŭ aliaj dekoj, eĉ centoj da bonvolaj volontuloj sidas kvarfoje tage ĉe la manĝotabloj aŭ ludas kun la infanoj, aŭ instruas, aŭ flegas arbojn, aŭ farbas domojn, aŭ kantas aŭ kuiras. Ili uzas esperanton nature. La infanetoj estas ofte Esperanto-analfabetoj, t.e. ili parolas, komprenas, per simpla simbiozo, ĉar ili alvenas ĉiuj analfabetoj, eĉ 11 jaraĝaj, sed ne lernas en la lernejo skribi, kvankam post iom respondas flue. Prioritata estas la kapablo legi, skribi kaj kalkuli en ilia portugala lingvo, evidente.
Ni instruas Esperanton kaj kelkfoje prelegas en nia urbeto Alto Paraiso, en la rotaria klubo ekzemple, ni akceptas multajn vizitantojn el Brasília, kiuj interesiĝas pri esperanto. Ĵurnalistoj de revuoj kaj TV ofte intervjuas kaj pro nia speciala situacio multe informas, ja eĉ mi diru, propagandas la ideon pri internacia lingvo pro nia konkreta fakto de ĉiutaga uzo de Esperanto.
Kian helpon unuavice bezonas nun Bona Espero? Ĉu jam alvenis aŭ estis promesitaj kontribuoj de esperantistoj?
Kion ni bezonas? Brakojn por helpi en la plantaĵoj, monon por aĉeti fostojn por protekti nian teritorion. Akvumi 500 arbidojn, kiujn ni plantis kunlabore kun UNEP por planti tutmonde unu miliardon da arboj. Kaj tiel plu.
Jam alvenis multege da mesaĝoj de solidareco el la tuta mondo – ni miregas, ĉar ni nur informis kelkajn eksvolontulojn en Francio unue, sed ili sendis al aliaj. Jes, jam alvenis ankaŭ kelkaj financaj kontribuoj, kaj multaj jam promesis sendi helpon. Ni povas diri al vi, ke la cementaj fostoj estas multekostaj, unu fosto dek eŭrojn. La plej urĝa estas la norda linio de 2300 metroj. Sed ja mankas pli ol dek kilometroj da bariloj entute. Tamen ne tiel urĝaj, ĉefe ĉar ni ne trovas fortajn homojn por fiksi la fostojn en la terenon kaj meti la draton. Ĉu esperantistoj pretus veni por tiu peza laboro?
Mi sendas al vi kelkajn fotojn de niaj lernantoj, por ke vi vidu ne nur tiujn nigrajn panoramojn sed ankaŭ la gajajn vizaĝojn de niaj etuloj. Sciu, ke jam la ŝoko pasis, la unua pluvo post monatoj da seka período helpas verdigi la kampojn. Ni dankas anticipe por ĉies solidara helpo!
Morgaux mi iras al la banko kaj sendas unuan "foston".