Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo
Libera Folio: Vi kompilis liston de legindaj beletraj tradukoj en Esperanto - kiucele?
Edmund Grimley-Evans: Mi ekhavis la ideon pro anglalingva libro, kiun mi tralegis, kiu prezentas la romanojn, kiujn oni "legu antaŭ ol morti". Dum mi tralegis ĝin, mi notis la librojn, kiujn mi jam legis, kaj la librojn jam tradukitajn al Esperanto, kaj mi pripensis, kiagrade oni povas ekkoni la mondan literaturon per Esperanto. (La anglalingva libro prezentas ne nur, sed ĉefe anglalingvajn librojn.) Jen la origino de la ideo, sed la celo estas instigi homojn legi la librojn. Ŝajnas al mi, ke esperantistoj ne sufiĉe aprezas sian tradukliteraturon, kaj ĉi tiu eta iniciato eble instigos kelkajn homojn pli interesiĝi pri ĝi.
Cetere, mi persone gajnis el la projekto, ĉar mi ricevis liston de utilaj rekomendoj por aldoni al mia listo de legotaĵoj. Kvankam miaj malgrandaj infanoj forrabis preskaŭ mian tutan liberan tempon, ĝuste por legado mi ankoraŭ havas tempon, ĉar legado estas io, kion oni povas fari, dum oni gardas infanojn. Nu, mia edzino eble pridisputus tion. Kiam ŝi hodiaŭ atentigis min pri iuj detruoj faritaj de la infanoj, dum mi havis "la nazon ŝovita en libron", ŝi ne estis tre imponita de mia senkulpigo, ke Kafka uzas tiel diable longajn alineojn kaj mi kutimas levi la rigardon nur ĉe la fino de alineo.
Kelkfoje, dum mi prilaboris mian liston, mi demandis min, ĉu ĝi valoras tiom da tempo - mi pritraktis pli ol 300 retmesaĝojn, pretigante ĝin - sed ne estus la unua fojo, ke mi kulpas tiel. Kiel studento mi iam foruzis en esplorado kelkcent horojn por verki dupaĝan artikolon por Monato. Ĉu la rezulto valoris tiom da tempo? Verŝajne ne, kaj eble estas simile rilate mian liston de legindaj tradukoj, sed mi esperas, ke ĝi almenaŭ iomete utilos.
Kiel vi elektis la verkojn, kiuj eniris la liston? Kiujn kriteriojn vi uzis, kies konsilojn vi petis?
Por peti rekomendojn mi retmesaĝis al longa listo da homoj, kiujn mi elektis kvazaŭ hazarde. Sten Johansson helpis pri la adresaro. Inter la spamitoj estis pluraj fakuloj pri literaturo, kaj preskaŭ ĉiuj havis ian ligon al literaturo, sed ne estis nur literatoroj, kaj tiel estas bone, ĉar mi volis scii ankaŭ, kiujn librojn ŝatas la "ĝenerala publiko". Mi skribis al okdeko da homoj, kaj pli ol du trionoj el ili respondis, kio estas granda proporcio kaj eble montras la helpemon de esperantistoj.
Pri la kriterioj estas malfacile respondi, ĉar ili estis tre malprecizaj. Mi povus mencii: nacilingva graveco, graveco por Esperanta literaturo, kvalito de la traduko, populareco... Dum mi prilaboris la liston, aperis kriterio, pri kiu mi komence ne pensis, sed kiu multe influis la finan elekton, kaj tio estas kriterio aplikebla ne al unuopaj verkoj, sed nur al la tuta listo: nome, bunteco. Mi volis krei liston kun multaj diversaj verkoj: diversaj stiloj, diversaj epokoj, diversaj temoj, diversaj fontlingvoj. Tial mi decidis ne enmeti pli ol unu verkon de ĉiu aŭtoro, kaj mi intence elserĉis bonajn verkojn el kelkaj lingvoj ankoraŭ ne reprezentataj en la listo.
Unu respondinto atentigis min pri interesa kriterio, kiun mi antaŭe ne pripensis: la rapideco aŭ aktualeco de traduko. Ĝenerale oni tradukas al Esperanto malnovajn librojn, klasikaĵojn, librojn de aŭtoroj de longe mortintaj (ankaŭ pro la hodiaŭa kvazaŭeterna kopirajto). Tamen, en la historio de Esperanto estas kelkaj frapaj esceptoj al tiu regulo, libroj, kiuj aperis en Esperanto preskaŭ samtempe kun la originalo, ekzemple: "En okcidento nenio nova" (1929), "Per balono al la poluso" (1930), "Ekspedicio Kon-tiki" (1950/1951).
Kiom da libroj eniris la liston, kaj kie ĝi estos legebla?
Jam de la komenco mi volis listigi cent librojn, nur ĉar cent estas tiel nomata "ronda" cifero, sed mi ne certis, ĉu eblos trovi tiom da rekomendeblaj libroj; eble mi devus kontentiĝi per kvindek. Fine ne estis malfacile listigi cent, ĉar oni rekomendis al mi pli ol 350 librojn, sed elekti ilin estis malfacile, kompreneble, kvankam mi povis tuj forstreki kelkajn rekomendojn pro la decido ne enmeti antologiojn, tio estas, kolektojn de verkoj de diversaj aŭtoroj.
Mi esperas, ke la listo aperos premiere en la oktobra aŭ la novembra numero de "Esperanto". Poste ĝi aperos ankaŭ en la reto, kaj mi esperas, ke ĝi estos la komenco de nova sekcio en la bonega TTT-ejo esperanto.net/literaturo, prizorgata de Sten Johansson, kiu nun traktas nur la originalan literaturon en Esperanto.
Pri kio konsentis la personoj, kies opiniojn vi petis, pri kio ili ne konsentis?
Jes, estis kelkaj interesaj malkonsentoj! Verŝajne la plej frapa temas pri De Diego. De Diego esperantigis multajn gravajn verkojn el pluraj lingvoj, sed troviĝas tre diversaj opinoj pri la valoro de liaj tradukoj. Laŭ iuj, ili estas "bonegaj", "elstaraj". Laŭ aliaj ili "simple ne estas legeblaj": De Diego "transformis la ordinaran, klaran lingvaĵon de la originaloj al nekomprenebla galimatio". Kvazaŭ mezan vidpunkton oni trovas ĉe unu respondinto, kiu konstatis, ke "la lingvaĵo de De Diego estas vere ia dialekto de Esperanto, sed oni ne povas ne ĝui ĝin". Nu, verŝajne mi jam sufiĉe, eble jam tro avertis pri la specialeco de la lingvaĵo de De Diego; legu mem liajn tradukojn por ekhavi propran opinion. Cetere, unu el liaj pli fruaj tradukoj, la "Cigana romancaro", estis rekomendita eĉ de Renato Corsetti, kies opinio pri neologismoj estas bone konata en Esperantujo. Jen alia kialo por ne antaŭjuĝi.
Alia interesa malkonsento temis pri du tradukoj de "Infero" de Dante, fare de Kalocsay kaj Dondi. Laŭ iuj la traduko de Kalocsay estas nepre pli bona; laŭ aliaj la traduko de Dondi. Bedaŭrinde mi mem ankoraŭ ne serioze okupiĝis pri Dante kaj ne povas esprimi propran opinion. Oni devus prezenti elĉerpaĵojn kiel paralelan tekston kaj diskuti senpartie iliajn mankojn kaj meritojn. Verŝajne iu jam faris tion, sed mi ne trovis tian komparon en la reto. Tial mi devis transdoni la decidon al la legantoj de mia listo. Ne nur ĉe tiu verko mi profitis la eblecon mencii plurajn tradukojn de la sama verko.
Estis ankaŭ aliaj konfliktaj opinioj pri apartaj verkoj, kio instigis min peti pliajn opiniojn pri specifaj libroj. Mi havas la impreson, ke mi trafis iufoje la reciprokan malŝaton inter rivalaj grupoj. Mi suspektas, ke mi ricevis kelkajn pritaksojn, kiujn influis ne nur la kvalitoj de la teksto pritaksata, sed ankaŭ iaj personaj faktoroj.
Alia afero, kiu ne estas vere malkonsento, sed ja ia malkongruo inter la rekomendoj, estas tradukoj el la japana. Kelkaj tradukoj el la japana estis rekomenditaj de diversaj homoj el diversaj landoj, sed ne multaj, do malneto de mia listo havis tre malmultajn tradukojn el la japana. Japana korespondanto persvadis min repripensi tiun mankon. Japanio havas fortan literaturan tradicion kaj fortan Esperanto-movadon. Ĉu eblas, ke oni malprave ignoras ĝiajn atingojn? Kvankam mi ĝenerale ne volis enlistigi verkojn rekomenditajn nur de samlandanoj, mi faris escepton ĉe kelkaj japanaj verkoj, kvazaŭ por kompensi maljustan traktadon. Mi esploris pri la koncernaj verkoj laŭ miaj ebloj, sed mi ankoraŭ ne trovis tempon por efektive legi ilin, do mi esperas, ke mi ne grave eraris. Mi ricevis ja kelkajn fidindajn atestojn pri ili.
Ĉu laŭ via sperto homoj legas tradukojn al Esperanto, aŭ ĉu literaturemaj esperantistoj preferas legi en Esperanto nur originalaĵojn? Kiaj argumentoj ekzistas por legi aŭ ne legi tradukitan beletron en Esperanto?
Multaj homoj skribis, ke ili preferas la originalan literaturon en Esperanto, kvazaŭ tio estus originala sinteno. Fakte tio estas tre ofta opinio, kaj kelkfoje ĝi randas al antaŭjuĝo. Oni povas argumenti, ke la nacilingvan literaturon oni legu prefere nacilingve, sed pripensu, kiel eblus plivastigi tiun argumenton. Ĉu francaj esperantistoj parolu inter si nur la francan, ĉar tiel oni komunikas pli efike? Se ĉiuj esperantistoj kondutus tiel, de kie venus bona lingvoscio? Mi ne volus iri al alia ekstremo kaj pretendi, ke oni devas legi nur la Esperantan tradukon, kiam ĝi ekzistas, sed legado de nacilingva literaturo estas unu el multaj aferoj, kiujn oni povas fari per Esperanto, do, kiam oni disponas la okazon tion fari, eble oni kaptu ĝin, ĉar tiel oni disvolvas sian propran lingvoscion kaj ankaŭ la lingvon mem.
Kompreneble ne ĉiu interesiĝas pri beletro, same kiel ne ĉiu interesiĝas pri komerco. Mi ofte legis la admonon, ke por sukcesigi Esperanton esperantistoj okupiĝu pri komerco. Tamen, mi ne interesiĝas pri komerco, en iu ajn lingvo. Estus verŝajne granda fiasko, se mi ekkomercus per Esperanto. Aliflanke, mi ja ŝatas legi librojn el diversaj landoj, do mi klopodas fari tion laŭeble per Esperanto, eĉ se la Esperantaj libroj estas pli multekostaj kaj ne ĉiam pli bone tradukitaj.
Cetere, mi ne volas troigi pri la malŝato de tradukliteraturo. Multaj esperantistoj forte interesiĝas pri tradukoj en Esperanto, kaj ni havas, se ne neŭtralan, almenaŭ tre larĝan rigardon al la monda literaturo. Inter la rekomendoj estis 36 fontlingvoj, kaj preskaŭ tridek lingvoj estas reprezentataj en mia listo de cent "plej legindaj" tradukoj. Tio okazis parte pro tio, ke mi intence favoris la lingvojn ankoraŭ ne reprezentatajn, sed verŝajne estus dudeko da lingvoj, eĉ se mi ignorus tiun aspekton. Tio estas jam granda nombro. En tipa nacilingva kulturo, kiom da homoj kutime legas literaturon tradukitan el dudek lingvoj?
Kiuj estis la plej popularaj verkoj inter la homoj, kiujn vi kontaktis?
La plej rekomendita prozaĵo estis "La majstro kaj Margarita" (fakte kun granda marĝeno, kvankam ĝia tradukinto estis tro modesta por mem rekomendi ĝin). Sekvis ĝin: "Cent jaroj da soleco", "La faraono", "La metamorfozo", "Kvin virinoj de amoro", "Don Quijote". Jen kvin lingvoj reprezentataj en la unuaj ses. La ses plej rekomenditaj versaĵoj estis: "Kalevala", "Sinjoro Tadeo", "Cigana romancaro", "Hamleto" (tr. Zamenhof), "Aniaro", "Floroj de l' malbono".
En via listo estas almenaŭ unu verko, kiu ne aperis libroforme - la traduko de 1984 de Orwell. Kial rekomendi libron, kiu ne haveblas?
Unu traduko de tiu verko estas trovebla en la reto kaj senpage elŝutebla. Tiel ĝi estas pli facile havebla ol multaj paperaj libroj. Ekzemple, diru al mi, kiel mi akiru ekzempleron de "En okcidento nenio nova" - prefere per privata mesaĝo, por ke mi kaptu ĝin unue!
Aliflanke estas vere, ke oni ofte kvazaŭ ignoras la verkojn, kiuj aperas nur elektronike. Oni ne recenzas ilin, kaj estas malfacile ekscii, kiom oni legas ilin. Mi mem tre malofte legis tutan libron elŝutitan de la reto, kaj eĉ tiam mi preferis mem surpaperigi ĝin. Verŝajne tio ŝanĝiĝos, ĉar la tekniko progresas, poŝlegiloj iĝas pli konvenaj kaj malpli multekostaj, kaj nacilingvaj eldonejoj pli kaj pli okupiĝas pri senpapera eldonado. En Britio eĉ eblas prunti bitlibron/e-libron de kelkaj publikaj bibliotekoj. Estos interese observi la sekvojn de tiu teknologia revolucio. Ĉu ĝi influos ankaŭ la naturon de la literaturo mem?
Farante mian liston de legindaj tradukoj, mi tute ignoris la haveblecon de la verkoj. Iuj ja estas malfacile troveblaj, sed tiu situacio povas ŝanĝiĝi. Mi ĝojus, se la listo instigus al reeldonado de kelkaj libroj.
Se mi rajtas aldoni lastan vorton, mi volas esprimi grandan dankon al ĉiuj helpintoj, kiuj kontribuis al mia listo. Mi esperas, ke oni pardonos al mi la verkojn, kiujn mi ellasis de ĝi.
Ech se mi mem ne estas tre literaturema, mi volas konvinkite respondi al li ke la tempo kiun li sindone oferis al tiu chi memproponita tasko ja valoris la penon, char per tio li provizas la esperantularon je nova (kaj potenciale tre utila) atestilo pri la valoro de nia kleriga iniciato kolektiva, kies transkultura kaj transgeneracia karaktero igas ghin ununura kaj vere prifierinda. Mi bedauras ke estas iuj aktivuloj kiuj simple ne kapablas kompreni ke la ekzisto de Esperanto kiel homa realajho multon shuldas al la inspira fakto ke iuj persiste tradukis indajn literaturajhojn en ghin, malgrau chiuj malfacilajhoj (ekz. sufiche mizera E-libromerkato, malestimo al tiu chi agado flanke de nuraj propagandistoj, ktp). Do Edmundo, kion oni faras por richigi nian konscion, tiel meman kiel esperantuloj kiel pri la valoro de nia komuna, kunkonstrua aventuro, estas dankinda.
Mi havas la ghojon persone koni la belajn edzinon kaj knabinetojn de Edmundo, kaj do esperas ke tio kion la du tenerulinetoj detruis ne estas neriperabla au neanstatauebla.
Amike kaj sincere admire,
José Antonio Vergara