Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon
En la jaro 2004 la Universala Kongreso okazis en Ĉinio, ĉi-jare ĝi okazos en Kubo, kaj por la jaro 2012 estas planata Universala Kongreso en Vjetnamio. En ĉiuj tri landoj mankas demokratio kaj bazaj homaj rajtoj, ekzemple la libereco "havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajto peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj", laŭ la 19-a artikolo de Universala deklaracio de homaj rajtoj.
De tempo al tempo aperis kritikoj, laŭ kiuj UEA aŭ tute ne devus kongresi en landoj kiuj malrespektas la homajn rajtojn, aŭ (pli ofte), ke UEA almenaŭ devus klare distanciĝi de la regantoj de tiaj landoj. Aparte estis kritikata la institucio de honoraj protektantoj, kiu emfazas la ligon inter UEA kaj la reĝimo de la kongreslando.
La demandaro estis sendita retpoŝte al proksimume 1.300 adresoj de delegitoj de UEA, ĉerpitaj el la Jarlibro 2008. El tiuj respondis 172, kio egalas al proksimume 13 procentoj. La demandoj estis tro ampleksaj kaj ne sufiĉe unusencaj por ebligi tute klaran interpreton, sed tamen eblas fari iajn ĝeneralajn konkludojn.
Tre klara majoritato el la delegitoj apogas la okazigon de UK en Kubo spite la problemojn rilate la homajn rajtojn - jese al la tiutema unua demando reagis 77 procentoj el la respondintoj. Preskaŭ same multaj (71 procentoj) apogas la ideon, ke UEA ankaŭ en la estonteco okazigu kongresojn ankaŭ en landoj kun seriozaj homrajtaj problemoj.
Samtempe duono el la delegitoj de UEA (47 procentoj el la respondintoj) opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn, eĉ se tio kontraŭdirus la neŭtralecon de UEA. Nee al la sama, sufiĉe klare formulita demando respondis 48 procentoj, do la diferenco estas neglektinda. La rezulto estas rimarkinda, se konsideri la fakton, ke UEA ĝis nun ne nur neniam publike kritikis la mankon de homaj rajtoj en siaj kongreslandoj, sed eĉ neniam serioze diskutis tian elpaŝon.
Libera Folio demandis al Andreas Künzli, kiajn konkludojn li faras el la rezulto de la enketo.
- Mi ne miras pri la rezulto. Samtempe mi ne volas supertaksi la gravecon de tiu enketo, kvankam ĝi ja montras certan tendencon validan por certa grupo de esperantistoj. Ĉi tiujn tendencojn indus sociologie pli profunde esplori. Kaj mi ankaǔ komprenas multajn klarigojn de la respondintoj, tiel ke mi mem sentas min devigata se ne revizii mian ĝeneralan opinion pri tiuj temoj, sed tamen agnoski, ekzemple, ke la esperantistoj ĝenerale kredas, ke estas utile kongresi en ŝtatoj, kiuj malrespektas homajn rajtojn. Ili kredas, ke ĝuste en tiuj ŝtatoj la Esperanto-movado povus havi certan influon kaj plibonigi la mondon.
Persone mi kredas, ke UEA devus havi pli rigoran sintenon rilate al ŝtatoj, kiuj malrespektas homajn rajtojn, por povi ludi iun (modestan) rolon sur tiu kampo kaj por esti pli kredinda en la ekstera mondo kaj pli agnoskata de aliaj samtipaj neregistaraj organizaĵoj rilate al tiu demando. La rimarkigon de iu respondinto, cetere grava funkciulo de UEA (escepta gravulo, ĉar respondinta al la enketo), ke rilate la homajn rajtojn ne ekzistas granda diferenco inter Kubo kaj Svislando, mi ne povas konsideri serioza.
Kion eblas diri pri landa deveno de la respondoj?
- Pro tempomanko mi ne faris apartan statistikon pri la landa deveno de la respondoj, kvankam mi ja pensis pri tiu aspekto kaj aldonis en la „fina raporto“ la rimarkon, ke el certaj landoj komplete mankis respondoj, interalie el Kubo mem, kiu estis unu el la ĉeftemoj de la enketo, sed ankaǔ el la plimulto de landoj, kie la Esperanto-movado estas tre malforta, ekzemple Greklando, Portugalio, aǔ landoj en Afriko kaj Azio, kie vivas unuopaj esperantistoj.
Sed ankaŭ ekzemple el iamaj „bastionoj“ de la Eo-movado kiel Pollando, Hungario kaj Bulgario venis ne pli ol po 2-3 respondoj, el Katalunio, Islando kaj Litovio eĉ neniu respondo, kaj el landoj kiel Slovenio, Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Albanio maksimume po 1. Mirinde estas, ke respondis la delegito de Malio, unu el Burundo kaj modele kiel kutime ankaǔ Gbeglo Koffi el Togolando, la plej konata afrika esperantisto, same iuj delegitoj el Irano kaj Brazilo.
Kion signifas tia manko de respondoj el multaj landoj, laŭ vi?
- Mi ne volas anticipe malĝuste interpreti, ke la Esperanto-movado en tiuj landoj estas ne nur ege malforta, sed praktike estingiĝanta, mezurante laǔ la konduto de UEA-delegitoj en similaj kazoj. Sed la tendenco certe iras en tiu direkto. Do, el tiu konstelacio de nerespondado kaj landoj oni vole-nevole devas starigi al si kelkajn demandojn pri la stato, karaktero, funkcipovo, utilo kaj eĉ senco de la delegita reto de UEA.
Tamen, ne por respondi enketojn oni iĝas delegito de UEA...
- Nu jes, sed tiaj amasenketoj ja ankaǔ estas taǔga okazo por ekzameni la funkcipovon de tiu delegita reto, pri kiu UEA fieregas kiel rezervo, rezervujo aǔ rezervejo por montri al la ‚ekstera mondo’, ke esperantistoj ekzistas en multaj landoj kaj multaj urboj. El geografia vidpunkto ĉiukaze estas tute evidente: la plimulto de la respondintoj devenas de Eǔropo. El tuta Afriko respondis ne pli ol kvar delegitoj, same el Japanio, iom pli el Usono.
El Ĉinio respondis nur unu delegito, el Brazilo kelkaj. El Ekstereǔropo ankaǔ venis la plej ardaj, sinceraj kaj simpatiaj aldonaj komentoj, dum eǔropanoj reagas kelkfoje iom malmole, plej akre rusoj el Rusio kaj Ukrainio, kiuj ŝajnas abomeni ĉion, kio devenas el Okcidento. Certagrada kontraǔ-usonismo estas sentebla ĉe multaj esperantistoj en tiaj enketoj, ne nur el Ruslando, precipe se temas pri tiaj temoj kiel homaj rajtoj.
Kiu do laŭ vi estas la plej grava rezulto de la enketo?
- Kion ni lernas el tiu enketo estas, ke laǔ la opinio de la plimulto de la respondintoj daǔre okazu Esperanto-kongresoj en landoj, kiuj estas politike izolitaj aǔ havas drastajn problemojn kun homaj rajtoj, sed UEA ne hezitu admoni la landojn, pere de Esperanto, respekti la homajn rajtojn. Krome, laŭ la respondintoj ne ekzistas kontraǔdiro inter la neǔtraleco de UEA kaj la emfazo de la homaj rajtoj, kaj multaj ne komprenas kion UEA celas per "lingvaj rajtoj“.
Se UEA volas ludi iun centran rolon ankaǔ en estonteco, ĝi devas serioze konsideri tiujn esprimitajn voĉojn kaj sentojn kaj adekvate reagi kaj ilin priservi, sed sen disvastigi iluziojn, kiuj estas vanaj.
Pli pri la enketo eblas legi en raporto preparita de Andreas Künzli.
Mi pensas (aŭ almenaŭ esperas), ke tia sobra kaj neŭtraltona kritiko efikos ĉe UEA, kiu nepre ne devas preteratenti la homrajtan situacion de la gastigantaj landoj.