Elektronikaj libroj enmerkatiĝas en Esperantujo
Esperantlingvaj elektronikaj libroj estiĝis kun la enkonduko de komputila tekstprilaborado, kaj komencis disvastiĝi en komputilaj retoj jam en la unua duono de la 1990-jaroj, sed antaŭ la populariĝo de interreto la libroj estis konataj al relative malvasta publiko.
La unuaj elektronikaj libroj estis simplaj tekstodosieroj, kie pro la teknikaj limigoj de la tempo la esperantaj ĉapeloj estis anstataŭigitaj per iksoj. Pli allogaj kaj facile legeblaj variaĵoj aperis unue kun la estiĝo de Tut-Tera Teksaĵo kaj la ekuzo de la signokodo latino 3, kiu ebligis la montradon de ĉapelitaj literoj.
La sekvan paŝon direkte al granda publiko elektronikaj libroj faris kun la estiĝo de la formato PDF, kiu ebligas allogan tipografian aranĝon kaj enpaĝigon de tekstoj. Inter la pioniroj de elektronika eldonado estis la konata svedia esperantisto Franko Luin, kies virtuala eldonejo Inko antaŭ deko da jaro publikigis pli ol ducent elektronikajn librojn en Esperanto.
La libroj estis libere elŝuteblaj el la E-librejo de Franko Luin, sed multaj el ili pro kopirajtaj kialoj ne estis printeblaj - manke de porteblaj legiloj, printado estis la ĉefa maniero legi elektronikajn librojn for de la komputila ekrano. Post la forpaso de Franko Luin en 2005 lia E-librejo ĉesis funkcii, sed la libroj mem estis savitaj, kaj de tempo al tempo reaperadas en diversaj retejoj, interalie en Ipernity.
Elektronikaj versioj de la revuoj Monato, Esperanto kaj La Ondo de Esperanto estas aboneblaj de kelkaj jaroj, sed legado de tutaj libroj ĉe komputila ekrano estas nekomforta, kaj printado tro kosta kaj neoportuna. Nur lige kun la disvastiĝo de diversaj porteblaj librolegiloj kaj evoluintaj poŝtelefonoj kun granda ekrano iĝis ebla komerca eldonado de elektronikaj libroj.
En kelkaj nacilingvaj merkatoj, precipe en Usono, granda parto de la haveblaj elektronikaj libroj estas ligita al specifaj teknikaj solvoj kiel la librolegilo Kindle aŭ la kopiprotekta sistemo de Adobe. En Esperantujo tia strategio estus dekomence mortkondamnita, ĉar la merkato estas tutmonda, kaj la libroj devas esti legeblaj per loke haveblaj rimedoj. Konsekvence, la unuaj du Esperantaj eldonejoj, kiuj komencis enmerkatigi elektronikajn librojn, uzas neprotektitajn dosierformatojn, eventuale kun kaŝmarkoj kiuj permesas spuri la aĉetinton, se senpermesaj kopioj aperus en la reto.
En la retejo de la eldonejo Sezonoj la unuaj du provlibroj aperis la 25-an de februaro, kaj jam estis elŝutitaj kelkcentfoje. En la retejo de Flandra Esperanto-Ligo aĉeteblaj elektronikaj libroj aperis en januaro, kaj iliaj prezoj varias de 3,60 ĝis 15 eŭroj - iom malpli ol la prezoj de presitaj libroj, sed klare pli, ol laŭ anticipaj informoj kostos la libroj de Sezonoj.
Libera Folio petis ke Paul Peeraerts ĉe Flandra Esperanto-Ligo, la eldonejo kiu jam havas praktikajn spertojn pri la vendado de elektronikaj libroj, kelkvorte rakontu pri sia strategio.
Libera Folio: Kian disvastiĝon laŭ via espero povos en la proksima tempo havi elektronikaj libroj en Esperanto?
Paul Peeraerts: Elektronikaj libroj en Esperanto laŭ mi havas grandan estontecon. Kiam mi parolas kun klientoj, mi rimarkas, ke unu el la ĉefaj bremsoj por aĉeti librojn estas la altaj afrankokostoj kaj la risko, ke la libroj entute ne alvenas aŭ alvenas damaĝitaj. Iuj aĉetas eĉ nur unu fojon jare, dum kongreso aŭ renkontiĝo, por eviti tiujn riskojn. Ĝuste en tio la libromerkato en Esperanto diferencas de la nacia. Libron en sia propra lingvo oni povas aĉeti en apuda strato; se oni regule volas akiri librojn en Esperanto, oni devas mendi ilin poŝte. Tiun malavantaĝon pri altaj ekspedkostoj la uzo de e-libroj forigas.
Kia estas la strategia plano de FEL ĉe la lanĉo de elektronikaj libroj?
La plano estas, ke ĉiuj libroj, kiujn FEL eldonos, aperos ne nur en papera formo, sed ankaŭ en elektronika, se pri tio konsentas la aŭtoro, kaj se la kostoj kaj riskoj estas akcepteblaj. Kontraŭe al tio, kion oni emas pensi, fojfoje la licencpago por entute rajti eldoni e-libron estas pli alta, ol tiuj por rajti eldoni la paperan version. Krome la eldonejo, kiu eldonis la originalon, povas respondecigi la Esperanto-eldonejon en okazo de kaŝkopiado de la traduko. Tio estas risko malfacile antaŭvidebla kaj kalkulebla.
Kiel rezonas FEL, kiam oni decidas la prezon de la libroj?
Por la unuaj libroj, kiuj jam delonge ekzistas en papera formo, FEL fiksis prezon de 60 %. Do e-libro kostas 60 % de la klasika versio. Tiu sumo rezultis el esploroj pri la kostoj de la e-versio de Monato, kiu ja ekzistas jam de multaj jaroj. Por la estonteco la plano estas fiksi la prezon surbaze de la veraj kostoj dividitaj per la verŝajna vendokvanto. Tamen daŭros kelkajn jarojn, ĝis ni havos superrigardon pri tio. La verajn kostojn oni plej ofte konas (tantiemoj por aŭtoro, tradukisto, desegnisto, reviziisto, kostoj por ISBN, fakturkostoj ktp ktp), sed oni ankoraŭ tute ne havas ideon, ĉu oni vendos 100 ekzemplerojn kaj la kostojn oni do dividu per 100, aŭ per 500 aŭ nur per 10 ... Tiun respondon nur la estonteco donos al ni.
Kiel ĝis nun evoluas la vendoj?
Niajn librojn en la formo ePub ni komencis vendi nur en januaro, tiujn en la formo Mobipocket nur antaŭ unu semajno. Do apenaŭ havas sencon paroli pri "evoluo". En la nuna momento la vendoj de e-libroj eĉ ne atingas 1 % de la vendoj entute. Sed la fenomeno estas nova, kaj la granda plimulto de la klientoj eĉ ne ankoraŭ havas poŝlegilon. Iom post iom, per la populariĝo de la lertaj telefonoj kaj de aparatoj kiel iPhone kaj iPad la merkato certe grandiĝos.