Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio

Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio

de Redakcio Laste modifita: 2010-02-18 09:39
La delegito de UEA en Haitio, Christine Theano, pro la tertremo perdis sian fraton kaj aliajn familianojn. Kolapsis ŝia domo kaj ŝia laborejo. La kolombia esperantisto Rubén Torres, kiu persone konas ŝin, iniciatis kampanjon por kolekti helpon por ŝi kaj aliaj esperantistoj en Haitio. Libera Folio havis retan kontakton kun Christine Theano, sed pro la katastrofa situacio ŝi ne tuj havis eblon respondi al demandoj. "Kun plezuro mi respondos dum la semajno. sed nune io ne estas en ordo en mia kapo. La situacio estas tia, ke mi ne scias kie komenci", ŝi skribis.
Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio

El la Facebook-paĝo de C. Theano

La tertremo, kiu okazis en Haitio la 12-an de januaro, mortigis pli ol 200.000 homojn kaj vundis preskaŭ duoble tiom. Pli ol 1,2 milionoj da homoj perdis siajn hejmojn.

Antaŭ la katastrofo en Haitio troviĝis proksimume dudeko da esperantistoj. Du semajnojn post la tertremo venis la unua vivsigno de la delegito de UEA, Christine Theano. Ŝi pere de Facebook kontaktiĝis kun Rubén Torres en Kolombio. Poste ŝi povis informi ankaŭ, ke bone fartas du esperantistoj kun kiuj ŝi regule kontaktas, Frantz Cesar kaj Emmanuel Goutier.

Ŝia propra situacio estas tre malbona, ĉar ŝi perdis familianojn kaj ŝia domo kolapsis, same la lingvoinstituto kie ŝi laboris. Rubén Torres tuj iniciatis kampanjon por helpi al ŝi, kaj ricevis subtenon de Martin Schäffer, membro de la Amerika komisiono de UEA.

- Mi apartenas al homgrupo kiu tute ne subtenas ĝeneralan monhelpon en la kazo de katastrofoj. Mi opinias ke la Esperanto-movado havas difinitan celon kaj ke ni ankaŭ ne havas la konojn por helpi ĝenerale. Mi tamen opinias ke persona helpo al Esperantistoj en la kazo de katastrofo estas solidara agado tute necesa. En la kazo de Christine Theano oni havus tute klaran celon persone helpi al ŝi kaj oni ne povas misuzi la monon, klarigas Martin Schäffer.

Li esperas, ke esperantistoj subtenos la rekonstruadon de ŝia domo, kaj eble ankaŭ helpos inviti ŝin al la Universala Kongreso en Kubo, najbara lando.

Rubén Torres, kolombia esperantisto kaj maristo, kiu antaŭ kelkaj jaroj regule vizitadis Haition, starigis retgrupojn subtene al Christine Theano en Facebook kaj en Ipernity. Li atentigas, ke la situacio en Haitio estis katastrofa jam antaŭ la tertremo, kaj tial apenaŭ eblas paroli pri Esperanto-movado en la lando:

- Fakte la movado ne ekzistis. Ekzistis ja grupo de esperantistoj, pli malpli 20 laŭ Christine, kiuj kunvenis tre neregule, ĉar en tiuj teruraj kondiĉoj eĉ simpla kunveno estas preskaŭ neebla. Neebla, ĉar se vi vidas kadavrojn surstrate kiujn oni forbruligas kiam ili komencas fetori, kaj neniu aŭtoritato maltrankviligxas pro tio, certe ne estas sekura afero iri al Esperanto-kunveno! (Tion mi vidis diversfoje en Portoprinco)

Libera Folio petis, ke Rubén Torres rakontu, kiel li sukcesis renkontiĝi kun Christine Theano, kiam lia ŝipo antaŭ kelkaj jaroj vizitis Haition. Jen kion li skribis:

Mi estas maristo kaj dum la jaro 2006 kaj parto de 2007 mia ŝipo transportis sukeron inter Kolombio kaj Haitio. Pro tio mi vizitis Portoprincon sufiĉe ofte dum tiu tempo.

Per la Jarlibro mi kontaktis Christine-n, sed la afero ne estis facila, ĉar en la Haitio de tiuj tagoj ĉio, ĉio estis nekredeble komplika.

Mia celo estis kunveni kun ŝi, sed okazis ke ŝi ne loĝas en Portoprinco sed en Pernier.

Bone, post multaj kontaktoj telefonaj finfine mi povis viziti ŝin en Pernier. La irado al Pernier ne estis facila por mi ĉar oni devas iri unue al Petion-Ville kaj preni alian taptap-on (buntan kamioneton) en alia parto de la urbo.

Tie ne estas stacidomoj, kaj oni devas demandi al la ŝoforoj kien ili iras. Kaj mi bedaŭrinde parolas nur la hispanan, la anglan kaj Esperanton, sed ne la francan aŭ la kreolan. Pro tio mi devis iri kun helpanto, kiu ricevis la instrukciojn rekte de Christine. Ke ni iru al Petion-Ville, ke poste iru al la tombejaro. Ke ne prenu la taptap-on ruĝan sed la verdan. Ke iru laŭ la vojo de tio kaj tio ĉi. Bone, la afero por eksterlandano estis ege komplika.

Post du horoj kaj duono da vojaĝado en du aŭ tri taptap-oj finfine ni estis en Pernier, mia helpanto kaj mi. Ni devis telefoni al Christine, sed estis nenia telefono. Post mil komplikaĵoj fine ni trovis porteblan telefonon, kaj Christine venis renkonti nin. Ŝi montriĝis serioza sed tre simpatia. En tiu tago ŝi havis belegan bluan veston laŭ afrika stilo. Ŝi estis akompanata de sia patrino. Mi diru ke ŝia sinteno impresis min. Tiu miksaĵo de seriozeco, simpatio kaj interna kuraĝo impresis min. Kiel ĉiam okazas kun esperantistoj, post du sekundoj nia rilato estis kvazaŭ ni konus nin de la tuta vivo.

Pernier estas vilaĝo kun domoj bonaj. Mi volas diri ke ĝenerale en Haitio ĉio aspektas kaj estas ege malriĉa. Sed Pernier estas vilaĝo kie oni vidas belajn domojn. La domo de Christine estis tiam konstruata. Ĝi estis plena je materialoj, brikoj, feraĵoj. Pro tio nia kunveno okazis en la korto. Ni sidis sub la arboj kaj ni parolis pri multaj afero, nature, sed ĉefe pri la situacio de Haitio.

En tiu tempo la situacio estis ja preskaŭ katastrofa. La malriĉeco svarmis ĉie. Nesekureco estis afero normala kaj ĉiutaga. La registaro kreis konfuzon anstataŭ solvojn. Ĉio estis nekredeble malfacila en Haitio, kaj tio forte influis la movadon (aŭ nemovadon) tie.

La domo de Christine Theano, kiu tiam estis konstruita, nun parte kolapsis, kaj pro ĝia nestabileco ŝi ne kuraĝas tranokti en ĝi. Renato Corsetti, kiu siatempe estis inter la iniciatintoj de la agado Espero por helpi al esperantistoj trafitaj de katastrofo, subtenas la kolektadon de rimedoj por helpi al la rekonstruado de la domo.

Libera Folio: Kion laŭ vi povus fari UEA per la mono, kiun eventuale donacos esperantistoj?

Renato Corsetti: - Helpi rekte Christine Theano, kies domo kolapsis, frato mortis, ktp. Pere de ŝi helpi la aliajn esperantistojn.

En komuna mesaĝo, dissendita al pluraj esperantistaj forumoj, Renato Corsetti, Rubén Torres kaj Martin Schäffer skribas jene:

Se vi volas helpi Christine rekonstrui sian domon, bonvolu sendi financan subtenon (ankaŭ malgrandan) al UEA kun la indiko
"Espero-Haitio". Temas pri la konata konto Espero de UEA, kiu helpas en  kazo de militoj aŭ naturaj katastrofoj. Se vi volas pli ĝenerale helpi la movadon en Haitio rekonstrui sian kunvenejon, restarigi sian bibliotekon, sendi reprezentanton al la Universala Kongreso en Kubo kaj tiel plu, sendu vian kontribuon al la Amerika Komisiono de UEA per la indiko "Amerika Komisiono-Haitio". Por ambaŭ celoj pagu al UEA laŭ la kutima maniero, kiun vi uzas, tra via peranto, tra kreditkarto aŭ PayPal, aŭ al unu el la bankaj kontoj.



arkivita en:
Douglas
Douglas diras:
2010-02-08 21:59
Bv. indiki la UEA-kodojn de tiuj aktualaj kontoj.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-02-12 07:04
Saluton, en la paĝo: http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html vi trovas ĉiujn informojn pri pagoj al UEA. Vi ne bezonas la kodon de la fondaĵoj. Sufiĉas la ĝiro kun la koncerna indiko Amerika Fondaĵo, Haitio aŭ Fondaĵo Espero, Haitio kaj la sekcio pri financoj en la Centra Oficejo metos la monon al la koncerna konto. Se vi havas bonhavon ĉe via UEA-konto ankaŭ sufiĉas sendo de retmesaĝo al la sekcio pri financoj en la CO. La retadresojn vi trovas ĉi-tie: http://www.uea.org/kiu/centra_oficejo.html#oficistoj Martin Schaeffer
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-02-14 21:20
Estas tre bele, ke amerikaj esperantistoj kampanjas por helpi al haitianino. Kion oni legas pri tiu chi afero, tio estas, ke amerikaj esperantistoj proponas, ke la helpo iru al Amerika Komisiono. Tiu chi komisiono estas tute sendependa. Chu oni pensas, ke afrikaj esperantistoj ne estas tre kapablaj por esti tiom sendependaj ?

Kiuj tre bone konas la afrikan movadon, tiuj povas nun citi plej bonajn afrikajn esperantistojn. Inter ili vere ne mankos nomoj de chiuj esperantistoj afrikaj, kiuj postulas, ke Renato ne havu plu unuarangan rolon por Afrika Movado. Afrikaj esperantistoj mem kapablas chion gvidi. Renato estu nur helpo kia li estas por Amerika komisiono. Certe li jam komprenis la deziron de la afrikaj esperantistoj kaj lasos ilin labori mem.

Estas tute certe, ke, char esperantistoj veraj estas solideraj, ili nun helpas al la haitia esperantistino, kiel ili povas fari iam ankau por afrikaj esperantistoj.