Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?
"Disvastigi Esperanton en la Eŭropa Unio, kaj eŭropemon inter esperantistoj..." Tiel povus soni, laŭ la statuta ŝablono de esperantistaj fakaj asocioj, la taskodifino de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj, pli vaste, de tiu tuta movadero kiu subtenas la ideon ke la unua grava stacio konkerinda sur la vojo al la fina venko estas la Eŭropa Unio. Esperanta agado kadre de la Eŭropaj Komunumoj daŭras jam ekde, almenaŭ, la 1960-aj jaroj, sed post la jarmilŝanĝo ĝi ŝajnas pliintensiĝi kaj – rimarkinde – ekposedi specifan ideologian ŝarĝon.
Aliflanke, lastatempe atentinde pliiĝas studoj pri EU-rilataj lingvopolitikaj temoj – de magistriga nivelo ĝis monografia – kiuj situas en la temkampo de lingva egalrajteco aŭ ĝin tuŝas, kaj foje eĉ eksplicite mencias la eblan rolon de Esperanto en la eŭropa kunteksto.
Ĉu tiuj nunaj evoluoj heroldas pliglatiĝon de la vojo por Esperanto ene de EU? Ni revuu kelkajn el la ĉi-kampaj rolantoj kaj faktoroj.
EEU, ĉu longa brako de UEA?
UEA havas siajn kontinentajn komisionojn, kies tasko estas esence movada evoluigo kaj harmoniigo, ofte eĉ en la senco de surterena, pionira disvastigado de Esperanto. Evidente, tia ne povas esti la kazo de EEU, kiu aktivas en la lulila kontinento de nia lingvo, kun disflorinta (eĉ se nun kelkloke velka) movado.
En EEU membras unuavice landaj asocioj de UEA, kiuj aparte kotizas (modestan sumon) al EEU. La interrilato de la du establoj ne estas tute klara: dum UEA foje emas vidi en EEU sian ”longan brakon” en eŭropaj aferoj, la Statuto de EEU faras mencion pri UEA nur rilate al la ĝeneralaj asembleoj, kaj la eventuala malfondo, de EEU. Fakte, la celaro mem de EEU restas ne tute klara: eblas interpreti la statuton ankaŭ tiel ke ĝi allasas multe pli larĝan agadkampon ol oni emas konkludi el certaj deklaroj de EEU-estroj, emfazantaj specifan agaderon.
EDE: La politika vojo
Dum la agado de EEU restas strikte rilata al la lingvopolitika kampo, tiu de Eŭropo - Demokratio - Esperanto aliras pli ambicie la ĝeneralan batalkampon de „granda” politiko. EDE estas memdifine politika movado, kiu partoprenis la eŭropajn elektojn de 2004 kaj 2009 en Francio, kaj tiujn de 2009 krome en Germanio. EDE celas „plidemokratiigi Eŭropon interalie per la uzado de neŭtrala komuna lingvo”, laŭ alvokoj de kelkaj el ĝiaj aktivuloj (Libera Folio 2009).
Do, EDE emfazas plidemokratiigon kiel sian celadon, kaj en tio Esperanto rolus „nur” rimede. EDE estas multflanke kaj diversaspekte kritikata, i.a. pro la supozata vaneco klopodi kunkrei eŭropan identecon, pro la danĝero kompromiti la tradician politikan sintenon publike neŭtralan de esperantistoj (komentoj de J. Camacho, G. Pirlot k.a. al Libera Folio 2009), aŭ pli specife pro neklara sinteno al konkretaj politikaj demandoj (Heroldo Komunikas 2009).
Senduba ŝajnas la reklamvalora utilo de la EDE-agado, ĉar ĝi neeviteble generas multajn menciojn en amaskomunikiloj. Ĉu prosperos al politika movado kun lingvo kiel ĉefmotiva temo kreski kaj efike eniri la politikan ĉeffluon, simile al la sukceso de verduloj, restas pruvote.
Multlingveco kaj regularo
Gravas konstati ĉu ekzistas neakordigebla kontraŭdiro inter la oficiala lingvopolitiko de EU kaj tio kion proponas esperantistoj.
Kiel unuan juran dokumenton la Konsilio de la Eŭropa Ekonomia Komunumo eldonis ĝuste sian Reglamenton n-ro 1 por difini la lingvojn uzendajn de EEK. Ĉi tiu teksto unuflanke sankcias egalecan multlingvecon, aliflanke ligas kaj limigas ĉi tiun al la oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj. El tio sekvas unue: Esperanto rajtus funkcii tutgame kaj ĉiufunkcie ene de EU nur post kiam ĝi iĝus oficiala lingvo membroŝtata. Por tio la ŝancoj estas praktike nulaj: nek eĉ ŝtatoj iugrade simpatiantaj kun Esperanto kiel Litovio aŭ Slovakio akceptus enkonduki ĉe si, ”hejme”, Esperanton, nek la esperantistaro kapablus krei ŝtaton, eĉ senteritorian, kiu akceptiĝus sine de EU.
Dua konsekvenco de la reglamenta difino estas iom malpli senkuraĝiga: se esperantistoj volas havi ŝancon al sukceso pri ajna sia lingvopolitika propono al EU, ili devas formuli la proponon en la kadroj de multlingveco laŭ ties difino en la Reglamento. Estas imageble ke nur malplimulto de la esperantistoj pretas al tia malplivastigo de sia celado.
(…)
Konsternaj krioj kontraŭ la angla
Estas foje konsterne konstati la akrecon de kontraŭ-anglismo inter esperantistoj. Spite al la tolerema spirito de Zamenhof, kiu principe pretis konsideri aliĝon ankaŭ al alia internacia lingvo, kelkaj tendencas bagateligi aŭ eĉ nei sperton tute evidentan por kreskanta tavolo da eŭropaj gejunuloj: nome, ke per la angla lingvo (aŭ, malpli ofte, per aliaj etnaj lingvoj) eblas interkomunikiĝi, amikiĝi, kreskigi sentojn de kunaparteno.
Anstataŭ elmontri ĉu kaj kial Esperanto pli taŭgas por ĉio tio, kelkaj propagandistoj preferas insisti pri supozata maltaŭgeco de la angla en tiuj roloj, anstataŭ nuance klarigadi, komparadi kaj informadi. Eldiri en Esperanta rondo la evidentaĵon ke paroli la anglan lingvon (kaj, ĝenerale, lingvojn) estas avantaĝe, ankoraŭ estas riskoplene.
Tia tendenco estas ne nur bedaŭrinda, sed eĉ danĝera. Kial, anstataŭ alianciĝi kun aliaj fortoj celantaj kunlaborojn, oni kondamnus ĉi tiujn nur ĉar ili uzas alian lingvan perilon? Se nia propra lingva propono estas tiom konvinka, tiam ni ja preferu raŭmisme elmontradi ĝian funkciadon en la praktiko, anstataŭ elĉerpi niajn fortojn en sterilaj atakoj. (…)
La terminologia defio
Esperanton apenaŭ minacas disdialektiĝo. Tra siaj 120 jaroj ĝi montris kaj plu montras rimarkindan unuecon. Sed ĝi ja suferas ion kion eblus nomi „nesufiĉa fiksiĝinteco”, aŭ „malofteco de fiksiĝ-okazoj”. Tio estas, per Esperanto potenciale eblas (same kiel eblas per ajna homa lingvo) esprimi ĉiujn signif-nuancojn, sed se diversaj ĝiaj uzantoj esprimas la saman signifon en pluraj manieroj pli-malpli same bonaj, rezultas, pli ofte ol en soci-havaj lingvoj, paralela kunvivado de formoj, ĉar malmultas kaj malbuntas la uzejoj kaj uz-okazoj kiuj arbitracius (eble eĉ arbitre) pri tiuj konkurencaj formoj.
Ĉi tia paralelado estas eĉ bona kiel pruvo pri la kreemo de la lingvouzantaro, sed ne celtrafa se konsideri kiel celon terminologian unuecon tian sen kia ne imageblas uzi Esperanton ene de strukturo kiel la Eŭropa Unio.
Legado de la yahoo-diskutlisto „tradukado” povas provizi nin per edifaj ekzemploj ĉi-rilate: ĉu eblus ke oficiala lingvo de EU ne havu fiksajn esprimojn por la tie diskutitaj civila stato, polvosuĉilo aŭ stirpermeso? Esperantistoj eĉ tre interesataj pri EU-temoj senĝene uzas, ekz., Kontrakto de Maastricht anstataŭ la ĝusta Traktato de Maastricht/Mastriĥto, eraro apenaŭ imagebla en kunteksto etnolingva, kie oni ade legus kaj aŭdus unusolan esprimon.
Evidente, terminologia laboro en Esperanto devus principe alporti fruktojn eĉ pli rapide kaj amase ol en naciaj lingvoj. La „nesufiĉa fiksiĝinteco” ja havas ankaŭ avantaĝojn. Ekzemplo: en Esperanto delonge hejmas la spegul-tradukita esprimo aldonvalora imposto (kaj eĉ ĝia mallongigo AVI), tiel ke ĝi pretas por EU-kunteksta ekuzo tuj kiam necesas traduki la francan TVA, la italan IVA, la ĉeĥan DPH ktp. Kontraste, en la hungara lingvo la sama esprimo kaŭzis kaprompojn, ĉar ekde 1988, la jaro kiam ekestis la post-socialisma impostosistemo en Hungario, enlande oni uzas la esprimon általános forgalmi adó („ĝenerala vendimposto”), ÁFA, kaj ne tiun hozzáadottérték-adó (laŭvorte ekvivalentan al aldonvalora imposto), kiu bezonis jarojn por eliri el la geto de EU-dokumentoj, kaj eĉ nun kaŭzas kuntiron de brovoj ĉe iuj legantoj.
Tamen, por realigi la terminologiajn potencialojn de Esperanto oni bezonus kelkdekoble pli amasan kaj, precipe, oble pli profesian laboron ol tio eblas kadre de disa kaj malmulte instituciiĝinta lingvokomunumo. Se la Esperantan terminologian laboron subtenus similaj politika volo kaj financa rimedaro kiel ja okazas por ajna oficiala EU-lingvo, la rezultoj estus nepre konvinkaj. Necesus „nur” apogo komparebla al tiu kiun ricevis kaj ricevas lingvoj kiel ekz. la estona aŭ la irlanda, kiuj ekalfrontis kompareblan terminologian defion. La estro de la komisionaj tradukservoj, Karl-Johan Lönnroth, koncedis: povas esti ke Esperanto rilate terminologion kaj la haveblon de tradukistoj kaj interpretistoj superas, ses monatojn antaŭ ties ekfunkciado en EU, la irlandan lingvon. Tio en kio la du kazoj grande kontrastas, estas la (mal)manko de politika apogo.
La fikcio de egala aŭtenteco
Ekzemplon pri iom naiva aliro al la problemaro liveras la maniero kiel ekestis la Esperanta traduko de la t. n. konstitucia traktato. Ĉe la iniciatintoj ŝajne regis la opinio ke, se entreprenemuloj esperantigi ĝin troviĝas en Hungario, tiam konvenas uzi kiel tradukbazon la tekston de la oficiala hungara versio.
Fakte prave el la vidpunkto de la Reglamento n-ro 1, kiu dekretas – ĉiam pli fikcian – egalan aŭtentecon de la oficialaj EU-lingvoj (kvankam, tempe de la iniciato, Hungario devis ankoraŭ atendi jaron ĝis sia aliĝo al EU la 1-an de majo 2004), ĉar laŭ la spirito de la reglamento ne eblas deklari ke iu EU-dokumento en lingvo X havas pli fortan juran valoron ol ĝia versio en lingvo Y: el vidpunkto jura, temas ne pri tradukoj, sed pri egalrajtaj lingvaj versioj.
Ĝuste el tiu postulato sekvas la bezono je ege preciza traduklaboro sine de EU, por eviti neekvivalentecojn kies sekvoj povas esti, pli ol nur semantikaj, tute politikaj. Bonŝance, la Esperanta versio, aperinta en diversaj dulingvaj versioj, estis fine ja komparita kun versioj de la traktato-teksto en, almenaŭ, la angla kaj la franca lingvoj, tiel ke ĝi eltenas komparon kun la versioj en diversaj lingvoj uniaj, kiujn EU cetere aperigis en libretoj ne aparte pli belaj ol la broŝuro en Esperanto.
La limoj de neprofesieco
Interesa iniciato estas la daŭra plurlingvigado de la blogo de la sveda komisionanino Margot Wallström pere de Esperanto. Konstatinte ke en tiu blogo (komunikrimedo supozate plej proksima al la preferoj de la hodiaŭa publiko) preskaŭ ĉiuj enskriboj estas en la angla, laborgrupo entreprenis, uzante Esperanton kiel pontlingvon, liveradi diverslingvajn versiojn pere de la teknika eblo, malfermita por kiu ajn, aperigi komentojn en la koncerna retejo. Tiel, sen ajna bezono je permeso, daŭre elmontriĝas la kapablo de Esperanto praktike kontribui al la realigo de la proklamata EU-idealo multlingvisma. Jen io tute pozitiva.
Tamen, ne eblas rezisti la tenton komenti ke, se EU ial volus prioritatigi la multlingvigon de tiu blogo, la uniaj tradukplanistoj same (aŭ probable eĉ pli) bone certigus tion ol volontuloj esperantistaj nun faras. Kontraste, se la Esperanto-komunumo devus, de unu tago al la alia, organizi eĉ nur onon de la sama traduktaskaro kiun nun plenumas, ekzemple, la slovaklingvaj tradukistoj de EU, fiasko estus garantiita.
Preter skriba tradukado, certigo de sufiĉa buŝa interpretado profesi-nivela al kaj el Esperanto estus eĉ pli granda defio. Oni povas taksi la nunan nombron de homoj kapablaj je tia interpretado, eĉ plej optimisme, je ne pli ol dudeko. Temas pri personoj elmontrintaj tian kapablon okaze de, ekzemple kaj precipe, TEJO-aranĝoj subtenataj de la Konsilio de Eŭropo, Nitobe-simpozioj kaj aliaj eventoj lingvopolitikaj.
Tamen, eĉ tiuj homoj malhavas, manke de specifaj eduk-ebloj, trejniĝon kun Esperanto kiel cellingvo, kaj tial ilia plenumnivelo, kiel ja atendeble, ne atingas tiun de profesia EU-interpretisto. (Tiuj inter ili kiuj ja profesias interpretiste, laboras je pli alta nivelo en siaj ceteraj lingvoj, kaj, nesurprize, nur parte kapablas transporti sian metian scipovon al Esperanto, lingvo kiun ili tre malofte uzas en la koncernaj fakaj kuntekstoj.)
La rilato al multlingveco
La „eŭropa esperantismo” ŝajne ne havas klaran ideon pri la rilato inter siaj strategio kaj taktiko. Se la strategia celo estu unulingveco aŭ malpli-mult-lingveco kun Esperanto en la ĉefrolo, kiel atingi tion per taktika subteno al la oficiala multlingveco?
Se, male, strategie la esperantistoj celu plibonige konservi la multlingvecon de EU: ĉu ili havas ion specifan por proponi? Atentinda helpilo por solvi ĉi tiun kontraŭdiron troviĝas en lastatempa tezaro de Kataluna Esperanto-Asocio , kiu „volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de tiu lingva”. Ĉi-rilate ŝajnas utila koncepto ĝia „lingva subsidiareco”.
Preter la miraĝo, ĉu perspektivo?
Ne estas facile antaŭvidi kiaj povas esti realismaj perspektivoj de Esperanto en la Eŭropa Unio. Ĉu pensi kun la optimismemuloj ke povos okazi lingvopolitika ŝanĝiĝo same abrupta kiel abruptis la falo de la Berlina Muro? Fakte, lingvaj realoj modifiĝas malpli rapide ol politikaj: certe malfacilas kunigi du landojn, kiel okazis al la du Germanioj, tamen malpli malfacilas ol kunigi du lingvojn... aŭ atingi ajnan radikalan ŝanĝon lingvostatusan kiu implicus la nepron ke hommilionoj amase kaj samtempe modifegu siajn lingvajn kompetentojn, repertuaron kaj uzkutimojn.
Aŭ ĉu pensi ke, „ju pli malbone des pli bone”, t.e. ke kiam la buĝeta kaj organiza ŝarĝo de la EU-multlingveco kreskos ĝis neelteneblo, la portantoj de tiu ŝarĝo ekvidos nerezisteble racian solvon en Esperanto? Tio siavice implicus rezignon je la oficiala multlingveco validanta ekde 1958 – sed, se iam tia rezigno venus, pli realisme ĝin sekvus oficialigo de angla unulingveco, aŭ, eĉ pli verŝajne, tia kelklingveco kiun François Grin nomas oligarkia lingva reĝimo.
Pli realisma eblo ŝajnas ia akceptigo de Esperanto kadre de la ekzistantaj EU-politikoj, ĝia utiligo en manieroj konformaj al la nun validantaj celaroj de EU. (Pli bone reformi de interne ol revolucii de ekstere...) En tiu senco plej evidentas la eblo proponi Esperanton kiel:
- faciligilon de lingvolernado, fosante specife eŭropan sulkon sur la de longe plugata propedeŭtika kampo. Esperanto ja povas esti helpilo al pli efika atingo de la oficiale alcelata multlingveco, pere de projektoj kiel la brita Springboard. Sed eduka politiko restas (bonŝance) nacia decidkampo, tiel ke la ĉi-koncernaj bataloj devas esti venkataj malpli en Bruselo ol je nacia nivelo;
- pontlingvon. La angla, nuntempe plej ofte uzata en tiu funkcio, ne aparte taŭgas tiurole. Laŭ sia struktura flekseblo, Esperanto povas garantii malplian inform-perdon ol okazas ĉe la angla (kaj ne nur), por ne paroli pri la malplia tempo bezonata por ĝin regi je alta nivelo;
- krome oni povas pensi pri enŝovo de Esperanto en diversajn interŝanĝojn, specife kulturajn kaj edukajn.
Tamen, eĉ por povi laŭiri tiujn relative modestajn padojn al sukceso, unue necesas signifa plivastigo de nia lingvokomunumo, kaj esenca plifortigo de ĝiaj infrastrukturoj. Sen tio, ni restos je la nivelo de revoj kiel la „Propono de procedo por enkonduko de esperanto kiel oficiala lingvo en Eŭropan Union”, akceptita de kongreso de kroatiaj esperantistoj en 2005 aŭ ĉe tiaj duonsukcesoj kiel la Esperanta programo Euroscola, organizanta viziton de lernejklasoj al Strasburgo: en EU troviĝas multoble pli da klasoj kapablaj partopreni similan viziton per la angla (kaj eĉ per aro da aliaj lingvoj) ol per Esperanto, tiel ke similaj esperantistaj agadoj riskas pli simili al iniciatoj de etnaj malplimultoj ol de grupoj konvinke internaciaj.
Estas tre utile ke disponeblas en Esperanto bonkvalitaj tradukoj el diversaj tekstoj de EU, sed ilia entuta kvanto multe malplias ol tiuj ĉ. 90 mil paĝoj kiom ampleksas „la jam akirita kaj valida leĝaro de la Unio”, la acquis communautaire, kies X-lingva ekzisto estas unu el la antaŭkondiĉoj por aliĝo de X-lingva lando al EU. La kompleta esperantigo de tiu acquis estus la minimumo necesa por povi plenfunkciigi Esperanton kiel pontlingvon en la traduklaboroj de EU. Ĉu tasko ebla, se konsideri ke eĉ la esperantigo de la „nur” ĉ. 500-paĝa Eŭropa Referenckadro, teksto ne de EU sed de la Konsilio de Eŭropo, eblis nur dank’ al subvencio de la fondaĵo ESF (sed apenaŭ eblus trovi 180-oblon de tiu sumo) kaj al la alta profesieco de la tradukinto, Roel Haveman (sed apenaŭ eblus trovi 180 tradukistojn kun liaj kapabloj)?
Ni fosu la sulkon memkritikan
Evidente, la celo de la ĉi-supraj relativigaj rimarkigoj ne estas ia semado de defetismo, nek senkreditigo de la (ĝis)nunaj agadoj de esperantistoj ĉe EU. Ne, tute male: ni konsideras ke antaŭkondiĉo de sukceso en ajna kampo estas funda kono de la tereno en kiu oni laboras, kaj kritika aliro al ĉiuj iniciatoj kiujn oni entreprenas.
István Ertl
Dankon al Hèctor Alòs i Font, Thomas Cordonnier, Aleksander Korĵenkov, Brian Moon, André Ruysschaert kaj Daniele Vitali pro komentoj, korektoj kaj kompletigoj al malneta versio de ĉi tiu teksto. Ĉiuj malkorektaĵoj kaj malkompletaĵoj venas de la aŭtoro mem. La kompleta eseo aperas en la festlibro "La arto labori kune".
http://www.peterlang.net/index.cfm?vID=54693&vLang=D&vHR=1&vUR=2&vUUR=1
Oni ne komprenas, kial tiuj koteriaj Eo-intelektuloj, nomitaj supre, kiuj rigidighis en iu "Wunschdenken", daure disvastigas plej diversajn stultajhojn.
"ni konsideras ke antaŭkondiĉo de sukceso en ajna kampo estas funda kono de la tereno en kiu oni laboras, kaj kritika aliro al ĉiuj iniciatoj kiujn oni entreprenas."
Bedaurinde esperantistoj ne konas la terenon, en kiu oni laboras.
La problemo estas, ke la Eo-movado kaj UEA trovighas en la manoj de la samaj koterioj, kiuj gvidas tiun movadon jam de duoncjarcento, au almenau de 1974. Chi tiuj koterioj bedaurinde ankorau ne komprenis, ke ili ne progresigas Esperanton, sed malhelpas ghian progreson. La tempoj de s-ro M'Bow (kiu trompis la e-istojn) jam delonge pasis. Tiuj e-istoj ne volas kredi, ke post 1989 la mondo shanghis sian paradigmon kaj ke iliaj ideoj ne plu validas.
Pro tio necesas forigi tiujn koteriojn, kies sola merito estas ilia nomo (eble ankau ilia mono) kaj kies ciniko estas videbla, sed mankas perspektivo de ilia anstatauado.