Forpasis Oliver Mazodze
- Ankoraŭ ne klaras kio okazis. Li estis en Sudafriko ĉe sia frato, li veturis tien por serĉi laboron, kaj oni trovis lin senviva en la lito. Mi parolis kun li telefone la tagon antaŭ lia forpaso, kaj trovas la aferon nekomprenebla, samkiel sendube ankaŭ vi. Mi scias, ke li estis dediĉita al la Esperanto-movado, do mi pensis, ke vi volus esti informita, ŝi klarigas responde al peto pri pliaj informoj.
Oliver Mazodze estis grave trafita de la profunda ekonomia krizo en Zimbabvo, kiam la universitato en kiu li laboris ne plu povis pagi salajrojn. Ankaŭ lia edzino Gracious perdis sian enspezon, kiam la lernejo en kiu ŝi instruis estis fermita pro la krizo.
Dum iom da tempo Oliver Mazodze laboris ĉe universitato en Germanio, sed antaŭ unu jaro li estis devigita reveni al Zimbabvo pro la elĉerpiĝo de lia Ŝengena vizo.
Oliver Mazodze estis unu el la plej kompetentaj afrikaj esperantistoj. Li partoprenis en la Universala Kongreso en Havano en 1990, kaj li fondis Zimbabvan Esperanto-Instituton, kiu dum multaj jaroj okazigis kursojn en Zimbabvo kaj najbaraj landoj, interalie oficialan kurson por instruistoj sub ministeriaj aŭspicioj en 1996. Li estis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI ekde 2006.
Oliver Mazodze estis ankaŭ diplomita Cseh-instruisto kaj instruis Esperanton en la Aŭstralia Somera Lernejo en Adelajdo en la jaro 2005. Poste li tenis amikajn kontaktojn kun aŭstraliaj esperantistoj, kiuj lastatempe sen sukceso provis helpi al lia familio trovi pli favorajn vivcirkonstancojn en Aŭstralio.
Lin funebras lia edzino Gracious kaj la du infanoj Sergio (13) kaj Lynn (12).
Mi estas konsternita pro lia forpaso je tiom frua agho.