Geja jubileo forgesita en Havano
En la jaro 1990 la peto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj pri kunlabora statuso estis ankoraŭ tikla afero por la komitato de UEA. Por la kunlaboro voĉdonis 14 komitatanoj, kontraŭ ĝi voĉdonis 5, dum entute 18 komitatanoj detenis sin, rakontas Osmo Buller, kiu mem siatempe preparis la necesajn formalaĵojn.
- Nuntempe pri similaj kontraktoj oni voĉdonas sekrete, sed tiam ankoraŭ per levo de manoj. Verŝajne pluraj komitatanoj hontis publike apogi la peton, dum la kontraŭuloj estis malpli hontemaj, diras Osmo Buller.
Libera Folio: Vi publike bedaŭris, ke dum la ĉi-jara UK ne okazis kunveno de LGS, ĉar vi volis saluti la asocion nome de UEA. Kial vi opiniis la jubileon grava?
Osmo Buller: Rondaj datrevenoj de formalaj rilatoj inter UEA kaj fakaj asocioj estas bonaj okazoj por konfirmi la gravecon, kiun UEA donas al la agado de la fakaj asocioj kaj al ilia deziro ligi ĝin kun tiu de UEA. Kunlabora kontrakto inter UEA kaj LSG estis akceptita antaŭ 20 jaroj ĝuste en Havano kaj mi bedaŭras, ke ne eblis festi tion en la sama urbo.
Libera Folio: Kiel evoluis la sinteno al gegejoj en UEA kaj la ĝenerala Esperanto-movado dum la lastaj jardekoj?
Osmo Buller: La evoluo estis klare pozitiva, sed verŝajne tio unuavice spegulis la ĝeneralan socian evoluon. Nia movado almenaŭ ne postrestis tiun evoluon, sed estis eĉ iom pli frua, ĉar esperantistoj ĝenerale ja estas malpli antaŭjuĝemaj. Ekzemple en 1980, kiam sub la kongresa temo "Diskriminacio" en la UK en Stokholmo oni traktis ankaŭ la diskriminacion pro seksa orientiĝo, en mia propra lando Finnlando samseksemo ankoraŭ estis oficiale klasifikita kiel malsano.
Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj estis fondita en 1977 de la brita esperantisto Peter Danning. Poste prezidis la asocion interalie John Wells, konata lingvisto kaj antaŭa prezidanto de UEA. La nuna prezidanto de LSG, Francis Soghomonian, konsentas kun Osmo Buller ke esperantistoj ĝenerale estas relative toleremaj pri gejoj. Tamen LSG laŭ li estas same bezonata nun kiel antaŭ dudek jaroj, kiam la formala kunlaboro kun UEA estis komencita.
Francis Soghomonian: La sinteno al gegejoj en UEA kaj la ĝenerala Esperanto-movado dum la lastaj jardekoj estas iom pli kontentiga, almenaŭ en "okcidentaj" landoj, sed la mensoj malpli rapide evoluis ol la leĝaroj. La kontrakto kun UEA ebligis, ke la jarkunvenoj de nia ligo okazu kadre de la Universalaj Kongresoj kaj budoj prezentantaj ĝin estu starigitaj dum ili.
LSG konsideras grava sian videblecon en Esperantujo sed eĉ pli grava taksas la informfluon al siaj anoj loĝantaj en landoj tre malfavoraj al gejeco. Krome, la fakto, ke UEA-prezidinto kiel John Wells akceptis esti prezidanto de LSG, ludis gravan rolon, laŭ mi, en la kreskanta videbleco de nia ligo, kaj mi salutas lian kuraĝon.
Libera Folio: Kiajn personajn spertojn vi havas pri sinteno al gejoj en Esperantujo?
Francis Soghomonian: Miaj personaj spertoj estas relative bonaj. Gegejoj ĝenerale estas pli facile akceptataj en Esperantujo eble pro tio, ke ili konsistigas malplimulton ene de alia malplimulto, sed tio foje ne malhelpas gejfobiajn kondutojn. Mi opinias, ke la averaĝa esperantisto estas fakte pli indiferenta ol malfavora al gejeco. Tio jam estas interesa atingaĵo malgraŭ ties ŝajne negativa flanko.
Laŭ Osmo Buller tamen ne temas pri glate pozitiva evoluo al plia toleremo dum la pasintaj dudek jaroj. Li havas ankaŭ malagrablajn spertojn:
Osmo Buller: Dek jarojn post la akcepto de LSG okazis hontinda gejofobia kampanjo kontraŭ oficisto de UEA. El ĝi rezultis la demisia krizo post la Zagreba UK en 2001 kun fatalaj sekvoj, kiuj efikas ĝis nun. Konsterne estis, ke tiu kampanjo originis el TEJO, kiu tiam ankaŭ malakceptis proponon organizi seminarion pri seksa orientiĝo kaj virinaj rajtoj. En postaj jaroj Gbeglo Koffi longe gejofobiumis kontraŭ mi, sed pasintjare li reviziis sian sintenon kaj eĉ aranĝis, ke Togolanda Esperanto-Kongreso traktis diskriminacion pro seksa orientiĝo. Sciante, kiel malfacila la situacio ĉi-rilate estas en Afriko, tio estas laŭdinda. Spurojn de gejofobio oni plu trovas nur en eldonaĵoj de la Esperanta Civito, sed pro ties marĝeneco ili estas apenaŭ pli ol kuriozaĵo.
Libera Folio: Ĉu laŭ vi LSG kontribuis al la kresko de toleremo?
Osmo Buller: LSG meritas laŭdojn pro tio, ke ĝi videble ĉeestis en preskaŭ ĉiu UK, eĉ se ĝi mankis en Havano. Mi tamen tre bedaŭras, ke kiam okazis gejofobiaj fenomenoj en nia movado, LSG preskaŭ neniam aŭdigis sin.
Libera Folio: Ĉu vi mem membras en LSG?
Osmo Buller: Mi prenas mian neŭtralecon tiel serioze, ke mi ne membras en fakaj asocioj, por ke certe neniu atendu ekstrajn favoraĵojn de UEA havante sian anon kiel direktoron. Por konfirmi tiun regulon, mi tamen faris unu escepton kaj aliĝis al la asocio de nefumantoj.
Libera Folio: Se paroli pri neŭtraleco, en iuj landoj kie ekzistas landaj asocioj de UEA, gejaj rilatoj estas leĝe malpermesitaj, en aliaj malpermesita estas ajna diskriminacio kontraŭ gejoj. Kia laŭ vi estu la sinteno de UEA al la rajtoj de gegejoj, konsiderante ke laŭ la statuto UEA ne povas esti neŭtrala kiam temas pri homaj rajtoj?
Osmo Buller: UEA ne estas ĝenerala homrajta organizaĵo. Laŭ la statuto respekto de homaj rajtoj estas por ĝia laboro "esenca kondiĉo", sed krome la statuto difinas, ke UEA estas neŭtrala pri "sociaj kaj politikaj problemoj krom la lingva problemo en internaciaj rilatoj". Laŭ la vortumoj de la statuto UEA ne povas rezolucii kontraŭ ĉiu ajn malrespekto de homaj rajtoj. Se ĝi povus, ĝi povus produkti protestojn eĉ ĉiutage, sed tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al diversaj demandoj.
Libera Folio: Kion do signifas la mencio de homaj rajtoj en la statuto de UEA?
Osmo Buller: Ke UEA vidas respekton de homaj rajtoj kiel kondiĉon por sia laboro, havas du konsekvencojn. Unue, ĝi mem funkciu kun tiu respekto en sia propra kadro. Ekzemple gejofobiaj atakoj kontraŭ funkciuloj aŭ aliaj membroj de UEA ne restu sen reago, eĉ eksigo de la misfarinto el UEA.
Due, UEA prenu la antaŭenigon de homaj rajtoj ĝenerale kiel sian taskon. Krom per propra ekzemplo, ĝi povas fari tion edukante esperantistojn per siaj eldonaĵoj kaj ekzemple per programeroj en UK-oj, kies temoj ofte rilatas al homaj rajtoj. Kvankam pri homaj rajtoj UEA ne havas rolon de juĝisto sed tiun de edukisto, ĝi ja konsideras la homrajtan situacion, kiam ĝi decidas pri la loko de UK. UEA nepre devas povi kunmeti la kongresan programon libere, inkluzive la rajtojn de la asocioj, kiuj havas formalajn rilatojn kun UEA. Tial UK ne povas okazi en lando, kie ekzemple LSG aŭ iu religia aŭ politika asocio, kunlaboranta kun UEA, ne povus kunveni.