Jarlibro de UEA por la jaro 2010 aperis
Portreto de Giorgio Canuto malfermas Jarlibron 2010 de UEA, kiu aperis meze de junio. La ŝatata itala jurmedicinisto prezidis UEA de 1956 ĝis sia forpaso en 1960. Lia nomo pluvivas en la nomo de la fondaĵo de UEA, kiu kolektas donacojn por membrigi en UEA esperantistojn en malriĉaj landoj.
En tre persona antaŭparolo la UEA-estrarano Hori Yasuo rakontas, kiel en diversaj okazoj la Jarlibro, precipe ĝia Delegita Reto, utilis kaj helpis al li. "La Jarlibro malfermis novan mondon al mi", li skribas memorante sian unuan sperton pri ĝia utileco en malfrua sabata vespero en Bratislavo.
La daŭran popularecon de la Jarlibro de UEA montras ankaŭ, ke nur 70 membroj de UEA respondis, ke ili ne bezonas la paperan Jarlibron, kiam la Centra Oficejo enketis pri tio inter la membroj, kies retadreso estas konata al la CO. Ankaŭ tiuj, kiuj povas konsulti la retan version de la Jarlibro en reto.uea.org, tamen ŝatas ricevi ĝian presitan version. Asertoj, ke ĝi estas nebezonata malmodernaĵo, evidente ne havas fortan bazon.
La nombro de delegitoj malkreskis. Jarlibro 2009 havis 1.735 individuajn delegitojn en 102 landoj, dum la ĉi-jara havas 1.679 adresojn en 101 landoj. Estas 50 ĉefdelegitoj, 950 lokaj delegitoj, 104 vicdelegitoj, 31 junularaj kaj 1.277 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.
En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2010, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj ktp. Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al radioelsendoj en Esperanto kaj al Esperanto en Interreto.
Gazetara komuniko de UEA
Certe estas ghojige, ke la japano solvis sian tranoktan problemon en Bratislavo pere de la Jarlibro kaj helpe de la loka delegito.
Nature kiel turisto oni devas enkalkuli la riskon, ke en augusto, do somero, en ajna pli granda europa chefurbo, ech Bratislava, aperas problemo kun la kapacito de hotelchambroj, despli en la jaro 1990, la unua jaro post la murofalo. (Mi kelkfoje estis en Bratislavo antau la murofalo kaj mi ankau kontaktis delegiton, kiu afable gastigis min, ech se vershajne estis iom riske gastigi eksterlandanojn el okcidento). Mi dirus, ke estas eble iom naive, riske au aventure, minimume malagrable, senplane pri tranoktado stari vespere en la centro de la urbo kaj devi konstati, ke mankas tranoktebleco. Nu, eble ili ja ekzistis en pli multekostaj hoteloj, kaj oni ne scias, kiom da mono Hori Jasuo estis preta por pagi au ne pagi por la tranoktado. Do, li venis al la genia ideo kontakti la lokan delegiton por peti helpon, kaj tiu evidente ghojis akcepti la japanon, slavoj kaj orienteuropanoj ja tradicie estas tre spontanaj kaj gastigemaj, kvankam ne temis pri Pasporta Servo. Bone, en ordo. Tian banalan historion oni povas certe rakonti, se oni ne scias kion alian rakonti.
Cetere kiam mi vojaghas, ankau mi kutime kunportas la Jarlibron, kiu donas al mi senton de certa sekureco, char en kazo de neceso oni povus kontakti lokan delegiton (kvankam mi jam malvolonte kaj malofte faras tion, pro diversaj kialoj).
Kio koncernas mian tute privatan sintenon pri delegitoj, kontaktado, gastigado ktp., mi certe antau multaj jaroj (kiam mi estis junulo) kontaktis delegitojn, kiuj invitis min gasti. Inter pozitivaj spertoj mi faris ankau negativajn, char ekzistas diverstipaj homoj. Pro tio mi farighis pli atentema, sed certe ne nur mi, sed ankau gastigantaj delegitoj, kiuj estis kontaktitaj de diverstipaj homoj, ne chiam apetitaj, kiuj ekzemple fushis ilian loghejon, kauzis iujn problemojn au simile. Sed tio estas alia temo, kiun oni (ekzemple la UEA-komitato) devus en principo diskuti.
Pri la dua maniero uzi la delegitan reton, kiu konsistu el kolektado de informoj, kiel Hori Jasuo sugestas. Estu la libera elekto de chiu individuo, kion li au shi volas kolekti, chu bildkartojn au fotojn pri matenamnghantaj homoj, chu ion alian. El tia fotokolektado oni certe povus fari amuzan fotoekspozicion. Do, mi ne arogas al mi prijhughi, chu temas pri banala ideo au ne, almenau ghi estas iom originala.
Malgrau tiuj du tute akcepteblaj ideoj kaj historioj, mi tamen iom miris, ke homoj, kaj precipe iama Estrarano pri Landa Agado, havas nenion alian pli "altnivelan" por rakonti, sugesti au klarigi.
La ideo pri kontaktado de delegitoj, ekzemple por fari enketon, ja estas certe utila kaj necesa. Se mi estus devinta verki la antauparolon por la Jarlibro, mi eble estus rakontinta pri mia jhusa sperto pri efektivigita enketo inter la delegitoj. Temis pri 5 demandoj rilate kongreslandojn, neutralecon, homajn rajtojn kaj lingvajn rajtojn. Al 1300 delegitoj kun retadreso mi sendis la enketon, 170 respondis, tio estas 13 procentoj. Do, eblis kolekti informojn pri kiel pensas pri tiuj demandoj certa nombro de delegitoj (tiuj respondintoj ricevos la rezulton de la enketo kaj la raporto pri ghi mem aperos en Spegulo en septembro). Sed kion pensas la resto de la delegitoj ? El tiu chi sperto mi lernis, cetere ne la unuan fojon, char antau 4 jaroj mi faris similan enketon inter la delegitato (tiam 180 respondis dum 570 ne respondis), ke granda parto restas indiferenta al enketoj*, kiujn ni nepre devus fari de tempo al tempo por ekscii la opinion kaj sintenon de esperantistoj.
Do, mi pensas, ke anstatau rakonti banalajn historiojn, en tiaj Antauparoloj devus aperi iom pli seriozaj temoj.
*Eble multaj retadresoj ne plu validis, homoj ne ricevis la mesaghojn, ne havas propran komputilon kun interrata aliro, au hezitas respondi iom tiklajn demandojn, kiujn ili eventuale ne tro komprenas, pro nesuficha lingva scipovo. Do estas diversaj supozoj.
Tiajn demandojn UEA devus esplori, kaj ne chu oni kolektu bildkartojn au kontaktu la surlokan delegiton, se oni havas problemon kun la tranoktado, kvankam ambau ne estas malpermnesataj - sed male - tio estas tute normale aplikataj kutimoj ekde la komenco de la Jarlibro, pri kiuj ech ne necesas aparte atentigi.
Do, bv, argumenti iom pli "altinvele", iom pli inteligente, iom pli malbanale.
Sed lastatempe oni pli kaj pli konstatas kaj observas tiun priplorindan nivelon en UEA. Chi tiu antauparolo de Hori Jauso perfekte kongruas en la skemo pri tiu memkontenteco en UEA- kaj Eo-medioj, pri kiu Nikola Rasic raportis pere de sia propra enketo.