Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kataluna Esperanto-Asocio publike distanciĝas de la Civito

Kataluna Esperanto-Asocio publike distanciĝas de la Civito

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-18 19:35
Kataluna Esperanto-Asocio ne estas membro de la kooperativo de Literatura Foiro, male ol asertas la Esperanta Civito en sia retejo. Tion anoncas Ramon Perera, la sekretario de KEA, en deklaro sendita al Libera Folio.

En lastatempe aperinta teksto en la retejo de la Esperanta Civito aperas aserto, ke Kataluna Esperanto-Asocio estas "kolektiva membro de LF-koop". Tiu aserto estas malvera, konstatas Ramon Perera:

En la pasinta 2010-aprilo-11, en Esperantio.net oni asertis, ke "La informon sendis LF-koop, inter kies kolektivaj membroj estas Kataluna Esperanto-Asocio." Ni publike informas, ke Kataluna Esperanto-Asocio ne estas membro de LF-koop. La rilato inter ambaŭ asocioj ĉesis ekzisti antaŭ multaj jaroj.
Ramon Perera
Sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio

La teksto ĉe Esperantio.net temas pri aranĝo de Kataluna Esperanto-Junularo, kaj ne klaras, kial lige kun ĝi aperas la aserto pri la membreco de Kataluna Esperanto-Asocio en LF-koop. Simila informo aperis en la retejo de la Civito en junio 2008, kiam ĝi anoncis, ke "KEA ne estas aliĝinta al la Pakto, sed kolektiva membro de LF-koop, paktinta establo". En alia teksto samloke legeblas, ke KEA estas kolektiva membro de LF-koop ekde 1986.

Pasintjare en la landa kongreso de Esperanto en Hispanio la Esperanta Civito, surprize por multaj, ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj tiam kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson. La landa kongreso tiam estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2010-04-19 12:44
Kiel che eklezioj ghenerale, pli facilas eliri el la silfera Civito per eksigo (kun ekskomuniko) ol per eksigho.

Gratulon al KEA, kaj malgratulon al la novaj lakeoj de Perla Martinelli che AEU.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-20 16:56
Ne eblas eksighi el civito de iu shtato - sed eblas shanghi la civitanecon per elmigrado - sed nur kun la kondicho ke iu civito konsentas ( tion preskribas la deklaracio pri homaj rajtoj ) . . Ekzemple afrikano apenau rajtas civitanighi en europo .

La E- civito estas agnoskita de neniu shtato - tial E- civitaneco estas ankorau nur pure privata afero-. kiel membreco en UEA , SAT,
au aparteno al loka asocio.
Oni povas facile eksighi el eklezio- sed bedaurinde tion nur faras minoritato ( En europo la plimulto apartenas al eklezio chu katolika chu protestanta) Ateistoj estas nur minoritato
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-20 23:54
Efektive, el sektoj estas pli malfacile. La cxefguruo observas Vin.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-04-28 23:29
> Oni povas facile eksighi el eklezio- sed bedaurinde tion nur faras minoritato

Bedaurinde, ne tiom facile: ofte la vojo plenas, minimume, de "administraj" komplikajhoj.
hectoralos
hectoralos diras:
2010-04-24 07:23
Tamen, Jorge, bv. rimarki, ke Kataluna Esperanto-Asocio neniam aliĝis al la Civito: tio antaŭ longe estis du fojojn konsultita al la membroasembleo kaj du fojojn ĝi estis malakceptita. Kialoj multis, tiel ke mi fakte memoras neniun konvinkitan apoganton de la propono. Ĝuste unu el tiuj kialoj estis tio, ke almenaŭ la tiamaj Civito-dokumentoj ne klarigis, kiel eblas eksiĝi el ĝi.

Ĉu KEA iel havis kontraktan rilaton kun LF-Koop, mi sincere ne scias aŭ memoras. Se tio iam ekzistis, ĉar ja estis interesa kaj riĉiga kunlaboro dum la 1980aj jaroj (verŝajne ambaŭflanke), ĝi praktike disfalis ĝuste okaze de la kreo de la Civito kaj la sekva rapida distanciĝo de KEA kaj LF-Koop. Se nun la KEA-estraro asertas, ke iama dokumento kontrakta dokumento ne ekzistas, mi kredas ilin, ĉar ili esploris la aferon.

Sed eĉ se malkovriĝus en araneaĵ-plena tirkesto iama dokumento (kaj LF-Koop ŝategas pompajn dokumentojn ne malpli ol preciozajn vortumojn), sincere dirite, tio ne surprizus min. Kio min vere ŝokas, estas, ke LF-Koop pretendus ĝin elmontri, post pli ol 15 jaroj da plena rilatoĉeso kaj disiĝintaj vojoj. Ĉu eble ili eksentas sin honorigataj de siaj eventualaj kontraktaj rilatoj kun (iagrade) finvenkisma asocio?
Jorge
Jorge diras:
2010-04-28 10:10
Dankon pro la informo, Hektor. Mi nur komentis subjektive, kiel konvenas al obsedulo, la deklaron de Ramon Perera, la sekretario de KEA. Kvankam verdire ankau min ne interesas nuntempe la iamaj rilatoj de KEA kun la Silfer-apendico nomata Civito.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-25 07:31
http://www.esperantio.net/index.php?id=1271

Post tiom distanciĝoj, restas konstati ke temas pri lumjaroj da distanco inter la Civito kaj ni, necivitaj obseditoj, kiuj nenion komprenas pri ghi. Ignoramus et ignorabimus.

amike
Istvan Ertl
hectoralos
hectoralos diras:
2010-04-29 18:34
Jes, la distanciĝo klaras, kiam la du partoj emas interkomuniki per la gazetaro anstataŭ private retmesaĝi inter si, se ili entute havas ion ajn por interparoli.
Malobsede fajfema pri klaŭnaĵoj kaj glorludaj majstroj,
Hektor
verdavivo
verdavivo diras:
2010-05-16 19:36
Mi sxatus klarigu la lastan punkton de la komentario titolita "Kataluna Esperanto- Asocio publike distancigxas de la Civito". Sendepende de mia opinio pri la Civito kaj aliaj esperantaj asocioj, kiu mi nun ne volas esprimi, mi pensas, ke la vero cxiam devas lumigi, kaj tiu aserto pri la hispana kongreso de 2009 ne plene veras. Estas vero, ke KELKAJ
verdavivo
verdavivo diras:
2010-05-16 19:50
Mi sxatus klarigu la lastan punkton de la komentario titolita "Kataluna Esperanto- Asocio publike distancigxas de la Civito". Sendepende de mia opinio pri la Civito kaj aliaj esperantaj asocioj, kiu mi nun ne volas esprimi, mi pensas, ke la vero cxiam devas lumigi, kaj tiu aserto pri la hispana kongreso de 2009 ne plene veras. Estas vero, ke KELKAJ, nur kelkaj hispanaj esperantistoj, ne partoprenis tiun kongreson pro tio, ke gxin partoprenis membro de la Civito (nome Perla Martinelli), sed la kongreso ne estis nur organizita de Andaluzia Esperanto Unigxo, sed ankaux de la Hispana federeacio, fakte tiu Nacia Asocio celebris diversajn proprajn programerojn dum la kongreso, kaj ecx la prezidanto Pedro Hernandez partoprenis la kongreson nome de la Nacia Asocio.
Mi tre bedauxras, ke en la esperantistaro aperu tiaj apartigantaj problemoj kies luktoj nur malhelpas esperanton.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-16 20:37
Ankau tiaj falsaj interpretoj kiel "tiuj luktoj malhelpas Esperanton" k.s. kiel en la de vi priskribita kazo apartenas al la mitologio.

Se iuj faktoroj malhelpas al Esperanto, oni devas ilin serchi kaj trovi en tute aliaj sferoj kaj kampoj.

Ankau en grandaj sociaj kaj politikaj movadoj ekzistas la samtipaj kvereloj inter diversaj malamikaj frakcioj kaj personoj. Kaj la sorto de Esperanto certe ne dependas de tio, chu iu Perla Martinelli, cetere en la internacia "ekstera mondo" komplete nekonata figuro (krom eble iomete en PEN, sed kiuj nepenanoj konas penanojn ? ), au chu iuj kontrauperlamartinellianoj partoprenas au ne partoprenas la hispanan kongreson. En tuta Hispanio tio interesas neniun homon krom eble kelkajn esperantistojn.

Krom tio, shajnas al mi, ke la hispana Eo-movado daure ne solvis sian nacian problemon. Tio estas hontinda afero por esperantistoj.

En la tempo de Lapenna okazis multaj kvereloj ghuste pro la disdivida personeco de Ivo Lapenna. Sed tio tute ne signifis, ke iuj gravaj atingoj por la Eo-movado ne povis esti atingitaj, kiel ekzemple la montevidea rezolucio (1954) au la libro "Esperanto en perspektivo" (1974), ktp.

Koncerne la personon Perla Martinelli mem, mi pensas, ke shi simple estis "forhejtita" sine de tiuj kvereloj chirkau Silfer, raumismo kaj la Civito, kaj do neniam plu sukcesis senighi de sia "image", kiun shi frue akiris kiel edzino de Silfer; ech tion ne helpis la verkado de doktoriga disertacio pri Edmond Privat en relative alta agho (kiam estas tro malfrue por tiaj statusverkoj), kiu en la Eo-movado bedaurinde restis nekonata, char verkita kaj recenzita (evidente nur de Minnaja) en la itala lingvo. Shajnas, ke tio simple estis shia sorto. Persone mi tion tre bedauras, char Martinelli-n mi konsideras unu el la plej kompetentaj kaj kleraj esperantistoj (malgrau daure tro italeca prononco, kiun oni povintus klopodi 'neutraligi').

Chiuj tiuj fenomenoj estas tre interesaj kaj bezonus apartan sociologian studadon.

Pardonu ke mi enmiksighas per mia opinio ankau en chi tiu temo, sed mi sentis la bezonon esprimi mian vidpunkton chi-rilate, char ghi estas lau mi ghenerala.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-04 01:33
Chi tiun publikan mesaghon oni ne povas lasi senkomenta
http://www.esperantio.net/index.php?id=1502

Unue, se UEA rezervas lokojn por kongresanoj en hotelo dum UK, tiukaze UEA funkcias kvazau kiel turisma agentejo, kiu faras servon al kliento, kiu serchas hotelon kaj petas la klienton krompagi la maklerajhon. Se oni volas eviti tion, tiukaze oni mem serchu hotelon, kio povas esti temporaba tasko, kaj risko, sed aliflanke ankau pli sukcesa entrepreno, se oni iom spertas kaj havas bonan flaron tiurilate.
Sed kiel montris la spertoj en la pasinteco ankau hoteloj menditaj tra UEA ne povas chiam estis kontentigaj. Mi memoras ekzemple, ke kongresanoj mendis tra UEA hotelon en Florenco kaj ricevis chambron sen klimatizado rande de la urbo - do sufiche malalgrabla sperto. Ili pagis pli ol mi pagis por mem rezervita hotelo (tra interreto) kelkcent metrojn for de la kongresejo kaj stacidomo, do en la urbocentro, kun klimatizado kaj sufichaj kondichoj, kun pureco kaj trankvileco malgrau modesteco, tiel ke mi restis tute kontenta - kaj sendependa de io ajn. La nokto kostis 50 eurojn, kun matenmangho. Tute en ordo. Krom tio mi alvenis marde kaj foriris sabate kaj povis shpari du noktojn kaj la superfluajn unuan kaj lastan tagojn de la kongreso.

Krom tio estas tre malfacile kompari la diversajn hotelprezojn. Do, antau ol plendi en tia chi kazo, la koncerna malkontentulo submetu konkretajn kazojn.

Sed kiun "pli demokratan asocion kun vasta rigardo al la ekstera mondo mesagho" Deceuninck celis ? Chu eble la Civiton ? Nu, se oni preferas alighi al la "Universalaj Kongresoj" de la Esperanta Civito, oni ja povos elprovi iliajn servojn kaj poste kompari, kiu medio estis pli alloga, chu la civita au tiu de la UK.

Krom tio mi ne komprenas la interligon inter a) hotelprezoj proponitaj de UEA, b) pli demokrataj asocioj kun vasta rigardo al la ekstera mondo mesagho kaj c) la rekomendoj de prof. Bociort. Granda mikspoto. Ankau mi ne komprenis, kial tiu temo sekvas ghuste nun. Sed char mi ne estas profesoro che la E-civito, mi vershajne ne povis kompreni.