Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La pinta jaro de Esperanto estis 1983

La pinta jaro de Esperanto estis 1983

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-12 19:51
En la jaro 1983 Esperanto estis plej ofte dum la mondhistorio menciata en presitaj libroj. La pinto okazis en Ĉinio, la plej popolriĉa lando de la mondo, tri jarojn antaŭ la unua Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Neniam antaŭ aŭ post tio Esperanto estis same ofte menciita en libroj, se kredi la freŝajn statistikojn de Google. Tamen la rezultoj povas ankoraŭ ŝanĝiĝi, ĉar kvankam Google nun havas la plej grandan datumbazon pri la enhavo de libroj en la mondo, 95% el la libroj iam ajn eldonitaj ankoraŭ ne estas indeksitaj. Steven Brewer esploris la statistikojn.

La firmao Google lastatempe skanas milionojn da libroj kaj nun havas grandegan datumbazon pri la enhavo de libroj el la tuta moderna epoko (kaj eĉ de antaŭ la kreo de la presilo). Oni priskribas la tekstaron en artikolo ĉe la konata revuo Science kaj klarigas ke la tekstaro nun enhavas 4% el la libroj iam ajn eldonitaj. Tiun ĉi datumbazon oni lastatempe malfermis al la publiko ĉe Googlelabs. Eblas ekscii pli pri la esplor-programo "kulturomiko" ĉe culturomics.org.

La termino "n-gram" signifas aron da unuopaj vortoj kiuj aperas kunaj en la tekstaro. Unuopaj vortoj estas "1-gram" kaj frazero kun du vortoj, ekzemple "internacia lingvo", estas "2-gram". Eblas trovi ĉiujn n-gramojn ĝis 5-gram, kondiĉe ke la vortoj aperas almenaŭ 40-foje en la tekstaro.

Per tiu ĉi datumbazo eblas kompari kiom ofte aperas vortkombinoj en libroj ekde la 1500aj jaroj ĝis 2008 en kelkaj lingvoj (sed plej bone ĝi kovras la anglan inter 1800 kaj 2000). Per tiu ĉi sistemo eblas esplori multajn flankojn de kulturo. Kelkaj esplortemoj kiujn la teamo jam studis estas la grandeco de la angla vortostoko, la evoluo de gramatiko, fameco, kaj cenzurado.

Kompreneble, mi tuj esploris pri Esperanto kaj aliaj artefaritaj lingvoj. Oni povas apartigi la rezultojn en la tekstaroj de kelkaj lingvoj.

En la subaj diagramoj mi komparas kiom ofte aperas la n-gramoj "Volapuk", "Ido", "Esperanto", kaj "Basic English". Mi metis Esperanton en tiun lokon por ke ĝi estu verda. La rezultoj estis interesaj.

Notu unue ke la aksoj estas en malsamaj rangoj unu kontraŭ alia. Surprize, la plej alta pinto (.0004) okazas en la ĉina dum la 1980aj jaroj. La plej alta punkto de la brit-angla diagramo (.0003) estas sesoble pli alta ol la plej alta punkto en la franca (.00005). Verŝajne tiaj simpligaj komparoj ne estas senchavaj inter tekstaroj, tamen la priskribo sube fokusas precipe pri la demando en kiuj jaroj okazas pintoj en diversaj lingvoj.

Eblas klaki la grafikaĵojn por vidi kaj plu esplori la rezultojn rekte ĉe Google Labs.

Ngram AnglaEn la angla literaturo, oni povas vidi ke Volapuko kaj Ido neniel kompareblas rilate al la altecoj de Esperanto. (Iom poste, ni klarigu ĝuste kiom alta ĝi estas.) La tutan bildon de la angla, tamen, oni povas iom klarigi per divido inter la brita kaj la usona tekstaroj.

Ngram BritaEn la brita, Esperanton oni apenaŭ konas en la 1910aj jaroj, kiam ĝi furoris en kontinenta Eŭropo. La plej alta punkto okazas dum la 1960aj jaroj - supozeble post la 100a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. (Aŭ la studenta aktiveco de Humphrey Tonkin, eble.) Notu ankaŭ ke, kompare, la aliaj lingvoj estas ĉiam sub Esperanto. Volapukon oni apenaŭ notis en Britio. La intereso pri Ido kaj Basic English okazas samtempe kiel ankaŭ pli alta intereso de Esperanto, do supozeble tiam estis ĝenerale pli da intereso pri internacia lingvo.

Ngram UsonaEn la usona tekstaro, la pinto okazas pli frue - dum la 1930aj jaroj. Notu ke oni pli atentis Volapukon kaj Basic English. Idon, tamen, oni tute ne atentis - oni eĉ ne povas trovi altiĝon ie pri Ido. Okazas, same kiel en Britio, pinto ĉe la 1960aj jaroj, verŝajne pro la samaj kialoj. Kaj videblas ankaŭ pinto ĉe la 1990aj jaroj, verŝajne post la 100a datreveno de la eldono de la unua libro.

Ngram FrancaEn la franca, okazis frua altega intereso en Esperanto. La cetera nivelo aspektas tiom malalta pro la grandega intereso okazinta en la fruaj jaroj. Oni povas vidi ke plej granda intereso pri Ido troveblas en Francio, eĉ pli-malpi egala al Esperanto ĝis hodiaŭ.

Ngram GermanaEn la germana, sensurprize, la pinto por Volapuko estas multe pli alta. Ankaŭ interese, la pinto por Esperanto okazas plej frue, jam antaŭ 1910. Nek Ido nek Basic English allogis multe da intereso en Germanio. 

Se vi notas zorge, vi vidos ke en la angla tekstaro mi serĉis "Volapuk", dum en la germana mi uzis "Volapük". En mia originala esploro, surprizis min ke pinto por Volapuko tute ne montriĝis. Kiam mi faris la jenan komparon, tamen, mi trovis ke oni literumas la lingvon malsame en la du tekstaroj.

La ngramo "Volapük" (kun tremao) ne okazas el la angla tekstaro. La n-gramo "Volapuk" (sen tremao) ne okazas en la germana. Ne estas klare ĉu tiu ĉi distingo spegulas la verajn preslokojn de la libroj, aŭ ĉu temas pri la uzita liter-rekona softvaro, kiu, en la angla, ne antaŭsupozas ekziston de tremaoj. La volapukistoj povos mem esplori pri tio.

Ngram HispanaEn la hispana, la pintoj por Esperanto similaspektas kiel aliloke en kontinenta Eŭropo. Estis interesa altitremaoo de intereso pri Esperanto ĉe la fino de la 1990aj jaroj, kiuj tamen ne aperas aliloke. Pri la vorto "Ido" en la hispana, mi havas dubon: la esplorilo povis konfuziĝi pri io alia.

Ngram ĈinaEn la ĉina, kiel jam dirite supre, la plej alta pinto okazas dum la 1980aj jaroj. Okazis Universala Kongreso en 1986. Aperas ankaŭ altiĝoj dum la 1910aj kaj 1930aj jaroj (kiel en la ceteraj lingvoj), sed la pinto dum la 80aj jaroj nepre meritas pluan esploron. Surprize la sekva Universala Kongreso en Ĉinio, kiu okazis en 2004 montras nenian spuron en la rezultoj.

Ngram RusaEn la rusa, Esperanto aspektas simile al la aliaj lingvoj krom la granda truo en la mezo. En 1937, laŭ ordonoj de Stalin, Esperanto estis malpermesita kaj la esperantistoj enkarcerigitaj aŭ murditaj. En aliaj lingvoj, ekestis ioma intereso dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj kiu simple ne aperas en la rusa. Finfine, en la 1990aj jaroj denove estas altiĝo eble pro la centjara datreveno de Esperanto.

Ngram AfrikajMalfacilas kompari Esperanton al naciaj lingvoj - kontraŭ ili, kutime, Esperanton oni apenaŭ povas distingi de nulo (almenaŭ en la angla). Tamen, kontraŭ du malgrandaj afrikaj lingvoj, oni povas vidi ke Esperanton oni menciis same ofte ĝis la 1960aj jaroj, kiam estis pligrandiĝo de intereso pri Afriko. 

Tiu ĉi ilo povas indiki kie indas esplori plu. Pri la altaĵoj en la 1910aj jaroj oni facile komprenas, sed pri la postaj indus plua esploro. Jen interesa projekto por aliaj kiuj volas esplori plu kiel oni pritraktis Esperanton kaj aliajn planlingvojn tra la jaroj. 

Tiu ĉi fako, kulturomiko, komenciĝas per libroj, sed eblas pligrandiĝi la fakon per la aldono de ĵurnaloj, mapoj, manuskriptoj, kaj aliaj eroj el la kultura sfero. Kiel Ulrich Becker jam faris pri Esperanto en New York Times, oni povos fari plivastskale en estontaj jaroj.

Steven Brewer
arkivita en:
bertilow
bertilow diras:
2010-12-31 18:30
Interesa esploro!

Kredeble tamen multaj aperoj de "Basic English" vere tute ne temas pri la planlingvo, sed simple pri la ordinara Angla lingvo iele karakterizata de la vorto "Basic". La vorto "Basic" ankaŭ povas rilati al io tute alia en la frazo. Ankaŭ la vorto "Ido" kredeble ne malofte rilatas al io tute alia. (Interalie Ido estas/estis firmao, kiu produktis necesejajn seĝojn k.s. Tial en Svedaj necesejoj oni ne malofte vidas tiun vorton...)
limako
limako diras:
2010-12-31 19:03
Ŝajnas ke majuskleco gravas, do ekzemple komparu "Basic English" kaj "basic English": http://ngrams.googlelabs.co[…]mp;corpus=0&smoothing=3

Mi tial supozas ke "Basic English" precipe temas la artefarita lingvo.

Pri Ido, vi nepre pravas. En la angla, oni diras "I do" en edziĝ-ritoj kaj tio tiom oftas en literaturo, ke ĝi povas erare influi la rezultojn ankaŭ.

Dankon pro via intereso kaj komentoj!
bertilow
bertilow diras:
2010-12-31 20:01
"Mi tial supozas ke "Basic English" precipe temas la artefarita lingvo."

Tamen estas multaj okazoj, en kiuj majuskla "Basic English" tute ne rilatas al la planlingvo. Vidu ekzemple la jenan libron, kiu eĉ estas tiel titolita:

Basic English, Taggart, Walch, J Weston Walch Pub, 2006.

Tiu libro instruas bazan Anglan lingvon, sed neniel la planlingvon "Basic English".

Alia ekzemplo estas la libro "Basic English Syntax" (de Berta Flores Mora kaj Vilma Alfaro Murillo), en kies titolo "Basic" eĉ ne rilatas rekte al la vorto "English", sed pli vere al la vorto "Syntax".

Kaj tiuj du ekzemploj estas nur ekzemploj, en kiuj "Basic English" estas parto de la titolo. Similaĵoj certege aperas ankaŭ multfoje ene de kuranta teksto (kie "Basic" aperas frazkomence). Kredeble la planlingvo ne estas nuntempe multe menciata en tekstoj, ĉar jam praktike forgesita.
Tonyo
Tonyo diras:
2010-12-31 20:00
La grandan altecon de la vorto "Esperanto" en la komenco de la dudeka jarcento mi rilatis komence al la celebrado de la UK en Barcelono. Sed alia ekspliko (ĉar ja vere estas grandega diferenco) povas deveni el la Granda Enciklopedio Espasa, la plej ampleksa iam ajn skribita en la hispana, kiu publikiĝis en tiu epoko, kaj kiu havis tradukon de ĉiu vorto en Esperanto.

Pri la pinto en la 90-aj jaroj mi ne havas klaran eksplikon; eble temas pri romano tiel ĉi nomata, de Rodrigo Fresán, kiu iam estis fama, kaj kies ĉefrolulo nomiĝis tiel.

Pri la vorto "ido" la ekspliko estas pli klara: ĝi estas la participo de la verbo "ir" (iri), kaj do ĝi estas tre ofta vorto en tiu ĉi lingvo. Neniu rilato kun la lingvo Ido.
mbavant
mbavant diras:
2011-01-01 11:40
sed ĉu ne ĝenas, ke en multaj guglaj libroj, kaj precipe la plej fruaj, la teksta versio estas tre erara pro la neeviteble lama karaktrorekona procezo?
jxeromo
jxeromo diras:
2011-01-01 23:09
ciferecigoj post 1880 verŝajne estas akcepteblaj, sed iuj pli fruaj efektive estas apenaŭ uzeblaj. observantoj jam montris kiel la longa formo de s-litero estas misrekonita kiel f-litero ĝis la tipografia ŝanĝo proksimume inter 1780 kaj 1790, kaj kiel pli malnovaj tekstoj estas buĉitaj: [fr] http://alatoisondor.wordpress.com/[…]/
mbavant
mbavant diras:
2011-01-02 10:53
Ne nur antaŭ 1880 aperas problemoj. Ankaŭ en la modernaj eldonoj vi trovos per Google Books signifan nombron da "espiranto" aŭ "esperamo" anstataŭ "espéranto" aŭ "esperanto". Mi supozas, ke tiu "ngram"-projekto baziĝas sur la samaj datumoj, ĉu?
jxeromo
jxeromo diras:
2011-01-02 23:13
jes, samaj (certe post ioma prilaboro).
jxeromo
jxeromo diras:
2011-01-01 22:58
notu ke en la franca la kvar eblaj literumoj Esperanto, Espéranto, esperanto kaj espéranto ne montras samajn evoluojn: http://ngrams.googlelabs.co[…]mp;corpus=7&smoothing=3
limako
limako diras:
2011-01-02 00:12
Tre interese! En 1910, ŝajnas ke oni ankoraŭ ne decidis kiel literumi Esperanton. Kaj la plej alta punkto, en la 1990aj jaroj, tute ne aperas por la aliaj ĉar oni tiam jam decidis. Mi vidis tiun altan punkton por 1910 kaj supozis ke tiu devis esti ĝustan elekton. Dankon por via esploro kiu montras pli riĉan komprenon pri kiel la afero disvolviĝis.
mbavant
mbavant diras:
2011-01-02 15:08
Mi scivolas, kial la esploroj estas faritaj kun la glatiga parametro ("smoothing") je la valoro 3. La ĉina rezulto, ekz-e, iĝas tute alia, se oni donas al tiu parametro la valoron 0 (kaj la titolo de la artikolo estus reverkenda).
limako
limako diras:
2011-01-02 15:55
Interesa demando. La glatigo helpas kaŝi la efikon de malgrandaj ekzemplaroj. La ĉina tekstaro estas la plej malgranda tekstaro (13B) kiun mi inkluzivis. La franca (45B), germana (37B), hispana (35B) estas trioble pli grandaj kaj la angla (361B) estas ege pli granda. Kiam la ekzempleraro estas tre malgranda, nur unu aŭ du verkoj povas produkti tre altan punkton (ĉar temas pri elcentaĵo). La glatigo malgrandigas tiun troigan efikon kaj tiel ebligas komparon trans jaroj en kiuj estas pli aŭ malpli da verkoj. Sed vi pravas ke ĝi estas masaĝo de la datenoj kaj la efiko povas esti nebuliga.
dennis
dennis diras:
2011-01-02 16:07

En sia artikolo pri la kompara esplorado de lingvo-nomoj per Guglo kaj “kulturomiko,” Steven Brewer prilumas novan vojon por la mezurado de la fenomeno Esperanto. La artikolo altvaloras lau strategia vidpunkto, char mezurado estas fundamenta parto de sukcesaj strategioj, kaj kruele mankas en Esperantujo sufiche da priatento al utiligeblaj mezuroj.

Estis utilaj la komentoj de Wennergren, Bavant kaj Vashe pri la kvalito de la datumbazo, nome, ke ekzistas multaj tiklaj problemoj rilate la serchilecajn studojn: majusklecon, literumadon, dusencecon de unu termino, ktp. La utiligo de glatigado ankau tiklas. Brewer bone komprenas tion, kaj ekas plighustigi la esplorprovojn.

Sed ech perfekta datumbazo kiu fidele donas la kvanton da ekaperoj de la nomo Esperanto en diversaj lingvoj, ne donos al ni la kvaliton kiun ni bezonas por utiligi tiujn datojn strategie. Ni jes ja priskribas (1a pasho), sed ni bezonas kompreni la kialojn de la rezultoj (2a pasho), kaj plie, estus dezirinde, ke ni komprenu kiel utiligi la rezultojn en nia chiutaga strategio (3a pasho).

Tion Brewer vershajne bone komprenas, kaj li mem menciis kelkajn eblojn por klarigi altighojn kaj malaltighojn en la rezultoj (kongresoj, permeso au malpermeso en iu lando, Tonkin, ktp). Ankau rilate la 2an pashon, Del Barrio provas klarigi plurajn partojn de la hispanaj statistikoj. Tion sufiche bone komprenas ankau Ulrich Becker kiam li eldonas la ENHAVOJN de fruaj artikoloj pri Esperanto el la jhurnalo New York Times.

Certe ie en tiuj statistikoj kushas potencaj semoj por venontaj Esperanto-projektoj. La plua analizo de Brewer kaj Del Barrio indas je daurigado. Krome, la analizo de kiamaniere la fakoj Historio, Publikaj Rilatoj, Statistiko, Merkatiko, Informatiko interrilatighas ankau indas. La subfako de Merkatiko nomata Psikosociologio de Akirado kaj Achetado (angle: Consumer Behavior) estas tre altvalora ilo por analizi la rilaton inter la krudaj statistikoj kaj la reala akcepto de iu ideo au la acheto de iu varo.

Ni Esperantistoj de Esperantujo nuntempe ne havas tian organizon por perteamaj analizoj de fenomenoj, kaj por la strategia utiligo de tiaj ideoj. Fenomenoj montrataj al ni de Brewer tute ne analizeblas per tradicia Delegita Reto de UEA, ech se kelkaj delegitoj estas fakaj. Bezonatas MODERNAJ FAKTEAMOJ kaj kromaj kunlaborantoj por starigi sukcesan projekton. Ne bezonatas subvencioj. Ne bezonatas mono. Ne bezonatas permeso de tiu au alia instanco. Simple ni bezonas la volon ghuste kaj profunde kompreni, kaj poste apliki tiun komprenon.

Mi kredas, ke tiu parto de la venonteco de Esperanto povas brili, speciale se Brewer kaj kelkaj aliaj fakuloj pasie entuziasmighas pri la solvo de gravaj statistikaj kaj informaj problemoj de Esperanto.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
limako
limako diras:
2011-01-03 15:30
Unue mi dankas vin pro via afabla kaj laŭda komento. Vi tute pravas ke tiu ĉi estas nur komenco. La nuna esploro nur montras kie indas esplori plu. Sekve, necesas esplori kio okazis por produkti la altaĵojn kaj malaltaĵojn. Samtempe mi volus atentigi ion gravan.

Mezuri estas utila por kompreni kio okazis, sed decidi kion fari estonte bezonas multe pli. Estas grava memori ke la plejmulton da aferoj apenaŭ mezureblas rekte, ekz "Kiel fartas la Afero?" Kelkajn aferojn oni ja povas iel mezuri (ekz, "kiom ofte okazis vorton en eldonitaj libroj") eĉ se estas problemoj, sed la plej gravajn demandojn oni neniam povos facile mezuri. Ofte oni uzas fareblajn mezurojn kiel indikiloj kiuj prilumas la malfacilajn demandojn. Sed ne helpas serĉi sub la lumo, sed vi perdis la ŝosilojn aliie. Tio, kion ni faras nun estas bona, kaj utila, sed ni neniam forgesu ke, se nia celo estas antaŭenigi la Aferon, ni ne fetiĉigu la ciferojn de la mezuroj kiujn ni ja povas fari. Ni uzu ilin, sed ni devas decidi mem kiel apliki ilin al niaj celoj.

Estas multaj aliaj uzeblaj datumbazoj kiuj bezonas pluan esploron. Unu el la plej uzindaj estas tio de Google Analytics. Per tio, oni povas esplori de kie oni vizitas retpaĝaron (ekz <a href="http://esperanto-usa.org/[…]/google-doodle">la retpaĝaron de Esperanto-USA</a>). Oni povas eĉ starigi celojn kaj mezuri la efikon de diversaj provoj produkti tiujn celojn. Sed, precize kiel vi diras, ja pravas ke mankas al ni la homforton por fari tion.

Fakteamo estus ja utila, sed la plejmulto el ni estas voluntuloj. Nur dum kelkaj semajnoj jare, mi povas dediĉi la tempon por fari tiajn aferojn. Jam mi devas labori denove je mia ĉiutaga posteno. La Esperantic Studies Foundation ja ofertas sunbvenciojn, sed fakte, tro malgrandaj por tiuj, kiuj havas la necesajn kapablojn (almenaŭ en mia lando).
Jorge
Jorge diras:
2011-01-04 08:53
Enŝteliĝis tajp-eraro (mankas spaceto) en la unua vorto de la lasta alineo. Ĝi tekstu jene:

"Fakte amo estus ja utila, sed la plejmulto el ni estas voluntuloj"

;-)
ztisljar
ztisljar diras:
2011-01-04 22:19
Shajnas al mi ke la interesan fenomenon pri multegaj libroj en Chinio menciantaj E-on en la okdekaj jaroj vershajne kauzis la fakto ke tiam china televido elsendis serion de kurslecionoj pri E. Ie mi legis ke certan rolon en tio havis Tibor Sekelj. Chu iu scias la veran rolon de Tibor en tio?
Mi nome helpas zagreban filmfakulinon fari scenaron por filmo pri Tibor okaze de 100-jarigho de lia naskigho en 2012.
Zlatko Tišljar
Jorge
Jorge diras:
2011-01-05 09:07
Anstataŭ "scenaro", prefere uzu "skripto":

skripto: provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura produkto, ekz. de filmo, intervjuo, komikso, libro, prelego, radia programo, teatraĵo, televida programo ktp: man(o)skripto, tajposkripto, printoskripto; skripti (tr.); skriptisto; kinoskripto aŭ filmoskripto (t.e. la francismo "scenaro" en PIV kaj NPIV; en NPIV, tamen, legeblas bona uzo de ĉi lasta vorto sub "fantasmo": "Imagata scenaro, kiu kontentigas konscian aŭ nekonscian deziron, kaj en kiu la subjekto mem ofte rolas").

(el http://blogavortaro.blogspot.com/2006/12/skripto.html)

Por komparo, jen unu el miaj lastaj poemoj:

Unu certo inter multaj nekomprenoj
frapas min kun forto de verdikto:
vivo estas reakcia ĉen’ da scenoj
sed al ĉi scenaro mankas ajna skripto.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-05 15:34
Francisma "scenaro", anglisma "skripto", aŭ germanisma "turnlibro"/"turnolibro". Elektu mem!

Kelkaj komputistoj uzas la vorton "skripto" kun la senco "programeto" aŭ "komandodosiero". Ni atendu por vidi, ĉu "skripto" transprenos la aliajn kelkdek sencojn de la responda angla vorto.
Jorge
Jorge diras:
2011-01-05 20:20
Ne anglisma, sed latinisma. Kiel montras la difino, ĝi validas ne nur por kino, sed por ajna kultura produkto. Jam de longe ekzistas en esperanto "tajposkripto" (analoge al "manuskripto").

Se oni preferas uzi nur fundamentajn elementojn, oni almenaŭ diru "antaŭteksto", ĉar la francece kopiita "scen'ar'o" havas en esperanto alian signifon, kiel montras la (N)PIVA difino de "fantasmo".

Simila miskopiaĵo estas "*subtitoloj" anstataŭ la evidente preferinda "subtekstoj".

Cetere, tiu "turni" de la germana troviĝas ankaŭ en NPIV: "turni 4 = surfilmigi per kamerao". Plia francisma paŭsaĵo anst. simple "filmi"!
dennis
dennis diras:
2011-01-08 06:49

La Guglo-analizo prezentata de Steven Brewer estas signifoplena pasho por pli bone mezuri la informo-politikon de la Esperanto-Movadoj. Sed chi-semajne, bonshance ekvideblas alia analizilo, kiu povas esti ech pli signofoplena: la nombrado de vizitoj al la Esperanto-artikolo en Vikipedio.

Tion mi feliche malkovris hierau per la longa komento, franclingva, de Didier Janot en la retdiskutejo de francaj Esperantistoj. En sia artikolo-komento, Janot analizas, sufiche profesie, la efikon de la Guglo-anonco en la 15a de decembro, 2009, la efikon de la anoncoreklamo de Etsuo Miyoshi chi jare, la efikon de la partopreno de Esperanto (EDE) en la europaj vochdonadoj, kaj ech la efikon de la ekapero de Esperantisto Michel Dechy en populara franca radio-programo.

La Guglo-analizo pli kaj pli gravas por la historia analizo de Esperanto kaj Strategio, kaj la Vikio-analizo gravos por la nuntempa taktikado. Sed tamen, ni memoru, kiel Steven Brewer supre rimarkigis: mezureblaj statistikoj estas gravaj, sed multaj nemalhaveblaj eroj de strategio ne bone mezureblas.

Tamen, ekde nun en la Esperanto-Movadoj, ni havas potencajn, oportunajn, statistikajn ilojn en niaj manoj kiuj kapablas fari la unuan pashon de profesia analizo. Ekde nun, se oni parolas pri informo-politiko, oni povas pripensi kiamaniere tiu informo-politiko videblos en la sekvaj statistikoj, plejparte vikie sed ankau gugle.

Dum tro da jaroj ni agas kaj reagas iom blinde, sed nun ni havas vershajne fidelan mezuran spegulon, kaj ni devas rigardi ghin, almenau kelkajn momentojn, chiutage. Chu ni provu iri de la epoko la alhhemio de blinda strategio al tiu de la hhemio de racia vojstarigo en nia politiko de informado?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Lu
Lu diras:
2011-01-16 15:05
Ĵus mi metis komparon de la vizitoj al la vikipediaj artikoloj pri Esperanto sur la vikipedian paĝon 'Statistiko de Esperantujo', http://eo.wikipedia.org/[…]/Statistiko_de_Esperantujo#Vikipedio .

La rango de la koncerna artikolo sufiĉe varias - kompare plej ofte oni vizitas la katalunan artikolon pri Esperanto; ĝi havas laŭ la vizitoj la rangon 854 kompare kun ĉiuj aliaj artikoloj de la kataluna vikipedio. Mezume estas ĉ. rango 4000. Ŝajne do la katalunaj informantoj tre bone sukcesis altiri la atenton de la publiko al Esperanto.