Lingva konflikto en sveda Esperantujo
Estas malfacile veki publikan interesiĝon pri Esperanto kaj stagnas la membronombro de la maljuniĝanta landa asocio. La problemoj de la Esperanto-movado en Svedio similas al tiuj en multaj aliaj landoj. Kiel ŝanĝi la strategion por turni la evoluon? Por diskuti tion antaŭ du semajnoj en Norrköping kolektiĝis aktivaj svedaj esperantistoj.
Reprezentantoj de la pli juna generacio jam anticipe, dum la Oranĝa Renkontiĝo en Härnösand, skizis proponojn. Anstataŭ investi monon kaj energion en papera gazeto, fizika ejo kaj kolektado de kotizoj, indus krei retan kontaktejon, aranĝi interesajn internaciajn renkontiĝojn, kaj faciligi la eniron de novuloj per centra informejo pri tio, kie kaj kiel lerni Esperanton kaj kion fari per ĝi poste.
La ideoj estis prezentitaj, sed dum la diskuto neatendite montriĝis grava kultura konflikto. Dum la reprezentantoj de la pli juna generacio, ĵus revenintaj de la internacia Oranĝa Renkontiĝo, parolis Esperanton, pli aĝaj aktivuloj postulis, ke la diskuto okazu en la sveda. Ambaŭ flankoj spertis, ke la alia grupo volas trudi al ĉiuj "sian" lingvon, kaj la lingva konflikto kontribuis al fiasko en la dialogo inter la generacioj.
La reprezentantoj de la junulara movado raportis pri siaj spertoj en retaj diskutejoj, kaj post diskuto kun la ĉeestintoj, Carl Mäsak, la reprezentanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo en la estraro de Sveda Esperanto-Federacio, decidis forlasi tiun postenon. Aldone li eksiĝis el la elektoprepara komisiono de SEF, kie lia tasko estis trovi reprezentantojn de la pli juna generacio por respondecaj postenoj, kaj klarigis sian decidon en Ipernity:
- Antaŭ tiu punkto mi ja havis la senton ke SEF ne plu temas pri Esperanto sed ĉefe temas pri SEF; nun mi havis la pruvon. Mi elektas la asocion en kiu Esperanto kiel laborlingvo ne estas defendenda absurdaĵo. SEF estas malnova, maljuna, malvigla organizo, simila al mortanta baleno. Ĝi vere profitus de asisto de SEJU. Sed ekde nun, ĝi provu havi tiun helpon pere de iu alia ol mi. Mi konsideras ĉiun futuran laboron ene de SEF tuta foruzo kaj malŝparo de mia tempo.
Simile sintenas Janko Luin, unu el la junuloj kiuj partoprenis la krizkunvenon kaj provis paroli en Esperanto:
- Ankaŭ mi decidis ne plu dediĉi mian tempon kaj energion al tiu asocio. Estas por mi tute klare ke tio estus nur misuzo de mia propra tempo kaj energio: mi preferas labori por esperanto en Svedio, ne labori kontraŭ esperantistoj en Svedio. Do mi nun elektas malmembriĝi de la sveda Landa Asocio kaj ĉesigi mian subtenon de ĝi, li skribas en sia blogo.
En la reto daŭras la diskuto pri la lingvoelekto dum esperantistaj kunvenoj. Dum la reprezentantoj de la junularo asertas, ke ili neniam volis devigi ĉiujn paroli Esperanton, sed nur insistis pri sia rajto uzi la lingvon, iliaj kontraŭuloj ŝajnas timi, ke ajna uzo de Esperanto inter svedoj faras sektecan impreson, fortimigas komencantojn - kaj malfaciligas la interkompreniĝon.
- Laŭ mia kompreno, temis pri respekto/malrespekto inter la junularo kaj la plejmulto de ĉeestantoj kaj pri respekto al la demokrata decido, kiu okazis jam je la komenco, ke ni uzu la lingvon plej taŭgan por la temo kaj nia laboro, la svedan. Ĉiuj partoprenantoj scipovis la svedan sed ne ĉiuj la esperantan lingvon. Tiel ni decidis por ke la plej multaj povu nuance esprimi siajn pensojn. Ja ĉeestis ankaŭ kelkaj freŝaj komencantoj, klarigas la prezidanto de SEF, Bengt Åradsson, responde al demando de Libera Folio.
En svedlinga komento, publikigita en Ipernity, Agneta Emanuelsson argumentis, ke kunsidoj ĝenerale okazu nacilingve, krom se ĉiuj ĉeestontoj anticipe estas avertitaj, ke oni parolos Esperanton:
- Mi kunportis novan estontan esperantiston al Norrköping. Li komprenas, se oni parolas malrapide, sed li ne komprenis, kion diris la junuloj. Krome ĉeestis viro, kiu ne komprenas Esperanton, por vidi kiel estas. Mi terure hontas pri tio, kio okazis.
Laŭ la prezidanto de SEF, spite la kulturan kolizion inter la radikala junularo kaj pli konservativa plimulto, la renkontiĝo en Norrköping naskis valorajn ideojn pri tio, kiel oni evoluigu la funkciadon de SEF.
- Ni devas daŭre translime labori por pli taŭga organiza strukturo en Svedio. Kia ĝi estos mi ne scias sed mi certas ke ŝanĝo vole/nevole okazos. Mi preferas ke ni mem influu tiun ŝanĝon. En tiu aspekto mi bedaŭras la sintenon, kiun esprimas kelkaj "junuloj", ĉar pli bone se ni laboras en simila direkto kun kunigitaj fortoj ol malproksimiĝi unu for de la alia.
Radikalan ideon pri tio, kiel atingi proksimiĝon inter la junulara kaj cetera movado esprimis Karl-Gustaf Gustafsson en svedlingva komento en Ipernity:
- Mi pripensas fari al SEF proponon pri nuligo de la sekcio SEJU, kaj ke oni anstataŭe integru novajn gejunulojn en SEF. Laŭ mi nenio malhelpas, ke SEF aranĝu aktivaĵojn, kiuj estu adaptitaj al la interesiĝoj de veraj gejunuloj. Espereble kelkaj el la gejunuloj surprenos la taskon aranĝi tiajn aktivaĵojn sub la direktado de iu respondeculo en SEF. Tia paŝo donus al novaj membroj senton de komuneco kun la landa asocio.