Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Naŭdeko ĉeestis la malferman tagon de UEA

Naŭdeko ĉeestis la malferman tagon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-30 07:22
La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la ĉefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la .-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj

Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.

Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi ĝin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojaĝo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes.

Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang. Antaŭ ĝia unua prezento Chuck Smith parolis pri ĝi kaj pri la subtena agado por ebligi ĝian DVD-eldonon. En la biblioteko, kiu por la tago estis transformita en kinejon, oni montris ankaŭ plurajn aliajn filmojn. Dum la lasta horo de la programo la tri ĉeestantaj estraranoj de UEA Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis demandojn kaj diskutis kun la publiko.

La plej furora titolo en la libroservo estis la ĵus aperinta nederlanda versio de la broŝuro Malkovru Esperanton (Ontdek het Esperanto), de kiu vendiĝis 34 ekzempleroj. Preskaŭ same populara estis la ekzerclibreto Poŝamiko (31 ekz.). La nova, reviziita eldono de Baza Esperanta radikaro kaj la rememoroj Post la pluvo - pluvego de Eddy Raats estis venditaj en po 7 ekzempleroj. La ĉi-lasta estas daŭrigo de La longa vojaĝo, kiu trovis 5 klientojn, same kiel Mil unuaj vortoj en Esperanto. Lokon super ili en la taga furorlisto konkeris Zamenhof: biografia skizo de A. Korĵenkov.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-11-30 20:02
Chi tiu embarasa furorlisto pruvas sen dubo unu plian fojon, ke e-istoj achetas kutime kaj en tiaj okazoj (imagu: oni trovighas en la plej granda librovendejo de la Eo-movado) nur efemerajn kaj pli malpli ignorindajn bagatelajhojn, kies enhavo parte ech entenas dubindajhojn.

Nu se post la pluvo kelkaj novaj nederlandanoj malkovris Esperanton kaj tiel povis esti varbitaj al la Eo-movado, oni povas esti kontenta.
Filarete
Filarete diras:
2010-12-15 12:54
Oni prelegis pri Ragnarsson al 90 personoj kaj neniu achetis libron de Ragnarsson? Chu oni prelegis malantaù surduloj? Kial oni kandidatigus lin kiel Nobel premion se preskau neniu legas lin en sia propra lingvo? Eble la propagandistoj de la verda afero kiuj hodiaù ekscitighas pri reklamo en franca tagjhurlo (interalie ploriga reklamo en plorinda jhurnalo) kaj Twitterajhoj kaj kiuj fantazias pri Nobel premio klarigos tiun misteron al ni. Fantoma verkisto en fantoma komunumo.
aleks
aleks diras:
2010-12-15 18:08
Trafa komento ;)))
Estis dum la Malferma Tago prelego pri la nuna Eo-kandidato al Nobelpremio pri literaturo, kaj libroj de li ne furoris tiutage. Kial do ?

Mi povas imagi kelkajn supozeblajn kialojn :
- eble la libroj de Ragnarsson ne estis elstarigitaj dum la prelego, sed eble nur lia stilo kaj verkaro gxenerale
- la prelego mem eble ne estis acxeto-instiga, sed nur porinforma
- eble la preleginto enuige prelegis ?
- versxajne la libroj de Ragnarsson ne estis elstarigitaj en la Libroservo de la Centra Oficejo. Cxeestinte tiutage, mi konfirmemas tion.
- eble liaj libroj ne estas aparte novaj, nek allogaj lauxaspekte, nek malmultekostaj, do ne cxiel acxetindaj ?
- eble lia stilo estas ne tre facile legebla de bazaj esp-istoj ?
- eble libroj de li estis ja venditaj tiutage, tamen ne furoris.

Mi sxatus ricevikonfirmojn aux pli certajn klarigojn.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-12-15 18:45
Eble tiuj kiuj interesiĝas pri Ragnarsson jam havas librojn de li. Poezio ne bone vendiĝas, eĉ nacilingve.

esperanto
esperanto diras:
2011-10-11 15:26
Chu (la poezio de) Ragnarsson kaj Akademio de Literaturo estos reprezentitaj en Frankfurto?

http://blog.buchmesse.de/[…]/
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-15 21:36
"eble liaj libroj ne estas aparte novaj, nek allogaj lauxaspekte, nek malmultekostaj, do ne cxiel acxetindaj ?"

Liaj lastaj tri au kvar libroj estas aparte allogaj:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7836
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8033
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8453

kaj liaj lastaj poemaroj estas pli senpere kompreneblaj ol lia frua verkaro el la 50-aj ks.

amike
Istvan Ertl
dennis
dennis diras:
2010-12-16 03:04

Estas bone, ke Aleks starigas liston de pluraj eblaj kialoj de la nevendado de la libroj de Baldur Ragnarsson, kaj kontentige, ke Istvan respondas klarige al unu el tiuj listajhoj.

Mi sekvis la tri ligilojn listigitajn de Istvan, irante al la retpagharo de UEA. Mi trovas la paghon de UEA bona, kun iom da informado pri la verkoj de Ragnarsson.

Tamen, ech pli bone, kaj tre kontentige estas iri al la retpagharo de www.amazon.com, kaj serchi per la nomo de la autoro, chi-okaze Baldur Ragnarsson.

Tie en tre alloga, profesie akceptebla kadro, trovighas ne nur la libroj de Sinjoro Ragnarsson, sed ankau la eblo trafoliumi parton el ili. Mi provis per SENDEPENDAJ HOMOJ, kaj LA FONTOJ NEVIDEBLAJ. Bela sperto, konvinka sperto kaj por Esperantistoj kaj por ne-Esperantistoj se ni volas montri, ke Esperanto bele kaj bone vivas kaj ech, kelkfoje, viglas..

Krome sur la sama pagho de Amazon vidighas pluraj numeroj de la refreshige bela Beletra Almanako kun pluraj enhavajhoj de nia Islandano. Ankau la Beletra Almanako trafoliumighas surrete.

Mi ne hontas, rigardante tian prezentadon de niaj libroj, kaj legante la enhavon de tiuj verkoj kaj revuoj, ke mi ege fieras esti Esperantisto.

Kaj tiu eksterigo de niaj verkoj sur la publikaj, kaj bonestimataj ne-esperantaj retejoj estas unu el la plej pozitivaj pashoj, kiun ni povas fari. Tio estas parto de sukcesa strategio de la Esperanto-Movadoj, kaj estas alia indikilo, ke gravas, ke unu Estrarano okupighu pri tiu virtuala flanko de strategio. Kaj espereble, tre tre baldau.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino


pistike65
pistike65 diras:
2010-12-16 10:32
Tian atingeblon de Ragnarsson-verkoj, de Beletra Almanako ktp. che Amazon, che GoogleBooks kaj che chiuj gravaj retlokoj pri libroj, kialas konscia reklam- kaj vendopolitiko de Ulrich Becker, la homo "malantau" la eldonejo Mondial. Li meritas grandajn laudojn.
Vidu
http://www.librejo.com/
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/194-lode.htm#194-12

amike
István Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-12-16 16:44
Estas amuze vidi kiel la memelektita papo Silfer piruetas per silogismoj por ne mencii kaj preteratenti la eldonejon Mondial!

http://www.esperantio.net/index.php?id=1546
interDisto
interDisto diras:
2010-12-17 15:23
La Civito trovis novan metodon komuniki kun ret-legantoj: oni lasu komenton ĉe Libera Folio, kaj legu oficialan respondon en la piednotoj de HeKo. Tio multe pli valoras ol simpla "talkback", ĉar tiamaniere oni plialtigas la vizitstatistikon de ambaŭ retejoj!
Jorge
Jorge diras:
2010-12-18 12:11
Jen kion "respondis" la chefkreteno de la Civito:

<<Nov-antisemito skribis:
Estas amuze vidi kiel la memelektita papo Silfer piruetas per silogismoj por ne mencii kaj preteratenti la eldonejon Mondial!

La aŭtoro respondas:
Tiu eldonejo ne produktas almenaŭ trimonatan periodaĵon (do almenaŭ kvar fojojn jare). Pri la aristotela logiko lamas la konoj de la insultinto.>>

Kial "grava eldonejo" devus produkti "almenaŭ trimonatan periodaĵon (do almenaŭ kvar fojojn jare)"? Simple, char Silfer mem opinias tiel, por tiel ellasi ekz. Beletra Almanako, de Mondial. Sed oni povus kalkuli alie: lau la suma nombro de paghoj jare; de disvendataj ekzempleroj; lau la kvalito dela enhavo ktp. Jen la pirueta silogismo.

Anstatau tio, Silfer profitas por plu disshpruci merdon, kiel li kutimas. Nu, ne mi kulpas se li eventuale hontas pri sia deveno, pri siaj gepatroj au pri siaj mediokra talento arta kaj intelekta, sed li ne pretendu ke aliaj pagu la prezon de lia evidenta psika komplekso.
Jorge
Jorge diras:
2010-12-18 22:26
La kredeble plej grava kaj prestigha eldonejo en la historio de la E-literaturo, tiu de Juan Re'gulo Perez en La Laguna (Kanarioj, Hispanujo), produktis _neniun_ periodajhon. Ni vidu kion komentas pri tio nia umbikilisma pseudopapo en sia privata delirejo HEKo, ne allasanta liberajn komentojn de legantoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-15 22:43
La perfekta ekzemplo.

Sed eble oni faru enketon inter la partoprenantoj de la MT kaj demandu ilin 1. kial ili partroprenas la MT, 2. kial ili (ne) achetas librojn, kaj kiujn (ne).

Mi memoras, kiam mi prelegis antau 2 jaroj en la MT, shajne ankau neniu achetis mian svisan enciklopedion (kiu kostas 66 eurojn), kvankam en ghi ja certe trovighas amaso da tekstoj (kaj bildoj), kiuj povus au devus interesi e-istojn. Kaj se la autoro jam cheestas, li povus subskribi la libron (sed tiom orgojla mi tamen ne estas, despli ke mia subskribo valoras neniom :-))))

Oni povus sin demandi kiuspecajn librojn la e-istoj kutimas acheti au achetu dum tiaj okazoj: chu kelkdekpaghan libron de maljuna kaj tre konata Eo-poeto, au chu enciklopediecan movadecan libregon kun 1200 paghoj kaj miloj da informoj de movade malpli populara autoro. Konkretaj nomoj ne gravas, mi starigas nur principan demandon.

Sed lau mi la MT estas speco de turisma-klubeca arangho, do oni ne havu tro grandajn pretendojn au ambiciojn rilate libroachetadon. Tamen shajnas al mi, ke la CO estas sufiche kontenta pri la vendado de libroj dum la MT, kvankam kompreneble chiam povus esti pli da vendoj, kaj entute la MT estis ja bonega ideo. Kunigi centon da e-istoj en certa punkto sub la nunaj kondichoj ne estas memkomprenebla afero. La programo de la MT estas sufiche interesa kaj stimula, kaj mi ech iom miras, kial ne aperas pli da homoj - sed eble oni ne havu iluziojn pri la potencialo, la Eo-movadoj en Benelukso ja ne aparte prosperas kaj estas chiam pli malpli la sama publiko, kiu formighas.
dennis
dennis diras:
2010-12-17 14:37
Filarete,

En via komento pri Ragnarsson vi diris, ke la franca jhurnalo Le Monde estas plorinda. Kial? Chu la profesia nivelo? Chu la politika sinteno? Chu alio? Vi ankau diris, ke la reklamo estas ploriga? Kiu parto? Chu ploriga por la leganto? Chu ploriga por iu alia? Chu por la plimulto? Por preskau chiuj?

Mi interesighas pri viaj ideoj tiurilate. Eble vi havas novajn vidpunktojn kiuj povas helpi. Kiel, lau vi, oni povas plibonigi la situacion?

Dennis
edmundo
edmundo diras:
2010-12-15 17:01
Se vi kredas, ke listo de furoraĵoj "pruvas sen dubo" ion ajn rilate la kutiman aĉetadon, vi havas nenian komprenon pri statistiko aŭ eĉ pri baza logiko. Se vi volas scii, kia proporcio de la vendoj estas "bagatelaĵoj", vi devas rigardi la sumajn vendonombrojn, ne la liston de furoraĵoj. Ekzemple, la gazetara komuniko ne informas nin, ĉu vendiĝis ankaŭ po unu ekzemplero de kelkmil aliaj libroj. Se jes, la menciitaj bagatelaĵoj estus malgranda proporcio de la sumo.

Povas esti, ke esperantistoj estas tiel stultaj, kiel vi kredas kaj volas kredigi, sed per falsaj argumentoj vi pruvas nur la propran stultecon.
otbuller
otbuller diras:
2010-12-15 19:11
Dum la Malferma Tago eblis elekti inter 5500 titoloj. Estas nature, ke antaŭ tia elektebleco la aĉetoj de kelkdek homoj ege distribuiĝas kaj nur malmultaj titoloj trovas pli ol unu klienton. En la Malferma Tago vendiĝis 138 titoloj, el kiuj 117 en unu ekzemplero kaj 21 en minimume du ekzempleroj. Malklera la publiko certe ne estis, ĉar ĉ. duono de la titoloj estis beletraĵoj. Ankaŭ ne malplivalorigas la klientojn tio, ke lerniloj, vortaroj kaj informiloj pleje furoras, ne nur en Malferma Tago sed ĝenerale. Ni eĉ devus maltrankviliĝi, se ne estus tiel. Sama kliento, ekzemple kursgvidanto aŭ klubestro, ofte aĉetas samtempe plurajn ekzemplerojn de la sama libro. Ekzemple, "Poŝamiko", kiu pleje furoris kun 34 ekz., estis vendita al 8 klientoj, el kiuj unu aĉetis eĉ 10 ekzemplerojn.

La libroj de Ragnarsson estis prezentitaj de la preleganto kaj aparte montrataj en la libroservo. Se haveblus nur du-tri titoloj liaj, eble iu estus furorinta, sed eblis elekti inter ne malpli ol 13. Plejparte ili aperis antaŭ longe kaj multaj jam posedis ilin. Temas pri publiko, kiu estas tre aĉetema kaj legema kaj kies plimulto regule vizitas Malfermajn Tagojn, UK-ojn kaj mendas librojn ankaŭ inter ili.

Mi ofte veas pro absolutigaj misinterpretoj de furorlistoj k.a. statistikoj. Tio povas esti komprenebla, ĉar la interpretistoj simple ne konas la fonon malantaŭ la ciferoj. Multajn erarajn deklarojn oni tamen evitus, se oni ne hastus sed klopodus iom pli bone kompreni ekzemple situacion, en kiu kelkdek homoj elektas po unu-du librojn el 5500.
   
Filarete
Filarete diras:
2010-12-15 20:01
Dankon! Sed chu vere oni elektas el 5500 titoloj? Por elekti, oni devas koni la ekziston de chiu unuopa ero. Kaj nia specialisto pri statistiko kaj majstro de baza logiko (ne demandu al mi kio alta logiko!) klarigos al ni ke elekto ne signifas plukado! Do che UEA oni elektas el 5500 titoloj kaj che Amazon oni "elektas" el 8 milionoj. Chu tiuj ciferoj havas ankoraù signifon? Chu statistiko en tiom malgranda merkato havas senson? Furoro de trideko, eta furoro, tamen kia sparkado!