Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Tomasz Chmielik: Struktura reformo de UEA kaj nepra ŝanĝo de la malnoviĝintaj regularoj, kiuj efike bremsas modernigon de la Asocio, limigas influon de la individuaj membroj sur ĝiajn funkciadon kaj evoluon. Per ĉiuj klopodoj rompi stagnadon, kiu evidentiĝis precipe dum lastaj jaroj. Estas unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ne permesas al la Movado egaliĝi kun defioj de la nova jarmilo. Apogi kaj subteni tiajn agadojn, kiuj celos forigi negativan "sektecan" bildon pri UEA kaj esperantistoj ĉe la eksteruloj, sed ankaŭ inter la samideanoj, kiuj fervoras en vanaj kaj senfruktaj disputoj inter finvenkismo kaj raŭmismo, forgesante ke nur per kreo de valoraj, atento-spronaj kaj disput-instigaj kulturaĵoj ni povas formi intelektan alternativon por la mondo, kiu plej ofte indiferentas al niaj celadoj kaj strebadoj kaj neglektas ilin.
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
Instigi kaj entrepreni diversajn organizajn kaj kulturajn agadojn, kiuj celos forlason de la "verda getto" kaj malfermiĝon al la ekstera mondo (ke tio povas okazi, montris la komunaj aranĝoj de la Akademio Literatura de Esperanto kaj Związek Pisarzy Polskich (Asocio de Polaj Verkistoj), kiujn mi preparis kun Jan Leończuk, direktoro de Książnica Podlaska, Podlaĥia Biblioteko) kaj kungvidis dum la bjalistoka UK, kaj ilia kulmino estis ĝuste apero de Podlaĥia Antologio. Ni planas daŭrigi tradukadon kaj aperigadon de gravaj beletraj verkoj en kunlaboro kun la pola eldonejo Hejme.
Kiel profesia lingvo-instruisto kaj nova prezidanto de ILEI-Pollando mi volas utiligi miajn spertojn en pretigo kaj efektivigo de projektoj de Esperanto-instruado en mia lando, turnitaj ĉefe al la junularo de mezlernejoj. Mi volas ĉiel strebi al la leĝa statusigo de Esperanto kiel fremdlingvo en Pollando, ĉar tiu manko grave malhelpas registradon de E-lernolibroj far la edukaj instancoj kaj akiradon de plej diversaj subvencioj ĉe la ŝtataj, ministeriaj, vojevodiaj kaj distriktaj intitucioj pri edukado kaj klerigado. Kunlabore kun ILEI aranĝi konsultiĝojn por E-instruistoj el orienta Eŭropo kaj sekve ellabori interŝanĝo-projektojn por lernantoj el diverstipaj lernejoj.
Pli multe verki kaj traduki, pli ofte prelegvojaĝi, daŭre redaktori por SPEGULO.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaronadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso.
Nepre okazu radikala struktura ŝanĝo. La nuna peza strukturo nur bremsas la dinamikon kaj progreson de UEA kaj de la Esperanto-movado entute. Bone funkcias nur la Centra Oficejo, organizanta ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, kaj la libroservo, kiu estas plej efika servo en Esperantujo.
Por ke la Estraro kaj Komitato havu realan povon kaj influon ili devus havi demokratan mandaton. Mi rezignus pri la diversaj kategorioj de komitataneco (A, B, C). La plimulton en la Komitato formas ĝuste la komitatanoj A, kaj tiuj aŭtomate fariĝas el gvidantoj de Landaj Asocioj. Sed ekzemple en Pollando estas kelke da fortaj regionaj asocioj (Bjalistoko, Krakovo, Poznań, Vroclavo), kiuj organizas gravajn renkontiĝojn kun riĉa programo, kiel ARKONES, bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, krakovaj Esperanto-Tagoj. La tuta eldonagado okazas praktike ekster PEA, kiu de almenaŭ dudek jaroj aperigis neniun libron. Kaj la nombro de membroj aperanta en la ĉiujara Jarlibro oscilas de multaj jaroj inter 800 kaj 900, kio estas nura blufo kaj malvero, kaj oni povas sin demandi, ĉu temas nur pri la membroj de PEA aŭ pri ĉiuj esperantistoj en Pollando, kio estus misuzo, ĉar ili ja ne membras en la pola LA. Mi pensas, ke similaĵojn ni povus obligi koncerne aliajn LA.
Estus ankaŭ grave esplori, ĉu la elektoj de la Komitatanoj A en ĉiuj landoj aŭ fakaj asocioj okazas laŭ demokrata procedaro, kio jam kelkfoje estis diskutata ankaŭ en la asociaj retlistoj.
Mi do proponus, ke la gvidantoj de LA fariĝu membroj de la kontinentaj komisionoj, laboru en siaj diskutlistoj, kunvenu dum la UKoj kaj siajn proponojn prezentu kun statuso de observantoj antaŭ la Komitato.
La veran Komitaton kun ne pli ol 20 anoj formu esperantistoj elektataj per ĝenerala voĉdono, kiel tio nun okazas pri la komitatanoj B. Nur kun tiel forta demokrata mandato la Komitato povus ludi sian rolon. Same okazu ankaŭ pri la Estraro. La Komitaton kaj la Estraron elektu ĉiuj individuaj membroj de UEA.
Ni malfondu la Elektan Komisionon, kiu estas restaĵo kvazaŭ el la bonaj komunistaj tempoj, kiam oni alportadis ĉiujn gvidantojn en la aktujo, por certigi, ke nur la niaj estu elektitaj. Nur tiel eblus unufoje por ĉiam rompi kaj forigi ĉiajn suspektojn pri koteriemo kaj favoremo. Ja ne estas granda sekreto, ke de jaroj oni proponas estraranojn el inter dekkelkaj kandidatoj, kies nomoj aperas ĉiam denove okaze de sekvontaj elektoj. De tempo al tempo prezentiĝas novulo, sed nur post antaŭa interkonsento en malgranda rondo, kaj tio ŝajnas kosmetika faro, por eviti riproĉojn pri manko de demokrataj procedoj. Ĉi tiun lecionon ni, orienteŭropanoj, finis jam en 1989 kaj espereble neniam revenos al tio. Laŭ tiu mekanismo jam multe pli frue oni scias, kiu eniros la estraron. Do, estas moko pri ĉia demokratio, kaj voĉdonado por la estraranoj sin prezentas kiel farso. Substrekindas, ke paradokse nur kelkaj komitatanoj B (ĉi-jare 6) havos la mandaton de la individua membraro de UEA.
En tiu nova koncepto la Direktoro de la CO registrus la kandidatojn por la Komitato kaj Estraro kaj aranĝus la elektojn.
Mi pensas, ke nur tiam, kiam estos po kelkaj kandidatoj je estraraj funkcioj kaj kiam estos duoble pli da kandidatoj je la dudeko da komitatanoj, ni faros veran elekton laŭ demokrataj reguloj, kio rimarkinde plifortigos la signifon de ambaŭ gvidorganoj.
Aŭ ni faru revolucion. Ekestu nova UEA sen UEA-estraro (sed nur kun estraro por la efike funkcianta Centra Oficejo), sen UEA-Komitato, sen Landaj kaj Fakaj Asocioj, sed kun individua anaro paganta siajn membro-kotizojn. Nu, eble tio estus tro revolucia...
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?
Kiel jam dirite, la Komitato en la nuna konsisto kaj agadpovo preskaŭ nenion faras por la aktiva influo de la asocio, jam delonge. Ĝi kunvenas dufoje nur dum la UKoj, kaj la ĉefa punkto en la tagordo estas akcepto de la jara raporto de la Estraro, kiu aperas en la julia-aŭgusta numero de Esperanto. Ĉiujn provojn diskuti en forumo oni estingas tuj per tempo-manko, kaj des pli volonte, se ili koncernas respondecojn de iu estrarano, kiu multe ŝvitis "produktante" sian raporto-parton. Veraj diskutoj devus okazi en la subkomitataj kunsidoj, sed denove la manko-tempo ĉesigas disputan fervoron en plej malĝusta momento, ĉar antaŭ la pordo jam forkantas vin internacia koruso aŭ emocie frapfrapas la pordon terure senpacienciĝintaj membroj de la Internacia Ligo de Papilio-Ĉasantoj, kiuj triope(!) havos sian jaran kunvenon.
En tiaj kondiĉoj okazas plej ofte ĉi tiuj kunsidoj, kiuj devus atentigi estraranojn kaj komitatanojn pri la problemoj, kiuj rodas la verdan popolon. Por multaj simplaj kongresanoj estas ankaŭ la unika ŝanco renkontiĝi kun estraranoj kaj komitatanoj. Mi memoras, ke en Bjalistoko mi gvidis la kunsidon de la subkomitato pri faka agado. Kaj estis tre bona kunveno kun multe da fervoraj diskutantoj kaj amaso da proponoj celantaj elanigi fakan agadon. Sed tio estis sekvo de la kelkjara efika kaj kompetenta agado de Jose Vergara, kiu en la nuna estraro respondecas pri faka agado.
Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
Krom multvortismo kaj belaj paroloj mi vidas nenion efikan en la agadoj de la nuna estraro. La informada koncepto, efektivigita de Barbara Pietrzak, estas eksmoda kaj devas esti prilaborita. Ŝia lasta interveno pri neŭtraleco (ekzemple en la kazo de EEU) estas tute ne apoginda kaj superflua - tio memorigas al mi iaman fingro-minacadon al malĝentilaj infanoj, ke ili ĉesigu siajn neakcepteblajn ludojn, sed kial neakcepteblajn, jam ne estas klare dirite ĝis la fino. Tian lingvaĵon ni jam forgesis post 1989, kaj mi vere ne volus, ke uzadu ĝin la nunaj kaj ontaj estraranoj en disputoj kun aliaj, kiuj havas malsamajn opiniojn. Lige kun tio oni devus nepre komenci diskuton pri tio, kion en la nuna situacio vere signifas „neŭtrala”. Oni povus anstataŭigi ĉi adjektivon ankaŭ per „indiferenta”, „cinika”, „oportunema”. Kongresi en Havano mi opinias grava eraro, ĉar niaj universalaj kongresoj ne devus okazi en landoj, kie oni draste malrespektas homajn rajtojn. Mi ne povus ĝoji pri la granda ĉiujara festo de la tutmonda samideanaro en la luksa kongresa palaco, konsciante ke nemalproksime en la sama urbo troviĝas la fifama malliberejo Combinado del Este, kie oni kruelege turmentas homojn, kiuj kuraĝis paroli pri libereco, pri la bedaŭrinde forgesitaj homa digno kaj justeco. Kongresi kun gulago-spiro sur la dorso mi ne povus, kaj eĉ se bonakrede ni apogos kelkdekon da kubaj samideanoj, mi tamen pensos pri miloj da arestitoj kaj torturatoj.
Kiel iama membro de la unua Solidareco mi estas treege sentema je ĉiaj manieroj de cenzurado. En nia Esperantujo „cenzuri iun” signifas eŭfemisme: "forfiltri iun" el diskuta retlisto. Mi ne povas kompreni, ke iuj, kiuj vivis malliberaj dum la komunista regado en Orienta Eŭropo tiel facile esprimas sin je "cenzurado" (pardonu: "forfiltrado").
Mi multe respektas la agadon de Jose Vergara, sed mi havas la impreson, ke li ne povas esti tute libera en sia agado. Mi volus ankaŭ rimarkigi lin, ke jam du jarojn estas la Akademio Literatura de Esperanto, kies ekziston kvazaŭ honteme prisilentas la nuna estraro, ĉu tial ke ALE estas sendependa de ĝi? Cetere la samo okazas pri la kvaronjara sendependa revuo SPEGULO, aperanta jam du jarojn. Sur ĝiaj paĝoj kun granda zorgo ni parolas multe pri la problemoj, pri kiuj vi demandas en ĉi tiu intervjuo.
Mi pensas, ke nepra estus la ŝanĝo de la prezidanto. Mi vidus en tiu posteno Markon Fettes. Li estas unusola alternativo je Probal Dasgupta, kies sciencajn konojn kaj talentojn tre alte mi taksas, sed por rompi la nunan stagnadon pli ĝustus alia gvidanto. Mi ne atendas de Mark Fettes tro multe. Mi timas, ke ankaŭ sub lia prezidado ĉio restos la sama, se ne okazos la strukturaj ŝanĝoj. Cetere oni povus diri, ke ne gravas, ĉu Dasgupta aŭ Fettes, aŭ iu ajn iĝu prezidanto. Ĉar nenio principa ŝanĝiĝos. Oni devus ŝanĝi la premisojn de Esperanto mem.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
Ankoraŭ ne.
Biografieto kaj movadaj celoj
Tomasz Chmielik (1957), Pollando. Esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) instruisto de germana lingvo en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas. Ĉi-jare emeritiĝinta. El multaj lingvoj li tradukis beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, J. Korczak, F. Dürrenmatt, D. Ugrešić, S. Beckett, G. Kanovič, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda nobel-premiito I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de La lada tambureto (2000) de G. Grass, Ebono (2001) de R. Kapuściński, Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007) de P. Matvejević, Reĝo Maĉjo la Unua (2009) de J. Korczak, samjare aperis ankaŭ sub lia redakto kaj en tradukoj Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio. Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de E. Privat, kiujn li eldonis papere kaj diske ĉe sia eldonejeto Libro-Mondo. Li gvidis multajn kursojn de Esperanto en la świdnika liceo, Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds), Lublina Politekniko, kaj de ses jaroj li instruas historion de E-literaturo ĉe la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz. En 2006 li iniciatis, tradukas kaj redaktas kajerojn de Pola Antologio. Komitatano de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Ekde 2008 ĉefredaktoro de la kultur-soci-politika kvaronjara revuo Spegulo.
La movadaj celoj:
1. Struktura reformo de UEA kaj nepra ŝanĝo de la malnoviĝintaj regularoj, kiuj efike bremsas modernigon de la Asocio, limigas influon de la individuaj membroj sur ĝiajn funkciadon kaj evoluon. Per ĉiuj klopodoj rompi stagnadon, kiu evidentiĝis precipe dum lastaj jaroj. Estas unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ne permesas al la Movado egaliĝi kun defioj de la nova jarmilo. Apogi kaj subteni tiajn agadojn, kiuj celos forigi negativan „sektecan” bildon pri UEA kaj esperantistoj ĉe la eksteruloj, sed ankaŭ inter la samideanoj, kiuj fervoras en vanaj kaj senfruktaj disputoj inter finvenkismo kaj raŭmismo, forgesante ke nur per kreo de valoraj, atento-spronaj kaj disput-instigaj kulturaĵoj ni povas formi intelektan alternativon por la mondo, kiu plej ofte indiferentas al niaj celadoj kaj strebadoj kaj neglektas ilin.
2. Instigi kaj entrepreni diversajn organizajn kaj kulturajn agadojn, kiuj celos forlason de la „verda getto” kaj malfermiĝon al la ekstera mondo (ke tio povas okazi, montris la komunaj aranĝoj de la Literatura de Esperanto kaj Związek Pisarzy Polskich (Asocio de Polaj Verkistoj), kiujn mi preparis kaj kungvidis dum la bjalistoka UK, kaj ilia kulmino estis ĝuste apero de Podlaĥia Antologio). Daŭrigi tradukadon kaj aperigadon de gravaj beletraj kaj sciencaj en kunlaboro kun la pola eldonejo Hejme.
3. Kiel profesia lingvo-instruisto kaj nova prezidanto de ILEI-Pollando mi volas utiligi miajn spertojn en pretigo kaj efektivigo de projektoj de Esperanto-instruado en mia lando, turnitaj ĉefe al la junularo de mezlernejoj. Mi volas ĉiel strebi al la leĝa statusigo de Esperanto kiel fremdlingvo en Pollando, ĉar tiu manko grave malhelpas registradon de E-lernolibroj far la edukaj instancoj kaj akiradon de plej diversaj subvencioj ĉe la ŝtataj, ministeriaj, vojevodiaj kaj distriktaj intitucioj pri edukado kaj klerigado. Kunlabore kun ILEI aranĝi konsultiĝojn por E-instruistoj el orienta Eŭropo kaj sekve ellabori interŝanĝo-projektojn por lernantoj el diverstipaj lernejoj.
4. Verke, traduke, prelegvojaĝe diskonigi la ideojn de Hector Hodler kaj Edmond Privat, kiuj malgraŭ tempopaso daŭre aktualas por la nuna Esperantistaro.
Ĉiuj kandidatoj en la elekto de B-komitatanoj 2010
- Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) - Ne respondis
- Paulo
BRANCO (Belgio)
- Tomasz CHMIELIK (Pollando)
- Ĉi tiu artikolo
- Petr CHRDLE (Ĉeĥio)
- Probal DASGUPTA (Hinda Unio)
- Johan DERKS (Nederlando)
- Mark FETTES (Kanado)
- Jukka PIETILÄINEN (Finnlando)
- Barbara PIETRZAK (Pollando)
- Josip PLEADIN (Kroatio)
- José Antonio VERGARA (Ĉilio)
- Amri WANDEL (Israelo)
- WU Guojiang (Ĉinio) - Ne respondis
Gxis nun estis kelkaj notindaj proponoj, sed neniu volis vidi pli reale.
S-ano Chmielik eldiris, kion versxajne multaj observis kaj kritikis.
Eble ne cxion oni devas detrui, sed fakto estas, ke dum multaj jaroj la domo ne estis riparata, do multe oni nun devus sxangxi por denove funciu.
Nove devus esti formulita oportuneca "neutraleco", nove pridiskutitaj modernaj metodoj de informado, de kunlaboro kun ne esperantaj organizajxoj....
Por tio estas bezonaj novaj majstroj kaj novaj ideoj.
Dum PSI mi parolis kun s-ano Mark Fetes kaj sxajnas, ke li povus gvidi kaj trovi novajn vojojn, se aliaj kunhelpus.
Mi subtenas ambaux kaj se vi vere volas prosperon de Esperanto faru same.