Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon

Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:04
Tomasz Chmielik estas la lasta kandidato en la elektoj de la B-komitatanoj de UEA, kiu sendis siajn respondojn al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li, nur la Centra Oficejo kaj la libroservo funkcias bone en la nuna UEA. Estas bezonata radikala ŝanĝo por rompi la stagnadon, li opinias: "Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaronadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso." La nuna komitato de UEA laŭ li ne povas labori efike, kaj tial oni reformu la sistemon, kreante novan komitaton kun maksimume dudek anoj. La komitaton kaj estraron laŭ li elektu la individuaj membroj de UEA, dum reprezentantoj de landaj asocioj povus membri en la kontinentaj komisionoj de UEA.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Tomasz Chmielik: Struktura reformo de UEA kaj nepra ŝanĝo de la malnoviĝintaj regularoj, kiuj efike bremsas modernigon de la Asocio, limigas influon de la individuaj membroj sur ĝiajn funkciadon kaj evoluon. Per ĉiuj klopodoj rompi stagnadon, kiu evidentiĝis precipe dum lastaj jaroj. Estas unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ne permesas al la Movado egaliĝi kun defioj de la nova jarmilo. Apogi kaj subteni tiajn agadojn, kiuj celos forigi negativan "sektecan" bildon pri UEA kaj esperantistoj ĉe la eksteruloj, sed ankaŭ inter la samideanoj, kiuj fervoras en vanaj kaj senfruktaj disputoj inter finvenkismo kaj raŭmismo, forgesante ke nur per kreo de valoraj, atento-spronaj kaj disput-instigaj kulturaĵoj ni povas formi intelektan alternativon por la mondo, kiu plej ofte indiferentas al niaj celadoj kaj strebadoj kaj neglektas ilin.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Instigi kaj entrepreni diversajn organizajn kaj kulturajn agadojn, kiuj celos forlason de la "verda getto" kaj malfermiĝon al la ekstera mondo (ke tio povas okazi, montris la komunaj aranĝoj de la Akademio Literatura de Esperanto kaj Związek Pisarzy Polskich (Asocio de Polaj Verkistoj), kiujn mi preparis kun Jan Leończuk, direktoro de Książnica Podlaska, Podlaĥia Biblioteko) kaj kungvidis dum la bjalistoka UK, kaj ilia kulmino estis ĝuste apero de Podlaĥia Antologio. Ni planas daŭrigi tradukadon kaj aperigadon de gravaj beletraj verkoj en kunlaboro kun la pola eldonejo Hejme.

Kiel profesia lingvo-instruisto kaj nova prezidanto de ILEI-Pollando mi volas utiligi miajn spertojn en pretigo kaj efektivigo de projektoj de Esperanto-instruado en mia lando, turnitaj ĉefe al la junularo de mezlernejoj. Mi volas ĉiel strebi al la leĝa statusigo de Esperanto kiel fremdlingvo en Pollando, ĉar tiu manko grave malhelpas registradon de E-lernolibroj far la edukaj instancoj kaj akiradon de plej diversaj subvencioj ĉe la ŝtataj, ministeriaj, vojevodiaj kaj distriktaj intitucioj pri edukado kaj klerigado. Kunlabore kun ILEI aranĝi konsultiĝojn por E-instruistoj el orienta Eŭropo kaj sekve ellabori interŝanĝo-projektojn por lernantoj el diverstipaj lernejoj.

Pli multe verki kaj traduki, pli ofte prelegvojaĝi, daŭre redaktori por SPEGULO.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaronadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso.

Nepre okazu radikala struktura ŝanĝo. La nuna peza strukturo nur bremsas la dinamikon kaj progreson de UEA kaj de la Esperanto-movado entute. Bone funkcias nur la Centra Oficejo, organizanta ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, kaj la libroservo, kiu estas plej efika servo en Esperantujo.

Por ke la Estraro kaj Komitato havu realan povon kaj influon ili devus havi demokratan mandaton. Mi rezignus pri la diversaj kategorioj de komitataneco (A, B, C). La plimulton en la Komitato formas ĝuste la komitatanoj A, kaj tiuj aŭtomate fariĝas el gvidantoj de Landaj Asocioj. Sed ekzemple en Pollando estas kelke da fortaj regionaj asocioj (Bjalistoko, Krakovo, Poznań, Vroclavo), kiuj organizas gravajn renkontiĝojn kun riĉa programo, kiel ARKONES, bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, krakovaj Esperanto-Tagoj. La tuta eldonagado okazas praktike ekster PEA, kiu de almenaŭ dudek jaroj aperigis neniun libron. Kaj la nombro de membroj aperanta en la ĉiujara Jarlibro oscilas de multaj jaroj inter 800 kaj 900, kio estas nura blufo kaj malvero, kaj oni povas sin demandi, ĉu temas nur pri la membroj de PEA aŭ pri ĉiuj esperantistoj en Pollando, kio estus misuzo, ĉar ili ja ne membras en la pola LA. Mi pensas, ke similaĵojn ni povus obligi koncerne aliajn LA.

Estus ankaŭ grave esplori, ĉu la elektoj de la Komitatanoj A en ĉiuj landoj aŭ fakaj asocioj okazas laŭ demokrata procedaro, kio jam kelkfoje estis diskutata ankaŭ en la asociaj retlistoj.

Mi do proponus, ke la gvidantoj de LA fariĝu membroj de la kontinentaj komisionoj, laboru en siaj diskutlistoj, kunvenu dum la UKoj kaj siajn proponojn prezentu kun statuso de observantoj antaŭ la Komitato.

La veran Komitaton kun ne pli ol 20 anoj formu esperantistoj elektataj per ĝenerala voĉdono, kiel tio nun okazas pri la komitatanoj B. Nur kun tiel forta demokrata mandato la Komitato povus ludi sian rolon. Same okazu ankaŭ pri la Estraro. La Komitaton kaj la Estraron elektu ĉiuj individuaj membroj de UEA.

Ni malfondu la Elektan Komisionon, kiu estas restaĵo kvazaŭ el la bonaj komunistaj tempoj, kiam oni alportadis ĉiujn gvidantojn en la aktujo, por certigi, ke nur la niaj estu elektitaj. Nur tiel eblus unufoje por ĉiam rompi kaj forigi ĉiajn suspektojn pri koteriemo kaj favoremo. Ja ne estas granda sekreto, ke de jaroj oni proponas estraranojn el inter dekkelkaj kandidatoj, kies nomoj aperas ĉiam denove okaze de sekvontaj elektoj. De tempo al tempo prezentiĝas novulo, sed nur post antaŭa interkonsento en malgranda rondo, kaj tio ŝajnas kosmetika faro, por eviti riproĉojn pri manko de demokrataj procedoj. Ĉi tiun lecionon ni, orienteŭropanoj, finis jam en 1989 kaj espereble neniam revenos al tio. Laŭ tiu mekanismo jam multe pli frue oni scias, kiu eniros la estraron. Do, estas moko pri ĉia demokratio, kaj voĉdonado por la estraranoj sin prezentas kiel farso. Substrekindas, ke paradokse nur kelkaj komitatanoj B (ĉi-jare 6) havos la mandaton de la individua membraro de UEA.

En tiu nova koncepto la Direktoro de la CO registrus la kandidatojn por la Komitato kaj Estraro kaj aranĝus la elektojn.
Mi pensas, ke nur tiam, kiam estos po kelkaj kandidatoj je estraraj funkcioj kaj kiam estos duoble pli da kandidatoj je la dudeko da komitatanoj, ni faros veran elekton laŭ demokrataj reguloj, kio rimarkinde plifortigos la signifon de ambaŭ gvidorganoj.
Aŭ ni faru revolucion. Ekestu nova UEA sen UEA-estraro (sed nur kun estraro por la efike funkcianta Centra Oficejo), sen UEA-Komitato, sen Landaj kaj Fakaj Asocioj, sed kun individua anaro paganta siajn membro-kotizojn. Nu, eble tio estus tro revolucia...

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Kiel jam dirite, la Komitato en la nuna konsisto kaj agadpovo preskaŭ nenion faras por la aktiva influo de la asocio, jam delonge. Ĝi kunvenas dufoje nur dum la UKoj, kaj la ĉefa punkto en la tagordo estas akcepto de la jara raporto de la Estraro, kiu aperas en la julia-aŭgusta numero de Esperanto. Ĉiujn provojn diskuti en forumo oni estingas tuj per tempo-manko, kaj des pli volonte, se ili koncernas respondecojn de iu estrarano, kiu multe ŝvitis "produktante" sian raporto-parton. Veraj diskutoj devus okazi en la subkomitataj kunsidoj, sed denove la manko-tempo ĉesigas disputan fervoron en plej malĝusta momento, ĉar antaŭ la pordo jam forkantas vin internacia koruso aŭ emocie frapfrapas la pordon terure senpacienciĝintaj membroj de la Internacia Ligo de Papilio-Ĉasantoj, kiuj triope(!) havos sian jaran kunvenon.

En tiaj kondiĉoj okazas plej ofte ĉi tiuj kunsidoj, kiuj devus atentigi estraranojn kaj komitatanojn  pri la problemoj, kiuj rodas la verdan popolon. Por multaj simplaj kongresanoj estas ankaŭ la unika ŝanco renkontiĝi kun estraranoj kaj komitatanoj. Mi memoras, ke en Bjalistoko mi gvidis la kunsidon de la subkomitato pri faka agado. Kaj estis tre bona kunveno kun multe da fervoraj diskutantoj kaj amaso da proponoj celantaj elanigi fakan agadon. Sed tio estis sekvo de la kelkjara efika kaj kompetenta agado de Jose Vergara, kiu en la nuna estraro respondecas pri faka agado.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Krom multvortismo kaj belaj paroloj mi vidas nenion efikan en la agadoj de la nuna estraro. La informada koncepto, efektivigita de Barbara Pietrzak, estas eksmoda kaj devas esti prilaborita. Ŝia lasta interveno pri neŭtraleco (ekzemple en la kazo de EEU) estas tute ne apoginda kaj superflua - tio memorigas al mi iaman fingro-minacadon al malĝentilaj infanoj, ke ili ĉesigu siajn neakcepteblajn ludojn, sed kial neakcepteblajn, jam ne estas klare dirite ĝis la fino. Tian lingvaĵon ni jam forgesis post 1989, kaj mi vere ne volus, ke uzadu ĝin la nunaj kaj ontaj estraranoj en disputoj kun aliaj, kiuj havas malsamajn opiniojn. Lige kun tio oni devus nepre komenci diskuton pri tio, kion en la nuna situacio vere signifas „neŭtrala”. Oni povus anstataŭigi ĉi adjektivon ankaŭ per „indiferenta”, „cinika”, „oportunema”. Kongresi en Havano mi opinias grava eraro, ĉar niaj universalaj kongresoj ne devus okazi en landoj, kie oni draste malrespektas homajn rajtojn. Mi ne povus ĝoji pri la granda ĉiujara festo de la tutmonda samideanaro en la luksa kongresa palaco, konsciante ke nemalproksime en la sama urbo troviĝas la fifama malliberejo Combinado del Este, kie oni kruelege turmentas homojn, kiuj kuraĝis paroli pri libereco, pri la bedaŭrinde forgesitaj homa digno kaj justeco. Kongresi kun gulago-spiro sur la dorso mi ne povus, kaj eĉ se bonakrede ni apogos kelkdekon da kubaj samideanoj, mi tamen pensos pri miloj da arestitoj kaj torturatoj.  
Kiel iama membro de la unua Solidareco mi estas treege sentema je ĉiaj manieroj de cenzurado. En nia Esperantujo „cenzuri iun” signifas eŭfemisme: "forfiltri iun" el diskuta retlisto. Mi ne povas kompreni, ke iuj, kiuj vivis malliberaj dum la komunista regado en Orienta Eŭropo tiel facile esprimas sin je "cenzurado" (pardonu: "forfiltrado").

Mi multe respektas la agadon de Jose Vergara, sed mi havas la impreson, ke li ne povas esti tute libera en sia agado. Mi volus ankaŭ rimarkigi lin, ke jam du jarojn estas la Akademio Literatura de Esperanto, kies ekziston kvazaŭ honteme prisilentas la nuna estraro, ĉu tial ke ALE estas sendependa de ĝi? Cetere la samo okazas pri la kvaronjara sendependa revuo SPEGULO, aperanta jam du jarojn. Sur ĝiaj paĝoj kun granda zorgo ni parolas multe pri la problemoj, pri kiuj vi demandas en ĉi tiu intervjuo.

Mi pensas, ke nepra estus la ŝanĝo de la prezidanto. Mi vidus en tiu posteno Markon  Fettes. Li estas unusola alternativo je Probal Dasgupta, kies sciencajn konojn kaj talentojn tre alte mi taksas, sed por rompi la nunan stagnadon pli ĝustus alia gvidanto. Mi ne atendas de Mark Fettes tro multe. Mi timas, ke ankaŭ sub lia prezidado ĉio restos la sama, se ne okazos la strukturaj ŝanĝoj. Cetere oni povus diri, ke ne gravas, ĉu Dasgupta aŭ Fettes, aŭ iu ajn iĝu prezidanto. Ĉar nenio principa ŝanĝiĝos. Oni devus ŝanĝi la premisojn de Esperanto mem.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Ankoraŭ ne.

 

Biografieto kaj movadaj celoj

Tomasz Chmielik (1957), Pollando. Esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) instruisto de germana lingvo en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas. Ĉi-jare emeritiĝinta. El multaj lingvoj li tradukis beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, J. Korczak, F. Dürrenmatt, D. Ugrešić, S. Beckett, G. Kanovič, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda nobel-premiito I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de La lada tambureto (2000) de G. Grass, Ebono (2001) de R. Kapuściński, Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007) de P. Matvejević, Reĝo Maĉjo la Unua (2009) de J. Korczak, samjare aperis ankaŭ sub lia redakto kaj en tradukoj Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio. Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de E. Privat, kiujn li eldonis papere kaj diske ĉe sia eldonejeto Libro-Mondo. Li gvidis multajn kursojn de Esperanto en la świdnika liceo, Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds), Lublina Politekniko, kaj de ses jaroj li instruas historion de E-literaturo ĉe la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz. En 2006 li iniciatis, tradukas kaj redaktas kajerojn de Pola Antologio. Komitatano de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Ekde 2008 ĉefredaktoro de la kultur-soci-politika kvaronjara revuo Spegulo.

La movadaj celoj:

1. Struktura reformo de UEA kaj nepra ŝanĝo de la malnoviĝintaj regularoj, kiuj efike bremsas modernigon de la Asocio, limigas influon de la individuaj membroj sur ĝiajn funkciadon kaj evoluon. Per ĉiuj klopodoj rompi stagnadon, kiu evidentiĝis precipe dum lastaj jaroj. Estas unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ne permesas al la Movado egaliĝi kun defioj de la nova jarmilo. Apogi kaj subteni tiajn agadojn, kiuj celos forigi negativan „sektecan” bildon pri UEA kaj esperantistoj ĉe la eksteruloj, sed ankaŭ inter la samideanoj, kiuj fervoras en vanaj kaj senfruktaj disputoj inter finvenkismo kaj raŭmismo, forgesante ke nur per kreo de valoraj, atento-spronaj kaj disput-instigaj kulturaĵoj ni povas formi intelektan alternativon por la mondo, kiu plej ofte indiferentas al niaj celadoj kaj strebadoj kaj neglektas ilin.

2. Instigi kaj entrepreni diversajn organizajn kaj kulturajn agadojn, kiuj celos forlason de la „verda getto” kaj malfermiĝon al la ekstera mondo (ke tio povas okazi, montris la komunaj aranĝoj de la Literatura de Esperanto kaj Związek Pisarzy Polskich (Asocio de Polaj Verkistoj), kiujn mi preparis kaj kungvidis dum la bjalistoka UK, kaj ilia kulmino estis ĝuste apero de Podlaĥia Antologio). Daŭrigi tradukadon kaj aperigadon de gravaj beletraj kaj sciencaj en kunlaboro kun la pola eldonejo Hejme.

3. Kiel profesia lingvo-instruisto kaj nova prezidanto de ILEI-Pollando mi volas utiligi miajn spertojn en pretigo kaj efektivigo de projektoj de Esperanto-instruado en mia lando, turnitaj ĉefe al la junularo de mezlernejoj. Mi volas ĉiel strebi al la leĝa statusigo de Esperanto kiel fremdlingvo en Pollando, ĉar tiu manko grave malhelpas registradon de E-lernolibroj far la edukaj instancoj kaj akiradon de plej diversaj subvencioj ĉe la ŝtataj, ministeriaj, vojevodiaj kaj distriktaj intitucioj pri edukado kaj klerigado. Kunlabore kun ILEI aranĝi konsultiĝojn por E-instruistoj el orienta Eŭropo kaj sekve ellabori interŝanĝo-projektojn por lernantoj el diverstipaj lernejoj.

4. Verke, traduke, prelegvojaĝe diskonigi la ideojn de Hector Hodler kaj Edmond Privat, kiuj malgraŭ tempopaso daŭre aktualas por la nuna Esperantistaro.


Ĉiuj kandidatoj en la elekto de B-komitatanoj 2010

  1. Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) - Ne respondis
  2. Paulo BRANCO (Belgio)
  3. Tomasz CHMIELIK (Pollando) - Ĉi tiu artikolo
  4. Petr CHRDLE (Ĉeĥio)
  5. Probal DASGUPTA (Hinda Unio)
  6. Johan DERKS (Nederlando)
  7. Mark FETTES (Kanado)
  8. Jukka PIETILÄINEN (Finnlando)
  9. Barbara PIETRZAK (Pollando)
  10. Josip PLEADIN (Kroatio)
  11. José Antonio VERGARA (Ĉilio)
  12. Amri WANDEL (Israelo)
  13. WU Guojiang (Ĉinio) - Ne respondis

 

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-14 18:38
Fine iu havis kuragxon por nomi la aferon per nomo. Certe multaj vidis ke la domo devus esti riparota, sed krom kosmetika provo neniu kuragxis komenci por ne veki la dormantan fantomon.
Gxis nun estis kelkaj notindaj proponoj, sed neniu volis vidi pli reale.
S-ano Chmielik eldiris, kion versxajne multaj observis kaj kritikis.
Eble ne cxion oni devas detrui, sed fakto estas, ke dum multaj jaroj la domo ne estis riparata, do multe oni nun devus sxangxi por denove funciu.
Nove devus esti formulita oportuneca "neutraleco", nove pridiskutitaj modernaj metodoj de informado, de kunlaboro kun ne esperantaj organizajxoj....
Por tio estas bezonaj novaj majstroj kaj novaj ideoj.
Dum PSI mi parolis kun s-ano Mark Fetes kaj sxajnas, ke li povus gvidi kaj trovi novajn vojojn, se aliaj kunhelpus.
Mi subtenas ambaux kaj se vi vere volas prosperon de Esperanto faru same.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-14 21:03
Iam UEA rehavos sian iaman identecon. Pri tio mi certas. Tiam neniu estraro nur pupece funkcios. Jam pli ol kvin jarojn mi denuncas la neakcepteblan mastrumadon de UEA. Unu el tiuj aferoj estas la elektomaniero. Aldonighis al ghi la maniero lau kiu oni traktas konfliktojn ene de UEA.
1- Elekta komisiono
Mi jam postulis ghian malfondon. Jen ankau Tomasz Chmielik mencias ghin. Renato, Ielana kaj Lusi prenos nur obeemulojn.

6- Arbitracia komisiono
Tio chi tre grava manko en UEA. Jen ankau Josip PELADIn tion mencias. Tial CO surtretas multon. Kial UEA-gvidantoj ne shatas trakti aferojn ? Certe ili timas ion. Iam venos la tempo por tio. Tiam UEA tre bone funkcios.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-17 08:30
Elekta komisiono (EK) en si mem ne estas tiel kondamninda afero. (Kaj mi diras tion ne char mi membris en la EK kiu kondukis al la estrar-elekto en 2007.) Kio dezirindas estas ke la EK mem kontribuu al plureco. En nia EK, kun la karmemora Lee Chong-Yeong, kun Edvige Tantin kaj kun Janez Jug, ni insiste pensis kaj penis pri la eblo ke la EK prezentu alternativon, *du* eblajn konsistojn de estraro - mi bedauras ke en la fino ni ne sukcesis.
Al plureco ideale kontribuu ankau kandidatighoj venantaj "de ekstere", sen la beno de EK. En 2004 preskau sukcesis muntado de tia estrar-preta skipo.
Tamen, en malvasta rondo kiel la nia, ege malfacilas (kaj tion la spertoj montras) konstruigho de ech unu konvinka, harmonia estraro. Pri tiu limigo, kaj la relativeco de demokratio en socia movado kiel tiu de Espo, trafe atentigas Tonkin en "Lingvo kaj popolo".

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-04-17 13:55
Kiuj estas la kernaj celoj kaj taskoj de Elekta Komisiono - mi trovis en interreto lau la ekzemplo de la Elekta Komisiono de la Ruslanda Federacio (:-)

http://de.wikipedia.org/wik[…]_Russischen_F%C3%B6deration

Iom pli komplike chi tie:
http://www.sgbcislschule.it/download/135dextfCiX4S.pdf

Mi ne havas tempon traduki tion al Esperanto

Sed el tiu taskaro oni vidas, ke Elekta Komisiono NE PROPONAS KANDIDATOJN, sed nur registras ilin, kontrolas chu ili plenumas la kondichojn kaj garantias la glatan funkciadon de la elektoj kaj proklamas la gajnintojn de la elektoj kaj konfirmas ilian elektitecon.

En la retujo de UEA mi trovis nur tion pri la Elekta Komisono:
Elektoj: Renato Corsetti (Italio), Lucille Harmon Usono, Ileana Schrøder (Danio).
vd. http://www.uea.org/kiu/komisionoj.html
Eble ekzistas iu Regualro, kiu difinas la taskojn de tiu Elekta Komisiono.

Por reveni al la opiniesprimo de Tomasz Chmielik, mi pensas, ke li ne pridubis la ekziston de la Elekta Komisiono en si mem, sed ghian nuntempan konsistecon kaj la manieron kiel tiu kmisono agadas.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-17 14:36
Jen la Elekta Regularo de UEA, pri kiu oni jhus atentigis min

http://www.uea.org/dokumentoj/elekta_regularo.html
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-18 14:03
Mi ne komprenas, kial Humphrey TONKIN estas kontrau la alternativaj kandidatoj. Eble li defendas sian verkon, la nunan statuton de UEA.La elekta komisitiono devas akcepti chiujn kandidatojn, kiuj respektas la kondichojn elektajn. Poste okazu la elekto en la maniero de la elektado de la komitatanoj B. Tiam ne la CO havu la taskon vochnombri, sed la elekta komisiono konsistanta el pli da membroj el diversaj landoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-18 19:30
Fakte, la loko en "Lingvo kaj popolo" kiun mi aludis chi-teme, estas represo de jena mesagho de Tonkin el 2002:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/1079
Mi ne diris ke mi chiom samopinias kun Tonkin. Sed mi trovas ke kelkaj liaj argumentoj sufiche fortas por bremsi manon kiu forjhetemus la EKon en movadan rubujon.
La bazo de lia idea aliro estas jena parto:
"UEA ja ne estas sxtato, en kiu oni kreu lokon por politika
opozicio pro tio, ke la politika konflikto estas kvazau garantio de politika
libereco: gxi estas bonfara organizajxo, kies cxefa tasko estas trovi
interkonsenton kaj maksimuman unuanimecon pri efika programo de agado."

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-17 08:37
Arbitracia komisiono: pripensebla ideo.
Sed, se mi ne mismemoras, la ghenerala regularo de UEA preskribas procedurojn sekvendajn almenau en la kazo de eksigo. Lau tio, la estraro au la komitato elektas komisionon por esplori pri la disputata afero. Eblus apliki saman proceduron ankau kaze de aliaj disputoj, ne nur pri-eksigaj.
Nome, mi dubas chu Arbitracia komisiono povus havi esence malsamajn autoritaton kaj fidatecon ol porokaze elektata komisiono. Se oni pridubas la solidecon de demokratia bazo che la estraro kaj la komitato, tiam same pridubeblas la solideco de porokaza esplorkomisiono elektata de chi tiuj; sed kio garantius ke status malsame pri arbitracia komisiono?

amike
Istvan Ertl
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-18 14:14
Mi tute ne konsentas kun Istvan pri :Se oni pridubas la solidecon de demokratia bazo che la estraro kaj la komitato, tiam same pridubeblas la solideco de porokaza esplorkomisiono elektata de chi tiuj; sed kio garantius ke status malsame pri arbitracia komisiono?"

Mi havas la impreson, ke li defendas ion nedefendeblan. Kion la estraro au komitato jam arbitracias ? Unue la estraro ekzistas nur launome, kaj due la komitato kvazau ne ekzistus. Kion ili konkrete solvas kiel problemojn. Se estus arbitracia komisiono, ghi audus chiujn partojn, kolektas informojn, kaj poste prezentus la aferojn, ke chiuj chion komprenu. Kio okazas nun en UEA, tio estas, ke nur la vortojn de Osmo oni audas kaj sekvas, char li chiam altrudas sin. Tiel okazis che la afero F, la afero Ledon kaj ankau pri aliaj aferoj, kiujn mi nun prisilentas. UEA neniam havis arbitracian komisionon. Oni do faru la eksperimenton kaj oni vidos la rezulton.

Se nun UEA-gvidantoj timas tian komisionon, kaj Istvan montris supre sian opinion, estas klare, ke oni kashas ion al la UEA-mondo, kion ankau Istvan tre bone konscias. ONI EKSPERIMENTU !

 
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-18 19:36
Koffi, kion mi celis emfazi estas jeno:
se Vi pridubas la demokratian legitimecon de la nuna UEA-strukturo (tute argumentebla pozicio!), tiam Vi malfacile povas fidi la starigeblecon de arbitracia komisiono kun ja forta demokratia legitimeco ene de la sama strukturo.
Kiel, lau kiu proceduro Vi precize imagas la starigon de arbitracia komisiono?
Chu la Komitato balote elektu AKon? Chu la individua membraro? Chu...?

amike
Istvan Ertl
javergara
javergara diras:
2010-04-14 22:21
Bonshance mi estas unu el la abonantoj de Spegulo, kaj ja opinias ghian intelektan rigoron nepra por nia afero. Tomasz kaj mi kunlaboris por la IKU-libro pasintjare kaj persone (sukcese) dum la Bjalistoka UK, okaze de la kunsido pri faka agado. Lau mia sperto kaj la interparoloj kiujn mi havis kun li dum tiu semajno, mi certas ke li estas unu el tiuj, kiujn ni bezonas, plena je energio kaj novaj ideoj.

Mi ghojas ke la Akademio Literatura de Esperanto sukcesas tiom intense kunlabori kun la Akademio de Polaj Verkistoj. Ghuste iniciatojn tiajn, ekstergettajn, mi insiste petas al la fakaj asocioj.

Amike,

José Antonio Vergara

slavik
slavik diras:
2010-04-15 08:03
Ĉu iu scias vivan ekzemplon pri organizo, drasta kaj kompleta ŝanĝo de kies estraro kaŭzus renaskiĝon kaj aktiviĝon de la organizo?

Mi memoras eksperimentojn pri malpli grandaj asocioj, ol UEA, kiam ŝanĝo de aktivularo kaŭzis faktan morton de la organizo (tiel pri Rusia Esperantista Junulara Movado, kiu nun ekzistas kiel „junulara sekcio“ de REU, fakte nur sublisto de la membroj en taŭga aĝo).

Kiam oni parolas pri renovigo de la Estraro, ĉu oni modestas nomi la certajn nedeziratajn personojn en ĝi aŭ estas nur espero pri renovigo, kiu kaŭzas novajn inspirojn kaj fortojn?

Pri komitatanoj A estas bone dirite. Ekzistas pluraj regionaj asocioj kaj kluboj, kiuj povus teorie elektigi kandidatojn el najbara regiono de la apuda lando kaj simile; elektado laŭlande senigas la asocion je tiu grava viviga politika motivaro :)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-15 10:04
"Ĉu iu scias vivan ekzemplon pri organizo, drasta kaj kompleta ŝanĝo de kies estraro kaŭzus renaskiĝon kaj aktiviĝon de la organizo?"

Tio tute dependas de la novaj personoj. Tiagrade, fakte, ke ŝanĝi unu personon foje povas esti tute sufiĉe.

Tamen, en la ekzemplo UEA la demando estas ĉu ne estas iuj nepersonaj faktoroj kiuj malhelpas ke la laboro estu samtempe harmonia kaj efika. Homoj mortas kaj mortigas pro politiko, do estus proksima penso ke politika dividiteco aŭ naiveco estus la problemo. Sed se oni iom atente rigardas la aferon, evidentiĝas ke la problemo estas manko de lingvistiko.

Kio estis la plej grava progreso en la scienco pri lingvo dum la lastaj 50 jaroj? Ĉiu iom serioza Esperantisto devus havi pretan opinion pri tiu demando, sed eĉ ne atingis nin la ideo ke lingvistiko estas scienco kiu kapablas progresi. Male, estas vaste disvastiĝinta inter ni la absolute naivega ideo ke _lingvo_ povas progresi kaj malprogresi, ke ekzistas "bona" kaj "mava" lingvoj (se oni almenaŭ parolus pri stiloj, sed ne, nepre devas esti laŭeble plej naivege). Estas tempo ŝanĝi tion. Nepras koni la evoluon de la lingvistiko kaj vigle debati kio estas bona kaj malbona en ĝiaj evoluoj, alie ĉiuj aliaj niaj progresoj kondukos nenien ajn.
redakcio
redakcio diras:
2010-04-15 22:21
Estimataj legantoj,

mi volas meti unu demandon al Jens Stengaard Larsen, ĉar la kontribuoj konstante konfuzas min. Se vi trovas la demandon stulta, tamen kredu min - ĝi ne estas impertinenta sed tute sincera, ĉar mankas al mi kompreno.

Jen la demando:

Ni ĉiuj lernis niajn respektivajn unuajn lingvojn nenion sciante pri lingvoscienco kaj la plej multaj el ni dum tuta vivo uzas tiun unuan lingvon sen kapablo pri lingvoscienco. Kial ni bezonas lingvosciencon por praktiki esperanton?

Bertil Nilsson
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-16 17:41
Oni bone povas praktiki Esperanton sciante nenion pri lingvoscienco, kvankam ĝi povas esti utila ankaŭ por tio. La bezono de scienceco troviĝas precipe en la informado: Se ni volas kredigi ke indas informiĝi pri la Internacia lingvo, ni devas kredigi ke ni scias kio estas lingvo (kaj kio estas internacieco, sed tio estas pli facila demando). Kredigi ke ni scias tion estas plej facile, se iuj inter ni efektive scias (kaj se regas ia konsento pri tio kiuj scias plej bone).
reiesperanto
reiesperanto diras:
2010-04-18 02:45
"La bezono de scienceco troviĝas precipe en la informado: Se ni volas kredigi ke indas informiĝi pri la Internacia lingvo, ni devas kredigi ke ni scias kio estas lingvo..."

Tio eble estas vera, se ni celas en nia informado lingvoscience edukitan publikon. Cetere, la supra aserto estas pruvo, ke ni ankoraŭ ne sukcesis liberigi nin el la klerisma heredaĵo, tiu kvazaŭa sekulara Mesio alportunta al la mondo feliĉon kaj stabilon. Modernaj iluzioj...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-18 15:38
Kompreneble ni celas en nia informado lingvoscience edukitan publikon! Ni informu ĉiujn eblajn interesotojn, sed se la Esperantomovado havas favoron ĉe lingvistoj, estas multe pli facile por ĉiuj preni Esperanton serioze.

Tamen, se iuj bezonas savon, tiuj estas ne ni, sed ĝuste la lingvistoj. La interesitoj pri internacia, neŭtrala lingvo preskaŭ centprocente aliĝas al Esperanto, dum la lingvistiko fartas kiel se Interlingua estus pli-malpli samranga kun Esperanto, Volapuko daŭre restus grava, kaj ĉiun duan jaron aperus nova Ido postulanta atenton.

Alivorte, ni kuraĝe povas aserti ke la homaro post la Ido-krizo elektis Esperanton kiel _la_ internacian lingvon, do la fina venko okazis jam antaŭ longe. Sed kiel tio utilu al ni, se neniu scias kio estas internacieco kaj kio estas lingvo? Bone, ia progreso okazis pri internacieco, ĝi pli-malpli egalas al neŭtraleco plus universaleco (kaj ekzemple en Esperanto en Perspektivo estas ĉapitro kun tiu titolo). Oni havas nenion similan al perfekta konkordo, sed oni almenaŭ proksimume konsentas kion signifas la vortoj pri kiuj oni disputas.

Eĉ tiun minimumon oni ne havas en lingvistiko, eĉ pri la plej elementaj nocioj! La lingvistiko _reale_ (se ne ŝajne) havas multe malpli da prestiĝo ol la Esperantomovado. Ĉu ni devas ĝoji pri tio? Ne, ĉar dum lingvistiko estas tiel senprestiĝa kiel nun, la tuta temo lingvo estas ridindaĵo, kaj tio inkluzivas Esperanton! Eble lingvistiko estas tiel malforta ĉar la Esperantomovado estas la sola socia forto kiu havas objektivan intereson en ĝia progreso.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-15 15:24
Kompreneble Tomasz Chmielik celas novan estraron, kiu ne kauzu faktan morton de la organizo, sed ja la inverson - la malmorton de la asocio.

Klare, en la realeco tiu postulo estas sufiche idealisma kaj malfacile efektivigebla, chefe pro la manko de sufichaj alternativaj kandidatoj, kiel montras la chijara situacio de la elekto de la estraro de UEA. Sed konsideru lian postulon serioze almenau por lanchi diskuton.

Per siaj respondoj Tomasz Chmielik enkondukis tute novan fazon de movada diskuto, kiu estas komplete sendependa de ajnaj tabuoj, ideologieco, koteriaj kaj personaj interesoj. Kiel membro kaj fakdelegito de UEA mi atendas, ke UEA (t.e. estraro, komitato, komisionoj, membraro) serioze konsideros la konsiderojn de Tomasz Chmielik.

Sendube la respondoj de Tomasz povas konduki al gravaj miskomprenoj flanke de publikoj, kiuj ne sufiche komprenas la sencon de liaj intencoj kaj ideoj kaj por kiuj tiuj konsideroj kaj ideoj estas iom novaj au nekutimaj. Pro tio estus utile, se la respondoj de Tomasz Chmielik, same kiel la respondoj de chiuj aliaj B-komitatanoj, povus servi kiel bazo por diskutoj ekzemple ankau en Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj lokaj kluboj.

La kazo de junularaj asocioj en la Eo-movado estas specifa. La kauzo kial junularaj Eo-asocioj kabeas au pereas ofte okazas pro tio, ke post certa tempo tiuj "junuloj", atinginte certan aghlimon, farighas "maljunuloj" kaj do forlasas la junularan movadon kaj eniras la gheneralan movadon. Certe ankau aliaj kauzoj de pereo de junulara asocio povas ludi rolon kiel manko de tempo kaj energio (pro studaj, profesiaj kaj familiaj kauzoj), ktp.
En Esperantujo ofte junularaj asocioj konsistas nur el la estraro plus iom da (fikcia) membraro. Kaj estraro kaj membraro ofte estas tro malfortaj por daure povi garantii la realan ekzistadon kaj funkciadon de tiaj asocioj.

Oni foje analizu tiujn problemojn lau la ekzemplo de la situacio de TEJO. Certan respondecon pri la garantio de la junulara movado lau mi havas ankau la maljunulara movado.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-15 18:54
>> Per siaj respondoj Tomasz Chmielik enkondukis tute novan fazon de movada diskuto, kiu estas komplete sendependa de ajnaj tabuoj, ideologieco, koteriaj kaj personaj interesoj. <<

Kaj de scienco. Sed tiurilate li neniel estas unika, bedaŭrinde.
javergara
javergara diras:
2010-04-15 15:40
Ghuste tiel kiel Slavik agnoskas, Tomasz interese atentigis la legantojn i.a. pri unu el la seriozaj problemoj de la strukturo de UEA.

Jam de pluraj jardekoj UEA kiel tegmenta organizajho de la E-movado bazas sin sur la landaj asocioj unuflanke, kaj la individuaj membroj aliflanke, lau modelo jam establita de la Interkonsento de Kolonjo (1933).

Mi opinias ke "jam temp' esta'" serioze esplori chu tiu modelo tauge spegulas la nuntempajn manierojn de funkciado, memorganizado kaj agado de la E-aktivularo. Mi daure insistas je tio ke UEA komprenu sin kiel KOMPLEKSAN RETON PLURNIVELAN de tiuj homoj kiuj konscias pri la tergloba karaktero de nia alstrebenda "kauzo", kiu tamen devas havi esprimojn en chiuj niveloj kaj sferoj de la homa vivo. Ni estu "GLOKAJ", do terglobaj kaj lokaj, kaj tio havu esprimon en la strukturo de UEA kaj ghiaj gvidaj organoj.

Mi konscias ke estas malfacile bildigi al si kian strukturon povus pli tauge speguli kaj alutili la realan movadon (char UEA estu esence movadeca organizajho!), sed oni devas komenci la esploradon. Lau la interesa sperto de Tomasz, kelkaj regionaj asocioj fakte estas pli aktivaj kaj produktopovaj ol la landa asocio. Oni devus serioze pripensi tiujn faktojn.

José Antonio Vergara


esperanto
esperanto diras:
2010-04-15 17:15
Multaj Landaj Asocioj de UEA estas kadavroj au duonkadavroj kaj signifas nur administran balaston por UEA.
Necesus diskuti la opcion, chu UEA transformighu al organizo SEN tiuj landaj kaj Fakaj Asocioj.
Eble ech sen membraro, jam pro tio, ke la Centra Oficejo devas administri milojn da individuaj kontoj (mi daure ricevas konteltirojn per poshte - kiom da senutila tempo la aferprizorganto utiligas pro prepari tiun leteron, kiun oni povus sendi ankau rete ?). Chi tiu giganta energioperdo povus esti uzita por aliaj celoj, ekzemple eldonado de interesaj libroj en Esperanto au organizado de interesaj konferencoj au klerigo de la duonkleraj e-istoj.

Tiu opcio ne signifus abolon de UEA, sed ghian transformighon kaj redukton al pli signifa rolo de la Centra oficejo, kiu ludu la chefan rolon por la Esperanto-movado en kontaktoj kun registaraj organizoj. Do, esence temus pri radikala reorganizado de UEA, kiu antauvidus la liberighon de la organizaj balastoj.
Unuavice necesus aboli la Komitaton en tiu formo, en kiu ghi nun ekzistas, char ghi fakte nur ghenas kaj faras nenion gravan, krom stultaj diskutoj.

La nova estraro de UEA funkcius kiel Administra Konsilantaro de la (komerca) entrepreno nomata UEA (kiu povas resti neregistara organizo), al kiu devus aparteni fukciuloj de la speco de Gregoire Maertens, por nomi unu ekzemplojn de kompetenta fakulo.

Chi tiu strukturo pli konvenus al la nuntempa spirito de la globalizacio.

La reorganizado de UEA devus esti realigita ankau kun la celo doni novajn stimulojn al la aktivuloj, kiuj eble sentus sin pli fieraj reprezenti tiun pli modernan strukturon ol aktivi por iu strukturo, kiu estas putranta kaj kiun vershajne neniu plu serioze deziras (krom la eternaj konservativuloj).
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-04-15 23:24
Laŭ mi, UEA ne estas "tegmenta organizajho de la E-movado", ĉar pluraj gravaj e-organizoj ne estas sub UEA. Eble taŭgus nomi ĝin "planka organizo" - bazo pli ol superstrukturo.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-15 23:53
Praktike UEA estas tegmenta organizo, kaj kial ghi ne estu ?

Cetere mi jam pripensis chu eblus konstrui iun tegmentan organizon, al kiu UEA "submetighus" ?

Vershajne ne eblas nuntempe havi je dispono novan tegmentan organizon, kiu estus komparebla kun UEA, kaj kiu ludus la analogan rolon de UEA sed kiel novan tegmentan asocion, char tia organizo simple ne ekzistas.

Kion oni povus fari kiel tegmentan organizon, estus fondi iun Movadan Komitaton, kiu kunigus en si chiujn plej gravajn tendencojn de la Eo-movado, inkluzive de SAT, Civito, Esperantoland, Libera Folio, Camacho, Spegulo kaj kaj kaj. Sed dum Edmond Privat oni havis la Internacia Centran Komitaton (ICK), kiu kiel neutrala instanco ghuste celis kunigi la diversajn movadajn tendencojn, neutralajn kaj neneutralajn, sed kiel konate ICK poste estis abolita.

Do, ne estas tro malfrue denove ion tian fari. Sed oni ne forgesu, ke de facto UEA havas la potencon en la movado, en diversaj rilatoj, chu oni volas agnoski tion au ne agnoski. Neniu alia organizas UK, neniu alia havas oficialajn rilatojn kun Unesko, sendepende de tio, chu oni fajfas pri tio. Pro tio oni ne simple povas lasi UEAn al ties sorto. (Cetere mi tute ne argumentas POR UEA kiel sviso, char la sviso Hector Hodler fondis ghin. Post la dua mondmilito UEA ja estis kvazau refondita per la Kontrakto de Berno (kunigo de UEA kaj IEL, kaj lau mia scio la nuna UEA pli similas al la strukturo de IEL ol al la hodlera UEA).

Sed tio ne gravas. En la hodiaua tempo oni povus transformi UEAn al iom novtipa asocio, konservante la plej bonajn ideojn kaj trajtojn kaj de la hodlera/privata/jakoba UEA kaj de IEL kaj de la lapenna kaj tonkina UEA. Mi vidas neniujn kauzojn rezigni pri tiuj ideoj. Gravus, ke UEA rezignus pri sia ideologia balasto kaj pri sia struktura balasto. En la germana lingvo oni dirus: maldikigo au sveltigo de UEA. Pro tio necesus homoj kun la koncerna volo. Sed nuntempe mi tute ne vidas homojn, kiuj havus la volon (kaj kapablon) reformi UEAn, char tio ne estus bagatela tasko.
javergara
javergara diras:
2010-04-16 17:46
Oni povas uzi diversajn konstrubildojn por priskribi la rolon de nia komuna domo UEA.

Mi fakte kredas ke ghi estas unu el la plej gravaj kaj prifierindaj domoj de Esperantujo (kompreneble ne la sola), sufiche bela, ampleksa kaj bonveniga, kies fleksebla strukturo povas esti profitebla de plej diversaj aktoroj de la Esperanto-movado por siaj apartaj celoj. Jen kiel tegmento por impresi kelkajn vizitantojn pri la kvalito kaj beleco de nia kvartalo, jen kiel planko sur kiu sekure konstrui novajn chambrojn, jen kiel trabaro etendebla au plifortigebla kiam necese por krei la necesajn spacojn, ken kiel reto inter la dibversaj domoj de nia kvartalo Esperantujo.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-04-16 21:20
Kara José Antonio, vershajne vi baldau maturos por verki la oficialan odon au himnon pri UEA, chu ne. :-))

Cetere, lau mi en la UEA-domo che Nwe Binnenweg 176 mankas la necesaj spacoj.
javergara
javergara diras:
2010-04-16 21:48
Chu verki Odon al UEA? Kial ne? Male al multaj grumblemaj, grizaj cinikuloj, mi ja sentas emocian kaj intelektan ligon al la ideo Esperanto kaj sinceran lojalecon al UEA, kaj ne hontas pro tio. Mi ja starigas tre fortajn kritikojn al nia afero kaj realisme konscias pri ghiaj multaj problemoj, mankoj, fushoj kaj mizeroj, sed mi ne arogas al mi la senmakulan postenon de sureburtura admonanto: mi estas simpla kunrespondeca laboranto, preta fari chion eblan al miaj limigitaj kapabloj por kontribui al la celo plibonigi tion, kion ni havas en nia malperfekta mondo.

Kompreneble, la domo de Nwe Binnenweg 176 estas gravega posedajho de UEA, ekstreme utila kaj simbole valora, sed kompreneble UEA devas kompreni sin multe pli vaste ol tiu fizika realajho.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-04-16 22:29
Kara José Antonio - ne paniku, chio estas en ordo... kaj krom unu-du opoziciaj kolegoj mi konas neniun alian grizan cinikulon, kaj la admonantoj ankau ne estas sur- au eneburturaj.

Lau mi oni vendu tiun malpraktikan roterdaman domon, antau kiu la homoj preterpasas ech sen rimarki Esperanton, kaj instalighu aliloke, eble en iu vilagho. Chu Roterdamo farighis sankta loko por la Eo-movado ?
Ekzemple en Islando estas sufiche da spaco, sed eble la vulkanoj ghenos.
Niko
Niko diras:
2010-04-16 06:10
Tomasz, ankaŭ mi malaprobas la farojn de la kuba registaro rilate la homajn rajtojn. Mi estas malamiko de ĉiuj diktatoroj.

Sed ĉu vi ankaŭ malaprobus UK-on en mia lando, Usono? Ĉi tie mortopuno estas ankoraŭ laŭleĝa. Ni torturas niajn militkaptitojn. Kaj aldone al Afganujo kaj Irako, oni facile povus listigi dekojn pli da landoj, kiujn ni maljuste invadis, okupis, kaj teroris, aŭ almenaŭ regis per pupecaj diktatoroj. Ne forgesu, ke antaŭ la revolucio de Castro, regis Kubon la abomeninda Batista, kiu mortigis 20.000 kubanojn, subtenata kaj financata de la usona registaro.

Se vi vere kontraŭas la UK-on en Havano, mi esperas ke vi ankaŭ kontraŭus ĝin en Usono. Aŭ ĉu vi malsubtenas la neŭtralecon de UEA nur kiam temas pri landoj, kiuj sin deklaras "komunistaj"?
esperanto
esperanto diras:
2010-04-16 17:44
Mi ne celas chi tie respondi en la nomo de Tomasz Chmielik, sed mi volus aldoni jenan komenton.

1. Rilate la mortpunon Tomasz Chmielik kaj mi shajnas havi diferencon en la aprobo au ne de la mortpuno. Sed mi respektas liajn konsiderojn. Mi tendencas al ghia malpermeso, el kristana kaj aliaj vidpunktoj.

2. Antau ol kongresi en difinita lando, oni unue povus fari konkretan analizon de la situacio de la homaj rajtoj. Por tiu celo oni povus uzi la materialon de diversaj gravaj homrajtaj organizoj.

3. Koncerne Usonon oni povus kongresi en usona shtato, kie la mortpuno estis abolita au kie ekzistas moratorio. Lau mia scio tio ekzistas, sed mi nun ne povus nomi konkretan shataton de Usono - pro tio necesus esplori la fakliteraturon.

4. La krimoj de Batista estas konataj. Ciferoj varias lau diversaj fontoj (mi jhus rigardis sur http://de.wikipedia.org/wiki/Fulgencio_Batista). Sed oni ne povas konstante veni kun tiaj argumentoj por sublimale kvazau pravigi iujn nunajn diktatorojn.
La meritoj au malmeritoj de Fidel Castro estas bonkonataj. Pli kaj pli montrighas, ke Castro PERSONE kulpas pro la mizero en sia lando, kiun li kondukis en la abismon ekde 50 jaroj. Eble Castro estas speco de ekshibiciulo, kiu silferas (eh pardonu suferas) gravan paranojon. Do, la historio vershajne ne absolvos lin.
Malgrau tio oni povus nomi Fidel Castron Heroo de Esperanto, kaze ke oni volus enkonduki tian kategorion de honoro, char por Esperanto li ja ludis ian specialan rolon. Se oni volas, oni povas nomi Heroo de Esperanton ankau M'Bow, kvankam Tonkin lastatempe publike konfesis, ke kun M'Bow oni vetis je la malghusta chevalo, kvankam en la 70aj jaroj tio sonis tute alie (legu la koncernajn paroladojn kaj artikolojn en la revuo Esperanto de UEA).

Sed char ekzemple la politiko kaj sinteno de UEA estas grandparte hipokrita, mi dubas, chu UEA kuraghus decidi pri enkonduko de tia kategorio, en kiu oni kvazau ex post honorigus figurojn, kiuj estas pli kaj pli konsiderataj kiel dubindaj au ech kiel fipersonoj, de kiuj ech UEA emas distancighi.

5. En SPEGULO aperos chijare pluraj kontribuajhoj pri Kubo, unike en Esperanto, kaj en la maniero de la nacilingva publicistiko. Oni estas invitita legi kaj se oni volas komenti ilin.
 
esperanto
esperanto diras:
2010-04-16 18:26
Al la frazo de Tomasz Chmielik: "Kongresi en Havano mi opinias grava eraro, ĉar niaj universalaj kongresoj ne devus okazi en landoj, kie oni draste malrespektas homajn rajtojn." mi aldonus: "kaj abolis la demokration". Char tamen demokratio estas esenca valoro de shtata sistemo, kaj tio en Kubo simple komplete mankas. Nu, kiel chie en similaj shattoj, la regantoj mem difinis sian komprenon pri demokratio, sed tiuj faroj estas jam delonge traviditaj.

Alia tragika kazo ja estas Ruslando, kie la demokratio fiaskis kaj diskreditighis, char oni intermiksis ghin kun la ekscesoj de la libera kapitalisma merkato.

Ech en ne sufiche civilizita socio kiel Ukrainio la demokratio atingis certan statuson kaj dume ech funkcias, vershajne ankau sub la nova prezidento, kompare kun Ruslando, kie la demokratio neniam funkciis, interalie char la "opoziciaj au alternativaj fortoj" estis tro malforta kaj la domina influo de la Kremlo-partio (kiu estas de facto anstatauajho de KPSS, KGB plus la armea-industria "komplekso") tro forta, kaj kvankam Ruslando chiam kopiis la Okcidenton.

La karakterizo de Kubo kiel speco de (moderna) Gulago estas trafa. Cetere sub Castro fakte ekzistis gulagoj lau la sovetia au albana modelo. La tuta lando estas unu gulago, char la civitanoj ne rajtas forlasi la landon, au nur sub gravaj malhelpoj, kaj en eksterlando ili ne rajtas publike paroli pri la vera situacio en la lando (kiel montras la ekzemploj de la kubaj reprezentantoj de UEA, kiuj vizitas Europon, la COn, la kongresojn ktp. Sed shajnas, ke la politiko ne interesas la esperantistojn. Interese estas ke chiam la samaj homoj, ekzemple Maritza Gutierrez (kun kiu ech diskuteto krom pri la flugvojagho au la vetero ne eblas dum kunveno). Kiun veran rolon shu ludas ?

Do, min chefe interesas, kiel la reghimo kondutos dum la havana UK. Chu iu reprezentanto de la registaro aperos, kaj se jes, kiu. Oni povus imagi, ke la ministro pri eksteraj aferoj, kiu faras pli malpli civilizitan impreson. Au se Fidel Castro mem rememoras la kongreson de 1990, li eble akceptas iun delegacion en la maljunulejo au la domo, kiel li rezidas.

Mi legis, ke Raul Castro estas ege malkontaktema. Li ech rifuzis akcepti la siatempan germanan ambasadoron (kiu cetere verkis interesajn librojn pri Kubo, rigardu ekz.
http://books.google.ch/book[…]v=onepage&q&f=false

Por reveni al la ideo pri Herooj de Eo: Lau mi UEA devas ion fari dum la UK por iel honorigi la apogon de Kubo al Esperanto. Eble ekzistas adekvataj (kaj dume sekretaj) ideoj pri tio - mi nenion scias kaj nenion audis. Se do Dasgupta volas iel resti konsekvenca al sia "brika" politiko, li devus inkluzivi iel ankau Kubon en tauga formo en sian koncepton. Ghuste tio estus la tasko de la estraro de UEA, kaj ne de la Ghenerala Direktoro de UEA, ekzemple.

Do, estas multegaj tiaj konsideroj, sed en publikaj Eo-medioj mi konstatas nenian diskuton pri tiuj temoj. Anstatau tio oni palavradas pri formalaj kaj regularaj aferoj ene de la komitato. Jes, ankau tio estas grava, sed la maniero kiel tiu diskuto estas kondukata, oni devas simple honti.
La observoj, karakterizoj kaj plendoj de Tomasz Chmielik rilate la komitatan laboron estas lau mi do tute trafaj.
dennis
dennis diras:
2010-04-17 13:12
Tomasz,

Unue, gratulon pro la sukceso de via tre pensiga revuo Spegulo, kaj pro via sukceso starigi kunagadon en Bialistoko kun la Akademio Literatura de Esperanto kaj Związek Pisarzy Polskich (la Asocio de Polaj Verkistoj).

Mia demando por vi estas, rilate instruadon de Esperanto kaj via deziro vidi leghan statusigon de instruado de Esperanto en polaj lernejoj, kion vi pensas pri la fresha novajho pri la favora sinteno por la instruado en brazilaj lernejoj?

Chu valoras la penon, ke centre en UEA oni okupighu pri la disvastigo de tiaj eventualaj sukcesoj? Kiel? Kiu? Kaj per kioma budgheto? Kiamaniere lerni de la eventualaj sukcesoj en unu lando kaj apliku tiujn sukcesojn al alia lando?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-18 21:40
Mi gxojas, ke fine okazis rega diskuto, sed iom tro malfrue. Ami sxajnas , ke multe jam ne utilos.Ne gravas kiuj personoj fine "venkos", gravas kio okazos poste.
Starigxas demando kial ninio epoka okazas en UEA? Estas de vivo konate, ke plus kaj minus estas movo. Cxar gxi fakte mankas en UEA ne povas okazi "movo".
Do, oni devus ankaux pripensi pri ebla opozicio en la "registraro". Krom tio nove fiksi celojn de UEA kaj gxian diablan neurtalecon, kiu alportas nur neglektecon.
Faru konferencon por tion reguli. Ludi "sanktan harmonion" faras al Esperanto malbonajn servojn! Kaj donas mizerablajn efikojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-19 00:34
Mi timas same, ke la diskuto okazis malfrue, kaj mi timas ech pli, ke la ghenerala movada situacio restos la sama, tute sendepende de tio kaj negrave kiu kandidato estis elektita. Char la sistemo estas la problemo, kiel Koffi ie prave rimarkigis.
Vershajne la kandidatoj kun la plej popularaj nomoj estos elektitaj, dum tiuj, kiuj estas malpli konataj, eble ricevos malmultajn vochojn. Sed fakte chiuj nomoj estas sufiche konataj, pro tio estas iom malfacile antauvidi kun certeco, kiu venkos kaj kiu perdos. Ankau dependos de tio, chu la vochdonontoj legis la respondojn de la kandidatoj en Libera Folio.
Mi mem vochdonos nur por 3 kandidatoj, kiujn mi jam elektis, kaj temas pri tiuj kun la plej kritika sinteno pri la aferoj, char la aliajn, kiuj estas kontentaj pri la nuna situacio kaj deziras neniujn shanghojn, mi ne deziras (re)vidi en la komitato.
Ni do vidos, chu oni povas jam nun diri, chu la tuta balot-ekzerco do similas al varma aero kaj nelaste estas giganta tempo- kaj monperdo, char UEA devis sendi PERPOSHTE la vochdonilon al chiuj individuaj membroj kaj la vochdonontoj devos perposhte resendi la balotilon.

Malgrau tio, nia diskuto almenau iom utilis inter la movadanoj, kiuj iom konscias pri la problemoj kaj tiklaj temoj, kiujn UEA ghenerale prisilentadas.

Nia diskuto certe estas almenau pli inteligenta ol tiu de la komitato, kvankam mi observis, ke lastatempe kelkaj tute utiligeblaj intervenoj atingis tiun komitatan retliston.
vallef
vallef diras:
2010-07-22 01:28
Stagnado en la movado estas ordinara fenomeno en la tuta Esperantujo, de UEA al lokaj kluboj. Miaopinie tio estas kaŭzita pro la fakto, ke la historia misio de la esperanto-movado kaj ties organizoj estas jam plenumita..kaj sekve elĉerpita. Alivorte: la historia misio estis vivantigi lingvon, lanĉita de unu sola homo, per kreado de ties literaturo, kulturo, komunumo, historio ktp. Tion la movado - kaj UEA kaj landaj/lokaj asocioj, kaj unuopuloj, eldonistoj kaj verkistoj ktp - brilegi atingis. La problemo estas, ke nun Esperanto jam estas delonge vivanta lingvo kaj oni agas kvazaŭ ni ankoraŭ estus en la 19a kaj 20a jarcentoj. Do oni alkroĉigas al misio ne plu bezonata. Ni jam eniris novan historian fazon, nome fazo de aplikado plej vasta de esperanto, sed tio ne povas okazi pere de volontula laboro, pere de la romantika amo al esperanto kaj ĉefe pere de anakromismaj organizoj, kiuj laboras por Esperanto, anstataŭ per Esperanto. Nu, la ŝlosilo por rompi la stagnadon estas fondo de pluraj movadoj per Esperanto. Esperanto fariĝu laborlingvo por du ĉefaj kampoj: tiu de la neregistaraj organizoj (sen profitaj celoj, tamen ne nepre sen profesia gvidado) kaj tiu de la esperantista ekonomio (privataj entreprenoj, do kun profitaj celoj).
Nia kontribuo estas kreo en Brazilo de movado, nome Ekonomia Esperantismo, kaj de organizo, nome Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Organizo. De pluraj jaroj ni preparas la grundon por ekstera agado kaj jen venas la tempo por regula semado. En majo mi prelegis kadre de la 26a Rusia Kongreso de Esperanto, en Sankt-Peterburgo, pri "Enkonduko al ekonomia esperantismo" kaj esperas de nun komenci konkretan agadon flanke de Intraespo.
Libera Folio certe estos unu el niaj platformoj por enkonduko de niaj ideoj, planoj, projektoj kaj informoj pri farita laboro.
vallef
vallef diras:
2010-07-22 01:33
Erarumo:
 Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio

(nu, kie oni povas alklaki 'Antaŭvidi komenton'?)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-22 08:25
Certagrade vi pravas, precipe, se oni nenion volas fari por sxangxi la situacion.

Cxiu homo estas pli aux malpli inteligenta kaj adaptigxas por novaj eblecoj en nova situacio kaj provas kontrauxagi sian stagnadon.
Samo rilatas organizojn. Nenio ne falos preta de cxielo, ni devas agi, movigi niajn kapojn, aktivigi nian cerbon.Nur kiu havas certigitan monon, pagatan postenon, atendas de pagtago al pagtago kaj estas kontenta, ne rimarkante ke cxio ne nur stagnas sed regresas.
Kompreneble oni povas tiun situacion kontrauxstari, se oni volas.

Post la lasta "baloto" mia espero ege sxrumpis.
Estas tute logike, ke gxisnuna teamo estis senmova kaj senpova, do nova la malnova de kie ili prenu forton, sagxon?
Eblus ricevi helpon, sed cxiu konsila vorto sxajnas esti ne dezirata.Mi ne volas min ripetadi. Mi mem donis multajn ideajn inspirojn, sed krom agnosko de Osmo nenion utiligis.

Mi atendas, ke iu tamen trovigxos, kiu vere deziros antauxenpusxi Esperanton kaj kompakte pristudos la rimarkojn, kritikojn, proponojn kaj io okazos. Se ne ,tiam simile kiel Anrdeas, ankaux mi cxesos miajn komentojn, foriros de UEA kaj "verda familio" ricevos sian deziratan pacan trakvilon kaj povos dauxrigi sian "verdan tranco" gxis vekigxo en alia mondo.

Ankorau unu konstato; kiam aliaj kaj ankaux niaj kontrauxuloj vojagxas elektonike tra la mondo vi dauxre veturas per drosxko.Estas pli agrable sed celon vi atingos kiam jam ne ekzistos.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-22 10:09
Tamen io okazas, ech se tio ne estas videbla. Mi memoras la jaron 2006, en la du unuaj monatoj, kiam mi demandis la estraron tiaman de UEA pri la mono de UEA, kiun Osmo BULLER proprainiciate alpruntis al Indighenaj Dialogoj kiel amikan donacon. Mi tiam diris, ke se respondo ne venos al mi, mi publikigos la tutan aferon. Ans BAKKER ten HAGEN, la tiama estrararino pri financoj respondis al mi, ke mi ne zorgu pri tio kaj la estraro en la UKo de Florencio en Italio traktos tion kun la komitato. Shi diris al mi, ke la bonan respondon donos Renato CORSETTI, la tiama prezidanto de UEA. Mi turnighis al Renato, kiu respondis, ke mi turnighu al Ans. Certe la homoj konfuzighis, kaj finfine la CO elpensis la vorton DESKRIBI kaj jen en la printempa kunsido de la estraro oni decidis nuligi la alprunton. Tiel UEA perdis pli ol dek mil eurojn. Kvankam la estraro shajne neglektis miajn vortojn, ghi tamen iel agis por trompi naivajn UEA-membrojn. Tio pruvas, ke niaj proponoj, ech se ne uzataj videble, iel efikas esence. Tiel estas ankau kiam oni metas unu sukerpecon en la maron. Ne videble tio efikas sed esence. Tial ni chiam montru niajn ideojn al la plej inteligentaj homoj de UEA. Kvankam ili shajne ne uzas ilin, tio tamen tre orientas ilin. Ni ne chesu, kiel Zamenhof, en LA VOJO, tion altrudas al ni.

Mi suferis multon kaj plusuferas en la maljusta konduto de UEA-gvidiantoj, sed mi pluiras la vojon. Mi neniam eksmembrighos de UEA kaj neniu povas eksigi min. Iam Jose Antonio VERGARA proponis ke oni eksigu min de UEA, char mi havas ne saman opinion kun UEA-gvidantoj. Tio ne povis okazi, kaj kio poste. Unue Probal skribis al la landa asocio en Togolando, ke ghi eksigu min de la asocio au proponu iun alian por la komitata posteno. Ankau tio ne realighis. Osmo eksigis min de chefdelegiteco, petante de la estraro de UTE (landa asocio en Togolando), ke ghi proponu iun alian. La respondon ili jam havas :"Nur GBEGLO Koffi estu nia chefdelegito). Tio ne sufichis, char Barbara kaj Probal forprenis de mi mian rajton UEA-komitatan. Chion ili faras por senkuraghigi min. Mi konfesu al vi, ke, kio baras al mi la vojon ion atingi, tio ne senkuraghigas min, sed male, plukuraghigas min iri antauen por rompi la baron. Tial mi luktas ghis nun kaj pluluktos. Neniu senkuraghighu pro la nuna konduto de UEA-gvidantoj. Ni pluiru nian vojon, kaj certe iam la rezulton, kiu nun ne videble aperas sed tamen esence efikas, chiuj iam vidos. Kaj ni ne forgesu la vortojn de Fabrie VALLE.

Mi tute konsentas, ke ni devas nun uzi Esperanton por ion nelingvan atingi. Tial ni kuraghigu pli agadon per Esperanto ol agadon por Esperanto. Ni konas la deklaracion de Raumo, sur kiu bazighas la Esperanta Civito. Ni ne forgesu la agadon de SAT. Nun estas multaj grupoj, kiuj uzas Esperanton por io nelingva. Ni elpensu ion sur tiu chi tereno, kiel abunde faras brazilanoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-22 11:12
Tio estas interesa komento.

Tamen la misio lau la pracelismo ankorau ne estas atingita au finita - tio estas la enkonduko de Eo kiel duan lingvon en la lernejojn de la landoj.

Lau mia scio en neniu lando de la mondo tio okazas, krom se paroli pri fakultativa (au eksperimenta) instruado.

La "misio" estas finita nur kiam tiu celo estos atingita. Tio nomighas "Fina Venko".

Mi pensas, ke kaj la homamasoj kaj la lernejaj instancoj perdis grandparte la intereson pri Esperanto, char intelekte, kulture kaj science nenio interesa okazas pere de Esperanto. Vi ja mem vidas la primitivecon de la informadon, kiu atingas nin el la kuba UK. Por nomi nur unu ekzemplon.

Pri la aliaj aspektoj menciitaj de vi mi kredas, ke vi grandparte pravas.

Do, la diskuto povus esti daurigita sur tiu nivelo.