Ni pepas kaj pepas konstante
La celo estis ambicia, sed, se pasintjare Google aperigis la flagon de Esperanto en sia ĉefpaĝo, tiel kondukante milojn da serĉoj al esperantaj paĝoj, kiel ne provi ĉijare en alia simila medio? Tia estis la propono de brazila ĵurnalisto Renata Ventura, kiu faris alvokon por la utiligado de unu el tiuj furorantaj servoj, la mikroblogejo Twitter, por skribi pri Esperanto dum la Zamenhofa Tago.
La fina celo, la fina venko se tiel diri, estis aperigi la vorton Esperanto inter la “tendencaj temoj” (“Trending Topics”) kiujn la retejo konstante reliefigas por montri la furorantajn priparolataĵoj ĉirkaŭ la mondo. La fina venko ne estis atingita, sed optimistoj povas noti kelkajn venketojn, post tre sindediĉa agado de sufiĉe granda grupo de retumantoj, ne nepre ĉiuj esperantistoj.
La proceduro estas tre simpla: homoj registriĝas en la retpaĝo, elektas nomon, kaj povas komenci verki mesaĝojn de malpli ol 140 literoj. Tiuj ĉi povas direktiĝi al aliaj partoprenantoj, aŭ povas esti verkataj kiel ĝenerala mesaĝo al ĉiu ajn leganto. Eblas protekti la mesaĝojn por ke ili estu legata nur de privatuloj aŭ de malmultaj legantoj, sed tio ĝenerale estas escepto pli ol regulo. Oni povas marki aliajn retumantojn, kies mesaĝojn oni povas sekvi en la ĉefpaĝo kiam oni aliras la servon.
Kiam oni deziras reliefigi la temon, oni uzas apartan simbolon, kiun la retejo pli atentas por marki la furorantojn temojn. Entute la servo estas ege simpla, kaj ne postulas konstantecon nek havigon de personaj informoj. Tio certe kontribuis al ĝia sukceso, kvankam oni povas noti ankaŭ ke la engaĝiĝo de la registritoj ne ĉiam daŭras multe.
Kiel dirite, la pli oftaj temoj aperas en marĝeno, kaj estas atentataj de multaj uzantoj. La kriterioj kial oni reliefigas iujn temojn estas iom malklaraj, ĉar oni konsideras ne nur la oftecon, sed ankaŭ la subitan kreskon en iu tago. Lastatempe Twitter komencis montri furorantajn temojn laŭ landoj aŭ eĉ usonaj urboj. Kelkaj blogoj ne malofte kritikis kelkajn aperojn, kaj oni supozis eblan manipuladon, ne malpli dum la lastaj tagoj, kiam la vorto “Wikileaks” ne aperis, spite sian popularecon, inter tiuj temoj.
La agado dum la Zamenhofa Tago konsistis do en la amasa pepado en aŭ pri Esperanto, kun la menciita marko. Kelkaj volontuloj, ĉefe junaj brazilanoj, sed ankaŭ aliaj veteranaj kiel Henri Masson, muntis retliston, kaj pretigis liston de frazoj tuj uzeblaj. La kampanjo komenciĝis jam kiam la tago alvenis al Japanio, kie tiu servo tre furoras.
La oftecon de la pepado eblas sekvi en retejoj kiel Trendistic. Laŭ la tieaj datumoj, la frekvenco estis de ĉ. 0,03% dum granda parto de la tago, kun pinto meze de la eŭropa vespero, kie oni atingis eĉ 0,07%. La rezulto en absolutaj valoroj estas multe pli impona, se oni konsideras ke pepantoj lanĉas ĉiutage kelkajn milionojn da mesaĝoj. Oni devis konkuri kun temoj kiel la divorco de Scarlett Johansson, la futbala matĉo por la Monda Ĉampioneco inter azia kaj afrika teamoj, la naskiĝdatreveno de arkitekto Oscar Niemeyer aŭ pure modajn temojn, proprajn al Twitter, kiel “kion bezonas virinoj” aŭ “en miaj mezlernejaj tempoj”. Kelkaj el ili fariĝis modaj kun 0,14%, kio pruvas kiom proksime Esperanto troviĝis, eĉ se, kiel dirite, la nombro de mesaĝoj ne estas la ununura kriterio.
Eĉ pli, la ĉefa avantaĝo de Esperanto, nome ĝia disvastigo en la tuta mondo, sen koncentriĝo en aparta lando aŭ regiono, montriĝas evidenta obstaklo por tiaj kampanjoj. La nombro de mesaĝoj pri ĝi estis multe pli granda ol tiuj pri aliaj temoj kiuj fariĝis modaj en apartaj landoj. Kiel ekzemplo, la vorto “Idlewill” fariĝis moda en Usono kun 0,02%, “Furiosos” kun sama procento en Brazilo, dum pluraj furoraj temoj en Hispanio eĉ ne montriĝas en tiu statistika servo.
Malgraŭ tio, la kampanjo ja havis la sekvon videbligi nian lingvon por multaj personoj iel ligitaj al iuj temoj, aŭ sekvantaj esperantistojn pro aliaj kaŭzoj. Kuraĝiga estis la ofta partopreno de neesperantistoj, la remesaĝadon fare de simpatiantoj, kaj la elpaŝo de lernantoj. Tiu rezulto estas pli malfacile mezurebla, sed ne estis neglektinda.
Negativa flanko povus esti la lacigo de neentuziasmuloj, kiuj povus montri malŝaton al amasa mesaĝado pri unu sola temo, kiun ili povus konsideras spamo. Tamen, en tiaj ĉi servoj ne malfacilas malatenti nedeziratajn mesaĝojn, kaj mi opinias ke tiu risko ne estis entute granda. Pli grave estas ke dum iom da tempo la retejo mem dumtempe malhelpis la aliron de iuj pepantoj al la retejo, supozeble pro transpaso de la fiksata nombro de mesaĝoj.
Laŭ la mesaĝoj legataj, la partoprenantoj aspektas kontentaj, eĉ se kelkaj iom lacaj. Renata Ventura mem, en privata mesaĝo, komentas ke “Mi pensas ke la rezulto estis tre bona, ĉar tiuj ne-esperantistoj kiuj sekvas nin certe legis la mesaĝetojn pri Esperanto en Twitter. Ni ne atingis la Trending Topics, sed, se ĉiuj esperantistoj eniros Twitter kaj pretigos por la venonta 15a de Decembro, ni certe sukcesos!!!”. Aliaj instigis ne halti la informan agadon, kaj instigi aliajn esperantistojn aliĝi al la konversado, eĉ per seminarietoj en kongresoj aŭ artikoloj en revuo. Kiel do oni povas observi, la malsukceso en la ĉefa ambicia celo ne malkuraĝigis partoprenantojn. Oni simple lernu, kaj provu denove en venonta okazo.
Kiel skribis Rogener Pavinski:
Ni pepas kaj pepas, neniam laciĝas
Pri l' tempoj estontaj pensante
1 pepo perdiĝas
Mil pepoj perdiĝas
Ni pepas kaj pepas konstante
Eĉ birdoj pepis esperante en la Zamenhofa tago.
Toño del Barrio
" La rezulto en absolutaj valoroj estas multe pli impona, (...)".
Cxu eblus ekscii, kiom da pepoj pri Eo sendigxis tiutage, entute ?
Estus interese ekscii la tutan nombron de pepoj pri Eo kaj la nombron de esp-istaj pepintoj, kaj rilatigi tiujn nombrojn.
" Oni devis konkuri kun temoj kiel la divorco de Scarlett Johansson, la futbala matĉo por la Monda Ĉampioneco inter azia kaj afrika teamoj, la naskiĝdatreveno de arkitekto Oscar Niemeyer "
Kaj kiom da pepoj pri la divorco de Scarlett Johansson, kiu tute sxokis min, kiam mi eksciis pri tio hieraux vespere ? Cxu tio signifas, ke sxi nun estas kor-neligita denove ? :)