Nikola Rašić: Esperantistoj tro kontentas pri si mem
Libera Folio: Kiu estas la ĉefa celo de la esploro? Ĉu ĝi estis atingita?
Nikola Rašić: La ĉefa celo estis tute praktika: esplori kion la kongresanoj opinias pri la kongresoj kaj uzi la rezutojn por plibonigo de la kongresaj servoj de UEA. La celo estas atingita jam per tio ke oni kolektis la informojn.
Kiu rezulto de la esploro laŭ vi estas plej grava? Kiu rezulto plej surprizis vin?
La plej surpriza por mi - kiel iama Konstanta Kongresa Sekretario, kiu regule konfrontiĝis kun kritikoj pri la kongresoj – estis ke la ĝenerala takso pri la kongresoj estis signife pozitiva. Je la demandoj kion oni devus eventuale ŝanĝi la plimulto respondis ke la kongreso estas principe bone konceptita kaj ke necesas ŝanĝi nenion aŭ eventuale malmulton. Do la kongresanoj estas kontentaj pri la kongreso tia kia ĝi estas, t.e. estis en la momento de la esploro, do la jaro 2002.
La esploro temas pri membroj de UEA. Kiom reprezentaj estas membroj de UEA rilate la tutan esperantistaron?
Oni ne havas precizajn informojn pri diversaj sociologiaj trajtoj de membroj de UEA simple ĉar oni ne kolektas ilin. Tio povus esti ideo por la plibonigo de la stato de esploroj: UEA regule kolektu kaj studu informojn pri la sociaj ecoj de sia membraro. Maksimume oni povas ricevi la statistikojn laŭ la landoj, sekso kaj aĝo de la membroj. Laŭ la informoj afable senditaj al mi de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA (al kiu koran dankon ĉi-okaze), la laŭseksa strukturo de UEA-membraro en 2009 estis la jena: viroj 64%, virinoj 31%, nekonata 5%. Ankaŭ en 2004 la virinoj konsistigis 31% de la membraro.
En mia esploro la rilato estis: viroj 72,80 %, virinoj 25,70 %, nekonata 1,5%. Esploristaj spertoj montras ke viroj ĝenerale pli emas respondi al enketoj, do la ĝenerala bildo kongruas: signifa plimulto de membroj estas viroj. Osmo Buller ankaŭ aldonas en tiu noto: Mi havas ankaŭ noton, ke inter la junaj membroj (sub 31 jaroj) virinoj estis 36%. Oni povus pensi, ke kiam la junaj maljuniĝos, iom post iom la parto de inoj en la tuta membraro estos pli granda, kio ne okazis. Temas pri tio, ke multaj junaj membroj ne restas longe membroj kaj aliflanke la novaj membroj, kiuj unuafoje aliĝas al UEA, ĉefe jam estas super la TEJO-aĝo.
La divido laŭ aĝo en 2009 estis jena:
UEA | UK (mia esploro) |
459 (8 %) sub 31 jaroj |
9 (1,9 %) ĝis 25 jaraj |
392 (7 %) inter 31 kaj 40 jaroj |
46 (9,5%) inter 26 kaj 40-jaraj |
680 (12 %) inter 41 kaj 50 jaroj | 67 (13,9 %) inter 41 kaj 50 jaroj |
942 (16 %) inter 51 kaj 60 jaroj |
103 (21,4 %) inter 51 kaj 60 jaroj |
1148 (20 %) inter 61 kaj 70 jaroj |
256 (53,1 %) pli ol 60-jaraj (45 % ĉe UEA entute) |
926 (16 %) inter 71 kaj 80 jaroj | |
503 (9 %) super 81 jaroj | |
642 (11 %) naskiĝjaro nekonata | 1 (0,2 %) naskiĝjaro nekonata |
Ni vidas plurajn kongruojn en la ĝenerala bildo, kvankam en mia samplo estas iom pli da gejunuloj. Se konsideri ke en la statistikoj de UEA por 11% naskiĝjaro ne estis konata kaj ke samtempe la plimulto troviĝis en pli aĝaj kategorioj, oni rajtas supozi ke ankaŭ inter tiuj nekonataj la plimulto estis pli aĝaj. Se ni aldonus nur duonon de tiuj al la pli aĝa kategorio, ni venus al proksimume sama cifero en ambaŭ esploroj, t.e. ke certe la duono de la membroj/enketitoj aĝas pli ol 60 jarojn.
Do, eĉ se la kongruoj ne estas tute precizaj, la rilatoj esttas proporcie proksimaj, kaj oni povas diri ke tiu ĉi esploro sendube povas esti rigardata kiel reprezenta ankaŭ por la UEA-membraro. Ni ankaŭ ne forgesu ke la regulaj kongresanoj samtempe apartenas al la plej aktivaj membroj de UEA, iusence al ties elito. Ili ankaŭ emas, laŭ la rezultoj de tiu ĉi kaj de aliaj esploroj, esti pli idealismaj rilate la ĝeneralajn celojn de la movado, do ili reprezentas la kernon de la movado ankaŭ rilate ĝiajn ideologiajn fundamentojn. Do, estas ĉiuj kialoj por preni la rezultojn serioze, kiel reprezentajn. Ili do diras al ni multe pli ol nur pri la kongresoj mem, kio estis la baza celo de la enketo.
Mi ankaŭ menciu ke grupo de sociologoj kiu entreprenis enketan esploron dum la UK en Bjalistoko por ebligi historian komparon uzis, interkonsente kun mi, miajn difinojn kaj aĝkategoriojn en tiu ĉi enketo. Baldaŭ do, kiam iliaj rezultoj estos pretaj, ni povus iri paŝon antaŭen kaj kompari miajn rezultojn kun la situacio ok jarojn poste. Mi scivolas sed ne antendas grandajn surprizojn.
Ĉu ekzistas nova grupo de esperantistoj, kiuj ne aliĝas al la tradiciaj asocioj, ĉu UEA, ĉu aliaj?
Tio estas bona demando, sed mi ne povas respondi ĝin surbaze de tiu ĉi enketo. En la tempo de mia enketo la Reto estis ankoraŭ juna fenomeno. Intertempe okazis signifaj evoluoj tiukampe, sed klara bildo, esploroj kaj ciferoj ankoraŭ mankas. Sed preter ĉiu dubo estas ke okazis gravaj ŝanĝoj kaj ŝoviĝoj en la formoj de aktivado. Pri tio temis ekzemple la avertoplena kaj pripensinda parolado de Humphrey Tonkin en la inaŭguro de la Roterdama UK. Tiuj evoluoj, do ĉefe en la Reto sed ankaŭ aliforme, nepre havas sian influon al la tradiciaj formoj de organizo en la E-movado.
Restas ankoraŭ la demando kian pozicion kaj rolon doni al tiuj tradiciaj formoj, kaj kiom "tradiciaj" ili povas resti. Oni certe ne rajtas aboli ilin kaj ĵeti la bebon kun la akvo, sed reorganizo kaj ŝanĝo de fokuso ŝajnas neevitebla. Estas ankaŭ aliaj formoj de organiziĝo, krom la retaj kaj komputilaj, kaj ĉefe ĉe la junularo kaj iuj interesgrupoj. Sed kiel mi diris: necesus pli da studo kaj analizo por respondi kiel statas la rilatoj inter la tradicio, moderno kaj reorganizendo.
Kion oni povus fari por esplori la sintenojn de pli reprezenta grupo de esperantistoj? Kiu povus entrepreni tian esploron?
Mi jam respondis parte tiun demandon, dirante ke UEA povus kaj devus sisteme kaj regule kolekti pli vastan gamon da informoj unuavice pri siaj membroj, sed ne nur pri ili. Alia grupo estas la movadaj esploristoj, sed ili ja estas etnombra grupo, apenaŭ signifa kvankam foje vigla. Do, UEA havus nepre la gvidan rolon en tio, se ne pro io alia, tiam pro la graveco de ĝiaj membrociferoj en la maso de esperantistoj entute. Membroj de UEA kaj kongresanoj estas ĉiukaze facile troveblaj kaj enketeblaj kaj jam estis enketitaj plurfoje.
Sed jen bona demando: kion fari por atingi ankaŭ la eksterajn randojn de la Movado? Ĉu ni entute scias multe pri la aktivecoj kaj okazaĵoj ekster la grandaj framoj de UEA? Fakte ne, kvankam ni vidas kaj spertas ke pulsas la vivo en kluboj, lokaj grupoj, fakaj movadoj, religiaj grupoj, SAT-anoj, Civitanoj...
Ĉefe la surterena vivo de grupoj ŝajnas al mi signifa. Imagu ke longan tempon, kiel juna esperantisto, mi vivis plenan Esperanto-vivon sen esti membro de UEA. En Zagrebo tiutempe estis pluraj kluboj (studenta, veterana, fervojista, blindula kaj kelkaj lokaj aŭ kvartalaj aŭ lernejaj kluboj kaj grupoj), kaj ĉiam estis ankaŭ eksterlandanoj kiuj loĝis inter ni. Centoj kaj miloj ĝuis Esperanton en tiu urbo, kaj multaj aliaj kroatiaj lokoj estis sen egido de UEA. Similan situacion mi rimarkis en Brazilo kaj aliaj landoj. Ankaŭ nun mi vidas ke tio okazas, kaj iam iu devus enmapigi tiun mondon. Tio ŝajnas al mi grava por akiri pli realan bildon pri la movado. Ni fakte ankoraŭ ne havas bonan kaj kompletan bildon pri la Esperanto-movado.
Pli ol duono el la respondintoj estas pensiuloj, pli ol tri kvaronoj viroj. Ĉu tio spegulas la tutan membraron de UEA? Kiajn problemojn vi vidas tiurilate?
Oni kutime diras ke la estonteco de la movado estas la junularo. Ŝajnas ke nenio malpli veras en la Esperanto-movado! La maljunularo estas nia estonteco, se kredi la statistikojn. Kompreneble ankaŭ tiuj maljunuloj iam estis junaj kaj ili revenas al sia idealo kaj hobio en maturaj jaroj, kiam ili havas pli da tempo por ĝi. Sed la konsekvencoj de tiu ĝenerala griziĝo estas signifaj: La Movadon minacas unuavice la biologia formorto.
Dua logika konsekvenco estas la natura konservemo kaj konservativismo. Maljunuloj, kiel konate, malfacile moviĝas, kaj la movado malpli movadas kaj do stagnas rezulte de tio. Oni ne atendu revoluciojn de maljunuloj. Alia konsekvenco estas ke pensiuloj jam eliras el la aktiva socia vivo kaj perdas socian influon. Tiel la movado pli kaj pli malhavas propran potencbazon, kian ĝi ekz. komencis akiri en la t.n. franca periodo, kaj ĝi nature perdas sian mondŝanĝigan aspekton kaj ambiciojn (k.e. dum la lapenisma epoko). Do, simple dirite: oni ne havu grandajn atendojn de movado de pensiuloj. Oni ja scias kie(l) finiĝas kaj kien gvidas la maljuneco. Ĉu tio estas la logika evoludirekto de nia maljuna movado? Tial ni havas ĉiam malpli da movado kaj ĉiam pli da komunumo. La Rondo Familia estas la malamiko de la movado.
La movado kiu celis disbati la barojn fermiĝis en propran konkon kiu mem estas forbarita de la ekstero per sia ekzota lingvo. Ŝajnas ke ni fine atingis la malon ol ni unue celis: anstataŭ konkeri la mondon oni kreis propran mondon. Se tio pluos, la movado pli similos sekton. Je tio oni perdas ion sed ja ankaŭ oni ion gajnas, ĉar tiu evoluo havas bonan efikon por la evoluo de la lingvo mem, de la literaturo kaj kulturo kaj kreskigo de grupkohezio. Sen tio lingvo ne povas vivi kaj kreski. Sed tio ja devus estis nur unu elemento de la tuto, ne la tuto mem aŭ substituo por la tuto.
Mi ankaŭ ne scias kion fari por allogigi la movadon al virinoj, ties grandproporcia foresto ŝajnas al mi serioza manko en nia strukturo. Oni devus unue serioze esplori la kialojn de tiu misproporcio kaj pripensi rimedojn por ripari ĝin.
Kiajn defiojn la situacio priskribita de via esploro kreas por la esperantistoj, por la movado, por la tradiciaj asocioj?
Nu, la rezultoj klare montras ke ni troviĝas en krizo de paradigmo. Ni momente kvazaŭ ne scias de kie ni venas kaj kien ni celis. Tial ni ankaŭ ne scias kie ni momente staras kaj kien ni baldaŭ ekiru. Oni devus reinventari nian historion kaj kontraŭstarigi ĝin al la moderno por fine redifini nian pozicion, taskojn kaj celojn en la nuntempa kaj estonta mondo. Pluvoji kiel ĝis nun signifus sinmortigon, oni devas rompli la diablan cirklon kaj komenci reformi kaj reengaĝi. Oni devus denove doni klaran celon al la membroj, scii altiri novajn adeptojn al tiu celo kaj ekmovi ilin. Ni ja apenaŭ kreskas kaj novigas la membraron.
En Nederlando fine de majo okazis socia eksperimento: grupo de aktivuloj proponis redifini la taskojn de la landa asocio kaj profiligi ĝin iusence kiel ĝeneralan movadon por lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj (pardonu mian trosimpligon de la ideo!), sed tiu platformo estis rifuzita de la jarasembleo: la tradicio rezistis la ŝanĝon denove. Tiu ideo esence celis dividi la du aspektojn nomatajn la movado kaj la komunumo, kaj doni iom pli vastan signifon al la aspekto movado kaj malfermi la asocion al la mondo. Ne, do: la tradicia tavolo voĉdonis por pluteno de la egalsigna rilato komunumo=movado kaj inverse. Por ne diri ke komunumo eĉ tia kia ĝi estas rezistas al modernigo eĉ interne kaj ke esence mankas socia forto kiu elportus la ŝanĝojn. Tiu sama asocio dum jaroj ne povis trovi kandidatojn por siaj ĉefaj gvidpostenoj. Simila situacio regas ankaŭ aliloke. Mi supozas ke ankaŭ la elekta komisiono de UEA baraktas kun similaj problemoj.
Kiajn konkretajn paŝojn oni povus rekomendi al UEA surbaze de la rezultoj de via esploro?
Estas du tipoj de konkludoj kiujn oni povas eltiri. La pozitivaj kaj la negativaj.
La mendinto de la enketo, do la Kongresa fako de UEA, devus esti kontenta pri la rezultoj rilate la kongresojn, ĉar la kongresanoj alte taksas kaj pozitive komentas ilin. Gratulon, do! Oni ne abrupte ŝanĝu ion kio evidente bone funkcias kaj kontentigas la klientojn.
La plej zorgiga malkovro en mia enketo estis ĝuste tiu sama fakto: la memkontento kaj la malemo ŝanĝi ion ajn (ĉi-kaze pri la kongresoj). UEA kaj la Movado ĝenerale devus rompi la etoson de memkontento kaj memsufiĉo kaj ekiri novajn vojojn: funde reformi la Asocion, la Movadon ĉirkaŭ ĝi kaj malantaŭ ĝi.
Ŝajnas ke oni devus reveni al la originaj radikoj por kritike ekzameni ilin el la vidpunkto de ilia aktualeco en la nuno. Tiam ni eble konkludos ke la diabla cirko estas rompebla nur se ni klare distingos kaj disigos la tri aspektojn de la afero: lingvo, komunumo kaj movado. Momente ili estas miksitaj en unu amorfan bulon kiun ni nomas "nia afero“. Sed ja ĉiu el tiuj aspektoj postulas apartan evolustrategion kaj apartajn rimedojn de evoluigo, ĉar temas pri fenomenoj de tute malsama naturo: lingvopolitiko, interna organizo, kaj ekstera agado kaj varbado. En tiu strukturo la interna organizo (komunumo) devus aktive elradii al la aliaj du flankoj: doni impulsojn por la lingvoevoluigo kaj klopodi elkreski kaj superkreski sin mem per stimulado de sia eksterigo. Rigardante futbalon lastatempe mi aŭdis pri interesa koncepto sen kiu teamo ne povas venki: la sukcesosento.
Iel do en tiu direkto devus moviĝi la reformoj kaj ŝanĝoj. Oni devus difini la celojn kaj dividi la taskojn, fari planojn. Kaj plej grave: oni devus komenci tuj.