Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949

Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-10 22:08
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949, kaj ĝi uzis la antaŭmilitan, nereformitan ortografion de la dana lingvo. Post tiam la vortaro neniam estis represita. Antaŭ kvar jaroj danaj esperantistoj starigis al si la celon fine ellabori novan, modernan vortareton. Dum la laboro la ambicio kreskis, kaj anstataŭ konciza vortolisto fine aperis vera vortaro. La nova libro estis presita en nur cent ekzempleroj, ĉar novajn eblas facile produkti laŭbezone. La sama datumbazo estas uzata ankaŭ en libere alirebla reta vortoserĉilo, kaj krome estas ellaborata poŝtelefona versio. En intervjuo de Libera Folio Jens Stengaard Larsen, la redaktoro de la nova vortaro, rakontas pri la projekto.

Libera Folio: Kial oni bezonis novan vortaron?

Jens Stengaard Larsen: Novan vortaron ĉiu ajn lingvoparo bezonas de tempo al tempo, kaj dum tre longe mankis novaj iniciatoj inter Esperanto kaj la dana. Depost 1990 ni havas uzeblajn Esperanto-danajn vortarojn, do Dana Esperanto-Asocio decidis formi laborgrupon por produkti vortaron en la inversa direkto.

Kiaj estis la kondiĉoj por komenci la laboron?

En Danio estas tiel ke la plej gvidaj Esperantistoj estas enmigrintoj: La prezidantino de la landa asocio devenas el la itala malplimulto en Kroatio, la prezidantino de la ĉefurba klubo estas el angla, juda familio kaj la prezidanto de la klubo en la due plej granda urbo estas poldevena. Tio eble ne estas tiel stranga, sed rimarkinde estas ke la unua Esperanta-dana vortaro post la dua mondmilito estas verkita de germana enmigrinto – la multtalenta Eckhard Bick. Li profesie okupiĝas pri lingvoteknologio (en la malgrandaj kompanioj GramTrans kaj GrammarSoft), kaj utiligas la vortolistojn ankaŭ tie. Laŭ nia peto, li “inversigis” sian Esperantan-danan vortaron kaj aldonis ĉe ĉiu dana kapvorto indikon pri la uz-ofteco, kaj jen ni havis bazon sur kiu labori.

Kiam aperis la antaŭaj vortaroj?

La lasta Esperanta-dana antaŭ tiu de Bick estis de L. Friis kaj P. Frey en 1938, kaj ĝi estis laste – senŝanĝe! – represita en 1969. Dua, reviziita eldono de la Bick-vortaro aperis en 1997. Sed la lasta dana-Esperanta estis tiu de Elisabeth kaj Harald Grønborg en 1949, kaj ĝi estis nek represita nek reviziita ĝis nun.

En kiu maniero la nova estas pli bona aŭ ĝenerale malsama?

La vortaro de Grønborg impresas kiel antikva poŝhorloĝo en la epoko de poŝtelefonoj. Ĝi estis necesega en sia tempo, sed dekomence ne tre profesie ellaborita. Ekzemple, pro iu stranga kaŭzo oni decidis ke ĉiuj vortoj kun la prefikso be- aperu kune, antaŭ la aliaj vortoj komenciĝantaj per be-. Feliĉe oni ne tiel faris pri la ceteraj danaj prefiksoj, ĉar tiam la vortaro fariĝus tute neuzebla. Alia afero estas ĝia tendenco doni neprecizajn tradukojn ĉe malfacilaj vortoj kaj tro multajn ĉe iuj el la facilaj (ekzemple ĉe helvede oni trovas “infero; geheno, hadeso; diablejo, pekulejo” – sufiĉus la unua!). Ĝi ankaŭ ne uzas kursivigon de la interkrampaj danlingvaj klarigoj ene de la unuopa artikolo, sed nur dikigon de la kapvortoj. Tio povus soni kiel neglektinda detalo, sed fakte estas la decida diferenco inter rekte forpuŝa tekstobildo kaj vortaro foliumebla pro nura plezuro. Pli da informoj legeblas en progres-raporto kiun mi prezentis al la Esperantoklubo de Kopenhago antaŭ unu jaro.

Kiel longe daŭris la laboro pri la nova vortaro?

Ni komencis en 2006, do estis pli-malpli kvar jaroj. La origina intenco estis fari en unu-du jaroj vortoliston similan al la verko de Bick, kun multaj kapvortoj sed tre koncizaj tradukoj. Tamen, dum oni povas atendi ke progresinta esperantisto emas rekontroli ĉiun novan Esperantovorton en PIV, estas ege malfacile, precipe al komencanto, esprimi sin en dua lingvo, se oni ne havas bonan vortaron el sia nacia lingvo. Tial la laboro daŭris du- aŭ trioble pli longe ol ni antaŭvidis, kaj eĉ tiam mi devis labori pri ĝi plentempe. La laboro de la Grønborg-vortaro daŭris dek jarojn, kaj estis parte verkita en malliberejoj (unu kunlaboranto dummilite estis en la rezisto, alia poste rifuzis militservi).

Ĉu la dispono de komputilaj retoj estis faciligo en la laboro?

Jes, enorme! Unue, la tuta laboro okazis rete, tiel ke ĉiuj povis ĉiam vidi kion faras la aliaj. Due, jam multaj Esperantovortaroj estas disponeblaj rete – ni kompreneble precipe uzis la bonan svedan de Vilborg, kaj la Retan Vortaron bazitan sur Plena Vortaro de Esperanto, sed ankaŭ alesperantajn vortarojn el la norvega, germana, nederlanda, hispana kaj itala, foje eĉ el la rusa. Por navigacii inter ĉiuj tiuj tre utilis Vikipedio, sed ankaŭ la germana multlingva vortara retejo LEO, la usona Websters Online kaj la retaj vortaroj de la dana eldonejo Gyldendal. Ĉe la dana retejo sproget.dk oni trovas amason da helpiloj pri la dana lingvo, kaj la retejo de akademiano Bertil Wennergren enhavas same utilegajn helpilojn pri Esperanto. Aparte interesajn perspektivojn donas la ekzisto de paralelaj danlingvaj kaj Esperantaj tekstaroj (tiel diversaj kiel la Biblio, la fabeloj de Andersen kaj la eŭropa konstitucia traktato), ĉar tie oni povas studi la vortojn “en ilia natura medio”, se tiel diri.

Kiom da homoj laboris pri via vortaro?

Dek homoj plus la dizajninto de la kovraĵo. La kunlaboro estis treege agrabla, eble ĉar tri el ni havis evidente superan kompetenton en apartaj kampoj: Ileana Schrøder, prezidantino de DEA,  iniciatis kaj organizis la laboron; Regin Larsen, lertega juna inĝeniero, evoluigis la datumbazon; kaj fine mi mem, pro bibliotekista kaj lingvista spertoj, baldaŭ puŝiĝis en la pozicion de ĉefredaktoro.

Kia estas la eldonkvanto?

Nur cento, ĉar oni facile povas presi novajn laŭbezone. La presejo estas la eldonejo Bios, kiu ankaŭ eldonis (danlingve) la membiografion de la esperantisto Georg Kustosz. La reta versio de nia vortaro estas konstante ĝisdatigata. Oni povas atentigi pri eraroj kaj mankoj en blogo, kiun mi starigis.

Ĉu haveblos ankaŭ elektronika versio (do ne nur reta)?

Jes. Dum la vortaro estis ellaborata, Jacob Nordfalk (unu plia el niaj “komputilaj sorĉistoj”) estis en Nepalo pro la laboro de sia edzino. Tie li helpis kompili Nepalan-Esperantan vortaron, kaj nun li laboras pri poŝtelefonaj versioj de la 26 vortaroj de lernu.net kaj de nia vortaro. Li ankaŭ havas ideojn koncerne novan Esperanto-danan vortaron (kiu do estos daŭriganto de la Bick-vortaro).

arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2010-05-08 12:57
Laŭdon vi meritas pro tiu laboro.

Maria
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-08 20:09
Dankon, ankaŭ nome de la ceteraj kunlaborintoj. Kiu deziras ekzempleron de la paperformata vortaro, turnu sin al la libroservo de DEA (ĉe <libroservo@esperanto.dk>).
Joxemari
Joxemari diras:
2010-05-09 00:26
Gratulon al la eldonistoj pro la enretigo de la vortaro kaj la promeso pri elektronika versio. Ĉu SAT sekvos iam la saman senkompleksan vojon aŭ, almenaŭ, disponigos elektronikan version de NPIV?

Pri la dana mi komprenas eĉ ne joton, do mi ne povas juĝi la rezulton, sed kelkaj diroj de la ĉefredaktoro ŝoketis min. Espereble la Reta Vortaro ne rolis kiel modelo aŭ aŭtoritata fonto: REVO estas plaĉa projekto de bon-volaj amatoroj, sed neniel anstataŭanta profesian vortaron. Same min alarmis silento pri profesiaj vortaroj ne rete alireblaj, precipe NPIV. Sed eble la ĵurnalisto simple ne demandis Jens Stengaard Larsen rekte pri la afero. Ĉar neniu atendus tiajn fuŝaĵojn ĉe serioza leksikografo kiel li, ĉu ne?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-09 19:07
Nu, mi daŭre entuziasmas pro la reta alireblo de Revo, sed mi baldaŭ ekkomprenis ke ĝi estas tre malkompleta. Oni nepre devas havi ankaŭ la lastan eldonon de PIV ĉemane, kvankam parton de la mankoj kompensas Vikipedio.

Sendube iam ankaŭ PIV estos rete alirebla, sed mi estas komprenema ke oni hezitas. La papera formato en si mem impresas kiel ia garantio de seriozeco, aŭtentikeco ktp., kaj ĝi sendube estas bona enspezfonto por SAT. Krei komercan modelon funkci-kapablan perrete ankaŭ estas malfacile.